La dokumento uzas la unikodan signaron UTF-8

Princidino Mary

Novelo de Miĥail Lermontov

La 6an de junio.

Hodiaŭ matene Vera forveturis kun la edzo en Kislovodskon. Mi renkontis ilian kaleŝon, kiam mi iris al la princino Ligovskaja. Ŝi salutis min per kapklino: en ŝia rigardo estis riproĉo.

Kiu do kulpas? Kial ŝi ne volas doni al mi okazon intervidiĝi kun ŝi inter kvar okuloj? La amo, samkiel fajro, sen nutraĵo estingiĝas. Kiu scias, eble ĵaluzo faros tion, kion ne povis miaj petoj.

Mi sidis ĉe la princino la tutan longan horon. Mary ne aperis, ŝi estis malsana. Vespere en la bulvardo ŝi forestis. La novkreiĝinta bando, armita per lornetoj, akceptis efektive kruelan-minacan aspekton. Mi estis ĝoja, ke la princidino estas malsana: ili farus al ŝi iun arogaĵon, Gruŝnickij havas hirtan hararanĝon kaj malesperan aspekton; li ŝajnas esti efektive tre ĉagrenita, precipe ofendita estas lia digno; sed jen ja ekzistas homoj, eĉ kies malespero estas amuza!..

Reveninte hejmen, mi rimarkis, ke io mankas al mi. Mi ne vidis ŝin! Ŝi estas malsana! Ĉu mi enamiĝis ver-vere?.. Kia sensencaĵo!
 

La 7an de junio

Je la dek-unua matene — la horo, kiam la princino Ligovskaja kutime ŝvitas en kuvo de Jermolov — mi iris preter ŝia domo. La princidino sidis enpensiĝe ĉe la fenestro; vidinte min, ŝi salte stariĝis.

Mi eniris la antaŭĉambron; neniu estis tie, kaj mi sen komuniko, uzante liberecon de ĉi-tieaj moroj, penetris en la gastoĉambron.

Malserena paleco kovris la ĉarman vizaĝon de l' princidino. Ŝi staris ĉe la piano, sin apogante per unu brako kontraŭ dorso de apogseĝo; la mano apenaŭ tremis; mi alpaŝis al ŝi sensone kaj diris:

— Ĉu vi koleras kontraŭ mi?..

Ŝi levis al mi langvoran, profundan rigardon kaj kapneis; ŝiaj lipoj volis ion prononci, sed ne povis; la okuloj pleniĝis per larmoj; ŝi mergiĝis en la apogseĝon kaj kovris la vizaĝon per la manoj.

— Kio okazas al vi? — mi diris, preninte ŝin je mano.

— Vi min ne estimas!.. Ho! Lasu min!..

Mi faris kelkajn paŝojn… Ŝi rektiĝis en la apogseĝo, ŝiaj okuloj brilis… Mi haltis, preninte anson de l' pordo, kaj diris:

— Pardonu min, princidino! Mi agis kvazaŭ frenezulo… tio ne okazos alian fojon: mi uzos miajn rimedojn… Kial vi sciu tion, kio okazis en mia animo ĝis nun? Tion vi neniam scios, kaj des pli bone por vi. Adiaŭ.

Forirante mi aŭdis, al mi ŝajnas, ŝin plori.

Ĝis la vespero mi vagis piede tra la ĉirkaŭaĵoj de Maŝuk, laciĝis terure kaj, veninte hejmen, min ĵetis en la liton, plene elĉerpita.

Al mi venis Verner.

— Ĉu vi vere, — li demandis, — edziĝas al la princidino Ligovskaja?

— Kaj kio?

— La tuta urbo parolas; ĉiuj malsanaj estas okupitaj pri la grava novaĵo, kaj la malsanuloj ja estas tia popolo: ili ĉion scias!

“Tio estas ŝercoj de Gruŝnickij!” — mi pensis.

— Por pruvi al vi, doktoro, la malveron de l' onidiroj, mi konfesas al vi sekrete, ke morgaŭ mi forveturas al Kislovodsk…

— Kaj la princidino ankaŭ?..

— Ne, ŝi restas ankoraŭ por unu semajno tie ĉi…

— Sekve, vi ne edziĝos?..

— Doktoro, doktoro! rigardu min? ĉu vere mi similas fianĉon aŭ ion similan?

— Mi tion ne diras… Sed vi ja scias, ke okazas tiuj eventoj… — li aldonis, ruze ridetante, — kiam la nobla viro estas devigata edziĝi, kaj estas panjoj, kiuj almenaŭ ne preventas okazojn… Do, mi konsilas al vi, kiel amiko, gardi vin. Ĉi tie en akvoj, estas plej danĝera aero: kiom da bonegaj junaj homoj mi vidis, indaj je pli bona sorto, kiuj veturis de ĉi tie rekte sub kronon de l' edziĝa rito… Ĉu vi kredas, ke eĉ min oni volis edzigi! Ĝuste unu provinca panjo, kies filino estis tre pala. Mi havis malfeliĉon diri al ŝi, ke la koloro de l' vizaĝo revenos al ŝi post la edziniĝa festo; tiam ŝi kun larmoj de danko proponis al mi la manon de sia filino kaj tutan sian havaĵon — kvindek servutuloj, ŝajnas. Sed mi respondis, ke mi estas senkapabla por tio…

Verner foriris en plena certeco, ke li avertis min.

El liaj vortoj mi rimarkis, ke pri mi kaj la princidino jam estas disvastigitaj en la urbo diversaj malbonaj onidiroj: tio ne pasos senpune al Gruŝnickij!
 

La 10an de junio

Jam tri tagojn mi loĝas en Kislovodsko. Ĉiutage mi vidas Veran ĉe la puto kaj dum promeno. Matene, vekiĝinte, mi sidiĝas ĉe la fenestro kaj direktas lorneton al ŝia balkono; ŝi jam delonge estas vestita kaj atendas la kondiĉan signon; ni renkontas nin, kvazaŭ senintence, en la ĝardeno, kiu malsupreniĝas de niaj domoj al la puto. La saniga monta aero redonis al ŝi koloron de l' vizaĝo kaj la fortojn. Ne vane Narzan estas nomata Herkula fonto. Ĉi-tieaj loĝantoj asertas, ke la aero de Kislovodsko disponigas al amo, ke ĉi tie okazas epilogoj de ĉiuj romanoj, kiuj iam estis iniciatitaj ĉe piedo de Maŝuk. Kaj efektive, ĉio spiras ĉi tie per izoleco; ĉio estas ĉi tie mistera; kaj densaj branĉo-tegmentoj de tiliaj aleoj sin klinintaj super la fonto, kiu brue kaj ŝaŭme falante de unu ŝtonego al la alia tratranĉas sian fluejon inter verdantaj montoj; kaj fendegoj, plenaj de obskuro kaj silento, kies branĉoj diskuras de ĉi tie ĉiuflanken; kaj freŝeco de aroma aero, pezigita per vaporaĵoj de altaj sudaj herboj kaj blanka akacio, kaj la konstanta dolĉe dormiga bruo de malvarmaj riveretoj, kiuj renkontinte unu la alian en la fino de valo, konkorde kuras vete kaj fine sin ĵetas en la riveron Podkumok. De tiu ĉi flanko la fendego estas pli vasta kaj transformiĝas en verdan valeton; laŭ ĝi volviĝas polva vojo. Ĉiufoje, kiam mi rigardas ĝin, al mi ŝajnas, ke veturas kaleŝo, kaj el la fenestro de l' kaleŝo rigardas rozkolora vizaĝeto. Jam multaj kaleŝoj traveturis laŭ la vojo, sed tiu ne aperas. La antaŭurbo, kiu situas post la fortikaĵo, pleniĝis de loĝantoj; en la restoracio, konstruita sur la monteto, je kelkaj paŝoj de mia loĝejo, vespere komencas flagri fajroj tra la duobla vico da poploj; la bruo kaj glasa tinto disaŭdiĝas ĝis malfrua nokto.

Nenie oni trinkas tiom da kaĥetia vino kaj minerala akvo, kiel ĉi tie.

Gruŝnickij ŝtormas kun sia bando ĉiutage en la gastejo kaj min preskaŭ ne salutas.

Li nur hieraŭ alveturis kaj jam sukcesis kvereli kun tri maljunuloj, kiuj volis enkuviĝi antaŭ ol li: definitive — malfeliĉoj disvolvas en li militeman spiriton.
 

La 11an de junio

Fine ili venis. Mi sidis ĉe la fenestro, kiam mi aŭdis bruon de kaleŝo: mia koro ektremis… Kio ĝi estas?.. Ĉu povas esti, ke mi enamiĝis?.. Mi estas tiel stulte kreita, ke oni povas atendi tion de mi.

Mi tagmanĝis ĉe ili. La princino rigardis min tre tenere kaj ne iras for de l' filino… malbone! Sed kompense Vera ĵaluzas pri mi kontraŭ la princidino! jen mi atingis la bonfarton! Kion ne faros virino por ĉagrenigi la rivalinon? Mi memoras, ke unu ino ekamis min pro tio, ke mi amis aliun. Estas nenio pli paradoksa ol virina menso: estas tre malfacile konvinki virinon pri io ajn, oni devas fari tiel, ke ili mem konvinku sin; la konsekvenco de argumentoj, per kiuj ili neniigas siajn antaŭjuĝojn, estas tre originala; por ellerni ilian dialektikon, oni devas renversi en sia menso ĉiujn lernejajn regulojn de logiko. Ekzemple, argumentaro ordinara:

La viro amas min; sed mi estas edzino; sekve, mi ne devas lin ami.

La argumentaro virina:

Mi ne devas ami lin, ĉar mi estas edzino; sed li amas min, sekve…

Ĉi tie kelkaj punktoj, ĉar la prudento jam nenion diras, kaj plejparte parolas lango, okuloj kaj poste koro, se tiu estas havata.

Kio okazus, se iam tiuj notoj trafus al okuloj de virino? — Kalumnio! — ŝi krios indigne.

De kiam la poetoj skribas, kaj virinoj legas ilin (pro kio plej profundan dankon al ili), oni ilin tiom da fojoj nomis anĝeloj, ke efektive ili pro simplanimeco ekkredis al la komplimento, forgesante, ke la samaj poetoj pro mono gloris Neronon kiel duondion…

Ne estas ĝustaloke, ke mi parolu pri ili kun tiom da kolero, mi, kiu nenion en la mondo amis krom ilin, — mi, kiu ĉiam preta estis oferi al ili trankvilon, ambicion, vivon… Sed mi ja ne en paroksismo de angoro kaj ofendita memamo penas deŝiri de ili la sorĉan tegilon, tra kiun penetras nur kutimiĝinta rigardo. Ne, ĉio, kion mi diras pri ili, estas nur sekvo de

Virinoj devus deziri, ke ĉiuj viroj konu ilin same bone, kiel mi, ĉar mi amas ilin centoble pli ekde la tempo, kiam mi ne timas ilin kaj komprenis iliajn etajn malfortaĵojn.

Ale: Verner komparis antaŭnelonge virinojn kun la sorĉita arbaro, pri kiu rakontas Tasso en sia Liberigita Jerusalemo, “Nur alpaŝu, — li diris, — kaj vin impetos de ĉiuj flankoj tiaj timoj, ke dio savu: devo, fiero, deco, ĝenerala opinio, moko, malestimo… Oni devas ne rigardi, sed iri rekten; iom-post-iom la monstroj malaperas kaj malfermiĝas antaŭ vi la milda kaj hela herbejeto, meze de kiu floras verda mirto. Kontraŭe estos plago, se ĉe la unuaj paŝoj ektremos via koro kaj vi rigardos returnen.”
 

La 12an de junio

La hodiaŭa vespero estis abunda de okazintaĵoj. Proksimume tri verstojn de Kislovodsko en fendego inter montoj, kie fluas Podkumok, estas roko, nomata Ringo; ĝi estas pordego kreita de la naturo mem; ĝi baŭmas sur alta monteto, kaj la subiranta suno lancas tra ĝin sian lastan firman rigardon al la mondo. Multnombra kavalkado sin direktis tien por rigardi la sunsubiron tra la flama fenestro. Neniu el ili verdire pensis pri la suno. Mi rajdis apud la princidino; dum returna vojo necesis transi Podkumokon vade. Montaj riveretoj eĉ plej malprofundaj estas danĝeraj precipe pro tio, ke ilia fundo estas perfekta kalejdoskopo: ĉiutage sub premo de ondoj ĝi ŝanĝiĝas: kie hieraŭ estis ŝtono, hodiaŭ estas kavo. Mi prenis la ĉevalon de la princidino perbride kaj kondukis ĝin en la akvon, kiu ne atingis eĉ genuojn; ni komencis malrapide nin movi diagonale kontraŭ la fluo. Oni tre bone konas, ke vadante trans rapidaj riveretoj oni ne devas rigardi la akvon, ĉar tuj venas kapturniĝo. Mi forgesis averti pri tio la princidinon Mary.

Ni estis jam en mezo, en plej rapidfluo, kiam subite ŝi ekbalanciĝis ensele. “Mi vertiĝas!” — ŝi diris malfortvoĉe… Mi rapide kliniĝis al ŝi, ĉirkaŭvolvis per brako ŝian fleksan talion. “Rigardu supren! — mi flustris al ŝi. — Ne gravas, nur ne timu; mi estas kun vi”.

Al ŝi fariĝis pli bone; ŝi volis liberiĝi de mia brako, sed mi ankoraŭ pli forte ĉirkaŭvolvis ŝian mildan, molan torson: mia vango preskaŭ tuŝis ŝian vangon. Ĝi radiis flamon.

— Kion vi faras kun mi?.. Dio mia!..

Mi ne atentis ŝian tremeton kaj konfuziĝon, kaj miaj lipoj tuŝis ŝian delikatan vangeton; ŝi ektremis, sed nenion diris; ni rajdis la lastaj: neniu vidis. Kiam ni surgrimpis la bordon, ĉiuj ektrotis. La princidino detenis sian ĉevalon; mi restis apud ŝi; estis vidate, ke ŝin maltrankviligas mia silento, sed mi ĵuris diri neniun vorton — pro scivolo. Mi volis vidi, kiel ŝi eliĝos el la embarasa situacio.

— Aŭ vi min malestimas aŭ tre amas! — ŝi diris fine per voĉo, en kiu estis larmoj. — Povas esti, ke vi volas primoki min, eksciti mian animon, kaj poste forlasi… Tio estus tiel malnobla, tiel perfida, ke nur sola supozo… Ho, ne! Ĉu vere, — ŝi aldonis per la voĉo de tenera konfido, — ĉu vere, en mi estas nenio, kio ekskludus la estimon? Vian arogan agon… mi devas, mi devas pardoni al vi, ĉar mi permesis… Respondu do, diru, mi volas aŭdi vian voĉon!..

En ŝiaj lastaj vortoj estis tioma virina senpacienco, ke mi nevole ridetis. Feliĉe komencis krepuskiĝi… Mi nenion respondis…

— Vi silentas? — ŝi daŭrigis. — Vi, eble, volas, ke mi la unua diru, ke mi vin amas?

Mi silentis…

— Ĉu vi volas tion? — ŝi daŭrigis, haste sin turninte al mi… En la decidemo de ŝiaj rigardo kaj voĉo estis io timiga…

— Kial do? — mi respondis, levinte la ŝultrojn.

Ŝi vipis sian ĉevalon kaj eksagis laŭ la mallarĝa kaj danĝera vojo. Tio okazis tiel rapide, ke mi apenaŭ sukcesis atingi ŝin, kaj vere, nur kiam ŝi jam aliĝis al la cetera societo. Ĝis la hejmo mem ŝi parolis kaj ridis ĉiuminute. En ŝiaj vortoj estis io febra; min ŝi ne rigardis eĉ unu fojon. Ĉiuj rimarkis tiun neordinaran gajecon, kaj la princino interne ĝojis, rigardante sian karan filinon, kaj la kara filino havis simple nervan paroksismon. Ŝi estis pasigonta la nokton sen dormo kaj plorante. La penso liveras al mi neamplekseblan ĝuon: estas minutoj, kiam mi komprenas Vampiron… Kaj ankoraŭ mi famas esti bonkorulo kaj aspiras tiun nomon!

Deĉevaliĝinte, la sinjorinoj supreniris al la princino, mi estis emociita kaj galopis en montojn por dispeli la pensojn, svarmantajn en mia kapo. La rosa vespero spiris per ebriiga freŝo. La luno leviĝis el post malhelaj montopintoj. Ĉiu paŝo de mia neforĝita ĉevalo obtuze reeĥis en la kvieto de fendegoj; ĉe la akvofalo mi trinkigis la ĉevalon, avide enspiris du-tri fojojn freŝan aeron de l' suda nokto kaj startis returnen. Mi veturis tra la suburbo. Lumoj en fenestroj komencis estingiĝi; sentineloj ĉe la remparo de l' citadelo kaj kozakoj en ĉirkaŭurbaj pikedoj longsone intervokiĝis…

En unu domo de l' suburbo, konstruita ĉe rando de ravino, mi rimarkis neordinaran lumon. De tempo al tempo aŭdiĝis senkonkorda parolado kaj krioj malkovrantaj militistan festeneton. Mi deĉevaliĝis kaj kaŝe aliris al fenestro. Neplene fermita ŝutro permesis al mi vidi la festantojn kaj distingi iliajn vortojn. La parolo estis pri mi. La dragona kapitano, ardigita per vino, frapis la tablon per pugno, postulante atenton.

— Sinjoroj! — li diris, — ĝi neniel taŭgas. Necesas edifi Peĉorin-on. Tiuj peterburgaj flugdandoj ĉiam fanfarone fieras, ĝis oni ilin frapas je nazo! Li pensas, ke nur li sola vivis en la mondo, ĉar li portas ĉiam purajn gantojn kaj glaceigitajn botojn.

— Kaj kiom arogas lia supereca rideto! Kaj mi estas certa, intercetere, ke li estas timulo, jes, timulo!

— Mi pensas same, — diris Gruŝnickij. — Li ŝatas elturniĝi per ŝerco. Foje mi diris al li tiaĵon, ke aliu mortigus min surloke, sed Peĉorin ĉion ŝercigis. Mi, memkompreneble, ne vokis lin dueli, ĉar ĝi estis lia afero: kaj mi ne volis maldecigi min per tia rilato…

— Gruŝnickij koleras pro tio, ke li forkonkeris de li la princidinon, — iu diris.

— Jen kion oni elpensis! Mi, vere, iome amindumis la princidinon, sed tuje ĉesis, ĉar mi ne volas edziĝi, sed kompromiti fraŭlinon ne estas en miaj reguloj.

— Jes, mi vin certigas, ke li estas eminenta timulo, tio estas Peĉorin, sed ne Gruŝnickij, — kaj Gruŝnickij estas belheroo, kaj ale mia vera amiko, — diris denove la dragona kapitano. — Sinjoroj! Ĉu iu defendas lin ĉi tie? Neniu? Bonege! Ĉu vi volas elprovi lian kuraĝon? Tio vin amuzos…

— Ni volas, sed kiel?

— Jen aŭskultu: Gruŝnickij estas precipe kolera kontraŭ li — al li la unua rolo! Li alkroĉiĝos al ajna stultaĵo kaj provokos Peĉorinon dueli… Atendu. Jen en kio estas la artifiko… Li provokos dueli, bone! Ĉio ĉi — la provoko, preparoj, kondiĉoj estos kiom eble plej solenaj kaj teruraj — ĉion aranĝi mi prenas al mi; mi estos via sekundanto, mia kompatinda amiko! Bone! Nur jen kie estas la ruzaĵo: ni ne enmetos kuglojn en la pistolojn. Mi vin certigas, ke Peĉorin ektimos — mi starigos ilin je distanco de ses paŝoj, diablo prenu! Ĉu vi konsentas, sinjoroj?

— Bonege elpensite, ni konsentas! Kial ne? — aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.

— Kaj vi, Gruŝnickij?

Mi atendis kun tremeto la respondon de Gruŝnickij; malvarma kolero ekposedis min ĉe la penso, ke se ne okazus la hazardo, mi povus esti ridigilo por tiuj stultuloj. Se Gruŝnickij ne konsentus, mi min ĵetus sur lian kolon. Sed post ioma silento, li stariĝis de sia loko, etendis brakon al la kapitano kaj diris tre grave: “Bone, mi konsentas”.

Estas malfacile priskribi jubilon de la tuta honesta kompanio.

Mi revenis hejmen en posedo de du malsimilaj sentoj. La unua estis malĝojo. Pro kio ili ĉiuj malamegas min? — Mi pensis. — Pro kio? Ĉu mi iun ofendis? Ne. Ĉu vere mi apartenas al la aro da homoj, kies sola aspekto naskas malfavoron? Kaj mi sentis, ke venena kolero iom post iom plenigis mian animon. “Gardu vin, sinjoro Gruŝnickij! — mi diris, promenante tien-reen en la ĉambro: kun mi oni tiel ne ŝercas. Vi povas multon pagi pro aprobo de viaj stultaj kamaradoj. Mi ne estos ludilo por vi!”

Mi ne dormis la tutan nokton. Al la mateno mi estis flava kiel bergamoto.

Matene mi renkontis la princidinon ĉe la puto.

— Ĉu vi estas malsana? — ŝi diris, fikse rigardante min.

— Mi ne dormis la tutan nokton.

— Ankaŭ mi… mi kulpigis vin… povas esti vane? Sed klarigu vin, mi povas pardoni al vi ĉion…

— Ĉu ĉion?

— Ĉion… nur diru veron… nur pli rapide… Ĉu vi vidas, ke mi multe pensis, penante klarigi, pravigi vian konduton; eble, vi timas obstaklojn flanke de miaj gepatroj… tio ne gravas… kiam ili ekscios… (ŝia voĉo ektremis) mi ilin petpersvados. Aŭ via propra stato… sed sciu, ke mi povos ĉion oferi por la homo, kiun mi amas… Do, respondu tuj, havu kompaton… Vi min ne malestimas, ĉu ne?

Ŝi kaptis min je mano.

La princino iris antaŭe kun la edzo de Vera kaj nenion vidis; sed min povis vidi promenantaj malsanuloj, la plej scivolaj ĉikanuloj el ĉiuj scivolemuloj, kaj mi rapide liberigis mian manon el ŝia pasia premo.

— Mi diros al vi la tutan veron, — mi respondis al la princidino, — mi ne provos min pravigi, nek klarigi miajn agojn. Mi ne amas vin.

Ŝiaj lipoj milde paliĝis…

— Lasu min, — ŝi diris apenaŭ distingeble.

Mi levis la ŝultrojn, turnis min kaj foriris.
 

La 14an de junio

Kelkiam mi malestimas min… ĉu ne pro tio ankaŭ mi malestimas aliujn?.. Mi iĝis senkapabla al noblaj elanoj; mi timas ŝajni ridinda al mi mem. Aliu je mia loko proponus al la princidino son coeur et son fortune, sed super mi la vorto “edziĝi” havas iun magian potencon; kiel ajn pasie mi amas la virinon, nur ŝi sentigas, ke mi devas edziĝi al ŝi — adiaŭ la amo! Mia koro transformiĝas en ŝtonon, kaj nenio povas vivigi ĝin denove. Mi estas preta al ajna ofero, krom tiu; dudek fojojn mian vivon, eĉ la honoron, mi metos sur la karton… sed mian liberon mi ne vendos. Kial mi tiel aprezas ĝin? Kion mi havas en ĝi?.. Kien mi min preparas? Kion mi atendas de l' estonto?.. Vere, absolute nenion. Ĝi estas iu denaska timo, neklarigebla antaŭsento… Ja ekzistas la homoj, kiuj senkonscie timas araneojn, blatojn, musojn… Ĉu konfesi?.. Kiam mi estis infano, unu maljunulino orakolis pri mi al la patrino: ŝi aŭguris al mi la morton de malbona edzino; ĝi min tiam profunde mirigis: en animo mia naskiĝis nevenkebla malamo al edziĝo… Kaj dume, io diras al mi, ke la aŭguro efektiviĝos; almenaŭ mi penos, ke ĝi efektiviĝu kiom eble plej malbaldaŭ.
 

La 15an de junio

Hieraŭ venis ĉi tien artifikisto Apfelbaum. Sur la pordo de l' restoracio aperis longa afiŝo, anoncanta al plej respektata publiko pri tio, ke suprenomita mirinda artifikisto, kemiisto kaj optikisto havas honoron prezenti luksan spektaklon je la oka vespere en la halo de nobela kunvenejo (alivorte — en la restoracio); biletoj kostas po du rubloj kun duono.

Ĉiuj estas spektontaj la mirindan artifikiston; eĉ la princino Ligovskaja, malgraŭ tio, ke ŝia filino malsanas, prenis bileton por si.

Hodiaŭ post la tagmanĝo mi iris preter la fenestroj de Vera; ŝi sidis en la balkono sola; al miaj piedoj falis noto:

“Hodiaŭ je la deka vespere venu al mi laŭ la granda ŝtuparo; mia edzo forveturis en Pjatigorskon kaj nur matene revenos. Miaj servistoj kaj ĉambristinoj ne estos hejme: mi disdonis al ili biletojn, ankaŭ al geservistoj de l' princino. Mi atendas vin; venu nepre”.

— Ha, jen do! — mi pensis, — fine okazis laŭ mia deziro.

Je la oka mi iris spekti la artifikiston. La publiko kunvenis al la naŭa; la spektaklo komenciĝis. En la malantaŭaj vicoj de seĝoj mi rekonis lakeojn kaj ĉambristinojn de Vera kaj de la princino. Ĉiuj estis tie plennombre. Gruŝnickij kun lorneto sidis en la unua vico. La artifikisto sin adresis al li ĉiufoje, kiam li bezonis naztukon, horloĝon, ringon kaj ceteron.

Gruŝnickij ne salutas min jam dum kelka tempo, kaj hodiaŭ du-tri fojojn li rigardis min sufiĉe aroge: ĉio ĉi estos memorigita al li, kiam venos tempo de kvitiĝo.

Antaŭ la deka mi stariĝis kaj eliris.

Ekstere estis mallume, kiel ĉe blindulo. Pezaj malvarmaj nuboj kuŝis sur pintoj de ĉirkaŭaj montoj; nur de tempo al tempo la mortanta vento bruis inter pintoj de poploj, ĉirkaŭantaj la restoracion; ĉe ĝiaj fenestroj svarmis popolo. Mi malsupreniris la monton kaj sin turninte al la pordego, plirapidigis la paŝojn. Subite ekŝajnis al mi, ke iu sekvas min. Mi haltis kaj ĉirkaŭrigardis. En mallumo estis neeble ion distingi; tamen pro singardo mi ĉirkaŭiris la domon, kvazaŭ promenante. Dum mi pasis la fenestrojn de l' princidino, mi ekaŭdis denove paŝojn post mi; homo, volvita en kapoton, kuris preter mi. Tio atentigis min; tamen mi ŝtele aliris al la perono kaj haste kuris sur la malluma ŝtuparo. La pordo malfermiĝis; malgranda maneto kaptis mian manon…

— Neniu vin vidis? — flustris Vera, sin preminte al mi.

— Neniu!

— Ĉu vi kredas, ke mi amas vin? Ho, mi tiel longe hezitis, longe turmentiĝis, sed vi igas min fari ĉion, kion vi volas.

Ŝia koro forte batis, la manoj estis malvarmaj, kvazaŭ glacio. Komenciĝis riproĉoj, ĵaluzo, plendoj; ŝi postulis, ke mi ĉion konfesu al ŝi, dirante, ke ŝi kun preteco eltenos mian perfidon, ĉar ŝi volas nur solan aĵon, mian feliĉon. Mi tion ne plene kredis, sed trankviligis ŝin per ĵuroj, promesoj kaj cetero.

— Do vi ne edziĝos al Mary? Vi ŝin ne amas?.. Kaj ŝi pensas… ĉu vi scias, ke ŝi enamiĝis al vi ĝis freneziĝo, kompatinda!
 

* * *

Ĉirkaŭ la dua postnoktmeze, mi malfermis fenestron kaj, liginte kune du ŝalojn, malsupreniĝis de l' supra balkono al la malsupra, min tenante je kolono. En la ĉambro de l' princidino ankoraŭ estis lumo. Io puŝis min al la fenestro. La kurteno estis ne plene tegita, kaj mi povis ĵeti rigardon en la internon de l' ĉambro. Mary sidis sur sia lito, krucmetinte la brakojn sur la genuoj; ŝiaj densaj haroj estis ordigitaj sub la nokta kufo kun rande alkudrita punto; granda punca tuko kovris ŝiajn blankajn ŝultrojn, kaj la etaj piedoj estis kaŝitaj en buntaj persaj pantofloj. Ŝi sidis senmove, mallevinte la kapon al la brusto; antaŭ ŝi sur la tableto estis malfermita libro, sed ŝiaj okuloj, senmovaj kaj plenaj de neesprimebla angoro, ŝajnis centan fojon trakuri la saman paĝon, dum ŝiaj pensoj estis malproksime…

Tiuminute iu moviĝis post la arbusto. Mi saltis de l' balkono sur herbotavolon. Ies nevidata mano kaptis min je ŝultro.

— Ha! — diris kruda voĉo, trafis!.. Do vi scios, kiel nokte iri al princidinoj!..

— Tenu lin firme! — kriis aliu, saltinta el post angulo.

Estis Gruŝnickij kaj la dragona kapitano.

Mi frapis la lastan per pugno en kapon, faligis lin kaj impetis en arbustojn. Ĉiuj vojetoj de l' ĝardeno, kovranta deklivon antaŭ niaj domoj, estis al mi konataj.

— Ŝtelistoj! Alarmon!.. — ili kriis; aŭdiĝis fusila pafo; fumanta kartoĉŝtopaĵo falis al miaj piedoj.

Post unu minuto mi jam estis en mia ĉambro, senvestiĝis kaj kuŝiĝis. Apenaŭ mia lakeo ŝlosis la pordon, frapis en mian pordon Gruŝnickij kaj la kapitano.

— Peĉorin! Ĉu vi dormas? Ĉu vi estas ĉi tie?.. — kriis la kapitano.

— Mi dormas, — mi respondis malafable.

— Leviĝu! Ŝtelistoj!.. Ĉerkesoj…

— Mi havas korizon, — mi respondis, — mi timas malvarmumi.

Ili foriris. Vane mi respondis al iliaj vokoj; ili serĉus min ankoraŭ unu horon en la ĝardeno. Dume la alarmo leviĝis terura. El la citadelo alrajdis kozako. Ĉio ekmoviĝis; oni komencis serĉi ĉerkesojn en ĉiuj arbustoj, kaj, memkompreneble, nenion trovis. Sed multaj, verŝajne, restis kun firma konvinko, ke se la garnizono elmontrus pli da aŭdaco kaj urĝo, almenaŭ dudeko da rabistoj restus surloke.
 

La 16an de junio

Hodiaŭ matene ĉe la puto ĉiuj paroloj kaj konversacioj estis pri la nokta atako de ĉerkesoj. Trinkinte la preskribitan nombron de glasoj da narzana akvo, promeninte dekfoje tien-reen la longan aleon, mi renkontis la edzon de Vera, kiu ĵus venis el Pjatigorsko. Li prenis min subbrake, kaj ni iris en la restoracion matenmanĝi; li terure maltrankviliĝis pri la edzino. “Kiel ŝi estis timigita la ĵusan nokton! — li diris. — Kia mishazardo, ke ĝi okazis ĝuste tiam, kiam mi forestis.” Ni sidiĝis matenmanĝi apud la pordo, kondukanta en la angulan ĉambron, kie troviĝis deko da gejunuloj, en kies nombro estis ankaŭ Gruŝnickij. La providenco la duan fojon liveris al mi okazon subaŭskulti la konversacion, kiu estis destinonta lian sorton. Li mem ne vidis kaj sekve ne povis suspekti intencon; sed tio nur pligrandigis lian kulpon en miaj okuloj.

— Sed ĉu vere estis ĉerkesoj? — iu diris. — Ĉu iu vidis ilin?

— Mi rakontos al vi la tutan veron, — respondis Gruŝnickij, — nur bonvolu ne perfidi min; jen kiel ĝi okazis: hieraŭ unu homo, kiun mi ne nomos, venis al mi kaj rakontis, ke li vidis, ke je la deka vespere iu ŝtele penetris en la domon de Ligovskaja'j. Necesas atentigi vin, ke la princino estis ĉi tie, sed la princidino — hejme. Jen ni duope tuj direktis nin sub la fenestrojn por insidi la feliĉulon.

Mi konfesas, ke mi ektimis: kvankam mia kunkonversacianto estis tre okupita pri sia matenmanĝo, li povus ekaŭdi la aĵojn por si neagrablajn, se hazarde Gruŝnickij divenus la veron, sed blindigita per ĵaluzo, li eĉ ne suspektis ĝin.

— Jen ĉu vi vidas, — daŭrigis Gruŝnickij, — ĝuste ni faris, kunpreninte fusilon, ŝarĝitan per blanka kartoĉo nur por timigi. Ĝis la dua nokte ni atendis en la ĝardeno. Fine — nur ja dio mem scias, de kie, — li aperis, sed ne el fenestro, ĉar ĝi ne estis malfermata, sed, evidente, li eliris tra la vitra pordo, malantaŭ la kolono, — fine, mi diras, mi vidis, ke iu descendas de l' balkono… Kia princidino? Ĉu? Nu, mi konfesu, ke la moskvaj fraŭlinoj bele montras sin! Post tio, kion oni povas kredi? Ni volis kapti lin, sed li elŝiriĝis kaj kvazaŭ leporo impetis en arbustojn; tiam mi pafis en lin.

Ĉirkaŭ Gruŝnickij aŭdiĝis indignetaj voĉoj de malkonfido.

— Ĉu vi ne kredas? — li daŭrigis. — Mi donas al vi honestan noblan vorton, ke ĉio ĉi estas plej justa vero, kaj por pruvi ĝin al vi, mi, se vi volas, nomos la sinjoron.

— Diru, diru, kiu do li estas? — aŭdiĝis de ĉiuj flankoj.

— Peĉorin, — respondis Gruŝnickij.

Dum tiu momento li levis la okulojn: mi staris en la pordo vid-al-vide de li; li terure ruĝiĝis. Mi alpaŝis al li kaj diris malrapide kaj distinge:

— Al mi estas tre domaĝe, ke mi eniris post kiam vi jam donis honestan vorton por konfirmi la plej hidan kalumnion. Mia ĉeesto maldevigus vin fari ankoraŭ unu malnoblaĵon.

Gruŝnickij saltis de loko kaj estis krevonta.

— Mi petas vin, — mi diris per la sama tono, — mi petas vin senprokraste tuj rezigni viajn vortojn: vi ja tro bone scias, ke ĝi estas elpensaĵo. Mi ne pensas, ke indiferenteco de l' virino al viaj brilaj dignoj meritis tian teruran venĝon. Pripensu bone: insistante pri via aserto, vi perdas rajton konsideri vin nobla homo kaj riskas per la vivo.

Gruŝnickij staris antaŭ mi, mallevinte la okulojn, en forta emociiĝo. Sed la batalo inter konscienco kaj memamo estis mallonga. La dragona kapitano, sidinta apud li, kubutis lin; li tremis kaj rapide respondis al mi, ne levante la okulojn:

— Kara sinjoro, kiam mi diris, mi tiel pensis kaj pretas ripeti… Mi ne timas viajn minacojn kaj estas preta al ĉio.

— La lastan vi jam pruvis, — mi respondis al li malvarme kaj preninte subbrake la dragonan kapitanon, eliris el la ĉambro.

— Kion vi volas? — demandis la kapitano.

— Vi estas amiko de Gruŝnickij kaj, verŝajne, vi estos lia sekundanto?

La kapitano klinis la kapon tre grave.

— Vi konjektis, — li respondis, — mi eĉ estas devigita iĝi lia sekundanto, ĉar la ofendo, lancita al li, koncernas ankaŭ min — mi estis kun li hieraŭ nokte, — li aldonis, rektigante sian ĝibeman torson.

— Ho! Do estas vi, kiun mi frapis tiel mallerte surkape.

Li flaviĝis, bluiĝis; kaŝita kolero bildiĝis sur lia vizaĝo.

— Mi havos la honoron sendi al vi hodiaŭ mian sekundanton, — mi aldonis, kapsalutante tre afable kaj ŝajnigante senatenton al lia furiozo.

Sur la perono de l' restoracio mi renkontis la edzon de Vera. Verŝajne li atendis min.

Li kaptis mian manon kun la sento, simila al admiro.

— Nobla juna homo! — li diris kun larmoj en la okuloj. — Mi ĉion aŭdis. Kia fiulo! Sendanka!.. Akcepti ilin post tio en la domon de respekto! Dank' al dio, mi ne havas filinojn! Sed vin rekompencos tiu ino, por kiu vi riskas per la vivo. Estu certa pri mia modesteco ĝis inda tempo, — li daŭrigis. — Mi mem estis juna kaj militservis; mi scias, ke en similajn aferojn oni ne devas enmiksiĝi. Adiaŭ.

Kompatinda! Li ĝojas, ke li ne havas filinojn…

Mi iris rekte al Verner, trafis lin hejme kaj rakontis al li ĉion — miajn rilatojn kun Vera kaj kun la princidino, kaj la konversacion, subaŭskultitan de mi, el kiu mi eksciis intencon de l' sinjoroj stulte ŝerci kun mi, iginte min pafi per senkugla kartoĉo. Sed nun la afero eliris la limojn de l' ŝerco: ili, verŝajne, ne atendis tian finalon.

La doktoro konsentis esti mia sekundanto; mi faris al li kelkajn instrukciojn rilate la kondiĉojn de la duelo. Li devis insisti, ke la afero pasu kiel eble plej sekrete, ĉar, kvankam mi ĉiam ajn pretas riski mian vivon, sed mi neniom emas difekti por ĉiam mian estonton en la ĉi tiea mondo.

Post tio mi iris hejmen. Pasis unu horo, kaj la doktoro revenis el sia vojaĝo.

— Tute definitive, kontraŭ vi estas komploto, — li diris. — Mi renkontis la dragonan kapitanon ĉe Gruŝnickij kaj ankoraŭ unu sinjoron, kies nomon mi ne memoras. Mi haltis por unu minuto en la antaŭĉambro por demeti galoŝojn. Inter ili regis terura bruo kaj disputoj… “Pro nenio mi konsentos! — diris Gruŝnickij. — Li min ofendis publike; tiam estis tute alio…” — “Kia estas via koncerno? — respondis la kapitano. — Mi ĉion prenas je mi. Mi estis sekundanto en kvin dueloj, kaj mi bone scias kiel ĉion ĉi aranĝi. Mi ĉion pripensis. Bonvolu nur ne malhelpi. Iom timigi ne estas malbone. Kaj kial subigi sin al danĝero, se estas eble eviti?..” — Tiuminute mi eniris. Ili subite eksilentis. Niaj intertraktoj daŭris sufiĉe longe; fine ni decidis la aferon tiel: proksimume je kvin verstoj de ĉi tie estas nevizitata fendego inter montoj; ili veturos tien morgaŭ je la kvara horo matene, kaj ni veturos tien duonhoron post ili; vi pafduelos je distanco de ses paŝoj — tion postulis Gruŝnickij mem. Mortpafito estos imputita al ĉerkesoj. Nun jen kiujn suspektojn mi havas: ili, tio estas la sekundantoj, evidente iom ŝanĝis sian antaŭan planon, kaj volas ŝarĝi per kuglo nur la solan pistolon de Gruŝnickij. Tio iom similas murdon, sed en la milita tempo, kaj precipe en azia milito, ruzaĵoj estas permesitaj; nur Gruŝnickij ŝajnas esti pli nobla, ol liaj kamaradoj. Kiel vi pensas? Ĉu ni devas montri al ili, ke ni divenis?

— Pro nenio en la mondo, doktoro! Estu trankvila. Mi ne malgajnos al ili.

— Kion do vi volas fari?

— Ĝi estas mia sekreto.

— Estu singarda, ne mistrafu… Ja estas distanco de ses paŝoj!

— Doktoro, mi atendas vin morgaŭ je la kvara horo; la ĉevaloj estos pretaj… Adiaŭ.

Ĝisvespere mi sidis hejme en mia ĉambro, ŝlosinte la pordon. Venis lakeo inviti min al la princino, — mi igis lin diri, ke mi malsanas.
 

* * *

La dua horo de nokto… Mi ne povas ekdormi!.. Kaj tamen necesus ekdormi, por ke morgaŭ ne tremu la mano. Cetere, de ses paŝoj estas malfacile maltrafi. Ho! sinjoro Gruŝnickij! via mistifikaĵo ne prosperos al vi… ni interŝanĝos la rolojn: nun mi devos serĉi sur via vizaĝo indikojn de kaŝita timo. Kial vi mem difinis tiujn fatalajn ses paŝojn? Vi pensas, ke mi sendispute prezentos mian frunton al vi… sed ni lotos!.. kaj tiam… kio okazos, se lia fortuno superos? Se mia stelo fine perfidos?.. Kaj nemirinde: ĝi tiel longe servis fidele al miaj kapricoj.

Kion fari? Morti, do morti! La perdo por la mondo ne estos granda. Kaj ankaŭ al mi mem efektive estas enue. Mi estas kvazaŭ homo, oscedanta dum balo, kiu ne foriras dormi nur pro tio, ke ankoraŭ ne alpordiĝis lia kaleŝo. Sed la kaleŝo pretas… adiaŭ!..

Trakurante en la memoro tutan mian pasinton, mi demandas min nevole: por kio mi vivis? Por kia celo mi naskiĝis?.. Ha, evidente, ĝi ekzistis, kaj, verŝajne, estis al mi alta destino, ĉar mi sentas en animo mia fortojn neamplekseblajn… Sed mi ne divenis la destinon, mi estis forlogita de tentoj, vakaj kaj sendankaj; el ilia forĝejo mi eliris hardita kaj malvarma kiel fero, sed forkonsumis poreterne la ardon de noblaj streboj — la plej bonan floron de l' vivo. Kaj de tiu tempo, kiom da fojoj mi ludis rolon de toporo en manoj de sorto! Kiel ekzekutilo mi falis sur la kapon de l' kondamnita viktimo, ofte sen kolero, ĉiam sen bedaŭro… Mia amo al neniu portis feliĉon, ĉar mi nenion oferis al tiuj, kiujn mi amis: mi amis por mi, por la propra plezuro; mi nur kontentigis strangan soifon de l' koro, avide devorante iliajn sentojn, ilian teneron, iliajn ĝojojn kaj suferojn — kaj neniam povis satiĝi. Tiel iu, angorigata de malsato, ekdormas en senfortiĝo kaj vidas antaŭ si luksajn manĝaĵojn kaj ŝaŭmantajn vinojn; li manĝegas en admiro la aerajn donojn de imago kaj al li ŝajnas veni faciliĝo; sed post vekiĝo la revo malaperas… restas duobligita malsato kaj malespero!

Kaj povas okazi, ke mi morgaŭ mortos!.. Kaj ne restos surtere eĉ unu estaĵo, kiu komprenus min plene. Iuj konsideras min pli aĉa, aliaj pli bona, ol mi efektive estas… Iuj diros: li estis bona bravulo, aliaj — fiulo. Kaj tio kaj alio estos malvero. Ĉu post ĉio ĉi valoras la penoj vivi? kaj tamen mi vivas — pleje pro scivolemo: atendas ion novan… Ridinde kaj amare!
 

* * *

…Jam unu kaj duonan monaton mi estas en citadelo N.; Maksim Maksimiĉ foriris ĉasi… mi estas sola; mi sidas ĉe fenestro, grizaj nuboj kovris la montojn ĝispiede; la suno tra la nebulo ŝajnas flava makulo. Estas malvarme; la vento fajfas kaj ŝancelas ŝutrojn… Enue!.. Mi reprenos mian taglibron por daŭrigi ĝin, interrompitan per tiom multaj strangaj eventoj.

Mi relegis la lastan paĝon: ridinde! Mi pensis morti; tio estis neebla: ankoraŭ mi ne eltrinkis ĝisfunde la kalikon da suferoj, kaj nun mi sentas, ke mi estas kondamnita ankoraŭ longe vivi.

Kiel klare kaj akre ĉio pasinta fandiĝis en mia memoro! Neniu trajto, neniu nuanco estas fortrotita de l' tempo!

Mi memoras, ke dum la nokto antaŭ la duelo mi ne dormis eĉ unu minuton. Longe skribi mi ne povis: min ekposedis kaŝa sentrankvilo. Preskaŭ dum unu horo mi paŝis en la ĉambro; poste mi sidiĝis kaj malfermis la romanon de Walter Scott, kuŝintan sur mia tablo: ĝi estis “Skotaj puritanoj”; komence mi legis kun peno, poste forgesis min, logita de sorĉa fikcio… Ĉu vere al la skota bardo en la transa mondo oni ne pagas ĉiun minuton da ĝuo, kiun donacas lia libro?

Fine mateniĝis. Miaj nervoj trankviliĝis. Mi rigardis min en la spegulo; senvigla paleco kovris mian vizaĝon, kiu konservis postsignojn de turmenta sendormo; sed la okuloj, kvankam en ringoj de bruna ombro, brilis fiere kaj senindulge. Mi restis kontenta de mi mem.

Ordoninte seli la ĉevalon, mi min vestis kaj kuris al la banejo. Merginte min en malvarman bobelaĵon de l' narzana akvo, mi sentis, kiel korpaj kaj animaj fortoj miaj estis revenantaj. Mi eliris el la kuvo freŝa kaj vigla, kvazaŭ mi estus ironta al balo. Diru post tio, ke la animo ne dependas de la korpo!..

Reveninte, mi trovis ĉe mi la doktoron. Li estis en griza rajdpantalono, jako kaj ĉerkesa ĉapo. Mi ekridegis, vidinte la etan figuron sub grandega vila ĉapo: lia vizaĝo, tute nemilitema, nun estis ankoraŭ pli longa, ol kutime.

— Kial vi estas tiom malĝoja, doktoro? — mi diris al li. — Ĉu vi ne akompanis homojn centfoje en la transan mondon kun granda indiferento? Imagu, ke mi havas inflamon de galo; mi povas resaniĝi, povas ankaŭ morti; unu kaj alio estas ordinara afero; penu rigardi min kiel pacienton, posedatan de malsano, ankoraŭ nekonata al vi, — kaj tiam via scivolo estos ekscitita ĝis la plej alta grado; vi povas nun fari pri mi kelkajn gravajn fiziologiajn observojn… Ĉu la atendo de perforta morto ne estas jam vera malsano?

La penso mirigis la doktoron, kaj li iĝis gaja.

Ni sidiĝis sur ĉevalojn, Verner kroĉiĝis al bridoj per ambaŭ manoj, kaj ni startis, rapide pretertrotis la citadelon, la suburbon kaj enrajdis en la intermonton, laŭ kiu serpentis la vojo, duone superkreskita de alta herbo kaj ofte transirata de brua rivereto, kiu estis transrajdenda vade je granda malespero de la doktoro, ĉar lia ĉevalo ĉiufoje haltis en akvo.

Mi ne memoras matenon pli bluan kaj freŝan! La suno apenaŭ sin montris el post verdaj pintoj, kaj la kunfandiĝo de l' unua varmo de ĝiaj radioj kun la mortanta malvarmo de l' nokto influis ĉiujn sentojn per iu dolĉa langvoro; en la intermonton ne penetris ankoraŭ la ĝoja radio de juna tago; ĝi origis nur pintojn de rokoj, pendantaj de ambaŭ flankoj super ni; densafoliaj arbustoj, kreskantaj en iliaj profundaj fendoj, ĉe la plej facila spiro de vento supertuŝis per arĝenta pluvo. Mi memoras, ke ĉi-foje mi ŝatis la naturon pli ol iam ajn antaŭe. Kiel scivole mi koncentris rigardon al ĉiu rosero, tremanta sur larĝa vita folio kaj reflektanta milionojn da spektraj radioj! Kiel avide rigardo mia penis penetri en nebulan foron! Tie la vojo iĝis pli kaj pli mallarĝa, la rokoj pli bluaj kaj timigaj, kaj fine, ili ŝajnis kuniri en bare starantan muron. Ni rajdis senvorte.

— Ĉu vi skribis vian testamenton? — subite demandis Verner.

— Ne.

— Kaj se vi estos mortpafita?..

— La heredontoj mem troviĝos.

— Ĉu povas esti, ke vi ne havas amikojn, al kiuj vi volus sendi vian lastan adiaŭon?..

Mi kapneis.

— Ĉu povas ne esti en la mondo virino, al kiu vi volus lasi ion por memoro?..

— Ĉu vi volas, doktoro, — mi respondis al li, — ke mi malfermu al vi mian animon?.. Ĉu vi vidas, ke mi jam eliris el la aĝo, kiam mortante oni prononcas la nomon de sia amatino kaj testamentas al la amiko flokon da pomaditaj aŭ nepomaditaj haroj. Pensante pri proksima kaj ebla morto, mi konsideras nur solan min; aliuj ne faras eĉ tion. La amikoj, kiuj morgaŭ forgesos min aŭ, ankoraŭ pli malbone, inventos pri mi dio-scias-kiajn sensencaĵojn; la virinoj, kiuj brakumante alian viron, primokos min por ne eksciti lian ĵaluzon kontraŭ la mortinto — dio estu kun ili! El ŝtormo de vivo mi elportis nur kelkajn ideojn — kaj neniun senton. Delonge jam mi vivas per la kapo, sed ne per la koro. Mi pesas, analizas miajn pasiojn kaj agojn kun severa scivolo, sed sen kompato. En mi estas du homoj: unu vivas en plena senco de la vorto, aliu pensas kaj juĝas lin; la unua, eble, post unu horo adiaŭos vin kaj la mondon poreterne, kaj la dua… La dua?.. Rigardu, doktoro: ĉu vi vidas, ke sur la roko dekstre nigras tri figuroj? Ŝajnas, ke tie estas niaj rivaloj?..

Ni ektrotis.

Ĉe piedo de l' roko en arbustoj estis ligitaj tri ĉevaloj; ni alligis samloke la niajn kaj mem grimpis laŭ mallarĝa vojeto sur placeton, kie nin atendis Gruŝnickij kun la dragona kapitano kaj la alia sekundanto, kiun oni nomis Ivan Ignatjeviĉ; lian familinomon mi neniam aŭdis.

— Ni jam delonge atendas vin, — diris la dragona kapitano kun ironia rideto.

Mi elpoŝigis la horloĝon kaj montris al li.

Li petis pardonon, dirante, ke lia horloĝo rapidas.

Kelkajn minutojn daŭris la embarasa silento; fine la doktoro rompis ĝin, sin adresante al Gruŝnickij:

— Al mi ŝajnas, sinjoroj, — li diris, — ke vi ambaŭ, montrinte la pretecon dueli kaj paginte tiamaniere ŝuldon al kondiĉoj de honoro, povus nun klarigi kaj fini la aferon per paca vojo.

— Mi pretas, — mi diris.

La kapitano palpebrumis al Gruŝnickij, kaj tiu, opiniante, ke mi timas, akceptis fieran aspekton, kvankam antaŭ tio malbrila paleco kovris liajn vangojn. De tiu minuto, kiam ni venis, li unuafoje levis la okulojn al mi; sed en lia rigardo estis iu maltrankvilo, manifestanta internan lukton.

— Prezentu viajn kondiĉojn, — li diris, — kaj ĉion, kion mi povas por vi fari, estu certa…

— Jen estas miaj kondiĉoj: vi nepre hodiaŭ publike rifuzos de via kalumnio kaj petos mian pardonon…

— Kara sinjoro, mi miras, ke vi aŭdacas proponi al mi similajn aĵojn?..

— Kion do mi povus proponi al vi krom tio?

— Ni duelpafos.

Mi levis la ŝultrojn.

— Jes, sed pripensu, ke unu el ni nepre estos mortpafita.

— Mi deziras, ke tiu estu vi…

— Kaj mi estas tute certa en la malo…

Li konfuziĝis, ruĝiĝis, poste kontraŭvole ekridegis.

La kapitano prenis lin subbrake kaj forkondukis flanken; ili longe interflustris. Mi venis en sufiĉe pacema humoro, tamen ĉio ĉi komencis furiozigi min.

Al mi proksimiĝis la doktoro.

— Atentu, — li diris kun evidenta sentrankvilo, — vi, verŝajne, forgesis pri ilia komploto?.. Mi ne povas ŝarĝi pistolon, sed tiuokaze… Vi estas stranga homo! Diru al ili, ke vi konas iliajn intencojn, kaj ili ne kuraĝos… Kia volonto? Ili mortpafos vin kiel birdon…

— Bonvolu ne maltrankviliĝi, doktoro, kaj atendu… Mi aranĝis tiel, ke ilia flanko havos nenian avantaĝon. Lasu ilin interflustri.

— Sinjoroj, tio iĝas enuiga! — mi diris al ili laŭte. — Dueli — do dueli; vi havis tempon hieraŭ satkonversacii…

— Ni estas pretaj, — diris la kapitano. — Stariĝu, sinjoroj!.. Doktoro, bonvolu mezuri ses paŝojn…

— Stariĝu! — ripetis Ivan Ignatjeviĉ per kvikema voĉo.

— Permesu! — mi diris, — ankoraŭ unu kondiĉo: ĉar ni duelos je morto, ni devas fari ĉion eblan por ke ĝi restu sekreto kaj ke niaj sekundantoj estu liberigitaj de respondeco. Ĉu vi konsentas?..

— Plene.

— Do, jen kion mi elpensis. Ĉu vi vidas sur la pinto de l' kruta monto, dekstre, mallarĝan placeton? De tie ĝis fundo estas ĉirkaŭ tridek klaftoj, se ne pli; malsupre estas akraj ŝtonoj. Ĉiu el ni stariĝos ĉe la rando mem de la placeto; tiamaniere eĉ facila vundo estos mortiga: tio devas esti konforma al via deziro, ĉar vi mem difinis ses paŝojn. La vundito falos nepre malsupren kaj frakasiĝos splitpece; la kuglon ekstraktos la doktoro, kaj tiam estos tre facile klarigi la akcidentan morton per maltrafa salto. Ni lotos pri la unua vico pafi. Konklude mi deklaras al vi, ke aliel mi ne duelos.

— Akcepteble, mi pensas! — diris la kapitano, esprimoplene rigardante al Gruŝnickij, kiu kapjesis signe de konsento. Lia vizaĝo aliiĝis ĉiuminute. Mi tre malfaciligis lian staton. Pafante sub ordinaraj kondiĉoj, li povus celi en mian kruron, facile vundi min kaj kontentigi tiamaniere sian venĝemon, ne tro ŝarĝante sian konsciencon; sed nun li devus pafi en aeron, aŭ iĝi murdinto, aŭ fine forlasi sian malnoblan intrigon kaj subiĝi al egala danĝero kun mi. Tiuminute mi ne volus esti lialoke. Li forkondukis la kapitanon flanken kaj komencis ion diri al li kun granda elokvento; mi vidis, kiel tremis liaj bluiĝintaj lipoj; sed la kapitano forturnis sin de li kun malestima rideto. “Vi estas stultulo, — li diris al Gruŝnickij sufiĉe laŭte, — nenion vi komprenas! Ni iru, sinjoroj!”

Malvasta vojeto kondukis inter arbustoj al la krutaĵo; rokeroj formis efemerajn ŝtupojn de la natura ŝtuparo, kroĉante nin je arbustoj, ni komencis suprengrimpon. Gruŝnickij iris la unua, lin sekvis liaj sekundantoj kaj mi postis kun la doktoro.

— Mi diras al vi, — diris la doktoro, forte preminte mian manon. — Lasu min palpi la pulson!.. Oh-ho! Febra!.. Sed sur la vizaĝo nenio estas rimarkebla… Nur la okuloj brilas pli hele, ol kutime.

Subite brue ruliĝis etaj ŝtonoj al ni sub la piedojn. Kio okazis? Gruŝnickij stumblis; la branĉo, al kiu li kroĉiĝis, estis rompita, kaj li glitus malsupren surdorse, se liaj sekundantoj ne subtenus lin.

— Gardu vin! — mi kriis al li, — ne falu antaŭtempe; tio estas malbona aŭguro. Rememoru Julion Cezaron!

Jen ni surgrimpis la pinton de l' elstaranta roko; la placeto estis kovrita per etgrajna sablo, kvazaŭ speciale por duelo. Ĉirkaŭe en ora nebulo de l' mateno grupiĝis montopintoj, kvazaŭ sennombra brutaro, kaj Elbruso sude baŭmis kiel blanka blokego, ŝlosante la ĉenon de glaciaj pintoj, inter kiuj jam vagis fibrecaj nuboj, alkurintaj de la oriento. Mi alpaŝis al la rando de l' placeto kaj rigardis malsupren, la kapo iom vertiĝis: tie malsupre ŝajnis esti mallume kaj malvarme, kvazaŭ en tombo; muskokovritaj dentoj de rokoj, disĵetitaj de ŝtormo kaj tempo, atendis sian predon.

La placeto, sur kiu ni estis duelontaj, formis preskaŭ korektan triangulon. De l' elstaranta angulo estis mezuritaj ses paŝoj kaj estis decidite, ke la unua renkontonta la rivalan fajron, stariĝos al la angulo mem dorse al la abismo; se li ne estos mortigita, la rivaloj interŝanĝos la lokojn.

Mi decidis prezenti al Gruŝnickij ĉiujn avantaĝojn; mi volis ekzameni lin; en lia animo povis vekiĝi fajrero de grandanimo, kaj tiam ĉio aranĝiĝus favorafinale; sed memamo kaj malforta karaktero estis triumfontaj… Mi volis doni al mi plenan rajton ne indulgi lin, se la sorto pardonus min. Kiu ne kontraktis kun sia konscienco sub tiuj kondiĉoj?

— Lotu, doktoro! — diris la kapitano.

La doktoro elpoŝigis arĝentan moneron kaj levis ĝin supren.

— Averso! — ekkriis Gruŝnickij haste, kiel homo, kiun subite vekis amika puŝo.

— Reverso! — mi diris.

La monero ekflirtis kaj falis kun tinto, ĉiuj sin ĵetis al ĝi.

— Vi estas feliĉa, — mi diris al Gruŝnickij, — vi pafos la unua! Sed memoru, ke se vi min ne mortigos, mi ne mistrafos — mi ĵuras per vorto de honesto.

Li ruĝiĝis; al li estis honte mortigi senarman homon; mi rigardis lin fikse; dum unu minuto ŝajnis al mi, ke li sin ĵetos al miaj piedoj, petegante pardonon, sed kiel eblos konfesi tiom malnoblan intrigon?.. Al li restis sola rimedo — pafi en aeron; mi estis certa, ke li pafos en aeron! La sola aĵo nur povis malhelpi: la penso, ke mi postulos la duan duelon.

— Tempo! — flustris al mi la doktoro, ŝirtirante la manikon, — se vi nun ne diros, ke ni scias pri iliaj intencoj, ĉio pereos. Rigardu, li jam ŝargas… se vi nenion diros, mi mem…

— Pro nenio en la mondo, doktoro! — mi respondis, retenante lin je brako. — Vi ĉion difektos; vi promesis al mi ne malhelpi… Kia estas via afero? Eble mi volas esti mortpafita…

Li rigardis min kun miro.

— Nu, tiam alia afero!… Sed ne plendu kontraŭ mi en la transa mondo…

Intertempe la kapitano ŝargis pistolojn, donis unu al Gruŝnickij, kun rideto flustrinte al li ion, la alian — al mi.

Mi stariĝis al la angulo de l' placeto, firme apoginte min per maldekstra piedo kontraŭ ŝtono kaj klininte min iome antaŭen por ne renversiĝi malantaŭen en okazo de facila vundo.

Gruŝnickij stariĝis kontraŭ mi kaj laŭ la signo komencis levi la pistolon. Liaj genuoj tremis. Li celis rekte en mian frunton…

Neesprimebla furiozo ekbolis en mia brusto.

Subite li mallevis la tubon de l' pistolo kaj paliĝinte kvazaŭ tolo, sin turnis al sia sekundanto.

— Mi ne povas, — li diris obtuze.

— Timulo! — respondis la kapitano.

Aŭdiĝis pafo. Kuglo gratis mian genuon. Nevole mi faris kelkajn paŝojn antaŭen por pli rapide foriĝi de la rando.

— Nu, mia kara Gruŝnickij, estas domaĝe, ke vi mistrafis! — diris la kapitano. — Nun estas via vico, stariĝu do! Komence brakumu min; ni jam ne intervidiĝos! — Ili ĉirkaŭprenis unu la alian; la kapitano apenaŭ povis sin deteni de rido. — Ne timu, — li aldonis ruze rigardante al Gruŝnickij, — ĉio estas bagatelo en la mondo!.. Providenco — sen senco, sorto — koka beko, kaj vivo — kopeko!

Post la tragedia frazo, dirita kun konvena graveco, li flanken iris al sia loko; Ivan Ignatjeviĉ ankaŭ brakumis Gruŝnickijon, kaj jen li restis sola vid-al-vide de mi. Mi ĝis nun penas klarigi al mi, kiaspeca sento bolis tiam en mia animo; ĝi estis amaro de ofendita memamo, kaj malestimo, kaj kolero naskiĝanta ĉe la penso, ke tiu homo, nun kun tia certeco, kun tia trankvila arogo rigardanta min, antaŭ du minutoj, sen risko de iu ajn danĝero por si, volis mortpafi min kiel hundon, ĉar vundite en la kruron iom pli forte, mi nepre falus de sur la roko.

Mi rigardis fikse en lian vizaĝon dum kelkaj minutoj, penante rimarki almenaŭ facilan signon de pento. Sed al mi ŝajnis, ke li retenis rideton.

— Mi konsilas al vi antaŭ la morto preĝi al dio, — mi diris al li tiam.

— Ne zorgu pri mia animo pli ol pri via propra. Mi petas nur pri unu aĵo: pafu pli rapide.

— Kaj vi ne rifuzas de via kalumnio? Ne petas mian pardonon?.. Pripensu bone: ĉu nenion diras al vi la konscienco?

— Sinjoro Peĉorin! — ekkriis la dragona kapitano, — vi estas ĉi tie ne por konfespreni, permesu al vi rimarki… Ni finu pli rapide; mishazarde iu povas veturi tra la fendego kaj rimarki nin.

— Bone. Doktoro, aliru al mi.

La doktoro alpaŝis. Kompatinda doktoro! Li estis pli pala ol Gruŝnickij antaŭ dek minutoj.

La sekvantajn vortojn mi prononcis intence kun paŭzoj, laŭte kaj klare, kiel oni prononcas mortan kondamnon:

— Doktoro, la sinjoroj, verŝajne pro hasto, forgesis meti kuglon en mian pistolon: mi petas ŝargi ĝin denove kaj tre bone!

— Ne povas esti! — kriis la kapitano: — ne povas esti! Mi ŝargis ambaŭ pistolojn, eble el la via la kuglo povis elruliĝi… Tio ne estas mia kulpo! Kaj vi ne rajtas reŝargi… neniun rajton… ĝi estas absolute kontraŭregula ago; mi ne permesas…

— Bone! — mi diris al la kapitano — se tiel, mi duelos kun vi laŭ la samaj kondiĉoj…

Li moderiĝis.

Gruŝnickij staris, mallevinte la kapon al la brusto, konfuzita kaj malserena.

— Lasu ilin! — li diris fine al la kapitano, kiu volis elŝiri la pistolon el manoj de l' doktoro… — Ja vi mem scias, ke ili pravas.

Vane la kapitano faris al li diversajn signojn, Gruŝnickij ne volis eĉ rigardi.

Intertempe la doktoro ŝargis la pistolon kaj transdonis al mi.

Vidinte tion, la kapitano kraĉis kaj piedfrapis:

— Vi estas stultulo, mia kara, — li diris, — banala stultulo!.. Se vi jam konfidis al mi, do obeu min en ĉio… Do laŭmerite al vi! Mortaĉu, kvazaŭ muŝo… — Li forturnis sin kaj deirante grumblis: — Kaj tamen ĝi estas absolute kontraŭregula ago.

— Gruŝnickij! — mi diris, — ankoraŭ estas tempo; rezignu de via kalumnio, kaj mi pardonos al vi ĉion. Vi ne sukcesis min trompi kaj moki, kaj mia digno estas kontentigita; ni ja estis iam amikoj…

Lia vizaĝo eksplode ruĝiĝis, la okuloj ekbrilis.

— Pafu! — li respondis, — mi min malestimas kaj vin malamegas. Se vi ne mortpafos min, mi vin ponardos nokte el post angulo. Duope ni ne havas lokon surtere…

Mi pafis…

Kiam la fumo dissolviĝis, Gruŝnickij ne estis sur la placeto. Nur facila polva nubeto ankoraŭ kolonis ĉe la rando de l' krutaĵo.

Ĉiuj ekkriis per unu voĉo.

Finita la comedia! — mi diris al la doktoro.

Li ne respondis kaj forturnis sin kun teruro.

Mi levetis la ŝultrojn kaj adiaŭis la sekundantojn de Gruŝnickij.

Descendante laŭ la vojeto, mi rimarkis inter rokfendoj la sangan kadavron de Gruŝnickij. Mi senvole fermis la okulojn.

Malliginte la ĉevalon, mi lasis ĝin paŝi hejmen. Sur mia koro kuŝis ŝtono. La suno ŝajnis al mi senbrila, ĝiaj radioj ne varmigis min.

Ne atingante la suburbon, mi turnis la ĉevalon dekstren laŭ la intermonto. Aspekto de homo estis al mi peniga: mi volis esti sola. Lasinte la bridojn, mallevinte la kapon sur la bruston, mi rajdis longe, fine mi trafis la lokon, tute al mi nekonatan; mi turnis la ĉevalon reen kaj komencis serĉi vojon; la suno jam subiris, kiam mi alrajdis Kislovodskon, turmentita sur turmentita ĉevalo.

Lakeo mia diris al mi, ke venis Verner, kaj donis al mi du leterojn: unu de li, la alian… de Vera.

Mi malfermis la unuan; ties enhavo estis la sekva:

“Ĉio estas aranĝita kiel eble plej bone: la korpo estas venigita en kripligita stato, la kuglo estas ekstraktita el la brusto. Ĉiuj estas certaj, ke la kaŭzo de l' morto estas akcidento; nur la urba komandanto, al kiu verŝajne estas konata via kverelo, balancis la kapon, sed nenion diris. Kontraŭ vi estas neniuj pruvoj, kaj vi povas dormi trankvile… se vi povas… Adiaŭ…”

Mi longe ne decidiĝis malfermi la duan noton… Kion ŝi povis skribi al mi?.. Peza antaŭsento emociis mian animon.

Jen estas la letero, kies ĉiu vorto neforviŝeble gravuriĝis en mia memoro:

“Mi skribas al vi en plena certeco, ke ni neniam plu intervidiĝos. Antaŭ kelkaj jaroj, disiĝante, mi pensis same; sed la ĉielo bonvolis provekzameni min duafoje; mi ne eltenis la provon, mia malforta koro denove sklaviĝis al la konata voĉo… vi ne malestimas min pro tio, ĉu ne? La nuna letero estas samtempe adiaŭo kaj konfeso: mi estas devigita diri al vi ĉion, kio ariĝis en mia koro de la tempo, kiam ĝi vin amas. Mi ne akuzas vin — vi kondutis kun mi, kiel kondutus ĉiu viro: vi amis min kiel propraĵon, kiel fonton de ĝojoj, alarmoj kaj angoroj, alternantaj reciproke, sen kiuj la vivo estas enua kaj monotona. Mi tion komprenis komence… Sed vi estis malfeliĉa, kaj mi oferis min, esperante, ke iam vi aprezos mian oferon, ke iam vi komprenos mian profundan teneron, ne dependantan de iuj ajn kondiĉoj. Pasis multe da tempo de tiam: mi penetris en ĉiujn misterojn de animo via… kaj konvinkiĝis, ke ĝi estis vana espero. Amare estis al mi! Sed mia amo kunkreskis kun animo mia: ĝi malheliĝis, sed ne estingiĝis.

Ni disiĝas poreterne; tamen vi povas esti certa, ke mi neniam amos iun alian: mia animo forkonsumis je vi ĉiujn siajn trezorojn, siajn larmojn kaj esperojn. Virino, unufoje aminta vin, ne povas rigardi sen malestimo ceterajn virojn, ne pro tio, ke vi estis pli bona ol ili, ho ne! Sed en via naturo estas io specifa, nur por vi karakteriza, io fiera kaj mistera; en via voĉo, kion ajn vi diru, estas potenco nevenkebla; neniu povas tiel konstante voli esti amata; en neniu la malbono estas tiel alloga; nenies rigardo promesas tiom da beato; neniu povas pli bone utiligi siajn avantaĝojn, kaj neniu povas esti tiel vere malfeliĉa, kiel vi, ĉar neniu tiom penas konvinki sin en la malo.

Nun mi devas klarigi al vi la kaŭzon de mia hasta forveturo; ĝi povas ŝajni al vi malgrava, ĉar ĝi koncernas nur min solan.

Hodiaŭ matene mia edzo venis al mi kaj rakontis pri via kverelo kun Gruŝnickij. Evidente mia vizaĝo forte ŝanĝiĝis, ĉar li longe kaj fikse rigardis en miajn okulojn; mi preskaŭ svenis ĉe sola penso, ke vi hodiaŭ matene devas dueli, kaj ke mi estas la kaŭzo de tio; al mi ŝajnis, ke mi freneziĝos… Sed nun, kiam mi povas rezoni, mi estas certa, ke vi restos viva: ne estas eble, ke vi mortu sen mi, neeblas! Mia edzo longe paŝis en la ĉambro; mi ne scias, kion ĝuste li diris al mi, mi ne memoras, kion ĝuste mi respondis al li… verŝajne mi diris, ke mi vin amas… Mi memoras nur, ke al la fino de nia konversacio li ofendis min per terura vorto kaj foriris. Mi aŭdis, ke li ordonis pretigi kaleŝon… Jen jam tri horojn mi sidas ĉe la fenestro kaj atendas vian revenon… Sed vi estas viva, vi ne povas morti!.. La kaleŝo estas preskaŭ preta… Adiaŭ, adiaŭ… Mi pereis, — sed kiom tio valoras?.. Se mi povus esti certa, ke vi ĉiam memoros min, mi eĉ ne diras pri amo, — ne, nur memoros… Adiaŭ, oni paŝas… mi devas kaŝi la leteron…

Vi ja ne amas Mary, ĉu? Vi ne edziĝos al ŝi? Aŭskultu, vi devas fari tiun oferon al mi; mi perdis pro vi ĉion en la mondo…”

Kvazaŭ freneza mi elsaltis sur la peronon, de tie al la selo de mia Ĉerkeso, kiun oni kondukis tra la korto, kaj galopis tutanhele laŭ vojo al Pjatigorsko. Mi pelis senindulge la finturmentitan ĉevalon, kiu ronkante kaj ŝaŭmante sagis laŭ la ŝtona vojo.

La suno jam kaŝiĝis en nigra nubo, ripozante sur kresto de okcidentaj montoj; en la fendego estis mallume kaj humide, Podkumok, ŝtelfluante inter la ŝtonoj, hurlis obtuze kaj monotone. Mi galopis, sufokiĝante pro senpacienco. La penso ne atingi ŝin en Pjatigorsko martelis mian koron. Unu minuton, ankoraŭ unu minuton. Ankoraŭ unu solan minuton vidi ŝin, adiaŭi, premi la manon… Mi preĝis, malbenis, ploris, ridis… ne, nenio esprimos mian sentrankvilon, malesperon!.. Ĉe la ebleco perdi ŝin por ĉiam, Vera iĝis por mi pli kara, ol io ajn en la mondo, — pli kara ol la vivo, honoro, feliĉo! Dio scias, kiaj strangaj, kiaj furiozaj planoj svarmis en mia kapo… Kaj intertempe mi galopis ĉiam plu, pelante senindulge. Kaj jen mi rimarkis, ke mia ĉevalo spiras pli malfacile, ĝi jam du-tri fojojn stumblis sur ebena loko… Restis kvin verstoj ĝis Jessentuki — kozaka stacio, kie mi povus ŝanĝi ĉevalon.

Ĉio estus savita, se fortoj de mia ĉevalo sufiĉus por ankoraŭ dek minutoj. Sed subite, galopante supren el malgranda ravino, ĉe eliro de montoj, sur kruta turniĝo ĝi falis ruiniĝe surteren. Mi haste saltis for, volis levi ĝin, ŝirtiris la bridon — sed vane: apenaŭ aŭdebla ĝemo elŝiriĝis tra ĝiaj kunpremitaj dentoj; post kelkaj minutoj ĝi mortis; mi restis sola en stepo, perdinta la lastan esperon: mi provis paŝi — sed miaj kruroj ne tenis min; finkonsumita per malkvietoj kaj sendorma nokto, mi falis sur humidan herbon kaj ekploris kvazaŭ infano.

Kaj longe mi kuŝis senmove, kaj ploris amare, ne penante deteni larmojn kaj singultojn, mi pensis, ke mia brusto krevos; tuta mia firmeco, tuta mia malvarmeco — malaperis kvazaŭ fumo; la animo senfortiĝis, prudento silentiĝis, kaj se tiun minuton iu min vidus, li forturnus sin kun malestimo.

Kiam nokta roso kaj monta vento freŝigis mian ardantan kapon, kaj pensoj venis en ilian kutiman ordon, mi komprenis, ke vetkuri por atingi la pereintan feliĉon estas vane kaj senprudente. Kion mi ankoraŭ bezonas? ŝin vidi? Ĉu ne ĉio estas finita inter ni? Unu amara adiaŭa kiso ne riĉigos rememorojn, kaj post ĝi nur estos pli malfacile al ni disiĝi.

Tamen al mi estis agrable, ke mi povis plori! Cetere la kaŭzo de tio povus esti malagordo de nervoj, la nokto pasigita sen dormo, du minutoj antaŭ pistola tubo kaj malplena stomako.

Ĉio pasas por plia bono! Tiu nova sufero, dirante per milita lingvo, faris al mi feliĉan operacion. Plori estas sanige, kaj poste, verŝajne, se mi ne rajdus kaj ne estus devigita dum la returna vojo paŝi dek kvin verstojn, ankaŭ tiun nokton la dormo estus for de miaj okuloj.

Mi revenis Kislovodskon je la kvina matene, ĵetis min en la liton kaj dronis en dormon de Napoleono post Waterloo.

Kiam mi vekiĝis, ekstere estis jam mallume. Mi sidiĝis ĉe malfermita fenestro, malbutonumis la stebitan jakon, kaj la monta vento freŝigis mian bruston, ankoraŭ ne trankviligitan per peza dormo de laco. Fore post la rivero, tra pintoj de densaj tilioj, superombrantaj ĝin, flagris lumoj de l' citadelo kaj suburbo. En mia korto ĉio estis senmova kaj sensona, en la domo de la princino estis mallumo.

Venis la doktoro: lia frunto estis sulkigita; kontraŭkutime li ne etendis al mi la manon.

— De kie vi, doktoro?

— De l' princino Ligovskaja; ŝia filino estas malsana — senfortiĝo de nervoj… Sed ne pri tio temas, jen kio, la estraro konjektis, kaj kvankam nenion oni povas pruvi definitive, tamen mi konsilas al vi esti singarda. La princino hodiaŭ parolis al mi, ke ŝi scias, ke vi duelis pro ŝia filino. Al ŝi ĉion rakontis la maljunulo… kiel oni nomas lin?.. Li estis atestanto de via kunpuŝiĝo kun Gruŝnickij en la restoracio. Mi venis averti vin. Adiaŭ. Povas esti, ke ni ne plu intervidiĝos: oni forsendos vin ien.

Li haltis ĉe la sojlo: lin tentis deziro premi mian manon… kaj se mi montrus por tio plej etan deziron, li sin ĵetus al mia kolo; sed mi restis malvarma, kiel ŝtono, — kaj li eliris.

Jen kiaj estas homoj! Ĉiuj ili estas samaj: ili scias anticipe ĉiujn fiajn flankojn de ago, helpas, konsilas, eĉ aprobas ĝin, vidante neeblon de alia rimedo, kaj poste lavas la manojn kaj sin forturnas kun indigno de tiu, kiu havis kuraĝon preni sur sin la tutan ŝarĝon de respondeco. Ĉiuj ili estas samaj, eĉ la plej bonaj, plej saĝaj!..

Matene de l' sekvinta tago ricevinte ordonon de l' supera estraro direkti min al citadelo N., mi venis al la princino adiaŭi.

Ŝi estis mirigita, kiam al ŝia demando: ĉu mi estas dironta al ŝi ion speciale gravan? — mi respondis, ke mi deziras al ŝi esti feliĉa kaj ceteraĵojn.

— Kaj ni devas priparoli kun vi tre serioze.

Mi sidiĝis silente.

Estis tute klare, ke ŝi ne sciis de kio komenci; ŝia vizaĝo ruĝ-bruniĝis, la pufaj fingroj tamburis kontraŭ la tablo; fine ŝi komencis per stakatanta voĉo:

— Aŭskultu, sinjoro Peĉorin; mi pensas, ke vi estas nobla homo.

Mi riverencis.

— Mi eĉ estas certa pri tio, — ŝi daŭrigis, — kvankam via konduto estas iom dubinda; sed vi povas havi kialojn, kiujn mi ne konas, kaj ĝuste ilin vi devas nun al mi konfesi. Vi defendis mian filinon de l' kalumnio, duelis pro ŝi, — sekve vi riskis vian vivon… Ne respondu, mi scias, ke vi ne konfesos tion, ĉar Gruŝnickij estas mortpafita (ŝi krucosignis). Dio pardonos lin — kaj, mi esperas, ankaŭ vin!.. Tio min ne koncernas… Mi ne kuraĝas juĝi vin, ĉar filino mia, kvankam senkulpe, estis la kialo de tio. Ŝi ĉion diris al mi… mi pensas, ĉion: vi konfesis al ŝi amon… ŝi same al vi (tiumomente la princino malfacile ekspiris). Sed ŝi estas malsana, kaj mi estas certa, ke ĝi estas ne simpla malsano. Sekreta angoro mortigas ŝin, ŝi ne konfesas, sed mi estas certa, ke vi estas kaŭzo de tio… Aŭskultu: vi eble pensas, ke mi serĉas gradojn, grandegan riĉon — malkrediĝu: mi volas nur feliĉon por mia filino. Via nuna stato ne estas enviinda, sed ĝi pliboniĝos: vi posedas havaĵon; vin amas mia filino, ŝi estas edukita tiel, ke faros feliĉon de sia edzo. Mi estas riĉa, ŝi estas mia sola infano… Diru, kio vin detenas?.. Vi ja komprenas, ke mi ne devus tion ĉi diri al vi, sed mi fidas al via koro, via honoro: rememoru, ke ŝi estas mia sola filino… la sola…

Ŝi ekploris.

— Princino, — mi diris, — al mi estas neeble respondi al vi; permesu al mi priparoli kun via filino inter kvar okuloj…

— Neniam! — ŝi ekkriis, stariĝinte de l' seĝo en ega emocio.

— Kiel vi volas, — mi respondis forironte.

Ŝi enpensiĝis, faris al mi mansignon, ke mi atendu, kaj eliris.

Pasis ĉirkaŭ kvin minutoj; mia koro forte batis, sed la pensoj estis trankvilaj, la kapo malvarmis; kiel ajn mi serĉis en la brusto almenaŭ iun fajreron de amo al la ĉarma Mary, sed la penoj estis vanaj.

La pordo malfermiĝis, kaj ŝi eniris. Dio mia! Kiel ŝi aliiĝis de kiam mi ŝin vidis, kaj ĉu tio estis delonge?

Atinginte la mezon de l' ĉambro ŝi ŝanceliĝis; mi saltis, subtenis ŝin kaj kondukis al fotelo.

Mi staris kontraŭ ŝi. Ni longe silentis; ŝiaj grandaj okuloj, plenigitaj de neesprimebla malĝojo, ŝajnis serĉi en la miaj ion similan al espero; ŝiaj palaj lipoj vane penis rideti; ŝiaj delikataj manoj, kunmetitaj sur genuoj, estis tiel malgrasaj kaj travideblaj, ke mi ekkompatis ŝin.

— Princidino, — mi diris: — vi ja scias, ke mi mokis vin?.. Vi devas malestimi min.

Sur ŝiaj vangoj aperis febra ruĝo.

Mi daŭrigis:

— Sekve, vi ne povas min ami…

Ŝi forturnis sin, apogis sin per kubutoj kontraŭ la tablo, fermis la okulojn per mano kaj al mi ŝajnis, ke en ili ekbrilis larmoj.

— Dio mia! — ŝi prononcis apenaŭ aŭdeble.

Tio iĝis netolerebla: post unu minuto mi falus al ŝiaj piedoj.

— Do, vi mem vidas, — mi diris per laŭeble firma voĉo kaj kun altrudita rikaneto, — vi mem vidas, ke mi ne povas edziĝi al vi. Se vi eĉ volus nun tion fari, vi baldaŭ pentus. Mia konversacio kun via patrino devigis min intertrakti kun vi tiel sincere kaj tiel krude; mi esperas, ke ŝi estas en falsa konvinko: vi povos facile malkonvinki ŝin. Vi vidas, ke mi ludas en viaj okuloj la plej mizeran, la plej aĉan rolon, kaj eĉ konfesas tion; jen estas ĉio, kion mi povas por vi fari. Kiun ajn fian opinion vi ekhavos pri mi, mi akceptos ĝin… Vi ja vidas, kiom aĉa mi estas antaŭ vi… ĉu ne, se vi eĉ amis min ĝis nun, de tiu ĉi minuto vi min malestimas?

Ŝi sin turnis al mi pala, kiel marmoro, nur ŝiaj miraklaj okuloj brilis.

— Mi malamegas vin… — ŝi diris.

Mi dankis, klinsalutis respektoplena kaj eliris.

Post unu horo kuriera triĉevala kaleŝo flugrapide portis min el Kislovodsko. Kelkajn verstojn post Jessentuki mi rekonis apud la vojo la kadavron de mia ventevigla ĉevalo; la selo estis forprenita, verŝajne, de preterrajdanta kozako kaj anstataŭ la selo sur ĝia dorso sidis du korvoj. Mi suspiris kaj forturnis min…
 

* * *

Kaj nun ĉi tie, en la enua citadelo, mi ofte, trakurante pense la pasinton, demandas min: kial mi ne volis ekiri sur la vojo malfermita al mi de la providenco, kie min atendus mildaj ĝojoj kaj trankvila animo?.. ne, mi ne alkutimiĝos al tiu sorto! Mi estas kiel maristo, naskita kaj kreskinta sur ferdeko de pirata brigo: lia animo kunkreskis kun ŝtormoj kaj bataloj, kaj elĵetita surborden, li enuas kaj langvoras, kiel ajn logas lin bosko, kiel ajn lumas al li la paca suno; li paŝas tutajn tagojn laŭ stranda sablo, koncentriĝas en aŭskulto de monotona hurlorikano de alkurantaj ondoj kaj fiksas rigardon en nebulan foron: eble aperos tie sur la pala strio, dividanta bluan marabismon dis de grizaj nuboj, la aspirata velo, komence simila al flugilo de mara mevo, sed iom post iom apartiĝanta de ŝaŭmantaj rulblokoj kaj ritmakure proksimiĝanta al la dezerta haveno.

Tradukis el la rusa Nikolaj Danovskij

(Moskvo, 4 aŭg. 1967)


Traduko de alilingvaj vortoj kaj frazoj

griz-perla koloro (fr.).

punc-koloraj (fr.).

laŭ la maniero de rusa kampulo (fr.).

Mia kara, mi malŝatas la homojn por ne malestimi ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro naŭza farso (fr.).

Mia kara, mi malestimas la virinojn por ne ami ilin, ĉar alimaniere la vivo estus tro ridinda melodramo (fr.).

al pikniko (fr.).

Mia dio, ĉerkeso!.. (fr.)

Ne timu, sinjorino; mi ne estas pli danĝera ol via kavaliro (fr.).

Tio estas ridinda!.. (fr.)

Dankon, sinjoro (fr.).

Permesu… (de fr. permettez.)

por mazurko… (fr.)

Ĉarme! rave! (fr.)

siajn koron kaj fortunon (fr.).

La komedio estas finita! (it.)


KOMENTARIO

Samtempe aperis elektitaj verkaroj de Puŝkin (10.7 mln.), Jesenin (7 mln.) kaj Majakovskij (6 mln.).

“la lasta nubo de l' dispelita ŝtormo”. Verso el la poemo de Aleksandr Puŝkin (1799–1837) Nubo (1835).

…baldaŭ rekoninte armeajn epoletojn, ili forturnis sin kun indigno … ili kutimiĝis en Kaŭkazo renkonti sub numerita butono ardan koron kaj sub blanka kaskedo kleran menson. Sur la armeajn oficiraj epoletoj estis numeroj de la regimentoj; la armeaj soldatoj havis numerojn de la regimentoj sur la kaskedoj kaj butoj. La gvardianoj portis la ŝtatan blazonon. La teksto aludas, ke tiutempe en Kaŭkazo estis multaj oficiroj, kiuj pro deliktoj estis malpromociitaj el gvardio al armeo (kiel Peĉorin kaj Lermontov) aŭ soldatigitaj.

Signojunkro. Fininto de milita lernejo. (Laŭ PIV — oficiraspiranto.)

…dika promenbastono, kiel ĉe Robinsono Kruso. En la romano de Daniel Defoe (1660–1731) Vivo kaj mirindaj aventuroj de Robinsono Kruso (1719, Esp. 1908) estas menciita nur ombrelo, farita de la protagonisto. La promenbastono aperis en la francaj tradukoj, laŭ kiuj Lermontov, evidente, konatiĝis kun la romano.

Lorneto. Okulvitroj kun tenilo.

Ĉerkesokabardo. Anoj de du parencaj popoloj de la adega popolgrupo, loĝantaj en la Norda Kaŭkazo. Laŭ la lasta sovetunia popolnombrado la kabardan-ĉerkesan lingvon parolis ĉ. 275 mil homoj.

Beŝmeto. Vira vesto de kelkaj kaŭkazaj popoloj. Oni portis ĝin zonite super ĉemizo, sed super la beŝmeto kutime estis alia supervesto.

La germana kolonio. La kolonio estis fondita en 1802 fare de skotaj misiistoj en la vilaĝo Karras por kristanigi montaranojn. Ekde 1808 en la kolonio loĝis plejparte germanoj.

…formantaj miksaĵon de ĉerkesa kaj niĵnij-novgoroda. Iom modifita citaĵo el Malfeliĉo esti tro sprita de Aleksandr Gribojedov (1795 – 1829): “Ankoraŭ regas la konfuz' de lingvoj: franca kaj niĵnij-novgoroda”.

Nagajo. Ano de la tjurka nagaja popolo, loĝanta en la Norda Kaŭkazo.

Jes, tia estis mia sorto de l' infaneco mem!... La vortoj de Peĉorin, direktitaj al Mary, paŭsas la monologon de Aleksandr Radin el la dramo de Lermontov Du fratoj (Akto 2, Sceno 1).

…unu el la plej lertaj kanajloj de la pasinta tempo, rave priskribita iam de Puŝkin. Temas pri Pjotr Kaverin (1794–1855) — husaro, amiko de Puŝkin, dediĉinta al Kaverin kelkajn poemojn.

“Biblioteko por legado”. Peterburga literatura revuo, kiu aperis en 1834–1863.

Titola konsilisto. La naŭa rango en la 14-ranga oficista rangtabelo, ekvivalenta al la armea ŝtabrotĉefo, marista leŭtenanto kaj eklezia diakono.

Kaĥetia vino. Populara vino devenanta el Kaĥetio — orientkartvelia regiono, kiu mez-epoke estis sendependa reĝlando.

Praktiki kune tiujn du metiojn / multaj ŝategas. Mi evitas tion. Neĝusta citaĵo el la 3a akto de Malfeliĉo esti tro sprita de Gribojedov.

Malvarmaj de la mens' observoj / kaj de la kor' amara not'. Versoj el la dediĉo de Eŭgeno Onegin de A.Puŝkin (al P.Pletnjov).

…sorĉita arbaro, pri kiu rakontas Tasso en sia “Liberigita Jerusalemo”. La sorĉita arbaro estas priskribita en la 13a kanto de la eposo de Torquato Tasso (1544–1595) Liberigita Jerusalemo.

…estas minutoj, kiam mi komprenas Vampiron. Temas pri la protagonisto de la novelo Vampiro, kiun laŭlegende John Polidori skribis laŭ la vortoj de George Byron.

Hieraŭ venis ĉi tien artifikisto Apfelbaum. Somere de 1837 Apfelbaum efektive gastrolis en Kaŭkazo.

…dronis en dormon de Napoleono post Waterloo. Laŭfame, post la malvenko ĉe Waterloo (1815) Napoleono dormis dum pli ol unu diurno.


“RAPIDAS VIVI LI KAJ ANKAŬ SENTI HASTAS…”

Lermontov, Miĥail Jurjeviĉ. Princidino Mary: Novelo. — Trad. el la rusa Nikolaj Danovskij; Antaŭpar., koment. Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Ruslanda Esperantisto, 1996. — 72 p. — (Serio Rusa literaturo; №3).
Tiuj geniaj knaboj de la dek-naŭa jarcento! Dudekjaraj komplotantoj, dudek-kvinjaraj oficiroj en la plej danĝera kaŭkazia batalkampo, tridekjaraj generaloj — tiuj, certe, kiuj ĝisvivis tridek… Lermontov ne ĝisvivis. Talenta pentristo, filozofiema prozisto, genia poeto, sed jen — reciproka knaba ofendo, duelo kutima por tiamaj oficiraj rondoj, pereo en 26. Tamen eĉ tiuj 26 sufiĉis, ke Miĥail Lermontov restu inter la klasikuloj de la rusa kaj monda kulturo.

Ankaŭ adeptoj de la internacia lingvo havas eblon konatiĝi kun verkoj de Lermontov. Bibliografio de liaj verkoj, eldonitaj en esperanto, sufiĉe vastas. Certe, lia ĉefa prozverko, la romano Heroo de nia epoko logis atenton de tradukantoj. Kelkaj partoj-noveloj, titolitaj Kaŭkazaj rakontoj aperis libroforme ĉe UEA en 1964 en sufiĉe lerta traduko de D. Staritsky. Bedaŭrinde, la ĉefa parto, la novelo Princidino Mary, restis ekster tiu libro. Mankas informoj, ke D. Staritsky tradukis ankaŭ ĝin. Sed pli frua, pionira traduko, kiun faris de Wahl, aperis en 1889 (!) en Varsovio kaj estis reeldonita post kelkaj jaroj en Nurenbergo. Same kiel plimultaj tiutempaj tradukoj, ankaŭ tiu, farita en bebaĝa esperanto, havas nur historian valoron.

En 1996 Ruslanda Esperantisto aperigis la Princidinon Mary (kial ne Meri?), tradukitan de la konata majstro Nikolaj Danovskij. En taglibra formo disvolviĝas la intrigo ekde konatiĝo de du amikoj kun ĉarma princidino en Kaŭkazia kuracloko, ĝis la duelo kaj pereo de unu el ili. La taglibro estas legiloga, en vero; la eventoj fluas atentokapte, vigle. Klara lingvaĵo, ne malfacile deĉifrebla eĉ por meznivelaj lingvoposedantoj, faras la libreton rekomendinda por vastaj esperantistaj amasoj.

Laŭ mi ankaŭ en tiu ĉi traduko estas mankoj. Plejmulto el ili estas interesa el la metia vidpunkto, do, lasendas por iu literatur-analiza lernejo. Nur pri du pli evidentaj mi diru.

La unua estas grupo da neĝustaĵoj, korektendaj dum redaktado. Ekzemple, parolante pri la “akva” junularo (p. 5) la aŭtoro kursivigas la vortojn “akva”. Ne vane. La tradukinto kaj (aŭ) la redaktoro neglektis la kursivon. La duan grupon da mankoj kaŭzas (ho ve!) kutima emo de esperantistaj tradukantoj simpligi la tekston favore al meznivela leganto. Ankaŭ Danovskij ne evitis tion, ekzemple, uzante “malfeliĉulo” por “бедняжка”, “inviti” por “ангажировать” k. s.

Tamen tiuj mankoj neniom subtaksas la valoron de la noveldonita traduko. Pere de ĝi espaj libroŝatantoj ricevis ĝuindan gluton da rusa literaturo.

Mikaelo Bronŝtejn
La Ondo de Esperanto. 1997. №3 (34) 
Se vi deziras publikigi ĉ tiun tekston, bonvolu skribi al la redakcio por peti permeson.
Al la indekso