Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Historio de Esperanto aperis

Korĵenkov, Aleksander. Historio de Esperanto. — Kaliningrado: Sezonoj, 2005. — 128 paĝoj; 1000 ekz. — (Serio Scio; №5).

En la 90a Universala Kongreso de Esperanto (Vilno, 23–30 jul 2005) Aleksander Korĵenkov kadre de Aŭtora duonhoro prezentis sian novan libron Historio de Esperanto kaj respondis demandojn de ĉeestantoj. La libro estis eldonita la 20an de julio, kelkajn tagojn antaŭ la jubilea UK.

Prezo: 12 eŭroj. La libro estas aĉetebla ĉe la libroservoj de UEA, ELNA, FEL kaj aliaj grandaj libroservoj. La eldonejo Sezonoj ne vendas librojn al individuoj, sed akceptas grupajn mendojn ekde kvar ekzempleroj.

La aŭtoro kaj la eldonejo dankas al la Institucio Hodler '68, kiu subtenis la eldonon.

Enhavtabelo


Antaŭparolo

Libroj pri la historio de Esperanto kutime sekvas, post pritrakto de la unuaj jaroj, laŭkongresan kronologion. Tio donas al la legantoj la avantaĝon sekvi la jar-post-jaran eventoĉenon similan al la malnovrusa Rakonto pri la jaroj pasintaj.

Ankaŭ ĉi tiu libro sekvas la kronologion. Tamen tia prezento ne ĉiam ebligas adekvate montri tendencojn, kiuj evoluigis la esperantistan komunumon. Pro tio la teksto ne estas distribuita egale laŭ la jaroj kaj jardekoj. Ekzemple, al la jardeko 1905–1914 estas dediĉita pli da atento ol al la jar-dudeko inter la eventoj en Montevideo (1954) kaj Hamburgo (1974), kvankam en la sferoj de la kongresoj, eldonado, gazetoj, eksteraj rilatoj k.a. dum ĉi tiuj dudek jaroj la agado estis pli granda ol en la antaŭmilita periodo. Pro tiu “misproporcia” prezento oni povus kromtitoli la libron: Ĉapitroj el la historio de Esperanto.

Kelkfoje — kvankam multe malpli ofte ol en la verkoj de Drezen kaj Lins (vidu la Bibliografion) — necesis konsideri la soci-politikajn cirkonstancojn en kelkaj periodoj, tamen ĉi-libre estas prezentata ne la mondhistorio, sed la historio de Esperanto. Aliflanke, la kultura evoluo de Esperanto estas menciata tre koncize.

La libron komencas ne prezento de la Unua Libro, sed ĉapitro pri ĝia aŭtoro. Ĉi tion eble klarigas jena fragmento el la Historia skizo de la esperanta movado de Gaston Waringhien (Lingvo kaj vivo, pĝ. 397–398):

La historio de la esperanta movado komenciĝas la 26an de Julio 1887 kun la publikigo de la Unua Libro por Rusoj. Sed ĉar la aŭtoro de la lingvo multe influis ties postan malvolviĝon, ne estas superflue serĉi la motivojn de lia entrepreno. En letero al Michaux de la 21a de Februaro 1905, Zamenhof skribis: “Mi de la plej frua infaneco fordonis min tutan al unu ĉefa ideo kaj revo — al la revo pri la unuiĝo de la homaro. Tiu ĉi ideo estas la esenco kaj celo de mia tuta vivo, la afero Esperanta estas nur parto de tiu ĉi ideo — pri la tuta cetera parto mi ne ĉesas pensi kaj revi; kaj pli aŭ malpli frue…, kiam Esperanto jam ne bezonos min, mi elpaŝos kun unu plano, por kiu mi jam de longe prepariĝas … Tiu ĉi plano (kiun mi nomas Hilelismo) konsistas en la kreado de morala ponto, per kiu povus unuiĝi frate ĉiuj popoloj kaj religioj…” Kaj li precizigis, ke, se li ne estus “hebreo el la ghetto”, la ideo pri la unuiĝo de la homaro aŭ tute ne venus al li en la kapon, aŭ ĝi neniam tenus lin tiel obstine en la daŭro de lia tuta vivo. Tiuj rimarkoj ĵetas lumon ne nur sur la animstaton de Zamenhof en la momento, kiam li “transiris la Rubikonon”, sed klarigas multajn detalojn en la posta malvolviĝo de la afero.
La libro, kiun vi tenas en la manoj, estis verkita kiel kursteksto por la Somera Esperanto-Kursejo (Jekaterinburg, 1998). Ĝi estis kompletigita por la instruista seminario de LitEA (Kaŭno, 2003 kaj 2004) kaj por la kurso pri la historio de Esperanto en la Interlingvistikaj Studoj ĉe la universitato Adam Mickiewicz (Poznań, 2004). Antaŭ la libroforma eldono ĝi estis tralaborita koncepte kaj enhave. Ekzemple, estis forigitaj preskaŭ ĉiuj informoj pri la historio de Volapuko, Ido kaj aliaj planlingvoj. Tion oni povos legi en la baldaŭ eldonota libro de profesoro Duliĉenko En serĉado de mondolingvo (interlingvistiko por ĉiuj).

Por ne ĝeni la legadon, la fontindikoj de la citaĵoj aperas ne piednote, sed en la librofinaj Notoj (pĝ.109–117); fontindikoj estas forigitaj ĉe la tekstoj de oficialaj dokumentoj (deklaracioj k.s.) kaj kiam la fonto estas tute klara jam en la teksto mem.

Ĉiujn tradukojn el la cititaj ruslingvaj verkoj de Zamenhof faris la aŭtoro de ĉi tiu libro, kaj atentaj legantoj konstatos, ke kelkloke ili ne koincidas kun la “klasikaj” tekstoj.

La origina teksto enhavis suplementojn kun kelkaj gravaj dokumentoj pri Esperanto (rezolucioj de Unesko, manifestoj de Raŭmo kaj de Prago), listo de la Universalaj Kongresoj ktp. Tamen ili restis eksterlibre, ĉar ili estas facile troveblaj (interalie, en la retpaĝaro www.esperanto.org/Ondo), kaj mi preferis uzi la spacon por Biografietoj.

“Mi scias tre bone, ke la verko de unu homo ne povas esti senerara, se tiu homo eĉ estus la plej genia kaj multe pli instruita ol mi”, — skribis Zamenhof en la Dua Libro post plurjara laboro pri sia lingvoprojekto. Ĉar mi estas multe malpli genia kaj instruita ol la unua esperantisto, mi scias ke ankaŭ ĉi tiu libro ne estas senerara. Bonvolu sendi rimarkigojn, korektojn, kaj proponojn, kiuj estos tre atente studitaj antaŭ la dua eldono. Sendu ilin al la eldonejo poŝte (RU-236039, Kaliningrad, ab. ja 1248, Ruslando) aŭ rete (sezonoj@gazinter.net).

Mi uzas la eblon por esprimi dankon al Detlev Blanke, Osmo Buller, Ulrich Lins, Árpád Rátkái, Ziko Marcus Sikosek kaj al anonima fakulo de la Scienca Instituto Dietterle, kiuj bonvole tralegis la tekston antaŭ la eldono kaj donis valorajn konsilojn, kaj al mia edzino, Halina Gorecka, kiu konsentis, ke mi ŝtelu el nia vivo familia kaj profesia ĉirkaŭ du mil horojn, kiuj necesis por la verkado kaj polurado de ĉi tiu teksto.

Aleksander Korĵenkov


Esenca bibliografio

Borsboom E. Vivo de Andreo Cseh. — Hago, 2003.

Borsboom E. Vivo de Lanti. — Paris, 1976.

Carlo Bourlet (1866-1913). — Paris, 1914.

Cherpillod A. L.L.Zamenhof: Datoj, faktoj, lokoj. — Courgenard, 1997.

Cherpillod A. Zamenhof kaj judismo. — Courgenard, 1997

Courtinat L. Historio de Esperanto. 3 vol. — Bellerive-sur-Allier, 1964-1966.

Drezen E. Analiza historio de Esperanto-movado. — Leipzig, 1931.

Drezen E. Historiaj studoj. — Jekaterinburg, 1992.

[Edelbaum H.] Halina-Dokumento pri la studentaj jaroj de L.L. Zamenhof. — Tokio, 1977.

Enciklopedio de Esperanto / Komp. I.Ŝirjaev, L.Kökény, V.Bleier. — 2a eld. — Budapest, 1979.

Eseoj memore al Ivo Lapenna / Komp. C.Minnaja. — Danlando, 2001.

Gonin H., Amouroux J. Centjara asocia Esperanto-movado en Francio. 3 vol. — Paris, 1998.

Gorecka H., Korĵenkov A. Esperanto en Ruslando. — Jekaterinburg, 2000.

Historio de SAT. 1921—1952 / Komp. N.Barthelmess k.a. — Paris, 1953.

Holzhaus A. Doktoro kaj lingvo Esperanto. — Helsinki, 1969.

Holzhaus A. Wilhelm Heinrich Trompeter. — Tel Aviv, 1971.

Ilustrita historio de la Laborista Esperanto-Movado. — Dortmund, 1993.

[Itô Kanzi] Ludovikito. Historieto de Esperanto. — Tokyo, 1998.

[Itô Kanzi] Ludovikito. Plena Verkaro de Zamenhof. — Tokyo, 1973-1997.

Jakob H. Servisto de l' ideo. 50 jaroj ĉe UEA 1908-1958. — Antwerpen, 1995.

Jakob H. Universala Esperanto-Asocio. 1908-1933. — Genève, 1933.

Jung T. Ĉiu — ĉiun. Sep jardekojn en la Esperanto-movado: Memoraĵoj de 86-jara optimisto. — Antverpeno; La Laguna, 1979.

Ĵirkov L. Kial venkis Esperanto? — Leipzig, 1931.

Kongresinto. Boulogne 1905. Testo kaj triumfo. — Marmande, 1965.

Korĵenkov A. Esperanto post la jaro 2000. — Rotterdam, 1998.

Lapenna I. Hamburgo en retrospektivo. — 2a eld. — Kopenhago, 1977.

Lapenna I. Kritikaj studoj defende de Esperanto. — Kopenhago, 1987.

Lapenna I., Lins U., Carlevaro T. Esperanto en perspektivo. — London; Rotterdam, 1974.

Lee Chong-Yeong. Esperanto kaj internaciaj organizaĵoj. — Rotterdam, 2003.

Li kaj ni: Festlibro por la 80a naskiĝtago de Gaston Waringhien / Komp. R.Haupenthal. — Antverpeno; La Laguna, 1985.

Lins U. La danĝera lingvo. — Gerlingen, 1988.

Lins U. La laboro de Universala Esperanto-Asocio por pli paca mondo. — Rotterdam, 2000.

Maimon N.Z. La kaŝita vivo de Zamenhof. — Tokio, 1978.

Matthias U. Esperanto. La nova latino de la eklezio. — Antverpeno, 2001.

Nobes A. Historio de la Brita Laborista Esperanto-Asocio kaj Internacio de Proleta Esperantistaro. — Anglujo, 1983.

Platiel. Historio pri la skismo en la laborista Esperanto-movado. — 2a eld. — Beauville, 1994.

Privat E. Historio de la lingvo Esperanto. 2 vol. — Leipzig, 1923-1927.

Rašić N. La rondo familia. — Pisa, 1994.

Schwarz A. Survoje al IPE. — Sofio, 1992.

Sikosek Z.M. Sed homoj kun homoj: Universalaj kongresoj de Esperanto 1905-2005. — Rotterdam, 2005.

Stalin I.V. Marksismo kaj lingvoscienco / Trad. el la rusa A.Korĵenkov. — Jekaterinburg, 1992.

Stettler E. Hector Hodler. Lia vivo kaj lia verko. — Genève, 1928.

Stojan P. Bibliografio de Internacia Lingvo. — Hildesheim; New York, 1973.

Støp-Bowitz C., Isbrücker J.R.G. La Esperanto-movado. Ĝia historio, organizo kaj nuna stato. — Oslo, 1948.

Strategiaj demandoj de la esperanto-komunumo: Aktoj de la unua Internacia Simpozio. — Varsovio, 1985.

Universala Esperanto-Asocio en la periodo 1970-1980: Tekstoj de la konkurso de la Premio Miyoshi 2001. — Kalmthout, 2002.

Waringhien G. 1887 kaj la sekvo. — 2a eld. — Antverpeno, 1980.

Waringhien G. Lingvo kaj vivo. — La Laguna, 1959.

[Zakrzewski A.] Z.Adam. Historio de Esperanto. 1887-1912. — 2a eld. — Warszawa, 1979.

[Zamenhof L.] Homo Sum. Hilelismo: Projekto pri solvo de la hebrea demando: En la rusa kaj Esperanto / Trad. el la rusa A.Holzhaus. — Helsinki, 1972.

Zamenhof L. Leteroj / Komp. A.Holzhaus. — Helsinki, 1975.

Zamenhof L. Leteroj de L.-L. Zamenhof. 2 vol. / Komp., koment. G.Waringhien. — Paris, 1948.

Zamenhof L. Originala verkaro / Komp. J.Dietterle. — Leipzig, 1929.

Zamenhof L. Provo de gramatiko de novjuda lingvo; Alvoko al la juda intelektularo: En la rusa kaj Esperanto / Trad. el la rusa A.Holzhaus. — Helsinki, 1982.

Zamenhof. Movado. Doktrino: Studoj / Komp. W.Żelazny. — Warszawa, 1983.

Gazetoj: Esperanto, Heroldo de Esperanto, Historiaj Studoj, Jarlibro de UEA, La Esperantisto, La Nica Literatura Revuo, La Ondo de Esperanto, La Revuo, L'espérantiste, Lingvo Internacia, Pola Esperantisto, Ruslanda Esperantisto, Sennacieca Revuo, Sennaciulo, Spektro.


Novaĵoj | Enirpaĝo