Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Zamenhof Historia manuskripto de Zamenhof

Preskaŭ tuj post la aperigo de Historio de Esperanto mi ekricevis reagojn, i.a. tre valorajn de Nora Caragea kaj Reinhard Haupenthal, kiujn mi utiligos ĉe pretigo de la dua eldono.

Sed la 3an de oktobro 2005 Norman Divall en la diskutlisto pri la historio de Esperanto petis la tekston de unu el la lastaj artikoloj de Zamenhof, al kiuj mi referencis. Ĉar du tagojn poste ankaŭ Christian Lavarenne interesiĝis pri ĝi, mi decidis publikigi la tekston en nia retejo. Ĉi tiu artikolo unuafoje aperis posteume en la revuo Esperanto (1971. №12), kiun tiutempe redaktis V.Sadler.

Estas konate, ke Zamenhof plurfoje proponis reformi la lingvon, kaj kelkaj liaj reform-proponoj estis ripetataj preskaŭ ĉiufoje. En la teksto, nun prezentata, li supozeble aludas denove pri ili. Oni povas facile trovi la Zamenhofajn reform-proponojn en liaj presitaj verkoj kaj … en dekoj da reformprojektoj de Esperanto, kiuj, kun efemera escepto de Ido, restis nuraj lingvaj kuriozaĵoj neniam aplikitaj en uzado.

Premu por legi la tekston.

Aleksander Korĵenkov


Novaĵoj | Enirpaĝo