Redakcia mesaĝo

Unu fojon ĉiusezone ni uzas ĉi tiun kolumnon por informi pri nia agado. Nun, kiam en la norda hemisfero estas aŭtuno, estus tute nature paroli pri rikolto — kaj la dorspaĝa foto bone parolas eĉ sen vortoj.

Ankaŭ ni povus fiereti, ke krom UEA, nur Sezonoj havas pli ol unu libron en la Vilna furorlisto (pĝ. 21), kaj ke inter la originalaj beletraĵoj en la kongresa libroservo oni plej bone rikoltis la novelaron de Trevor Steele Diverskolore.

Ironte al ARKONES, ni kunprenis 70 ekzemplerojn de Historio de Esperanto, kaj ni reportis hejmen neniom — kvankam la partoprenantaro de la semajnfina ARKONES estis dekoble malpli granda ol en la semajna UK, kie vendiĝis “nur” 36 Historioj. Plie, en ARKONES La Ondo denove havis rekordan rikolton — neniam ĝis nun ni ricevis 31 abon-kotizojn en unu esperantista renkontiĝo.

Ankaŭ nia suma abon-rikolto povus ŝajni fierinda. Je la komenco de oktobro La Ondo havis 538 abonantojn — je 13 abonantoj pli multe ol fine de la pasinta jaro.

Sed la trifoje uzita kondicionalo montras, ke ne ĉio estas en bona ordo. Ja kiam la oktobra Ondo estis en la presejo, ni eksciis, ke la poreksterlanda poŝta tarifo en Ruslando kreskis preskaŭ duoble. Sed ni decidis ne altigi la bazan tarifon — ja ĝi pli frue estis anoncita al la perantoj kiel neŝanĝita. Se ni altigus ĝin, ni perdus kelkajn dekojn da abonantoj kaj ricevus misreputacion de tro nestabilaj personoj.

Sed ion ja necesas fari por la revuo, kies populareco konstante kreskas. Ni do faris ion, eĉ iojn.

Unue, kaj plej grave. Ekde nun La Ondo estas produktata en Pollando, kie la preskostoj estas iom malpli altaj ol en Ruslando.

Due, preskaŭ ĉiuj abonantoj (krom la ruslandanoj kaj aer-abonantoj el Azio, Sud-Ameriko kaj Aŭstralio) ricevos la revuon rekte el Pollando. Tio ne nur donos ŝparon al ni, sed ankaŭ iom rapidigos la sendadon al la landoj eŭropaj.

Trie, ni petas la pli bonstatajn samideanojn subteni finance la revuon, kiu pro arbitra decido, ne dependa de ni, subite ekhavis malfacilajn cirkonstancojn. Ni tre alte taksis vian subtenon por la fonduso Ilaro kaj por la kunveno de legantoj en Vilno. Sendonte vian abon-kotizon, se eble, bonvolu aldoni sum(et)on por la fonduso Amiko aŭ por la abonhelpa fonduso.

Ni esperas, ke la ŝanĝo de la pres- kaj eksped-maniero kaj subteno de niaj legantoj garantios senstumblan aperadon de La Ondo, sed, se ĉi tio ne estos sufiĉa, ni devos eldoni duoblan kajeron en majo, simile al la kongresa kajero.

Kaj ĉiam ni tre volonte akceptas viajn konsilojn.

Halina Gorecka
Aleksander Korĵenkov

La Ondo de Esperanto. 2005, № 11.


Novaĵoj | Enirpaĝo