Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Halina Gorecka).


BET-43La plej granda BET ĉi-jarmile

La 43aj Baltiaj Esperanto-Tagoj en nordlitovia urbo Šiauliai kun 322 partoprenantoj el 18 landoj iĝis la plej amasa BET en tiu ĉi jardeko (jarcento kaj jarmilo).

BET-43 pasis 14–22 jul en modernaj ejoj de la fakultato de sociaj sciencoj de la urba universitato. Esperantistoj senpage uzis teknikaĵojn, inkluzive de pluraj komputiloj kun retaliro.

La urbaj aŭtoritatoj montris grandan interesiĝon kaj helpemon. La urbestro Genadijus Mikšys faris malferman paroladon; li ankaŭ akceptis tridekon da diverslandaj esperantistoj en la urbodomo. Sed en gastamo lin superis la dekano, d-ro Teodoras Tamošiūnas, kiu abunde regalis ĉiujn partoprenantojn. La urbaj turisma kaj informa oficejoj helpis per eldono de gvidlibro en Esperanto, disponigo de materialo, preparo de ekskursoj. Subteno al la kultura programo ebligis fari ĝin varia kaj riĉa. BET-43 iĝis grava ankaŭ landskale, kaj la prezidanto de la litovia parlamento Viktoras Muntianas en sia salutmesaĝo emfazis, ke “agado de esperantistoj donas signifan impulson al la reciproka kompreno kaj kunlaboro de la popoloj”.

Povilas Jegorovas malfermas BETon (Fotis Choe Taesok)
Kun entute dudeko da prelegoj funkciis Somera Universitato, kies programon Osmo Buller salutmesaĝe konstatis supera al la Internacia Kongresa Universitato en Jokohamo. Dunivelaj kursoj kun kvar instruistoj en bona etoso progresigis lernemulojn. Al la 80-jariĝo de la movado en Šiauliai estis dediĉita la libro Ruto levis Esperon, lanĉita en BET. Alia librolanĉo prezentis la longe atenditan reeldonon de La Mastro de l' Ringoj de Tolkien. Streĉa konkurado okazis en la literatura kvizo de La Ondo, en kiu venkis Petras Čeliauskas. Li ĉiutage enkondukis alilandanojn en la litovajn lingvon, literaturon kaj kulturon. Post longa paŭzo reokazis belarta konkurso Muzo. Ĉiutage sub redaktado de Choe Taesok aperis Sagisto, kies titolo aludas la simbolon de la urbo.

Populareco de ekskursoj eĉ iom damaĝis la programon, dezertiginte la ejojn. Esperantistoj svarmis ne nur en la universitato, sed ankaŭ en kafejoj en la urbocentra promenstrato. Gražina Opulskienė konstatis tion kaj eksterplane persvadis pli ol kvindekon da diverslandaj esperantistoj kune pasigi vesperon en subĉiela gastejo, kie vigla muziko ne dancigis nur lamulojn.

La sukceso de BET estas rezulto de longa preparlaboro, al kiu kontribuis la prezidanto de la landa asocio Povilas Jegorovas kaj multaj litoviaj aktivuloj, precipe, honora civitano de Šiauliai Zenonas Sabalys kaj la sekretario de LitEA Jūratė Pupštaitė.

Halina Gorecka

La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


Novaĵoj | Enirpaĝo