Ĉi tiu teksto aperis en la postkongresa duobla kajero de La Ondo de Esperanto. Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9) kaj la nomon de la aŭtoro (Aleksander Korĵenkov).


Arta Lumo inter nordaj lagoj

Sian centjariĝon Esperanto-Asocio de Finnlando (EAF) festas ĉi-jare per tri ĉef-aranĝoj: printempa Jubilea Festo en Helsinko, somera festivalo Arta Lumo en Kuopio, kaj aŭtuna lingvopolitika simpozio en Vaasa.

La festivalo, kiun inter la 27a de julio kaj la 1a de aŭgusto gastigis la moderna kaj bone ekipita muzikcentro de Kuopio, celis montri la eblojn de Esperanto kiel arta lingvo. Ĉi tiun defion akceptis grupo da diversnaciaj artistoj, kiuj jam en la malfermo montris pecojn el la plenumotaj programoj.

Natalia Strizhneva kantas en Kuopio (Fotis AlKo)Nature, en la muzikcentro muziko ĉefrolis. Juna kaliningrada kantistino Natalia Striĵnjova en sia koncerto Feliĉa Mondo ekskursigis la publikon tra la mondo per bele kantita pop-muziko en Esperanto kaj en kvar pliaj lingvoj. La mondvojaĝan stafeton reprenis la franca duopo Duobla Unu kun kantoj en 14 lingvoj (inkluzive de unu inventita de ili mem por unu el la kantoj) kaj dancoj.

Alispecan koncerton en la muzikcentra ĵazklubo prezentis Solo (Solotronik) el Andaluzio kun flamenkaj versioj de kantoj de The Beatles en elektromuzika prezento kun lumo kaj fumo. En la sama loko koncertis ankaŭ la finnlanda rokbando Dolchamar rekantinta iom nove siajn malnovajn kantojn kaj danciginta la kunvenintojn.

Aliaj finnaj muzikistoj montris sian talenton. Koncertis gitargrupo Haapis sub la gvido de Vesa Pölkki. Esa Toivola improvizis himnojn per preĝeja orgeno. Timo Väänänen demonstris la preskaŭ senlimajn eblojn de la elektra kantelo, kiun li mem inventis, kaj kunlabore kun dancistino Päivi Järvinen en etoso fabela kaj magia sur la scenejo kreiĝis la vizaĝo de Väinämöinen el Kalevala.

Ne nur muziko. Markku Sarastamo havis ekspozicion kun bildoj, skulptaĵoj kaj rakontoj. Anja Karkiainen kante kaj poeme kelkfoje riĉigis la programon. Taneli Huuskonen palindromis... Filmoj estis spekteblaj...

Probable neniu esperantista renkontiĝo malhavas prelegojn. Arta Lumo ne estis escepto — la redaktoro de La Ondo prelegis eĉ kvarfoje pri temoj kulturaj, tiel spronante intereson pri la libroservo kiu proponis ankaŭ la ĵus reeldonitan ĉefverkon de Tolkien. Kaj tiuj, kiuj ankoraŭ ne povas legi beletrajn verkojn, lernis la lingvon en la kurso de Atilio Orellana Rojas kaj lokaj instruistoj.

La ekskursa tago ebligis konatiĝi kun salikejo de esperantisto Kimmo Hakala en Vesanto, viziti bienon en Tautalampi kaj, neeviteble, ĝui tipan finnan saŭnon, post kiu oni riverborde piknikis, kantis, kaj ĝuis la serenan nordan naturon.

Libera tempo preskaŭ mankis, kaj la aŭtoro de ĉi tiuj linioj nur pene sukcesis eskapi el la festivalejo por viziti ortodoksan muzeon kaj supreniĝi al la skisaltejo en Puijo, de kies turo malfermiĝas majesta panoramo al la urbo, bele situanta inter lagoj, insuloj kaj arbaroj.

Ĉu do ĉio bona? Jes, la programo estis eĉ bonega, sed ĝi meritus oble pli grandan publikon. Nur sesdeko da esperantistoj el dek landoj venis al Kuopio por ĝui ĝin (kaj iom da lokanoj aĉetis koncertbiletojn, precipe por la kantela koncerto). Ĉi tiom da partoprenantoj ne sufiĉus por kovri la festivalajn kostojn, sed EAF sukcesis ricevi subvenciojn de la urbo Kuopio (la broŝuro kaj lunĉo), Pohjois-Savon rahasto (kultura fondaĵo de Norda Savonio), Fondumo Esperanto kaj Svenska kulturfonden (svedlingva kultura fondaĵo). Tiu lasta fondaĵo subtenos ankaŭ la oktobran simpozion en Vaasa.

AlKo


Petu senpagan broŝuron

Ni havis en la festivalo Arta Lumo eksterlandajn gastojn, tamen ne multajn. Vin, kiuj ne ĉeestis, ni instigas peti la por la evento eldonitan turisman broŝuron Kuopio poŝformate de la urba turisma oficejo:

Poŝte: Urbo Kuopio, Tulliportinkatu 31, FI-70100 Kuopio

Rete: Tiedotusneuvonta.kka@kuopio.fi

La Ondo de Esperanto, 2007, №8–9.


Novaĵoj | Enirpaĝo