La kvara libro pri komisaro Maigret en Esperanto

Fine de aŭgusto Sezonoj (Kaliningrado, Ruslando) aperigis la libron La flava hundo de Georges Simenon en la traduko de Daniel Luez.

Georges Simenon. La flava hundo en EsperantoEntute, oni eldonis pli ol 500 milionojn da ekzempleroj de Simenonaj verkoj en kvardeko da lingvoj. En 1999 danke al Daniel Luez, al ĉi tiuj lingvoj finfine aldoniĝis ankaŭ Esperanto — per la romano Maigret hezitas verkita en 1968.

La sukceso de ĉi tiu romano (la tuta stoko jam plene elĉerpiĝis) instigis la tradukanton kaj Sezonojn aperigi pliajn librojn pri Maigret en la internacia lingvo.

En Maigret kaj la maljuna damo (1949), kies Esperanta traduko aperis en 2002, la komisaro forlasas Parizon kaj veturas al provinco por esplori komplikan kazon de servistino Roza (eĉ, la Roza), kiu supozeble mortis anstataŭ sia mastrino.

Dum tridek kvin jaroj komisaro Maigret renkontis neniun el siaj samklasanoj, kaj jen al lia oficejo venis lia kunlerninto Leono Florentin, kiun la komisaro traktas profesie en Amiko el la junaĝo de Maigret (france 1968, Esperante 2004).

La flava hundo estas unu el la plej fruaj romanoj pri Maigret. Ĝi estis eldonita en 1931, kaj jam sekvajare ĝia filmoversio kun Abel Tarride en la rolo de Maigret, estis spektebla sur ekranoj de kinejoj (aliaj filmaj versioj diverslingvaj aperis poste). La eventoj disvolviĝas en Concarneau, kie ĝis nun funkcias la restoracio Admiralo (L'Amiral).

Kelkaj realaĵoj, menciitaj en la romano, eble ne estas facile kompreneblaj por nuntempuloj, precipe por ne francoj. Ili estas asteriskitaj kaj klarigitaj en Notoj. Estas aldonita ankaŭ proksimuma prononco de kelkaj francaj nomoj, renkontataj en la romano. La libro estas presita en Kaŭno (Litovio). La kovrilon faris Larisa Jakovleva.

La flava hundo baldaŭ estos mendebla kontraŭ 12 eŭroj ĉe pluraj libroservoj, al kiuj la eldonejo jam sendis la librojn.

En nia retejo estas legeblaj la Antaŭparolo (de Aleksander Korĵenkov) kaj la unua ĉapitro.

Agrablan legadon!



Novaĵoj | Enirpaĝo