Ĉi tiu teksto aperas en la decembra kajero de La Ondo de Esperanto (2007). Oni rajtas aperigi ĝin plene aŭ parte, se oni mencias la fonton (La Ondo de Esperanto, 2007, №12).


Redakcie

Ĉi-jare mi prelegis en kvar landoj pri la problemoj de la Esperanta gazetaro, kaj laŭ la reagoj de la aŭskultintoj mi konstatis, ke la gazetaro restas grava kolono de niaj movado kaj parolkomunumo, kaj do ankaŭ grava temo en La Ondo.

Mi jam skribis aliloke, ke, foliumante niajn revuojn, oni vidas, ke la esperantistaro estas literaturema — en la eta komunumo aperas kelkaj kulturaj revuoj, sed nur unu ĝenerala magazino Monato, kaj neniu gazeto sporta, turisma, filma, teatra, muzika, erotika, neniu modrevuo, neniu revuo pri komputiloj, pri aŭtoj, pri ĝardenoj, pri fiŝado, neniu reklamgazeto ktp. Tiaj gazetoj nacilingvaj kutime estas pli oftaj ol unumonataj kaj ili estas aĉetataj en kioskoj, sed ne abonataj. Esperantistoj preferas legi pri tiaj temoj nacilingve, ne en Esperanto. Sed ni abonas Esperanto-gazetojn por legi tekstojn priesperantajn kaj … literaturajn.

Ĉu io nova en tiu sfero?

La unua Beletra Almanako, vaste antaŭanoncita kaj senpacience atendita, ne trompis la esperojn. Nun ankaŭ Esperantujo havas “dikan” kulturan revuon, en kiu jam aperas — apud poemoj kaj noveloj — pli ampleksaj verkoj fikciaj kaj nefikciaj.

Beletra Almanako, laŭ ties ĉefredaktoro, aperis sekve de la stagno. La stagnon provokis la paŭzo de Fonto. Sed Fonto baldaŭ reaperos danke al mecenato, kaj post la renaskiĝo ĝi havos problemojn ne nur pro tio, ke BA reprenis ĝian privilegion publikigi verkojn premiitajn en la Belartaj Konkursoj de UEA, sed ankaŭ pro la ĵusnaskita La Karavelo — literatura ret-revuo, evidente baldaŭ ankaŭ papera, eldonata en Portugallingvujo, la baza lingvujo de Fonto.

Nova nemovada gazeto aperos venontjare ankaŭ en Pollando. Pola Esperantisto, iniciatita kiel komuna gazeto por la polaj esperantistoj, donis ĉiam pli da atento al la literaturo kaj historio, ol al la movad-organizo, pri kiu grave diverĝis la konceptoj de la eldonanto (eldonejo Hejme) kaj de la landa asocio (PEA). La solvo estis trovita — PEA reprenos plene Polan Esperantiston, kaj la antaŭa eldonanto kun kelkaj kunlaborantoj aperigos soci-kulturan kvaronjaran revuon Spegulo.

Ni deziras sukcesojn al la menciitaj gazetoj, ankaŭ al la plu aperantaj Literatura Foiro kaj La Gazeto.

Kaj La Ondo? Ĝi restos principe tia, kia ĝi estas — internacia sendependa magazino en Esperanto — sed ankaŭ ĝi ne evitos ŝanĝetojn. Ĉi-kajere vi legos la rezulton de nia unua “ekspresa enketo”, kaj en januaro startos nova artikol-serio, kiu aperados ĉiumonate dum la tuta jaro.

Sed por decidi, kion ŝanĝi kaj kion restigi, ni devas scii la bezonojn de la legantaro. Kun ĉi tiu kajero vi ricevas demandilon, kompilitan de Jukka Pietiläinen. Bonvolu plenigi kaj resendi ĝin (ĝi aperos ankaŭ en la reto). Viaj respondoj multe helpos nin, ja ni eldonas la revuon ne por ni mem, sed por vi. Helpu do fari vian revuon pli interesa kaj pli vaste legata!

Ĝis la rerenkonto en la jaro 2008!

AlKo
La Ondo de Esperanto, 2007, №12.

Noto. En la papera teksto mi erare skribis, ke La Karavelo aperas en Brazilo, sed reale ĝi estas eldonata en Portugalio. Mi petas pardonon pro la miso! (AlKo)


Novaĵoj | Enirpaĝo