En 2008 en la revuo La Ondo de Esperanto aperis ĉiumonata rubriko Nia Trezoro. Ĉi tiu rubriko estas kleriga; ĝi celas doni al tiuj, kiuj jam senprobleme legas en Esperanto, la eblon konatiĝi kun la historio kaj kulturo de Esperanto. Dum la unua jaro en Nia Trezoro estis prezentitaj dek libroj, kiuj grave influis la evoluon de Esperanto lingve, socie kaj kulture. En 2009 tra la tuta jaro en ĉi tiu rubriko oni povis legi tekstojn pri dek gravaj Esperanto-gazetoj.
En 2010 Sezonoj kunlabore kun la Litova Esperanto-Asocio eldonis ambaŭ kolektojn sub la titoloj Dek libroj kaj Dek gazetoj. Por la libroforma eldono la aŭtoroj korektis siajn tekstojn.
Ĉiu el la du 32-paĝaj libretoj estas aĉetebla ĉe la libroservo de UEA kaj ĉe aliaj grandaj Esperanto-libroservoj kontraŭ 4,50 eŭroj. Litoviaj, Pollandaj kaj Ruslandaj esperantistoj povas aĉeti ĝin rabatite rekte ĉe Sezonoj en Kaliningrado, aŭ ĉe niaj reprezentantoj en Kaŭno, Vilno, Olsztyn kaj Moskvo.
Ni jam prezentis la unuan eron de la serio, Dek libroj, kaj nun vi povas konatiĝi kun la volumeto Dek gazetoj.
© Tekstoj, la aŭtoroj, 2009, 2010.
© Kompilado kaj aranĝo, Sezonoj, 2010.
Zamenhof faris preskaŭ ĉion: varbis abonantojn kaj akceptis kotizojn (kun la Nurenberga klubo), korespondis kun aŭtoroj, lingve korektis iliajn tekstojn, planis la numerojn, redaktis ilin ktp. En oktobro 1890 Zamenhof iĝis eldonisto per kontrakto kun Schmidt pri la divido de la eldonkostoj, sed tio daŭris nur unu jaron, ĝis alia germana eksvolapukisto Wilhelm Heinrich Trompeter en januaro 1892 transprenis la eldonkostojn de la gazeto kaj ekpagis salajron al Zamenhof.
Sed plej gravas, ke Zamenhof verkis. La unuaj kajeroj enhavis ĉefe liajn tekstojn veranomajn, pseŭdonimajn kaj anonimajn. Ekzemple, la tuta sepa kajero (aprilo 1890) enhavis nur liajn tekstojn, krom kelkaj anoncoj lastapaĝaj. Zamenhof verkis la unuan nekrologon en Esperanto (pri Leopold Einstein), la unuajn rekomendojn pri propagando de Esperanto, kunmetis la unuajn anonc-fakojn, kaj per sia artikolo Esperanto kaj Volapük li fondis (kvankam ne en sufiĉa scienca nivelo) komparan interlingvistikon.
La unuaj ses numeroj aperis en du lingvoj: Esperante kaj germane; ekde la sepa kajero (la 25an de aprilo 1890) — nur en Esperanto. En 1889 aperis tri numeroj, en 1890 naŭ, kaj poste ĝi ĉiumonatiĝis. Entute estis eldonitaj 66 numeroj en 63 kajeroj (plejparte 16-paĝaj) sur 806 paĝoj.
En la unua abonjaro la revuo havis 112 abonantojn, plejparte el Ruslando. Nur ses abonantoj loĝis en Nurenbergo. En 1892 la abonkvanto atingis 544 en 12 landoj (Ruslando 335, Germanio 124, Svedio 56, aliaj landoj 29). En 1893 la abonantaro rekorde kreskis ĝis 889.
Ĝia temaro estis vasta: esperantologio praktika kaj teoria, inkluzive de lingvoreformado; Zamenhofaj respondoj lingvaj, organizaj, literaturaj, financaj; movada kroniko kaj movadorganizo; literaturo originala kaj tradukita; sociaj kaj popular-sciencaj artikoloj en la rubriko El la mondo; humuraĵoj kaj bagateloj; adresaroj de novaj esperantistoj (ekde №1001 ĝis №3030).
La Esperantisto ebligis al la legantoj konatiĝi kun la agado de alilandaj samideanoj, interŝanĝi agadspertojn, diskuti lingvajn problemojn. Ĝi fariĝis ĝermo de la esperantista “popolo”, kaj en la unua numero por 1893 Zamenhof (jam duafoje, post la fiasko en 1890) anoncis la fondon de Ligo Esperantista, kies membroj aŭtomate iĝis ĉiuj abonantoj.
Danke al la redakta laboro de Zamenhof en la tiam sola Esperanto-gazeto la sentradicia lingvo iĝis stabila kaj unueca. Ĝi akiris sian propran stilon kaj ortografion, siajn mallongigojn… Beletraĵoj el La Esperantisto, verkitaj aŭ redaktitaj de Zamenhof, iĝis la bazo de la Fundamenta Krestomatio.
Iom post iom formiĝis kunlaborantaro: Antoni Grabowski, Edgar von Wahl, Louis de Beaufront, Józef Waśniewski, Nikolaj Borovko…
En aprilo 1892 La Esperantisto iĝis Esperantisto sekve de apliko de unu el la proponoj, kiujn Zamenhof faris en la ĉefartikolo Ŝanĝotaĵo. Esence temis pri tri ŝanĝoj: (1) forigo de la oftaj “oj”, “ojn”, “aj”, “ajn”; (2) forigo de la “iaŭ”, “aŭi” k.c.; (3) forigo de la artikolo “la”.
La reformemo de la adeptoj kreskis. Ĉar pluraj lingvouzantoj opiniis, ke Esperanto nesufiĉe progresas pro lingvaj malperfektaĵoj, ekde januaro 1894 en Esperantisto Zamenhof komencis publikigi sian reformitan projekton de la lingvo.
Ĝi ŝajnis farita tiel malzorge kaj kontraŭdire, ke Gaston Waringhien, Ludovikito (Itô Kanzi) kaj kelkaj aliaj zamenhofologoj suspektis, ke Zamenhof intence faris ĝin tia, por ke oni nek akceptu ĝin, nek akuzu lin pri nedeziro plibonigi la lingvon. Tiun supozon plifortigas tio, ke Zamenhof samtempe kun la reformado laboris en Grodno pri la Ekzercaro kaj pri la traduko de Hamleto en la klasika Esperanto. Tamen siajn ideojn reformajn, pli malpli la samajn, Zamenhof ripetis plurfoje ĝis la fino de sia vivo, kaj eble la projekto de 1894 malsukcesis nur pro tempomanko kaj nesufiĉa atento al detaloj.
Post la voĉdonado pri la reformprojekto (93 por la reformoj, kaj 157 kontraŭ) Esperanto restis neŝanĝita, koste de skismo: parto de esperantistoj forlasis Esperanton — inter ili estis pluraj aŭtoroj kaj abonantoj de Esperantisto.
Trompeter anoncis, ke li financos la gazeton nur ĝis la jarfino. Zamenhof denove reprenis la eldonadon de la gazeto, kies abonantaro en 1894 falis de 889 al nur 596, kaj tiu nombro malkreskis en 1895 pro la malabono de la eksiĝintoj (la lasta abonlisto montris nur 425 ricevitajn abonojn). Li serĉis novajn eblojn kaj ligis kontaktojn kun tolstojanisma Posrednik (Peranto) kaj per tio Esperantisto perdis sian neŭtralecon en la sferoj de etiko, moralo kaj religio.
Unuafoje la rubriko Folieto de “Posrednik” aperis en la februara Esperantisto kun Prudento aŭ kredo? de Lev Tolstoj. Pro ĝi la Ruslanda cenzuro malpermesis la enportadon de la gazeto en Ruslandon, kie ĝi havis plej multajn abonantojn. Kvankam la malpermeso pro interveno de Tolstoj estis baldaŭ nuligita, post la maja-junia kajero 1895 (eldonita en aŭgusto) Zamenhof ne daŭrigis la eldonadon.
Ludovikito supozis, ke nenio malhelpis al Zamenhof rekomenci la eldonadon, kaj ke li uzis la provizoran malpermeson kiel “bonŝancan” pretekston por ĉesigi sian redaktorecon:
Se ni trankvile foliumas tiamajn numerojn de la gazeto, ni ne povas deteni nin formuli tian opinion, ke la gazeto jam transpasis sian zeniton. Jes, ni sentas ian rutinecon de la persona gazeto. Kiom ajn la persono estus talenta, ia limo neeviteble aperas. Do, se ni kuraĝus eldiri nian opinion malkaŝe, eĉ se li daŭrigus tiun gazeton post tiu katastrofo, tio jam ne povus havi gravan signifon por la lingvo nek por la afero. Ke ĝi devis ĉesi eliradi, estis ia bonŝanco donita de ekstere. Jam venis la tempo, kiam iu entreprenu tute alikarakteran gazeton, kun kiu Ludoviko mem havos plej malmulte da rilatiĝo.
[Ludovikito. Historieto de Esperanto. Tokio: Libroteko Tokio, 1998, p. 136.]
En 1988 Georg Olms Verlag (Hildesheim, Zürich, New York) reeldonis la tutan kolekton kun postparolo de Reinhard Haupenthal. Ĉu kaj kiam oni eldonos nom- kaj tem-indeksojn de Henri Vatré?
© Aleksander Korĵenkov, 2010.