La Ondo de EsperantoMalnovaj Ondoj libere elŝuteblaj

En nia retejo ekde 1999 ĝis 2004 regule (kun unumonata malfruo) estis publikigata la tuta materialo de La Ondo de Esperanto. Sed ekde 2005 ĝis nun en ĉi tiu retejo aperas nur la enhavtabeloj kaj la plej gravaj tekstoj (interalie, ĉiuj recenzoj kaj beletraĵoj, sed nur malmultaj aktualaĵoj kaj polemikaĵoj). Por la dezirantoj rapide legi la tutan revuon elektronike. ekde 2007 estas eldonata la pdf-versio de La Ondo, kiun nun elektas pli ol kvarono de la abonantoj.

Hodiaŭ la redakcio de La Ondo de Esperanto enretigis la pdf-versiojn de ĉiuj numeroj por la jaroj 2007 kaj 2008. Ili estas senpage elŝuteblaj ĉe la adreso
http://esperanto-ondo.ru/Lode-old.htm

La Ondo de Esperanto estas abonebla en la tradicia (papera) formo kontraŭ 42 eŭroj por la tuta jaro kaj kontraŭ 21 eŭroj por jarduono. La elektronika (pdf) jarabono por la tuta jaro kostas nur 15 eŭrojn.
http://esperanto-ondo.ru/Lo-abon.htm
 


Novaĵoj | Hejmo