Zamenhof, ne nur “naiva revanto”

Korĵenkov, Aleksander. Homarano: La vivo, verkoj kaj ideoj de d-ro L. L. Zamenhof. — Kaliningrado: Sezonoj; Kaunas: Litova Esperanto-Asocio, 2009. — 320 paĝoj. — (Serio Scio; №8).

Homarano

Mi recenzas certe la plej bonan biografion de Zamenhof verkitan ĝis nun. Ĝi konsistas el 15 ĉapitroj, en kiuj la aŭtoro esence analizas tri vastajn problemojn: la striktan biografion, la lingvajn reformojn (pri kiuj mi ne okupiĝos) kaj la ideologion de Zamenhof. La verko kun la apoteka precizeco strebas ĝuste strukturi la faktojn pri la vivo de la Majstro, kiel neniam antaŭe, sed antaŭ ĉio ĝi rompas kun la tradicia diskurso pri Zamenhof.

En la tradicia diskurso, ripetata de Ziółkowska, Boulton, Centassi, Masson kaj aliaj (kun kelkaj esceptoj) ni havas pli malpli ĉiam ripetiĝantan apologian skemon konstruitan komence surbaze de la fama letero de Zamenhof el 1895 al Nikolaj Afrikanoviĉ Borovko, do unue Bjalistoko kun la multnacia loĝantaro, poste mizera vivo de la Varsovia kuracisto (sic!), poste ni vidas la noblan strategion de Zamenhof lanĉi la homaranismon, kiu potenciale konstruos la mondon sen konfliktoj, dank' al la internacia lingvo Esperanto…

Feliĉe, Aleksander Korĵenkov ne iras per ĉi tiu tradicia vojo à la Borovko, kiun “plibeligis” post Zamenhof esperantistoj mem, ne por montri la strebojn de Zamenhof, sed por firmigi sian esperantan identecon for de judaismo. Korĵenkov, komencante sian verkon, pafas trafe kaj ĝuste tuj per la letero de Zamenhof el 1905 al Alfred Michaux kaj tiel komencas sian rakonton pri Zamenhof. Ĉio ĉi ŝanĝas ĝisnunan apologian perspektivon pri la Majstro.

Korĵenkov faras ankaŭ pli malpli historian skizon de la “juda” geografio de la Ruslanda Imperio, kie subite dum la imperiestrado de Katerina la Granda aperis en Ruslando 1.200.000 judoj, antaŭe ne konataj grandskale en la imperio. Kaŭzis tion dispartigo de Pollando kaj Litvo (1772–1795), per kiu pollandaj kaj litvaj judoj estas metitaj en tiel nomata Ĉerta osedlosti, tio estas en la larĝa zono de la Balta al la Nigra Maro, sen ebleco ŝanĝi loĝlokon. Ili grandparte estis iam “polaj” judoj, kiuj post la politikaj intervenoj de Ruslando, Pruslando kaj Aŭstrio kontraŭ la Respubliko de Du Popoloj (konfederacio de Pollando kaj Litvo) fariĝis ekde la fino de la 18a jarcento “civitanoj” de tiuj tri Imperioj, sed grandparte ruslandanoj.

Grava afero montrita de Korĵenkov estas la aparta grupo de la judoj en la norda parto de Ĉerta osedlosti, kiujn Korĵenkov ĝuste nomas litvakoj (p. 27), el kiuj devenas Lazaro Ludoviko kaj Klara. Ili diferenciĝis de la ĥasidoj (sud-orienta Pollando, okcidenta Ukrainio) kaj de “progresemaj” judoj sub la influo de Haskala. Li mencias diversajn ideologiajn judajn vojoj de cionismo ĝis BUND. Tio aparte gravas, ĉar neniu povus ĝuste kompreni la konfliktojn judan-polan-rusan sen scii pri litvakoj, kiuj komencis okupadi en la Imperio la rolon de rusigistoj de la poloj, ofte en gravaj imperiaj postenoj. Objektive Korĵenkov notas tiujn esencajn kaj negativajn por poloj ŝanĝojn en la “mentaleco” de litvakoj jene: “Post la ribelo [de Poloj kontraŭ Rusoj — WŻ] en 1863–1864 litvakoj ricevis pli da fido ĉe la Ruslanda administracio, ĉar ili plejparte ne subtenis la ribelantojn. Pluraj polaj instruistoj estis maldungitaj [200 mil poloj estis ekzilitaj al Siberio — WŻ], kaj Marko Zamenhof ricevis instruistan postenon en la gimnazio de Bjalistoko, kaj tiel ekapartenis al la klaso de Ruslandaj ŝtatoficistoj” (p. 29). En tiu ĉi nova politika kaj socia pozicio de litvakoj oni devas serĉi la fontojn de la konflikto inter Zamenhof kaj Pola Esperantisto. La kritiko de Talmudo estis nur primitiva preteksto por montri starpunkton de polaj esperantistaj naciistoj vid-al-vide al litvakoj (p. 256–258).

Ni ne forgesu, ke ĉio ĉi okazas sur la fono de la kreskanta antisemitismo en la tuta Eŭropo (la afero de Dreyfus en Francio) kaj en Ruslando mem, kiam post la murdo de la imperiestro Aleksandro II oni akuzis la judojn pri la atenco, kvankam la atencon faris la “pola beloruso” Ignacy Hryniewicki el la organizo Narodnaja Volja, kaj ekde tiam komenciĝis pogromoj. Mi mencias tiun kontribuon de Korĵenkov kiel tre gravan, kvankam iom diskutindan el la pola vidpunkto. Mi ĉi tie ne kritikas lian starpunkton, sed mi substrekas, ke Korĵenkov kuraĝe metas en la biografion de Zamenhof novajn cirkonstancojn por pli bone fiksi Zamenhofon en la epoko de la eksplodantaj imperioj, kion ofte ne komprenas okcidentaj kaj japanaj zamenhofologoj.

En la libro aperas biografiaj novaĵoj, kiuj praktike ŝanĝas ne multon en la Zamenhofa vivo, sed atestas pri la precizeco de la aŭtoro serĉi kaj kontroli novajn fontojn pri Zamenhof, ekzemple, ke la familio de Zamenhof (malkovro de Zbigniew Romaniuk) devenas ne de Tykocin, sed de Suwałki (p. 28).

Multfoje Korĵenkov refutas ofte senbazajn atestojn kaj legendojn pri la vivo de Zamenhof: pri la bruligo de la manuskriptoj fare de lia patro (p. 47), pri la cionismaj poemoj de Zamenhof (p. 45), pri la maldungo de Marko de la posteno de la cenzuristo pro la afero ligita kun aĉetado de alkoholaĵoj fare de Aleksandro III (p. 56) ktp.

Korĵenkov prezentas Homaranon en Bjalistoko

Ĉiujn biografiajn dubojn Korĵenkov komentarias en la abundaj, dokumentitaj notoj, dignaj de scienca disertacio sur la paĝoj 278–312, kie li montras aldone sian personan engaĝiĝon trastudi arkivojn en Peterburgo, Moskvo, Grodno kaj Kaŭno, kie teorie oni povus ion ankoraŭ trovi pri la Majstro. Abrupte aperas en la tute nova perspektivo la Grodna periodo de Zamenhof, kie Korĵenkov malkovras malentuziasmiĝon de Zamenhof pri “nia afero”, kiu ŝanĝiĝas abrupte post la subskribo de la kontrakto kun la Pariza eldonejo Hachette (p. 110–121) kiu garantiis al Zamenhof relative dignan vivon. Eĉ se la priskribo de la Grodna periodo povas ŝajni iom troiga, la aŭtoro konsekvence analizas — kaj tio ankaŭ estas io tute nova en ĉiuj ĝisnunaj biografioj de Zamenhof — liajn spiritan kaj materian vivojn kune. Estas vero, ke komence de sia profesia vivo Zamenhof gajnis malmulte, kaj ke sen la helpo de la bopatro eble li devus eĉ ŝanĝi sian profesion, sed ankaŭ estas vero, ke de lia kvardeka vivojaro ŝanĝiĝas liaj financaj problemoj. La apologia tradicia diskurso pri Zamenhof lasas al ni la bildon de Zamenhof kiel povrulo, dum la aŭtoro de Esperanto sukcesas eduki siajn du infanojn en la Laŭzana universitato kaj kelkfoje ripozi en la kuraclokoj en la verda Silezio, kio tiutempe eblis nur inter prosperaj judoj.

Mi volas nun turni mian atenton je pli grava temaro, kiun tuŝas abunde la verko de Korĵenkov, nome je la deĉifrado de la hilelismo/homaranismo. Denove Korĵenkov aperas kiel perfekta serĉanto, kiu studas kaj komparas ĉiujn vortojn kaj ideojn lasitajn de Zamenhof. Ni havas ordigitan kronologion de lia ideologio: ni rimarkas kiel Zamenhof ĉiufoje ŝanĝas la publikon (unue li turnas sin al judoj, poste al esperantistoj, fine al homoj “de bona volo”), ĉiufoje ŝanĝante akcentojn de sia filozofiumado (komence solvi la judan problemon, poste unuigi l' homaron, fine krei “la novan popolon”) ktp.

La deĉifrado de la penso de Zamenhof ne estas facila, kaj mi pensas, ke Korĵenkov (sed verdire, ĝis nun neniu alia) ne scipovis ekzegezi la penson de Zamenhof.

Dekoj da esperantistoj dronas en la supozoj, kion volis esprimi Zamenhof en la homaranismo. Oni serĉas senfine la fontojn de lia scio, sed vane. Zamenhof, ĉampiono de la kamuflado, permesas al ni nenion diveni. Korĵenkov montras supozojn de Igorj Simonov, ke Zamenhof ĉerpis ideojn pri la religia unueco de la rusa filozofo Vladimir Solovjov kaj de la judgermano Hermann Cohen (p. 274–276). Poste aperas kelkaj aliaj aŭtoroj kiuj supozas, ke fontojn de la scio de Zamenhof ni povas eventuale trovi ĉi tie aŭ alie. Korĵenkov mem ne donas la respondon, ĉar li ĝin ne konas; li modeste kaj honeste lasas nin kun ĉiam ne solvita demandaro homaranisma.

La nova biografio de Zamenhof verkita de Aleksander Korĵenkov, kiel neniu antaŭa, estas majstra verko verkita kun la benediktana pacienco, precizeco kaj fontaj pruvoj. Ĝi estas eldonita perfekte, kaj kvankam verkita sub la premo de tempo, ĝi plenumas ĉiujn eldonajn postulojn, kaj mi ne plendas pro la manko de la indekso. Aldone ĝi enhavas du tre gravajn kaj novajn trajtojn ĝis nun ne konatajn en Esperantujo.

Unue, ĝi rompas kun la tradicia diskurso pri Zamenhof, do ne plu Varsovia okulisto, sed la judo de geto; ne plu amiko de la tuta homaro, sed foje cionisto, foje “kosmopolito”; ne nur “naiva revanto”, sed realisto; ne malriĉa kompatindulo, sed homo scipovanta perfekte regi siajn en- kaj elspezojn; kaj kiu fine de sia vivo, post la glora entrepreno “plibonigi” la homaron, aperas kiel malsana homo, laca de la vivo.

Due, ĝi montras — nekredeble malfacilan por deĉifri ĝin — la filozofian strebadon de Zamenhof konstrui la novan “filozofion”, kaj Korĵenkov perfekte scipovas distanciĝi de absurdaj konkludoj kun la konscio esprimita en la lastaj frazoj, pri la granda laboro, kiu restas farenda de zamenhofologoj.

La verko de Aleksander Korĵenkov pri Ludoviko Zamenhof fermas la epokon de la erarvoja apologia kaj finvenkisma diskurso pri Zamenhof, kiu servis montri Zamenhofon disde la juda problemaro de la epoko, kiel nur la kreinton de la internacia lingvo Esperanto, kaj malfermas la vojon al la nesolvitaj ĝis nun teorie kaj praktike problemoj de gentaj studoj, kion dum sia tuta vivo celis Zamenhof, kaj kie la nocio gento apartenas al unu el la plej esencaj. Mi rekomendas la libron Homarano al ĉiuj, kiuj esprimiĝas pri Zamenhof, foje sen scii pri kio ili esprimiĝas.

Walter Żelazny

Ĉe represo aŭ citado bonvolu nepre indiki la fonton:

Papere: La Ondo de Esperanto, 2009, №10 (180).

Rete: https://esperanto-ondo.ru/Recenzoj/R-homarn.htm.