Ideoj, kiuj eble provokos…

Nemere, István. Serpentoj en la puto: Originala romano. — Kaliningrado: Sezonoj, 2009. — 184 p.; 400 ekz.

La eventoj de la plej nova romano de István Nemere povus okazi en ajna urbo en la nuna Eŭropo. En tiu Urbo loĝas Omar. Omar venas el alia, fora lando kaj, pli grave, el kulturo, kie despotas religio kaj tradicio. Malrapide li tamen alkutimiĝas al la libera vivo en la Urbo.

Iomete li sentis, ke li venkis la Urbon. Li ne povus rakonti precize, kiel tio okazis, aŭ ĉu tio vere okazis — sed tion li sentis. Kompreneble, verdire li batalis kontraŭ siaj propraj timoj en la lasta jaro. Estis longa epoko, la plej longa en lia vivo. Nun li komencas la duan studjaron en la universitato, sed tiun unuan li neniam forgesos (p. 7).
Omar komencas senti la tenton de la libera vivo. Li ankaŭ ekperdas la katenojn de la opresa religio. Ĝuste tio estas minaco por la lokaj gvidantoj de tiu religio. Tial ili deklaras la liberan vivon devojigo de la ĝusta ortodoksa vivmaniero. Imamo Ibrahim deklaras, ke la bonstato estas tento de satano por forlasi la vojon de Alaho. Ibrahim agrese kaj malame rilatas al la socio de la “nekredantoj”. Senprobleme li trovas pravigon eĉ por teroristaj agoj en sia sankta libro: “Mortigu ilin, kie ajn vi trovos ilin” (p. 127 kaj 4:90 en la traduko de Chiussi).

Terorismo kaj la kulto de morto kaj detruo estas ĝuste la temo de Serpentoj en la puto. Vivi volis ankaŭ la knabo Tarik, kiun la mistera Abu Mussa logis al la Urbo per promesoj. Tarik tamen eksplodigis sin kontraŭ sia volo kaj scio, perfidita de Abu Mussa. La ideoj de Abu Mussa estas pura stalinismo en religia vestaĵo.

Kiamaniere reagu la socio al tiu minaco? Plej urĝe estas, ke la kontraŭterorisma polico ne nur malhelpu la krimon, sed ankaŭ defendu la bazon de nia libereco. En la Urbo ili estas en la Verda Fortikaĵo. Ili faras la praktikan laboron, kaj sekvi ĝin en si mem jam estas sufiĉe interesokapta legaĵo. Mi ne malkaŝu tro da detaloj de tiu intrigo, mi nur menciu, ke ĉiam estas novaj turniĝoj kaj novaj aspektoj.

Kontraŭbatali terorismon havas ankaŭ ideologian flankon, ĉar teroristoj estas krimuloj kun ideologio. Kiel reagi al la ideologia aspekto de la defio. Nemere prezentas kelkajn poziciojn.

Ĉu fermi sin (kaj niajn sociojn) kaj vivi aparte, kiel sugestas iu popolista aktorino? Tio estas apenaŭ daŭra solvo.

Spertulino pri kontraŭterorismo tial enkondukas la bildon pri la serpentoj en la puto.

Legantoj, kiuj ŝatas politikan korektecon, verŝajne ne ŝatos la komparon; sed, se ni forprenas la retorikon, postrestas la prudenta konkludo: endas forpreni de la teroristoj la ideologian venenon. Kaj niaj socioj restu sur la vojo de la moderna vivo.

Nia vojo estas la vojo de natura evoluo, kiu kondukas al la tutmondiĝo, al la unuiĝo, por povi kune solvi niajn problemojn (p. 71).
La ideologio de multkulturismo tute ne aperas en la libro de Nemere — al mi ĝi ne mankis, ĉar mi opinias, ke ĝi estas sterila kaj nefekunda, sed ties anoj probable malŝatos la romanon Serpentoj en la puto pro tio.

La kontraŭo al la kulto de morto estas celebri la vivon.

En Serpentoj en la puto tio estas la romantikaj rilatoj inter Omar kaj Isabel. Trans la ideologioj, trans la kulturoj ili renkontiĝis sur komuna homa fundamento. Ni esperu, ke ilia amo estu sufiĉe forta por forigi la serpentojn el la puto.

En Serpentoj en la puto vi renkontos ideojn, kiuj eble provokos vin, sed la spirhaltiga komploto vin tute regalos. Bona, bela libro — rekomendinda por ĉiuj, kiuj havas opinion pri kiamaniere ni vivu en moderna socio.

Wolfgang Kirschstein (Danlando)

La Ondo de Esperanto. 2009. №11 (181)


Recenzoj | Hejmo