Anton ChekhovĜojo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Estis noktomezo.

Demiĉjo Kuldarov, ekscitita, hirta, enflugis en la loĝejon de siaj gepatroj kaj rapide paŝis tra ĉiuj ĉambroj. La gepatroj jam prepariĝis por dormo. Lia fratino kuŝis en sia lito kaj legis la lastan paĝon de romano. Liaj fratoj-gimnazianoj dormis.

— De kie vi? — miris la gepatroj. — Kio al vi okazis?

— Ho, ne demandu! Mi tute ne atendis! Ne, mi tute ne atendis! Tio… Tio estas eĉ nekredebla!

Demiĉjo ekridegis kaj sidiĝis sur fotelo, ne plu povante teni sin sur la kruroj pro la feliĉo.

— Tio estas nekredebla! Vi ne povas imagi! Rigardu!

La fratino saltis el la lito kaj, ĵetinte sur sin littukon, venis al la frato. La gimnazianoj vekiĝis.

— Kio al vi okazis? Vi ne similas vin mem!

— Estas pro la ĝojo, panjo! Ja nun min konas la tuta Ruslando! La tuta! Antaŭe nur vi sciis, ke en ĉi mondo ekzistas kolegia registristo Demetrio Kuldarov, sed nun la tuta Ruslando scias! Panjo! Dio mia!

Demiĉjo saltleviĝis, trakuris ĉiujn ĉambrojn kaj denove sidiĝis.

— Kio do okazis? Diru klare!

— Vi vivas kiel sovaĝaj bestoj, vi ne legas ĵurnalojn, tute preteratentas la publikan vivon, sed en la ĵurnaloj estas multaj mirindaĵoj! Se io okazas, tuj ĉio diskoniĝas, nenio restas sekreta! Kiel mi feliĉas! Dio mia! Ja la ĵurnaloj skribas nur pri eminentuloj, sed jen pri mi oni skribis!

— Ĉu vere? Kie?

La patro paliĝis. La patrino rigardis ikonon kaj krucosignis sin. La gimnazianoj salte ellitiĝis kaj, ne vestinte sin, nur en mallongaj noktosurtutoj, proksimiĝis al la pli aĝa frato.

— Jes-s! pri mi oni skribis. Nun la tuta Ruslando konas min. Vi, panjo, konservu ĉi tiun ĵurnalon por la memoro. Ni legos ĝin de tempo al tempo! Rigardu!

Demiĉjo elpoŝigis la ĵurnalon, donis ĝin al la patro kaj montris per la fingro lokon, ĉirkaŭitan per blua krajono.

— Legu!

La patro surmetis siajn okulvitrojn.

— Legu jam!

La patrino rigardis la ikonon kaj krucosignis sin, la patro tusetis kaj komencis legi:

— “La 29an de decembro, je la 11a horo vespere, kolegia registristo Demetrio Kuldarov…

— Ĉu vi vidas? Vidas? Plu!

— … kolegia registristo Demetrio Kuldarov, elirinte el bierejo en strato Malaja Bronnaja, en la domo de Koziĥin, kaj estante ebria…

— Mi kun Semiono Petroviĉ tiele… Ĉio detale priskribita! Daŭrigu! Plu! Aŭskultu!

— …kaj estante ebria, stumblis kaj falis sub ĉevalon de fiakristo Ivano Drotov, loĝanto de vilaĝo Durykino, distrikto Juĥnovskij. La timigita ĉevalo transpaŝis Kuldarovon kaj trenis sur li sledon, en kiu sidis moskva negocisto de la dua rango, Stefano Lukov; poste ĝi ekgalopis sur la strato kaj estis kaptita de kortistoj. Kuldarov, komence senkonscia, estis venigita en policejon kaj ekzamenita de kuracisto. La bato, kiun li ricevis sur la nukon…

— Per timono, paĉjo. Plu! Legu plu!

— …kiun li ricevis sur la nukon, estis taksita malgrava. Pri la okazaĵo oni faris protokolon. Al la viktimo estis aranĝita medicina helpo…”

— Oni konsilis meti malvarman kompreson sur la nukon. Ĉu vi jam legis? Ha? Jen do! Nun en la tuta Ruslando oni legas! Redonu ĝin al mi!

Demiĉjo kaptis la gazeton, faldis ĝin kaj ŝovis en la poŝon.

— Mi kuru al Makarovoj kaj al ili montru… Necesas ankaŭ al Ivanickij montri, al Natalia Ivanovna, al Anisim Vasiljeviĉ… Mi kuru! Ĝis!

Demiĉjo surmetis sian ofican kaskedon kaj triumfanta, ĝoja, forkuris el la hejmo.

Tradukis el la rusa lingvo Viktor Kudrjavcev


Noto

Ĝojo (Радость) aperis en Zritelj (1883, №3) sub la titolo Grandega honoro. La unua Esperanta traduko de Vs. Lojko aperis en Literatura Biblioteko (1904, №2). La traduko de V. Kudrjavcev aperis en Sveda alumeto.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo