Anton ChekhovĈevala familinomo

Novelo de Anton Ĉeĥov

En nia sesa podkasto oni povas aŭskulti la tutan rakonton en la plenumo de la tradukinto. Musklaku kaj aŭskultu ekde la 20a minuto.

Dentodoloro atakis eksan general-majoron Buldejev. Li gargaris la buŝon per vodko kaj konjako, metis al la dolora dento tabakan fulgon, opion, terebinton, kerosenon, jodumis sian vangon, kaj en liaj oreloj estis vato trempita en alkoholo. Sed ĉio ĉi aŭ ne helpis aŭ naŭzis lin. Venis doktoro, kiu fosetis en la dento, preskribis kininon, sed ankaŭ tio ne helpis. Li proponis eltiri la denton, sed la generalo rifuzis. Ĉiuj hejmanoj — la edzino, infanoj, servistaro, eĉ juna helpkuiristo Peĉjo — proponadis al li sian rimedon. Inter aliaj venis ankaŭ Ivano Jevsejeviĉ, la intendanto de Buldejev, kaj proponis resaniĝi per kuracparolado.

— Ĉi tie, en nia distrikto, via ekscelenco, — li diris, — antaŭ jardeko oficis akcizisto Jakobo Vasiljeviĉ. Li unuarange kuracparolis la dentojn. Jen li deturnas sin al fenestro, ion flustretas, kraĉas — kaj la doloro tuj forflugas. Tia forto estas al li donita.

— Kie li estas nun?

— Post kiam oni eksigis lin el la akciza impostoficejo li loĝas en Saratov ĉe sia bopatrino. Nur per kuracparolado li sin vivtenas. Se onin dento doloras, oni iras al li, kaj li helpas… La saratovanojn li hejme kuracas, sed se oni aliurbe loĝas, do telegrafe. Sendu al li, via ekscelenco, telegramon, ke jen tiel do kaj ĉi tiel… La humilan kristanon Aleksion la dentoj doloras, petas kuraci. Kaj la pagon pro la kuracado sendu poŝte.

— Dirlididi! Ĉarlatanaĵo!

— Sed provu, via ekscelenco. Li amegas vodkon kaj ne kun edzino vivas, sed kun germanino konkubas, kanajlo; tamen, eblas diri, miraklofaranta sinjoro!

— Sendu, Aleĉjo! — admonis la edzino de la generalo. — Vi ne kredas la kuracparoladon, sed mi mem spertis. Vi povas ne kredi, sed kial vi ne sendu? La manoj pro tia peno ne defalos.

— Do, bone, — Buldejev konsentis. — Nun mi ne nur al la akcizisto, sed eĉ al la diablo povas telegrami… Oj! Mi ne plu povas elteni!.. Nu, kie tiu akcizisto loĝas? Kiel mi skribu al li?

La generalo sidiĝis ĉe tablo kaj prenis plumon.

— En Saratov ĉiu hundo konas lin, — diris la intendanto. — Bonvolu skribi, via ekscelenco, urbo Saratov, do tiel… Al lia moŝto, sinjoro Jakobo Vasiljeviĉ… Vasiljeviĉ…

— Nu?!

— Vasiljeviĉ…Jakobo Vasiljeviĉ… sed la familinomo… La familinomon mi forgesis!.. Vasiljeviĉ… Diable… Kia familinomo? Irante ĉi tien mi memoris ĝin… Atendu…

Ivano Jevsejeviĉ levis la rigardon al la plafono kaj ekmovis siajn lipojn. Buldejev kaj lia edzino senpacience atendis.

— Nu, kio do? Pli rapide pensu.

— Tuj… Vasiljeviĉ… jes, filo de Vasilij… Jakobo Vasiljeviĉ… Mi forgesis! Tiel simpla familinomo… kvazaŭ iel ĉevala… Ĉevalin? Ne, ne Ĉevalin. Atendu… ŝajne, Staloncev? Ne, ne Staloncev. Mi memoras, ke la nomo estas ĉevala, sed kiu — forsaltis el la kapo…

— Stalonatnikov?

— Tute ne. Stop!.. Ruanov… Bejov… Bojov…

— Estas jam hunda nomo, ne ĉevala. Ĉevalatnikov?

— Ne, ankaŭ ne Ĉevalatnikov… Ĉevalinin… Virĉevalov… Ĉevalaĉkin… Ĉio ne tielas!

— Nu, sed kiel mi skribu? Pensu!

— Tuj. Ĉevalkin… Ĉevalinkin… Baŭmin…

— Prancin? — la generaledzino demandis.

— Tute ne. Kalcitrin… Ne, ne tio! Mi forgesis.

— Sed kial vi, diablo vin prenu, kroĉiĝas kun viaj konsiloj, se vi forgesis? — la generalo koleriĝis. — For de ĉi tie!

Ivano Jevsejeviĉ malrapide foriris, kaj la generalo kaptis sian vangon kaj ekpendolis tra la ĉambroj.

— Oj, paĉjo mia! — li hurlis. — Oj, panjo mia! Ho, nenion mi jam vidas!

La intendanto eliris en la ĝardenon, rigardis al la ĉielo kaj komencis rememori la familinomon de la akcizisto:

— Ĉevalĉikov… Ĉevalskij… Ĉevalenko… Ne, ne tiel!.. Ĉevalinskij… Ĉevaleviĉ… Stalonoviĉ… Rajdinskij…

Post kelka tempo oni revokis lin al la mastroj.

— Ĉu vi rememoris? — demandis la generalo.

— Tute ne, via ekscelenco.

— Eble Ĉevalnikov? Hothotov? Ĉu?

Kaj en la bieno ĉiuj samtempe komencis inventi familiajn nomojn. Oni trakribris ĉiujn ĉevalajn aĝojn, seksojn kaj specojn, rememoris pri krinoj, hufoj, jungilaro… En la hejmo, ĝardeno, servistejo kaj kuirejo homoj iradis de angulo al angulo kaj, frotante la fruntojn, serĉadis la nomon…

La intendanto estis konstante vokata en la domon.

— Ĉu Ĉevalarov? — oni demandis lin. — Hufin? Henkin?

— Tute ne, — respondis Ivano Jevsejeviĉ kaj, levinte la okulojn, plu plenvoĉe pensis: — Ĉevalko… Ĉevalĉenko… Amblievskij… Trotievskij…

— Paĉjo! — sonis el la ĉambro por la infanoj. — Ponein! Kaleŝkin!

La tuta bieno alarmiĝis. La konsumita generalo, ne plu povante toleri, promesis doni kvin rublojn al tiu, kiu rememoros la aŭtentan nomon, kaj post Ivano Jevsejeviĉ iris amaso da homoj.

— Timonov! — oni parolis. — Galopskij! Hipodromov!

Vesperiĝis, sed la nomo ankoraŭ ne estis retrovita. La generala familio enlitiĝis sen sendi telegramon.

La generalo maldormis la tutan nokton, paŝadis inter la muroj kaj ĝemis… Je la tria horo nokte li elhejmiĝis kaj frapis fenestron de la intendanto.

— Ĉu, eble, Ĉevalukov? — li plorvoĉe demandis.

— Ne, via ekscelenco, ne Ĉevalukov, — respondis Ivano Jevsejeviĉ kaj kulpe suspiris.

— Eble, la familinomo estas ne ĉevala, sed alia!

— Mi ĵuras, via ekscelenco, ke ĝi ĉevalas… Tion mi bonege memoras.

— Kiel senmemora vi estas, frato. Tiu nomo por mi nun, ŝajne, estas la plej valora trezoro en la mondo. Mi tute elĉerpiĝis.

Matene la generalo denove invitis la doktoron.

— Li eltiru ĝin! Mi ne plu havas fortojn toleri…

La doktoro venis kaj eltiris la doloran denton. La doloro tuj kvietiĝis, kaj la generalo retrankviliĝis. Plenuminte sian taskon kaj ricevinte la merititan pagon pro sia laboro, la doktoro sidiĝis en sian kaleŝon kaj veturis hejmen. Post la pordego en la kampo li rimarkis la intendanton… Ivano Jevsejeviĉ staris vojrande kaj pri io pensis, atente rigardante al siaj piedoj. Laŭ lia sulkoza frunto kaj laŭ la esprimo de liaj okuloj oni povis juĝi, ke lia pensado estas streĉa kaj turmenta…

— Krinov… Selnikov… — li balbutis. — Centaŭroviĉ… Hipofagskij…

— Ivano Jevsejeviĉ! — la doktoro demandis lin. — Ĉu mi povas, karulo, aĉeti de vi kvin barelojn da aveno? Niaj kampuloj vendas al mi avenon, sed ĝi estas tre malbona…

Ivano Jevsejeviĉ stulte gapis al la doktoro, iel sovaĝe ridetis kaj, respondinte nenion, skuis la brakojn kaj kuregis al la bieno tiel rapide, kiel se lin persekutus rabia hundo.

— Mi rememoris, via ekscelenco! — li ĝoje kriis per nerekonebla voĉo, enflugante en la generalan kabineton. — Rememoris, Dio benu la doktoron! Avenov! Avenov estas la familinomo de la akcizisto! Avenov, via ekscelenco! Tuj telegrafu al Avenov!

— Jen al vi! — la generalo diris kun malestimo kaj levis al lia vizaĝo du kukiŝojn. — Malbezonatas jam por mi via ĉevala familinomo! Jen al vi!

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


Notoj

Ĉevala familinomo (Лошадиная фамилия) aperis en Peterburgskaja gazeta (1885, №183). La rusa nomo estas Ovsov, de ovjos (aveno). En 1884 Ĉeĥov rakontis al konatino historion pri “birda nomo” Salikskij (ruse Verbickij), ĉar la birdo sidis sur saliko. La unua Esperanta traduko (Ĉevala nomo de Sirunjan) aperis en Kaŭkaza Esperantisto (1910, №10). La traduko de A. Korĵenkov aperis en Sveda alumeto kaj en Rusa novelaro.

akcizisto (R акцизный [чиновник]). Oficisto en akciza impostoficejo.

barelo (R четверть). Malnova rusa mezurunuo (ĉ. 210 litroj) por greno.

kukiŝo (R кукиш). Pugnoforma mano kun la polekso inter la montra kaj longa fingroj en Ruslando estas kruda gesto kun signifo de plena kaj malestima rifuzo.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo