Anton ChekhovAlmozulo

Novelo de Anton Ĉeĥov

— Kara sinjoro! Bonvole turnu vian atenton al malfeliĉa, malsata homo. Jam la trian tagon mi ne manĝas… Eĉ kvin kopekojn mi ne havas por pagi kuŝejon… Je Dio! Ok jarojn mi laboris kiel vilaĝa instruisto, sed perdis la lokon pro intrigoj de la zemstvo. Mi fariĝis denuncviktimo. Jam la tutan jaron mi estas senlabora.

Advokato Skvorcov rigardis al la grizviola, truoza palto de la almozulo, al liaj nebulaj ebriaj okuloj kaj ruĝmakulitaj vangoj, kaj al li ekŝajnis, ke li ie vidis tiun viron pli frue.

— Nun oni proponas al mi oficon en Kaluga gubernio, — plu parolis la petanto, — sed mi ne havas monon por veturi tien. Havu la kompaton kaj helpu min! Mi hontas peti, sed… la cirkonstancoj min devigas.

Skvorcov rigardis liajn galoŝojn, unu el kiuj pli grandis ol la alia, kaj subite rememoris.

— Aŭskultu, ŝajnas, ke antaŭhieraŭ mi renkontis vin en la strato Sadovaja, — li diris, — sed tiam vi sciigis al mi, ke vi estas ne instruisto, sed eksigita studento. Ĉu vi memoras?

— Ne… ne, ne povas esti! — konfuzite diris la almozulo. — Mi estas vilaĝa instruisto kaj, se vi deziras, mi povas montri la dokumentojn.

— Ĉesu mensogi! Vi nomis vin studento kaj eĉ rakontis al mi pri la kaŭzo de via eksiĝo. Ĉu vi memoras?

Skvorcov ruĝiĝis kaj kun esprimo de abomeno iom deiris de la ĉifonulo.

— Tio estas kovarda, estimata sinjoro! — li kolere ekkriis. — Friponaĵo! Mi al polico vin kondukos, diablo vin prenu! Vi estas malsata kaj malriĉa, sed tio ne rajtigas vin tiel aroge kaj senhonte mensogi.

La ĉifonulo prenis la pordan tenilon kaj, kvazaŭ kaptita ŝtelisto, ĉirkaŭrigardis la antaŭĉambron.

— Mi… mi ne mensogas, sinjoro… — li murmuris. — Mi povas montri la dokumentojn.

— Kiu vin kredu? — daŭre indignis Skvorcov. — Ekspluati la simpation de la socio al studentoj kaj vilaĝaj instruistoj estas tiel malnoble, abomeninde, kovarde, fie!

Skvorcov elokventiĝis kaj plej senkompate skoldis la petanton. Per sia aroga mensogo tiu ĉifonulo vekis en li la senton de abomeno kaj malŝato, li ofendis tion, kion Skvorcov tiel ŝatis kaj aprezis en si mem: bonan kaj senteman koron, kompaton al malfeliĉuloj. Per sia mensogo, per atenco kontraŭ lia bonfaremo, la ulo kvazaŭ malpurigus la almozon, kiun li ŝatis el la tuta koro disdoni al malriĉuloj. Komence la ĉifonulo penis sin senkulpigi, ĵuris je Dio, sed poste silentiĝis kaj honte klinis la kapon.

— Sinjoro! — li diris, premante sian manon al la koro. — Vere, mi… mensogis! Mi estas nek studento, nek instruisto. Tio estis nura elpenso. Mi kantis en popola koruso kaj estis forpelita pro drinkado. Sed kion mi faru? Je Dio, oni ne povas vivi sen mensogo. Kiam mi diras la veron, neniu donas al mi almozon. Per la vero oni malsatmortos kaj frostiĝos sen dormloko! Vi ĝuste rezonas, mi komprenas tion, sed… kion do mi faru?

— Kion vi faru? Vi demandas min, kion vi faru? — kriis Skvorcov proksimiĝante al la petanto. — Laboru, jen kion vi faru! Labori oni devas!

— Labori… Mi mem komprenas tion, sed kiel mi trovu laboron?

— Absurde! Vi estas juna, sana, forta kaj ĉiam trovos laboron, se vi tion deziros. Sed vi estas malpenema, kaprica, drinkema! Vi odoras vodkon kiel drinkejo! Vi dronis en la malveron kaj fuŝbabilon ĝis super la oreloj kaj kapablas nur almozpeti kaj mensogi. Eĉ se vi degnus labori, vi nepre elektus kancelarion, koruson, bilardejon aŭ ion alian, kie vi farus nenion krom ricevi salajron. Sed ĉu vi eble bonvolos manlabori? Vi certe ne iĝos stratpurigisto aŭ laboristo. Vi ja estas tro pretendema!

— Tre bone vi rezonas, je Dio… — la almozulo diris kaj amare ridetis. — Kie mi manlaboru? Iĝi komizo estas jam malfrue, ĉar en la komerco oni devas knabaĝe komenci, kiel kortiston min neniu dungos, ĉar mi ne estas simpla vilaĝano… ankaŭ ĉe fabriko oni ne akceptos min, ĉar necesas koni la metion, sed mi ja ne konas.

— Absurde! Ĉiam vi trovas senkulpiĝon! Sed ĉu haki brullignon vi bonvolos?

— Mi ne rifuzas, sed nun eĉ bonaj hakistoj ne povas trovi laboron.

— Nu, ĉiuj laborevituloj tiel parolas, sed se oni proponus al vi tion, vi certe rifuzus. Ĉu vi bonvolos haki la lignon ĉe mi?

— Se vi insistas, mi hakos…

— Bone, ni vidos… Bonege… Jes ja, ni vidos!

Skvorcov ekhastis kaj, ne sen malica ĝojo, frotante al si la manojn, venigis la kuiristinon.

— Jen, Olga, — li direktis sin al ŝi, — konduku la sinjoron al la remizo, kaj li tie haku la lignon.

La ĉifonulo levis la ŝultrojn, kvazaŭ embarasite, kaj heziteme ekiris post ŝi. Lia irado komprenigis, ke li konsentis haki ne pro malsato aŭ deziro perlabori monon, sed nur pro la ambicio kaj honto, kiel kaptita ĉe la vorto. Estis videble, ke li estas malforta pro drinkado, nesana kaj tute nelaborema.

Skvorcov rapide iris en la manĝejon. El la fenestroj direktitaj al la korto estis videbla la porligna tenejo kaj ĉio, kio okazadis sur la korto. Starante ĉe la fenestro Skvorcov vidis, kiel la kuiristino kaj la ĉifonulo eldomiĝis tra la malantaŭa eniro kaj ekiris sur la malpura neĝo al la lignejo. Olga, kolere rigardante la kuniranton kaj svingante la kubutojn, malŝlosis la lignejon kaj brue malfermis la pordon.

“Evidente, ni malhelpis al la virino trinki kafon, — pensis Skvorcov. — Kiom malbonkora kreitaĵo!”

Plue li vidis, kiel la falsa instruisto-studento sidiĝis sur ŝtipon kaj apoginte siajn ruĝajn vangojn sur la pugnoj, ekmeditis pri io. La virino ĵetis al liaj piedoj hakilon kaj, se juĝi laŭ la lipesprimo, eksakris. La ĉifonulo hezite prenis ŝtipon, starigis ĝin inter la piedoj kaj malkuraĝe frapetis ĝin per la hakilo. La ŝtipo ŝanceliĝis kaj falis. La ĉifonulo retiris ĝin al si, blovis al la frostiĝintaj manoj kaj denove frapetis tiel singarde, kvazaŭ li timus trafi la galoŝon aŭ forhaki siajn fingrojn. La ŝtipo denove falis.

La kolero de Skvorcov jam ĉesis, kaj li sentis ioman ĉagrenon kaj honton pro tio, ke li devigis la dorlotitan, ebrian kaj eble eĉ malsanan viron okupiĝi pri malpura laboro en frosta tempo.

“Nu, ne gravas, li haku… — li pensis, irante el la manĝejo al la kabineto. — Tio estos utila por li”.

Post unu horo Olga revenis kaj raportis, ke la ligno estas jam hakita.

— Jen, donu al li kvindek kopekojn, — diris Skvorcov. — Se li deziras, li venu haki komence de ĉiu monato… Laboron ĉe mi li ĉiam trovos.

La unuan tagon de la sekva monato la ĉifonulo venis kaj denove perlaboris kvindek kopekojn, kvankam li apenaŭ tenis sin sur la kruroj. Ekde tiu tempo li ofte venis en la korton, kaj ĉiam lin atendis laboro: jen li ŝovelis neĝon, jen ordigis la lignejon, jen batpurigis matracojn kaj tapiŝojn. Ĉiufoje li ricevis pro sia laboro dudek-kvindek kopekojn kaj foje estis kompensita per malnova pantalono.

Transloĝiĝante Skvorcov dungis lin helpi ĉe la pakado kaj veturigo de meblaro. En tiu fojo la ĉifonulo estis malebria, trista kaj silenta; li apenaŭ tuŝis la meblojn, iradis post la ĉaroj, klininte sian kapon, kaj eĉ ne klopodis ŝajnigi sin aferema, nur ŝrumpetis pro la frosto kaj konfuziĝis kiam la ĉaristoj ridis pri liaj senokupiteco, nefortikeco kaj pro la ĉifona nobla palto. Post la veturigo Skvorcov venigis lin al si.

— Nu, mi vidas, ke miaj vortoj bone efikis al vi, — li diris donante al la mizerulo unu rublon. — Jen al vi pro la laboro. Mi vidas, ke vi ne estas ebria kaj ne kontraŭas labori. Kiun nomon vi havas?

— Luŝkov.

— Mi, Luŝkov, povas nun proponi al vi alian laboron, pli inteligentan. Ĉu vi scias skribi?

— Jes, sinjoro.

— Do, iru morgaŭ kun tiu ĉi letero al mia kamarado kaj vi ricevos de li taskon kiel kopianto. Laboru, ne drinku kaj ne forgesu tion, kion mi al vi diris. Adiaŭ!

Skvorcov, kontenta pro tio, ke li direktis la homon sur la vojon de la vero, karese skuetis la ŝultron de Luŝkov kaj eĉ donis la manon por adiaŭi. Luŝkov prenis la leteron, foriris kaj ne plu venis al la korto por labori.

Pasis du jaroj. Foje, starante ĉe teatra kasejo por pagi sian bileton, Skvorcov ekvidis apude etan viron en palto kun ŝafida kolumo kaj trivita fokpelta ĉapo. La vireto timide petis bileton por la galerio kaj pagis per kupraj moneroj.

— Luŝkov, ĉu vi? — demandis Skvorcov, rekoninte sian iaman lignohakiston. — Nu, kiel vi? Kion vi faras? Kiel vi fartas?

— Nemalbone… Nun mi oficas ĉe notario, lukras monate po tridek kvin rublojn.

— Nu, dankon al Dio. Bonege! Mi ĝojas pro vi. Tre, tre ĝojas, Luŝkov! Vi ja estas iel-tiel mia baptofilo. Ja estis mi, kiu puŝis vin sur la veran vojon. Ĉu vi memoras, kiel mi vin tiam riproĉis, ha? Vi ĉe mi preskaŭ falis sub la teron pro honto. Nu, dankon, karulo, pro tio, ke vi ne forgesis miajn vortojn.

— Ankaŭ al vi dankon, — diris Luŝkov. — Se mi tiam ne estus veninta al vi, mi verŝajne ĝis nun prezentus min kiel studenton aŭ instruiston. Jes, ĉe vi mi estis savita, saltis el la mizero.

— Mi tre, tre ĝojas.

— Dankon pro viaj bonaj vortoj kaj aferoj. Tiam vi bone parolis. Mi dankas al vi kaj via kuiristino, Dio donu sanon al tiu bonkora kaj nobla virino. Certe, vi parolis brile, kaj mi ŝuldos al vi ĝis la morto, sed savis min via kuiristino Olga.

— Sed kiel?

— Jen tiel. Apenaŭ mi venis por haki, ŝi tuj komencis: “Ho, vi, drinkulo! Abomeninda homo! Kiam la morto vin trafos?” Kaj poste sidiĝis vid-al-vide, malsereniĝis, rigardis en mian vizaĝon kaj parolis traplore: “Malfeliĉulo! Ne estas ĝojo por vi en ĉi tiu mondo, ankaŭ en la transa vi, ebriulo, en la infero brulos! Ho, malbenita de l' vivo!” Kaj plu same, vi ja komprenas. Kiel ŝi ĉagreniĝis pro mi, kiom da ploroj verŝis, eĉ diri mi ne povas. Sed ĉefe — ŝi anstataŭ mi hakis la lignon! Ja mi, kara sinjoro, eĉ unu ŝtipon ne dishakis, ĉion ŝi faris! Kial ŝi min savis, kial mi ŝanĝiĝis rigardante ŝin, kial mi ĉesis drinki, mi ne povas klarigi. Nur tion mi scias, ke pro ŝiaj vortoj kaj noblaj agoj, en mia animo ŝanĝo okazis, ŝi rebonigis min, neniam mi forgesos tion. Sed necesas iri, jam sonoras.

Luŝkov riverencis kaj iris al la galerio.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


Notoj

Almozulo (Нищий) aperis en Peterburgskaja gazeta (19 jan 1887). Ĉeĥov verkis ĝin post aperigo en la sama gazeto (12 jan 1887) de artikolo pri riĉa komercisto Savinov, kiu prezentis sin almozulo. La traduko de A. Korĵenkov aperis en Literatura Foiro (1984, №83) kaj en la Sveda alumeto (1991)

… eksigita studento. 16 maj 1885 estis akceptita severa regularo por studentoj, pro kies rompo oni povis eksigi kaj eĉ aresti studentojn.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov