Anton ChekhovGriĉjo

Novelo de Anton Ĉeĥov

Griĉjo, eta dika knabo, naskiĝinta antaŭ du jaroj kaj ok monatoj, promenas kun sia vartistino sur bulvardo. Sur li estas longa vatita burnuseto, skarpo, granda ĉapo kun vila butono kaj varmaj galoŝoj. Li suferas pro sufoko kaj varmego, krome, la brilanta aprila suno blindige lumas kaj pinĉas la palpebrojn.

Lia timida figuro, malcerte paŝanta, esprimas ekstreman embarason.

Ĝis nun Griĉjo konis nur la kvarangulan mondon, kie en unu angulo staras lia lito, en la dua — vartistina kofro, en la tria — seĝo, kaj en la kvara angulo lumas lucerno. Sub la lito oni povas vidi pupon sen unu brako kaj tamburon. Ankaŭ post la vartistina kofro estas multaj diversaĵoj: bobenoj por fadeno, paperoj, senkovrila skatolo kaj rompita pupo-pajaco. En tiu mondo krom la vartistino kaj Griĉjo ofte aperas la panjo kaj kato. La panjo similas pupon, kaj la kato similas la patran palton, kvankam la palto malhavas okulojn kaj voston. El la mondo, nomata infanĉambro, la pordo kondukas en la spacon, kie oni tagmanĝas kaj teumas. Tie staras la seĝo de Griĉjo sur altaj piedoj kaj pendas horloĝo destinita por svingadi la pendolon kaj sonoradi. El la manĝejo eblas veni en ĉambron, kie staras ruĝaj foteloj. Tie sur tapiŝo malhelas makulo, kiun oni ĝis nun indikas al Griĉjo per fingro kaj grumblas. Post tiu ĉambro estas ankoraŭ alia, kien iri ne licas kaj kie ofte vidiĝas la patro — persono ekstreme enigma! La vartistino kaj panjo estas kompreneblaj: ili vestas Griĉjon, nutras kaj enlitigas lin, sed por kio estas la patro — malklaras. Estas ankoraŭ unu enigma persono, la onklino, kiu donacis al Griĉjo la tamburon. Ŝi jen aperas, jen malaperas. Kien ŝi malaperas? Griĉjo multfoje serĉis ŝin sub la lito, post la kofro kaj sub la sofo, sed ŝi tie ne estis…

Sed en tiu ĉi nova mondo, kie la suno pikas la okulojn, estas tiom da patroj, panjoj kaj onklinoj, ke oni ne scias al kiu kuri. Tamen la plej strangaj kaj absurdaj estas la ĉevaloj. Griĉjo gapas al iliaj moviĝantaj kruroj kaj povas kompreni nenion. Li gapas al la vartistino, petante klarigon, sed tiu mutas.

Subite li aŭdas teruran piedfrapadon… Sur la bulvardo, per ritmaj paŝoj, ĝuste kontraŭ lin, marŝas amaso da soldatoj kun ruĝaj vizaĝoj kaj kun bankvastoj subaksele. Griĉjo tute frostiĝas pro la teruro kaj demande rigardas al la vartistino: ĉu danĝere? Sed la vartistino nek kuras, nek ploras, do ne estas danĝere. Griĉjo sekvas per la okuloj la soldatojn kaj mem komencas marŝi laŭ ilia ritmo.

Du grandaj longmuzelaj katoj kun elŝovitaj langoj kaj levitaj vostoj transkuras la bulvardon. Griĉjo pensas, ke ankaŭ li devas kuri kaj ekkuras post ili.

— Haltu! — krias la vartistino, maldelikate kaptante lin je la ŝultroj. — Kien ci? Ĉu estis ordono petoli?

Jen iu vartistino sidas kaj tenas negrandan pelvon da oranĝoj. Griĉjo iras preter ŝi kaj senvorte prenas por si unu frukton.

— Kial vi tiel? — krias lia kunulino, frapas lian manon kaj eltiras la oranĝon. — Stultulo!

Nun Griĉjo plezure prenus vitrospliton, kiu kuŝas ĉe la piedoj kaj brilas kiel la lucerno, sed li timas denove ricevi frapojn sur sian manon.

— Respektan saluton! — subite Griĉjo aŭdas super si ies laŭtan densan voĉon kaj vidas altan viron kun helaj butonoj.

Je lia granda plezuro la viro donas al la vartistino sian manon, haltas apud ŝi kaj ekparolas. La suna brilo, bruo de fiakroj, ĉevaloj, helaj butonoj — ĉio estas tiom mirinde nova kaj ne timinda, ke la animo de Griĉjo pleniĝas je sento de ĝuo, kaj li komencas ridegi.

— Venu! Venu! — li krias al la viro kun la helaj butonoj, tirante lian baskon.

— Kien? — demandas la viro.

— Venu! — persistas Griĉjo.

Li ŝatus diri, ke estus bone kunpreni ankaŭ la patron, la panjon kaj la katon, sed lia buŝo parolas tute ne tion, kio estas necesa.

Post kelka tempo la vartistino flankiĝas de la bulvardo kaj kondukas Griĉjon en grandan korton, kie ankoraŭ kuŝas neĝo. Ankaŭ la helbutona viro kuniras. Ili preteriras neĝajn rokojn kaj flakojn, poste laŭ kota obskura ŝtuparo eniras ĉambron. Tie abundas fumo, odoras fritata viandaĵo. Iu virino staras antaŭ la forno kaj fritas kotletojn. La kuiristino kaj la vartistino interkisiĝas, sidiĝas kun la viro sur benkon kaj nelaŭte ekparolas. Griĉjo, envolvita en varmajn vestojn, eksentas netolereblan varmegon kaj sufokon.

“Kial tio?” — li pensas, ĉirkaŭrigardante.

Li vidas malhelan plafonon, dukornan potprenilon, fornon, kiu rigardas per granda nigra kavo.

— Paa-a-njo! — li ĝemas.

— Nu, ĉesu jam! — krias la vartistino. — Atendu iom!

La kuiristino surtabligas botelon, tri glasetojn kaj pirogon. La du virinoj kaj la helbutonulo intertintigas la glasetojn kaj kelkfoje trinkas, kaj la viro brakumas jen la vartistinon, jen la kuiristinon. Poste la triopo komencas mallaŭte kanti.

Griĉjo etendas la brakon al la pirogo, kaj oni donas al li peceton. Li manĝas kaj rigardas, kiel trinkas la vartistino. Ankaŭ li ŝatus trinki.

— Donu! Vartinjo, al mi! — li petas.

La kuiristino permesas al li gluti el sia glaseto. Li rondigas la okulojn, grimacas, ektusas kaj longe svingadas la brakojn, dum la kuiristino rigardas al li kaj ridas.

Reveninte hejmen Griĉjo komencas rakonti al la panjo, muroj kaj lito, kie li estis kaj kion vidis. Li parolas plejparte ne buŝe, sed per la vizaĝo kaj per la manoj. Li montras, kiel la suno brilas, kiel kuras ĉevaloj, kiel rigardas la terura forno kaj kiel trinkas la kuiristino…

Vespere li neniel povas ekdormi. La soldatoj kun la bankvastoj, grandaj katoj, ĉevaloj, vitrosplito, pelvo kun la oranĝoj, helaj butonoj — ĉio amasiĝis kaj premas al li la cerbon. Li turniĝas tien kaj reen kaj finfine, ne plu regante sin, ekploras.

— Febro! — diras la panjo tuŝante lian frunton per la polmo. — Kial tio al vi okazis?

— Forno! — Griĉjo ploras. — Foriru, forno!

— Verŝajne li manĝis superflue… — la patrino decidas.

Kaj Griĉjo, ŝvelanta pro la impresoj pri la nova, ĵus spertita, vivo, ricevas de la panjo kuleron da ricino.

Tradukis el la rusa lingvo Andrej Parfentjev


Notoj

Griĉjo (Гриша) aperis en Oskolki (1886, №14). La temon al Ĉeĥov donis redakciano de Oskolki Vladimir Bilibin, kiu 16 feb 1886 konsilis al li verki pri psikologio de eta infano kaj aludis Teĉjon, la adoptan filon de Nikolaj Lejkin. Pli frue aperis du Esperantaj tradukoj: de Kabanov (Duonmonata, 1909, №8) kaj de Ŝidlovskaja (Universo, 1911, №10). La traduko de A. Parfentjev aperis en Sveda alumeto.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov