Anton ChekhovGrosoj

Novelo de Anton ĈeĄov

Jam frumatene la tutan ĉielon kovris pluvnuboj; estis kviete, nevarme kaj enue, kiel ordinare dum la grizaj malserenaj tagoj, kiam superkampe jam longe pendas nuboj, sed la atendata pluvo ne venas. Veterinaro Ivano Ivanoviĉ kaj gimnazia instruisto Burkin jam laciĝis pro la paŝado, kaj la kampo ŝajnis al ili senfina. Antaŭe apenaŭ videblis ventmuelejoj de la vilaĝo Mironosickoje, vico de montetoj dekstre etendiĝis kaj malaperis malproksime post la vilaĝo; kaj ili sciis, ke ĝi estas rivera bordo, tie estas gresejoj, verdaj salikoj, bienoj, kaj se oni surirus monteton, de ĝi videblus vastega kampo, telegrafo kaj trajno elfore simila al rampanta raŭpo, kaj en tago serena oni povus vidi eĉ la urbon. Nun, dum la vetero estis kvieta, kaj la tuta naturo ŝajnis milda kaj humila, Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin estis plenaj de amo al tiuj kampoj kaj ambaŭ pensis pri tio, kiel vasta kaj belega estas ĉi tiu lando.

ā€” Pasintfoje, kiam ni estis en la fojnejo de vilaĝestro Prokofij, ā€” diris Burkin, ā€” vi intencis rakonti iun historion.

ā€” Jes, tiam mi volis rakonti pri mia frato.

Ivano Ivanoviĉ suspiris kaj antaŭ ol komenci la rakonton ekfumis sian pipon, sed ĝuste tiumomente ekpluvetis. Post kelkaj minutoj la pluvo jam intensiĝis, okupis la tutan regionon, kaj ne estis facile diveni, kiam ĝi ĉesos. Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin haltis kaj enpensiĝis. La hundoj, jam malsekaj, staris kun ŝrumpintaj vostoj kaj humile rigardis al ili.

ā€” Necesas ie trovi ŝirmon, ā€” diris Burkin. ā€” Ni iru al AljoÄ„in. Li loĝas proksime.

ā€” Jes, ni iru.

Ili turnis sin flanken kaj ekiris sur prifalĉita kampo, jen rekte, jen iom dekstriĝante, kaj atingis la vojon. BaldaÅ­ aperis poploj, ĝardeno, poste ruĝaj tegmentoj de grenejoj; ekbrilis la rivero kaj bildiĝis panoramo al vasta meandro kun muelejo kaj blanka naĝejo. Ĝi estis Sofjino, la loĝloko de AljoÄ„in.

La muelejo brue funkciis, surdigante la pluvon; la digo vibris. Tie, ĉe veturiloj, staris malsekaj ĉevaloj kun klinitaj kapoj, kaj tumultis homoj kovrintaj sin per sakoj. Estis malseke, kote kaj malkomforte, kaj la meandro aspektis malvarme kaj malice. Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin jam sentis malsekon, malpuron kaj misharmonion en la tuta korpo, iliaj piedoj plumbe pezis pro la koto, kaj trairinte la digon kaj suprenirinte al la garbejoj de la mastro, ili silentis, kvazaŭ kolerante unu kontraŭ la alia.

En unu el la garbejoj zumis grenventumilo, la pordo estis malfermita, kaj el ĝi kirle eliris polvo. Sur la sojlo staris AljoÄ„in, viro ĉirkaÅ­ kvardekjara, alta, korpulenta kaj longkrura, pli simila al profesoro aÅ­ pentristo ol al bienulo. Li surhavis blankan, longe nelavitan, ĉemizon zonitan per ŝnuro, pantalonon anstataÅ­is kalsono, kaj al liaj botoj gluiĝis koto kaj fojno. Liaj nazo kaj okuloj nigris pro la polvo. Li rekonis la alvenintojn kaj, videble, tre ekĝojis.

ā€” Bonvenu en la domon, sinjoroj, ā€” li diris ridetante. ā€” Mi tuj venos, post unu momento.

La domo estis granda, duetaĝa. AljoÄ„in loĝis malsupre en du ĉambroj kun volboj kaj malgrandaj fenestroj, kie iam loĝis intendantoj. La meblaro estis modesta, tie regis odoro de sekala pano, malmultekosta vodko kaj jungilaro. La suprajn salonojn li vizitis malofte, nur ĉe alveno de gastoj. En la domo Ivano Ivanoviĉ kaj Burkin estis renkontitaj de juna ĉambristino, tiel bela, ke ili haltis kaj rigardis unu al la alia.

ā€” Sinjoroj, vi ne povas imagi, kiel mi ĝojas vidi vin, ā€” diris AljoÄ„in enirante post ili en la antaŭĉambron. ā€” Kia surprizo! Pelagea, ā€” li diris al la ĉambristino, ā€” donu sekajn vestojn al la gastoj. Cetere, ankaÅ­ mi alivestu min. Sed antaÅ­e mi baniĝu, ĉar mi, ŝajne, ekde la printempo ne faris tion. Ĉu vi volas iri al la rivera naĝejo, dum ĉi tie oni preparos ĉion?

La bela Pelagea, tre delikata kaj laŭaspekte tre mola, alportis tukojn kaj sapon, kaj AljoĄin kun la gastoj iris al la naĝejo.

ā€” Jes ja, mi jam longe ne banis min, ā€” li parolis demetante siajn vestojn. ā€” Mia naĝejo, kiel vi vidas, estas bona, mia patro ĝin konstruis, sed mi tute ne havas tempon por baniĝo.

Li eksidis sur ŝtupeto, sapumis siajn longajn harojn kaj la kolon, kaj la akvo ĉirkaŭ li bruniĝis.

ā€” Jes, vereā€¦ ā€” grave diris Ivano Ivanoviĉ, rigardante al lia kapo.

ā€” Jam longe mi ne banis minā€¦ ā€” konfuzite ripetis AljoÄ„in kaj ankoraÅ­foje sapumis sin, kaj la akvo ĉirkaÅ­ li fariĝis inke viola.

Ivano Ivanoviĉ eliris el la naĝejo, brue plonĝis en la akvon kaj eknaĝis sub la pluvo, vaste svingante la brakojn kaj ondigante la akvon, kaj sur la ondoj balanciĝis blankaj nimfeoj. Li atingis la mezon de la rivero, subakviĝis, post unu minuto reaperis aliloke kaj plunaĝis, ofte subakviĝante kaj penante tuŝi la fundon. ā€œHo, Dio miaā€¦ ā€” li ripetadis ĝue. ā€” Ho, Dio miaā€¦ā€ Li atingis la muelejon, pri io interparolis kun kampuloj kaj returnis sin, kaj en la mezo de la rivero surdorsiĝis, metinte sian vizaĝon sub la pluvon. Burkin kaj AljoÄ„in jam vestiĝis kaj estis forirontaj, sed li ankoraÅ­ naĝis kaj plaÅ­dis.

ā€” Ho, Dio miaā€¦ ā€” li parolis. ā€” Ho, kompatu min, Dio!

ā€” Sufiĉe! ā€” kriis al li Burkin.

Ili revenis en la domon. Sed nur kiam en la granda supra salono oni lumigis lampon, kiam Burkin kaj Ivano Ivanoviĉ en silkaj negliĝoj kaj varmaj babuŝoj sidis sur foteloj, kaj AljoÄ„in, pura, kombita, en nova jako, paŝis en la salono kaj kun videbla ĝuo sentis varmon, puron, sekajn vestojn, malpezajn ŝuojn, kaj kiam la bela Pelagea, senbrue paŝanta sur la tapiŝo kaj milde ridetanta, alportis sur pleto teon kun konfitaĵo, ā€” nur tiam Ivano Ivanoviĉ komencis sian rakonton. Kaj ŝajnis, ke lin aÅ­skultas ne nur Burkin kaj AljoÄ„in, sed ankaÅ­ la junaj kaj maljunaj damoj kaj oficiroj, kiuj trankvile kaj severe rigardis el la oraj portret-kadroj.

ā€” Ni estas du fratoj, ā€” li komencis, ā€” mi, Ivano Ivanoviĉ, kaj la alia, Nikolao Ivanoviĉ, je du jaroj pli juna. Mi elektis sciencon kaj iĝis veterinaro, sed Nikolao ekde la deknaÅ­jara aĝo sidis en la gubernia fisko. Nia patro, Ĉimŝa-Gimalajskij, estis kantonisto. Ricevinte la oficiran rangon li heredigis al ni la nobelecon kaj etan bienon. Post lia morto oni forprenis la bieneton pro ŝuldoj, sed malgraÅ­ tio ni libere pasigis la infanaĝon en kamparo. Samkiel vilaĝaj infanoj, la tutajn tagojn kaj noktojn ni pasigis en kampoj kaj arbaroj. Ni gardis ĉevalojn, deŝiris baston, fiŝis kaj simileā€¦ Vi ja scias: kiu almenaÅ­ unu fojon en la vivo kaptis perĉon aÅ­ vidis aÅ­tune migrantajn merlojn ā€” kiel ili en klaraj friskaj tagoj are flugas super vilaĝo ā€” tiu ne plu estas urbano, ĝis la morto lin logos la libero. Mia frato enuegis ĉe la fisko. La jaroj pasis, sed li plusidis en la sama loko, skribis la samajn paperojn kaj ĉiam pensis pri la samo ā€” pri reveno en la kamparon. Kaj tiu enuo iom-post-iom fariĝis certa deziro, revo pri akiro de negranda bieneto ie ĉe rivero aÅ­ lago.

Li estis bonkora, milda homo, mi lin amis, sed mi neniam aprobis lian deziron ŝlosi sin por la tuta vivo en la propra bieno. Oni diras, ke la homo bezonas nur tri arŝinojn da tero. Sed ja tri arŝinojn bezonas kadavro, ne la homo. Nun oni diras ankaÅ­, ke estas bone, ke nia intelektularo inklinas al la tero kaj strebas al bienoj. Sed tiuj bienoj estas la samaj kiel la tri arŝinoj da tero. Forlasi la urbon, la batalon, la bruon de la vivo, forlasi ilin kaj kaŝi sin inter la kvar muroj de bieno ā€” tio estas ne la vivo, sed egoismo, pigro, iuspeca monaÄ„eco, sed senheroa monaÄ„eco. La homo bezonas ne tri arŝinojn da tero, nek bienon, sed la tutan terglobon, la tutan naturon, en kies vasto li povu realigi ĉiujn ecojn kaj specifaĵojn de sia libera spirito.

Mia frato Nikolao en sia kancelario revis, kiel li manĝos sian propran brasiksupon, kiu tiel bonguste odorigas la tutan korton, manĝos sur verdaj herboj, dormos sub la suno, dum horoj sidados sur apudporda benko kaj rigardos al kampoj kaj arbaro. Libroj pri agrokulturo kaj diversaj konsiloj en kalendaroj estis lia ĝojo, lia ŝatata spirita nutraĵo. Ankaŭ gazetojn li ŝatis legi, sed li legis nur anoncojn pri ofertoj de grenkampoj kaj gresejoj kun biendomo, rivero, ĝardeno, muelilo kaj baraĵlago kun fluanta akvo. En lia kapo bildiĝis ĝardenaj padoj, floroj, fruktoj, sturnujoj, karasoj en lagoj kaj, vi ja komprenas, similaj aferoj. La imagataj bildoj ŝanĝiĝis depende de la renkontitaj anoncoj, sed ial en ĉiu el ili nepre estis grosa arbustaro. Sen ĉeesto de grosujoj li povis imagi neniun bienon, neniun poezian lokon.

ā€” La kampara vivo havas siajn oportunaĵojn, ā€” li kutimis diri. ā€” Jen vi sidas sur balkono, temanĝas, kaj en la lago viaj anasoj naĝas, aromas bonege, kajā€¦ kaj grosujoj kreskas.

Li estis pentranta la planon de sia bieno, kaj ĉiufoje la plano rezultis same: a) sinjora domo, b) servistejo, c) legomĝardeno, ĉ) grosejo. Li vivis avaran vivon: manĝis kaj trinkis nesufiĉe, vestiĝis kvazaŭ ĉifonulo, ŝparis monon kaj deponis ĝin en banko. Li estis tre avara. Vidi lin dolorigis min, kaj mi de tempo al tempo ion donis al li kaj sendis donacojn je festoj, sed ankaŭ tion li ŝparis. Se homon ideo obsedas, oni ne povas ŝanĝi lin.

Jaroj pasis. Li ricevis oficon en alia gubernio, atingis sian kvardekan jaron, sed plu legis la gazetanoncojn kaj hamstris monon. Poste mi aÅ­dis, ke li edziĝis. Por la sama celo ā€” aĉeto de bieno kun grosejo. Li edzinigis al si maljunan nebelan vidvinon, sen ajna korinklino, sed nur pro tio, ke ŝi havis iom da mono. AnkaÅ­ kun ŝi li vivis avare, permesis al ŝi nur modestan manĝon kaj ŝian monon deponis por sia konto. Pli frue ŝi estis edzino de poŝtestro kaj kutimis manĝi kukojn kaj trinki brandojn; sed ĉe la dua edzo ŝi eĉ sekalan panon ne havis en sufiĉa kvanto. Pro tia vivo ŝi ekvelkis kaj post ĉirkaÅ­ tri jaroj iris en la transan mondon. Kompreneble, mia frato neniam pensis, ke ĝuste li venigis ŝin en la tombon. Mono, samkiel vodko, faras la homon bizara. Foje en nia urbo komercisto estis mortanta. AntaÅ­ la morto li petis alporti teleron da mielo kaj formanĝis sian tutan monon kaj la obligaciojn kun la mielo, ke neniu ricevu ilin. Alifoje en fervoja stacio mi inspektis gregojn, kaj tiutempe iu revendisto de brutoj trafis sub lokomotivon, kiu fortranĉis lian kruron. Ni portis lin al hospitalo, la sango fluis terure, sed li daÅ­re petis, ke oni retrovu la kruron kaj incitiĝis: ja en la boto de la fortranĉita kruro estis dudek rubloj, kaj iu ja povus preni la monon.

ā€” Nu, tio estas aliopera ario, ā€” Burkin diris.

ā€” Post la morto de sia edzino, ā€” daÅ­rigis Ivano Ivanoviĉ post duonminuta pripenso, ā€” mia frato komencis serĉi bienon. Certe, oni povas eĉ kvin jarojn elektadi, sed fine erari kaj aĉeti tute ne tion, pri kio oni revis. Nikolao tra makleristo, kun repreno de ŝuldo, aĉetis cent dudek hektarojn kun sinjora domo, kun servistejo, kun parko, sed tie estis nek horto, nek grosujoj, nek lageto kun anasoj. Rivero estis, sed ĝia koloro similas al kafo, ĉar unuflanke de la bieno situas brikejo, kaj aliflanke ā€” ostprilabora fabriko. Sed mia Nikolao Ivanoviĉ ne longe malgajis; li mendis per poŝto dudek grosujojn, plantis ilin kaj ekloĝis kiel bienulo.

Pasintjare mi gastis ĉe li. Mi pensis, ke mi venos kaj vidos kiel statas la aferoj. En siaj leteroj la frato titolis sian bienon: Sovaĝejo Ĉumbarlokovo, alinome Gimalajskoje. Mi venis al ā€œAlinome Gimalajskojeā€ posttagmeze. Estis varmege. Ĉie estis kavoj, bariloj, palisaroj, vice plantitaj piceoj ā€” ne estis klare, kiel veni en la korton, kie starigi la ĉevalon. Mi ekiris al la domo kaj renkonte al mi iris ruf-fela hundo, dika, porkeska. Ĝi ŝatus boji, sed ne bojis pro la pigro. El la kuirejo eliris nudpieda kuiristino vestita per mallonga jupo, dika, ankaÅ­ simila al porko. Ŝi diris, ke la sinjoro ripozas post la tagmanĝo. Mi venis al li ā€” la frato sidis sur la lito, kun litkovrilo sur la genuoj; li maljuniĝis, dikiĝis, lia vizaĝo ŝvelgrasiĝis; liaj vangoj, nazo kaj lipoj etendiĝis antaÅ­en ā€” kvazaÅ­ li intencus grunti en la litkovrilon.

Ni brakumis nin kaj larmetis pro la ĝojo kaj pro la trista penso, ke iam ni junis, kaj nun ambaŭ estas grizharaj, kaj la morto baldaŭ venos. Li vestiĝis kaj kondukis min por montri la bienon.

ā€” Nu, kiel vi ĉi tie fartas? ā€” mi demandis.

ā€” Danke al Dio, sufiĉe bone.

Li ne plu estis la antaÅ­a timida kaj malfeliĉa oficisto, sed vera bienulo, sinjoro. Li kutimiĝis al la kampara vivo kaj jam ĝuis ĝin: li multe manĝis, frekventis sian banejon, konstante dikiĝis kaj jam procesis kontraÅ­ la komunumo kaj ambaÅ­ fabrikoj kaj sentis ofendon, kiam la kampuloj ne titolis lin ā€œvia nobela moŝtoā€. AnkaÅ­ pri sia animo li zorgis fundamente, sinjorece, kaj la bonajn aferojn li faris ne simple, sed gravmiene. Kiajn bonajn aferojn? Li kuracis la kampulojn de ĉiuj malsanoj per sodo kaj ricinoleo. Je sia nomfesto li servigis dankomeson meze de la vilaĝo kaj poste surtabligis duonsitelon da vodko por ĉiuj, ĉar li pensis, ke tiel decas. AÄ„, la terura duonsitelo! Jen dika bienulo trenas vilaĝanojn al la estro de la zemstvo pro tio ke iliaj brutoj paŝtis sin sur lia kampo, kaj sekvatage, je la festo, li surtabligas duonsitelon, kaj ili trinkas vodkon, huraas kaj, ebriaj, riverencas lin ĝispiede. Pliboniĝo de la vivo, sateco, nenifarado evoluigas ĉe la rusa homo insolentan sintrotakson. Nikolao Ivanoviĉ, kiu en la gubernia fisko timis havi propran opinion eĉ pri si mem, nun eldiris nur senkontestajn verojn per ministra voĉo: ā€œLa klerigo necesas, sed por la popolo ĝi estas antaÅ­tempaā€, ā€œVergado ĝenerale estas malutila, sed en certaj kazoj ĝi estas utila kaj neanstataÅ­igeblaā€.

ā€” Mi konas la popolon kaj scias trakti ĝin, ā€” li parolis. ā€” La popolo min amas. Mi nur movas la fingron, kaj la popolo faras ĉion, kion mi deziras.

Kaj tio, komprenu, estis dirata kun saĝa, bona rideto. Li eble dudekfoje ripetis: ā€œni, nobelojā€, ā€œmi, kiel nobeloā€; evidente, li ne plu memoris, ke nia avo estis ordinara kampulo, kaj la patro ā€” soldato. Eĉ nia tute absurda familia nomo, Ĉimŝa-Gimalajskij, ŝajnis al li belsona, nobela kaj tre agrabla.

Tamen temas ne pri li, sed pri mi. Mi ŝatus rakonti al vi, kiel mi ŝanĝiĝis dum la malmultaj horoj, pasigitaj en la bieno. Por la vespera temanĝo la kuiristino surtabligis plenan teleron da grosoj. La grosoj estis ne aĉetitaj, sed la propraj, rikoltitaj unuafoje post kiam oni plantis la arbustojn. Nikolao Ivanoviĉ ekridis kaj ĉirkaÅ­ unu minuton silente, kun larmoj, rigardis al la grosoj ā€” li ne povis paroli pro la emociiĝo, poste li enbuŝigis unu beron, rigardis al mi kun jubilo de infano, kiu finfine ricevis sian ŝatatan ludilon, kaj diris:

ā€” Kiaj bongustaj!

Kaj li plu avide manĝis ripetante:

ā€” AÄ„, kiaj bongustaj! Gustumu!

Ili estis acidaj kaj malmolaj, sed, kiel diris Puŝkin: ā€œOl verojn, ni preferas la trompon, kiu nin nobligasā€. Mi vidis feliĉan homon, kies plej granda revo estis tiel evidente realiĝanta, homon, kiu venis al sia celo kaj ricevis la deziraton, kiu jam kontentis pri sia sorto kaj pri si mem. Miajn pensojn pri la homa feliĉo ĉiam akompanas io trista; sed kiam mi ekvidis la feliĉan homon, min ekposedis tre peza sento, simila al despero. Precipe malbone mi fartis nokte. Oni aranĝis por mi liton en la ĉambro apud la dormoĉambro de la frato, kaj mi bone aÅ­dis, kiel li maldormis kaj kiel li leviĝis kaj kiel li venis al la telero da grosoj kaj prenis po unu beron. Mi meditis: efektive, kiom multas kontentaj, feliĉaj homoj! Kiel depriman forton ili havas! Vidu tian vivon: arogo kaj nenifarado de la fortuloj, malklereco kaj bruteco de la malfortuloj, ĉie estas terura malriĉo, degenero, malvasto, drinkado, hipokriteco, mensogoā€¦ Sed malgraÅ­ tio en ĉiuj domoj kaj stratoj estas trankvile kaj kviete. Inter kvindek mil loĝantoj neniu krias, nek laÅ­te protestas. Ni vidas tiujn, kiuj iras al bazaro por manĝaĵoj, tage manĝas, nokte dormas, kiuj babilas, geedziĝas, maljuniĝas, senemocie trenas al tombejo siajn mortintajn proksimulojn; sed ni nek vidas, nek aÅ­das tiujn, kiuj suferas, kaj la teruraĵoj de la vivo okazas ie post la kulisoj. Ĉio estas trankvila kaj kvieta, kaj protestas nur la muta statistiko: tiom da personoj freneziĝis, tiom da vodko estas fortrinkita, tiom da infanoj malsatmortis. Kaj tiu ordo evidente estas necesa; evidente la feliĉulo fartas bone nur pro tio, ke la malfeliĉuloj silente trenas sian vivoĉaron, kaj sen tiu silento la feliĉo ne estus ebla. Komuna hipnoto. Necesas, ke apud la pordo de ĉiu kontenta feliĉulo staru iu kun martelo kaj konstante memorigu per frapado, ke estas malfeliĉuloj, ke, malgraÅ­ la feliĉo, la vivo pli aÅ­ malpli frue kaptos lin per siaj ungoj. Venos malfeliĉo ā€” perdoj, malsanoj, mizero, kaj neniu lin vidos, nek aÅ­dos, samkiel nun li ne vidas kaj ne aÅ­das aliajn. Sed mankas la homo kun la martelo, la feliĉulo plu ĝuas la vivon, kaj la etaj vivzorgoj afliktas lin ne pli ol vento tremolon, ā€” do, ĉio estas en ordo.

ā€” Tiunokte mi klare komprenis, ke ankaÅ­ mi estis kontenta kaj feliĉa, ā€” daÅ­rigis Ivano Ivanoviĉ ekstarinte. ā€” AnkaÅ­ mi ĉe tagmanĝo aÅ­ ĉasado instruis, kiel oni devas vivi, kion necesas kredi, kiel endas regi la popolon. AnkaÅ­ mi parolis, ke la lernado estas lumo kaj la klerigo necesas, sed por la ordinaraj homoj sufiĉas nur la aboco. La libero estas bona, mi parolis, sen ĝi oni ne povas vivi, samkiel sen la aero, sed necesas iom atendi. Jes, mi tiel parolis, kaj nun mi demandas: por kio necesas atendi? ā€” demandis Ivano Ivanoviĉ, severe rigardante al Burkin. ā€” Por kio atendi, mi vin demandas? Pro kiuj motivoj? Oni diras al mi, ke ne eblas tuj fari ĉion, ke ĉiu ideo realiĝas iom post iom, en sia tempo. Sed kiu tion diras? Kie estas la pruvoj, ke tio estas justa? Vi referencas al la natura ordo, al la laÅ­leĝeco de la fenomenoj, sed ĉu estas ordo kaj laÅ­leĝeco en tio, ke mi, viva kaj racia homo, devas stari antaÅ­ fosaĵo kaj atendi, ke ĝi malaperu mem, aÅ­ ŝlimo plenigu ĝin, dum mi povus transsalti la fosaĵon aÅ­ konstrui super ĝi ponton. Mi denove demandas: por kio atendi? Atendi, kiam ne estas fortoj por vivi, sed estas bezono kaj deziro vivi!

Mi forveturis de la frato frumatene, kaj de tiam mi ne plu povas toleri restadon en urboj. Min deprimas la silento kaj kvieto, mi timas rigardi al fenestroj, ĉar nenio afliktas min pli ol feliĉa familio, temanĝanta ĉe tablo. Mi jam estas maljuna kaj ne taÅ­gas por batalo, mi ne kapablas eĉ malami. Mi nur malgajas interne, afliktiĝas, bedaÅ­ras, nokte mia kapo brulas pro inundo de pensoj, kaj mi ne povas dormiā€¦ AÄ„, se mi estus juna!

Ivano Ivanoviĉ emociite trairis la ĉambron de angulo al angulo kaj ripetis:

ā€” Se mi estus juna!

Subite li venis al AljoĄin kaj komencis premi liajn manojn.

ā€” PaÅ­lo Konstantinoviĉ! ā€” li diris per kaĵola voĉo, ā€” ne trankviliĝu, ne permesu dormigi vin! Dum vi estas juna, forta, vigla, ne laciĝu fari la bonon! La feliĉo ne ekzistas, kaj ĝi ne devas ekzisti, kaj se en la vivo estas iu senco kaj celo, do tiuj senco kaj celo estas ne via feliĉo, sed io pli racia kaj grandioza. Faru bonon!

Ivano Ivanoviĉ diris tion kun humila, petanta rideto, kvazaŭ li petus ion persone por si mem.

Poste ili sidis sur foteloj, en diversaj anguloj de la salono kaj silentis. La rakonto de Ivano Ivanoviĉ kontentigis nek Burkinon, nek AljoÄ„inon. Kiam el la oraj kadroj rigardis generaloj kaj damoj, kiuj ŝajnis vivaj en la krepusko, estis enuige aÅ­di rakonton pri la malfeliĉa oficisto, kiu manĝis grosojn. Ial ili ŝatus paroli kaj aÅ­di pri rafinitaj homoj, pri virinoj. Kaj tio, ke ili sidis en la salono, kie ĉio ā€” la tegita lustro kaj foteloj, kaj surplankaj tapiŝoj ā€” ĉio parolis, ke ĉi tie iam paŝadis, sidis, temanĝis ĝuste la homoj, kiuj nun rigardis de la bildoj, kaj tio, ke ĉi tie nun senbrue paŝadis la bela Pelagea, ā€” tio estis pli bona ol ajna rakonto.

AljoÄ„in tre deziris dormi; pro mastrumaj zorgoj li ellitiĝis frue, je la tria horo matene, kaj nun liaj okuloj preskaÅ­ fermiĝis, sed li timis, ke la gastoj sen li komencos rakonti ion interesan, kaj li ne foriris. Li ne pripensis, ĉu estas saĝa kaj ĝusta la ĵusa rakonto de Ivano Ivanoviĉ; la gastoj parolis nek pri grio, nek pri fojno, nek pri gudro, sed pri io ne havanta rektan rilaton al lia vivo, tial li estis ĝoja kaj volis, ke ili daÅ­riguā€¦

ā€” Tamen tempas dormi, ā€” diris Burkin ekstarante. ā€” Permesu deziri al vi bonan nokton.

AljoÄ„in ĝisrevidis kaj iris malsupren al sia dormejo, kaj la gastoj restis supre. Ili ricevis por la nokto grandan ĉambron, kie staris du malnovaj litoj kun ĉizaĵoj, kaj en angulo estis ebura krucifikso. Iliaj vastaj kaj malvarmetaj litoj, preparitaj de la bela Pelagea, agrable kaj freŝe odoris.

Ivano Ivanoviĉ silente senvestiĝis kaj enlitiĝis.

ā€” Dio, pardonu nin, pekulojn! ā€” li diris kaj komplete kovris sin per litotuko.

Lia pipo, kiu kuŝis surtable, forte odoris tabakon, kaj Burkin longe maldormis kaj neniel povis kompreni, de kie venas tiu malagrabla odoro.

La pluvo dum la tuta nokto frapis la fenestrojn.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


Notoj

Grosoj (ŠšŃ€Ń‹Š¶Š¾Š²Š½ŠøŠŗ) aperis en Russkaja myslj (1898. ā„–8). La Esperanta traduko de A. Korĵenkov aperis en Sveda alumeto kaj en Rusa novelaro.

Pasintfojeā€¦ Tiam Burkin rakontis al Ivano Ivanoviĉ pri Belikov (Vd. La homo en ujo).

naĝejo (R ŠŗуŠæŠ°Š»ŃŒŠ½Ń). Konstruaĵo sur rivero aÅ­ lago, aÅ­ sur ties bordo, por banado kaj naĝado, ofte kun vestoŝanĝejo.

kantonisto. En 1805ā€“65 en Ruslando tiel estis nomataj soldataj filoj, kiuj de la naskiĝo apartenis al la armeo; ili lernis en specialaj lernejoj kaj havis ŝancon iĝi oficiroj.

ā€œOl verojn ni preferas la trompon, kiu nin nobligasā€¦ā€ Malĝusta cito el Heroo (1830) de Puŝkin (ā€œOl fiajn verojn, mi preferas / La trompon kiu nin nobligasā€¦ā€).


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton ĈeÄ„ov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aÅ­ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton ĈeĄov