Anton ChekhovĤameleono

Novelo de Anton Ĉeĥov

Sur bazara placo iras polica inspektoro Oĉumelov en nova uniforma palto, kun saketo enmane. Post li marŝas rufhara policano kun kribrilo plenplena da konfiskitaj grosoj. Regas silento… Sur la placo estas neniu… La malfermitaj pordoj de butikoj kaj drinkejoj gapas al la mondo triste, kvazaŭ malsataj faŭkoj; apud ili ne estas eĉ almozuloj.

— Do, vi mordemas, malbenita? — subite aŭdas Oĉumelov. — Hej, knaboj, ne lasu ĝin forkuri. Nun mordi ne licas. Tenu ĝin! Ha… a!

Aŭdiĝas hunda jelpo. Oĉumelov rigardas flanken kaj vidas, ke de la hejtligna magazeno de negocisto Piĉugin sur tri kruroj saltkuras hundo, de tempo al tempo retrorigardante. Ĝin persekutas viro en indiena amelita ĉemizo kaj malbutonita veŝto. Li kuras post ĝi kaj, ĵetinte la korpon antaŭen, falas teren kaj kaptas la malantaŭajn krurojn de la hundo. Aŭdiĝas duafoje la hunda jelpo kaj krio: “Tenu ĝin!” El la butikoj elŝoviĝas dormemaj vizaĝoj, kaj baldaŭ ĉe la magazeno, kvazaŭ el sub la tero, aperas homamaso.

Bildo de Maria Bazhenova
— Ŝajne, estas malordo, via moŝto!.. — diras la policano.

Oĉumelov faras armeeskan duonturnon maldekstren kaj marŝas al la amaso. Ĉe la pordego de la magazeno li vidas la supre menciitan viron en la malbutonita veŝto kiu, levinte la dekstran manon, montras al la amaso sian sangantan fingron. Sur lia duonebria mieno kvazaŭ estas skribite: “Jen mi prenos de vi kompenson, kanajlo!” kaj la fingro mem aspektas kiel signo de l' venko. Ĉi tiun viron Oĉumelov rekonas kiel juveliston Ĥrjukin. En la centro de la homamaso, dismetinte la antaŭajn krurojn kaj tremante per la tuta korpo, sur la tero sidas la kaŭzinto de la skandalo — blankfela levrelido kun akra muzelo kaj flava makulo sur la dorso. En ĝiaj larmantaj okuloj estas esprimo de angoro kaj timego.

— Pro kiu okazo ĉi tie? — demandas Oĉumelov puŝante sin tra la amaso. — Kial ĉi tie? Kial vi la fingron?.. Kiu kriis?

— Mi iris, via moŝto, neniun incitante… — ekparolas Ĥrjukin, tusante en la pugnon. — Por trakti pri hejtligno kun Demetrio Dmitriĉ, kaj subite tiu pleba hundo, tute sen kaŭzo, mian fingron, jen… Pardonu min, sed mi estas viro, kiu laboras. Mia laboro estas subtila. Oni do pagu al mi, ĉar tiun ĉi fingron mi eble dum semajno ne povos uzi… Neniu leĝo, via moŝto, preskribas tion, ke oni pro bestaĉo suferu… Se ĉiu mordos, prefere oni ne vivu en tiu ĉi mondo.

— Hm!.. Jes… — Oĉumelov severe diras, tusante kaj movante la brovojn. — Jes… Kies estas la hundo? Mi tion ne lasos senpuna. Mi montros al vi, kio farendas, se oni lasas hundojn sen prizorgo. Necesas atentigi pri la sinjoroj, kiuj neglektas ordonojn. Post kiam oni monpunos tiun fiulon, li scios, kion signifas hundo kaj alia senprizorga bestaro. Mi lin draŝos plej ekzemple!.. Jeldyrin, — li diris al la policano, — eksciu, kies estas la hundo kaj verku protokolon! Kaj la hundon necesas ekstermi. Senprokraste! Probable ĝi estas rabia… Mi demandas: kies estas la hundo?

— Ĝi eble estas de generalo Ĵigalov! — krias iu el la amaso.

— Ĉu de generalo Ĵigalov? Hm!.. Formetu, Jeldyrin, mian palton. Terura varmego! Probable baldaŭ pluvos. Mi nur ne komprenas, kiel ĝi povis vin mordi? — Oĉumelov diras al Ĥrjukin. — Ĉu ĝi kapablas atingi vian fingron? Ĝi estas eta, sed vi estas jena grandegulo! Vi verŝajne ĝissange vundis la fingron per najlo, kaj poste ekhavis la ideon pri kompenso. Vi ja… konata popolo estas! Mi bone konas vin, diablojn!

— Li, via moŝto, en ĝian muzelon ŝovis cigaredon, por amuzo, kaj ĝi sin montris ne dupo kaj mordis. Kverelema ulo li estas, via moŝto.

— Vi mensogas, unuokululo! Vi nenion vidis. Kial do vi mensogas? Lia moŝto estas saĝa sinjoro, kaj li komprenas, kiu mensogas kaj kiu parolas sincere kvazaŭ antaŭ Dio… Sed se mi mensogas, ni iru al juĝisto. En lia leĝo ĉio estas skribita… Nun ĉiuj estas egalaj… Mia frato ja servas kiel ĝendarmo, se vi deziras scii…

— Ne palavru!

— Ne, ĝi ne estas generala… — saĝ-aspekte rimarkigas la policano. — Tiajn la generalo ne havas. Li havas plejparte halthundojn.

— Ĉu vi certe scias tion?

— Certe, via moŝto.

— Ankaŭ mi scias. La generalo tenas multekostajn purrasajn hundojn, sed ĉi tiu estas diablo-scias-kia! Nek felo, nek muzelo: nura plebeco… Ĉu teni tian hundon? Via cerbo iris promeni! Ĉu vi scias, kio okazus, se tian hundon oni vidus en Peterburgo aŭ en Moskvo? Tie oni ne konsultus la leĝon, sed tuj mortigus. Vi, Ĥrjukin, estas viktimo kaj ne lasu la aferon nefinita… Necesas doni bonan lecionon! Jam!

— Sed eble ĝi estas generala… — la policano pensas voĉe. — Ja sur ĝia muzelo nenio estas skribita… Antaŭ kelkaj tagoj mi vidis tian hundon en lia korto.

— Certe, ĝi estas generala! — voĉis iu en la amaso.

— Hm!.. Metu, frato Jeldyrin, sur min la palton… Ial vento aperis… Mi febretas… Konduku ĝin al la generala domo kaj demandu tie. Diru, ke mi ĝin trovis kaj sendis al li. Kaj diru, ke oni ne ellasu ĝin eksteren… Ĝi eble estas multekosta, kaj se ĉiu porkulo pikaĉos ĝian nazon per cigaredo, ĝi baldaŭ estos kripligita. La hundo estas delikata besto… Sed vi, ŝtipkapulo, mallevu la manon. Ĉesu elmontri vian stultan fingron! Vi mem kulpas!..

— Jen iras la generala kuiristo, ni lin demandu… Hej, Proĥoro! Venu ĉi tien! Vidu la hundon… Ĉu via?

— Jen vi elpensis! Tiaspecajn ni neniam havis.

— Do, ne estas pri kio demandi, — diras Oĉumelov. — Ĝi estas senmastra. Ne necesas longe paroli… Se estas dirite, ke ĝi estas senmastra, do ĝi estas senmastra. Necesas ekstermi ĝin, kaj fino.

— Ĝi ne estas nia… — daŭrigas Proĥoro. — Ĝi apartenas al la frato de la generalo, kiu venis antaŭ nelonge. Nia generalo ne ŝatas levrelojn. Sed lia frato estas ŝatanto…

— Ĉu vere venis la frato de lia generala moŝto? Ĉu Vladimiro Ivanoviĉ? — demandas Oĉumelov, kaj lian tutan vizaĝon inundas humila rideto. — Ho, Dio! Sed mi ne sciis! Ĉu li bonvolis veni por gasti?

— Jes, por gasti…

— Ho, Dio!.. La fraton vidi li sopiris… Sed mi eĉ ne sciis! Do la hundeto estas lia, ĉu? Mi tre ĝojas… Prenu ĝin… Tamen la hundeto estas nemalbona… Tre vigla… Jen, kaptis la fingron de tiu ulo! Ha-ha-ha… Nu, kial vi tremas?.. Rrr… Rr… Koleras, kanajlo, la hundidĉjo…

Proĥoro vokas la hundon kaj foriras kun ĝi de la magazeno… La amaso ridegas pri Ĥrjukin.

— Mi ankoraŭ traktos vin! — minacas lin Oĉumelov kaj, kunbaskigante la palton, daŭrigas sian iron sur la bazara placo.

Tradukis el la rusa lingvo Tatjana Vŝivceva


Noto

Ĥameleono (Хамелеон) aperis en Oskolki (1884, №36) kun subtitolo Eta sceno. Pro ĝia traduko T. Vŝivceva iĝis laŭreato de Liro-99. La traduko aperis en La Ondo de Esperanto (2000, №3) kaj en Rusa novelaro.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov