Anton ChekhovPost la Kristnasko

Novelo de Anton Ĉeĥov

I

— Kion skribi? — demandis Jegor kaj trempis plumon en inkon.

Vasilisa jam dum kvar jaroj ne renkontiĝis kun sia filino. Ŝia filino Efimia post la edziniĝo forveturis kun sia edzo en Peterburgon, ŝi sendis du leterojn kaj poste senspure malaperis, kaj neniu sciis ion pri ŝi. Melkante la bovinon matene, hejtante la fornon, aŭ dormetante nokte — la maljunulino ĉiam pensis nur pri la samo: kio okazis al Efimia, ĉu ŝi vivas? Necesis sendi al ŝi leteron, sed ŝia maljuna edzo ne sciis skribi, kaj mankis iu, kiun ŝi povus peti pri helpo.

Kiam komenciĝis Kristnaska festaro, Vasilisa ne eltenis kaj iris en gastejon al frato de l' gastejmastrino, Jegor, kiu reveninte el armeo pasigis senfare la tempon hejme, en la gastejo. Onidire li povosciis bone skribi leterojn kontraŭ deca pago. En la gastejo Vasilisa interparolis kun la kuiristino, poste kun la mastrino, poste kun Jegor mem. Ili interkonsentis pri dek kvin kopekoj.

Nun — je la dua festa tago post la Kristnasko, en la gasteja kuirejo — Jegor sidis ĉe tablo tenante la plumon. Vasilisa staris antaŭ li enpensiĝinte, kun zorgoplena kaj malĝoja mieno. Kun ŝi venis ankaŭ ŝia maljuna edzo Petro, tre magra, alta, kun bruna kalvo; li staris kaj rigardis senmove kaj rekte, kiel blindulo. Sur la forno en kaserolo estis kuirata porkaĵo; ĝi siblis kaj snufis, kaj ŝajnis ke ĝi parolas: “Flu-flu-flu”. Estis sufoke.

— Kion skribi? — denove demandis Jegor.

Bildo de Larisa Jakovleva
— Ĉu kion! — diris Vasilisa kolere kaj suspekteme rigardante al li. — Ne urĝu! Ja vi skribas ne senpage, sed kontraŭ mono! Nu, skribu. Al nia kara bofilo Andreo Ĥrisanfoviĉ kaj al nia amata solfilino Efimia Petrovna ni sendas kun amo profundan riverencon kaj neniam rompeblan gepatran benon.

— Farite. Pafu plu.

— Ankoraŭ ni gratulas okaze de la festo Kristnaska, ni estas vivaj kaj sanaj kaj deziras ke tion ankaŭ al vi donu Sinjoro… Reĝo de l' Ĉielo.

Vasilisa iom pensis kaj interŝanĝis rigardojn kun la maljuna edzo.

— Kaj deziras ke tion ankaŭ al vi donu Sinjoro… Reĝo de l' Ĉielo… — ŝi ripetis kaj ekploris.

Ŝi povis diri nenion plu. Sed antaŭe, kiam ŝi pensadis dum la noktoj, al ŝi ŝajnis, ke eĉ dek leteroj ne sufiĉus por ĉio. Post la forveturo de la filino kun sia edzo pasis multe da tempo, la maljunaj geedzoj vivis kiel orfoj kaj peze ĝemis nokte, kvazaŭ post entombigo de la filino. Dum tiu tempo en la vilaĝo estis tre multaj diversaj okazintaĵoj, multaj nuptoj kaj mortoj. Tre longaj estis la vintroj! Tre longaj noktoj!

— Varmege! — diris Jegor, malbutonante la veŝton. — Eble sepdek gradoj. Kio plu? — li demandis.

La gemaljunuloj silentis.

— Kion via bofilo tie faras? — demandis Jegor.

— Li estas ekssoldato, karulo, vi ja scias, — la maljunulo respondis mallaŭte. — Li revenis el la armeo en la sama tempo kun vi. Li estis soldato, kaj nun li do estas en Peterburgo en akvokuracejo. La doktoro kuracas malsanulojn per akvo. Li do estas la pordisto de l' doktoro.

— Jen ĉi tie estas skribite… — diris la maljunulino, prenante el la tuko leteron. — Efimia sendis ĝin antaŭ longe. Eble ili jam ne estas en ĉi tiu mondo.

Jegor iom pensis kaj komencis rapide skribi.

“En la nuna tempo, — li skribis, — ĉar la sorto via per si difinis la Militan Karieron, do ni konsilas al Vi konsulti la Statuton de Disciplinaj Punoj kaj de Krimaj Leĝoj de Fako Milita, kaj Vi konstatos en ĉi Leĝo la civilizon de la Rangoj de Fako Milita”.

Li estis skribanta kaj voĉleganta la skribitan tekston, kaj Vasilisa pensis, ke necesas skribi pri la pasintjara mizero: greno ne sufiĉis eĉ ĝis la Kristnasko kaj ili devis vendi la bovinon. Necesas peti monon, necesas skribi, ke la maljunulo ofte malsanas kaj, verŝajne, baldaŭ rekomendos sian animon al Dio… Sed kiel eblas esprimi tion per vortoj? Kion diri unue kaj kion poste?

“Bone volu atentiĝi, — Jegor daŭrigis skribi, — al la 5a volumo de Dekretoj Militaj. Soldato estas Nomo komuna, Fama. Soldato estas nomata la plej unua Generalo kaj la lastega Ano de Armeo”.

La maljunulo movis la lipojn kaj mallaŭte diris:

— Vidi la genepojn — tio estus bona.

— Kiuj genepoj? — demandis la maljunulino kaj kolere rigardis al li. — Ja ili eble eĉ ne estas!

— Ĉu genepoj? Sed eble ja estas. Kiu scias!

“Kaj pro tial Vi povas juĝi, — rapidis Jegor, — kiu malamiko estas Fremduja kaj kiu Interna. Nia plej unua Interna Malamiko estas: Bakĥo”.

La plumo knaris, farante sur la papero strangajn signojn similajn je fiŝhokoj. Jegor rapidis kaj ĉiun linion tralegis kelkfoje. Larĝe dismetinte siajn krurojn sub la tablo, li sidis sur tabureto sata, sana, larĝmuzela, ruĝnuka. Li estis enkorpiĝo de la trivialeco — kruda, aroganta, nevenkebla, fiera pro sia naskiĝo kaj maturiĝo en la trinkejo — kaj Vasilisa estis bone komprenanta, ke temas pri la trivialeco, sed ŝi ne povis tion esprimi per vortoj kaj nur rigardis al Jegor kolere kaj suspekteme. Pro lia voĉo, nekompreneblaj vortoj, pro la varmego kaj sufoko ŝin ekdoloris la kapo, ŝiaj pensoj konfuziĝis, kaj ŝi ne plu parolis, ne plu pensis, kaj nur atendis kiam li ĉesos knari. Sed la maljunulo rigardis kun profunda fido. Li kredis ankaŭ al la maljunulino, kiu venigis lin ĉi tien, al Jegor; kaj kiam li ĵus estis mencianta la akvokuracejon, laŭ lia vizaĝo estis videble, ke li kredas kaj la kuracejon kaj la kuracan efikon de la akvo.

Finskribinte, Jegor ekstaris kaj tralegis la leteron de la komenco. La maljunulo nenion komprenis, sed fideme kapjesis.

— Bone, glate… — li diris, — Dio donu sanon. Bone…

Ili metis sur la tablon tri kvinkopekajn monerojn kaj eliris el la gastejo. La maljunulo rigardis senmove kaj rekte, kiel blindulo, kaj sur lia vizaĝo vidiĝis profunda fido, sed Vasilisa, dum ili estis elirantaj, svingis la manon kontraŭ hundo kaj kolere diris:

— Ho, vipuro!

Maltrankviligita pro siaj pensoj, la maljunulino ne dormis la tutan nokton, kaj matene ŝi ekstaris, preĝis kaj iris al la stacio por sendi la leteron.

Ĝis la stacio estis dek unu verstoj.

II

La akvokuracejo de doktoro B.O. Moselweiser ankaŭ je la Novjarfesta tago funkciis same kiel je la ordinaraj tagoj, kaj nur la pordisto Andreo Ĥrisanfoviĉ surhavis uniformon kun novaj galonoj, kaj liaj botoj iel aparte brilis. Ĉiujn venintojn li gratulis okaze de la Nova jaro kaj deziris al ili novan feliĉon.

Estis mateno. Andreo Ĥrisanfoviĉ staris ĉe la pordo legante ĵurnalon. Ekzakte je la deka horo eniris generalo, konata de li, unu el la kutimaj klientoj, kaj post li eniris poŝtisto. Andreo Ĥrisanfoviĉ formetis la palton de la generalo kaj diris:

— Feliĉan Novan jaron, kaj novan feliĉon al vi, via Ekscelenco!

— Dankon, karulo. Ankaŭ al vi.

Suprenirante sur la ŝtuparo, la generalo kapmontris al pordo kaj demandis (li demandis tion ĉiutage kaj poste ĉiam forgesis):

— Kio estas en ĉi tiu ĉambro?

— Kabineto por masaĝo, via Ekscelenco!

Kiam la paŝoj de la generalo silentiĝis, Andreo Ĥrisanfoviĉ rigardis la ricevitajn poŝtaĵojn kaj trovis unu leteron al sia nomo. Li malfermis ĝin, legis kelkajn liniojn, poste nehaste, rigardante la ĵurnalon, iris al sia loĝĉambro, kiu estis fine de la koridoro en la sama domo. Lia edzino Efimia sidis sur la lito kaj mamnutris infanon; alia infano, la plej aĝa, staris apud ŝi metinte sian krispan kapon sur ŝiajn genuojn, la tria infano dormis sur la lito.

Veninte en sian ĉambreton, Andreo donis la leteron al la edzino kaj diris:

— Verŝajne el la vilaĝo.

Poste li eliris, ne formetante la okulojn de la ĵurnalo, kaj haltis en la koridoro proksime de sia pordo. Li aŭdis, ke Efimia tremvoĉe legis la unuajn liniojn. Pli multe ŝi ne povis legi; ĉi tiuj linioj tute sufiĉis por ŝi; ŝi eklarmis kaj ekparolis, brakumante kaj kisante sian unuenaskiton, kaj oni ne povus kompreni, ĉu ŝi ploras aŭ ridas.

— Ĝi venis de la avinjo, de la avĉjo… — ŝi parolis. — El la vilaĝo. Ho, Reĝino de l' Ĉielo, sanktuloj kaj anĝeloj. Tie nun la neĝo atingas la tegmentojn… La arboj blanke blankas. La infanoj etaj sur luĝetoj… Kaj la kalva avĉjo sur la forno… kaj la flaveta hundinjo… Aĥ, miaj karaj kolombetoj!

Aŭskultante, Andreo Ĥrisanfoviĉ rememoris, ke tri aŭ kvar fojojn la edzino donis al li leterojn kaj petis ke li sendu ilin al la vilaĝo; sed li ne sendis ilin, ĉar iuj gravaj aferoj malhelpis, kaj la leteroj ie perdiĝis.

— Kaj leporetoj kuradas sur kampo, — larmeganta Efimia lamentis, kisante sian filon. — La avĉjo estas kvieta, bona, ankaŭ la avino estas bona, kompatema. En la vilaĝo oni vivas laŭ la animo kaj timas Dion… Preĝejeto estas en la vilaĝo, en la ĥorejo kampuloj kantas. Reĝino de l' Ĉielo, protektema Dipatrino, forportu nin de ĉi tie!

Andreo Ĥrisanfoviĉ revenis en sian ĉambreton por fumi, dum neniu estis venanta, kaj Efimia subite ĉesis paroli, eksilentis kaj viŝis la okulojn, nur la lipoj tremis. Ŝi lin tre timis, ho, kiel ŝi timis! Ŝi tremegis kaj teruriĝis pro liaj paŝoj, pro lia rigardo, kaj kuraĝis diri neniun vorton dum lia ĉeesto.

Andreo Ĥrisanfoviĉ ekfumis, sed ĝuste ĉi tiam supre iu sonorigis. Li estingis la cigaredon kaj, farinte la vizaĝon tre serioza, kuris al sia ĉefpordo.

De supre iris generalo, rozkolora, freŝa pro la bano.

— Kio estas en ĉi tiu ĉambro? — li demandis montrante pordon.

Andreo Ĥrisanfoviĉ stariĝis rekte, armeane metis la manojn al la flankoj, kaj laŭte diris:

— Duŝo de Charcot, via Ekscelenco.

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


Notoj

Post la Kristnasko (На святках) aperis en Peterburgskaja gazeta (1 jan 1900). Oni supozas, ke la prototipo de Efimia estas ĉambristino de Ĉeĥovoj, Anjuta Ĉufarova, edzinigita kontraŭvole en 1896. La traduko de A. Korĵenkov aperis en La Ondo de Esperanto (2002, №1).

Kristnaska festaro (R святки). Festaj tagoj ekde la 25a de decembro ĝis inkluzive la 4a de januaro.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov