Anton ChekhovSaĝa kortisto

Novelo de Anton Ĉeĥov

Kortisto Filipo staris meze de la kuirejo kaj edifis. Lin aŭskultis lakeoj, koĉero, du ĉambristinoj, kuiristo, kuiristino kaj du knaboj — helpkuiristoj, liaj infanoj. Ĉiumatene li predikis ion. Ĉi-matene la objekto de lia parolado estis klerigo.

— Kaj vivas vi ĉiuj kiel iu porka popolo, — li parolis, tenante en la manoj ĉapon kun kokardo. — Vi sidadas ĉi tie kaj krom malklereco en vi videblas neniu civilizacio. Miĉjo ludas damojn, Matrona krakrompas nuksojn, Nikifor rikanaĉas. Ĉu tio estas saĝo? Tion vi faras ne pro saĝo, sed pro malsaĝo. Vi havas neniom da menskapabloj! Sed kial?

— Vere, Filipo Nikandroviĉ, — la kuiristo diris. — Konate, kian saĝon ni havas — kampulan. Ĉu ni povas kompreni?

— Sed kial vi ne havas menskapablojn? — la kortisto daŭrigis. — Tial ke vi ĉiuj ne havas veran punkton. Kaj librojn vi ne legas, kaj pri verkaĵoj vi havas neniun komprenon. Jen prenu libron, sidiĝu kaj legu. Ja vi estas legosciaj, povas kompreni presaĵojn. Jen vi, Miĉjo, prenu libron kaj voĉlegu ĝin ĉi tie. Por vi utilos, kaj ankaŭ por aliaj agrablos. En libroj ja pri ĉiuj objektoj oni diskonigas. Tie vi trovos kaj pri la naturo, kaj pri Dio, kaj pri surteraj landoj. El kio oni faras kion, kiel diversaj popoloj ĉiujn lingvojn parolas. Ankaŭ pri idolkulto. Pri ĉio vi trovos en libroj, se vi deziros. Sed vi sidaĉas apud la forno, manĝaĉas kaj drinkas. Kvazaŭ brutoj maldecaj! Pu!

— Tempas al vi, Filipo Nikandroviĉ, iri sur la postenon, — la kuiristino rimarkigis.

— Mi scias. Estas ne via afero al mi indiki. Jen, ekzemple, prenu min. Kiun okupon mi havas en mia maljuna aĝo? Per kio mi kontentigas mian animon? Nenio estas pli bona ol libro aŭ gazeto. Nun mi iros sur la postenon. Mi sidos apud la pordego tri horojn. Vi eble pensas, ke mi oscedos aŭ babilos kun virinoj pri bagateloj? Ne-e, mi ne estas tia! Mi kunprenos libreton, sidiĝos kaj legos por mia plena plezuro. Jen tiel.

Filipo prenis el ŝranko eluzitan libreton kaj ŝovis ĝin en sian sinon.

— Jen ĝi estas mia okupo. De la infanaĝo mi kutimiĝis. Lernado estas lumo, nelernado estas obskuro, — verŝajne vi aŭdis. Jen tiel…

Filipo surmetis la ĉapon, grakis kaj balbutante eliris el la kuirejo. Li iris post la pordegon, eksidis sur benko kaj malsereniĝis kiel ŝtorma nubo.

— Tio estas ne popolo, sed iaj porkaj kemiistoj, — li ekbalbutis, ankoraŭ pensante pri la kuireja loĝantaro.

Trankviliĝinte li eltiris la libreton, digne suspiris, kaj komencis legi.

“Oni tiel skribis, ke pli bone ne necesas, — li pensis, traleginte la unuan paĝon kaj turnis sian kapon. — Jen Dio donis la saĝegon!”

La libreto estis bona, eldonita en Moskvo: “Kultivado de radikfruktoj. Ĉu ni bezonas napon”. Traleginte du komencajn paĝojn, la kortisto grave balancis la kapon kaj tusetis.

— Ĝuste oni skribis!

Traleginte la trian paĝon, Filipo enpensiĝis. Li volis pensi pri klerigo kaj ial pri francoj. Lia kapo malleviĝis sur la bruston, la kubutoj apogis sin sur la genuoj. Liaj okuloj fermetiĝis.

Filipo sonĝis. Li vidis, ke ĉio ŝanĝiĝis: la tero restis la sama, ankaŭ la domoj, sed la homoj iĝis tute aliaj. Ĉiuj homoj iĝis saĝegaj, restis neniu malsaĝulo, kaj sur stratoj iradas nuraj francoj. Eĉ akvoliveristo rezonas, tenante dikan libron: “Mi konfesas, ke mi tre malkontentas pri la klimato kaj deziras konsulti termometron”.

— Prefere legu kalendaron, — Filipo diras al li.

La kuiristino estas stulta, sed eĉ ŝi miksiĝas en saĝajn interparolojn kaj enmetas siajn rimarkojn. Filipo iras al la policejo, por registri novajn loĝantojn, — kaj strange, eĉ en tiu severa loko oni parolas nur pri saĝaĵoj kaj sur ĉiuj tabloj kuŝas libroj. Sed jen iu venas al lakeo Miĉjo, puŝas lin kaj krias: “Ĉu vi dormas? Mi vin demandas: ĉu vi dormas?”

— Ĉu vi dormas sur la posteno, ŝtipkapulo? — Filipo aŭdis ies tondran voĉon. — Ĉu vi dormas, kanajlo, bruto?

Filipo salte stariĝis kaj viŝis siajn okulojn: antaŭ li staris vicpolicestro.

— Ha? Ĉu vi dormas? Mi monpunos vin, bestio! Mi montros al vi, kio okazas pro dormado sur posteno, muzelaĉo!

Post du horoj oni ordonis, ke la kortisto iru al la policejo. Poste li revenis en la kuirejon. Tie ĉiuj, tuŝitaj per lia edifado, sidis ĉirkaŭ la tablo kaj aŭskultis Miĉjon, kiu legis ion laŭsilabe.

Filipo, ruĝvizaĝa kaj malkontenta, venis al Miĉjo, batis per sia pugnoganto la libron kaj malgaje diris:

— Forĵetu!

Tradukis el la rusa lingvo Vladimir Vyĉegĵanin


Notoj

Saĝa kortisto (Умный дворник) aperis en Zritelj (1883. №16). La unua Esperanta traduko (de Arumov) aperis en Kaŭkaza Esperantisto (1911, №12). La traduko de V. Vyĉegĵanin aperis en La Ondo de Esperanto (2003, №10).


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov