Anton ChekhovInfanoj

Novelo de Anton Ĉeĥov

La paĉjo, la panjo kaj onjo Nadeĵda ne estas hejme. Ili forveturis al baptofesto ĉe la maljuna oficiro, kiu rajdas etan grizan ĉevalon. Atendante ilian revenon, Griĉjo, Anjo, Aleĉjo, Sonjo kaj kuiristina filo Andreo sidas ĉe la tablo en la manĝejo kaj ludas loton. Verdire, ili jam devus dormi; sed ĉu oni povas ekdormi sen scii de la panjo, kia estas la baptita infano, kaj kion oni manĝis. La tablo, prilumata de pendlampo, plenas je ciferoj, nuksoŝeloj, paperetoj kaj vitreroj. Antaŭ ĉiu ludanto estas du lotokartoj kaj amaseto da vitreroj por kovrado de la ciferoj. Meze de la tablo blankas telereto kun kvin unukopekaj moneroj. Apud la telereto estas nefinmanĝita pomo, tondilo kaj telero, en kiun oni ordonis meti nuksoŝelojn. La infanoj ludas je mono. La ludmono estas unu kopeko. Estas interkonsentite, ke trompulo estos tuj forpelita. Krom la ludantoj en la manĝejo estas neniu. Vartistino Agata Ivanovna en la keletaĝa kuirejo instruas trikadon al la kuiristino, kaj la pli aĝa frato, kvinaklasano Bazilo, enuas kuŝante sur la sofo en la salono.

Ili ludas verve. La plej granda vervo vidiĝas sur la vizaĝo de Griĉjo. Li estas malgranda, naŭjara knabo kun tute tondita kapo, pufaj vangoj kaj grasaj negrecaj lipoj. Li jam lernas en preparklaso, kaj tial oni konsideras lin la plej granda kaj saĝa. Li ludas nur pro mono. Li jam delonge dormus, se sur la telereto ne estus mono. Liaj brunaj okuloj maltrankvile kaj ĵaluze kuras laŭ la kartoj de la ludantoj. Pro la timo pri eventuala malgajno, envio kaj financaj konsideroj li ne povas kviete sidi kaj enpensiĝi. Li turniĝas, kvazaŭ sidante sur pingloj. Gajninte, li avide kaptas la monon kaj tuj enpoŝigas ĝin. Ankaŭ lia fratino Anjo, okjara knabino kun akra mentono kaj saĝaj brilaj okuloj, timas ke ne ŝi gajnos. Ŝia vizaĝo jen ruĝiĝas, jen blankiĝas, kaj ŝi atente observas la ludantojn. Kopekoj ne interesas ŝin. Bonŝanco en ludo estas por ŝi demando de digno. Alia fratino, vilhara sesjara Sonjo, kun vizaĝkoloro, kian havas nur tre sanaj infanoj, multekostaj pupoj kaj bildoj sur bombonujoj, ludas nur pro la ludprocezo mem. Raviĝo radias de ŝia vizaĝo. Ŝi ridegas kaj aplaŭdas same, sendepende de la konkreta gajninto. Pufvanga, globforma etulo Aleĉjo spiregas, siblas kaj gapas al la kartoj. Li havas nek profitemon, nek fieron. Li estas kontenta nur pro tio, ke oni lin nek forpelas de la tablo, nek enlitigas. Li aspektas flegme, sed interne li estas vera bestio. Li altabliĝis ne pro la ludo, sed pro miskomprenoj, kiuj ne estas eviteblaj dumlude. Li terure ĝuas, kiam iu batas aŭ insultas iun. Li jam delonge devus viziti certan lokon, sed li ne forlasas la tablon eĉ por unu minuto, timante ke sen li oni ŝtelos liajn vitrerojn kaj kopekojn. Ĉar li konas nur la ciferojn ĝis naŭ kaj dekojn, Anjo kovras la nombrojn anstataŭ li. La kvina ludanto, kuiristina filo Andreo, nigrahara malsanema knabo en indiena ĉemizo kaj kun kupra kruceto sur la brusto, senmove staras kaj reve rigardas la ciferojn. Al gajnoj kaj al fremdaj sukcesoj li rilatas indiferente, ĉar li plene profundiĝis en la aritmetikon de la ludo kaj en ties simplan filozofion: kiom multaj diversaj ciferoj estas en la mondo kaj kiel ili sukcesas ne miksiĝi!

La nombrojn krie anoncas ĉiuj laŭvice, krom Sonjo kaj Aleĉjo. Pro la monotoneco de la nombroj, la praktiko kreis multajn terminojn kaj ridindajn kromnomojn. Ekzemple, ĉe ili sep estas nomata fajrohoko, dek unu — bastonetoj, tridek tri — Trifono Trifonoviĉ, naŭdek — maljunulo k.t.p. La ludo estas vigla.

— Tridek du! — krias Griĉjo, prenante flavajn cilindretojn el patra ĉapo. — Dek sep! Fajrohoko! Dudek ok — bok' kaj kok'!

Anjo vidis, ke Andreo preterrimarkis 28. En alia tempo ŝi atentigus lin pri tio, sed ŝi triumfas nun, kiam sur la telereto kune kun ŝia kopeko estas ankaŭ ŝia digno.

— Dudek tri! — Griĉjo daŭrigas. — Trifono Trifonoviĉ! Naŭ!

— Blato, blato! — Sonjo krietas, montrante blaton, kiu kuras sur la tablo. — Aj!

— Ne batu ĝin, — Aleĉjo basas. — Eble ĝi havas infanojn.

Sonjo akompanas la blaton per la okuloj kaj pensas pri ĝiaj infanoj: verŝajne ili estas tute etaj blatidoj.

— Kvardek tri! Unu! — Griĉjo daŭrigas, suferante pro tio, ke Anjo havas nur po unu nekovrita nombro en du linioj. — Ses!

— Partio finita! Mi finis! — Sonjo krias, kokete levante la okulojn kaj ridegante.

La vizaĝoj de la ludantoj malgajiĝas.

— Ni kontrolu! — Griĉjo diras, kun malamo rigardante al Sonjo.

Kiel la plej aĝa kaj saĝa, Griĉjo prenis por si la decidan voĉon. Ĉiuj faras tion, kion li volas. Oni longe kaj zorge kontrolas Sonjon, sed je grandega bedaŭro de ŝiaj kunludantoj oni trovas, ke ŝi ne friponis. Komenciĝas sekva partio.

— Jen kion mi vidis hieraŭ! — Anjo diras kvazaŭ por si mem. — Filipo Filipoviĉ iel turnis la palpebrojn, kaj liaj okuloj iĝis ruĝaj kaj timigaj, kiel ĉe diablo.

— Ankaŭ mi vidis, — Griĉjo diras. — Ok! Sed unu el miaj samlernejanoj povas movi siajn orelojn. Dudek ok!

Andreo levas la okulojn al Griĉjo, iom pensas kaj diras:

— Ankaŭ mi povas movi la orelojn…

— Ha, provu movi!

Andreo movas siajn okulojn, lipojn kaj fingrojn, kaj al li ŝajnas, ke moviĝas ankaŭ liaj oreloj. Ĉiuj ridas.

— Filipo Filipoviĉ estas malbonulo, — ĝemas Sonjo. — Hieraŭ li venis al ni en la infanĉambron, sed mi estis en nura ĉemizeto… Kaj mi tre hontis!

— Partio! — Griĉjo subite krias kaj kaptas la monon de sur la telereto. — Mi finis la partion. Kontrolu, se vi deziras.

La kuiristina filo levas la okulojn kaj paliĝas.

— Sekve mi ne plu povos ludi, — li flustras.

— Kial?

— Ĉar… ĉar mi ne plu havas monon.

— Sen mono oni ne povas! — diras Griĉjo.

Por ĉiu okazo Andreo denove esploras siajn poŝojn. Trovinte en ili nur panerojn kaj ĉirkaŭmorditan krajonon, li kurbigas la buŝon kaj komencas turmente palpebrumi. Li estas ploronta…

— Mi metos monon por vi! — diras Sonjo, ne elportante lian martiran rigardon. — Sed atentu, poste vi redonos.

La mono estas metata, kaj la ludo daŭras.

— Ŝajne ie oni sonorigas, — diras Anjo, larĝe malfermante siajn okulojn.

Ĉiuj ĉesas ludi kaj malferminte la buŝojn rigardas al la malhela fenestro. En la mallumo scintilas la respegulata lampo.

— Vi misaŭdis.

— Nokte oni sonorigas nur en la tombejo… — diras Andreo.

— Sed por kio oni sonorigas tie?

— Por ke banditoj ne venu en la preĝejon. Ili timas la sonoron.

— Sed por kio banditoj venu en la preĝejon? — Sonjo demandas.

— Konate por kio, por mortigi la gardistojn!

Unu minuto pasas silente. Ĉiuj rigardas unu la aliajn, tremeras kaj daŭrigas la ludon. Ĉi-foje Andreo gajnas.

— Li friponis, — senkiale basas Aleĉjo.

— Vi mensogas, mi ne friponis!

Andreo paliĝas, kurbigas la buŝon kaj frapas la kapon de Aleĉjo. Aleĉjo malice elorbitigas la okulojn, eksaltas, metas unu genuon sur la tablon kaj siavice vangofrapas Andreon. Ili donas unu al la alia ankoraŭ po unu vangofrapo kaj ekploras. Ekploras ankaŭ Sonjo, kiu ne elportas tiajn teruraĵojn, kaj la manĝoĉambron plenigas diversvoĉa plorado. Sed ne pensu, ke la ludo finiĝis pro tio. Post malpli ol kvin minutoj la infanoj denove ridas kaj pace interparolas. La larmokovritaj vizaĝoj ne malhelpas rideti. Aleĉjo eĉ estas feliĉa: ja miskompreno okazis!

En la ĉambron venas kvinaklasano Bazilo. Li aspektas dormema kaj malkontenta.

“Indigninde! — li pensas, rigardante kiel Griĉjo palpas sian poŝon, en kiu tintas kopekoj. — Ĉu oni povas doni monon al infanoj? Ĉu oni povas permesi al ili hazardludi? Jen kia pedagogio. Indigninde!”

Sed la infanoj ludas tiel apetite, ke ankaŭ li ekdeziras aliĝi al ili kaj provi sian ŝancon.

— Atendu, ankaŭ mi sidiĝos kaj ludos, — li diras.

— Metu unu kopekon!

— Tuj, — li diras, esplorante siajn poŝojn. — Mi ne havas kopekon, sed jen estas rublo. Mi metas unu rublon.

— Ne, ne, ne… metu kopekon!

— Stultuloj! Ja rublo ĉiel estas pli kosta ol kopeko, — klarigas la gimnaziano. — Kiu gajnos, tiu donos al mi la diferencon.

— Ne! Bonvolu foriri!

La kvinaklasano levas siajn ŝultrojn kaj iras al la kuirejo por preni monerojn ĉe iu el la servistoj. Sed en la kuirejo ne estas eĉ unu kopeko.

— Do, monerigu ĝin por mi, — li kroĉiĝas al Griĉjo, reveninte el la kuirejo. — Mi pagos al vi makleraĵon. Ĉu vi ne volas? Nu, vendu al mi dek kopekojn kontraŭ mia rublo.

Griĉjo suspekteme rigardas al Bazilo, pensante ke estas iu trompado aŭ friponado.

— Mi ne volas, — li diras, tenante sian poŝon. Bazilo komencas perdi la sinregon, li insultas, nomas la ludantojn ŝtipkapuloj kun krudferaj cerboj.

— Bazilo, mi metos por vi! — diras Sonjo. — Sidiĝu.

La gimnaziano sidiĝas kaj metas antaŭ si du kartojn. Anjo komencas legi la nombrojn.

— Mia kopeko falis! — subite deklaras Griĉjo per emociita voĉo. — Haltu!

Oni prenas la lampon kaj rampas subtable por serĉi la kopekon. Ili trafas per manoj kraĉaĵojn kaj nuksoŝelojn, kolizias per la kapoj, sed ne trovas la kopekon. Ili rekomencas serĉi kaj serĉas ĝis kiam Bazilo elŝiras el la manoj de Griĉjo la lampon kaj metas ĝin al ĝia loko. Griĉjo plu serĉas en duonlumo.

Finfine la kopeko estas retrovita. La ludantoj altabliĝas kaj deziras daŭrigi la ludon.

— Sonjo dormas! — Aleĉjo deklaras.

Metinte sian vilan kapon sur siajn manojn, Sonjo dormas dolĉe, kviete kaj forte, kvazaŭ ekdorminte antaŭ unu horo. Ŝi ekdormis senintence, dum ĉiuj serĉadis la kopekon.

— Iru kaj kuŝiĝu sur la panjan liton! — diras Anjo, forkondukante ŝin el la manĝoĉambro. — Iru!

Ŝin akompanas la tuta amaso, kaj jam post kvin minutoj la lito de ilia panjo prezentas kuriozan bildon. Sur ĝi dormas Sonjo. Aleĉjo ronketas apud ŝi. Metinte siajn kapojn sur iliajn krurojn, dormas Griĉjo kaj Anjo. Sur la sama lito trovis lokon ankaŭ Andreo, la kuiristina filo. Apud ili senorde kuŝas kopekoj, perdintaj sian valoron ĝis la sekva ludo. Bonan nokton!

Tradukis el la rusa lingvo Aleksander Korĵenkov


Notoj

Infanoj (Детвора) aperis en Peterburgskaja gazeta (20 jan 1886). La traduko de A. Korĵenkov aperis en La Ondo de Esperanto (2004, №3).

Griĉjo. (R Гриша). Rusa karesa derivaĵo de Gregorio.

loto (R Лото A lotto F loto). Ludo, en kiu ludantoj sur siaj ludkartoj kovras numerojn aŭ bildojn, kiujn unu el la ludantoj hazarde prenas el sako kaj laŭte anoncas.

ciferoj. Oni kovras la nombrojn, kiuj konsistas el ciferoj, sed rusoj ofte misnomas nombrojn ciferoj.


Ĉi tiu teksto aperis en la libro de Anton Ĉeĥov Ĉeriza ĝardeno (Kaliningrado: Sezonoj, 2004). Se vi deziras publikigi ĝin rete aŭ papere, bonvolu peti permeson de la eldonejo.


Rusa literaturo en Esperanto | Hejmo | Konciza biografio de Anton Ĉeĥov