Jerome K. JeromeJerome K. Jerome

Du humuraĵoj

En la periodo de la amasa UEA, ties organo regule aperigis beletron. Tiam en Esperanto beletre kunlaboris Baghy, Kalocsay, Schwartz, Hohlov kaj aliaj plum-majstroj. La Ondo omaĝas la 90-jaran jubileon de UEA per reaperigo de du humuraj noveloj de Jerome K. Jerome (1859–1927), kiujn tradukis Edmond Privat, tiutempe jam eksprezidanto de UEA, sed plu la redaktoro de Esperanto. Sian tradukon la svisa poeto-redaktoro dediĉis al la direktoro de UEA Hans Jakob.


ŜRANKOJ EN NOVA LOĜEJO

Aĉetante novan domon aŭ serĉante alian loĝejon, ne forgesu pri ŝrankoj. Ilin postulos la edzino.

Ja ne klarigebla estas tiu ĝenerala pasio de virino pri ŝrankoj. En ĉielo certe ŝia unua demando estas ĉiam: “Ĉu mi povas ricevi ŝrankon?” La edzon kaj infanojn ŝi konservus en ŝrankoj, se oni lasus ŝin. Tio estus ŝia ideo pri la perfekta hejmo: ĉiu zorge enpakita kun peco de kamforo en sia aŭ ŝia propra ŝranko.

Mi konis iam virinon, kiu estis feliĉa, kiom virino sciipovas. Ŝi loĝis en domo kun dudek naŭ ŝrankoj: ĝi estis, laŭ mia supozo, konstruita de virino. Multaj estis vastaj ŝrankoj, inter ili pluraj kun pordo neniel malsimila je ceteraj pordoj en la domo.

Gastoj ekzemple deziris bonan nokton al si reciproke kaj malaperis kun siaj kandeloj en ŝrankojn, tuj poste elpaŝante reen duonfale kaj timigite.

Unu malfeliĉa sinjoro, tiel rakontis al mi la edzo de tiu dom-estrino, revenis malsupren por serĉi ion forgesitan: neeble trovi aliajn pordojn ol ŝrankoj, ŝrankoj, ŝrankoj. Fine li perdis kuraĝon kaj pasigis la nokton en ŝranko.

Por matenmanĝo la gastoj rapidis malsupren kaj malfermis kun ĝoja “bonan tagon!”… ŝrankopordojn.

Kiam la sinjorino estis for, neniu en la tuta domo sciis, kie troviĝas io ajn, kaj kiam ŝi revenis, ŝi mem sciis nur, kie ĝi devus esti. Tamen foje, kiam unu el tiuj dudek naŭ ŝrankoj devis esti malplenigita por riparo, ŝi neniam ridetis dum pli ol tri semajnoj, tiel rakontis la edzo, ĝis kiam la laboristoj estis fine for kaj la ŝranko en ordo denove. Ŝi diris, ke estas tiel konfuzige ne havi kien meti ŝiajn aĵojn.

La meztipa virino ne deziras domon en la ordinara senco de la vorto. Kion ŝi volas, tio estas geniaĵo. Vi trovis, laŭ via opinio, la idealan loĝejon. Vi montras al ŝi la mirindan fajrejon en la salono. Vi frapas per ombrelo la belan lignan kovraĵon de la muroj en antaŭĉambro: “El kverko”, vi impresas al ŝi, “tute el kverko”. Vi atentigas ŝin pri la vidaĵo, vi informas ŝin pri la loka legendo. Fiksante la kapon kontraŭ la fenestro ŝi povas vidi la arbon, je kiu la viro estis pendigita. Vi insistas pri la sunhorloĝo. Vi mencias la fajrejon eĉ duan fojon. “Estas ĉio tre ĉarma”, ŝi respondas, “sed kie dormos la infanoj?”

Estas tiel malkuraĝige!

Se ne temas pri la infanoj, tiam pri akvo. Ŝi volas akvon — deziras ekscii de kie ĝi venas. Vi montras al ŝi, el kio ĝi venas.

“Kion? el tiu malpura loko!” ŝi ekkrias.

Egale malkontenta ŝi estas, ĉu la akvon oni ĉerpas el puto, ĉu ĝi falis el ĉielo kaj estas konservita en kavejo. Ŝi ne fidas je akvo de l' Naturo. Virino neniam kredas, ke akvo povas esti bona, se ĝi ne venas rekte el akvodisdonilo. Ŝia ideo ŝajnas esti ke la Kompanio faras ĝin freŝa ĉiumatene laŭ malnova familia recepto.

Se vi sukcesas ŝin reamikigi kun la akvo, tiam ŝi fariĝas certa, ke la kamenoj fumas: ili ŝajnas fumemaj. Dume — kiel vi diras al ŝi — la kamenoj estas la plej bona parto de la domo. Vi kondukas ŝin eksteren kaj igas ŝin rigardi: ili estas aŭtentikaj XVI centjaraj kamenoj kun sura skulptaĵo. Ili ne povas fumi. Ili ne farus ion tiel ne-artistan. Ŝi diras, ke ŝi nur esperas, ke vi estas prava kaj proponas kapuĉojn, se ili tamen fumas.

Poste ŝi volas vidi la kuirejon — kie estas la kuirejo? Vi ne scias. Vi eĉ ne zorgis pri tio. Devas ekzisti kuirejo, kompreneble. Vi ekserĉas la kuirejon. Kiam vi ĝin trovis, ŝi plendas, ke ĝi kuŝas je la alia ekstremaĵo de la domo, ol la manĝoĉambro. Vi rimarkigas al ŝi la avantaĝon sidi malproksime de la odoroj el kuirado.

Tiam ŝi fariĝas persone sentema: ĉu vi ja ne plendas ĉiufoje, kiam la tagmanĝo estas malvarma? En sia kolero ŝi kulpigas la tutan viran sekson pri malpraktikeco. La nura vido de malplena domo igas virinon malkvieta.

Kompreneble la forno ne taŭgas. Vi promesas, ke ŝi ricevos novan. Ses monatojn poste ŝi volos denove la malnovan: sed estus kruele tion diri al ŝi. La promeso pri la nova forno ŝin konsolas. La virino neniam perdas esperon ke unu tagon venos ĝi: la ĉiom-kontentiga kuirforno, la forno de ŝiaj knabinaj revoj.

Solvinte la fornan demandon, vi eble imagas, ke vi silentigis ĉiun kontraŭstaron. Tuj ŝi komencas paroli pri aferoj, kiujn povas diskuti sen ruĝiĝo nur virino aŭ higiena inspektoro.

Necesas takto por enloĝigi virinon en novan domon. Ŝi estas nervema, suspektema.


RIMEDO POR FORIGI EDZAN KOLERON

Mi konas virinon saĝan kaj bonkoran. Kiam ŝi ekvidas ke la koleremo de la edzo ekjukas al li, ŝi penas por helpi lin malŝarĝi sin sendolore. Por ĉesigi lian suferon ŝi ekzemple traserĉas la tutan domon por retrovi ĵurnalon de lasta monato kaj, gladinte tute glata, metas ĝin varman kaj bele falditan sur lian matenmanĝan pleton.

Efikas. Dek minutojn poste, el alia flanko de la malfaldita gazeto li jam ekkrias:

“Pri unu punkto almenaŭ ni estu dankaj ĉiuokaze… ke ni ne loĝas en Diĉlej-en-Marĉo!”

“Sonas kvazaŭ malseka loko laŭnome” respondas la bona virino.

“Malseka!” li blekas, “Kiu plendas pri iom da malseko? Saniga por vi. Igas nin Anglojn tiaj, kiaj ni fieras. Sed esti mortigata en sia lito preskaŭ ĉiusemajne, jen kio ne plaĉus al mi!”

“Ĉu oni faras tion ofte en tiu loko?” demandas la ĝentila virino.

“Ŝajnas esti la ĉefa industrio tie. Ĉu vi eĉ ne memoras pri tiu maljuna fraŭlino mortigita de sia ĝardenisto kaj enterigita en la kokinejo? Vi, virinoj, neniel interesiĝas pri publikaj aferoj.”

“Mi ja rememoras iom pri ĝi, nun kiam vi mencias la aferon,” konfesas la bona virino. “Ĉiam tiel senkulpa homa tipo ŝajnas ĝardenisto!”

“Ŝajnas ekzisti speciala bred'raso da ili en Diĉlej-en-Marĉo”, li respondas. “Tie denove, lastan lundon”, li daŭrigas, legante kun kreskanta intereso. “Preskaŭ la sama okazintaĵo — eĉ samspeca tranĉilo por frukt-arboj… Jes… Vetu… enterigis ŝin en birdkorton. Tio estas plej eksterordinara vere!”

“Devas esti la imita instinkto!” sugestias la bona virino. “Kiel vi, kara, tiel ofte mem diris, unu krimo kaŭzas alian.”

“Jes, mi ĉiam diris tion,” li konsentas; “Ĝi estis ĉiam teorio mia.”

Li faldas paĝon de la ĵurnalo.

“Malspritaj teduloj tiuj politikistoj!” li diras. “Jen la Duko de Devonŝir, farante paroladon hieraŭ en Hackney, komence rakontas amuzan anekdoton pri papago, ĵus aŭditan, li asertas. Nu! estas la sama rakonto, kiun iu jam rakontis antaŭ unu monato! Mi memoras, ke mi legis ĝin. Jes — honorparole — vorto laŭ vorto, mi povus ĵuri! Tio montras al vi kiaspecaj homoj sidas en nia registaro!”

“Vi ja ne povas postuli, karulo, ke ĉiu posedu tiel varian anekdotaron kiel vi!” rimarkigas la bona virino.

“Ĉiuokaze li ne bezonis certigi, ke li ĵus aŭdis ĝin hieraŭ posttagmeze”, respondas la bona viro.

Li eklegas alian kolonon en la gazeto.

“Nu, per diablo! Ĉu mi freneziĝis?” Li alsaltas la plej aĝan filon. “Kiam okazis la Oksford-kaj-Kembridĝa boatkurado?” li furioze demandas.

“La Oksford-kaj-Kembridĝa boatkurado?” ripetas la surprizita junulo. “Nu, ĝi estas jam pasinta. Vi nin kondukis ĉiujn por ĝin rigardi lastan monaton. Tiun sabaton antaŭ…!”

La plian interparolon la patro faras mem dum la postaj dek minutoj tute senhelpe. Fine li fariĝas laca, eble iom raŭka. Sed lia tuta kolero eliĝis. Lin nur ĉagrenas, ke li ne enhavis sufiĉe da ĝi. Li estus povinta uzi eĉ iom pli.

Tradukis el la angla Edmond Privat

Esperanto. 1929. №11-12.
La Ondo de Esperanto. 1998. №5 (43).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo