Mark TwainMark Twain

Malfacilas esti kandidato

Originala titolo:
“Running for Governor”

Antaŭ kelkaj monatoj mi estis proponita, kiel sendependa kandidato, por la gubernatora posteno de la glora ŝtato Nov-Jorko en baloto kontraŭ Stewart L. Woodford kaj John T. Hoffman. Iel mi sentis, ke mi havas grandan avantaĝon kompare kun tiuj ĉi ĝentlemanoj, nome — bonan reputacion. Eĉ se ili iam sciis, kio estas havi bonan renomon, oni povus facile konstati laŭ la ĵurnaloj, ke tiu tempo jam pasis. Estis evidente, ke dum la lastaj jaroj ili bone alproprigis ĉiajn hontindajn krimojn. Sed ĝuste kiam mi jubilis pro mia avantaĝo kaj sekrete ĝojis pro ĝi, malpura subfluo de ĝeno “agacis” la profundaĵon de mia feliĉo — ja mi aŭdos mian nomon menciata en proksima konekso kun la nomoj de tiuj personoj. Tio ĉiam pli ĝenis min. Fine mi skribis pri tio al mia avino. Ŝia respondo estis rapida kaj akra. Ŝi skribis:

“Dum via tuta vivo vi neniam faris hontindan agon, tute neniun. Rigardu la ĵurnalojn… Rigardu ilin kaj komprenu, kiaj individuoj estas Woodford kaj Hoffman, kaj poste pensu ĉu vi devas propravole malaltigi vin al ilia nivelo kaj komenci publikan debaton kun ili”.

Ĝuste pri tio mi pensis! Mi ne dormis eĉ unu sekundon dum tiu nokto. Sed finfine, mi ne povis retiriĝi. Mi fordonis min komplete kaj devis daŭrigi la batalon. Indiferente foliumante ĵurnalojn ĉe la matenmanĝo, mi subite trafis jenan alineon, kaj mi povas sincere diri, ke neniam antaŭe mi estis tiel embarasita:

Falsa ĵuro. Eble nun, kiam sinjoro Twain aperas antaŭ la popolo kiel kandidato por la gubernatoreco, li degnos klarigi, kio kaŭzis lian akuzon pro falsa ĵuro fare de tridek kvar atestantoj en Wakawak, Koĉinĉinio, en 1863? Per tiu falsa ĵuro li intencis forrabi de povra indiĝena vidvino kaj ties senhelpa familio ilian magran bananbedon, la solan helpon kaj subtenon en ilia aflikto kaj mizero. Sinjoro Twain devas klarigi tiun aferon al si mem kaj al la bona popolo kiun li petas voĉdoni. Ĉu li faros tion?
Mi pensis, ke mi krevos pro mirego! Tia kruela, senkora kulpigo — ja mi neniam estis en Koĉinĉinio! Mi neniam aŭdis pri Wakawak! Mi ne povus distingi bananujon de kanguruo! Mi ne sciis kion fari. Mi estis furiozigita kaj senhelpa. Dum la tuta tago mi povis fari tute nenion. La sekvan matenon en la ĵurnalo aperis ne malpli ol jenaj vortoj:
Grave. Sinjoro Twain, kiel oni rimarkas, signifoplene silentas pri la falsa ĵuro en Koĉinĉinio.
[Rim. Dum la cetero de la kampanjo, tiu ĵurnalo referencis al mi nur kiel al la “Hontinda Ĵurrompinto Twain”.]

Poste “La Gazeto” aperigis jenon:

Ni deziras scii. Ĉu la nova kandidato por la gubernatoreco degnos klarigi al tiuj el siaj samcivitanoj, kiuj intencas voĉdoni por li, kiamaniere liaj samkabananoj en Montano de tempo al tempo perdis siajn etajn valoraĵojn, kiuj poste ĉiam estis retrovataj en la poŝoj de sinjoro Twain aŭ en lia “kofro” (ĵurnalo en kiun li volvis siajn kaptaĵojn), kaj pro kio ili fine sentis sia devo amike lin admoni por lia propra bono: ili gudrumis kaj plumumis lin, rajdigis lin tia sur paliso, kaj konsilis al li senprokraste liberigi la lokon, kiun li kutime plenigis en la kampadejo? Ĉu li faros tion?
Ĉu oni povus elpensi ion pli intence malican? Ja mi neniam dum mia vivo estis en Montano.

[Poste, tiu ĉi ĵurnalo kutime parolis pri mi kiel pri “Twain, la Ŝtelisto el Montano”.]

Mi kutimiĝis preni ĵurnalojn tiel atenteme, kiel levas sian litkovrilon enlitiĝonto supozanta ke sub ĝi eble troviĝas krotalo. Iutage miajn okulojn frapis jena teksto:

Senmaskigita mensogulo! Pere de ĵure konfirmitaj deklaroj de eskviro Michael O'Flanagan de Kvinpunkto kaj sinjoroj Kit Burns kaj John Allen de Akvostrato pruveblas nun, ke la abomena aserto de sinjoro Mark Twain ke la priplorata avo de nia standardisto John T. Hoffman estis pendumita pro stratrabo estas brutala kaj senbaza mensogo sen ombrotuŝo kun la realeco. Senkuraĝigite konstatas virtaj homoj, ke por akiri politikan sukceson estas uzita plej hontinda rimedo: atako de mortintoj en ties tomboj kaj makulado de iliaj honoraj nomoj per kalumnioj. Kiam ni pensas pri la angoro, kiun tiu mizera mensogo sendube kaŭzas ĉe la senkulpaj familianoj kaj amikoj de la forpasinto, ni preskaŭ sentas emon inciti la ofenditan kaj insultitan publikon al senprokrasta kaj senjuĝa venĝo kontraŭ tiu kalumnianto. Sed ne — ni lasu lin en la agonio de lia disŝirita konscienco… (Sed se la pasio konkeros la publikon kaj se oni en blinda furiozo damaĝus la korpon de la kalumnianto, estus nur tro evidente, ke neniu ĵurio povus kondamni kaj neniu tribunalo povus puni la kulpintojn pri tiu ago.)
La inĝenia fina frazo tiunokte translokigis min rapide el la lito kaj plu movis min tra la malantaŭa pordo, kiam la “ofendita kaj insultita publiko” ensvarmis tra la antaŭa pordo, rompante meblojn kaj fenestrojn en justa indigno dum la alveno kaj forportante ĉiun porteblan proprietaĵon dum la foriro. Kaj tamen mi povas ĵuri kun la mano sur la Biblio, ke mi neniam kalumniis la avon de gubernatoro Hoffman. Eĉ pli, mi neniam aŭdis pri li, nek menciis lin ĝis tiu tago kaj dato.

[Preterpase mi menciu, ke la supre citita ĵurnalo ekde tiam referencis al mi kiel al “Twain, la Rabisto de Kadavroj”.]

La sekva ĵurnalartikolo, kiu altiris mian atenton, estis jena:

Ĉarma kandidato. Mark Twain, kiu hieraŭ vespere devintus fari sian neniigan paroladon dum la mitingo de la Sendependuloj, ne alvenis ĝustatempe. Telegramo de lia kuracisto asertis, ke li estis atake batita de fuĝinta jungitaro kaj ke lia kruro estis rompita en du lokoj — kaj la suferinto kuŝas kun grandaj doloregoj ktp, ktp, kaj multaj pliaj samspecaj absurdaĵoj. Kaj la Sendependuloj klopodis pene gluti tiun mizeran artifikon kaj pretendis ne scii la veran kialon de la malĉeesto de la senhontulo, kiun ili deklaris sia standardisto. Sed hieraŭ vespere oni rimarkis viron, kiu ŝanceliĝe venis en la hotelon de sinjoro Twain en la stato de besta ebrio. Estas nepra devo de la Sendependuloj pruvi, ke tiu bestigita brutulo ne estas Mark Twain mem. Finfine ni kaptis ilin. Tiu kazo ne toleras eviton. La voĉo de la popolo demandas tondre: “Kiu estis tiu homo?”
Estis nekredeble, tute nekredeble, almenaŭ tiumomente, ke mia nomo vere estis ligita kun tiu skandala suspekto. Jam dum tri longaj jaroj mi eĉ ne gustumis ajnspecan elon, bieron, vinon aŭ likvoron.

[Evidentiĝis, ke la tempo efikis je mi, kaj mi preskaŭ sen angoro vidis, ke en la sekva numero de la ĵurnalo mi estis titolita “Sinjoro Delirium Tremens Twain”, kvankam mi sciis, ke tiu ĵurnalo kun monotona fideleco daŭre tiel epitetos min ĝis la fino mem.]

Ekde tiu tempo anonimaj leteroj fariĝis grava parto de miaj poŝtaĵoj. Tiu formo estis ĝenerala.

Kaj kio pri la oldvirino kiun vi piedforĵetis de via konstruaĵaro, kiu estis almozpetanta. Paŭlo Spion'.
Kaj jeno:
Kaj estas aĵojn, kiu estas nekonadata al ĉiu krom mi. Vi prefere eksendu iom da mono al subskriptanto aŭ vi legos en la gazeto ion de Lerta Berta.
Tio donas ĝeneralan impreson. Mi povus daŭrigi ilin ĝis la supersatigo, se oni dezirus.

Baldaŭ la ĉefa ĵurnalo de la Respublikuloj “kondamnis” min pro amasa subaĉetado kaj la gvidorgano de la Demokratoj “senmaskigis” min pro grandskala ĉantaĝado.

[Tiel mi alproprigis du pliajn nomojn: “Twain, la Naŭza Koruptulo” kaj “Twain, la Abomena Ĉantaĝisto”.)

Tiutempe jam estis tiom brua postulo pri “respondo” al ĉiuj teruraj akuzoj kontraŭ mi, ke la redaktantoj kaj gvidantoj de mia partio diris, ke plua silento signifus por mi politikan ruiniĝon. Kaj por fari ilian alvokon eĉ pli akra, sekvatage en unu el la ĵurnaloj estis presita jeno:

Vidu, kia homo! La Sendependa kandidato ankoraŭ gardas la silenton. Ĉar li ne kuraĝas paroli. Ĉiu akuzo kontraŭ li estis abunde pruvita kaj apogita, kaj estas reapogata pere de lia propra elokventa silentado ĝis la hodiaŭa tago, kaj li estas kondamnita por ĉiam. Vidu vian kandidaton, Sendependuloj! Rigardu tiun Hontindan Ĵurrompinton, la Ŝteliston el Montano, la Rabiston de Kadavroj! Pripensu la personigitan Delirium Tremens, vian Naŭzan Koruptulon, la Abomenan Ĉantaĝiston! Fikse rigardu lin, profunde pristudu lin kaj tiam diru, ĉu vi povas doni viajn honestajn voĉojn al tiu ulo, kiu ricevis per siaj hidaj krimoj tiom konsternan kolekton de epitetoj kaj kiu ne kuraĝas malfermi sian buŝon por refuti almenaŭ iun el ili!
Ne estis alia rimedo por elturniĝo, kaj mi en profunda humileco ekverkis “respondon” al la senbazaj akuzoj kaj malnoblaj kaj malicaj mensogoj. Sed mi neniam finfaris la laboron, ĉar sekvamatene venis gazeto kun nova hororaĵo — la freŝa kalumnio serioze akuzis min, ke mi bruligis frenezulejon kun ĉiuj enloĝantoj, ĉar ĝi ĝenis la vidon el mia domo. Tio certagrade panikis min. Sekvis la akuzo, ke mi venenis mian onklon por havigi al mi lian havaĵon, kaj oni postulis nepre malfermi lian tombon. Tio puŝis min al la rando de frenezeco. Aldone oni akuzis min pro postenigo de miaj sendentaj kaj malkompetentaj oldaj parencoj por prepari manĝaĵon en la hospitalo por trovitaj infanoj, kiam mi estis ties direktoro. Mi ŝanceliĝis… ŝanceliĝis. Kaj fine venis la atendita kaj taŭga kulmino de la senhonta persekuto, kiun la partia malico estis trudinta al mi: dum publika mitingo naŭ etaj anaspaŝantaj infanoj de ĉiuj haŭtkoloroj kaj ĉifongradoj, laŭ instruo, sturmis la podion, brakumante miajn krurojn kaj nomante min “paĉjo”.

Mi rezignis. Mi malhisis la flagon kaj kapitulaciis. Mi ne kapablis plenumi la postulojn por la Gubernatora Kampanjo en ŝtato Nov-Jorko, kaj tial mi sendis mian deklaron pri retiriĝo de la kandidateco kaj subskribis ĝin amarspirite:

“Sincere via,
Iam deca homo, sed nun
MARK TWAIN, H.Ĵ., Ŝ.M., R.K., D.T., N.K kaj A.Ĉ.”

(1870)

Tradukis el la angla Antônio de Ruyter kaj Wolfgang Kirschstein

La Ondo de Esperanto. 2000. №4 (66).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo