La autoroRudyard Kipling

Se

Se vi konservas kapon en lucido,
dum la popolon regas jam panik',
se vi ne donas kaŭzon por malfido,
eĉ kiam ne plu kredas vin amik';
Se, malgraŭ laco, povas vi atendi,
rezisti al mensogo kaj malam',
ne cedi al despero, ne pretendi
je plaĉaspekto kaj saĝula fam';

Se vin obeas revoj - sed ne male,
se regas vi la pensojn en konsci',
se al Triumfo kaj Fiask' egale
rilatas vi sen troa emoci';
Se vian vorton oni hipokrite
transformas je kaptilo por stultul',
sed post frakas' de viaj faroj, spite,
obstine rekomencas vi de nul';

Se povas meti vi sur unu karton
la tutan havon, riske je bankrot',
kaj ĉion perdi, kaj reprovi starton,
sen diri vorton pri perdita lot';
Se via kor' kaj nervoj, malgraŭ trivo,
plu servas eĉ en stato de ruin',
kiam nenio restas por la vivo,
krom Volo, kiu diras: "Tenu vin!";

Se, parolante, vi kondutas inde,
kun Reĝoj ne forgesas pri popol',
kaj se vin oni fidas, sed ne blinde,
kaj ĉiuj sekvas vin - laŭ propra vol';
Se ĉiu hor' de via vivo plenas
per la impeta kuro sen humil',
al vi la tuta Tero apartenas,
kaj pli - vi estas Homo, mia fil'!

(1910)

Tradukis el la angla
Valentin Melnikov

La Ondo de Esperanto. 2000. №10 (72).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo