Edgar Allan PoeEdgar Allan Poe

LA FALO DE LA DOMO USHER

La titolo de la originalo: The Fall of the House of Usher

Tradukis el la angla
Edmund Grimley Evans

Redaktis kaj enpaĝigis
Aleksander Korĵenkov

La notojn verkis
Wolfgang Kirschstein
Aleksander Korĵenkov

Korektis
Halina Gorecka

La falo de la domo Usher
estas la 80a libro kuneldonita de Halina Gorecka kaj Aleksander Korĵenkov

Poe, Edgar Allan. La falo de la domo Usher / Tradukis el la angla, antaŭpar. Edmund Grimley Evans. — Kaliningrad: Sezonoj, 2002. — 24 paĝoj. — (Literatura suplemento al La Ondo de Esperanto; jaro 2002).

© Traduko en Esperanto, antaŭparolo Edmund Grimley Evans 2002.
© Notoj Sezonoj 2002. 


Antaŭparolo

Edgar Poe naskiĝis en 1809 en Bostono (Usono). Kiam liaj gepatroj mortis preskaŭ samtempe en 1811, li ekloĝis ĉe gesinjoroj Allan kaj poste estis baptita kiel Edgar Allan Poe. De 1815 ĝis 1820 la familio Allan kun Poe loĝis en Anglio, sed poste revenis al Usono. La literatura kariero de Poe komenciĝis en 1827, kiam eldoniĝis lia maldika poemaro Tamerlane kaj aliaj poemoj, supozeble en tre malgranda kvanto; hodiaŭ oni scias pri nur 12 restantaj ekzempleroj. En 1836 Poe edziĝis kun sia 13-jara kuzino kaj eklaboris kiel literatura redaktoro kaj kritikisto. Per tia laboro li vivtenis sin dum la cetero de sia mallonga vivo, ĉar lia reputacio kiel verkisto establiĝis nur post lia morto. Li mortis en Baltimoro en 1849.

Poe estas hodiaŭ agnoskata kiel unu el la plej gravaj usonaj verkistoj. Liaj poemoj estis multe tradukataj kaj influis la literaturon ankaŭ de aliaj lingvoj. De lia plej fama poemo, La korvo, ekzistas almenaŭ kvar tradukoj en Esperanto. Kiel verkisto de prozo li pioniris en pluraj kampoj. Li estas unu el la iniciatintoj de la ĝenro de krimliteraturo; li grave influis al Arthur Conan Doyle kaj kontribuis ankaŭ al la novaj ĝenroj de fantasto kaj sciencfikcio.

Lia rakonto La falo de la Domo Usher estas unu el liaj plej famaj, kaj laŭ iuj estas kandidato por la plej bona rakonto en la angla lingvo. Plej supraĵe ĝi estas gotika hororo, kun perfekta etoso de malnova domo kun heraldikaj trofeoj klaketantaj dum oni preterpaŝas sur la ebona planko kaj malhelaj drapiraĵoj, kiuj susuras dum la ŝtormo, en la nokto, kiam la vive enterigita homo eskapas el la tombo kaj venas supren por venĝi... Ne surprize, ke oni faris el la rakonto plurajn filmojn (kiuj tamen malmulte rilatas al la originala rakonto).

Iom malpli supraĵe la rakonto estas simbolisma priskribo de la homa animo. Tiu simbolismo estas plej evidenta en la poemo, kiu troviĝas precize en la mezo de la rakonto kaj metafore komparas la kapon aŭ menson de freneziĝinta homo kun palaco invadita de fantomoj. La identeco de homo kaj domo estas aludita ankaŭ en multaj aliaj lokoj en la rakonto kaj evidente estas centra ideo de ĝi. Indas tamen atenti ankaŭ la aliajn komparojn aŭ identecojn, kiujn Poe prezentas malpli insiste: inter la rakontanto kaj Roderick, inter Roderick kaj Madeline, kaj inter Madeline kaj Ethelred.

Kion do signifas la rakonto? Kion Poe volas diri per la rakonto? Kara leganto, se vi ne jam faris, eble vi nun ĉesu legi la antaŭparolon kaj eklegu la rakonton mem. Pensu, kion la rakonto signifas por vi antaŭ ol legi pri unu ebla interpreto, kiun mi tuj donos: La psiko de iu homo havas du flankojn: racian, kiun reprezentas Roderick, kaj emocian, kiun reprezentas Madeline. La racia flanko timas la emocian flankon kaj enterigas ĝin. Poste Roderick volas pentri purajn ideojn: sed unu el tiuj ideoj, la tombo plena de lumo, simbolas kaj lian izolecon kaj la sorton de lia emocia flanko, entombigita rekte sub la dormoĉambro de la rakontanto, kvazaŭ por hanti liajn sonĝojn. Dum la kriza ŝtormo la du viroj volas eskapi en arton, sed arto konfuziĝas kun realo, kaj Madeline aperas en la rakonto kiel Ethelred, trarompanta la pordon de la ermito. Fine, la klopodoj subpremi la emocian flankon montriĝas vanaj: Madeline eskapas el la karcero kaj venas por “riproĉi” sian fraton, kaj la dividita psiko kolapsas kaj detruiĝas.

Edmund Grimley Evans


La Falo de la Domo Usher

Pendanta liut' lia kor'
sonoras post ĉiu ektuŝ'.

De Béranger


Dum tuta tago senbrila, sensuna kaj sensona en la aŭtuno de la jaro, kiam la nuboj pendis preme malalte en la ĉielo, mi estis irinta sola, surĉevale, tra escepte morna kampara regiono kaj fine trovis min, kiam la vesperaj ombroj ĉirkaŭvenis, en viddistanco de la melankolia Domo Usher. Mi ne scias la kialon, sed, ĉe mia unua ekvido de la konstruaĵo, sento de nesuferebla malgajo plenigis mian spiriton. Mi diras, ke nesuferebla, ĉar la sento estis moderigita de neniom da tiu duonplezura, ĉar poezia, emocio, per kiu la menso kutime ricevas eĉ la plej severajn naturajn bildojn de forlasiteco aŭ teruro. Mi rigardis la scenon antaŭ mi — la nudan domon kaj simplajn erojn de la pejzaĝo, la senŝirmajn murojn, la vakajn okulecajn fenestrojn, kelkajn miskreskintajn kareksojn, kelkajn blankajn trunkojn de putrintaj arboj — kun absoluta anima deprimiĝo, kun kiu mi povas ĝuste kompari neniun alian surteran senton krom la postsonĝo de diboĉinto per opio: la amara refalo en la ĉiutagon, la naŭza forfalo de la vualo. Jen glacieco, subiĝo, veneniĝo de la koro: sensava morneco de la pensoj, al kiu nenia spronado per la fantazio povis altrudi iom da majesto. Ĝuste kio, mi paŭzis por pensi, en la kontemplado de la Domo Usher tiom senkuraĝigis min? Ĝi estis mistero tute nesolvebla; kaj mi ne povis kapti la ombrecajn fantaziojn, kiuj amasiĝis en mia imago, dum mi pensadis. Mi devis refali al la nekontentiga konkludo, ke, kvankam eksterdube ekzistas kombinaĵoj de tre simplaj naturaj objektoj, kiuj havas la povon fari tian efekton al ni, tamen la analizado de tiu povo estas inter konsideroj tro profundaj por ni. Estas eble, mi pensis, ke nur alia aranĝo de la specifaĵoj de la sceno, de la detaloj de la bildo, sufiĉus por modifi, aŭ eble eĉ nuligi, ĝian kapablon malĝojige efekti, kaj, agante pro tiu ideo, mi kondukis mian ĉevalon al la krutega rando de nigra kaj putra lageto kuŝanta en senondeta brilaĉo apud la konstruaĵo kaj rigardis suben — sed kun horortremo eĉ pli vibra ol antaŭe — al la remulditaj kaj renversitaj formoj de la grizaj kareksoj, kaj la kadavraj arbostumpoj, kaj la vakaj kaj okulecaj fenestroj.

Tamen, en ĉi tiu domego de malĝojo mi nun proponis al mi restadon dum pluraj semajnoj. Ĝia proprietulo, Roderick Usher, iam estis unu el miaj gajaj kunuloj dum knabaĝo; sed multaj jaroj estis pasintaj de post nia lasta renkontiĝo. Letero tamen estis antaŭ nelonge atinginta min en fora parto de la lando — letero de li — kiu, pro sia sovaĝe insista karaktero, akceptus nenian krom personan respondon. La manskribo donis indikon pri nerva agitiĝo. La skribanto rakontis pri akuta korpa malsano — pri mensa perturbo, kiu premis lin — kaj pri forta deziro vidi min, kiel sian plej bonan, kaj eĉ solan personan amikon, por alstrebi per la gajeco de mia societo ian mildigon de lia malsano. La maniero, en kiu ĉio ĉi, kaj multe pli, estis dirita — la evidenta koreco, kiu akompanis lian peton — permesis al mi neniom da hezitado; kaj tiel mi tuj obeis tion, kion mi ankoraŭ konsideris kiel tre strangan alvokon.

Kvankam kiel knaboj ni estis eĉ intimaj kamaradoj, tamen mi vere sciis malmulte pri mia amiko. Lia diskretemo ĉiam estis troa kaj kutima. Mi tamen konsciis, ke lia tre antikva familio estis notita, de tempoj forgesitaj, pro strange sentema temperamento, kiu montris sin tra longaj epokoj en multaj verkoj de altega arto kaj evidentiĝis lastatempe en ripetataj agoj de malavida sed netrudiĝema karitato, same kiel en pasia sindediĉo al la labirintaĵoj, eble eĉ pli ol al la ortodoksaj kaj facile rekoneblaj belaĵoj, de muzika scienco. Mi eksciis ankaŭ la tre rimarkindan fakton, ke la trunko de la familio Usher, malgraŭ sia longa tradicio, estis elmetinta en neniu epoko daŭran branĉon; alivorte, ke la tuta familio troviĝis en la rekta devenlinio kaj, kun tre bagatelaj kaj mallongdaŭraj esceptoj, ĉiam estis tiel. Ĝuste ĉi tiu manko, mi pensis, dum mi konsideris en mia menso la perfektan kongruon de la karaktero de la sidejo al la laŭdira karaktero de la familianoj, kaj spekulativis pri la ebla influo, kiun unu, dum la longa daŭro de jarcentoj, eventuale faris al la alia — ĝuste ĉi tiu manko, eble, de flankaj posteuloj, kaj la konsekvenca neflankiĝanta transdono, de patro al filo, de la heredaĵo kun la nomo, estis delonge identiginta ambaŭ por kunfandi la originalan nomon de la posedaĵo al la misbela kaj dubsenca titolo “Domo Usher” — nomo, kiu ŝajnis inkluzivi, en la mensoj de la kamparanoj ĝin uzantaj, kaj la familion kaj la familian domegon.

Mi diris, ke la nura efiko de mia iom infaneca eksperimento — la rigardado malsupren en la lageton — estis profundigi la unuan strangan impreson. Sendube la konscio pri la rapida kresko de mia superstiĉo — ĉar kial mi ne nomu ĝin tiel? — precipe efikis por akceli la kreskon mem. Tia, kiel mi delonge jam sciis, estas la paradoksa leĝo de ĉiuj emocioj bazitaj sur teruro. Kaj eble nur pro tio, kiam mi relevis miajn okulojn al la domo mem de ĝia bildo en la akvo, ekkreskis en mia menso stranga imago — imago ja tiom ridinda, ke mi mencias ĝin nur por montri la vivecan forton de la sentoj, kiuj premis min. Mi estis tiom stimulinta mian fantazion, ke mi vere kredis, ke ĉirkaŭ la tuta domego kaj bieno pendis aparta atmosfero apartenanta al ili kaj ilia tuja ĉirkaŭaĵo — atmosfero, kiu havis nenion komunan kun la aero de la ĉielo, sed kiu estis haladzo el la putrintaj arboj, kaj la griza muro, kaj la silenta lago — pesta kaj mistika vaporo, malbrila, malvigla, pale perceptebla, kaj plumbokolora.

Forskuante de mia spirito tion, kio devis esti imago, mi esploris pli detale la realan aspekton de la konstruaĵo. Ĝia ĉefa trajto ŝajnis esti ekscesa antikveco. La miskoloriĝo pro aĝo estis granda. Etaj fungoj kovris la tutan eksteron, pendante kiel fajna implikita araneaĵo de la tegmentorando. Tamen ĉio ĉi estis sendependa de iu eksterordinara kadukeco. Neniu parto de la masonaĵo estis falinta; kaj ŝajnis esti ekstravaganca malkongruo inter la ankoraŭ perfekta interadapto de partoj kaj la disfala stato de la unuopaj ŝtonoj. En ĉi tio estis multo, kio pensigis min pri la trompa kompleteco de malnova lignaĵo putrinta dum jaroj en iu forgesita kelo ne perturbata de la spiro de la ekstera aero. Tamen, escepte ĉi tiun indikon pri ĝenerala putriĝo, la strukturo malmulte montris signon de nestabileco. Eble la okulo de atenta ekzamenanto malkovrus apenaŭ percepteblan fendon, kiu, etendiĝante de la tegmento de la konstruo en la fronto, sekvis vojon zigzage malsupren laŭ la muro, ĝis ĝi perdiĝis en la malafabla akvo de la lago.

Rimarkinte ĉi tiujn aferojn, mi rajdis laŭ mallonga digvojo ĝis la domo. Servisto en atendo prenis mian ĉevalon, kaj mi trairis la gotikan arkaĵon de la vestiblo. De tie ŝtelpaŝa ĉambristo kondukis min, en silento, tra multaj mallumaj kaj komplikaj koridoroj direkte al la kabineto de lia mastro. Multo, kion mi renkontis survoje, kontribuis — mi ne scias, kiel — por pliigi la malprecizajn emociojn, pri kiuj mi jam parolis. Dum la objektoj ĉirkaŭ mi — dum la ĉizaĵoj de la plafonoj, la malhelaj tapetoj de la muroj, la ebona nigro de la plankoj, kaj la fantasmagoriaj heraldikaj trofeoj, kiuj klaketis, dum mi paŝis, estis ja aferoj, al kiuj, aŭ al kiaj, mi estis kutimiĝinta jam de la infanaĝo — dum mi hezitis malkonfesi, kiom konata estis ĉio ĉi — mi ankoraŭ miris trovi, kiom fremdaj estis la imagoj, kiujn ordinaraj bildoj vekis en mi. Sur unu el la ŝtuparoj mi renkontis la kuraciston de la familio. Lia vizaĝo, mi pensis, portis miksitan esprimon de malnobla ruzeco kaj perplekso. Li time salutis min kaj preterpasis. La ĉambristo larĝe malfermis pordon kaj enkondukis min en la ĉeeston de sia mastro.

La ĉambro, en kiu mi trovis min, estis tre vasta kaj alta. La fenestroj estis longaj, mallarĝaj kaj pintaj, kaj je tiel granda distanco de la nigrakverka planko, ke ili estis tute neatingeblaj de interne. Malfortaj glimbriloj de karmezina lumo penetris tra la latisaj vitroj kaj servis por igi sufiĉe klaraj la pli elstarajn objektojn ĉirkaŭe; sed la okulo vane baraktis por atingi la pli forajn angulojn de la ĉambro, aŭ la kavaĵojn de la volbita kaj freta plafono. Malhelaj drapiraĵoj pendis sur la muroj. La ĝenerala meblaro estis abunda, senkomforta, antikva, kaj ĉifona. Multaj libroj kaj muzikiloj kuŝis disĵetite, sed ne sukcesis doni ian vivecon al la sceno. Mi sentis, ke mi spiris atmosferon de aflikto. Etoso de severa, profunda kaj nesavebla melankolio superpendis kaj trapenetris ĉion.

Ĉe mia eniro Usher levis sin de sofo, sur kiu li estis kuŝinta sternite, kaj salutis min kun vigla varmo, kiu enhavis multon, mi unue pensis, de troigita koreco — de la devigita peno de enuinta mondumano. Tamen ekrigardo al lia vizaĝo konvinkis min pri lia perfekta sincero. Ni sidiĝis; kaj dum kelkaj momentoj, dum li ne parolis, mi fikse rigardis lin kun sento duone de kompato, duone de solena timo. Certe neniam antaŭe viro estis tiel ŝanĝiĝinta, en tiom mallonga tempo, kiel Roderick Usher! Malfacile mi persvadis min konfesi la identecon de la pala estaĵo antaŭ mi kaj la kunulo el mia frua knabaĝo. Sed la karaktero de lia vizaĝo ĉiam estis rimarkinda. Kadavra haŭtkoloro; okuloj grandaj, likvaj kaj lumaj super ĉia komparo; lipoj iom maldikaj kaj tre palaj, sed de supere bela kurbo; nazo de delikata hebrea modelo, sed kun la naztruoj nenormale larĝaj en similaj formoj; fajne muldita mentono, kiu parolis, per sia manko de elstareco, pri manko de morala energio; haroj kun pli ol araneaĵaj moleco kaj delikato; ĉi tiuj trajtoj, kun malmodera vastiĝo super la regionoj de la tempio, faris entute vizaĝon ne facile forgeseblan. Kaj nun, en la nura troigo de la superrega karaktero de ĉi tiuj trajtoj, kaj de la esprimo, kiun ili emis komuniki, estis tioma ŝanĝo, ke mi dubis, kun kiu mi interparolis. La nun terura koloro de lia haŭto, kaj la nun mirakla brilo de liaj okuloj, super ĉio konsternis kaj eĉ timigis min. Ankaŭ al la silkecaj haroj estis permesite kreski tute senatente, kaj pro tio, ke en ilia sovaĝa filandra plekto ili ŝvebis pli ol falis ĉirkaŭ lia vizaĝo, mi ne povis, eĉ pene, ligi ilian arabeskan aspekton kun iu ideo pri simpla homeco.

En la konduto de mia amiko min tuj frapis nekohereco — senkonsekvenco; kaj mi baldaŭ trovis, ke ĉi tio rezultis el serio da senefikaj kaj vanaj luktoj superi kutimiĝintan anksion — troan nervozan agitiĝon. Por io ĉi tia mi ja estis preparita, ne malpli de lia letero ol de rememoroj pri certaj knabaj trajtoj, kaj de konkludoj deduktitaj el liaj strangaj korpa konstitucio kaj temperamento. Lia agado estis alterne viveca kaj malvigla. Lia voĉo variis rapide de trema maldecidemo (kiam lia nerva energio ŝajnis absolute dormanta) ĝis tiu speco de energia koncizo — tiu abrupta, peza, senhasta kaj kave resonanta elparolo — tiu plombeca, memekvilibra kaj perfekte modulita guturala prononcado, kiun oni povas observi en la perdita ebriulo, aŭ la nesanigebla manĝanto de opio dum la periodoj de ties plej intensa ekscitiĝo.

Tiel li parolis pri la celo de mia vizito, pri sia sincera deziro vidi min, kaj pri la konsolo, kiun li atendis, ke mi donu al li. Li priparolis, iom detale, tion, kion li imagis esti la naturo de lia malsano. Ĝi estis, li diris, konstitucia kaj familia malbono, kaj malbono, kontraŭ kiu li malesperis trovi kuracilon — nura afekcio de la nervoj, li tuj aldiris, kiu sendube baldaŭ forpasos. Ĝi montris sin en amaso da nenaturaj sensimpresoj. Kelkaj el ĉi tiuj, kiel li priskribis ilin, interesis kaj tre konfuzis min; kvankam, eble, la terminologio kaj la ĝenerala maniero de la rakontado havis sian influon. Li multe suferis pro malsaneca akuteco de la sensoj; nur la plej sengustaj manĝaĵoj estis elteneblaj; li povis porti nur vestaĵojn de certa teksaranĝo; la odoroj de ĉiuj floroj premis lin; liajn okulojn torturis eĉ malforta lumo; kaj nur specialaj sonoj, faritaj de kordaj instrumentoj, ne inspiris al li hororon.

Mi trovis, ke anomalia speco de teruro lin katenis kaj sklavigis. “Mi pereos”, li diris, “mi devos perei en ĉi tiu plorinda malsaĝo. Tiel, tiel, kaj ne alie, mi perdiĝos. Mi timegas venontajn okazaĵojn, ne pro ili mem, sed pro iliaj rezultoj. Mi tremas ĉe la penso pri ia, eĉ la plej bagatela incidento, kiu povos efiki sur ĉi tiun netolereblan agitiĝon de la animo. Mi sentas nenian abomenon pri danĝero, escepte de ĝia absoluta efiko — teruro. En ĉi tiu senforta — en ĉi tiu kompatinda stato — mi sentas, ke pli aŭ malpli baldaŭ alvenos la tempo, kiam mi devos rezigni entute vivon kaj racion, en ia lukto kun la senkompata fantomo, TIMO.”

Mi eksciis plue, intermite, kaj per rompitaj kaj dubasencaj aludoj, pri alia neordinara eco de lia mensa stato. Lin katenis certaj superstiĉaj impresoj rilate la domon, en kiu li loĝis, kaj el kiu li jam de multaj jaroj ne kuraĝis eliri — rilate influon, kies supozatan forton li komunikis per esprimoj tro vualitaj, por ke oni povu rediri ilin — influon, kiun iuj apartaĵoj de la nuraj formo kaj substanco de lia familia sidejo estis, pere de longa kunvivado, akirinta super lia animo — efikon, kiun la materio de la grizaj muroj kaj turetoj, kaj de la malhela lago, en kiun ili ĉiuj rigardis, estis, post longa daŭro, farinta sur la spirito de lia ekzistado.

Tamen li konfesis, kvankam hezite, ke granda parto de la stranga melankolio, kiu tiel afliktis lin, estis atribuebla al pli natura kaj multe pli konkreta origino — al la severa kaj longdaŭra malsano — ja la evidente alproksimiĝanta dissolvo — de tenere amata fratino — lia sola kunulo dum multaj jaroj — lia plej lasta kaj ununura parenco surtere. “Ŝia forpaso”, li diris kun amaro, kiun mi ne povos forgesi, “lasos min (la senesperan kaj senfortan) kiel la lastan anon de la antikva familio Usher”. Dum li parolis, lordino Madeline (ĉar tia estis ŝia nomo) pasis malrapide tra fora parto de la ĉambro, kaj, ne rimarkinte mian ĉeeston, malaperis. Mi rigardis ŝin kun absoluta miro ne sen nuanco de angoro — kaj tamen mi trovis neebla klarigi tiajn sentojn. Sento de sensobtuzo premis min, dum miaj okuloj sekvis ŝiajn retiriĝantajn paŝojn. Kiam pordo finfine fermiĝis malantaŭ ŝi, mia rigardo serĉis instinkte kaj avide la vizaĝon de la frato — sed li estis kaŝinta la vizaĝon en siaj manoj, kaj mi povis nur konstati, ke multe pli ol normala paleco estis kovrinta la ostecajn fingrojn, tra kiuj fluetis multaj pasiaj larmoj.

La malsano de lordino Madeline jam longe perpleksigis la fakajn sciojn de ŝiaj kuracistoj. Fiksiĝinta apatio, iompostioma konsumiĝo de la korpo kaj oftaj kvankam mallongdaŭraj afekcioj de parte katalepsia karaktero estis la nekutima diagnozo. Antaŭe ŝi ĉiam eltenis la premon de sia malsano kaj ne kuŝiĝis en la liton; tamen fine de la vespero, en kiu mi venis en la domon, ŝi estis venkita (kiel ŝia frato rakontis al mi nokte kun neesprimebla agitiĝo) de la senfortiga povo de la detrua malsano; kaj mi eksciis, ke la rigardeto, kiun mi estis akirinta al ŝia persono, tial verŝajne estos la lasta, kiun mi ricevos — ke la lordinon, almenaŭ dum ŝia vivo, mi ne revidos.

Dum pluraj tagoj post tio ŝia nomo estis menciita nek de Usher nek de mi mem; kaj dum tiu periodo mi estis okupita per seriozaj klopodoj mildigi la malgajecon de mia amiko. Ni pentris kaj legis kune; aŭ mi aŭskultis, kvazaŭ en sonĝo, la sovaĝan improvizadon de lia parolanta gitaro. Kaj tiel, dum pli kaj pli proksima intimiĝo allasis min pli senrezerve en la kaŝitajn angulojn de lia spirito, des pli amare mi konstatis la vanon de ĉia klopodo gajigi menson, el kiu mallumo, kvazaŭ esenca pozitiva kvalito, elverŝiĝis sur ĉiujn objektojn de la spirita kaj materia universo en unu senĉesa disradiado de morno.

Mi ĉiam kunportos memoron pri la multaj solenaj horoj, kiujn mi tiel pasigis sola kun la mastro de la Domo Usher. Tamen mi malsukcesus pri ĉia peno komuniki ideon pri la preciza karaktero de la studoj, aŭ de la okupoj, en kiujn li min implikis, aŭ enkondukis. Ekscitita kaj tre febreca konceptado ĵetis sulfurecan brilon sur ĉion. Liaj longaj improvizitaj funebraj kantoj sonos eterne en miaj oreloj. Inter aliaj aferoj mi tenas dolore enmense certan strangan deformigon kaj plivastigon de la sovaĝa ario de la lasta valso de von Weber. El la pentraĵoj, kiujn naskis lia komplika fantazio, kaj kiuj kreskis, tuŝo post tuŝo, en nebulaĵojn, ĉe kiuj mi tremis des pli vibre, ĉar mi tremis, ne sciante, kial; — el ĉi tiuj pentraĵoj (malgraŭ la viveco de iliaj bildoj en mia memoro) mi vane klopodus eltiri pli ol etan porcion kuŝantan en la atingo de nuraj skribitaj vortoj. Per la absoluta simpleco, per la nudeco de siaj desegnoj, li kaptis kaj katenis onian atenton. Se iam mortemulo pentris ideon, tiu mortemulo estis Roderick Usher. Almenaŭ por mi — en la cirkonstancoj, kiuj tiam ĉirkaŭis min — leviĝis el la puraj abstraktaĵoj, kiujn la hipokondriulo sukcesis ĵeti sur sian tolon, ia intenso de netolerebla timo, de kiu mi ĝis nun eĉ ne ombron sentis kontemplante la ardajn, sed tro konkretajn revaĵojn de Fuseli.

Unu el la fantasmagoriaj konceptoj de mia amiko, kiu malpli rigide sekvis la principon de abstrakteco, eblas skizi, kvankam nur pale, per vortoj. Malgranda bildo prezentis la internon de treege longa kaj rektangula kripto aŭ tunelo, kun malaltaj muroj, glataj, blankaj kaj sen ia interrompo aŭ ornamo. Certaj akcesoraj detaloj de la desegno bone servis por komuniki la ideon, ke ĉi tiu elfosaĵo kuŝas tre profunde sub la tersurfaco. Oni observis nenian elirejon en iu parto de ĝia vasta etendaĵo, kaj nenia torĉo aŭ alia artefarita lumfonto estis videbla; malgraŭ tio inundo da intensaj radioj fluis ĉien kaj banis la tuton per terura kaj nekonvena grandiozo.

Mi ĵus parolis pri tiu malsana stato de la aŭda nervo, kiu igis ĉian muzikon netolerebla al la suferanto, escepte de certaj impresoj de kordaj instrumentoj. Eble ĝuste la malvastaj limoj, en kiuj li pro tio enfermis sin per la gitaro, naskis grandaparte la fantastan karakteron de lia ludado. Sed la pasian fluecon de liaj improvizaĵoj oni ne povis tiel klarigi. Devis esti, kaj ja estis en la notoj kaj ankaŭ en la vortoj de liaj sovaĝaj fantazioj (ĉar ne malofte li akompanis sin per rimitaj vortaj improvizaĵoj) la rezulto de tiuj intensaj mensaj ordigiteco kaj koncentriĝo, kiujn mi antaŭe aludis kiel ion observeblan nur en certaj momentoj de la plej alta artefarita ekscito. La vortojn de unu el tiuj rapsodioj mi facile memoris. Mi estis eble des pli forte impresita per ĝi, dum li plenumis ĝin, ĉar en la suba aŭ mistika fluo de ĝia signifo mi imagis, ke mi perceptis — la unuan fojon — plenan konscion ĉe Usher pri la ŝanceliĝo de lia altega racio sur ties trono. La versoj, kun la titolo “La fantom-vizitata palaco”, tekstis proksimume, se ne tute ekzakte, jene:

En la val' plej verdavesta
    — ĝin enloĝis anĝelar' —
iam jen palac' majesta
    lumis en fiera star'.
En la reĝoland' de Penso
    ĝi staris jen!
Ne flirtis jam seraf' en vento
    super tiel bela scen'.

Flagoj flavaj, gloraj, oraj
    flue flosis sur la pint'.
(Tio estis en la foraj
    tagoj de pasint'.)
Kaj ĉiu vent' ludanta lanta
    en tiu hor',
laŭ remparo pluma blanka
    pasis kiel bonodor'.

Kiu en la valo vagis,
    vidis tra fenestroj du
spiritojn movi sin muzike
    laŭ liuta tono-flu',
ĉirkaŭ trono, kie sidis
    purpurnaskit':
la regnestron oni vidis
    en majesto laŭ merit'.

Kaj lumis per ruben' kaj perlo
    la bela palacpord',
el kiu venis en rivero,
    ekbrilante en akord',
trupo da Eĥoj, kies celo
    estis nur la kant'
per voĉoj de supera belo
    pri sprit' kaj saĝo de l' regant'.

Sed aĵoj drapiritaj nigre
    puĉis en la reĝbien'.
(Ho, funebru, ĉar por li ne
    reaŭroros la maten'!)
Kaj ĉirkaŭ lia hejm' la gloro,
    iam florumita,
restas pala nur memoro
    de iamo sepultita.

Irantoj en la val' nun vidas,
    tra ruĝaj lukoj tie ĉi,
ombregojn, kiuj ĉirkaŭglitas
    laŭ malakorda melodi',
dum kiel fi-torent' rapida
    tra la pordotru'
eterne kuras svarmo hida
    kun rido, sed ridet' ne plu.

Mi bone memoras, ke la sugestioj estiĝintaj pro ĉi tiu balado kondukis nin en ĉenon da pensoj, laŭ kiu evidentiĝis opinio de Usher, kiun mi mencias ne tiom pro ĝia originaleco (ĉar aliaj homoj jam pensis tiel), kiom pro la obstino, kun kiu li asertis ĝin. Ĉi tiu opinio, en sia ĝenerala formo, estis pri la sentemo de ĉiuj vegetaĵoj. Tamen, en lia malordigita fantazio, la ideo alprenis pli aŭdacan karakteron kaj transiris, sub certaj kondiĉoj, en la regnon neorganikan. Mankas al mi vortoj por esprimi la plenan amplekson aŭ la sinceran senbridon de lia kredaro. Tamen la kredo estis ligita (kiel mi antaŭe aludis) al la grizaj ŝtonoj de lia prapatra hejmo. La kondiĉoj de la sentemo plenumiĝis ĉi tie, li imagis, en la maniero, en kiu estis kunmetitaj la ŝtonoj — en la ordo de ilia aranĝo, kiel same en tiu de la multaj fungoj, kiuj etendiĝis sur ili, kaj de la putrintaj arboj, kiuj ĉirkaŭstaris — kaj super ĉio en la longa senperturba daŭro de ĉi tiu aranĝo, kaj en ĝia speguliĝo en la senmovaj akvoj de la lago. Ĝiaj atestoj — la atestoj pri la sentemo — estis evidentaj, li diris, (kaj mi ekskuiĝis je tiu punkto) en la laŭgrada sed certa kondensiĝo de propra atmosfero ĉirkaŭ la akvo kaj la muroj. La rezulto estis konstatebla, li aldonis, en tiu silenta sed persista kaj terura influo, kiu dum jarcentoj estis muldinta la sorton de lia familio, kaj kiu faris el li tion, kion mi nun vidis en li — kio li estis. Tiaj opinioj ne bezonas komenton, kaj mi ne komentos.

Niaj libroj — la libroj, kiuj dum jaroj estis formintaj ne malgrandan parton de la mensa ekzistado de la malsanulo — estis, kiel oni supozus, strikte konformaj al ĉi tiu fantasta karaktero. Ni kune absorbiĝis en verkoj kiaj Ver-Vert kaj La Chartreuse de Gresset; Belfagor de Machiavelli; Ĉielo kaj Infero de Swedenborg; La subtera vojaĝo de Nicholas Klimm de Holberg; Mandivenado de Robert Flud, de Jean D'Indaginé, kaj de De la Chambre; La vojaĝo en la bluan malproksimon de Tieck; kaj La urbo de la suno de Campanella. Unu ŝatata volumo estis malgranda oktava eldono de Directorium inquisitorum de la dominikano Eymeric de Gironne; kaj estis pecoj en Pomponius Mela pri la antikvaj afrikaj satirusoj kaj egipanoj, super kiuj Usher kutimis sidi revante dum horoj. Tamen lia ĉefa ĝojo troviĝis en la legado de treege rara kaj kurioza verko, gotika kvarto — la manlibro de forgesita eklezio — Vigiliæ Mortuorum Secundum Chorum Ecclesiæ Maguntinæ.

Mi ne povis deteni min de pensado pri la senbrida ritismo de ĉi tiu verko kaj pri ĝia probabla influo sur la hipokondriulon, kiam iuvespere, abrupte informinte min, ke lordino Madeline forpasis, li esprimis sian intencon gardi ŝian korpon dum du semajnoj (antaŭ ĝia definitiva enterigo) en unu el la multaj kriptoj interne de la ĉefmuroj de la domo. Tamen la monda motivo atribuita al tiu stranga procedo estis io, pri kio mi ne sentis min libera disputi. La frato estis veninta al sia decido (kiel li informis min) pro konsiderado pri la nekutima karaktero de la malsano de la mortinto, pri certaj trudaj kaj malpaciencaj demandoj de ŝiaj kuracistoj, kaj pri la fora kaj senŝirma situo de la familia tombejo. Mi ne neos ke, rememorante la misaŭguran mienon de la persono, kiun mi renkontis sur la ŝtuparo la tagon de mia alveno en la domo, mi havis nenian deziron oponi kion mi rigardis plej favore kiel nur sendanĝeran kaj neniel kontraŭnaturan sekurigan rimedon.

Laŭ peto de Usher mi mem helpis lin pri la aranĝoj por la provizora entombigo. La enĉerkigitan korpon ni du solaj portis al ĝia ripozejo. La kripto, en kiun ni metis ĝin (kaj kiu estis tiom longe nemalfermita, ke niaj torĉoj, duone sufokitaj en ĝia prema atmosfero, apenaŭ ebligis al ni esplori) estis malgranda, malseka, kaj tute sen rimedo por enlasi lumon; kuŝante tre profunde, rekte sub tiu parto de la konstruaĵo, en kiu estis mia propra dormoĉambro. Ĝi estis uzita, ŝajne, en foraj feŭdaj tempoj, por la plej fia celo de kastela karcero, kaj, en postaj tagoj, kiel deponejo por pulvo aŭ iu alia tre brulema substanco, ĉar parto de ĝia planko kaj la tuta interno de longa arkaĵo, tra kiu ni atingis ĝin, estis zorge tegitaj per kupro. Ankaŭ la pordo el masiva fero estis simile protektita. Ĝia grandega pezo kaŭzis nekutime akran skrapsonon, kiam ĝi moviĝis sur siaj ĉarniroj.

Deponinte nian funebran ŝarĝon sur stabloj en tiu regiono de hororo, ni parte forturnis la ankoraŭ ne ŝraŭbitan kovrilon de la ĉerko kaj rigardis sur la vizaĝon de la kuŝanto. Frapa simileco inter la frato kaj la fratino nun unuafoje kaptis mian atenton; kaj Usher, divenante eble miajn pensojn, elmurmuris kelkajn vortojn, per kiuj mi eksciis, ke la mortinto kaj li estis ĝemeloj, kaj ke kunsentoj kun apenaŭ komprenebla naturo ĉiam ekzistis inter ili. Tamen niaj rigardoj restis ne longe sur la mortinto — ĉar ni ne povis rigardi ŝin sen timo. La malsano, kiu estis tiel entombiginta la lordinon en la maturo de juneco, postlasis, kiel estas kutime ĉe ĉiuj malsanoj de strikte katalepsia karaktero, trompaĵon de malforta ruĝo sur la brusto kaj la vizaĝo, kaj sur la lipoj tiun suspekte restantan rideton, kiu estas tiom terura ĉe morto. Ni remetis kaj ŝraŭbis la kovrilon, kaj, fiksinte la pordon el fero, iris nian vojon, kun peno, en la apenaŭ malpli mornajn ĉambrojn de la supra parto de la domo.

Kaj nun, post la forpaso de kelkaj tagoj da amara malĝojo, venis observebla ŝanĝiĝo en la trajtoj de la mensa perturbo de mia amiko. Lia kutima maniero estis malaperinta, liaj kutimaj okupoj — neglektitaj aŭ forgesitaj. Li vagis de ĉambro al ĉambro per hastaj, neegalaj kaj sencelaj paŝoj. La paleco de lia vizaĝo estis alpreninta, se eble, pli kadavran koloron — sed la lumeco de liaj okuloj estis plene estingita. La iam foje raŭketa tono de lia voĉo ne plu aŭdiĝis; kaj tremetanta noto, kvazaŭ de ekstrema teruro, kutime karakterizis lian parolon. Iutempe al mi eĉ ŝajnis, ke lia senĉese agitata menso luktas kun prema sekreto, kaj ke li penegas trovi necesan kuraĝon por malkaŝi ĝin. Je aliaj tempoj mi devis solvi ĉion per la nuraj neklarigeblaj kapricoj de frenezo, ĉar mi vidis lin rigardi en malplenon dum longaj horoj, en sinteno de plej profunda atento, kvazaŭ aŭskultante iun imagatan sonon. Ne mirinde, ke lia stato teruris — ke ĝi infektis min. Mi sentis enŝteliĝi, per malrapidaj sed certaj gradoj, la sovaĝajn influojn de liaj propraj fantastaj sed imponaj superstiĉoj.

Speciale, enlitiĝinte malfrue en la nokto de la sepa aŭ oka tago post la metado de lordino Madeline en la karceron, mi spertis la plenan potencon de tiaj sentoj. Dormo ne proksimiĝis al mia kuŝejo — dum la horoj forglitadis. Mi baraktis por forigi per rezonado la nervozecon, kiu regis min. Mi penis kredi, ke multo, se ne ĉio, kion mi sentis, estis pro la konfuza influo de la mornaj mebloj de la ĉambro — de la malhelaj kaj ĉifonaj drapiraĵoj, kiuj, torturate en moviĝon de la spiro de leviĝanta tempesto, ŝanceliĝis intermite tien kaj reen sur la muroj, kaj susuris maltrankvile ĉirkaŭ la ornamaĵoj de la lito. Sed miaj penoj estis senfruktaj. Nerepuŝebla tremetado laŭgrade trapenetris mian korpon; kaj fine jen sidis sur mia koro inkubo de absolute senkaŭza alarmo. Forskuante ĉi tion kun spasma enspiro kaj barakto, mi levis min sur la kuseno, kaj, strabante serioze en la intensa mallumo de la ĉambro, aŭskultis — mi ne scias, kial, escepte ke instinkta spirito instigis min — certajn mallaŭtajn kaj obtuzajn sonojn, kiuj venis, en la paŭzoj de la ŝtormo, je longaj intertempoj, mi ne sciis, de kie. Superfortite de intensa konscio pri hororo, neklarigebla, sed neeltenebla, mi haste surĵetis miajn vestaĵojn (ĉar mi sentis, ke mi ne plu dormos en tiu nokto) kaj penis veki min el la kompatinda stato, en kiun mi estis falinta, per rapida paŝado tien kaj reen tra la ĉambro.

Nur kelkajn promenetojn mi tiel faris, kiam malpeza paŝado sur apuda ŝtuparo kaptis mian atenton. Mi baldaŭ rekonis ĝin kiel tiun de Usher. Tuj poste li frapetis per milda tuŝo je mia pordo, kaj envenis, portante lampon. Lia vizaĝo estis, kiel kutime, kadavre pala — sed cetere estis speco de freneza gajeco en liaj okuloj — evidente bridata histerio en lia tuta konduto. Lia mieno konsternis min — sed io ajn estis preferinda ol la soleco, kiun mi tiom longe estis suferinta, kaj mi eĉ bonvenigis lian ĉeeston kiel liberigon.

“Kaj vi ne vidis ĝin?” li diris abrupte, rigardinte ĉirkaŭ si dum kelkaj momentoj en silento: “Do vi ne vidis ĝin? — Sed restu: vi vidos!” Tiel parolante, kaj zorge ŝirminte sian lampon, li hastis al unu el la fenestroj kaj ĵete malfermis ĝin al la ŝtormo.

La impeta furiozo de la envenanta ekblovo preskaŭ levis nin de niaj piedoj. Estis ja tempesta, sed severe bela nokto, kaj sovaĝe stranga per siaj teruro kaj belo. Kirloventego ŝajne estis kolektinta sian forton en nia proksimaĵo; ĉar estis oftaj kaj fortegaj ŝanĝoj en la direkto de la vento; kaj la grandega denseco de la nuboj (kiuj pendis tiom malalte, ke ili premis sur la turetojn de la domo) ne malebligis, ke ni konstatu la vivecan rapidon, kun kiu ili flugis kuregante de ĉiuj direktoj kontraŭ si, sen forpasi en la malproksimon. Mi diras, ke eĉ ilia grandega denseco ne malebligis, ke ni konstatu tion — tamen ni ne havis eĉ videton al la luno aŭ steloj — kaj ne estis ia ekbrilado de fulmo. Sed la subaj surfacoj de la grandegaj masoj da agitata vaporo, kiel same ĉiuj teraj objektoj tuj ĉirkaŭ ni, brilis per la malnatura lumo de pale ardetanta kaj klare videbla gasa elspiraĵo, kiu pendis ĉirkaŭ la domego kiel vualo.

“Vi ne rigardu — vi ne rigardos ĉi tion!” mi diris horortreme al Usher, dum mi kondukis lin, kun milda perforto, de la fenestro ĝis seĝo. “Ĉi tiuj aperoj, kiuj konfuzas vin, estas nur elektraj fenomenoj ne maloftaj — aŭ povas esti, ke ili havas sian teruran originon en la fetora miasmo de la lago. Ni fermu la fenestron; la aero estas malvarmiga kaj danĝera por via sano. Jen unu el viaj plej ŝatataj romanoj. Mi legos, kaj vi aŭskultos; kaj tiel ni kune forpasigos ĉi tiun teruran nokton.”

La antikva volumo, kiun mi estis preninta, estis La Freneza Rendevuo de Sir Launcelot Canning; sed mi nomis ĝin plej ŝatata de Usher pli por malgaja ŝerco ol serioze; ĉar, vere, malmulto estis en ĝia kruda kaj senfantazia malkoncizo, kiu povus interesi la altan kaj spiritan idealemon de mia amiko. Ĝi estis tamen la sola libro tuj ĉemane; kaj mi nutris svagan esperon, ke la ekscito nun agitanta la hipokondriulon eble trovos mildiĝon (ĉar la historio pri mensa perturbo estas plena je similaj anomalioj) en la ekstremo mem de la malsaĝo, kiun mi legos. Ja se mi povus juĝi laŭ la sovaĝa trostreĉita mieno de viveco, kun kiu li aŭskultis, aŭ ŝajnis aŭskulti, la vortojn de la rakonto, mi eble ja gratulus min pro la sukceso de mia intenco.

Mi alvenis ĉe tiu konata parto de la rakonto, en kiu Ethelred, la heroo de La Rendevuo, vane peninte por paca enlaso en la loĝejon de la ermito, procedas por certigi por si eniron per forto. Kiel estas konate, la vortoj de la rakonto tekstas jene:

“Kaj Ethelred, kiu laŭnature estis de fortika koro, kaj kiu nun estis krome potenca, pro la forteco de la vino, kiun li estis trinkinta, ne plu atendis por intertrakti kun la ermito, kiu, en vero, estis de obstinema kaj malica naturo, sed, sentante la pluvon sur siaj ŝultroj, kaj timante la leviĝon de la tempesto, suprenlevis tuj sian klabon kaj per batoj rapide faris lokon en la tabuloj de la pordo por sia fergantita mano; kaj nun tirante forte per tio, li tiel fendis, kaj ŝiris, kaj diskrevigis ĉion, ke la bruo de la seka kaj kava-sona ligno alarmis kaj reeĥiĝis tra la tuta arbaro.”

Ĉe la fino de tiu frazo mi eksaltis kaj paŭzis dum momento; ĉar ŝajnis al mi (kvankam mi tuj konkludis, ke mia ekscitita fantazio trompis min) — ŝajnis al mi, ke el iu tre fora parto de la domego venis malklare al miaj oreloj io, kio povus esti, laŭ sia ekzakta simileco de karaktero, la eĥo (sed ja sufokita kaj obtuza) de ĝuste tiu fenda kaj ŝira sono, kiun Sir Launcelot tiom detale priskribis. Sendube nur la koincido estis kaptinta mian atenton; ĉar, meze de la klakado de la fenestrokadroj kaj la ordinaraj miksitaj bruoj de la ankoraŭ kreskanta ŝtormo, la sono, en si mem, certe havis nenion, kio interesu aŭ maltrankviligu min. Mi daŭrigis la rakonton:

“Sed la bona ĉampiono Ethelred, nun envenante tra la pordo, estis forte kolerigita kaj mirigita vidante nenian signon de la malicoplena ermito; sed, en ties loko, drakon kun skvama kaj monstra aspekto, kaj kun fajra lango, kiu sidis garde antaŭ palaco el oro, kun planko el arĝento; kaj sur la muro pendis ŝildo el brilanta latuno kun ĉi tiuj vortoj surskribitaj:

Kiu envenas ĉi tien, venkinto ŝajnas;
Kiu mortigas la drakon, la ŝildon gajnas;
kaj Ethelred suprenlevis sian klabon, kaj batis sur la kapon de la drako, kiu falis antaŭ li kaj fordonis sian pestan spiron, kun ŝriko tiom terura kaj akra, kaj krome tiom penetra, ke Ethelred devis fermi la orelojn per la manoj kontraŭ la timinda bruo, kies similaĵon oni neniam antaŭe aŭdis.”

Jen denove mi paŭzis abrupte, kaj nun kun sento de senbrida miro — ĉar povis esti nenia dubo, ke en ĉi tiu okazo mi ja vere aŭdis (kvankam, el kiu direkto ĝi venis, ne eblis al mi diri) mallaŭtan kaj ŝajne foran, sed akran, longan kaj plej neordinaran kriĉan aŭ grincan sonon — la ekzaktan duplikaton de tio, kion mia fantazio jam elvokis por la malnatura ŝriko de la drako, kiel priskribite de la romanisto.

Premite, kiel mi certe estis, ĉe la okazo de la dua kaj plej eksterordinara koincido, de mil interkonfliktaj sentoj, inter kiuj superregis miro kaj ekstrema teruro, mi gardis ankoraŭ sufiĉe da memrego por eviti eksciton, per ia komento, de la sentema nervozeco de mia kunulo. Mi neniel estis certa, ke li estis rimarkinta la koncernajn sonojn; kvankam, certe, dum la antaŭaj kelkaj minutoj, stranga ŝanĝiĝo estis okazinta en lia konduto. De pozicio fronte al mia, li estis iom post iom turninta la seĝon, por sidi kun la vizaĝo al la pordo de la ĉambro; kaj tiel mi povis nur parte observi lian vizaĝon, kvankam mi vidis, ke liaj lipoj tremis, kvazaŭ li murmurus neaŭdeble. Lia kapo estis falinta sur la bruston — tamen mi sciis, ke li ne dormis, pro la vasta kaj rigida malfermiteco de la okulo, kiam mi ekvidis ĝin konture. Ankaŭ la moviĝado de lia korpo malkongruis kun tiu ideo — ĉar li balancis sin de flanko al flanko kun milda, sed konstanta kaj unuforma ritmo. Rapide rimarkinte ĉion ĉi, mi redaŭrigis la rakonton de Sir Launcelot, kiu plu iris jene:

“Kaj nun la ĉampiono, eskapinte de la terura furiozo de la drako, memorante pri la latuna ŝildo kaj la disrompo de la sorĉo, kiu estis sur ĝi, formovis la kadavron el la vojo antaŭ si kaj alproksimiĝis kuraĝe sur la arĝenta pavimo de la kastelo al tie, kie la ŝildo estis sur la muro; kiu en vero ne atendis lian plenan alvenon, sed defalis ĉe liaj piedoj sur la arĝentan plankon kun potence granda kaj terura sonoro.”

Apenaŭ tiuj silaboj transiris miajn lipojn, kiam — kvazaŭ ŝildo el latuno ja falus en tiu momento peze sur plankon el arĝento — mi ekkonsciis pri fora, kava, metala kaj sonora, sed ŝajne obtuzigita resonado. Komplete konsternite, mi salte stariĝis; sed la ritma balancado de Usher estis neperturbita. Mi impetis al la seĝo, sur kiu li sidis. Liaj okuloj estis direktitaj fikse antaŭ lin, kaj tra lia tuta vizaĝo regis ŝtona rigido. Sed, kiam mi metis la manon sur lian ŝultron, venis forta tremo en lia tuta korpo; malsaneca rideto tremetis ĉirkaŭ liaj lipoj; kaj mi vidis, ke li parolis per mallaŭta, hasta kaj malklara murmurado, kvazaŭ ne konscia pri mia ĉeesto. Klinante min proksime al li, mi fine entrinkis la teruran sencon de liaj vortoj.

“Ne aŭdas ĝin? — Jes, mi aŭdas ĝin, kaj aŭdis ĝin. Longe — longe — longe — multajn minutojn, multajn horojn, multajn tagojn mi aŭdis ĝin — sed mi ne kuraĝis — ho, indulgu min, kompatindan mizerulon, kiu mi estas! — mi ne kuraĝis — mi ne kuraĝis paroli! Ni metis ŝin viva en la tombon! Ĉu mi ne diris, ke miaj sensoj estas akutaj? Nun mi diras al vi, ke mi aŭdis ŝiajn unuajn malfortajn movojn en la kava ĉerko. Mi aŭdis ilin — antaŭ multaj, multaj tagoj — sed mi ne kuraĝis — mi ne kuraĝis paroli! Kaj nun — ĉi-nokte — Ethelred — ha, ha! — la rompado de la pordo de la ermito, kaj la mortokrio de la drako, kaj la sonorado de la ŝildo! — diru, pli ĝuste: la ŝirado de ŝia ĉerko, kaj la grincado de la feraj ĉarniroj de ŝia karcero, kaj ŝiaj baraktoj en la kuprita arkaĵo de la kripto! Ho, kien mi fuĝu? Ĉu ŝi ne estos ĉi tie baldaŭ? Ĉu ŝi ne rapidas por riproĉi min pro mia hasto? Ĉu mi ne aŭdis ŝiajn paŝojn sur la ŝtuparo? Ĉu mi ne distingas tiun pezan kaj teruran batadon de ŝia koro? FRENEZULO!” — kaj jen li furioze saltstariĝis kaj elkriis siajn silabojn, kvazaŭ per tiu peno li fordonus sian animon — “FRENEZULO! MI DIRAS AL VI, KE ŜI NUN STARAS TRANS LA PORDO!”

Kvazaŭ en la superhoma energio de lia eldiro troviĝus la potenco de sorĉo, la grandegaj antikvaj paneloj, al kiuj la parolanto montris, malrapide oscedigis en tiu momento sian pezegan kaj ebonan faŭkon. Tion faris impeta ekblovo — sed jen trans tiu pordo JA staris la alta kaj envolvita figuro de lordino Madeline de Usher. Estis sango sur ŝia blanka robo, kaj la atestoj pri ia amara lukto sur ĉiu parto de ŝia malgrasiĝinta korpo. Dum momento ŝi restis, tremante kaj ŝanceliĝante tien kaj reen sur la sojlo, kaj tiam, kun basa ĝemspira krio, ŝi enfalis peze sur sian fraton kaj en sia fortega kaj jam definitiva agonio tiris lin al la planko kiel kadavron, kaj viktimon de la teruroj de li antaŭviditaj.

El tiu ĉambro, kaj el tiu domo, mi fuĝis konsternite. La ŝtormo ankoraŭ cirkulis kun sia tuta kolero, kiam mi trovis min transiranta la malnovan digvojon. Subite laŭ la vojo ĵetiĝis sovaĝa lumo, kaj mi turnis min por vidi, de kie povas veni tiom neordinara brilo; ĉar sole la vasta domo kaj ĝiaj ombroj estis malantaŭ mi. La radioj estis de la plena, subiranta kaj sangoruĝa luno, kiu brilis nun hele tra tiu antaŭe apenaŭ perceptebla fendo, pri kiu mi jam parolis, kiel ĝi etendiĝis de la tegmento de la konstruaĵo, zigzage, ĝis la bazo. Dum mi rigardis, tiu fendo rapide vastiĝis — venis furioza spiro de la kirlovento — tuj la tuta globo de la satelito ekflamis antaŭ miaj okuloj — mia cerbo ŝanceliĝis, dum mi vidis diskuri la fortegajn murojn — estis longa kaj tumulta kriado kvazaŭ la voĉo de mil akvoj — kaj la profunda kaj putra lago ĉe miaj piedoj fermiĝis malafable kaj silente super la fragmentoj de la “DOMO USHER”.


Notoj

Pendanta liut' lia kor' sonoras post ĉiu ektuŝ'. Jean de Béranger (1780–1857) rifuzis ŝtatan pension por sia kontribuo en la revolucio de julio 1830. Pri tio li verkis en 1831 poemon La rifuzo. La revua eldono de la novelo (1839) ne havis ĉi tiun epigrafon. Poe aldonis ĝin en 1845 por la eldono de siaj Rakontoj. La citaĵon Poe uzis ankaŭ por sia poemo Israfel.

...klarigi tiajn sentojn. En la unua eldono Poe aldonis ĉi tie klarigon pri la korpa identeco de Roderick kaj Madeline.

...la lasta valso de von Weber. Temas ne pri valso de von Weber mem, sed pri muzikaĵo La lasta valso de von Weber de Karl Gottlieb Reisnger (1798–1859), kiu estas la kvina el la ciklo Brilantaj valsoj (1824).

Fuseli. Angla nomformo de Johann Heinrich Füßli (1741–1825), svisa pentristo, kiu vivis en Anglio.

“La fantom-vizitata palaco”. Poe eldonis la poemon memstare en American Museum en 1839. En La poezia principo (eld. 1850) li mencias la poemon La hantita domo de Thomas Hood.

Watson, d-ro Percival, Spallanzani, kaj precipe la episkopo de Landaff: vidu “Ĥemiajn Eseojn”, volumon 5. (piednoto de la aŭtoro)

Watson, Richard (1737–1816). Angla kemiisto, aŭtoro de la kvinvolumaj Ĥemiaj eseoj (1787). Watson estis ankaŭ la episkopo de Landaff, sed Poe menciis lin kiel apartan personon.

Percival, Thomas (1740–1804). Angla kuracisto, kiu en 1785 aperigis studon pri sentemo de vegetaloj en la Noticoj de la Manĉestra literatura kaj filozofia societo.

Spallanzani, Lazaro (1729–1799). Itala biologo kaj vojaĝanto. Li priskribis sentemon de vegetaloj en Disertacio pri la naturo de la animaloj kaj vegetaloj (1780, angla traduko 1784). Watson mencias la ideojn de Percival kaj Spallanzani en la antaŭparolo al la kvina volumo de la Ĥemiaj eseoj.

Gresset, Jean Baptiste Louis (1709–1777). Franca poeto. Li verkis kelkajn kontraŭreligiajn poemojn. Pro Vairt Vert, ou les voyages du perrouquet de la visitation de Nevers (1734) li estis ekskomunikita el jezuita ordeno; en La Chartreuse (= Klostro, 1735) li rakontas la solecan vivon de poeto. La Esperanta traduko de Ver-Vert, farita de Célestin Rousseau, aperis ĉ. 1913 en Parizo.

Machiavelli, Niccolo (1469–1527). Itala verkisto kaj politikisto. La Novella de Belfagor Arcidiavolo aperis posteume en 1549. Ĝi rakontas pri vizito de Diablo.

Swedenborg, Emanuel (1688–1772). Sveda natursciencisto kaj teologo. Lia mistika traktaĵo Ĉielo kaj Infero aperis en 1758.

Holberg, Ludvig (1684–1754). Dana-norvega verkisto kaj kleriganto. La subtera vojaĝo de Nicholas Klimm (latine 1741, dane 1742) estas satira romano pri tiutempa Eŭropo. La protagonisto estas pli bone konata kiel Niels Klim.

Flud, Robert (1574–1637). Angla kuracisto, rozkrucano, aŭtoro de pluraj studoj pri alĥemio kaj kiromancio. Interalie, li kredis ke la homo, mineraloj kaj vegetaloj kapablas ŝanĝi sian korpon kaj estas senmortaj.

Jean D'Indaginé (XVI jc). Franca kiromanciisto, aŭtoro de Kiromancio (1522).

De la Chambre (1594–1689). Franca kiromanciisto, aŭtoro de Discours sur la chiromancie (1653).

Tieck, Ludwig (1773–1853). Germana verkisto, aŭtoro de La malnova libro, aŭ Vojaĝo en la bluan malproksimon (1835).

Campanella, Tommaso (1568–1639). Itala verkisto kaj sciencisto. Lia utopio La Civito de la Suno, verkita en prizono en 1602, aperis nur en 1623.

Eymeric de Gironne (ĉ. 1320–1399). Hispana dominikano, inkvizitoro. Lia Manlibro de la inkvizicio, eldonita en 1503, enhavas manierojn de ekzorcado.

Mela, Pomponius (I jc). Romia geografo, kiu en De Situ Orbis priskribis loĝatajn partojn de la mondo. Poe mencias lin ankaŭ en La insulo de la Feo.

Vigiliæ Mortuorum Secundum Chorum Ecclesiæ Maguntinæ estis eldonita ĉ. 1500 en Speyer kaj enhavis rekviemon por la episkopejo de Mainz. Eventuale, Poe sciis pri la libro sed ne legis ĝin, ĉar la teksto de la rekviemo apenaŭ diferencas de la kutima.

...rideton, kiu estas tiom terura ĉe morto. En Marginalia de decembro 1844 Poe riproĉas Bulwer Lytton, kiu parolis pri la “dolĉa kaj rava rideto de mortintoj”: “Ĉu iu el ni vidis ion alian ol teruron en la rideto de mortintoj? Ni volas, ke ĝi estu 'dolĉa', sed tio estas fonto de eraroj”.

La Freneza Rendevuo de Sir Launcelot Canning. Ĝis nun oni trovis nek la verkon nek ties aŭtoron. Canning eble devenas de William Canynge. Thomas Chatterton (1752–1770) en 1768 eldonis falsitajn antikvajn verkojn de Thomas Rowley, kiu estis amiko de William Canynge (vera homo mortinta en 1471). Chatterton laŭdire mortigis sin, kiam la falsado estis malkovrita, kaj lia kadavro estas la temo de fama pentraĵo de Henry Wallis.


Pri la tradukinto

Edmund Grimley Evans estas anglo, naskita en 1966 kaj loĝanta ekde 1992 en Kembriĝo, Britio. Studinte matematikon, komputikon kaj komputan lingvikon, li nun laboras kiel inĝeniero kaj esploristo pri komputilaj procesoroj. Li eklernis Esperanton ĉirkaŭ 1986 kaj profundiĝis en la lingvon dum loĝado en Germanio inter 1989 kaj 1992, parte dank' al la bona kolekto de Esperantaj libroj en la universitata kaj ŝtata biblioteko en Saarbrücken. Inter liaj aliaj tradukoj en Esperanto estas rakontoj de Saki kaj la libro Homaj rajtoj: demandoj kaj respondoj.
Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo