SakiSaki

La perdita Sanĝako


La prizona pastro la lastan fojon eniris en la ĉelon de la kondamnito por doni laŭeblan konsolon.

“La sola konsolo kiun mi aspiras”, diris la kondamnito, “estas rakonti mian tutan historion al iu, kiu almenaŭ aŭskultos ĝin kun respekto.”

“Ni ne tro prokrastu la aferon”, diris la pastro rigardante sian brakhorloĝon.

La kondamnito subpremis tremon kaj komencis.

“La plej multaj homoj opinios, ke mi pagos la prezon de mia propra perfortaĵo. Sed efektive mi estas viktimo de nesufiĉa specialiĝo koncerne edukon kaj karakteron.”

“Nesufiĉa specialiĝo?” diris la pastro.

“Jes. Se mi estus konata kiel unu el malmultaj homoj en Anglio, kiuj konas la faŭnon de la Eksteraj Hebridoj, aŭ povas originlingve reciti stancojn el la poezio de Camões, mi havus neniun malfacilaĵon pruvi mian identecon en la krizo, kiam mia identeco iĝis al mi demando de vivo aŭ morto. Sed mia eduko estis pli-malpli modere bona, kaj mia temperamento estis de tiu ordinara speco kiu evitas specialiĝon. Ĝenerale mi scias iomete pri ĝardenkulturo, historio kaj malnovaj art-majstroj, sed mi neniam povus parkere diri al vi ĉu Stella van der Loopen estas krizantemo, heroino de la Usona sendependiĝa milito, aŭ io de Romney en Luvro.”

La pastro maltrankvile ŝanĝis pozicion sur sia seĝo. Nun kiam tiuj alternativoj estis proponitaj, ili ĉiuj ŝajnis terure eblaj.

“Mi enamiĝis, aŭ kredis enamiĝi, al la edzino de la loka kuracisto”, pluis la kondamnito. “Kial tio okazis, mi ne scias, ĉar mi ne memoras ke ŝi posedis apartan logaĵon, mensan aŭ korpan. Retrospektante al la pasintaĵoj, mi pensas ke ŝi sendube estis tute ordinara, sed supozeble la kuracisto iam enamiĝis al ŝi, kaj kion faris unu, tion povas alia. Mia atento ŝajne plaĉis al ŝi, kaj tiugrade mi eble povus diri ke ŝi kuraĝigis min, sed verŝajne ŝi estis sincere nekonscia, ke mi intencis ion plian ol etan najbaran interesiĝon. Fronte al la morto oni volas esti justa.”

La pastro aprobe murmuris.

“Ĉiuokaze, ŝi estis aŭtente terurita, kiam mi iuvespere uzis la foreston de la doktoro por deklari tion, kion mi kredis esti mia granda pasio. Ŝi petegis min malaperi el ŝia vivo, kaj mi apenaŭ povis fari ion alian ol konsenti, kvankam mi ne havis eĉ nebulan ideon pri kiel realigi tion. Mi sciis, ke en romanoj kaj teatraĵoj tio estas ofta evento, kaj ke se oni miskomprenis la sentojn aŭ intencojn de virino, oni kiel normala sekvo foriru al Hindio por plenumi iujn aferojn ĉe la landlimo. Stumblante for laŭ la veturvojo de la kuracisto, mi ne havis tre klaran ideon pri mia futura agado, sed mi havis nebulan senton ke necesos rigardi en la maparon de Times antaŭ ol enlitiĝi. Tiam, sur la malluma kaj dezerta ŝoseo, mi subite trafis kadavron de homo.”

La pastro ekmontris pli viglan interesiĝon pri la rakonto.

“Se juĝi laŭ la vesto, ĝi estis kadavro de savarmea kapitano. Ŝajne ia terura akcidento faligis lin, kaj lia kapo estis frakasita kaj disbatita ĝis ekster ĉia homa simileco. Kredeble, mi pensis, aŭtomobila akcidento; kaj poste, kun nevenkebla insisto, subite venis alia penso, ke jen prezentiĝas rimarkinda oportuno por perdi mian identecon kaj malaperi por ĉiam el la vivo de la doktoredzino. Neniu laciga kaj riska vojaĝo al foraj landoj, sed simpla interŝanĝo de vesto kaj identeco kun nekonata viktimo de akcidento sen atestantoj. Sufiĉe malfacile mi senvestigis la kadavron kaj revestis ĝin per mia propra kostumo. Ĉiu ajn, kiu iam tualetservis mortintan savarmean kapitanon en malintensa lumo, komprenos la malfacilaĵon. Kun la supozebla celo igi la doktoredzinon formigri de sub la edza tegmentotrabo al iu loĝejo financata je mia kosto, mi antaŭe plenigis la poŝojn per stako da monbiletoj, kiuj konsistigis gravan parton de mia likvida materia riĉaĵo. Ŝtelirante for en la mondon, maskita kiel sennoma savarmeano, mi do ne estis sen rimedoj, kiuj facile subtenos ĉi modestan rolon dum konsiderinda tempo. Mi trotis ĝis najbara urbeto, kaj kvankam estis jam malfrua horo, dank' al kelkaj ŝilingoj mi estis provizita per vespermanĝo kaj tranoktado en malmultekosta gastejo. Sekvatage mi ekiris plu en sencela vagado de unu urbeto al alia. La rezulto de mia subita kaprico jam iom tedis min; post kelkaj horoj tio validis eĉ pli. Sur gazetafiŝo de loka ĵurnalo mi legis anoncon pri mia propra murdo farita de nekonata persono; aĉetinte ekzempleron de la ĵurnalo por havi detalan referaĵon de la tragedio, kiu unue vekis en mi certagrade makabran amuziĝon, mi trovis ke oni atribuis la agon al vaganta savarmeano kun duba pasinteco, kiun oni vidis embuski sur la ŝoseo proksime al la krimloko. Mi ne plu estis amuzita. La afero riskis iĝi embarasa. Tio, kion mi erare prenis por aŭtomobila akcidento, evidentiĝis kazo de sovaĝa atenco kaj murdo, kaj ĝis la vera kulpinto estos trovita, ege malfacilos al mi klarigi mian entrudiĝon en la aferon. Kompreneble mi povos pruvi mian propran identecon; sed kiel eblos — sen malagrable enmiksi la doktoredzinon — prezenti adekvatan motivon por ŝanĝi veston kun la murdito? Dum mia cerbo febre laboris pri tiu problemo, mi subkonscie sekvis duarangan instinkton — kiom eble plej malproksimiĝi de la krimloko, kaj je ĉiu kosto liberiĝi de mia kulpiga uniformo. Jen mi trovis malfacilaĵon. Mi provis du-tri obskurajn vestbutikojn, sed enirante mi senescepte vekis teniĝon de malamika suspektemo ĉe la posedantoj, kaj sub iu aŭ alia preteksto ili evitis liveri al mi la arde deziratan vestoŝanĝon. La uniformo, kiun mi surmetis tiel senpense, ŝajnis same malfacile demetebla kiel la fatala ĉemizo de — vi scias, mi forgesas la nomon de tiu kreitaĵo.”

“Bone, bone”, diris la pastro haste. “Daŭrigu vian historion.”

“Iel ajn, mi sentis ke antaŭ ol demeti tiun kompromitan kostumon, ne estos sekure transdoni min al la polico. Kio konsternis min estis, kial oni ne klopodis aresti min, ĉar estis neniu dubo pri la suspekto kiu akompanis min kvazaŭ nedisigebla ombro, kien ajn mi iris. Gapado, kubutado, flustrado, kaj eĉ laŭtaj rimarkigoj ke “jen li” salutis ĉiun mian aperon, kaj eĉ la plej povra kaj dezerta taverno, en kiu mi manĝis, baldaŭ pleniĝis de amaso da kaŝe gvatantaj klientoj. Mi komencis simpatii kun la sentoj de reĝaj familianoj, kiuj provas iom private butikumi sub senkompata ekzamenado fare de neforigebla publiko. Kaj tamen, malgraŭ tiuj senvortaj ombroj, kiuj konsumis miajn nervojn preskaŭ pli ol farus senkaŝa malamikeco, oni faris neniun klopodon por ĝeni mian liberecon. Pli malfrue mi malkovris la kaŭzon. Kiam okazis la murdo sur la dezerta ŝoseo, tiuregione oni okazigis serion da sangohundaj konkuroj, kaj dudeko da trejnitaj bestoduopoj estis direktitaj al la spuro de la supozita murdinto — do al mia spuro. Unu el la plej sociemaj londonaj ĵurnaloj proponis fabele riĉan premion al la posedanto de tiu duopo, kiu unue spuratingos min, kaj tutlande svarmis vetado pri la ŝancoj de la diversaj konkurantoj. La hundoj vagis vaste kaj fore tra proksimume dek tri graflandoj, kaj kvankam mia propra moviĝado je tiu tempo jam perfekte konatiĝis, same al la polico kiel al la publiko, la sporta instinkto de nia nacio nun intervenis por malhelpi aresti min tro frue. «Donu ŝancon al la hundoj», estis la domina opinio, kiam ajn iu ambicia loka policisto volis fini mian tro longan evitadon de la leĝo. Mia fina kaptiĝo fare de la venkanta duopo ne estis tre drama epizodo, efektive mi ne certas ĉu ili entute atentus min se mi ne alparolus kaj glatumus ilin, tamen la evento vekis supermezuran kvanton da ekscito ĉe la vetantoj. La posedanto de la duopo en la dua plej proksima loko ĉe la fino estis usonano, kaj li lanĉis proteston sur la bazo ke lutrohundo antaŭ ses generacioj edziĝis en la familion de la venkinta duopo, kaj ke oni proponis la premion al la unua duopo de sangohundoj kiuj kaptos la murdinton, kaj ke hundo kun sesdekkvarono da lutrohunda sango en si teknike ne povas esti konsiderata kiel sangohundo. Mi ne memoras kiel oni finfine decidis la aferon, sed ĝi vekis enorman kvanton da akraj diskutoj ambaŭflanke de Atlantiko. Mia propra kontribuo al la polemiko konsistis el atentigo, ke la tuta disputo maltrafas la celon, ĉar la vera murdinto ankoraŭ ne estas kaptita; sed mi baldaŭ malkovris, ke pri tiu punkto troviĝis eĉ ne la plej minimuma malsameco de opinioj inter publiko kaj specialistoj. Mi maltrankvile atendis la okazon pruvi mian identecon kaj ekspliki miajn motivojn kiel malagrablan neceson; rapide mi trovis ke la plej malagrabla parto de la afero estis, ke ne eblis fari ĝin. Vidante en spegulo la konsumitan kaj sovaĝan mienon, per kiu la spertoj de la lastaj semajnoj stampis mian iame serenan vizaĝon, mi apenaŭ surpriziĝis ke tiuj malmultaj amikoj kaj konatoj, kiujn mi havis, rifuzis rekoni min en mia ŝanĝita aperaĵo, sed persistis en sia obstina sed ĝenerale kundividata kredo, ke la ŝosea mortigito estis mi. Por eĉ pli malbonigi la aferon, ĝisfunde malbonigi, iu onklino de la efektiva murdito, timiga virino kun evidente malalta inteligenteco, identigis min kiel sian nevon, kaj donis al la aŭtoritatoj terure buntan referaĵon pri mia malvirta junaĝo kaj pri siaj laŭdindaj sed vanaj klopodoj por vergi min en pli bonan direkton. Mi pensas ke oni eĉ proponis priserĉi min por trovi fingrospurojn.”

“Sed”, diris la pastro, “sendube la rezultoj de via eduko…”

“Jen ĝuste la decida punkto”, diris la kondamnito; “jen kie mia nesufiĉa specialiĝo tiel fatale kontraŭis min. La mortinta savarmeano, kies identecon mi tiel facilanime kaj misfortune adoptis, posedis vernison el ĉipa moderna eduko. Estus facile montri, ke mia erudicio troviĝis sur tute alia nivelo ol la lia, sed pro nervozeco mi mizere fuŝis teston post testo, kiujn oni donis al mi. Tiu grajno da franca lingvo, kiun mi iam posedis, eskapis de mi; mi ne povis francigi simplan frazon pri la grosoj de la ĝardenisto, ĉar mi forgesis la francan vorton por groso.”

La pastro refoje turnis sin maltrankvile sur sia seĝo.

“Kaj tiam”, la kondamnito pluis, “okazis la fina malvenko. En nia vilaĝo ni havis modestan debatoklubeton, kaj mi memoris iam promesi, supozeble ĉefe por plaĉi kaj imponi al la edzino de la kuracisto, fari iel skizan prelegon pri la Balkana krizo. Mi fidis ke eblos al mi trovi la faktojn en unu-du normaj fakverkoj, kaj en malnovaj numeroj de kelkaj periodaĵoj. La prokuroro zorge notis la cirkonstancon, ke la viro kiu mi asertis esti — kaj efektive ja estis — iam prezentis sin vilaĝe kiel iaspecan duarangan fakulon pri Balkanaj aferoj, kaj meze de vico da demandoj pri indiferentaj aferoj la enketanta juristo kun diabla subiteco demandis min, ĉu mi povas rakonti al la tribunalo kie situas Novibazaro. Mi sentis ke la demando estas decida; io sugestis al mi ke la respondo estas Sankt-Peterburgo aŭ Baker Street. Mi hezitis, senpove rigardis ĉirkaŭ mi al maro da intense atendantaj vizaĝoj, kuraĝigis min kaj elektis Baker Street. Kaj jen mi sciis, ke ĉio estas perdita. La prokuroro facile pruvis, ke persono almenaŭ modere familiara kun la aferoj de la Proksima Oriento neniam povus tiel senrespekte misloki Novibazaron for de ĝia kutima angulo de la mapo. Ĝi estis respondo, kiun kredeble donus la savarmea kapitano — kaj mi donis ĝin. La cirkonstancaj indikoj ligantaj la savarmeanon al la krimo estis super neceso konvinkaj, kaj mi tiel firme identigis min kun la savarmeano, ke ne eblis eliĝi el li. Tiel do okazis, ke post dek minutoj mi estos ĝismorte pendumita je la kolo, por pagi la murdon de mi mem, murdon kiu neniam okazis, kaj pri kiu, ĉiuokaze, mi estas neeviteble senkulpa.”

*

Kiam la pastro post kvaronhoro revenis al siaj ĉambroj, nigra flago ŝvebis super la prizona turo. Matenmanĝo atendis lin en la manĝoĉambro, sed unue li iris en sian bibliotekon, kaj preninte la maparon de Times, konsultis mapon pri la Balkana duoninsulo. “Tia afero”, li konstatis, refermante la volumon kun klaketo, “povus okazi al iu ajn.”

Tradukis el la angla Sten Johansson

Pro ĉi tiu traduko Sten Johansson iĝis laŭreato de Liro-2002, branĉo Traduka prozo.


Notoj

Saki. Pseŭdonimo de Hector Hugh Munro (1870–1916), brita ĵurnalisto kaj verkisto, aŭtoro de kvar popularaj novelaroj.

kreitaĵo. Mitologia centaŭro Neso; lia venenita tuniko mortigis Heraklon.

Novibazaro (Novi Pazar). La ĉefurbo de historie grava regiono Sanĝako (turke: provinco), okupita en 1912 de Serbio kaj Montenegro.

La Ondo de Esperanto. 2003. №5 (103).


Anglalingva literaturo en Esperanto | Hejmo