[Titolo]

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 1999. No 7 (57)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Kovrila foto:La infana spontaneco (Fedotov)


ENHAVO

REDAKCIE

  • Aleksander Kor¼enkov. Al la legantoj
  • Æ0FARTIKOLO

  • Renato Corsetti. Agado "Espero": Helpi esperantistajn militviktimojn
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • ERA. ERA seminariis en la Eýropa Parlamento
  • Nikola Raþiæ. Lastmomente el nia æefurbo
  • Du stipendioj por balkananoj (HeKo)
  • Spomenka Þtimec. Nova¼oj el Kroatio
  • Bruno Masala. Metz: Triobla subteno
  • László Szilvási. Eventoj baldaý restartos
  • Aleksander Kor¼enkov. Æe Danubo
  • Andrzej Grzebowski. Monda Turismo bilancas kaj planas
  • Bard Hekland. Inkubece peza jaro
  • Kjell Randehed. Nova estraro en Svedio
  • Literaturo por paco (HeKo)
  • Kreþimir Barkoviæ. 72a Kongreso de SAT
  • Mauro La Torre. Defio por la tradicia movado
  • Petko Arnaudov. Literatura konkurso EKRA' 99
  • Konstantin Demjanenko. Aroma Jalto' 99
  • Radio (Andrzej Pettyn, Leopold Patek)
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • Nikolao Gudskov. Moskvo: prelege kaj etere
  • Gennadij Basov. 20 jaroj fulmis for
  • Jurij Karcev. Uljanovsk reaktiviøas
  • Svetlana Miroþniæenko. Per Esperanto en Francio
  • Sergeo Bronov. De la klubo al E-Centro
  • Viktoria Nikiforova. Sesio de Scio
  • Halina Gorecka. Trans la krado
  • TRIBUNO

  • Deklaro de Esperanta PEN-Centro
  • ÆEL, El Popola Æinio, ÆEE. Vivu paco!
  • Anatolo Gonæarov. Plia Esperanto-Centro: æu provizora?
  • Birthe Lapenna. "Raýmistoj" kaj "finvenkistoj": absurda divido
  • Michel Clément. Historiistoj unuiøas
  • La Esperanta Civito: Konstitucio proponita (HeKo)
  • Bruno Vogelmann. Aýtobiografio
  • Leterkesto (Lodewijk De Doncker, Peter R. Jaimez, Hans-Burkhard Dietterle)
  • BELETRO

  • Fjodor Dostojevskij. La centjarulino (Trad. Aleksander Kor¼enkov)
  • TIEL NI VIVAS

  • Sergio Pokrovskij. Spertoj pri tutmondiøo
  • BIBLIOTEKO

  • Julian Modest. Æu vi eniros la cirklon?
  • Halina Gorecka. William Auld rakontas
  • Mari-Roza Vilain-de Wolf. La verko de la jaro 1998
  • AK. Jarlibro 1999
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Nur unu korekta. Denove proverboj
  • Gennadij Þlepæenko. Familio kaj kreado
  • Valentin Melnikov. Kelkaj konsiloj por plibonigi stilon
  • DIVERSA¬OJ

  • Frazoj
  • Anoncetoj
  • La tempo somera (Gafur Gazizi, Maþa Ba¼enova)
  • Perantoj de La Ondo de Esperanto
  • Kolofono

  • Al la legantoj

    Julio: Sezona bildo de Maþa Ba¼enova

    En la junia kajero ni avertis, ke æi-somere nia eldonritmo estos malekvilibrita. Tiel okazis pro mia preskaý sessemajna foresto, æar mi staøis en bulgaria Vraco æe Kooperativo de Literatura Foiro.

    Mi dankas al Perla Martinelli kaj Ljubomir Trifonæovski, kiuj malavare transdonis sian sperton. Post la staøo la redaktoro de La Ondo kunlaboras ankaý en Heroldo de Esperanto -- kiel vicredaktoro prizorganta la informan kaj recenzan rubrikojn. Atentaj legantoj de ambaý gazetoj eble konstatos en ili malsamajn kriteriojn por elekti nova¼ojn -- ja æiu gazeto havas siajn neripeteblajn profilon kaj fizionomion (kaj eldonanton).

    La staøejo situis nur je 50 kilometroj de Jugoslavio, kaj pri la apuda milito memorigis multaj aviadiloj de NATO. Tamen konversacioj kun lokanoj montris, ke bulgaroj estas prudentaj kaj konsideras la intervenon de NATO malpli danøera ol la genocidon de Miloþeviæa reøimo. Fine Beogrado cedis al la ultimato, kaj la jugoslavia armeo retiriøis el Kosovo, lasante al la venantaj pacigaj trupoj spurojn de etna purigado kaj venøemajn armitajn kosovanojn.

    Laý la spirito de la alvoko de Esperanta PEN-Centro, LOdE kondutas "ne kiel juøisto, sed kiel atestanto". Tial ni ne aperigas sakrajn kondamnojn de NATO, kiujn abunde dis-retas iuj el niaj samlandaj varmkapuloj (eæ estrarano de la landa asocio), nek la ekstremajn senmaskigojn pri la "serba firero pli aæa ol Polpoto". La historio verdiktos mem, kaj dume legu en LOdE pri konkretaj agoj "por helpi esperantistajn militviktimojn". Legu kaj pripensu, æu ankaý vi povas kunhelpi.

    Restas sen aperigo ankaý komentoj, kiuj venis reage al la informoj pri la monpeta cirkulero de REU kaj pirata eldono de Festeno dum pesto. Ni ripetas, ke LOdE kritikas ne individuojn, sed la konkretajn (mis)agojn, lasante al la koncernitoj la eblon respondi. Cirkulerinto Æertilov respondis per eksigo de la eldonanto de LOdE el la delegiteco en UEA (tamen Jarlibro. 1999 ne registris tion), dum la vidvino de Lozgaæev kaj LOdE akceptis la klarigon de Bronþtejn, sed ne la konduton de la moskvaj eldonemuloj. Pliaj kondamnaj kaj subtenaj intervenoj pri tiuj temoj, eæ se tute sinceraj, apenaý pozitive efikos al la jam tro malpaca situacio en la Ruslanda Esperantujo.

    Sed okazas ankaý io bona. Fine al la norda hemisfero venis somero. Eæ al la tundro, kiun vi povas vidi sur la kovrilpaøa foto La infana spontaneco de Sergej Fedotov laýde menciita en nia pasintjara fotokonkurso.

    Øis la renkonto post Berlino!

    Aleksander Kor¼enkov
     


    AGADO "ESPERO": HELPI ESPERANTISTAJN MILITVIKTIMOJN

    Æe UEA ekzistas konto Espero por helpi esperantistajn militviktimojn kie ajn en la mondo, apartenantajn al æiuj militantaj flankoj.

    Nun spontane ekestas novaj iniciatoj, kiuj permesas al ni transpaþi tiujn limojn. Per la Agado Espero ni komencas enpreni ilin kaj provi apogi ilin. La nomo estas la sama nomo de la konto, æar temas pri la sama agadkampo. Øi ne limiøas je la nuna milita situacio en Jugoslavio (kvankam evidente pri tio temas nun) sed al æiuj militaj situacioj en la mondo.

    Projekto 1a

    Usonaj esperantistoj pretas starigi þparkonton, en kiun ili metos æiumonate monon, por ke post kelkaj jaroj estu sumo de kelkaj miloj da dolaroj, kiujn juna kosova albano povos uzi por siaj universitataj aý antaýuniversitataj studoj.

    La grupo nun seræas kosovan infanon (de proksimume 12 øis 15 jaroj), kiu prefere parolu mem Esperanton aý apartenu al E-lingva familio, kaj kiu suferis pro la milito. Oni donos prioritaton al infano, kiu eventuale perdis unu aý ambaý gepatrojn.

    Se vi konas tian kazon aý konas iun, kiu povas helpi trovi tian infanon, bonvolu rekte kontakti Agadon Espero æe Renato Corsetti:

    Adreso: Colle Rasto, IT-00036 Palestrina, Italio
    Rete: corsetti@itelcad.it

    Projekto 2a

    Æi-jare la milito en Kosovo kaýzis homan katastrofon kun centmiloj da rifuøintoj. La rifuøintoj æefe troviøas en Albanio, Makedonio kaj Montenegro (æ. 700 mil), sed laý informoj de la bosnia registaro ankaý al Bosnio rifuøis pli ol 15 mil albanoj kaj 15 mil bosnoj el Serbio.

    Krom propraj problemoj kun bosnaj rifuøintoj, nun en Bosnio establiøis pluraj rifuøintaj centroj por albanoj el Kosovo. Krom la centroj, rifuøintojn akceptas familioj en bosnaj urboj, parencoj aý konatoj. Pluraj familioj akceptis inter 4 kaj 10 rifuøintoj.

    La rifuøintaj centroj kaj la familioj bezonegas diversan helpon. La plej urøaj bezonoj estas: nutra¼o, higienaj bezona¼oj, vesta¼oj, þuoj kaj alia ilaro por infanoj.

    La projekto antaývidas helpon al 1000 rifuøintaj familioj per "Familia paka¼o de nutra¼o kaj higienaj bezona¼oj". Distribuon de la "Familia paka¼o" oni faras laý listoj, kompilitaj en komunumoj kaj en centroj por rifuøintoj. La suma kosto de 1 paka¼o estas 50 germanaj markoj. La projekto planas aæeton de 1000 paka¼oj.

    La agado estas organizata kaj prizorgata de Humanitara Organizo Espero (M.Spahe, 10/II, 71000 Sarajevo, Bosnio kaj Hercegovino).

    Ili seræas helpon de esperantistoj por traduki la informon pri la projekto kaj por kontakti naciajn neesperantistajn help-asociojn. Esperantistoj, kiuj pretas helpi kontaktu ilin rekte.

    Eblas subteni la agadon ankaý per la mono por aæeti unu aý plurajn paka¼ojn. En æi tiu kazo la plej facila vojo estas sendi monon al UEA nepre kun la indiko "Konto Espero. Agado 2a". Tiu mono estos transdonata al HOE.

    Projekto 3a

    Grupo de francaj esperantistoj tra Amikeca Reto peras kontaktojn en Francio por gastigi rifuøintojn el la militanta Balkano. Pluraj francaj familioj jam proponis sin por gastigi E-familiojn. La franca registaro pli volonte helpas rifuøintojn, kiuj havas parencojn en Francio.

    Amikeca Reto havas postulojn: la gastigantoj devas esti en serioza kontakto kun E-grupoj (kaj la urbestraroj) por kiel eble plej bone akcepti la homojn, kiuj vivis dramajn momentojn.

    Æiuj informoj pri supozataj movoj de esperantistoj al ia landlimo ege interesas la francajn esperantistojn por rilati kun sav-asocioj (Ruøa Kruco ktp) kaj por seræi ilin. Se iu havas firmajn rilatojn kun sav-asocioj, li povas sin anonci por faciligi la seræadon.

    Æiujn informojn kaj informpetojn pri æi tiu agado, kun la indiko "Projekto 3a", bonvolu sendi al Renato Corsetti, kiu transdonos ilin al la francaj esperantistoj okupiøantaj pri øi.

    Projekto 4a

    Estas vera fiero por ni esperantistoj memori pri la instruo de Zamenhof, kiu helpis malriæulojn, pagante mem la kuracilojn por siaj pacientoj. Same fiere ni memoras pri nia movado, kiu helpis dum la mondmilitoj trovi en la militantaj landoj gefilojn por rekunigi ilin kun la gepatroj, kiam øi helpis per nutra¼oj, vesta¼oj, lerniloj, libroj, kuraciloj, ktp.

    Se nun ni deziras agi paralele kaj kunlabore kun Ruøa Kruco, Ruøa Duonluno, Agado Æielarko kaj Intersos, jen la ebleco, pri kiu klopodas AEL:

    En Albanio loøas miloj da rifuøintoj. Nur en la urbo Lezhe, en kiu estas la sidejo de AEL, loøas 7000 kosovanoj en tendoj, plastaj tendoj, kaj en hejmoj de lokaj familioj.

    Nia helpo ne povas esti grandskala kompare kun tiu de la menciitaj organizoj, sed ni deziras helpi laý niaj eblecoj, por ke ankaý la nomo "Esperanto" aperu apud tiuj de la ceteraj helpantoj.

    Jam spontane komencis alveni donacoj, ekzemple de familio Braun el Germanio kaj de ges-roj Florence Coté kaj Gerard Cool el Aýstrio, kiujn AEL aparte volas danki.

    Nia generacio renovigu la bonan ekzemplon, kiun ni ricevis el nia historio. Bonvolu sendi viajn kontribuojn rekte al AEL (Agim Peraj, Þengjin, Lezhe, Albanio).

    Renato Corsetti


    ERA SEMINARIIS EN LA EÝROPA PARLAMENTO

    29--30 apr 1999 en la Eýropa Parlamento (Bruselo) sub la patronado de la Itala komitato por la 50a datreveno de la Universala Deklaracio pri Homaj Rajtoj kaj de la Itala UNESKO-Komisiono, okazis -- kun organiza helpo de TRP (Transnacia Radikala Partio) -- studa seminario kaj øenerala konsilio de ERA ("Esperanto" Radikala Asocio).

    Dum la unua labortago, titolita "De la kostoj de la (ne)komunikado al la organizo de la lingva federaciismo", sub prezidanteco de Leo Solari, estis prezentitaj jenaj raportoj:

    "Esti mondcivitano: la lingva problemo en la internaciaj organizoj kaj en Eýropa Unio" (Hans Erasmus, juristo);

    "UNESKO kaj la defendo de la lingva ekosistemo" (Joseph Poth, direktoro de la Lingva departemento de UNESKO);

    "La raporto pri la stato de la lingvoj en la mondo" (Paul Ortega, direktoro de UNESCO-Centro en Bilbao);

    "Lingvaj bariloj, eýropa movebleco kaj ekonomia evoluo" (Alain De Serres, Organizo pri ekonomia kunlaboro kaj evoluo, Parizo);

    "La kostoj de la eýropa lingva (ne)komunikado" (Reinhard Selten, nobelpremiito pri ekonomiko);

    "La lingvoj per la Metodo de Paderborn" (Helmar Frank, pedagogo pri lingvoj);

    "La Cirkulero pri esperanto de la itala ministerio pri publika instruado" (Fiorella Conti, itala ministerio pri publika instruado);

    "La rolo de la Buroo kaj øiaj eblecoj favore al lingva federaciismo" (Bojan Breziger, Prezidanto de la Buroo por la malpli disvastigitaj lingvoj);

    "Por Laborplano 2000 de la eýropa komunikado" (Gianfranco Dell'Alba, eýroparlamentano);

    "La Transnacia Radikala Partio por la lingva demokratio" (Olivier Dupuis, eýroparlamentano kaj sekretario de TRP);

    "La Internacia Lingvo: protekta þirmilo por æiuj lingvoj kaj subteninda komuna¼a realeco" (Giorgio Pagano, sekretario de ERA);

    "Æu statuso de lingva minoritato por la esperantistoj?" (Andrea Chiti-Batelli, eseisto, spertulo pri eýropa problemaro).

    Dum la dua labortago -- titolita "La rajto al Internacia Lingvo ene de jaro 2020. Reorganizi la esperantistan komunumon" -- okazis la Konsilio de ERA kun partopreno malfermita al gravaj E-asocioj.

    Sekretario de ERA Giorgio Pagano priskribis la politikan projekton de ERA por atingi la celon de "rajto al internacia lingvo ene de la jaro 2020", kiel speco de "pluretaøa konstrua¼o, en kiu æiu havas eblecon elekti al kiu etaøo li volas iri, kaj se necese, en kiu halti".

    Al tiu ilustrado sekvis raporto de Franko Luin, grafikisto kaj spertulo pri komunikado, titolita "Esperantio, minoritato kiu sin regas pere de interreto".

    La sekvinta debato evidentigis la malfermojn rilate al la projekto prezentita de vicprezidanto de UEA Renato Corsetti, kiu tamen reliefigis ke øi estas persona, kaj de la Prezidanto de SAT.

    Je la fino nobelpremiito Reinhard Selten deklaris sian disponeblon al prezidanteco de tiu parto de la projekto, prezentita de ERA, kiu øuste havas lian nomon.

    ERA

    Informojn pri la prezentita projekto kaj pri eventuala aliøo, oni povas peti rete: e.r.a.@internacialingvo.org
     


    LASTMOMENTE EL NIA ÆEFURBOUK-84. Emblemo

    Berlino fariøos æefurbo de vivanta Esperantujo dum la unua aýgusta semajno.

    Al la 84a UK fine de junio aliøis iom pli ol 2550 personoj el 62 landoj. Kvankam la aliøcifero estas alta, la organizantoj fakte atendis superi la magian ciferon de 3000, kio ja sukcesis en la pasintjara Montpeliero. Tion oni povas klarigi per ekonomia krizego en Ruslando kaj Orienta Eýropo øenerale, tuj post la montpeliera aranøo. Æi-jare anonciøis trioble malpli da ruslandanoj, ukrainianoj, kvaroble malpli da rumanoj, duoble malpli da æe¶oj k.s. Kaj kompreneble apenaý registriøis iu jugoslavo, dum en Montpeliero ili estis tridekope. Ankaý brazilanoj duoniøis æi-jare, verþajne ankaý pro ekonomia evoluo en tiu lando.

    Do, post ioma optimismo ke niaj kongresoj rekreskos al siaj plej gloraj pintoj, la kruda realo limigas niajn revojn.

    Sed flankenmetinte niajn revajn atendojn, la UK en Berlino estos ja emfaze scienca kaj emfaze kultura, kiel oni povus atendi de urbo de Forge, Ostwald, Blanke, Becker, Karpunina...

    Nitobe-simpozio havos, post sukcesa praga debuto, sian promese indan reprizon kun partopreno de pluraj nemovadaj gastoj, inter kiuj multaj germanaj lingvistoj. Kompreneble, la æefurbo de E-terminologio okazigos ankaý specialan kunvenon pri tiu temo. Eæ du aranøoj okupiøos pri komputila lingvikado: la Esperantologia Konferenco, kiun organizas la amsterdama katedrano pri esperantologio kaj interlingvistiko, prof. Marc van Oostendorp, kaj seminario "Lingvoj en interreto". La unua traktos la problemon kiel uzi la avantaøojn de komputiloj en esperantologiaj esploroj dum la dua traktos la temon pri la germana lingvo en la reto (Martin Haase) kaj aliaj lingvoj (Ilona Koutny). Krom tio aparte aktivos la Akademio, kiu okazigos du publikajn kunvenojn kaj ja estos altnivela IKU, serio kaj speciala prelego de Amri Wandel pri la unika suneklipso, kiu mallumigos la teron tuj post la kongreso, en centkilometra zono tra la mezo de Eýropo: øin spektos ankaý la IJK-anoj en Zánka kaj la postkongresa ekskurso en Bukareþto.

    Koncertoj svarmos kaj konkurencos unu kun la alia, ankaý survestible æiutage: elstaraj dancoj modernaj kaj popolaj, germanaj kaj polaj, "klezmera" muziko de orienteýropaj judoj, klasikaj melodioj akordione, pop-muziko E-lingva kaj la pintaj germanaj komponistoj piane. Du brilaj teatra¼oj, ambaý el la (pup)teatra metropolo, la kulturama Zagrebo.

    Do, en Berlino nur la malkleremuloj kaj malkulturuloj povos enui. Kaj ja ili meritas, kion fari.

    Nikola Raþiæ
     


    DU STIPENDIOJ POR BALKANANOJ

    Subtene al la esperantistoj en la areo de la balkana milito, LF-koop kaj KCE disponigis du stipendiojn por literatura kurso en Svislando. La stipendioj estas asignitaj al f-ino Enkela Xhamaj, poetino el Albanio, kaj al s-ino Veda Þarenac, serba instruistino rifuøinta el Bosnio al Jugoslavio.

    HeKo


    NOVA¬OJ EL KROATIO

    29--30 maj Osijek gastigis la 3an Kroatian E-Kongreson kun 130 partoprenantoj. La kongreso estis dediæita al la kroata E-libro, kaj je tiu okazo estis eldonita la kvardeka beletra E-libro en Kroatio -- novelo de Josip Kozarac Slavonia arbaro, kiun financis kroata forstentrepreno Hrvatske þume.

    En la kongreso partoprenis E-delegacioj de la øemelaj urboj Vicenza kaj Pécs. Regiona gazeto Glas Slavonije kaj la televido atentis la kongreson kaj Esperanton. La elegantan kongresejon disponigis Komerca Æambro de Osijek.

    Kroataj fervojoj disponigis senpagan vagonon øis la kongresa urbo. La urba filatela klubo preparis ekspozicion pri E-filatela¼oj kaj eldonis koverton kaj karton okaze de la kongreso.

    La Kroata Akademio de Artoj kaj Sciencoj en sia maja kunsido akceptis aýspicion de la kolokvo de Akademio de Esperanto (AdE) en Kroatio en 2001.

    27 maj prezidanto de la Kroata Akademio doktoro Ivo Padovan en sia letero al la prezidanto de AdE Geraldo Mattos konfirmis la pretecon de la akademio aýspicii la kolokvon en la jaro, kiam Kroatio gastigos UKon. La respondeculo pri la kolokvo estas akademiano Dalibor Brozoviæ, membro de la Kroata kaj Makedona Akademioj kaj prezidanto de Kroata E-Ligo (KEL).

    Ministerio pri financoj de Kroatio permesis al Kroata E-Ligo organizi loterion favore al KEL, organizanto de UK en 2001.

    La þtata entrepreno Kroata Loterio organizos la loterion, se KEL trovos sufiæe da interesaj premioj por la civitanoj partoprenantaj en la loteria ludo. Unu premio jam estis anoncita el Seulo, kie Puramo Chong volonte traktos en sia akupunktura kliniko en Seulo unu gajninton de la loterio. Aliaj premioj estas seræataj. La plej aprezataj premioj estas aýtomobiloj, videoaparatoj kaj similaj teknika¼oj.

    Spomenka Þtimec


    METZ: TRIOBLA SUBTENO

    Internacia E-Konferenco, kiu okazos 17--23 jul en Metz (Francio) pri la temo Mono kaj Civilizo proponas aparte riæan kulturan programon danke al subteno de tri institucioj, kiuj decidis helpi la lokan organizanton, la E-Klubon de Metz:

    -- urbo Metz (pere de la Øenerala direkcio pri ekonomiaj aferoj, kiu subtenas kolokvojn pri politikaj kaj ekonomikaj temoj);

    -- departamento Moselle (tipa subvencio al loka asocio kiu organizas renkonton);

    -- regiono Lorraine (pere de la regiona misio pri turismo æar ni ricevas eksterlandanojn kaj igas ilin viziti la regionon).

    Se personaj kontaktoj certe rolis grave en tiuj decidoj, tamen rimarkindas pluraj punktoj:

    -- la prezidanto kaj aliaj membroj de la E-Klubo de Metz estas engaøitaj kaj aktivaj en pluraj aliaj lokaj asocioj;

    -- la E-Klubo de Metz organizis dum la stud-jaro prelegojn en la franca lingvo por la publiko, kaj tiel montris sian agadon al neesperantista mondo;

    -- la venon de okdek esperantistoj el la tuta Eýropo dum unu tago en decembro danke al Internacia Festivalo ni diskonigis vaste en la loka gazetaro kaj televido -- tio impresis favore;

    -- la organizado de dumkonferencaj eventoj malfermitaj al la loka neesperantista publiko (ekspozicio, koncerto, kurso...) ankaý impresis favore.

    Bruno Masala


    EVENTOJ BALDAÝ RESTARTOS

    La lasta dissendita numero de la papera gazeto Eventoj estas 165a.

    En decembro komencis kunlabori nova redaktoro, kiu post 3-monata instruado (elspezo de tempo, mono kaj energio) en mezo de aprilo æesis la laboron, kaj ni ne sukcesis rapide anstataýigi lin.

    Ni tre bedaýras la situacion, kaj klopodis trovi taýgan solvon. La intertempe provita helpanto post 2 semajnoj same æesigis la laboron pro manko de tempo kaj aliaj personaj okupoj.

    Antaý kelkaj tagoj fine eklaboris nova, tre verþajne perspektiva nova redaktoro, kaj tre baldaý restartos la apero de Eventoj.

    László Szilvási


    ÆE DANUBO

    Post Vieno, Budapeþto, Sviþtovo kaj Beogrado la 5an Danuban E-Rendevuon gastigis 4--6 jun 1999 Razgrad (Bulgario). DER-5 kaj la samtempa krea E-renkontiøo Abritus'99 estis kunorganizitaj de la urba E-ista Domo de Kulturo (EDK) kaj LF-koop.

    La kerno de la ekstera programo estis la inaýguro de bareliefo sur la muro de EDK, skulptita de Bogomil ¬ivkov. La partoprenantoj havis interesajn ekskursojn kaj akceptojn (interalie, æe la urbestro Venelin Uzunov). En la urba biblioteko estis lanæita poezia antologio Sonoj kaj kredoj el Razgrad.

    Perla Martinelli kaj Aleksander Kor¼enkov prelegis, respektive, pri Heroldo de Esperanto kaj perspektivoj de Esperanto post 2000. En la urba filharmonio oni øuis E-koncerton kaj premiadon de la laýreatoj de EKRA-99. Estis premiere prezentita filmo Antaýen (1937), antaý nelonge restarigita de LF-koop.

    Bedaýrinde, pro la balkana konflikto DER-5 estis preskaý nur bulgara -- partoprenis nur kvar alilandanoj (Aýstrio, Finnlando, Ruslando, Svislando).

    Aleksander Kor¼enkov

    Foto el DER-5
    Sur la foto, de dekstre liven: prezidanto de BEA Petar Todorov, urbestro de Razgrad Venelin Uzunov, kaj kvar E-redaktoroj: Perla Martinelli de Heroldo de Esperanto, Aleksander Kor¼enkov de La Ondo de Esperanto, Sabira Stahlberg de Kontakto, Ljubomir Trifonæovski de Literatura Foiro.
    (Fotis Petko Arnaudov)


    MONDA TURISMO BILANCAS KAJ PLANAS

    Proksimiøas la 9a Internacia E-Kongreso en Torun (7-14 aýg 1999) kaj la 11a Øenerala Kunveno de Monda Turismo en Bydgoszcz (9 aýg 1999).

    Æi-jare la agado de Monda Turismo bone evoluas. Januare okazis monata esplorvojaøo tra Orienta Afriko, februare ni edukis instruantojn de Esperanto por turismo; marte sukcesis laývica vojaøo al Suda Ameriko kaj esplorvojaøo al Centra Azio dank' al Anatolij Ionesov. En aprilo brilis bulgara AIS-sesio en la konsultejo de nia ISTK (Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo) -- trideko da bulgaraj gestudentoj kun Bo¼idar Leonov venis maje al la 20a SUS Sanmarineca Universitata Sesio de AIS lige al la internacia kurso por E-vojaøgvidantoj kaj 24aj E-Tagoj de Bygdoszcz.

    La sesion partoprenis pli ol 150 gestudantoj de ISTK. Okazis 35 kursoj pri temoj ligitaj al turismo kaj kulturo, kiujn gvidis sciencistoj de AIS kaj prelegantoj el 15 landoj, interalie prezidanto de AIS prof. Helmar Frank, prof. Hans-Dietrich Quednau, prof. Carlo Minnaja k.a. Laý decidoj de la senato de AIS, prof. Adam Sudol (Pollando) fariøis nova profesoro de AIS, novaj docentoj: prof. Aleksandra Kowalczyk (Pollando) kaj Bo¼idar Leonov (Bulgario). Defendinte siajn diplomverkojn kaj pasinte la ekzamenojn la unuaj finintoj de ISTK akiris la titolon de magistro kaj bakalaýro; okazis ankaý du doktoriøoj.

    En junio 1999 okazas esplorvojaøo de Esperantotur en Indonezio, Malajzio kaj Singapuro, laývicaj busvojaøoj al Nordkapp kaj vizitoj en Benelukso, kaj julie dudek busoj de Esperantotur vizitos Eýropon kaj Afrikon, inter ili kvin la 84an UK en Berlino.

    15 aýg. -- 7 sep. atendos vin la 2a Azia E-Kongreso en Hanojo kun vizitado de Tajlando, Laoso, Vjetnamio kaj Kamboøo, kaj 24 sep -- 3 okt. venu al la jubilea 25a Internacia Forumo pri Turismo, Edukado kaj Kulturo (Varsovio-Torun-Bydgoszcz).

    ISTK en Bydgoszcz akceptas jam aliøojn de gestudantoj por la studjaro 1999/2000. Eblas studado æiutaga, eksteræeesta kun tri stud-ekzamenaj sesioj en Bydgoszcz, aý en konsultejoj en Panevezys (Litovio) kaj Karlovo (Bulgario) kun unu sesio en Bydgoszcz. La studumo preparas por laborado en naý -- laý klasifiko de la Eýropa Unio -- profesioj. La jara studkotizo estas 350 USD; kiu studentiøos ankaý æe AIS, tiu post tri jaroj povos bakalaýriøi, kaj post pliaj du -- magistriøi pri morfosciencoj aý humanistiko.

    Por pliaj informoj kontaktu la Centran Oficejon de Monda Turismo:

    Adreso: str. M.Sklodowskiej-Curie 10, PL-85-094 Bydgoszcz, Pollando.
    Rete: turismo@bydg.pdi.net

    Andrzej Grzebowski
    Prezidanto de Monda Turismo


    INKUBECE PEZA JARO

    La landa kongreso de Norvega Esperantista Ligo okazis en Bergen 11--13 jun 1999. La 24 æeestantoj pritraktis jarraporton, kiu konkludis: "Por la estraro de NEL la jaro 1998 estis inkubece peza. Øin karakterizas la nekapablo realigi promesplenajn projektojn kaj modelojn". Mankas laborfortoj, malgraý la promesplena revigliøo de NJE (Norvega Junularo Esperantista).

    Kvankam la ligo nun havas æ. 360 membrojn kaj 10 aligitajn klubojn, el kiuj nur duono aktivas, la laboro de NEL restas sur ege malmultaj þultroj. La funkciantaj kluboj malmulte sciigas pri sia agado kaj ne petas helpon de la liga estraro.

    Kiel la plej gravajn taskojn farotajn dum la venontaj du jaroj, oni akcentis interretan informadon kaj funkciigon de la retkurso Esperanto Viva!, eldonadon de Norvega Esperantisto, ofertadon de Cseh-kursoj kun altnivela(j) instruisto(j) kaj ellaboradon de novaj informbroþuroj.

    La jarkunveno akceptis ampleksan simpligon de la kotizsistemo kaj moderan altigon de la kotizoj. Torstein Kvakland estis reelektita kiel prezidanto. El la sep anoj de la nova estraro kvar havas malpli ol 35 jarojn. Krom la preteco de la plej centraj aktivuloj alfronti novan laborperiodon, øuste la elektiøo de junaj kapablaj fortoj estis la plej øojiga rezulto de la kunveno.

    Unu semajnon antaýe, okazis pertelefona "kongreso" de NJE kun Trondheim kiel "oficiala kongresurbo". Estis pritraktataj la jarraporto kaj financa raporto, aprobitaj novaj statuto kaj laborplano. Dum la lastaj du jaroj NJE revigliøis kaj nun havas æ. 50 membrojn el kiuj æ. 10 aktivas. La nova estraro celas multmaniere instigi la membrojn al aktiva utiligo de la lingvo, kaj planas ankaý hejmpaøon kaj novan informbroþuron. Prezidanto restas Kjell Heggvold Ullestad.

    Bard Hekland


    NOVA ESTRARO EN SVEDIO

    Je la Pentekosto, 21--23 maj 1999 en la kursejo Esperantogarden (Lesjöfors) okazis Sveda E-kongreso. Ne malpli ol 45 personoj partoprenis -- je 15 pli multaj ol en la pasintjara kongreso en Stokholmo.

    La kongreso elektis novan estraron de Sveda E-Federacio: Roland Lindblom (prezidanto), Franko Luin (vicprezidanto), Börje Andersson (kasisto), Boo-Mee Kim Lindblom (sekretario), kaj la ceteraj estraranoj estas Bengt Nordlöf, Hakan Lundberg, Wim Posthuma, Jan Setreus kaj Kjell Randehed.

    Oni formis redaktokonsilion de la organo de SEF La Espero por helpi la novan redaktoron Hasse Oldhage, kiu anstataýos la nunan redaktoron Franko Luin.

    Dum la kongreso jarkunvenis ankaý la svedaj sekcioj de KELI (kristanoj) kaj de ILEI (instruistoj). La programo enhavis ankaý prelegojn, koncertojn, libroprezentojn, filmospektadon kaj ekskurson. La sekva kongreso okazos en Helsingborgo en junio 2000.

    Kjell Randehed


    LITERATURO POR PACO

    "La Esperanta: æu literaturo por paco?" estis la temo de la interveno de Giorgio Silfer, vicprezidanto de la Esperanta PEN, okaze de la 32a Internacia Literatura Konferenco en Bled (Slovenio), 19--21 maj 1999.

    La interveno vekis intereson, speciale pro la figuro de William Auld, kies La infana raso estis citita kiel ekzemplo de tiu kulturo de la paco, kiun la esperanta literaturo kunkonstruis en la du postmilitaj epokoj.

    El la interveno fontis la deklaro de la Komitato de Esperanta PEN-Centro, pri la milito en la nuna Jugoslavio. (Vd. en la 12a paøo.)

    HeKo


    72a KONGRESO EN SAT

    En la 72a Kongreso de SAT, kiu okazos en Karlovy Vary 24--31 jul 1999, partoprenos æ. 200 personoj. Krom laborkunsidoj, distraj kulturaj programoj kaj ekskursoj estos ankaý interesaj prelegoj: Okazos ankaý prelego kaj debato kun reprezentantoj de æehaj sindikatoj (kun tradukado).

    Kreþimir Barkoviæ


    DEFIO POR LA TRADICIA MOVADO

    Oliver Mazodze, direktoro de la Zimbabva Esperanto-Instituto el Masvingo, ¼us komunikis la decidon de 24 zimbabvaj instruistoj partopreni la internacian edukan projekton Interkulturo kun siaj 11 klasoj en mezgradaj kaj bazaj lernejoj el diversaj urboj.

    Tio ne estas la unua þoko el Afriko. Jam antaý kelkaj monatoj petis aliøon al la sama projekto 3 klasoj (300 lernejanoj!) el Lomeo, gvidataj de sia instruisto Gbeglo Koffi (estrarano de UEA).

    Realigante la projekton Interkulturo jam 50 klasoj el æiuj kontinentoj "renkontiøos" en interreta "ejo" -- nomata lernejo Tibor Sekelj -- por interþanøi materialojn kaj informojn pri siaj respektivaj medioj kaj kulturoj. La aranøo disvolviøas en la kadro de ILEI, kaj estas nun prezentata al Unesko por oficialigo.

    Æu la instruistoj de ILEI, kaj pli øenerale la esperantistoj, kapablos subteni tiom da entuziasma lerneja kunlaboremo (kiu cetere venas ankaý el Ganao, Uzbekistano, Japanio, Brazilo, Argentino, Æilio, Kubo, Aýstralio, Rumanio, Ukrainio, Jugoslavio, Bosnio, Kroatio, plus kelketaj "okcidentaj" landoj)?

    Tio estas defio por tradicia movado!

    Mauro La Torre
    prezidanto de ILEI


    LITERATURA KONKURSO EKRA '99

    Dum la 5a Danuba E-Rendevuo en Razgrad (4--6 jun 1999) okazis premiado de la gajnintoj en la literatura konkurso EKRA '99. La konkurson partoprenis pli ol 30 aýtoroj de 15 landoj. La ¼urio anoncis sufiæe altan belartan nivelon kaj proklamis la gajnintojn:

    Poezio

    1aj premioj. Lilija Nikolova (Bulgario) pro ciklo de versa¼oj kaj Marie-France Conde-Rey (Francio) pro "Dezerto".

    2aj premioj. Donka Delæeva (Bulgario) pro "Subiro" kaj Anja Karkiajnen (Finnlando) pro "En mia mondo ena".

    3aj premioj. Marija Todoþeva (Bulgario) pro "Amo" kaj Carmel Mallia (Malto) pro "Marionetoj".

    Speciala premio. ¦risto Gorov, Bulgario, pro "Nia lando".

    Humuro

    1a premio. Ivaniæka Maøarova (Bulgario) pro ciklo de humuraj rakontoj.

    2a premio. Ilija Iliev (Bulgario) pro rakonto "Ne estas facile".

    3aj premioj. Milena Georgieva (Bulgario) pro ciganaj humura¼oj, Radka Stojanova (Bulgario) pro rakonto "Surprizo" kaj Dimo Dimov (Bulgario) pro rakonto "Panta Rej".

    La premiitoj ricevis diplomojn kaj monsumon. La ¼urio konsistis el Ljubomir Trifonæovski (prezidanto), Sabira Stahlberg, Canko Ignev kaj Georgi Mihalkov.

    Petko Arnaudov


    AROMA JALTO '99

    1--9 maj 1999 en Jalto (Krimeo, Ukrainio) okazis jubilea 10a E-festivalo Aroma Jalto kun æ. 60 partoprenantoj el Ukrainio, Ruslando kaj Svedio. Tradicie grandan atenton oni donis al la lingvoordo, kaj 20% de la organizaj kotizoj estis uzitaj por monpremioj al plej malkrokodilaj gesamideanoj. La unuan lokon en la malkrokodila konkurso okupis kievano Volodimir Hurtovenko. Okazis triþtupa E-kurso.

    Denove estis organizitaj ekskursoj al Livadio, Aj-Petri kaj aliaj naturaj kaj historiaj memorinda¼oj. Okazis interesaj kantokoncertoj, teatra¼o Krimea legendo, dancoj... Krome pasis seminario pri ukrainia-svedia junulara projekto en Ukrainio, kunvenoj de ukrainia E-junularo k.t.p. Aroma Jalto 2000 okazos komence de majo 2000.

    Konstantin Demjanenko
     


    Pola Radio

    La leter-fako de la Eksterlanda Programo de Pola Radio ¼us publikigis informojn pri la statistiko de la koresponda¼oj alvenintaj en la unua jarkvarono de 1999:

    1. Esperanto-Redakcio 496
    2. Germana Redakcio 249
    3. Bjelorusa Redakcio 170
    4. Angla Redakcio 116
    5. Pola Redakcio 83
    6. Rusa Redakcio 60
    7. Æe¶a-Slovaka Redakcio 33
    8. Ukraina Redakcio 27
    9. Litova Redakcio 7

    La E-Redakcio ricevis 40.0% da leteroj kompare al 50.4% en la pasinta jaro (en la tutjara statistiko), sed ja oni limigis la elsendo-tempon kaj forigis la satelitajn elsendojn el la vesperaj horoj. Aliflanke, ekkreskas la nombro da leteroj el ekstereýropaj landoj, speciale el Usono, Kanado, Brazilo.

    La statistiko de la alvenintaj raportoj:

    1. Germana Redakcio 1 554
    2. Esperanto-Redakcio 1 049
    3. Bjelorusa Redakcio 425
    4. Angla Redakcio 251
    5. Æe¶a-Slovaka Redakcio 147
    6. Rusa Redakcio 52
    7. Ukraina Redakcio 27
    8. Pola Redakcio 15
    9. Litova Redakcio 0

    La prezentitaj donita¼oj koncernas la periodon de la unua jarkvarono, kiam en la E-Redakcio ankoraý ekzistis la vesperaj satelitaj elsendoj.

    Multaj aýskultantoj plendas pro la forigo de la vesperaj satelitaj elsendoj kaj aýdigado de tiuj elsendoj en la matenoj, kio ebligas la aýskultadon nur semajnfine aý nur al pensiuloj.

    Andrzej Pettyn


    Radio Aýstria Internacia

    Al la redakcio de Radio Aýstria Internacia venis en 1998 laý la lingvo de la redakcio tiom da alskriboj:

    1. Esperanto 3.503
    2. Angla 2.708
    3. Franca 844
    4. Hispana 717
    5. Araba 0

    Leopold Patek


    MOSKVO: PRELEGE KAJ ETERE

    En Moskvo dum kelkaj jaroj ¼aýde kaj sabate funkcias Junulara universitato de moderna socialismo, kiun æiu povas viziti. La altnivelaj prelegoj koncernas diversajn temojn: filozofion de la historio, modernan kapitalismon, homajn rajtojn ktp.

    10 apr 1999 tie por pli ol 20 personoj Nikolao Gudskov prelegis pri la laborista E-movado. Li rakontis pri ideo de Esperanto, pri øia ligo kun laborista internaciismo, pri la tragika historio de SAT. La 90-minuta prelego elvokis tian intereson, ke post øi ankoraý pli ol 90 minutojn sekvis senæesaj demandoj. Æiu æeestinto ricevis abundajn ruslingvajn materialojn pri Esperanto.

    ***

    15 maj 1999 inter 19h10 kaj 20h00 okazis 50-minuta rektetera radioelsendo pri moskva EK Lev Tolstoj. Øi estis disaýdigita de radiostacio Rezonans en mezlongonda bendo 295 m kadre de æiusemajna programo En la mondo de þatokupoj, facile aýskultebla en la eýropa parto de Ruslando.

    Klubanoj rakontis pri Esperanto kaj pri libroeldonado en la internacia lingvo, kaj Mikaelo Povorin kantis E-kantojn. Poste esperantistoj respondis demandojn de aýskultantoj, kiuj telefonis al la studio dum la elsendo.

    Nikolao Gudskov


    20 JAROJ FULMIS FOR

    19 maj 1999 Tomska E-klubo iøis 20-jara. Jes, øuste antaý 20 jaroj en eksterurba pikniko grupo de ¼uslernintoj (A.Birjulin, A.Gulidov, fratoj Þljafer, A.Negodujko, N.Guc) decidis organizi en Tomsk E-klubon. La ideo jam þvebis, Anatolo Gonæarov sugestis tion en OSER-32, restis nur laýte diri tion. Kaj skribi protokolon...

    Tre rapide formiøis laboregkapabla kerno, kreiøis vera spirita etoso, kiu travivis longe, malgraý tio, ke el la tiama grupo en Tomsk restis nur Alekseo Birjulin, dum lastaj 10 jaroj la klubo ne havas propran ejon, arkivo estas lokita dise k.a. Sed la iama entuziasmo vivas plu.

    Por la inda festado la klubo faris:

    -- du publikajn lecionojn por æ. 80 studentoj de universitatoj (prelegis Aleksandr Uljanov, Gennadij Basov, junaj klubanoj);

    -- ekspozicion en la biblioteko de Tomska Þtata Universitato;

    -- solenan kunvenon en la kunsidejo de la Urbestraro;

    -- tradician neformalan festadon apudurbe en turistaj kondiæoj kun 36 partoprenantoj.

    Pri nia jubileo informis la urba radio kaj aliaj amaskomunikiloj. La informo estis cirkuligita en amatoran komputilan reton FIDO, kaj estis ricevitaj kelkaj gratuloj de tomskaj FIDO-anoj.

    30 maj okazis ekzameno por finintoj de la elementa kurso; kuraøis ekzameniøi 12 personoj (el 20 startintoj antaý 3 monatoj). Jam la duan "eldonon" faris tre talenta instruisto -- Jelena Katajeva, kiu nur antaý unu jaro mem finis elementan kurson.

    Nekredeble, sed jam pasis tiom multe, kaj sukcesoj, kaj mal-, kaj bona fam' pri la klubo, kaj klaæoj... Sed ni vivos plu malgraý æio, kaj kvankam 20 jaroj fulmis for... sed daýre ni restas juna klubo!

    Gennadij Basov
    vicprezidanto de TEK


    ULJANOVSK REAKTIVIØAS

    E-movado en urbo Uljanovsk havas longan historion. En bibliotekaj arkivoj estas trovita "Statuto de la Simbirska Esperantista Societo", datita je 1910. En øi estas skribite, ke la societo havas sian bibliotekon, okazigas lekciojn kaj kursojn.

    En diversaj periodoj E-movado en nia urbo havis diversajn formojn. Dum kelkaj lastaj jaroj la klubo ne funkciis. Sed E-vivo ne haltis, kaj kelkaj restintaj esperantistoj aktivis en diversaj agadkampoj. Multaj Interretanoj konas paøojn de Jurij Finkel, kaj Sergej Verþinin estas konata en literatura kaj aliaj fakoj.

    Æi-jare en februaro kaj marto ni okazigis kursojn kaj nun en la klubo estas æ. 20 homoj, kiuj kunvenas du fojojn semajne. Fine de aprilo niaj klubanoj partoprenis tradician VER-11 en Nabere¼nie Æelni kaj eæ gajnis tie kelkajn premiojn. Kaj nun ni prepariøas por veturi al OkSEJT.

    Adreso: RU-432063, Uljanovsk-63, ab. ja. 4716, Ruslando
    Rete: yuka@uaz.ru.

    Jurij Karcev


    PER ESPERANTO EN FRANCIO

    18-25 apr 1999 grupo de junaj esperantistoj el Sankt-Peterburga gimnazio N-ro 271 partoprenis renkontiøon de E-infanoj apud Troyes (Æampanjo), kiun organizis prezidanto de E-Asocio de Bondy Elisabeth Barbay.

    Krom la peterburga grupo partoprenis ankaý infanoj el Pollando kaj Francio. Entute 25 diversaøaj lernejanoj dum unu semajno praktikis Esperanton, multe ekskursis, vizitis unikan muzeon de aýtomatoj, farmbienon k.a. Vespere la partoprenantoj amuziøis, dancis, kantis, koncertis. Esperanto konatigis kaj amikigis infanojn, kiuj nun korespondas. Riæa je ekskursoj kaj renkontoj estis ankaý la pariza programo.

    Peterburgaj E-infanoj en Parizo
    Svetlana Miroþniæenko
     


    DE LA KLUBO AL E-CENTRO

    10--11 jun 1999 en Krasnojarsk (Siberio) okazis la 2a foiro-prezentado de nekomercaj organiza¼oj, kiun inter aliaj 65 organiza¼oj partoprenis kun sia stando ankaý Krasnojarska E-Klubo (KrasEK). La tradiciiøinta Foiro celas prezenti al la urbaj loøantaro kaj estraro tutan spektron de la sociaj iniciatoj kaj atentigi oficialajn instancojn pri la problemoj kaj bezonoj de la soci-utilaj organiza¼oj.

    Dum la oficiala prezentado de la partoprenantoj prezidanto de KrasEK Sergej Bronov rakontis pri esperanto kaj la klubo, dum Andrej Peæonkin samtempe partoprenis diskuton pri interrilatoj de nekomercaj organiza¼oj kun la komercaj kaj la oficialaj instancoj.

    Dum la lastaj jaroj en Krasnojarsk progresas memorganiziøo de la socia vivo, kaj KrasEK laýpove partoprenas tiun procezon. La klubo oficiale partneras kun la urba komitato pri la junularaj aferoj æe la urba administracio, danke al kio æiujare øi estas liberigata de lupago por la urbocentra ejo. Nun ni intencas pli aktive eniri tuturbajn aranøojn. Aýtune de 1998 kvin klubanoj senpage lernis en la kurso pri kreado de hejmpaøoj kadre de speciala programo por la nekomercaj organiza¼oj. Nun ni planas organizi en la urbo ret-informadon pri esperanto.

    La financa krizo en Ruslando batis ankaý nin. Dum la pasinta vintro estis problemoj pri la dezirantoj lerni esperanton: oni plezure kaj amase vizitis niajn propagandajn prelegojn, sed ne povis pagi eæ la modestan kurs-kotizon. Kaj ni simple disdonadis priesperantajn faldfoliojn por ebla estonta rerenkontiøo. Sed maje kaj junie la humoro de la homoj jam pliboniøis, kaj aýtune la kurso povos refunkciiøi.

    Ni strebas evoluigi la klubon al la respektinda centro de E-kulturo. Laý interkonsento kun Urala Esperantista Societo, KrasEK transprenis la zorgojn pri la Kolektiva E-Biblioteko, kiu dum 16 jaroj funkciis en Jekaterinburg. Ni kunaranøis transportadon en aprilo 1999 al Krasnojarsk de preskaý 1800 libroj kaj multajn perioda¼ojn. Nun ni intencas organizi publikan bibliotekon kaj ligi øin al la ¼us aperinta urba Biblioteka Asocio.

    Pluas nia laboro kun la infanaro. Nia klubano Valerij Maly¶in organizis infanan E-rondon en la orfejo kaj daýrigas sian laboron kiel profesia gvidanto de la infana E-klubo æe la regiona "pionirpalaco". KrasEK helpas per literaturo.

    Dum lastaj du jaroj preskaý 50 personoj finis niajn kursojn. Øojigas ke inter ili plimultas studentoj. Tio signifas, ke prepariøas la nova generacio, kiu povos anstataýigi nin post kelkaj jaroj. Ne æiuj klubaniøas, sed multaj konservas interrilatojn kun ni kaj restas niaj amikoj kaj helpantoj.

    Kontaktu nin je la kluba adreso
    RU-660017, Krasnojarsk, ab. ja. 20825, Ruslando.

    Sergeo Bronov
    prezidanto de KrasEK
     


    SESIO DE SCIO

    En Moskvo funkcias E-asocio Scio. Konferencoj de la asocio okazas unu fojon en tri monatoj. La asocion gvidas blinda esperantisto V.M. ¦melinskij.

    31 maj. -- 4 jun. 1999 okazis laýplana konferenco kun sep raportoj. Prelegis V.¦melinskij, E.Budagjan, R. Grinceviæius, T.Telegkina, K.Iljutoviæ, S.Visokovskij, T.Lezginceva.

    Viktoria Nikiforova


    TRANS LA KRADO

    Nia redakcio ofte ricevas informpetojn pri Esperanto el malliberejoj. Ni kutime ne nur respondas tiujn leterojn, sed ankaý sendas librojn kaj gazetojn.

    Antaý nelonge ni sendis tri dukilogramajn paka¼ojn kun lernolibroj, vortaroj, beletra¼oj kaj gazetoj al Novosibirska kaj Murmanska regionoj. Dank' al mondonaco de Bard Hekland ni pretigis plian stokon por tiu celo.

    Pliaj donacoj estas bonvenaj.

    Halina Gorecka


    KURTE

    10 jun 1999 papo Johano Paýlo II dum sia vizito al Pollando ricevis Medalon de Toleremo, kiun al li enmanigis d-ro Ludoviko Zaleski Zamenhof, akompanata de la prezidantino de Fondumo Zamenhof en Bjalistoko, prof. Hanna Konopka. La medalo estis aljuøita far kapitulo, kiun krom la reprezentantoj de la Fondumo konsistigas ankaý elstaraj personoj de Bjalistoka socio. (RetInfo)

    14 maj en Barcelono Profesia Asocio de Verkistoj de Katalunio elektis sia prezidanto por kvarjara mandato la E-lingvan verkiston Manuel de Seabra, kiu estas membro de Esperanta PEN. (HeKo)

    La irlanda edukministerio permesis instrui E-ton en la kvina klaso de mezlernejoj, "transira jaro", kiam la lernantoj povas studi pli libere, ekster la oficiala instruplano. (Esperanto)

    Germana E-Junularo ricevis por sia nacia agado ministerian subvencion de 38 mil 700 markoj k por internacia agado -- 27 mil markojn. (GEJ-Gazeto)

    Por Universala Kongreso de E-to en 2002 kandidatas Fortaleza (Brazilo) k Kortrijk (Belgio). Osmo Buller esploros persone ambaý lokojn antaý la Berlina UK. (Esperanto)

    Jam por la kvara sinsekva jaro, okazis Kurso de E-to en la Fakultato pri Filologio de la Universitato de Valencia (Hispanio), æi-jare en du grupoj. Entute la kurson partoprenis k ricevis diplomon de la Universitato 93 gestudentoj. (Augusto Casquero)

    CO de UEA ricevis 80 informpetojn reage al anonco aperinta decembre en du gazetoj de Jordanio. (Esperanto)

    En la semajnfino 15-16 maj 1999 estis inaýgurita la nova sidejo de Zurika E-Klubo, kiu funkcios kiel librovendejo, kontoro k prelegejo. (Heroldo de Esperanto)

    Dum la pasinta jaro komisiono pri gazetaro k informoj de Æe¶a E-Asocio konstatis 209 E-temajn artikolojn en la æe¶a gazetaro. (Starto)

    Deutschland Top 10 estas listo de dek plej vendataj kompaktdiskoj (KD) en Germanio. En tiu æiusemajne eldonata listo la KD Esperanto de la muzik-grupo Freundeskreis estas en la naýa loko! (RetInfo)

    En la itallingva libro Kia estonteco: homa aý malhoma? milanano Enzo Guernieri dediæas multan atenton al E-to. (Heroldo de Esperanto)

    La urba biblioteko de Gotenburgo (Svedio) havas nuntempe 855 librotitolojn en aý pri E-to. (La Espero)
     


    LA CENTJARULINO Dostojevskij

    Fragmento el La taglibro de l' verkisto

    de Fjodor Dostojevskij

    "La taglibro de l' verkisto", kiun Fjodor Dostojevskij eldonis (kun kelkaj paýzoj) en la jaroj 1873--1881 estis senprecedenca evento en la Ruslanda soci-kultura vivo kaj pro la vasta gamo de la prezentataj temoj, kaj pro la unika prezentostilo de la genia verkisto.

    En majo "La Ondo" komencis aperigon de fragmentoj el la "Taglibro" per la satira "Enkonduko", kiu ricevis tre pozitivan akcepton. Nun ni daýrigas per lirika bildo "facila kaj senenhava".


    "Tiumatene mi tro malfruis, -- konata damo rakontis al mi antaý kelkaj tagoj, -- kaj forlasis la hejmon preskaý tagmeze, sed, øuste tiam mi havis multajn farota¼ojn. Øuste en la strato Nikolajevskaja mi devis viziti du lokojn, proksimaj unu al la alia. Unue mi iris al la policejo, kaj æe ties pordo mi rimarkis tiun oldulinon, kaj þi aperis al mi tre maljuna, kurbiøinta, kun apogbastono, tamen mi ne sukcesis diveni þian aøon; þi venis æe la pordon kaj sidiøis tie en angulo sur pordistejan benkon por ripozi. Cetere mi pasis preter þi, kaj þi nur momenton estis antaý miaj okuloj.

    Post deko da minutoj mi foriris el la policejo, kaj du domojn post øi estas vendejo, en kiu mi ankoraý pasint-semajne mendis þuojn por Sonjo; mi do laývoje iris tien por preni ilin kaj ekvidis, ke la oldulino sidis jam æe tiu domo, ankaý sur benko apud la pordego -- þi sidis kaj rigardis al mi; mi ridetis al þi, eniris kaj prenis la þuojn. Post kelkaj minutoj mi direktis min al avenuo Nevskij kaj vidis, ke mia oldulino sidis jam æe la tria domo, tamen þi sidis ne sur benko, sed sur brika elstara¼o, æar benko mankis æe tiu pordego. Mi subite kaj nevole haltis antaý þi: kial, mi pensis, þi sidiøas apud æiu domo?

    -- Avinjo, -- mi diris, -- æu vi laciøis?

    -- Jes, mia kara, mi tre laciøas. Mi pensis: estas varme, la suno lumas, do mi iru al la genepoj por tagmanøi.

    -- Æu vi do, avinjo, iras por tagmanøi?

    -- Por tagmanøi, mia kara, por tagmanøi.

    -- Sed tiele vi ja ne venos.

    -- Ne, mi venos; jen mi iom iros kaj ripozos, kaj poste denove ekstaros kaj pluiros.

    Mi rigardis þin kaj sentis teruran scivolemon. La oldulino estis malgranda, pura, en la vesta¼oj trivitaj, verþajne burøino, kun apogbastono, la pala kaj flava vizaøo fiksiøinta al la ostoj, la lipoj senkoloraj -- kiel mumio; sed sidante þi ridetis, kaj la suno lumis rekte sur þin.

    -- Verþajne, avinjo, vi estas tre maljuna, -- mi demandis, kompreneble þerce.

    -- Cent kvar jarojn mi havas, kara mia, nur cent kvar jaretojn (tiel þi þercis)... Sed kien vi iras?

    -- Jen, avinjo, -- ankaý mi ridis, -- mi aæetis en la vendejo þuetojn por mia filino kaj portas ilin hejmen.

    -- Aj, kiaj etaj þuetoj, æu via filino estas eta? Estas bone por vi. Æu vi havas aliajn infanojn?

    Kaj þi plu ridis kaj rigardis. Þiaj okuloj estis malbrilaj, preskaý mortaj, sed el ili kvazaý lumus varma radio.

    -- Avinjo, volu preni miajn kvin kopekojn, aæetu por vi kukon, -- mi diris kaj donis al þi kvinkopekan moneron.

    -- Æu vi donas al mi la moneron? Nu, dankon, mi jes prenos vian moneron.

    -- Prenu do, avinjo, estu afabla.

    Þi prenis. Estis konstateble, ke þi ne kutimas, kaj ke la vivo ne devigis þin almozi, sed þi prenis æe mi tre kortuþe, tute ne kiel almozon, sed kvazaý pro øentileco aý pro boneco de sia koro. Sed eble þin tio tre imponis, æar nur malmultaj alparolas þin, oldulinon, kaj jen -- oni ne nur interparolas kun þi, sed eæ kun amo pri þi zorgas.

    -- Nu, avinjo, -- mi diris, -- adiaý. Øisiru bonsane.

    -- Mi øisiros, kara mia, øisiros. Mi ja øisiros. Kaj vi iru al via nepino, -- misis la oldulino, forgesinte, ke mi havas ne nepinon, sed filinon; verþajne þi pensis, ke jam æiuj havas genepojn. Mi ekiris, lastfoje rerigardis al þi kaj ekvidis, ke þi malrapide kaj pene stariøis, frapis la bastonon kaj ekplandis surstrate. Eble laývoje þi ankoraý dek fojojn haltos øis venos al la familianoj por "tagmanøi". Kaj kien þi iras por tagmanøi? Tre kurioza oldulino."

    Tiumatene mi aýdis æi rakonton -- efektive eæ ne rakonton, sed, simple, iun impreson pri renkonto kun centjarulino (vere, æu ofte oni renkontas centjarulon, des pli tiel plenan je vivo anima?) -- kaj baldaý tute forgesis øin; nur malfrunokte, traleginte artikolon en revuo kaj formetinte la revuon, mi subite rememoris la oldulinon kaj ial rapide imagis la daýrigon pri tio, kiel þi venis al la parencoj por tagmanøi: rezultis ankoraý unu, eble tre versimila, eta bildo.

    Þiaj genepoj -- kiuj verþajne estas pragenepoj, sed þi nomas genepoj ankaý ilin -- probable estas metiistoj, homoj certe familiaj, aliokaze þi ne irus al ili por tagmanøi. Ili loøas ie en keletaøo, aý eble luas barbirejon. Ili estas malriæaj, sed tamen ili ja nutras sin kaj gardas la hejmon en bona ordo. Þi atingis ilin, probable, je la dua horo. Ili þin eæ ne atendis, sed renkontis, verþajne, sufiæe afable.

    -- Jen þi venas, Maria Maksimovna, eniru, eniru, bonvenu, karulino.

    ... Tri etaj infanoj -- knabo kaj du knabinoj -- rapide alkuris al la praavino. Kutime tiaj tre maljunaj oldulinoj æiam tre rapide intimiøas kun infanoj: ili mem iøas anime tre similaj, foje eæ identaj, al infanoj. La oldulino eksidis. Æe la mastro estis iu gasto aý kliento, lia kvardek-jara konato, jam forironta. Krome gastis ankaý nevo, filo de lia fratino, deksepjara junulo, deziranta dungiøi æe presejo. La oldulino faris la signon de l' kruco kaj sidiøis, rigardante la gaston.

    -- Uf, mi laciøis! Kiu estas æe vi?

    -- Æu mi? -- ridetis la gasto, -- æu vi, Maria Maksimovna, ne rekonis min? Ja antaý du jaroj ni intencis kune iri en arbaron por pluki fungojn.

    -- Uf, mi ja konas vin, la mokanton. Mi memoras vin, nur vian nomon mi forgesis, kiu vi estas, sed ja memoras. Uf, ial mi tre laciøis.

    -- Sed mi deziras demandi vin: kial, Maria Maksimovna, respektinda oldulino, vi tute ne kreskas alten? -- li þercis.

    -- Æesu jam, -- ridis la avinjo, cetere, tre kontenta.

    -- Mi, Maria Maksimovna, estas bonkora homo.

    -- Kaj kun la bonkoraj estas interese paroli. Uf, mi ja plu anhelas, panjo. Vi do jam aranøis mantelon por Seræjo, æu ne?

    Þi mansignis al la nevo.

    La nevo, junulo forta kaj sana, tutbuþe ridetis kaj proksimiøis. Li estis vestita per griza mantelo, kaj li ankoraý ne povis indiferente surporti øin. Indiferento venos eble nur post unu semajno, sed nun li æiuminute rigardis la roversojn kaj manikajn refaldojn, kaj sin tutan en la spegulo, sentante apartan estimon al si mem...

    -- Nu, sufiæas, -- diris la mastro, -- necesas iom manøi. Sed mi vidas ke vi vere tre laciøis, Maria Maksimovna, æu ne?

    -- Jes, saøulo, mi laciøis, la tago ja estas varma kaj suna. Mi do decidis viziti vin... kial mi kuþu? Uf! Survoje mi renkontis junan sinjorinon, þi por siaj infanoj aæetis þuojn. "Kial, oldulino, -- þi diris, -- vi laciøis? Prenu por vi kvin kopekojn kaj aæetu kukon..." Mi do, sciu, prenis la moneron.

    -- Tamen, avinjo, antaý æio iomete ripozu, kial vi hodiaý tiel anhelas? -- kun aparta zorgemo diris la mastro.

    Æiuj ekrigardis al þi -- jam þi subite tre paliøis, la lipoj blankiøis. Ankaý þi æirkaýrigardis æiujn, sed iel malhele...

    -- Do, mi pensis... kukojn por la infanetoj... la kvinkopeko...

    Kaj þi denove haltis, denove respirante. Æiuj silentiøis por æirkaý kvin sekundoj.

    -- Kio, avinjo? -- la mastro sin klinis al þi.

    Sed la avinjo ne respondis. Denove sekvis silento dum kvino da sekundoj. La oldulino fariøis eæ pli blanka, kaj þia tuta vizaøo subite iel pintiøis. La okuloj senmoviøis, la rideto glaciiøis sur la lipoj; þi rigardis rekte, kaj jam ne plu vidante.

    -- Necesas voki popon!.. -- subite kaj haste diris la gasto duonvoæe de malantaýe.

    -- Sed... æu ne... malfrue jam... -- la mastro balbutis.

    -- Avinjo, ha, avinjo! -- vokis la oldulinon la edzino de l' barbiro, subite vigliøinte; sed la avinjo restis senmova, nur þia kapo kliniøis flanken; la dekstra mano, kuþanta surtable, tenis la moneron, kaj la maldekstra restis sur la þultro de la pliaøa pranepo Miæjo, sesjara knabo. Li staris senmova kaj per la grandaj mirigitaj okuloj atente rigardis la praavinon.

    -- Þi forpasis! -- senhaste kaj grave diris la kliniøinta mastro kaj krucosignetis sin.

    -- Jes ja! Tute øuste, mi vidis, ke þi kliniøas, -- kortuþite kaj rapide prononcis la gasto; li estis terure frapita kaj æirkaýrigardis æiujn.

    -- A¶, dio! Jen ni havas! Kion ni nun faru, Makaryæ? Æu ni transportu þin tien? -- la mastrino pepis haste kaj tute konfuzite.

    -- Kien tien? -- emfaze respondis la mastro, -- ni æion aranøos æi tie; æu vi ne estas þia parenco? Sed tien necesas iri por sciigi.

    -- Cent kvar jaroj, jes! -- la gasto faris kelkajn paþojn surloke, æiam pli kaj pli kortuþita. Li eæ tute ruøiøis.

    -- Jes, dum la lastaj jaroj þi jam ekforgesis la vivon, -- ankoraý pli grave kaj pli emfaze rimarkis la mastro, seræante kaskedon kaj formetante la mantelon.

    -- Sed unu minuton antaýe þi tiel ridis kaj øojis! Jen, la monero ankoraý en la mano! La kukojn, þi diris, ho-o, nia vivo!

    -- Nu, ni do iru, Petro Stepanoviæ, -- la mastro interrompis la gaston, kaj ili eliris. Certe, oni ne priploras tiajn. Þi aøis cent kvar jarojn kaj "forpasis sen malsanoj kaj øenoj". La mastrino invitis najbarinojn por helpo. Tiuj akceptis la sciigon preskaý kun plezuro kaj tuj alkuris, a¶ante kaj krietante. Unue, kompreneble, estis aranøita la samovaro. La infanoj kun mirigita aspekto amasiøis en angulo kaj defore observis la mortan avinjon. Miæjo øis sia lasta horo æiam memoros la oldulinon, kiu mortis kun la mano sur lia þultro; kaj kiam li mortos, jam neniu sur nia tero scios kaj memoros, ke iam iu oldulino vivis kaj travivis cent kvar jarojn -- neniu scias, kiel kaj por kio. Sed kial memori: ja estas tute egale. Tiel forpasas milionoj da homoj -- ili nerimarkate vivas kaj mortas nerimarkate. Eble nur la mortomomento de tiuj centjaraj geolduloj enhavas ion kortuþan kaj kvietan, ion eæ kvazaý gravan kaj pacigan -- øis nun la centjara aøo iel strange impresas la homojn. Dio benu la vivon kaj la morton de simplaj bonkoraj homoj!

    Cetere, jes, facila kaj senenhava bildo.

    1876. Marto. Æap. 1.

    Tradukis Aleksander Kor¼enkov


    DEKLARO DE ESPERANTA PEN-CENTRO

    Kiel gvidantoj de Esperanta PEN-Centro, nome kiel reprezentantoj de la profesiaj verkistoj, eldonistoj kaj redaktoroj kiuj vidas sian artan produktadon en esperanto kongrua al la principoj de socia kaj kultura engaøo, laý la æarto de PEN-Klubo Internacia, ni sentas la devon turni nin al la esperantistaro per aparta deklaro pri la milita stato en la nuna Jugoslavio.

    La Esperanta PEN invitas æiun esperantlingvanon konduti ne kiel juøisto, sed kiel atestanto: verdikton pri kondamno vi lasu al la Historio, sed pri la eventoj atestu sincere, laý viaj propraj konoj.

    Kiel verkistoj en konstanta kontakto kun multaj gekolegoj, specife en la balkanaj landoj, ni povas atesti, ke la tragedia disfalo de la iama Jugoslavio eniris sian antaýlastan akton per la agonio de Kosovo, kaj øi eniras sian lastan akton per la eýtanazio de la Miloþeviæa reøimo.

    Ni plu atestas ke æiuj balkanaj popoloj estas ankaý parto de la eýropa civilizo, kaj æia milito tie estas minaco kontraý la politika stabileco kaj la morala progreso de la tuta kontinento.

    Konsekvence ni atestas ke necesas daýre kaj firme labori por konstrui "kulturon de paco". En tiu strebo ni invitas niajn verkistojn ree vigliøi laý la literatura elano kiu kondukis al æefverkoj kiel La infana raso de William Auld kaj La granda kaldrono de John Francis, al artaj rezultoj kiel Viktimoj de Julio Baghy kaj Izolo de Kolomano Kalocsay, al la pensaro en Interpopola konduto de Edmond Privat kaj Super de Hector Hodler. Necesas ke nia literaturo ree estu en la unua vico por konstrui tiun kulturon de paco.

    Konstrui kulturon de paco signifas ankaý rezigni je la tipe esperantisma demagogio, kiu vidas en la angla la malamikan lingvon, æi-foje æar en øi okazas la NATO-briefings. Konstrui kulturon de paco signifas ankaý intimiøi kaj intimigi al la atingoj de nia literatura lingvo: Asteriks kaj Katarino Blum, unusolaj mencioj pri la E-literaturo en la, cetere tre bona, lernilo Esperanto für globetrotters, montras ke en nia nuna junularo mankas bazaj konoj pri nia literaturo mem. Konstrui kulturon de paco signifas ankaý konduti alimaniere ol aýtori kalumniajn pamfletojn aý eldoni skandal-romanojn: tiaj aýtoroj, tiaj eldonistoj bezonas funde remediti sian socian rolon kiel esperantlingvanoj.

    Aliøinte al la Pakto por la Esperanta Civito interalie pro øia intuicio pri la bezono konstrui kondutkodon, ni esperas ke tiu kondutkodo entenos la suprajn principojn, kaj ni invitas la esperantlingvajn intelektulojn kunlabori en tiu direkto.

    1999 05 28

    István Nemere, prezidanto
    Giorgio Silfer, vicprezidanto
    Judit Felszeghy, sekretario


    VIVU PACO!

    En la 8-a de majo (Pekina Tempo), NATO kun Usono kiel æefo bombis per tri misiloj la Æinan Ambasadorejon en Jugoslavio, detruis ties domon, grave vundis æinajn diplomatojn kaj mortigis tri æinajn ¼urnalistojn. Tio ege þokis kaj kolerigis la æinan popolon pacaman, inkluzive æinajn esperantistojn.

    Kvankam NATO trovis pretekstojn por la bombado, tamen ili ne povas nei sian krimon nek eviti la respondecon pri sia agado, kiu atencis la fundamentajn principojn de internaciaj rilatoj kaj konvencion pri diplomatiaj rilatoj konsentitan en Vieno.

    Ni, æiuj æinaj esperantistoj aprobas la deklaron de la æina registaro kaj forte protestas kontraý la barbara bombado de NATO al la Æina Ambasadorejo kaj al Jugoslavio. Ni esperas, ke tuj æesos la barbara bombado, æesos la mortigado, kaj paco revenos al Jugoslavio kaj al la tuta tero. Vivu Paco!

    Æina E-Ligo
    Redakcio de El Popola Æinio
    Æina E-Eldonejo


    PLIA ESPERANTO-CENTRO, ÆU PROVIZORA?

    Finfine ni povas anonci/fondi provizoran E-Centron por la suda Ruslando. Æelime al Ukrainio, øi povas iøi rus-ukraina E-Centro por la regionoj de Doneck, Lugansk, ¦arjkov, Volgograd, Rostov-na-Donu, Krasnodar, Vorone¼, Lipeck k.a. La æefa celo de la centro estas instrua kaj kultura; eble ankaý eldona agado.

    La centro estos en kvaræambra brika domo (ni loøas en la samkorta duæambra dometo). Ni transdonas al tiu centro nian grandan E-bibliotekon kaj danke akceptos esperanta¼ojn de aliaj samideanoj. La unua entrepreno okazos 5-8 nov 1999. Ni atendas nur parolantajn esperantistojn. Pliajn detalojn ricevu æe nia adreso: ul. Zareænaja 11, ¶ut. Krasnyj Kut, Oktjabrjskogo r-na, Rostovskij obl, RU-346482, Ruslando.

    Anatolo Gonæarov (Ruslando)


    "RAÝMISTOJ" KAJ "FINVENKISTOJ": ABSURDA DIVIDO

    En LOdE. 1999: 5, responde al demando el Britio, aperis artikolo de Giorgio Silfer Kion signifas raýmismo.

    En la artikolo oni dividas la esperantistaron en du partojn, nome "raýmistoj" kaj "finvenkistoj". Tiu divido þajnas al mi absurda, precipe kiam oni egaligas la esprimojn "finvenkismo" kaj "lapennismo". "La fina venko" ne apartenas al la esprimoj de Ivo Lapenna, kaj, cetere, li neniam "propagandis". Li æiam sobre kaj celkonscie informis pri la Internacia Lingvo sur scienca nivelo, en konvenaj tempo kaj loko.

    Ivo Lapenna oferis siajn talenton kaj tempon por la Internacia Lingvo, æar øi estis por li la lingva esprimo de lia koncepto, "Humaneca Internaciismo", kiu estas entenata en la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj. Por tiuj æi rajtoj li luktis dum sia tuta vivo.

    "Humaneca Internaciismo" estas konsista parto de la esperantismo. Laý mi tiu parto inkluzivas ankaý la pensojn esprimitajn en La Kvintezo.

    Birthe Lapenna (Danlando)


    HISTORIISTOJ UNUIØAS

    Sekve de mia alvoko dissendita antaý kelkaj monatoj (vd. LOdE. 1999: 4) mi ricevis æ. 60 mesaøojn, kiuj apogas mian instigon pri la Internacia societo de historio. Do, mi pripensis øin kaj mi proponas organizi Internacian reton de esperantistaj historiistoj.

    Tiu reto utilos al interþanøoj de informoj kaj dokumentoj, æefe pri la historio de nia movado (landa kaj internacia) kaj pri aliaj fakaj historioj.

    Laý mi, ni devos malfermi tiun reton al æiuj esperantistaj historiistoj (amatoraj kaj profesiaj). Ni povus nomumi iun sekretario por publikigi en sia TTT-paøo la liston de æiuj retmembroj kaj kunligi ilin al tiuj, kiuj ne havas komputilon. Bonvolu sendi al mi viajn mesaøojn (clementm@altavista.net) pri tiu propono. Poste mi komunikos la respondojn kaj ni vidos laý viaj proponoj kaj sugestoj.

    Michel Clément (Kanado)


    LA ESPERANTA CIVITO: KONSTITUCIO PROPONITA

    La provizora propono de konstitucio de la Esperanta Civito estos dissendita meze de junio al æiuj delegitoj kaj observantoj kiuj konfirmis sian partoprenon en la dua Forumo por la Esperanta Civito (Karolovaro, 27-29 jul 1999, dum SAT-kongreso).

    Kompreneble øi estos sendita ankaý al la invititaj gastoj, se ili akceptis la inviton (øis nun alvenis konfirmo de la prezidanto de SAT, kaj neniu respondo de la prezidanto de UEA). La dokumento estos diskutata de la Forumo, kiu transformos øin al definitiva propono. Sekve, estos malfermita la publika diskuto interne de Esperantio, dum tuta jaro, tra la pluraj redakcioj aliøintaj al la Pakto. La diskuton fermos la tria Forumo, kiu aprobos la definitivan tekston kaj decidos pri la dato de la ekvalido de la konstitucio.

    La nuna provizora propono estis ellaborita ene de la Evolukomisiono, kun la helpo de itala katedrano pri konstitucia juro kaj pola universitata docento pri sociologio de etnaj minoritatoj. Kontribuis ankaý svisa fakulo pri parlamenta juro. La propono estas inspirita, en sia baza strukturo, de la konstitucio de la ordeno de la maltaj kavaliroj. Same kiel tiu, øi enhavas iom pli ol tridek artikolojn, dividitajn laý kvar æapitroj: Pri la Civito kaj øia naturo; Pri la civitaneco; Pri la povoj; Pri la organizo. La nomoj de la diversaj organoj kaj instancoj estas tamen inspiritaj de la klasika roma demokratio, dum la maltaj kavaliroj uzas mezepokan terminaron. Krom la Pakto por la Esperanta Civito, en la propono estas menciitaj kiel referencaj dokumentoj la decidoj en Bulonjo-æe-Maro 1905, la Universala Deklaracio de la Homaj Rajtoj 1948, la Universala Deklaracio de la Lingvaj Rajtoj 1996, kaj la Svisa Civila Kodo.

    Aparte interesa estas la artikolo 6, pri la lingvo de la Civito: nature øi estas esperanto, sed en dua paragrafo la artikolo diktas ke "Laýbezone la franca lingvo estas uzata por diplomatia komunikado". Tio signifas ke la civitanoj kiuj bezonus sin esprimi en neesperantista mondkongreso (ekzemple tiu de PEN-Klubo) elektus la francan, inter la diversaj laborlingvoj.

    En la æapitro pri la civitaneco la propono konservas la klaýzon de la Pakto, laý kiu individuo rajtas peti la civitanecon nur se li estas membro de establo aliøinta al la Pakto. Tamen la civitaneco fariøas individua rajto, nome la eventuala retiriøo de la koncerna establo el la Pakto ne signifas aýtomatan perdon de la civitaneco por la koncernaj establanoj.

    La tria æapitro solvas gravan problemon per originala formulo. Nome, la Forumo de la paktintoj daýre ekzistos kiel pariteta organo, kie sidas po unu delegito; sed øiaj direktivoj kaj reglamentoj ne engaøos individuojn, nur la kolektivojn, kiuj devos konformigi siajn statutojn al tiuj eventualaj decidoj. Paralele funkcios la Senato, elektita de la tuta civitanaro kiel proporcia organo, kies leøoj kaj administraj aktoj engaøos la individuojn, kaj ne la kolektivojn. La du branæoj de la Parlamento havas sian æarniran elementon en la Konsulo, nome la senatano kiu prezidas ambaý branæojn kaj samtempe plenumas la ekzekutivan povon.

    La kvara æapitro priskribas la organizon, kaj estas aparte interesa pro la originala formulo de financado de la Civito.

    La provizora propono ne estos publikigita, dum la definitiva estos disvastigita per multaj komunikiloj.

    HeKo


    LETERKESTO

    Cetere mi volas ankoraý diri, ke mi æiumonate scivole atendas vian gazeton, kaj ke multe en øi interesas min. Mi esperas, ke restu tiel.

    Lodewijk De Doncker (Belgio)

    ***

    La kvalito de via revuo estis agrabla surprizo.

    Peter R. Jaimez (Venezuelo)

    ***

    Mi ricevis de vi la interesajn broþurojn Vivo kaj morto de Wiederboren kaj Sur tranærando de ponard' de Nikolai Lozgaæev kaj dankas al vi.

    Mi ankaý povas certigi vin, ke via gazeto æiam estas multflanka kaj donas valorajn informojn al mi.

    Øojigas min ankaý la diversaj enigmoj. Okupiøante pri ili, oni povas bone pliampleksigi sian vorttrezoron.

    D-ro Hans-Burkhard Dietterle (Germanio)


    Bruno Vogelmann -- 90 jaroj!

    Aýtobiografio

    Bruno Vogelmann naskiøis 30 jul 1909 en sudgermana urbo Heilbronn, filo de kemia entreprenisto. Dum la gimnazia tempo, en 1926, li aýdis pri Esperanto, lernis øin kaj akiris multajn amikojn en la tuta mondo.

    En 1927 li sukcesis la ekzamenon de abituro. Poste dum kelkaj jaroj li laboris en sukerfabriko kaj aýtomobilfabriko kiel simpla laboristo, æar jam en la gimnazio li kontaktiøis kun socialisma-komunisma movado, studis marksismon kaj estis aktiva en komunista junulara grupo. Post studado de pedagogio Bruno Vogelmann fariøis instruisto, ankaý faris ekzamenon de E-instruisto æe fama profesoro Christaller en Stuttgart.

    Pro antifaþista aktivado li perdis þtatan oficon en marto 1933, estis arestita, kruele turmentita kaj estis en malliberejo kaj koncentrejo de la nazia reøimo øis 1938. En 1938-40 li laboris en la gepatra entrepreno, kaj poste devis esti soldato, sed li evitis batalon kontraý la subpremitaj popoloj kaj plurfoje sukcesis helpi ilin.

    Post la fino de la milito Vogelmann helpis rekonstrui la detruitan gepatran urbon, reorganizis la lernejojn, refondis la E-asocion en Heilbronn kaj realigis multajn kulturajn aktiva¼ojn. Pro la Frida Milito li retiris sin el la aktiva politiko kaj estris kemian fabrikon en Crailsheim, daýrigante siajn studojn pri filozofio, ekonomio kaj sociologio.

    En 1962 li kune kun Wensing kaj Carlén fondis Instituton por Esperanto en Komerco kaj Industrio (EKI). La plej grava rezulto estas la naýlingva (8 eýropaj lingvoj kaj Esperanto) Internacia Ekonomika Fakvortaro (1974). La azia eldono 11-lingva (la samaj, plus la æina kaj japana) aperis en 1990. La orient-eýropa eldono, kun sep aldonaj lingvoj estas preta por eldono. Eæ araba kaj irana tradukoj jam estas pretaj.

    Ekde 1975 Bruno Vogelmann fordonis la estradon de la fabriko kaj tutplene laboras por kulturaj taskoj. Li estas aktiva en naturprotektado. Interalie, li relokigis malaperintajn bestojn en sia regiono. Li estas aktiva en la pacmovado kaj li estas membro de la Urba Konsilantaro.

    Sed lia æefa zorgo estis æiam la evoluo de la homa socio en interrilato kun la homa pensado. Dum sia tuta vivo li okupis sin intense pri la dialektiko. En 1988 aperis germanlingve kaj en 1989 en Esperanto lia La Nova Realismo, el kiu pluraj æapitroj jam aperis en formo de traktatoj. La Nova Realismo estas tradukita en 30 lingvojn, inkluzive de la rusa kaj æina, kaj pluraj el tiuj tradukoj estas jam eldonitaj. Krome Bruno Vogelmann aperigis multajn artikolojn pri kulturaj kaj sociaj problemoj.

    Li havas familion kun kvin filoj, kvar bofilinoj, dek du genepoj kaj unu pranepo.

    Bruno Vogelmann


    Spertoj pri tutmondiøo

    de Sergio Pokrovskij

    Mi nemalmulte vojaøis sub socialismo, ankaý eksterlanden, tamen plej ofte mi vojaøis ofice, kadre de scienca kunlaboro. Miaj elektoj estis iom limigitaj per eksteraj cirkonstancoj, ekz-e mi vojaøis precipe en tiujn landojn kun kiuj mia instituto havis kontraktojn. Tamen ankaý tio estis bona, æar mi rimarkis ke fojfoje mi plej multe øuis vojaøon en landon kiun mi proprainiciate ne intencis viziti, kiu apriore þajnis al mi tute seninteresa. Kvankam malpli agrable, mi konstatis ke ankaý la inverso estis vera: vojaøo al lando dezirata foje alportis plenan elreviøon.

    Sed jen la "fera kurteno" falis, kaj þajnis ke mi povas vojaøi laýplaæe, en ajnan landon laý mia elekto, ekz-e por viziti Universalan Kongreson en Berlino dediæitan al la fenomeno tutmodiøo. Sufiæas havi monon ... Feliæe, ni havas germanan konsulejon en Novosibirsko, kaj rektajn aviajn flugojn en Germanion. Þajne, mi povas viziti Germanion same facile kiel Tomskon aý Tajlandon. (Verdire, mi jam vizitis Dresdenon kaj Berlinon en 1976, kaj poste ial malvolis ripeti la sperton, sed nun estas nova Germanio kaj Berlino estos la kongresurbo.)

    La epizodo germana

    Do, mi elektis grandan turisman agentejon, respektindan filion de malnova turisma firmao Germania, kaj mendis tie vojaøon por la koncerna tempo. La agentino estis tre helpema kaj afabla, ni facile trovis kaj mendis konvenan hotelon, mi aæetis la vojaøilon.

    Verdire, estis unu nubeto. "Vi devos loøi en la mendita hotelo, alie kaj vin, kaj nin povas trafi malagrabla¼oj", avertis min la agentino.

    Diable, mi ja intencis loøi en la sufiæe bona hotelo, mi jam pripagis mian loøadon tie. Mi havis nenian intencon seræi ion alian dum mia mallonga restado en Berlino. Sed post tiu averto mi ekpensis, ke surloke la afero eble estos malpli bona ol sur la reklampaøo. Kaj tiu polica atento rememorigis al mi ion preskaý forgesitan.

    Nu, ne gravas. Restis nur unu lasta formala¼o: ricevi germanan vizon. Mi supozis ke la agentejo aranøos por mi tion, kiel oni kutimas fari tion por la aliaj vojaøoj. Sed jen dua surprizo:

    "Bedaýrinde ni ne povas fari tion por vi. La konsulejo postulas, ke la klientoj persone prezentu siajn paperojn. Ni preparos por vi æiujn paperojn, sed vi mem devos prezenti ilin. Ni tre bedaýras."

    Tiel finiøis la civilizita parto de miaj vojaøopreparoj. Mi venis al la konsulejo kaj enviciøis sub la numero 183 inter la aliaj gecivitanoj, atendantaj enlason sur la trotuaro. Jam ok jarojn mi ne staris en tia vico.

    La publiko ja iom nervozis, æu oni sukcesos pasi antaý la tagmezo kiam la konsulejo finas la akcepton; tamen kiom eblis, la atendantoj kondutis inter si home, kompreneme kaj afable.

    Post pli ol hora atendado sur la strato al mi ja prosperis eniri antaý la fino de la akceptotempo. La nervozan afablon surstratan anstataýis nervoza impertinento ene.

    Unue mi supozis ke tiun nervozan impertinenton kaýzis la øenerala streæo politika: antaý 7 semajnoj iuj nekonatoj ekbruligis la pordon de la konsulejo proteste pri la agreso kontraý Jugoslavio; kaj semajnon antaýe du æinaj studentoj algluis du afiþojn protestante pri la detruo de la æina ambasadorejo en Beogrado.

    Tamen mi ja ne partoprenis en tiuj agoj; kaj poste oni diris al mi ke la etoso en la konsulejo æiam estis tia. La oficistojn incitas la granda alfluo de la vizitantoj en la mizeran akceptejon, kiun alfluon la konsulejo cetere þuldas al sia propra postulo ke æiu venu persone.

    En la akceptejo regis maldiketa brunulo, kies manieroj þajnis al mi iel bizare similaj al tiuj de æefkelnero kaj provoso. Li estis tre, tro agema kaj provokema. Li nervoze kaj incitite indikis al æiuj atendantaj kien ili iru, kie ili staru, kion ili pretigu. Æe tio lin incitis ke la vizitantoj ial ne antaýscias la aranøon de la æambroj en la konsulejo, ke ili maløuste sin envicigas ktp. "La germanaj vizitantoj tuj æion komprenas kaj estas tre disciplinemaj."

    Lia stulta, senutila, eæ rekte malutila enmiksiøemo senæese kreis miskomprenojn, kiuj ankoraý plie lin incitadis. Iuj liaj ordonoj estis tiom absurdaj, ke unu fojon mi ne povis rezisti la tenton, kaj inspirate de la ekzemplo de Þvejk, mi faris laý lia indiko (t.e. enviciøis laý la vicordo de li þanøita, ne kien mi laýkutime devus). Estiøis konfuzeto, kaj eble tio malsukcesigis mian viziton: øuste tiam tra la akceptejo pasis malgranda estro, per la staturo kaj vizaøo tre simila al Napoleono Bonaparto en malhela vestokompleto (poste mi vidis lin estri la akceptadon de vizpetoj).

    Kiel æiuj oficistoj de la konsulejo, la Malgranda Estro aspektis mishumora, kvazaý pro tio ke la abomenataj vizitantoj malebligas al li sin okupi pri iu vere grava afero (kia ekz-e misdigesto). Li impone kaj iom longe deklaris (germanlingve) ke tiujn kiuj malkontentas aý disputas endas tuj forigi. La publiko eksilentis; mi sekvis la komplikan turnon de liaj germanaj frazoj, kaj en mia menso ial ekþvebis la jam delonge forgesitaj versoj:

    Wer auf die Straße räsoniert,
    Wird unverzüglich füsiliert;
    Das Räsonieren durch Gebärden
    Soll gleichfalls hart bestrafet werden
    (Poste, revenante hejmen, mi provis traduki tion en Esperanton:
    La publikloka rezonado
    Punendas per pafmortigado;
    Kaj rezonadon per mieno
    Tuj sekvu pun' per karabeno
    Ne, tio ne imponas. Nek la rusa, nek Esperanto estas sufiæe esprimivaj por tiu øenro.)

    Nu, tamen ankaý mi prudente silentis, kiel æiuj, tiom pli ke la Malgranda Estro ne similis þatanton de Heine. Ho ve, mi suspektas ke li rimarkis mian "rezonadon per mieno" ... Æiel ajn, la Malgranda Estro pasis kaj neniu iøis forpelita.

    Kurioze: post la kraþo de socialismo mi neniam rememoris Þvejkon, kaj el la versoj de Heine, neniun satiran (tamen mi ja uzis lian lirikan versa¼on en unu el miaj "Lingvaj respondoj"); mi opiniis tiujn temojn definitive malaktualiøintaj. Kaj jen, subite ili leviøis el la profundo de mia memoro.

    Tiel en la konsulejo oni regule komprenigadis al la vizitantoj, ke ili estas ne personoj venintaj realigi sian rajton je "libera moviøado de homoj kaj ideoj" (kiel kutimis deklari la Okcidentaj propagandistoj dum la Malvarma Milito) sed senrajtaj suspektinduloj aroge almozantaj nemerititan privilegion viziti Germanion, ke oni povas ajnmomente el¼eti vizitanton el la konsulejo. Kaj kvazaý por kompletigi la impreson pri absoluta senrajteco, anonco sur la lasta pordo de la akceptejo avertis:

    Zorge kontrolu la vizon. La konsulejo ne responsas pri eraroj en la vizoj kiujn øi donas.
    Do, mi prezentis miajn dokumentojn. Preparitaj per la germana agentejo, ili þajnis senriproæaj. Naive mi opiniis, ke la konsulejon interesas nur mia pagipovo, kaj tiuflanke æio estis en ordo. Sed la konsilistino tuj rimarkis la invitleteron de UEA, kaj tion ke øi venas el Nederlando. "Tio ne validas. Necesas invitilo el Germanio."

    Mi indikis mian turistan vojaøilon, faksitan el Berlino, kiu respektoplene kaj zierlich-manierlich invitis Herrn Pokrovski pasigi la ok tagojn en Berlino. "Sed ni ja scias, ke vi veturos ne por plezuro sed por Esperanto."

    Kaj preventante das Räsonieren nekonvenan en germana konsulejo eksonis la Leitmotiv: "Malokupu la lokon, aý mi vokos gardiston".

    Eæ plie ol la maløentileco min surprizis tiu nova atesto pri polica intereso pri miaj okupoj en Berlino. Ion tian mi ja atendis, sed opiniis ke prezentante la invitleteron de UEA mi jam donas pli da informoj ol mi devus, simple pro mia komplezemo. Tamen la germanaj oficistoj evidente rigardis la aferon tute alie, por ili necesis ke mi prezentu solidajn pruvojn. Probable per tiu inøenia burokrata postulo la konsulejo volis certiøi ke Esperanto ne estas iu terorisma agado Nederlanda, sed estas ja permesita en Germanio. Ion similan mi memoras el la Sovetia epoko, kiam ni devis, æe enhoteliøo, indiki en la enketilo nian vojaøocelon. Neniu fakte øin atentis, kaj iuj el ni kutime elpensadis iun amuzan absurda¼on, ekz-e

    Celo de la vojaøo: Prirabi la Þtatan Trezorejon.
    Sed la germana konsulejo evidente ne estas þercema.

    Mi foriris malkontenta pri UEA (pri la konsulejo mi jam ne pensis). Þajne, estus pli bona se UEA tute ne estus sendinta al mi invitan leteron, aý ke øi sendu øin el Germanio ... Mi ne dubis ke laý mia peto la Loka Organiza Komitato sendus al mi la invitilon, sed mi jam decidis neniam reveni en la germanan konsulejon. Cetere, eble tiu stulta postulo estis nur preteksto por rifuzi, kaj oni æiam povas trovi novan pretekston.

    Mi decidis malmendi mian vojaøon en landon kiu tiom malvolas mian venon kaj kies oficiala vitrino dum kelkaj horoj prezentis al mi koncentritan kolekton de burokrataj grimacoj, kiajn mi jam preskaý forgesis.

    La turisma agentino estis sincere æagrenita. Þi provis konvinki min, ke eblas ankaý aliaj aranøoj. Þi volis þpari mian monon, sed se mi krompagos, ili povus aranøi por mi la vizon en alia urbo sen mia vizito. Æar ial nur la germana konsulejo kaj nur en Novosibirsko postulas onian personan viziton.

    Kvankam per la malmendo mi perdis pli da mono ol necesis krompagi, mi malakceptis. Ial tiu informo impresis min kiel nova insulto, nova indiko pri mia senrajteco antaý la Germaniaj oficistoj. Kie do estas la fama germana ordo? Tio aspektas ankoraý pli kaprica ol en la burokratio Sovetia.

    Mi elektas la liberon

    Do, mi decidis pasigi mian ferion en lando kun pli agrabla klimato, pli bela historio, pli rafinita kuirarto --- kaj kiu gastame min invitas pasigi du semajnojn en kvinstela hotelo æe sabla marbordo kontraý monsumo egala al la prezo de semajna restado en tristela hotelo Berlina. Mi iru en landon kiu pli respektas la liberon kaj dignon de siaj gastoj. Kun mia familio, mi feriu en Turkio.

    Mi venis tien per rekta flugo Novosibirsk---Antalya, sen bezoni ian ajn vizon; kaj dum mia tuta restado en Turkio nek mi nek iu ajn de mi konata spertis eæ malplejan maløentila¼on. Neniu iel ajn øenis mian liberon aý esprimis ian ajn suspektemon.

    Evidente, mi ne vivis vivon de turko; mi estis turisto en speciale turista regiono. Tamen ankaý tiu vivo estas sperto, kaj sperto agrabla. Mi lasis miajn edzinon kaj filinon vojaøi tra Turkio por ekzameni vidinda¼ojn; mi restis en nia Altis Golfhotel, ripozante æe la la Maro, kaj nur trifoje partoprenis ekskursojn al la plej proksimaj vidinda¼oj. Ekz-e, mi aýskultis la operon "Aida" en la apuda romia teatro de Aspendos, unu el la plej bone konserviøintaj antikvaj teatroj en la mondo; tre interesa sperto, kvankam min iom øenis la fumado (konstruita por 20 mil spektantoj, nun la teatro povas akcepti 15 mil; almenaý du trionoj da lokoj estis okupitaj; la akustiko estis vere eminenta; mi povis kompari spektadon el pluraj diversaj lokoj).

    Teatro en Aspendo

    En la Osmana Imperio sur la marbordo loøis diversgenta loøantaro; post la milito de 1923 la Turka Respubliko insiste proponis al siaj civitanoj "la privilegion esti turko". Iuj asimiliøis, aliaj elmigris, kaj nun la regiono estas pure turka. En nia hotelo la publikon proksimume egalparte konsistigis rusoj, germanoj kaj turkoj; en kelkaj apudaj hoteloj preskaý æiuj gastoj estis rusoj. La hoteloj ofertis grandegajn rabatojn, æar pro la proceso kontraý Abdulaho Öcalan (Oøalan) preskaý neniu estis veninta dum aprilo kaj majo. Ni forflugis en Novosibirskon la 24-an de junio; sekvatage oni atendis la verdikton.

    La lingvoj

    Lingva problemo por mi praktike ne ekzistis: æie troviøis lokanoj parolantaj la rusan (multaj el ili, ekssovetianoj), anoncoj kaj menuoj en la rusa, kaj eæ la turkadevenaj kelneroj kaj vendistoj iom komprenis la rusan --- proksimume samgrade kiel mi la uzbekan (mian infanaøon mi pasigis en Taþkento).

    La turkoj pretendas ke ilian lingvon parolas 150 milionoj da homoj; evidente, ili ne distingas la nociojn "turka" kaj "tjurka". Kvankam la turka efektive estas tre proksima al la lingvoj de la oguza grupo (azerbajøana, turkmena, Krimea tatara), øia diferenco disde la uzbeka estas ne malpli granda ol la diferenco inter la lingvoj rusa kaj pola. T.e. kun reciproka bona volo oni povas sin interkompreni --- aý fari sin nekomprenebla.

    Miaj interparolantoj ja havis la bonan volon, kaj æiam komprenis kion mi diris en la uzbeka. Tamen mi, male, tre ofte ne komprenis iliajn respondojn. Æar la centra parto de la uzbeka leksiko ankaý ekzistas ie en la leksiko turka. Supozeble, ankaý la plej uzataj vortoj turkaj ekzistas ie en la uzbeka --- sed ofte en iu periferia angulo, kiu situas ekster mia supra¼a lingvokono.

    Kaj iam la parencaj vortoj havas malsaman æefsencon. Jen estas kelkaj specimenoj el mia amatora kolekto:
    Turke  Sencoj turkaj  Sencoj uzbekaj
    baba  paæjo  avo
    hay¹r  ne; bono  bono; æion bonan, øis revido
    merhamet  kompato, korfavoro  bonvolu, bonvenon; korfavoro
    rahmet  (Dia) graco  dankon
    yaman  sensacia, aýdaca  malbona
    yaºl¹  nejuna, aøoza  juneca, infaneca 
    Evidente, mi uzis la vortojn el la unua kolumno atribuante al ili la sencon de la tria, kaj tio donis iom kuriozan aspekton al mia parolo: øi þajnis pli islama ol kutime, dum por mi tiuj øentilvortoj estis same neýtralaj kiel grazie, merci, por favor por la latinidlingvanoj (cetere, por la senco "graco" la uzbekoj uzas rahm). Tamen tio þajne eæ plaæis al la turkoj; ekz-e la homo kiun mi unue salutis per selâm anstataý per la turka merhaba, æiam poste salutis min tiel.

    La turka sencoevoluo de yaman estas tute simila al la tiu de la vorto li¶oj en la rusa.

    Kaj la vorto yaº (uzbeke "juna"; "jaro de aøo") estas la plej amuza. La uzbekoj diras li junjaras 60 kiel la angloj diras she is 6 years old; la turka yaºl¹ estas tute simila al la franca agé.

    Krom tiuj diferencoj leksikaj estas ankoraý diferencoj morfologiaj kaj fonetikaj. Mi menciu nur ke la uzbeka perdis la vokalan harmonion kutiman por la lingvoj aglutinaj; kiel Esperanto, øi uzas fikspozician akcenton por cementi la morfemojn en la vorto. La turka vokala harmonio malfaciligis por mi la rekonadon de la vortoj; krome, øi konsiderinde liberigis la akcenton.

    Infana preferlisto

    Post la unua semajno en Turkio mi petis mian 13-jaran filinon listigi la landojn kiujn þi vizitis laý la malkreska ordo de þiaj preferoj (t.e. unue la pli preferindajn). Þi respondis:
    1. Tajlando
    2. Hispanio
    3. Turkio
    4. Italio
    5. Cipro
    Post la reveno hejmen mi ripetis mian demandon. Tajlando plu restis senrivale unua, tamen Hispanio kaj Turkio interþanøis siajn lokojn.


    ÆU VI ENIROS LA CIRKLON?

    Södergran, Edith. Lando malekzista: Poemaro / Trad. el la sveda, postpar. Sabira Stahlberg. -- Varna: Bambu, 1999. -- 92 paøoj. -- (Serio Kargo; vol. 2).
    Edith Södergran (1892--1923) estas finnlanda poetino, kiu verkis svedlingve, kaj tiu æi fakto estas grava por ni, esperantistoj, kiuj aparte atentas pri la kulturo de la minoritatoj kaj ties literaturaj valoroj. Ja ankaý ni, esperantistoj, formas siaspecan minoritaton, kiu jam dum pli ol jarcento kreas sian propran kulturon.

    Estas agrabla traviva¼o enrigardi en la poezian mondon de nekonata poetino, kiu per siaj svedlingvaj poemoj sukcesis veki la atenton ne nur de la finnlandaj legantoj, sed de multaj literaturþatantoj el diversaj landoj. La poemoj de Edith Södergran estas tradukitaj en dudekon da lingvoj.

    Kiam mi unuafoje vidis la poemaron Lando malekzista mi tuj eksentis deziron foliumi øin kaj eklegi la poemojn.

    Laý la postparolo de Sabira Stahlberg mi komprenis, ke temas pri talenta kaj sufiæe fama finnlanda poetino. Impresis min þia mallonga vivo, tute dediæita al poezio. Edith Södergran kvazaý naskiøus por estiøi poetino. Þia vivo ne estis facila, tamen þi sukcesis venki la obstaklojn por konservi sian poezian senton, sian originalan percepton de la vivo kaj postlasi mirindajn poemojn, kiuj daýre akompanos la þatantojn de la vera, sincera kaj neordinara poezio.

    Edith tre malfacile eldonis sian unuan libron Poemoj en 1916, ja tiam la legantoj ankoraý ne povis akcepti poemojn sen rimo kaj ritmo, tamen baldaý þiaj verkoj fariøis þatataj kaj seræataj.

    Unue Södergran estis influita de Nietzsche, poste de antropozofio de Rudolf Steiner, kaj iom post iom þi ekinteresiøis pri la Biblio. La filozofio kaj la kono de la kristana kulturo formis la riæan poezian mondon de Södergran. Þiaj poemoj estas filozofiaj, sed antaý æio ege teneraj kaj emociaj. La poetino kvazaý per infanaj okuloj observus la naturon kaj atente seræas la magion de la eterna vivo. Þi kontemplas la arbon, plenan je neatingeblaj strobiloj, þi miras pri la apertaj pordoj de la preøejo, þi rigardas la virinon, kiu ridas, kaj surprizite þi konkludas, ke æio en nia mondo estas æirkaýita de cirklo, kiun neniu sukcesas transpaþi.

    La poetino trovas øojon kaj trankvilon en la plej etaj kaj sensignifaj a¼oj el la æiutaga vivo. Por þi nur unu øardena benko en "nia tuta suna mond'" povas esti simbolo de la trankvilo kaj instigo de la revoj.

    Södergran perceptas sin kiel la lastan floron de la aýtuno, kiel la plej junan semon de l' printempo mortinta. En la grandaj arbaroj þi senæese kaj febre seræas la fabelojn de la infanaøo, la belajn rememorojn de la infaneco, kaj en la montoj -- la revojn de la junaøo. La ampoemoj de Södergran estas teneraj kaj delikataj. Por þi la amo estas io ege fragila kaj nekaptebla, simila al sonøo. Pro tio þia nura peto estas: "Ho, tenu min en viaj brakoj firme, ke mi nenion bezonu".

    Södergran strebas doni poezian respondon al la eternaj demandoj. Þi meditas pri la plej granda mistero -- la vivo. Por þi la vivo estas treta ringo, kiu nin katenas, malvidebla cirklo neniam transpaþata. La poezia bildo de la ringo kaj cirklo ofte aperas en þiaj poemoj, kaj tio aludas pri þia poezia filozofio. Æio æirkaý ni estas kaptita en idealaj cirkloj; la nokto kaj tago, la luno, la nasko kaj morto, la kvar sezonoj...

    En la kristanismo kaj en la kristanaj simboloj la poetino seræas klarigon de pluraj demandoj. Por þi la feliæo ne estas niaj revoj, nek nia plej kara kaj memorata nokto, sed nia vivokruco, kiu estas destinita por æiu el ni, kaj al kiu ni iom post iom proksimiøas.

    La poezio de Edith Södergran estas riæa, mirinda kaj profunda mondo, plena je sonoj, koloroj, metaforoj, simboloj kaj bildoj. La legantoj devas plurfoje tralegi kaj relegi tiujn æi filozofiajn poemojn. Sabira Stahlberg talente interpretis la poemojn en Esperanton. Þia postparolo kaj la antaýparolo de Sten Johansson helpas ne nur pli bone kompreni la vivon kaj kreadon de Södergran, sed ankaý pli facile eniri en þian miraklan poezian cirklon. Kaj æiu leganto eble post la tralego povos respondi: "Jes, mi eniris la cirklon", kio estas la respondo al la demando en La cirklo.

    Julian Modest


    William Auld rakontas

    William Auld. 75 jaroj: Aýtobiografio, poemoj, bibliografio / Redaktis Aleksander Kor¼enkov. -- Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. -- 48 paøoj + 8 paøoj (fotoj).
    Auld en Palestino (1945)Maloftas en nia literaturo rememoroj -- eæ Zamenhof ne postlasis rememorojn pri siaj infaneco, amikoj, enamiøoj ktp., dum en la granda mondo tiu øenro estas tre þatata. Kaj la nemultaj eldonitaj rememoroj seniluziigas; ekzemple, Hans Jakob bone priskribas sian laboron æe UEA, sed lia vivo privata restas por ni kaþita. Tial 75 jaroj de William Auld, kiun ¼us eldonis Sezonoj, estas grava ne nur por vidi la personecon de la plej elstara el la nuntempaj esperantistoj, sed ankaý kiel ekzemplo, kiun sekvu niaj aliaj eminentuloj.

    William Auld jene rakontas pri la historio de tiu æi libro: "Rusa ¼urnalisto kaj eldonisto Aleksander Kor¼enkov dum tri jaroj sisteme sieøis min, persvadante ke mi verku iom pri mia vivo. Kvankam mi plu opinias, ke mia vivo ne estas speciale interesa ekster miaj familia kaj amika rondoj, mi fine kapitulaciis, æar mirigis min ke -- anstataý forgesi ilin -- oni plu legas (kaj aæetas!) miajn verkojn, kaj deziras scii pri mi pli multe ol diras la antaýparoloj. Sciante mian nerapideman karakteron, Aleksander venis mem al Skotlando kun magnetofoneto, kaj la 17an de februaro en Scottish Churches House de Dunblane, okazis la registrado".

    La vivo de Auld bildiøas antaý ni: deveno kaj lernejaj jaroj de Bill; liaj hobioj; flugarmea servo en la mondmilito; esperantistiøo; vivo familia; konatiøo kun Meta; amikoj kaj libroj; pritakso de la nuna stato de Esperantujo. Krom la aýtobiografion, la libro enhavas 17 fotojn el la arkivo de Auld, poemojn kiujn li mem elektis, kaj utilan bibliografion.

    La libro 75 jaroj estas mendebla æe multaj libroservoj en Esperantujo. Niaj eksterlandaj abonantoj povas mendi øin rekte æe ni sendinte 6 internaciajn respondkuponojn. Ruslandanoj simple sendu poþtmarkojn por 14 rubloj por ricevi øin kun la sekva kajero de La Ondo.

    Halina Gorecka

    Sur la foto: Flugoficiro Bill Auld en Palestino (1945).


    Jarlibro 1999

    Jarlibro de UEA estas sendube la plej konsultata perioda eldona¼o en nia lingvo pro miloj da utilaj adresoj kaj aliaj informoj. En Jarlibro 1999 pli ol 200 paøojn okupas la laýlanda adresaro de la Delegita Reto. Preskaý du mil delegitoj el æiuj mondopartoj (krom Antarkto) pretas respondi al demandoj pri praktike æio ajn, helpi okaze de vojaøo ktp.

    En 1998 UEA havis 1959 diversspecajn delegitojn en 100 landoj. (En 1997 estis 1981 personoj en 94 landoj). Plej multaj delegitoj estas en Brazilo.

    Inter ili estas 1074 ordinaraj delegitoj, kiuj reprezentas UEA en siaj propraj urboj, kaj estas je la dispono de vojaøantoj (fakaj delegitoj nur respondas demandojn pri sia fako). Tiuj "konsuloj" plejmultas en Germanio -- oni povas trovi ilin en 109 urb(et)oj. La plej "delegitoza" urbo en la mondo nun estas Rio de Janeiro. En Ruslando estas 37 diverskategoriaj individuoj en la Delegita Reto, inter ili 18 urbaj delegitoj. Plej multe da delegitoj estas en Moskvo (inkluzive de du en Odincovo kaj po unu en Zelenograd kaj Andrejevka) -- 9. Po 3 delegitoj de UEA estas en Jekaterinburg kaj Sankt-Peterburg.

    AK


    LA VERKO DE LA JARO 1998

    La abonantaro de Literatura Foiro aljuøis per referendumo la premion La Verko de la Jaro 1998. La premio estis rezervita al la prozaj fikciaj verkoj, originale en esperanto, surmerkatigitaj dum 1997--98. La sep kandidataj titoloj estis indikitaj de almenaý po tri membroj de Esperanta PEN-Centro. Ricevitaj entute 38 voæoj (8 pli ol pasintjare):
      Kvar kandidataj titoloj ricevis samnombrajn voæojn kaj kune proklamiøas La Verko de la Jaro 1998.

    Temas do pri: Durankulak de Sabira Stahlberg, La tunelo de Marco Picasso, Pajleroj kaj stoploj de William Auld kaj Tien de Johán Valano.

    Mari-Roza Vilain-de Wolf
    sekretario de la Premio


    Ricevitaj gazetoj

    ELNA Update. 1999/1;
    El Popola Æinio. 1999/6;
    Esperantic Studies. 1999/11;
    Esperantista Tribuno. 1998/1;
    Esperanto. 1999/5;
    Esperanto aktuell. 1999/3;
    Esperantolehti. 1999/3;
    Franca Esperantisto. 1999/507;
    GEJ-Gazeto. 1999/1;
    Heroldo de Esperanto. 1999/4-5,6,7;
    Informilo por Interlingvistoj. 1999/2;
    Internaciisto. 1999/3;
    Juna Amiko. 1999/2;
    Kataluna Esperantisto. 1999/1;
    Komencanto. 1999/4;
    Koncize. 1999/1;
    Kontakto. 1999/3;
    Kulturaj Kajeroj. 1999/1;
    La Brita Esperantisto. 1999/948;
    La Espero. 1999/2;
    La Gazeto. 1999/82,83;
    La Kancerkliniko. 1999/90;
    La Ondo de Esperanto. 1999/6;
    La Revuo Orienta. 1999/4,5,6;
    l'esperanto. 1999/4;
    Le Travailleur Espérantiste. 1999/242;
    Literatura Foiro. 1999/178;
    Monato. 1999/4,5;
    Nia Bulteno. 1999/74;
    Norvega Esperantisto. 1999/2;
    Sennaciulo. 1999/4,5;
    Scienco kaj Kulturo. 1999/1;
    Spiritisma Esperanto-Informilo. 1999/102;
    Starto. 1999/2;
    Svisa Esperanto-Societo Informas. 1999/3;
    TEJO Tutmonde. 1999/2;
    Vekilo. 1999/2;
    Vestnik Esperanto. 1999/1.


    Nur unu korekta

    La aprila tasko montriøis nefacila. Ses respondoj venis kun daýrigoj de la privirinaj proverboj, aperintaj aprile, kaj nur unu el ili estis tute korekta -- Oleg Vasiljev el Uljanovsk (Ruslando), kies nomon kaj adreson ni sendos al la organizantoj de FREÞO.

    Kaj nun legu la proverbojn.

    Virino kolera pli ol hundo danøera. Virino eliøis, kaleþo senpeziøis. Virina rideto pli kaptas ol reto. Virina ploro sen valoro. Kie diablo ne povas, tien virinon li þovas. Kie regas virino, malbona estas la fino. Pli tiras virina haro, ol æevala paro. Virina lango buæas sen sango. Rol' de virino -- bona mastrino. Virino batas per lango -- aperas vundo plej sanga. Virino bonorda estas muta kaj surda. Virino scias -- tuta mondo scias. Ne prediku knabino al via patrino.


    Denove proverboj

    La novan taskon al ni proponis Nora Caragea el Germanio. Bonvolu solvi la enigmojn de nekonata skriba¼o. En la subaj tekstoj kaþiøas du proverboj el la proverbaro de Zamenhof. Æiu simbolo prezentas literon, kaj la sama simbolo indikas la saman literon. Via solvo atingu la redakcion antaý 15 sep 1999.
    Konkurstasko1


    Konkurstasko2

    Sukcesojn!

    Tatjana Kulakova
     


    Foje okazis

    Familio kaj kreado

    Por la akonto pri Edison
    Foje usonan inventiston Edison (1847-1931) vizitis angla ¼urnalisto, verkanta libron pri la famulo.

    -- Æu familianoj helpas vin en via krea laboro? -- demandis la intervjuanto.

    -- Certe! -- tuj respondis la inventisto. -- Ekzemple, se min subite vizitas bona ideo, mi tuj seræas pretekston por skoldi miajn familianojn. Tio helpas al mi fari ofenditan mienon, brufermi la pordon kaj sin þlosi en la kabineto. Æiuj en la hejmo komencas senbrue paþi sur piedfingroj kaj penas ne øeni min per bagatela¼oj -- kaj vi bone scias, kiel bagatela¼oj malhelpas, dum oni pripensas novan ideon. Kaj øuste dum æi tiuj kvietaj minutoj en la familio mi kreas inventa¼ojn.

    Gennadij Þlepæenko


    KELKAJ KONSILOJ POR PLIBONIGI STILON

    Se vi anstataýas substantivon per pronomo, do uzu lin korekte.

    Ne forgesu akuzativo kaj uzu øi æie, kie necesas.

    Tamen superfluan akuzativon ne devas aperi en viajn verkojn.

    Ne trouzu je la prepozicio "je", æar se vi kulpos je tio, oni taksos vin je malbona esperantisto.

    La sama rimarkumo rilatas al la sufikso "um": se vi, vortumante vian cerbuma¼on, ne povumas trovi pli taýgan solvumon, vi estas fuþumisto!

    Nekompletaj frazoj -- malbone!

    Uzu nur simplajn kaj klarajn frazojn, æar se vi estus uzanta komplikajn konstrua¼ojn, vi povos esti forgesanta, pri kio vi devis esti rakontonta, kaj la legontoj estos perdantaj la tutan intereson al vi.

    Kio koncernas nefinitajn frazojn

    Nekonvena metaforo similas abomenan bufon, kiu per siaj nigraj flugiloj þirmas lumon de la kristale pura fonto, do indas øin elsarki.

    Malgranda rimarko pri ripetadoj, kiuj fojfoje aperas en verkoj versaj kaj prozaj, kiuj estas publikigataj en gazetoj kaj libroj, kiuj estas eldonataj æe ni kaj eksterlande, kiuj sufiæe malklarigas la penson, kiun volis eldiri la aýtoroj, pri kiuj ni volis fari tiun æi rimarkon.

    Laý nia profunda konvinko, ni opinias, ke la aýtoro, kiam li skribas sian propran verkon, tutcerte ne devas agi laý tre malbona kutimo, kies esenco estas en tio, ke oni uzas tro multe da nebezonataj kaj superfluaj vortoj, kiuj reale tute ne estas necesaj por esprimi la aýtoran penson.

    Ne elpensu tro longajn vortojn: vi povas enembarasegiøi, se ili estos neklarelparoleblaj kaj miskomprenigantaj.

    Se via verko estos hiperplena da redundaj neologismoj, øi aspektos turpe kaj hide, kaj oni etikedos øin mava.

    Malbone sciante la gramatikon, komplikaj frazoj estu uzataj singarde!

    Superfluaj pronomoj, ili ne estas bezonataj.

    Mallerteco de uzado de la prepozicio "de" povas esti kaýzo de malapero de intereso de legantoj de via verko.

    S-anoj, bv. ne mllg.

    Pri la ordo de vortoj zorgu nepre, æar la en Esperanto libera, rusan lingvon simile, de la vortoj ordo, el la neceso sian penson klare esprimi, ne liberigas.

    Instruis Valentin Melnikov
     


    LA TEMPO SOMERA

     
    Someraj bildoj de Maþa Ba¼enova (Jekaterinburg)
     
    Somera bildo1 Somera bildo2
    Somera bildo3 Somera bildo4
     


    FRAZOJ

    En la æefartikolo de la gazeto, eldonata de la Esperantista Domo de Kulturo en Razgrad (Bulgario), prezidanto de Bulgara E-Asocio Petar Todorov listigas la disvolvendajn direktojn. Interese, kiel oni praktike disvolvos la trian?

    Tri estas la æefaj direktoj, al kiuj la bulgara esperantistaro devas klopodi disvolviøi -- stabiligi sian materian bazon; unuigi la fortojn de la societoj por solvo kaj realigo de la konkretaj celoj de Esperanto-movado øenerale, kaj trie -- kunlaboro kun la neesperantistaj en- kaj eksterlandaj organizoj per Esperanto. Kompreneble por la sukcesigo de la klopodoj la bulgaraj esperantistoj elektis gvidantaron -- estraron, komitaton kaj kontrolan komisionon. Bazo de æiu sukceso estas la disciplino, ordo kaj memkonscio.

    Esperantista Tribuno. 1998: 1


    Jukka Vaijärvi, unuafoje partopreninta Vintrajn E-Tagojn en Tampereo, rakontas pri sia sperto:

    Prezidanto Jukka Laaksonen bone legis siajn replikojn el papero sed poste gajnis la premion "krokodilo de la jaro 1999" malsukcesinte klarigi financajn aferojn en la internacia lingvo kaj konfesinte ke Esperanto fakte ne taýgas por tiuj aferoj... Poste sekvis la prelego de Aimo Rantanen, æefredaktoro de Esperantolehti. Lia prelego estis ¶aosa kaj li faris multe da paroleraroj, sed la plej grava ideo estis ke por kontribui al Esperantolehti oni devas posedi taýgan ¼urnalistan stilon kaj skribi sian artikolon per iaspecaj moduloj, por ke øi estu facile malplilongigebla.

    Esperantolehti. 1999: 3


    Oni ne bezonas lerni Esperanton por legi Biblion aý Faraonon, do tiuj verkoj, kvankam gravaj por la prestiøo de nia lingvo, ne povas per si mem altiri intereson de la publiko. Decidaj estos informoj de enciklopedia karaktero pri neesperantistaj temoj, sed en Esperanto. En Internet ekzistas pluraj seræiloj, kiujn vi povas demandi, kiu estis ekzemple Komenio, kaj la seræilo proponos al vi plurajn artikolojn en diversaj lingvoj. Se inter ili mankos Esperanto, la lernanto devos uzi la anglan, francan, germanan, sed ne povos utiligi Esperanton.

    Miroslav Malovec. Starto. 1999:2


    Nun pli kaj pli malfacilas trovi volontulojn, senpagajn kongresajn helpantojn. Krom inter tute malpostmodernaj pensiuloj: jen la spino de la Movado, la portantoj de klasikaj valoroj. Siaflanke la junularo faras brilajn aferojn, sed demandas pri honorarioj. Ja prave: tiel funkcias la nova mondo, necesas seræi sponsorojn, pensi komerce, malrevi plane kaj sobre.

    Nikola Raþiæ. Esperanto. 1999: 5


    ANONCETOJ

    Æiu vorto en la anonceto kostas 50 kopekojn por ruslandanoj. Por alilandanoj 5 vortoj kostas unu respond-kuponon. La pagon sendu al Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko je la redakcia adreso.


    Peterburga E-Teatro, en sia 15-jaraøo, konsistas el 12 aktoroj-profesiuloj, kiuj nun volus prezenti al Esperantujo 1,5-horan teatra¼on Fabelo de mia vivo laý kelkaj fabeloj de Hans Christian Andersen.

    RU-194156 Sankt-Peterburgo, ab. ja. 5, Go¶þtejn V.R., Ruslando.


    Nova adreso de d-ro Ulrich Lins:

    Tiara Shimazuyama 403, Higashi Gotanda 1-2-15 Shinagawa-ku, Tokyo 141-0022 Japanio.


    La Nova Realismo de Bruno Vogelmann. 185 paøoj. Nun bele bindita 30 NLG, broþurita 19.80 NLG. Premio Deguæi (Japanio), premio FAME (Germanio). Nova pensado kun siaj reguloj; Religieco novstila, agnoskita de ateistoj øis Vatikano; Mondkoncepto necesa por eviti pereon de l' homaro. Tradukita en 25 lingvojn por neesperantistoj, do bona donaco por tiuj. El nepagipovaj landoj skribu al la aýtoro:

    Pistoriusstr. 52, DE-74564 Crailsheim, Germanio.


    La 12an de majo je 12h05 naskiøis Marta Antonovna Tuvalkina-Martins. Klaæoj asertas ke þi havas la nazon kaj mentonon de sia patrino kaj la lipojn kaj okulojn de sia patro. Sanggrupon kaj certe multon alian þi havas propran. Þi jam tre þatas muzikon, sed postulas varion: troa ripeto de sama melodio okazigas reploron, kiu daýras øis aýdiøo de io nova...

    La feliæegaj gepatroj, ambaý (laýeble) partoprenintaj la naskon, dankas la gratulojn de æiuj amikoj kaj promesas klopodi baldaýan respondon. Ni petas dissciigon inter neatingitaj amikoj.

    Antonio Martins-Tuvalkin & Irina Tuvalkina-Martins


    "Preparu la skiojn somere" -- diras la rusa proverbo. Jes, jam preparu aý simple luprenu ilin en Altaj Tatroj, kien ni denove okazigos grupon je la Silvestro.

    RU-620077, Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando.


    Ni estas abonantoj de LOdE kaj multe þatas vian revuon. Ni laboras dum multaj jaroj en Brazilo kiel evangeliaj gemisiistoj. Ni kunsendas foton de ni kun la plej bela verso el la Esperanta Biblio. Sur la foto estas ankaý nia adreso, eble ruslandaj esperantistoj volos skribi al ni.
    Urbat
    H.Herbert u. Christel Urbat (Brazilo)


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Oy Mendoservo Ak., Kivistöntie, FI-05510 Hyvinkää
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Višnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    UKRAINIO: Dmitrij Cibulevskij, ab. skr. 9307, UA-310003, ¦arkiv
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    1999. N-ro 7 (57)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 104503
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 104503
    Elektronika adreso: hrgo@sbank.e-burg.su
    Hejmpaøo: http:/www.geocities.com/Athens/Acropolis/3438/
    Abontarifo por 1999:
        -- Internacia tarifo: 24 usonaj dolaroj aý 48 nederlandaj guldenoj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 115 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 200 NLG (800 rub.)
        -- Duona paøo: 120 NLG (480 rub.)
        -- Kvarona paøo: 70 NLG (280 rub.)
        -- Okona paøo: 40 NLG (160 rub.)
        -- Malpligrandaj: 1 NLG aý 4 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    [Subtitolo]