Titolo

SENDEPENDA ÆIUMONATA REVUO. 2000. No 1 (63)


Æi tiu dokumento uzas la signaron ISO-8859-3 (Latina-3a)

Foto de Milan Zvara (Slovakio)


ENHAVO

REDAKCIE

  • Al la legantoj
  • ÆEFARTIKOLO

  • Aleksander Kor¼enkov. Esperanto en 1999
  • INFORMOJ: TRA LA MONDO

  • Kep Enderby: esperantisto de la jaro 1999
  • IJK okazos en Honkongo
  • Vicprezidanto de UEA gastis æe Jordania ministro
  • 125 vizitantoj en la Centra Oficejo
  • Grigori Arosiev. Mez-Eýropa junularo konferencis
  • Mariana Evlogieva. Sofio'99 kun Esperanto-budo
  • Mojtaba Kheir-Khan. TEJOano instruis Esperanton en irana milit-organizo
  • Luis Serrano Pérez. Monumento kaj placo samloke
  • UEA: ankaý æi-jare pli ol 7 mil membroj
  • La Evolukomisiono kunsidis en Svislando
  • Llibert Puig. Du kongresoj en Manresa: 29a Kataluna kaj 2a Transpirenea
  • Mauro La Torre. Projekto Interkulturo gajnigis komputilaron
  • Hans ten Hagen. Kampanjo 2000 en Nederlando
  • Henri Masson. Dekobligo en Vendeo
  • Ronald Bijtenhoorn. Agrabla kvarnivela semajnfino
  • Kurte
  • INFORMOJ: TRA RUSLANDO

  • REK-2000
  • Tatjana Kulakova. Zamenhofa tago en Uralo
  • Valentin Melnikov. ... kaj en Moskvo
  • Andrej Ananjin. Esperante ornamita Ivanovo
  • Konstantin Vi¶rov. Triafoje en Tatarstano
  • Konstantin Vi¶rov. Junuloj aktivas en Æuvaþio
  • Anatolij Masenko. Rezolucio pri Esperanto
  • Ljudmila Danilova. "Fontano de kreado"
  • TRIBUNO

  • Nikolao Gudskov. Kio estas SAT
  • Nora Caragea. Du precizigoj
  • Svitlana Pohorila. Ni devas ne dormeti
  • Grigori Arosiev. Iom pri tradukado
  • Frazoj
  • CIVILIZO

  • Sergio Pokrovskij. Pilgrimo en la Sanktan Landon (2)
  • BIBLIOTEKO

  • Aleksej Birjulin. Libro kiu kontraýis sian recenzon
  • Grigori Arosiev. Kroataj dramoj
  • Furora libro pri rasismo nun en Esperanto
  • Liro-99: Rekorda partopreno
  • Stano Maræek. Nova vicredaktoro de "Heroldo"
  • Gazetoj (Literatura Foiro: 181; Esperantologio: 1)
  • Ricevitaj gazetoj
  • MOZAIKO

  • Tatjana Kulakova. Tri proverboj -- dek ses respondoj
  • Tatjana Kulakova. Japana krucenigmo
  • Gennadij Þlepæenko. Konkreta ekzemplo
  • DIVERSA¬OJ

  • Niaj jubileoj kaj datrevenoj en 2000
  • Perantoj de "La Ondo de Esperanto"
  • Kolofono

  • Januara vinjeto de Maþa Ba¼enova


    Redakcie

    "Al æiuj niaj amikoj en diversaj landoj kaj urboj ni sendas per æi nian koran gratulon je veninta nova jaro. Ni esperu, ke tiu æi jaro alportos al nia afero grandan forton kaj proksimigos øin per paþoj grandegaj al la ideala celo"
    -- per tiuj vortoj en la januara numero de la unua Esperanto-gazeto La Esperantisto por 1891 komenciøis la unua novjarfesta mesaøo en la historio de Esperanto (en januaro 1890 la jarþanøo ne estis aparte menciita). Kaj nur malmultaj redaktoroj sukcesas eviti la Zamenhofan tradicion jarkomence alparoli sian legantaron. Kun via permeso, ni pruntos kelkajn frazojn el tiu historie grava dokumento kaj
    "Pri nia programo en la nuna jaro ni ne bezonas paroli, æar la legantoj øin jam scias. Ni diros nur, ke ni irados konstante laý la vojo, kiun ni unu fojon elektis ..."
    Ankaý ni iros "la vojon celitan", kaj niaj malnovaj legantoj ankaý en 2000 trovos en La Ondo la kutimajn rubrikojn kaj materialojn. Por la novaj legantoj ni tamen diru, ke jam æi-kajere vi povas legi la tradician revuon pri Esperantujo en la jaro pasinta kaj ekscii la nomon de la Esperantisto de la jaro 1999. En la sekvaj kajeroj vin atendos panoramaj prezentoj de la libroeldonado kaj membrostatistiko, konatiøo kun verkoj premiitaj en la lasta Liro kaj en nia dua Internacia Fotokonkurso.

    Kelkajn nova¼etojn ni havos (vidu la supran bildeton el la nova serio de Maþa Ba¼enova). Ekzemple, jam februare ni komencos felietone aperigi studon pri la nuna stato de la esperantistaro, kiun al ni afable proponis Walter Zelazny, kaj kelkfrazajn prezentojn de la laste ricevitaj libroj.

    La pasinta jaro estis por ni malfacila, aparte pro tio, ke pro la financa krizo multaj el niaj Ruslandaj abonantoj nur malfacile povis trovi monon por aboni eæ unusolan revuon en Esperanto. Tamen nia revuo estas ne Ruslanda, sed internacia, kaj nia legantaro pasint-jare ne malkreskis, sed kreskis dank' al plimultiøo de alilandaj abonantoj. Kaj tial

    "... ni povas diri, ke ni havas la rajton kuraøe kaj kun la plej bonaj esperoj rigardi en la estontecon".
    Restas al ni fine nur ripeti ankoraý kelkajn vortojn Zamenhofajn:
    "La amikojn de nia afero ni invitas al eble plej frua abonado de nia organo kaj ni petas ilin zorgi pri æiam novaj abonantoj".
    Ni faros nian eblon, ke la jubilea jaro 2000 estu por æiu el vi serena kaj agrabla, almenaý dum vi estos legantaj La Ondon.

    Øis la renkonto en februaro!

    Halina & Aleksander

    La kovrilpaøa foto de Milan Zvara montras al vi la vintran pejzaøon en Altaj Tatroj.
     


    ESPERANTO EN 1999

    La tradicia revuo pri la dumjara esperantista aktivado estis prezentita en Jekaterinburg je la Tago de Zamenhof (12 dec 1999).
     

    Denove du forumoj

    Nia Esperantujo ne estas granda. En la nuna mondo, laý diversaj taksoj, nur inter 40 øis 200 mil personoj uzas Esperanton por interkomunikiøo. Kaj la konscio pri nia reala amplekso iom post iom forpuþas la propagandajn nombrojn (eæ se Aldo de Giorgi en la marta kajero de Esperanto, malgraý la scio pri la vera nombro -- laý li, ne pli ol 200 mil -- konfesis, ke li mem blufas pri milionoj, kaj proponis al la aliaj kunblagi).

    Þajnus nature, se tiu eta grupo da adeptoj de Esperanto starigus forumon por libere interþanøi ideojn kaj plani kunlaboron inter niaj asocioj, akademioj, fonda¼oj, gazetoj, turismaj oficejoj, ¼urnalistoj, eldonantoj, aýtoroj, kulturcentroj, esperantistaj entreprenistoj, lingvistoj kaj aliaj (kun invito de neesperantistaj fakuloj pri lingvaj kaj sociaj demandoj).

    Tiu forumo taýgus por diskuti planojn kun konsidero de la interesoj de la tuta esperantista komunumo kaj formi laborgrupojn el anoj de diversaj organizoj por kune fronti aparte gravajn taskojn (informkampanjo internaciskala, sociologiaj esploroj, nova enciklopedio, internaciaj konferencoj).

    Sed tia kunlaboro, kies neceson konscias æiu normala esperantisto, þajnas nereala pro la rivaleco de niaj gvidantoj, ties ambicioj kaj pro malsamaj konceptoj pri la rolo kaj loko de Esperanto inter niaj æefaj "partioj".

    Samkiel en 1998, ankaý en 1999 okazis du forumoj. La dua kunsido de la Strategia Forumo de la E-komunumo, okazigita de UEA, arigis en Berlino reprezentantojn de pli ol 50 establoj. Oni denove ne sukcesis formuli komunan starpunkton, eble æar la kunsido estis nur 2,5-hora, sed gravas, ke la Berlina prelego de Kep Enderby vekis diskuton en nia gazetaro.

    La dua Forumo de la Esperanta Civito (kadre de la 72a Kongreso de SAT, Karolovaro) havis malpli da partoprenantoj (8 paktintaj establoj kaj 3 observantoj) kaj pli da tempo (4 sesioj). Rezulte estis aprobita la projekto de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito proponita por dujara diskutado antaý la definitiva akcepto en la jaro 2001.

    Al la ideologia diskuto kontribuis ankaý du studoj: Æu Esperanto postvivos la jaron 2045 de Tazio Carlevaro, kaj Esperanto sen mitoj de Ziko Sikosek. Jarfine formiøis komisiono pri la nova strategia laborplano de UEA por prezenti en Tel-Avivo dokumenton anstataý Kampanjo 2000.

    Levi kaj influi

    La supraj linioj koncernas la unuan taskon de Kampanjo 2000: "Levi la organizan kaj idean nivelon de la E-komunumo". La du aliaj taskoj estas: "Levi la prestiøon de la internacia lingvo" kaj "influi la internacian vivon" -- informado kaj eksteraj rilatoj.

    En la informado okazis nenio nova. UEA lanæis informkampanjon en la islama mondo, sed øia efiko dume ne superas eæ tiun de la artikolado de Viktor Kudrjavcev (kelkcent varbitoj); la informado en Germanio estis pli vigla pro la kongreso, ktp. Nia informado plu dependas de centoj da lokaj aktivuloj; kaj en nia komunumo apenaý ekzistas sufiæe da kunlaboremo kaj financo por mondskala kampanjo pri Esperanto. (La pasintjara precedenco Auld montras, ke Esperanto povas penetri en amaskomunikilojn sendepende de niaj planoj kaj kampanjoj.)

    La Balkana konflikto respeguliøis en Esperantujo per kelkaj rezolucioj ne aparte gravaj. Pli grava estas la Agado Espero, kiun iniciatis kaj tegmentis UEA, por helpi militviktimojn. Precipe efika estis projekto "Mil familiaj paka¼oj" de Humanitara Organizo Espero en Bosnio. Kadre de tiu projekto esperantistoj aæetis ne mil, sed preskaý du mil (ekzakte 1998) paka¼ojn (æiu paka¼o kostis 50 DEM), refoje pruvinte, ke ankoraý vivas la idealoj de Zamenhof kaj Hodler.

    Laý iniciato de UEA, Internacia Konferenco de Neregistaraj Organiza¼oj starigis temgrupan sesion pri "Lingvo kaj homaj rajtoj", kiu sub la gvido de Kep Enderby kaj post la enkonduka prelego de Lee Chong-Yeong unuanime rezoluciis pri rekomendo al EKOSOK diskuti lingvajn problemojn, fondi tiucelan komisionon kaj raporti pri la rezulto al la Øenerala Asembleo de UN. UEA partoprenis en kelkaj aliaj internaciaj konferencoj kaj aliøis al la subskribado por Manifesto 2000 verkita de Nobel-pacpremiitoj.

    ERA okazigis en la Eýropa Parlamento seminarion "De la kostoj de la (ne)komunikado al la organizo de lingva federaciismo", en kiu estis lanæita projekto de ERA pri rajto al la internacia lingvo en 2020. IKEL plurfoje rezoluciis pri konfliktoj en la mondo. Esperanta PEN-Centro prezentiøis en la monda kaj regiona konferencoj de PEN. Ekster-rilate aktivis Francio kaj Italio. Startis projekto Indiøenaj Dialogoj por kunlaborigi per Esperanto organiza¼ojn de indiøenaj popoloj. Preskaý cent klasoj partoprenas en la projekto Interkulturo de ILEI.

    Neýtraleco kaj homaj rajtoj

    La eksteraj rilatoj de UEA kaj ties Unesko-eca eldonado, laý Kep Enderby, ne estas sufiæa manifestiøo de øia socikampa aktivado. En Berlino li publike proponis: "ke UEA, pli senambigue ol nun, direktu sin al la protekto kaj progresigo de la homaj rajtoj øenerale". Laý li "Se UEA irus laý tiu vojo, UEA povus pli ol nun diskoniøi en la mondo, kun reputacio de asocio por homaj rajtoj kaj sociaj liberecoj, anstataý la nuna reputacio de nur lingva asocio. UEA iøus asocio por la homaj rajtoj, kiu uzas Esperanton, kaj kies politiko estus disvastigi Esperanton pli forte ol nun pere de æefa pledo pri homaj rajtoj aý, se vi permesas, civilaj liberecoj".

    La propono de Enderby (kiun li faris en la rolo de la prezidanto de Esperanta Jura Asocio) trovis pozitivan reagon de pluraj aktivuloj, tamen øi implicas kelkajn problemojn, ekzemple:

    -- La statuto de UEA estas ambigua, kaj la prioritato al la homrajta aspekto neeviteble kolizios kun la statuta postulo pri neýtraleco pri "sociaj kaj politikaj problemoj".

    -- Nun la asocia financo prosperas, kaj la individua membraro estas stabila. Æu la esperantistaro donos subtenon al UEA kotize kaj donace, se tiu aktiviøos socie kaj akceptos starpunkton pri aferoj politikaj laý la homrajta dimensio?

    -- UEA ne havas realajn konkurenculojn en la neýtrala E-movado. Pledante por "sociaj liberecoj" øi trovos sin en la kampo, kiun plugas SAT, ERA kaj IKEL.

    -- Se la respekto de la homaj rajtoj efektive (ne nur statute) determinos la pozicion de UEA, æu øi sukcesos "reveni sur la socian batalkampon" sen batali tiukampe kontraý la asocioj kaj gazetoj, kiuj subtenas malrespekton de la homaj rajtoj. Ekzemple, povos temi pri la pozicio de ÆEL kaj El Popola Æinio en la problemoj Tibeta kaj disidenta; pri la asocioj en Kubo kaj Serbio ne defendantaj la rajtojn de la subprematoj tie; kaj fine pri la reformulo de sia rilato al la personoj, kiuj kunlaboris kun (aý estis pagataj de) komunismaj reøimoj en Sovetunio kaj Orienta Eýropo. Kiel reagus la koncernaj aktivuloj kaj la reøimoj, se al lokaj esperantistoj oni proponus partopreni en la homrajta agado kunlabore kun Amnestio Internacia?

    La problemoj, kiujn eble kaýzus þanøo de la prioritatoj, estas aparte studendaj, sed la unua rezulto jam estas: Kep Enderby estas proklamita kiel La Esperantisto de la Jaro.

    Kongrese

    La Berlina UK sukcesis pro la akurata organizado, sukcesa informado kaj altnivela programo scienca kaj kultura. Duafoje okazis la kongreso Azia, kun senprecedenca subteno de la kongreslando Vjetnamio. Malpli amasa kaj malpli subtenita estis la kongreso Amerika. IJK-55 en Hungario iøis la plej partoprenita IJK en la jaroj 1990aj. Dekoj da fakaj kaj landaj kongresoj kaj konferencoj estas apenaý listigendaj. Ili okazis, kaj multaj þatis ilin, kaj pri ili jam multe informis niaj amaskomunikiloj.

    Rete kaj gazete

    Cetere estas rimarkeblaj þanøoj en nia interna informado pro la teknologia evoluo. Interreto daýre penetras en la vivon de la pli prosperaj landoj (kie loøas la pliparto de niaj membroj, abonantoj kaj kongresanoj). Tio ja faciligis la laboron de la gazet-redaktoroj, kiuj povas preni informojn el la senpagaj ret-informiloj Gazetaraj Komunikoj de UEA, Heroldo Komunikas kaj Interredaktore (tiu lasta fariøis malpli regula pro la lanæo de la pagenda servo RetInfo).

    Sed æar ankaý la ordinaraj legantoj nun povas facile kaj senpage ricevi informojn, la tradicia gazetaro devas trovi novajn formojn kaj manierojn de la informado kaj prestekniko. Monato sukcesis elkriziøi per reinvito de Stefan Maul kaj aldono de koloroj. La Ondo proponas senpagan literaturan suplementon. Eventoj kaj Heroldo spertis problemojn pri la eldonritmo kaj dufoje þanøis siajn (vic)redaktorojn. Kolor-riæajn kovrilojn ekuzis Esperanto, Juna Amiko kaj Literatura Foiro. Kaj pluraj gazetoj aperas ankaý rete.

    Cetere rete estas aýdeblaj pluraj radio-programoj per RealAudio. Tio koncernas ne nur la þtatajn, sed ankaý lokajn staciojn, kiuj antaýe estis aýdeblaj nur en sia regiono. Eæ pli: kelkaj radioj aýskulteblas nur rete.

    Do, nia gazetaro konstatinde progresis pro la pli facile troveblaj informoj, kaj pro la konkurenco kun la reto, kaj pro la drasta evoluo de la komposta kaj presa teknologioj.

    Literature kaj kulture

    La teknologia evoluo faciligis ankaý la libroeldonadon, kaj nuntempe oni ne devas multon investi por prespretigi kaj presi libron. Laý Laste aperis en Esperanto ankaý en 1999 oni eldonis pli ol 200 librojn. Kaj ili estis bone aæetataj: la libroservo en Berlino denove donis rekordan rezulton.

    Tamen antaý eldoni libron, oni devas øin verki. Sed eæ bona komputilo ne sufiæas por verki bonan poemon aý novelon, kaj literature elstaras ne multaj el la eldonitaj libroj. Sed verþajne proporcie simila situacio estas ankaý en aliaj lingvoj. Kiel la atuton de la jaro oni povas konsideri la novan tradukon de Faýsto (Karl Schulze). Øojigis niajn legantojn Alico en Mirlando (Carroll/Broadribb) kaj Noveloj el antikva Æinio; rapide elæerpiøis en Berlino la stoko de La þtona urbo de Anna Löwenstein. Posteume aperis Kritiko kaj recenzistiko en Esperanto de Karolo Piæ.

    Sed la plej bonvena libro en 1999 estis esearo Lingva arto dediæita al la 75-jaraj jubileoj de Bill Auld kaj Marjorie Boulton.

    En la nelibra kulturo aparte prosperis la projekto Kolekto 2000, kadre de kiu estas eldonitaj jam 8 kompaktaj diskoj. Sed la plej granda muzika atingo venis el Germanio, kie grupo Freundeskreis produktis albumon Esperanto, kies 250 mil ekzempleroj jam vendiøis.

    Bonan novan jaron 2000!

    Aleksander Kor¼enkov


    Kep Enderby: esperantisto de la jaro 1999 Kep Enderby

    La Ondo de Esperanto iniciatis en 1998 proklamon de la esperantisto de la jaro; al kiu aliøis reprezentantoj de diversaj tendencoj en la Esperanto-komunumo kaj sendependaj kompetentuloj. Kiel la unua laýreato pasintjare estis elektita skota poeto William Auld.

    Por 1999 fare de 9 kandidatigantoj estis proponitaj 13 personoj, el kiuj 10 elektantoj povis elekti po 1 øis 3 personojn. La 15an de decembro 1999, je la Zamenhofa Tago, estis anoncita la rezulto de la voædonado:

    Kep Enderby 6 voæoj; Renato Corsetti 4; N.I. Sequoyah 2; Marjorie Boulton, Reinhard Fössmeier, Antonio Herrera, Gbeglo Koffi, Ilona Koutny, Geza Kurucz, Mauro La Torre po 1 voæo.

    Per tio aýstralia juristo Kep Enderby, prezidanto de UEA kaj de Esperanta Jura Asocio, estas proklamita la esperantisto de la jaro 1999. Tiu æi proklamo rekonas la meritojn de Kep Enderby en la fortikigo de Esperantujo (aktiva partopreno en multaj kongresoj kaj tre grava parolado en la Berlina kunsido de la Strategia Forumo de la Esperanto-komunumo) kaj en la eksteraj rilatoj (precipe aktivado en la Internacia Konferenco de Neregistaraj Organiza¼oj en Seulo).

    Halina Gorecka, sekretario

    Proponantoj (Kandidatigantoj):
    Marija Beloþeviæ (Ekssekretario de ILEI),
    Viþnja Brankoviæ (Posedanto de "Orbis Pictus"),
    Renato Corsetti (Vicprezidanto de UEA),
    István Ertl (Redaktoro de Esperanto),
    Edmund Grimley Evans (Prezidanto de EAB),
    Wolfgang Kirschstein (Tradukisto kaj ¼urnalisto),
    Aleksander Kor¼enkov (Redaktoro de La Ondo de Esperanto),
    Bruno Masala (Gvidanto de AERA æe OSIEK),
    Valentin Melnikov (Poeto, ¼urnalisto, tradukanto).

    Elektantoj:
    Petr Chrdle (Estrarano de UEA, posedanto de KAVA-PECH),
    Viktor Kudrjavcev (Redaktoro de Komencanto),
    Lee Chong-Yeong (Eksprezidanto de UEA, prezidanto de KEA),
    Andy Künzli (Eseisto kaj historiisto),
    Geraldo Mattos (Prezidanto de la Akademio de Esperanto),
    Stefan Maul (Prezidanto de TE¬A, æefredaktoro de Monato),
    Mine Yositaka (Redaktoro de Riveroj),
    Sergio Pokrovskij (Sciencisto, tradukanto, eseisto),
    Roland Rotsaert (Kasisto de IKEF, redaktoro de La Merkato),
    Ljubomir Trifonæovski (Æefredaktoro de Literatura Foiro).


    IJK okazos en Honkongo

    Emblemo de IJK-56La venonta 56a Internacia Junulara Kongreso de TEJO okazos denove -- post Chonan en 1994 -- en Azio! Kaj eæ en unu el la plej interesaj kaj vidindaj urboj de tiu æi kontinento: en Honkongo 5-12 aýg 2000.

    TEJO speciale øojas ke tiu IJK okazos øuste en tiu æi vigla urbego en Suda Æinio -- øi permesos al la partoprenantoj sperti la sintezon de la etoso de unu el la plej gravaj ekonomiaj centroj en la mondo kun tiu de la æina kulturo. Tion garantias LKK kiu konsistas el lokaj junaj esperantistoj same kiel anoj de Æina Junulara E-Asocio.

    En Honkongo eblos sperti la signifon de la temo de tiu æi IJK per propraj okuloj: La transiro al tutmondiøo-tutglobismo en la 21-a jarcento. Tio æi certe validas jam longe en la ekonomia senco kaj øuste tion eblas rigardi en Honkongo kie æiu mondskale laboranta firmao reprezentiøas -- sed kiuj evoluoj okazas en la socia vivo, rigardante la plifaciliøon kaj malplikostiøon de vojaøoj ien ajn. Kiel spertas la nune juna generacio tiujn þanøiøojn apenaý imageblajn por la antaýaj generacioj? Kia estas vivo antaý ni sub tiuj novaj cirkonstancoj?

    Jen pri kio okupiøos la kongresanoj. Kompreneble ankaý riæa kultura programo estas antaývidita kaj partoprenantoj povas certi ke ankaý la tipa IJK-etoso ne mankos. Cetere, se vi volas ligi tiun æi certe unikan IJK-n kun neforgesebla alvojaøo, partoprenu ankaý la trajnan karavanon de Moskvo tra Siberio, Mongolio kaj Pekino. Detaloj sekvos!

    Aktualigita aliøilo por la IJK-56 (per kies publikiøo senvalidiøas æiuj aliaj publikigitaj aliøiloj por tiu æi aranøo) haveblas en la CO de TEJO (Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam, Nederlando), rete tejo-oficejo@esperanto.org, aý æe LKK de IJK-56, p/a Æina Junulara E-Asocio, P.O. Kesto 77, Beijing CN-100037, Æinio, rete epc@china-report.com.

    GK UEA


    Vicprezidanto de UEA gastis æe Jordania ministro

    Prepare al la jordania antaýkongreso de la 85a UK, la vicprezidanto de UEA, d-ro Renato Corsetti, 15-17 nov 1999 vizitis Amanon, la æefurbon de Jordanio, kiel persona gasto de la ministro pri edukado, Faisal Al-Refou'h.

    Corsetti renkontis plurfoje la ministron kaj kelkajn el liaj æefaj oficistoj. Al-Refou'h donis sian aýspicion al la antaýkongreso kaj certigis senpagan uzon de 100-persona salono en la urbomeza Reøa Centro pri Kulturo 22-23 jul 2000. La ministro -- cetere profesoro pri internaciaj rilatoj en la Universitato de Amano -- mem æeestos la inaýguron kaj parolos pri "Tutmondiøo kaj la araba mondo".

    La unuan renkontiøon æeestis ankaý Natasha Twal, ¼urnalistino de la reta nova¼agentejo Arabia.On.Line. Þi ekinteresiøis pri Esperanto pro la anoncoj kiujn UEA lokis kadre de Kampanjo 2000 en decembro 1998 en du jordaniaj tag¼urnaloj.

    GK UEA


    125 vizitantoj en la Centra Oficejo

    Ankaý la 11a Malferma Tago de la Centra Oficejo de UEA pruvis øian famon de sukcesa novtipa Esperanto-aranøo. Eæ el landoj tiel foraj de Nederlando kiel Bulgario, Finnlando, Svedio, Italio kaj Japanio venis entute 125 vizitantoj por vidi sian domon en Roterdamo kaj øui la unikan etoson de tiu aranøo.

    Tri konataj profesoroj kontribuis prelege al la Tago. Humphrey Tonkin parolis dufoje pri "Muroj de miljaroj: Pensoj antaý nova jarmilo". En tre persona prelego, kiu plene kaptis la publikon, li parolis pri sia þuldo al Esperanto. Plenkaýze li eæ fiksis floreton al la busto de Zamenhof en la konferencejo de la CO -- je granda aplaýdo de la aýskultantoj, kies vivojn Esperanto same pliriæigis. Ankaý Ignat Bociort estis inspirita de la jarmila þanøo. Li prelegis pri la strategia graveco akiri poziciojn por Esperanto en universitataj kaj sciencaj medioj. Jouko Lindstedt, æefredaktoro de la nova Hejma vortaro, prilumis la celojn kaj ekeston de tiu verko.

    Æiujn prelegojn sekvis vigla diskuto, kiu pludaýris en la koridoroj kaj æe la kaftablo.

    En la biblioteko estis senhalte montrataj Esperanto-filmoj, dum en la libroservo kaj la bazaro de esperanta¼oj oni senhalte butikumis. La vendoj sumiøis je 7454 guldenoj (3382 euroj), kio signifis ke dum la Malferma Tago la totalo de la æi-jaraj vendoj de la libroservo de UEA transpasis la sojlon de 300 000 gld., kio antaýe okazis nur unufoje (en 1988).

    Plej pinte vendiøis Hejma vortaro (39 ekz.). Krome furoris Lito apud la fenestro kaj Alico en Mirlando (po 12), kaj Por aktiva lingvopolitiko (11). La plej populara kompakta disko estis Masko de Kajto (7).

    GK UEA


    Mez-Eýropa junularo konferencis

    25-28 nov 1999 en Bydgoszcz (Pollando) okazis la 9a Mez-Eýropa E-Junulara Konferenco.

    Æeestis reprezentantoj de Pollando, Bulgario, Finnlando, Hungario, Germanio, Kroatio, Italio, Ruslando (æefe prezidantoj aý estraranoj de naciaj E-junularaj organizoj). Inter aliaj partoprenis du TEJO-estraranoj Holger Boos kaj Grigori Arosiev, kaj multjara komisiito de TEJO Anna Ritamäki.

    La unua tago de la konferenco estis dediæita al interþanøo de nova¼oj el landoj, reciprokaj informiøoj pri lokaj aranøoj, karavano al IJK-56 tra Ruslando al Honkongo k.a.

    Dum la dua tago plene temis pri fortaj kaj malfortaj flankoj de landaj sekcioj de TEJO. La diskutado evidentigis, ke ekzistas kelkaj komunaj malfortecoj -- manko de aktivuloj, malbonaj kontaktoj kun plenkreskulaj E-asocioj, nesufiæo de financado de siaj projektoj k.a.

    MEJK estas forta æelo de TEJO, kaj øi estis iniciatinto de MEJS -- MezEýropa E-Junulara Seminario, kiu okazis jam 5-foje. Oni esploros, æu eblos okazigi sekvan MEJSon en la orienta parto de Germanio.

    Grigori Arosiev


    Sofio'99 kun Esperanto-budo

    Eldonejo Interpres, je la nomo de Bulgara E-Asocio, kun la helpo de UEA kaj per kontribua¼oj de E-organiza¼oj kaj individuoj el pluraj landoj partoprenis per E-budo en la internacia librofoiro Sofio'99 (17-21 nov 1999).

    Dum la foiro miloj da homoj legis la þildon "Esperanto". Precize ekscii la nombron ne eblis, æar lernejanoj, studentoj kaj pensiuloj ne pagis enirbiletojn, sed probable la budon preteriris ne malpli ol 50000 vizitantoj!
    E-Budo en Sofio
    La vizitintoj de la budo, kiuj montris intereson pri Esperanto, ricevis reklamojn kaj informfoliojn. Ni disdonis æ. 1500 adreskartetojn, kelkcent ekzemplerojn de la Praga Manifesto kaj pli ol 1000 kartetojn kun informoj pri la retkurso por komencantoj.

    Por allogi atenton Interpres interkonsentis kun la organizantoj kaj publikigis rete la katalogon de la partoprenantoj kaj la kulturan programon. Do ili direktis homojn al nia ret-paøaro, kie estis informoj pri la E-partopreno.

    Estis prezentitaj eldona¼oj en kaj pri Esperanto el la tuta mondo: literaturaj, fakaj, lingvistikaj eldona¼oj; lernolibroj, vortaroj kaj instruhelpiloj; perioda¼oj; katalogoj kaj aliaj reklamiloj de eldonejoj aý libroservoj; E-mapoj, turismaj broþuroj, E-bildkartoj, reklamfolioj pri internaciaj E-aranøoj aý radioprogramoj; sonkasedoj, vidbendoj, komputil-ludoj k.s.

    El la informa vidpunkto aparte interesaj estis la Jarlibro de UEA kaj la Pasporta Servo. Menciindas ankaý la diversaj eldonformoj de Bulgara Esperantisto -- papera, sonkaseda (registrata por nevidantoj), brajla kaj reta.

    Oni povis aýdi Esperanton ne nur per sonkasedoj, sed ankaý parolatan, æar æe ni gastis prezidanto de Serba E-Ligo Zoran Æiriæ.

    19 nov ni partoprenis en la oficiala kultura programo per prezento de tri temoj: virtualaj eldona¼oj; instruado en la Interreto (Elementa kurso laý la Zagreba Metodo -- la unua fremdlingva kurso por bulgaroj en la reto); Bulgara Esperantisto -- 80-jara.

    La vizitintoj rilatis al Esperanto pozitive. Multaj deziris eklerni Esperanton. Ili estis invitataj partopreni en koresponda kaj intensa æeesta kursoj. Estis ankaý propono pri okazigo de kurso por bahaanoj -- jam estas grupeto de lernemuloj kaj disponebla salono.

    Estis ankaý kurioza¼oj: Iu virino tiel senpaciencis eklerni Esperanton, ke þi proponis sian pasporton kiel garantion, por ke mi donu al þi la solan ekzempleron de la zagreb-metoda lernolibro kaj þi fotokopiigu øin. Almenaý du personoj devis agnoski, ke Esperanto estas esprimpova lingvo, post kiam mi montris la libreton Knedu min, sinjorino! La plej interesan demandon faris knabo, kiu scivolemis, æu ekzistas kvarlingvaj denaskaj esperantistoj -- se la gepatroj devenas de du diversaj landoj, loøas en tria lando kaj parolas kun la infanoj en siaj denaskaj lingvoj, en la lingvo de la lando kaj en Esperanto.

    La budon atentis ankaý multaj esperantistoj, kiuj dum la lastaj jaroj ne partoprenis la E-movadon. Iuj el ili pensis, ke BEA ne plu ekzistas pro la malapero de la verdstela þildo æe strato "Hristo Botev", kie ne plu troviøas la kancelario de la asocio. Ili esprimis øojon, ke ili retrovis Esperanton kaj la bulgaran E-movadon, kaj petis informojn.

    Mariana Evlogieva


    TEJOano instruis Esperanton en irana milit-organizo

    Unuafoje en Irano, stabo de paramilit-organizo en nord-okcidenta urbo Kangavar okazigis E-kurson por knabaj membroj!

    Tiu organizo nomata Basigh (Mobilizado) aperis post la irana revolucio (1979) por defendi la revoliciajn celojn. Dum la milito inter Irano kaj Irako øi grave rolis por defendi la landon. Sed en la nuna pacperiodo øi aktivas konstruece, kulture, arte, tamen ne forgesante prepari siajn membrojn al milito.

    La E-klaso funkciis de 26 jun øis 6 sep 1999 dum la somera feriado por knabaj dezirantoj en urba stabo "Shahid Mohammadi Aragi". La E-instruisto estis Ali-Asgar Kousari konstanta kunlaboranto de Kontakto kaj membro de TEJO. Post la kurso la stabestro, kolonelo Mohsen Hosein-Abadi, oficiale dankis la instruiston per admira letero. Tiel grava paøo aldoniøis al la historio de la irana E-movado.

    Tiu okazo estas unika por tiaspecaj organiza¼oj, kiuj antaýe rigardis Esperanton dube, æefe pro religiaj miskomprenoj. Nun Esperanto trovas favoran pozicion en diversaj sociaj tavoloj. Tio okazas pro la agado de la iranaj E-pioniroj kaj dank' al iliaj sendependaj (politike) karakteroj fidataj de la socianoj. Ekzemple, profesoro M.H. Saheb-Zamani, fama verkisto kaj altranga psikologo, dum sia E-agado neniam akceptis politikan starpunkton.

    Mojtaba Kheir-Khan

    Mi uzis la prefikson para (simila) por montri, ke tiu organizo estas ne tute milita aý armea, sed popola organizo, nur preparanta por la milita tempo. Do tiu organizo dum milito funkcias kiel partizanoj en la dua mondmilito, sed iom pli vaste kaj þtatnivele; kaj post milito øi ne malaperas, sed aktivadas en la socio konstrue, kulture ktp.


    Monumento kaj placo samloke


    7 dec 1999 estis inaýguritaj en Castelldefels (Barcelono, Hispanujo) placo "Esperanto" kaj monumento "Esperanto" samloke. La inaýguron æeestis urbaj aýtoritatoj, kaj la urbestro s-ro Agustin Marina havis kuraøigajn vortojn por la æeestantoj. Samtempe oni omaøis faman, sed bedaýratan samideanon, Ramon Fernandez Jurado, iam agema esperantisto, poeto kaj politikisto, kies strofo estas gravurita sur þtono apud la monumento. La monumento konsistas el abstrakta figuro, kies nomo estas "Aspiro".

    Respondis kaj dankis la aýtoritatojn, samideano Marti Guerrero. La aranøon æeestis æirkaý 500 personoj: esperantistoj, simpatiantoj, amikoj kaj lokaj scivolemuloj.

    Luis Serrano Pérez


    UEA: ankaý æi-jare pli ol 7 mil membroj

    La individua membraro de UEA en 1999 superis 7000 la 24an de novembro. Precize, UEA havis tiutage 7010 individuajn membrojn en 118 landoj. La fina nombro estos ankoraý pli alta, æar kotizoj konstante fluas al la Centra Oficejo. Kvankam estas konsilinde pagi la kotizon kiel eble plej frue, oni ja rajtas kotizi kiam ajn kaj ricevi la jam aperintajn eldona¼ojn de UEA kaj, en kazo de junaj membroj, tiujn de TEJO.

    La individuaj membroj de UEA nombras konstante pli ol 7000 ekde la Jubilea Jaro 1987.

    GK UEA


    La Evolukomisiono kunsidis en Svislando

    27 nov 1999 tri membroj de EKo (Felszeghy, von Bueren, Zelazny) kaj unu vicmembro (Buhlmann, delegita de Trifonæovski) kunvenis æe KCE. Senkulpiøis la kvina membro, Picasso.

    Temis pri la unua kunveno de EKo, post la Forumo en Karolovaro. Laý la tagordo, jen temoj kaj decidoj.

    1) Raporto pri la evoluo de Esperantio en 1999: estis aprobita la kanvaso proponita de Picasso, post diversaj amendoj. Picasso kaj Zelazny estas komisiitaj finpoluri la tekston, kiu estos dissendita al æiuj paktintaj establoj, por libera interna diskuto.

    2) Heroldo komunikas: post trejniøo en aýtuno 1999, Judit Felszeghy respondecos pri la redaktado ekde januaro 2000.

    3) Kvin interpretaj duboj estas submetitaj al la Kortumo. Ili koncernas principe du problemojn: la perkoresponda balotado de la paktintaj establoj kaj la proceduro de akcepto de novaj aý/kaj ratifitaj aliøoj. La Kortumo sin esprimos jam en decembro, dum kunsido en Verono (Italio). Temas pri la unua fojo en kiu la Kortumo estas konsultita, kaj feliæe ne pro konflikto inter la paktintaj establoj.

    4) David Buhlmann estas komisiita zorgi pri la Heraldika Registro. Li estas mem fakulo pri heraldiko, kaj lia tasko estos registri la blazonojn elektitajn de la paktintaj establoj, laý la artikolo 7 de la Konstitucio. Tiel oni evitos duobla¼ojn kaj miskomprenojn. Buhlmann ankaý ellaboros kriteriojn: ekzemple, æiu loka E-societo aliøinta al la Pakto povus utiligi (æefan) parton de la blazono de la koncerna urbo aý vilaøo, kiu situus blanke sur la verda fono. Buhlmann povos eæ proponi solvojn al la interesataj establoj.

    5) EKo planas kunvoki la trian Forumon de la Esperanta Civito por majo 2001. Tiu Forumo promulgos la Konstitucian Æarton, post diskuto kaj eventuala aprobo pri æiuj amendoj kaj rimarkoj ricevitaj øis marto 2001. Samtempe estos aprobita la provizora Registro de la voærajtaj civitanoj, kiuj devos ricevi la balotilon por la Senato. Limdato por liveri la kandidatlistojn estos la fino de majo aý komenco de junio, limdato por la voædonado estos 9 aýg 2001. Eblos voædoni per poþto (al la adreso æe svisa notario) aý en unu el la fizikaj balotejoj, en la urboj de SAT-kongreso, IJK kaj UK 2001. La tri sigelitaj urnoj estos malfermitaj kune kun la kvara (svisa) 10 aýg. Tuj post la proklamo de la rezulto kunvenos la kvara Forumo, kiu validigos la balotojn kaj per tio malfondos la Evolukomisionon. En tiu momento ekvalidos ankaý la Konstitucio.

    6) EKo ekzamenis du projektojn: por unu el Itala Interlingvistika Centro øi rekomendas al KCE kunlaboron. Por alia el Afriko øi petos pliajn klarigojn.

    7) Konstatinte la disponeblon de la koncernaj financaj rimedoj, pro donacoj de anonimaj mecenatoj, EKo aprobis subvencii du paktintajn establojn, en Ruslando kaj en Bulgario. En la dua kazo temas pri pure sociala helpo (aæeto de medikamentoj por unu el la klubanoj).

    Ekde 15 dec 1999 Evolukomisiono disponas je propra poþta æekkonto: kiu deziras subteni la Pakton por la Esperanta Civito, tiu povas donaci al la svisa pæk 23-4803-0 "Pro Esperanto, La Chaý-de-Fonds".

    HeKo


    Du kongresoj en Manresa: 29a Kataluna kaj 2a Transpirenea

    La kongresurbo Manresa akceptis 30 okt - 1 nov la 29an Katalunan Kongreson post 63-jara paýzo, æar øi organizis ankaý la 18an Kongreson en junio 1936 (post unu monato kaj duono eksplodis la hispana intercivitana milito).

    Entute aliøis 140 gekongresanoj, el kiuj 17 francoj el najbaraj federacioj, kaj gastoj el Aýstralio/Litovio, Nederlando kaj Francio.

    La solena inaýguro okazis en la loka urbodomo, kie la urbestro mem s-ro Jordi Valls kaj la kultura magistratano s-ro Ramon Fontdevila, prezidis la ceremonion.

    Krom la kutimaj protokolaj intervenoj elstaris la omaøo al la du lokaj veteranoj Pere Saumell kaj Modest Tuset, iamaj organizantoj de la 18a Kongreso en 1936 kaj la prelego de s-ro Jordi Badia, prezidanto de la loka ekologia asocio.

    Pri diversaj aspektoj de la kongrestemo "Ekologio kaj progreso" prelegis esperantlingvaj fakuloj Emilo Mas kaj Bert de Wit.

    Koncerto de la kataluna esperantlingva ensemblo Kaj Tiel Plu kaj aýdvida prezenta¼o de Bruno Robineau pri la okjara mondvojaøo okazis dum la du artaj vesperoj.

    La kongreson kronis literatura mateno okazinta 1 nov kun prelego de Trevor Steele kaj intervenoj de la E-poetoj Abel Montagut la aýtoro de Poemo de Utnoa kaj Antonio Valen æi-jara unua poezia premiito en la Belartaj Konkursoj de UEA, kiu memorigis la ¼usan forpason de la fama hispanlingva poeto Rafael Alberti.

    Konkluda debato adoptis la kongresan rezolucion kun jenaj rekomendoj:

    -- Kolekti pozitivajn nova¼ojn kaj disvastigi ilin.

    -- Interesigi infanojn pri æio kio rilatas al nia mondo natura kaj socia, laý ekologia vidpunkto.

    -- Proponi al æiuj registaroj organizi aý kunorganizi æie objektivajn larøajn publikajn debatojn, de lokaj øis internaciaj, pri æiuj gravaj ekologiaj problemoj, kiel energio, aero, sano, genetika manipulado kun æiuj skoloj, por konsciigi homojn, per certa kaj vera informado, pri eblaj respondecoj kaj komunaj agadoj.

    Du televidkanaloj, la loka kaj la tutkataluna informis pri la Kongreso kaj ankaý la regiona ¼urnalo vaste kaj daýre aperigis informojn, eæ du tutpaøajn artikolojn.

    Llibert Puig


    Projekto Interkulturo gajnigis komputilaron

    La 5a klaso de la Øenerala Lernejo 1 en Biksado (Kovasna provinco, Rumanujo) partoprenis nacian konkurson, prezentante projekton Interkulturo (ILEI/UEA), en kiu øi partoprenas.

    Ilia propono estas konsiderita kiel la plej bona projekto, kaj pro tio ili gajnis komput-laborejon, kiu konsistas el 5 komputiloj kun ligo al Interreto.

    La 25 gelernantoj tre feliæiøis pro tio, æar estante la unuaj aliøintoj al la interreta kvazaýlernejo "Tibor Sekelj", kie nun partoprenas 92 klasoj el æiuj kontinentoj, øis nun ili povis interrilati kun la alilandaj kamaradoj nur per papera korespondado.

    En tiu lernejo jam ekde pluraj jaroj tre lerte agas la instruisto Mihai Trifoi, kiu aranøis tie eæ etan Esperanto-muzeon.

    Gratulu aý kontaktu la gajnintojn per ilia freþa retadreso pg024@xnet.ro kaj la paper-adreso: Þcoala Generala Nr.1, RO-4038 Bixad, Jud. Covasna, Rumanujo.

    Mauro La Torre


    Kampanjo 2000 en NederlandoKampanjo 2000

    1. Asocio Esperanto Nederland sendis en septembro gratulon al la nederlandaj eýro-parlamentanoj. Komence de novembro øi sendis al æiuj leteron, en kiu øi petis atenton pri la lingva problemo en Eýropo kaj atentigis pri la ekzisto de Esperanto kiel demokrata, neýtrala lingvo, kiu povos solvi tiun problemon. Ni petis ilian opinion pri la principa dezirindeco uzi Esperanton kiel pontlingvon, ne nur en la Eýropa Parlamento, sed en tuta Eýropo, precipe en la instruado.

    Ni aldonis kelkajn dira¼ojn de Flandraj Eýroparlamentanoj, kiuj favoras Esperanton, parton de la parolado de la parlamentano Christoph Tannert, kiun li faris dum la malfermo de la Berlina UK, kaj superrigardon pri la progreso de Esperanto en Nederlando. Øis nun alvenis jam unu pozitiva reago.

    2. En novembro 1998 okazis la unuhora televid-elsendo "la postlasa¼o de d-ro Esperanto", okaze de kiu Esperanto Nederland metis anonceton en æiuj grandaj gazetoj (æ. 30), invitante la legantojn peti informojn pri Esperanto. Venis reagoj de æ. 360 personoj. Al tiuj personoj ni sendis meze de novembro leteron, en kiu ni i.a. skribis, ke ni esperas, ke ili ne forgesis Esperanton, eble jam sekvis kurson kaj daýre havas intereson pri la internacia lingvo.

    Ni aldonis 8 poþtkartojn, kiuj havas sloganon rilate Esperanton. La kartoj estas iniciato de E-grupo en Heemskerk. La sloganoj estas jenaj (en la nederlanda lingvo):

    -- Ankoraý seræanta mega-evoludirekton? ESPERANTO;

    -- ESPERANTO, aý æu vi preferas silenti en æiuj lingvoj?

    -- ESPERANTO, no problems;

    -- Pli bone pagita per ESPERANTO, la dividend-a lingvo;

    -- Lernu ESPERANTON, facilan lingvon, tiam vi ankoraý havas tempon por aliaj aferoj;

    -- ESPERANTO; malgranda pasinteco, GRANDA FUTURO;

    -- Ni jam havis solvon antaý ol aliaj malkovris la problemon; ESPERANTO, dua lingvo por æiuj;

    -- Ne agu stulte, parolu ne per manoj kaj piedoj; lernu ESPERANTON, tiam vi ne bezonas silenti.

    Dorsflanke troviøas invito peti senpagajn informojn æe la centra adreso de la asocio. La celo estas, ke la ricevintoj sendu tian karton al konatoj kaj amikoj. Kelkaj homoj jam sciigis al ni sian kontentecon pri la senda¼o.

    3. En preparo estas nederlandlingva informgazeto, kies unua numero aperos en januaro 2000. Øi enhavos artikolojn pri la lingva problemo, pri la situacio de malgrandaj etnaj lingvoj, pri la servoj de la nederlanda Esperanto-movado, ktp. La gazeto estos sendata al æiuj publikaj bibliotekoj, al æiuj mezgradaj lernejoj, al la landaj kaj regionaj tag¼urnaloj, al informpetintoj, al universitatoj kaj altlernejoj, ktp. La gazeto aperos kvarfoje jare. Eventuale øi estos sendata al iu specifa celgrupo.

    Hans ten Hagen


    Dekobligo en Vendeo

    Æu oni povas, per pli bona informado, dekobligi la nombron de esperantistoj kaj simpatiantoj?

    Antaý ol mi revenis al departemento Vendeo (okcidenta Francio) post 31-jara restado en Parizo, estis nur proksimume 7 aý 8 esperantistoj el kiuj neniu konis æiujn aliajn. Fondo de asocio Esperanto-Vendee, en oktobro 1996, ebligis arigon de æ. 80 membroj.

    Nun funkcias tri semajnaj kursoj en la æefurbo La Roche-sur-Yon kun 21 lernantoj. Pliaj lernas aparte.

    En vilaøo Aizenay, relative nova membro, licenciito de angla kaj germana, malfermis publikan kaj lernejan E-kursojn kun respektive 5 kaj 12 lernantoj.

    En Fontenay-le-Comte funkcias alia kurso sub gvidado de novbakita esperantistino.

    Plej laste, instruistino de agrikultura liceo de La Roche-sur-Yon, freþdata esperantistino, iniciatis kvintagan kursoparton kun dudeko da gelernantoj el kiuj pluraj deziras plue lerni kaj eæ korespondi.

    El sistema informado de la amasinformiloj rezultis ke la publiko rimarkas la ekziston kaj viglecon de la lingvo, kaj ke iom post iom øi estas konsiderata kun kreskanta intereso kaj respekto: invitoj al infanfestivalo, al internaciaj renkontiøoj de La Roche-sur-Yon, inaýguro de trafikcirklo Zamenhof (vidu sur la foto), alskribo de deputito al la ministro de edukado, ktp.
    Trafikcirklo Zamenhof
    Necesas aldoni ke en tiu sukceso partoprenis ankaý niaj najbaroj de apuda departemento Loire-Atlantique, kiuj multe helpis al ni. Ilia asocio jam funkciis pli frue. Kaj ankaý la prelegoj de paro Maryvonne kaj Bruno Robineau, kiuj vojaøis 8 jarojn æirkaý la mondo (pri tio legu en Monato), venigis al ni homojn.

    Kompreneble ilian laboron vanigus la foresto de asocio en la departemento. Nu, øi ekzistas kaj povas respondi al la deziroj de la interesatoj.

    Henri Masson


    Agrabla kvarnivela semajnfino

    La tradicia æiuduonjara studsemajnfino de Esperanto-Nederland okazis 19-21 nov 1999 en urbeto Castricum. Castricum situas 25 kilometrojn nord-okcidente de Amsterdamo apud la Norda Maro. Æar la organizantino, kiu kutime organizas la studsemajnfinon, forvojaøas dum kelkaj monatoj, ni devis fondi procirkonstancan organizon. Malgraý la sensperteco, ni sukcesis organizi interesan programon.

    Sabate ni havis 6 kaj dimanæe 3 studhorojn. Ni pasigis la vendredan kaj la sabatan vesperojn kun distrado, interbabilado, kantado kaj eæ festado æar Birgit, la kuiristino festis sian naskiøtagon. 36 partoprenantoj, 5 instruistoj kaj 3 kuiristoj æeestis en la grupdomo. Estis eble partopreni en 4 studniveloj (komencantoj, komencantoj/progresantoj kiuj finis elementan kurson, progresantoj kaj la konversacia grupo).

    Por krei internacian etoson ni invitis du nenederlandajn instruistojn (Silvia Moritz, germana denaska esperantistino kaj Raoul Kouamigan Hounnake, togolanda fraýlo kiu laboras æe UEA en Rotterdamo), kiuj gvidis la progresantojn kaj la konversacian grupon. Mi mem partoprenis la konversacian grupon, kiu tre þatis min. Sabate posttagmeze ni konversaciis eæ dum promenado laýlonge de la marbordo. Dimanæe, post agrabla semajnfino, æiuj revenis hejmen.

    Ronald Bijtenhoorn


    KURTE

    La germana hip-hop-muzikgrupo Freundeskreis (Amikaro) vendis 250 mil ekzemplerojn de sia kompaktdisko Esperanto; pro tio la grupo ricevis la premion "Goldene Schallplatte" -- ora disko. (Walter Klag)

    Por 15 dec estis anoncita fondo de la E-partio de Britio por "antaýenigi E-ton kaj la demokratiajn kaj homamajn valorojn ligitajn al øi". (Esperanto)

    469 personoj, inkluzive de la prezidanto kaj eksprezidanto de UEA, partoprenis en la 86a Japana kongreso okazinta 15-17 okt 1999 en Motizuki Nagano. (JEI)

    4 okt 1999 kadre de eýropa sinodo de episkopoj en Vatikano, æefepiskopo de Alba Julia (Rumanio) Gyorgy Jakubinyi, en intervjuo al la Vatikana Radio menciis, ke li proponis E-ton al la katolika eklezio. (Esperanto aktuell)

    Mi iras laý þtuparo de radi' de Lidia Spasova-Pavunæeva estas nova libro eldonita de Fonda¼o Socio kaj Esperanto; malgraý ke en la bulgara, en la libro estas tradukoj de du poemoj en E-ton faritaj de Venelin Mitev. (HeKo)

    Atilio Orellana Rojas invitite de Norvega E-Ligo instruis aýtune E-ton al komencantoj k daýrigantoj en Tønsberg, Oslo, Trondheim k Tromsø kaj en rus-norvega grupo en popola altlernejo de Svanvik. (Norvega Esperantisto)

    Ekspozicio de literaturaj epopeoj en E-to (Kalevala, La Luzidoj, Kavaliro en tigra felo k.a.) okazis septembre en la æefbiblioteko de Turku k oktobre en la biblioteko de Runosmäki. (Esperantolehti)

    bEdaýrinde estas revuo, kiu "kun plezuro aperigos informojn pri E-vivo, kiu daýras ekster la oficiala Pola E-Asocio, tamen ni volus eviti kontraý PEA-jn opiniojn." (bEdaýrinde)

    En Veisiejai (Litovio) malfermiøis kafejo Esperanto k kelkaj þildoj en la urbeto montras direkton al øi. (Litova Stelo)

    Æe¶a poþto denove propagandas Esperanton rekte æe poþtoficejo Stráznice per porokaza afrankilo ekde 25 nov øis 31 dec 1999. La stampo estas dediæita al la 30-jariøo de la Æe¶a E-Asocio. Øin gravuris Karel Pavlíæek laý projekto de Karel Kuæa, ambaý praganoj. (Vladislav Hasala)
    Stampo


    REK-2000

    Ruslanda E-Kongreso okazos en Æeboksary (Æuvaþio) 3-6 feb 2000.

    Programo

    La malfermo okazos ¼aýde je 15h30 kaj la fermo -- dimanæe je 14h30. Estas planataj: ronda tablo de la gvidantoj de ruslandaj E-organizoj, prelegoj, laborgrupoj, konferenco de REU, kunvenoj de SEJM kaj IKEK, instruistoj de Esperanto, ekzameno de ÆALK, prezento de aplikeblaj projektoj, koncertoj de E-artistoj, prezento de æuvaþa folklora grupo k.a. Ekster la kongresa programo antaý la malfermo estas planata ekskurso tra la urbo.

    Loko kaj trafiko

    La kongreso okazos en la respublika instituto de klerigado laý adreso: ul. Maksima Gorjkogo 5. De la fervoja stacio la kongresejo atingeblas per trolebuso 12 (haltejo "Institut obrazovanija") aý per trolebuso 14 (haltejo "Kooperativnij institut", de kie necesas piediri æirkaý 1 haltejon).

    De la busa stacio per subfervoja transirejo eblas atingi la fervojan stacion de kie veturi kiel estas priskribite supre; aý eblas preni trolebusojn 9,15,18 kaj veturi øis la haltejo, kie necesas þanøi la trolebuson je 7 aý 12 kaj same veturi øis "Institut obrazovanija".

    Æeboksary atingeblas de Moskvo per trajno, kiu startas æiuvespere je 18h26 aý per noktaj busoj, kiuj veturas de la Þæelkovskaja stacio. De aliaj direktoj, ankaý de Moskvo, eblas veni per trajno øis urbo Kanaþ, de kie preskaý æiun horon veturas busoj (1,5 horo).

    Partoprenkotizo

    La partoprenkotizo inkluzivas la loøadon kaj kongresan programon. La baza kotizo por ekssovetianoj estas 250 rubloj, por aliaj 15 eýroj. La sama instituto disponigas sian hoteleton je 300 metroj de la kongresejo (3-4-litaj æambroj kun komunaj kuirejoj kaj duþejoj). Dezirantoj loøi aparte pagu nur la programon (80 rubloj). Aliaj loøeblecoj estas apudaj luksaj hoteloj: "U Irini" kaj "Kurortnaja".

    La manøado estas organizebla en la instituto kaj kostos æ. 20-25 rublojn por manøo. Æar por organizi manøadon necesas antaýmendi la manøojn, bonvolu anonci pri tio anticipe.

    Adreso: RU-428000, Æeboksary, a.k. 189, Ruslando.
    Rete: esperant@chtts.ru


    Zamenhofa Tago en UraloV.Kudrjavcev en ZT'99

    Trideko da lokaj kaj aliurbaj esperantistoj kunvenis 12 dec en Jekaterinburg por kunfesti la 140an naskiødatrevenon de la iniciatoro de Esperanto.

    Halina Gorecka rakontis pri Esperanto en Ruslando, Viktor Kudrjavcev skizis la agadon de Urala Esperantista Societo, kaj la redaktanto de La Ondo revuis la esperantistan eventaron de la finiøanta jaro. Estis anoncitaj laýreatoj de Liro-99. En la movada kvizo gajnis Jurij Karcev (Uljanovsk) kaj Valentin Puþkarjov (Jekaterinburg). Funkciis Urala libro-servo. Æe la festa tablo ne mankis manøa¼oj kaj trinka¼oj.

    La Zamenhofa Tago denove okazis en la duetaøa sidejo de la centro Junitur.

    Tatjana Kulakova

    Sur la foto: prelegas Viktor Kudrjavcev, prezidanto de UES (HaGo).


    ... kaj en Moskvo


    Por festi la Zamenhof-tagon (16 dec 1999) Moskva EK "Lev Tolstoj" kunvenis ne en sia kutima æambro, sed en apuda pli granda salono. Venis æ. 50 personoj, inkluzive gastojn el aliaj moskvaj E-kluboj kaj el Ivanovo. La programo variis. Grupo, gvidata de profesia reøisoro, montris spektakleton laý la etoso de la 19a jarcento kun konvenaj kostumoj kaj muziko.

    Komencantino kun bonega voæo kantis rusajn romancojn en Esperanto. Vladimir Samodaj rakontis pri historio de sovetiaj E-organizoj. Irina Gonæarova prezentis sian E-lernolibron por studentoj. Estis aæeteblaj E-libroj. Fine okazis tradicia teumado kun tortoj (bone utilis ankaý granda skatolo da kafo, kiun iam donacis preterveturinta eksterlandano), neformala babilado kaj kantado en amika rondo.

    Valentin Melnikov


    Esperante ornamita Ivanovo

    "Ni amas Esperanton" -- tiu frazo nun estas videbla por homoj, kiuj trairas aý traveturas la centran placon de Revolucio en Ivanovo. La kvinmetra surskribo estas farbita sur longa griza barilo frontanta la placon. Øi aperis tie 21 nov 1999 kadre de urba konkurso de grafitioj, okazinta kiel parto de interregiona festivalo "Seræante kulturajn heroojn". La membroj de Ivanova junulara grupo "Teamo" eksciis pri la konkurso nur en la antaýa tago. Sed 6-7 el ili sukcesis veni kaj partopreni.

    Estis bela suna, tamen ege frosta vetero. Ni vere glaciiøis tie -- speciale niaj æefpentristinoj Sonja Þejnina kaj Nataþa Grigorjevskaja -- kiuj restis tie la tutan tempon, per apenaý fleksiøantaj fingroj kreante la surskribon. De tempo al tempo alkuradis æu hazarde, æu speciale venintaj esperantistoj, øojis kaj iel kontribuis.
    E-muro en Ivanovo
    Laý pluraj (niaj) opinioj la E-surskribo rezultiøis la plej bonhumoriga kaj anima. Øi okupas la centron de la granda barilo kaj iuj urbanoj eæ pensas, ke la tuta konkurso estis lanæita de esperantistoj (almenaý tiel pensis la prezidantino de la Ivanova urba komitato pri junularaj aferoj, kiu telefonis al mi sekvamatene, ofendita, ke þi ne estis anticipe informita).

    Andrej Ananjin


    Triafoje en Tatarstano

    6-8 nov en Tatario okazis la tria Tataria E-Renkontiøo (TERO), organizata de SEJM kaj volgiaj E-kluboj (Æeboksary, Kazanj, Nabere¼nyje Æelny).

    La du unuaj TEROj okazis en Kazanj, kaj æi-foje øi okazis en Nabere¼nyje Æelny/ Øi enhavis æiujn tradiciajn TEROajn erojn: diversnivelaj kursoj, prelego pri TSIT (TRIZ), psikologiaj ludoj, kurso de balaj dancoj (Sambo). Mankis nur vespero de la tatara kulturo, sed okazis "Tago de malfermitaj pordoj" por neesperanta publiko dum kiu oni rakontis pri Esperanto kaj okazigis malgrandan kurson Cseh-metode.

    Rimarkindas ke la E-klubo de Nabere¼nyje Æelny Gaja Krokodilo aktiviøas: øi jam sukcesis printempe okazigi Volgian E-Renkonton, sekvis TERO, kaj en marto 2000 la klubo invitas æiujn al la festivalo EoLA.

    Konstantin Vi¶rov


    Junuloj aktivas en Æuvaþio

    9 nov 1999 en Æeboksary okazis reelekto de la komitato de Junulara E-Asocio de Æuvaþa respubliko (JEAÆR). Kiel prezidanto denove reelektiøis Katerina Ignatjeva, kiel vicprezidantoj estis (re)elektitaj Jekaterina Burmisova, kiu zorgos pri la eksteraj rilatoj kaj novaj membroj kaj Eduard Lebedev, kies æefokupoj estos Lingva Festivalo kaj scienca agado; la nova komitato konsistas el 7 personoj, anstataý 9 en pasinta jaro.

    JEAÆR estis fondita en printempo 1997 surbaze de junulara E-klubo ÆENO (Æeboksary), kaj øi estas unu el la plej aktivaj E-organizoj en Ruslando pro la kunorganizado de OkSEJT-98, æiujaraj novjarfestoj (NEBO), preskaý æiujare funkciantaj E-kursoj kaj tutcerte pro la Lingvaj Festivaloj. Komence de februaro en Æeboksary pasos Ruslanda E-Kongreso, unu el kies kunorganizantoj estas la asocio.

    Konstantin Vi¶rov


    Rezolucio pri Esperanto

    11-15 nov 1999 en Ni¼nij Novgorod okazis internacia scienc-praktika konferenco pri komputeraj teknologioj por blinduloj. Øin partoprenis 54 reprezentantoj el dek landoj. Kiel la laborlingvoj funkciis la rusa, angla kaj Esperanto. Æiutage sonis nia lingvo, æar venis gesamideanoj el Bulgario, Hungario, Italio kaj kelkaj el Ruslando. Du refera¼oj estis prezentitaj en Esperanto, kiujn mi tradukis ruslingven; kaj por niaj eksterlandaj gastoj mi æiam tradukis el la rusa al Esperanto. Estas notinde, ke unu rezolucio de la konferenco substrekas efikecon de la internacia lingvo kaj invitas: "utiligi Esperanton kiel unu el laborlingvoj ankaý dum estontaj konferencoj kaj por la regula internacia kunlaboro de la fakuloj".

    La konferencon subvenciis la fama Soros-fonda¼o, do ni øuis veran komforton.

    Anatolij Masenko


    "Fontano de kreado"

    En I¼evsk (æefurbo de Udmurtio) en la 62a lernejo "Jurij Gagarin" estas fondita infana societo Fontano de kreado. Øiaj membroj -- infanoj 11-16-jaraj -- agas laý tri direktoj.

    Infana ordeno de mizerikordo. La societanoj akiras sciojn kaj spertojn pri reciproka helpo, lernas helpi tiujn, kiuj bezonas atenton kaj karitatan helpon.

    Esperanto por æiuj. Oni studas la internacian lingvon kaj utiligas øin por internacia korespondo, ankaý en la kantensemblo kaj infana E-teatro.

    Bonfara kultur-klerigado. Oni prezentas filantropiajn koncertojn por multinfanaj familioj, invalidoj, pensiuloj, por infanoj en infanvartejoj kaj lernejoj.

    Nia slogano estas: "Ni æiam esperu! Feliæo estas jam sursojle!"

    La societo pretas korespondi kun infanaj organiza¼oj el diversaj landoj kaj sendas al ili jenan mesaøon:

    Karaj amikoj! Æiu arda koro, flamanta per krea etoso, kapablas flamigi, varmigi kaj lumigi aliajn! Ni æiuj estas alvokitaj donaci al la homoj amon kaj øojon de kreado. La Tero estas nia destino. Konsciu en vi mem la kreanton, kaj tiam æiu via penso kaj æiu via vorto iøos efika.
    Æiuj, en kiu estas fajrero de kreado, unuiøu por estigi la flamon de l' vivo sur la Tero.
    Adreso: Ljudmila Danilova, ul. Krasnoarmejskaja, 168-4, RU-426057 I¼evsk, Ruslando.

    Ljudmila Danilova
    prezidanto de Fontano de Kreado


    Kio estas SATLa Kongresa emblemo

    En la jaro 2000 en Moskvo okazos la 73a kongreso de SAT. Speciale por la legantoj de LOdE kelkajn klarigojn pri SAT donas ties Ruslanda peranto Nikolao Gudskov.

    Sennacieca Asocio Tutmonda estas internacia organizo de laboristoj-esperantistoj. SAT ne estas asocio, kiu celas disvastigi Esperanton kaj ne okupiøas pri tio, sed celas per konstanta uzado de racie elpensita lingvo kaj øia mondskala aplikado, helpadi al la kreado de racie pensantaj spiritoj, kapablaj bone kompari, øuste kompreni kaj prijuøi ideojn, tezojn, tendencojn kaj sekve kapablaj elekti memstare la vojon, kiun ili opinias plej rekta, aý plej irebla por la liberigo de la ekspluatataj kaj forkonduko de la homaro al kiel eble plej alta þtupo de civilizo kaj kulturo. Sidejo de SAT troviøas en Parizo.

    SAT estis fondita en 1921 jaro laý iniciato de esperantisto E. Adam, pli konata sub la pseýdonimo Eýgeno Lanti, kiel organizo de laboristoj-esperantistoj por socia progreso kaj emancipado de la tutmonda laboristaro. SAT estas konstruita ne kiel ligo de naciaj asocioj, sed kiel unuiøo de individuaj membroj sur sennacia bazo (tial øi nomiøas "sennacieca") kaj strebas kutimigi siajn membrojn helpe de sennacia lingvo Esperanto al eksternacia sent-, pens- kaj agadkapablo.

    SAT estas laborista asocio, sed la nocion "laboristo" necesas kompreni en la plej vasta senco, kiel personon, kiu akiras vivrimedojn per vendo kaj apliko de siaj fizikaj aý mensaj fortoj (do, "laboristo" povas esti kaj manlaboristo, kaj scienca laboristo, kaj instruisto, kaj metiisto, ktp.). SAT ne estas parti-politika asocio, sed reprezentantoj de diversaj ideologioj formas sine de øi apartajn frakciojn: liberecanan, socialistan, liberpensulan, ekologiistan, naturistan, pacisman, sennaciisman k.a. Æiu membro de SAT povas aparteni al unu aý kelkaj diversaj frakcioj, sed povas aparteni al neniu el ili.

    Æiujare SAT organizas kongresojn en diversaj urboj de la mondo. Dum la kongreso okazas komunaj laborkunsidoj, dediæitaj al la laboro de la asocio entute, kaj kunvenoj de la frakcioj. Certe, estas organizataj aranøoj klerigaj (prelegoj, diskutoj), kulturaj (koncertoj, teatroprezentoj, libroprezentoj), turismaj (ekskursoj), amuzaj (kvizoj, aýkcioj). SAT ne havas propran politikan ideologion, sed ne estas "neýtrala", kiel plejmulto de aliaj internaciaj Esperanto-asocioj. Øi aktive elpaþas kontraý faþismo, naciismo, rompo de homaj rajtoj ktp. Diference de UEA, por kiu malgravas politika reøimo de tiu aý alia lando, se tie Esperanto ne estas malpermesita, kaj kiu organizis Universalajn Kongresojn en Madrido en 1966 kaj Havano en 1990, SAT neniam konsentus kongresi en la lando, kie oni malkaþe praktikas politikajn persekutojn (kvankam trovi landon sen kaþitaj politikaj persekutoj, bedaýrinde, apenaý eblas).

    Æar SAT-membroj reprezentas plej diversajn ideologiojn (tial membroj de la asocio ne estas "samideanoj", sed ja "kamaradoj"), kaj aktivas en plej diversaj movadoj, la asocio estas krucvojo kaj ligilo inter diverslandaj organizoj kies celoj estas similaj, aý proksimaj sur tereno de edukado, sindikatismo, libereco, homa interhelpo, pacdefendo, ktp., sed kies lingvo estas malsama.

    SAT okupas elstaran lokon en la disvolvo de la Esperanto-kulturo. Øi eldonis la plej gravajn vortarojn (PV, PIV, nun preparas novan reviziitan eldonon de PIV), kelkajn tre gravajn librojn (inter ili Vojaøo en Kazohinio de Szathmári, 7000 tagoj en Siberio de Stajner, La fremdulo de Camus kaj pluraj aliaj), la plej brilan kulturan perioda¼on en Esperanto Sennacieca Revuo.

    Membroj de SAT estas ligitaj inter si per monata revuo Sennaciulo kaj per SAT-adresaro, aperigata æiun duan jaron.

    Krome, SAT havas du gravajn servojn kun esence soci-kultura intereso: tio estas la SAT-broþurservo por eldono de broþuroj kun tre varia enhavo (de beletra¼oj øis diverstendencaj soci-politikaj eldona¼oj) kaj la vojaøservo Amikeca Reto.

    SAT konstante kunlaboras kun Esperanto-Fako de Turisma Asocio de Naturamikoj (TANEF).

    SAT mem ne disvastigas Esperanton. Por tio servas proksimaj al øi naciskalaj Laboristaj E-Asocioj (LEA-oj), kunlaborantaj kun øi laý speciala konvencio, akceptita en 1928 dum SAT-kongreso en Gotenburgo. Ankaý en Ruslando ekzistas tia asocio. Øi nomiøas PREM (Popola Rusia E-Movado), kiu agas propagandante Esperanton en politike-aktivaj medioj.

    Nikolao Gudskov


    Du precizigoj

    Kompreneble, mi tre øojis pri mia kontribuo en la pasintjara fotokonkurso, kiun vi publikigis en La Ondo. 1999: 8-9. Sed mi bedaýras, ke vi ne publikigis mian klarigon:
    Foto de Nora Caragea
    En Germanio gelernantoj ricevas tiun specialan ujon plenigitan per dolæa¼oj, ludiloj aý aliaj donacoj okaze de la unua lerneja tago. La foto pri tiuj øemeloj estas farita en tramo.
    Fine temas pri lingva afero. La redakcio en Mozaiko informis la legantojn, ke alvenis "ok korektaj respondoj". Mi deziras atentigi vin, ke "korekta" æi-kaze ne taýgas. Kvankam en pluraj naciaj lingvoj øi esprimas ion tian, tio nepre ne validas por Esperanto. Bedaýrinde, ankaý en la fama verko de William Auld Paþoj al plena posedo troviøas plurloke la esprimoj "Uzu, enmetu korekte..."

    Laý PIV (pø. 567) korekta signifas: "1. Rilata al korektado: la korektaj reguloj de presejo; korekta domo (establejo, kie oni provas korekti k plibonigi junajn deliktulojn. 2. (evitinda) Laýregula, øusta".

    Tio do signifas, ke korekta povas esti nur deriva¼o de korekti, sed ne povas ricevi tute alian signifon. Se ekzemple instruisto faras korektan laboron, tio signifas, ke li okupiøas pri korektado de taskoj faritaj de siaj lernantoj. Sed tio ne signifas, ke li bone, trafe, øuste laboras, ke li faras bonan, trafan, øustan laboron... Do, en la kazo de tiuj enigmoj povas alveni nur øustaj, taýgaj, bonaj kaj trafaj respondoj (aý inverse).

    Nora Caragea


    Ni devas ne dormeti

    Mi forestis dum unu monato, kaj reveninte al Kijivo mi tuj komencis legi vian revuon. Por mi via revuo estas tre ege bezonata, mi multe uzas øin en la kluba laboro. Mi sincere kompatas tiujn, kiuj ne havas la bonþancon øin legi.

    Mi bedaýras, ke mi ne øuste vortumis mian ideon, kaj eble iuj miskomprenis mian frazon pri La Ondo kaj Helianto (dupaøa bulteno de UkrEA) en la okrobra LOdE. Certe la eldona¼oj estas nekompareblaj, sed mi nomis ilin ambaý nur pro tio, ke en Ukrainio ne ekzistas io, kun kio oni povas kompari La Ondon.

    Mia celo estis esprimi mian estimon al la kunlaborantoj de La Ondo kaj memorigi al esperantistoj el Ukrainio, ke ni devas ne dormeti, sed eklabori plenforte, uzante la sperton de aliaj landoj.

    Svitlana Pohorila


    Iom pri tradukado


    En la decembra Ondo aperis novelo de Anton Æe¶ov Ivaæjo, tradukita de Valentin Melnikov. La tasko surprenita de Melnikov estis tre defia kaj malfacila, tamen malgraý la komplikeco la tradukinto brave efektivigis la laboron.

    Estas nur sola, sed grandega manko: absolute perdiøis la etoso de la originala teksto. Tio ne estas kulpo de la tradukinto. La novelo estas verkita per t. n. "popola" lingva¼o, kiu abundas je arkaismoj, historiismoj k.a. Bedaýrinde Esperanto estas ne sufiæe malnova lingvo por havi samajn malnovajn vortojn, kaj tial estas øenerale tre malfacile traduki tiajn tekstojn. En la novelo Ivaæjo ne okazas iuj ajn eventoj, kaj la kerno de la teksto estas mem spirito de la 19a jarcento, lingva¼o de juna, seneduka knabo kaj la æirkaýanta medio. La lasta pli-malpli transdoniøis, sed la aliaj -- bedaýrinde ne. Tamen estas certe aplaýdinde ke la nuntempaj literaturistoj kuraøas traduki tiaspecajn verkojn.

    Grigori Arosiev


    Pilgrimo en la Sanktan Landon (2)

    de mona¶ejestro Daniero kaj Sergio Pokrovskij

    La komencon legu en la novembra kajero


    Pri la kirko de la Releviøo de la Sinjoro

    En la epoko de Danielo øi konsistis precipe el la rotondo kie estas la Sankta Tombo; iuj el aliaj apartaj kultejoj nun estas kunigitaj en unu grandan kaj senforman komplekson, alkonstruitan al la rotondo.

    La imponan kaj belan konstrua¼on de la epoko de Konstanteno la Granda øisfunde detruigis en 1009 la freneza Fatmida ¶alifo al-Hakim de Egiptio. Skribis Jahja ibn Sa`id: "Tiu pia faro komenciøis marde, je la kvina tago antaý la fino de la monato Safar de la jaro 400a de Heøiro. Nur la malfacile atingeblaj partoj restis nedetruitaj".

    La konstrua¼o Konstantena eble estis farita el pagana templo; pri øia grando oni povas juøi per la "Kupolo super la roko", kiu estis konstruita kiel islama respondo al la kristana sanktejo (kaj kies dimensioj estas similaj al, eæ se iomete pli grandaj ol, la Konstantena rotondo de la Releviøo; dum 328 jaroj la du kultejoj pace rivalis). La Bizanciaj imperiestroj ne povis plene rekonstrui la Konstantenan bazilikon sur la malamika tereno, sed tio kion ili rekonstruis malmulte þanøiøis en la rotondo (kvankam oni multe alkonstruis æirkaýe). Tamen la ornamojn priskribitajn de Danielo (la figuron de Kristo, la mozaikojn kaj surskribojn ktp) mi ne plu trovis tie. Iujn partojn oni forprenis en aliajn lokojn (ekz-e la Bizanciaj ornamoj de la enirejo nun estas ie en Usono), fragmentojn de la Bizancia mozaika planko oni malkovris dum elfosado. Tamen la tuto aspektas pli mizere kaj plumpe ol en la epoko de Danielo.

    La kirko de la Sankta Releviøo estas ronda, øi havas 12 kolonojn integrajn kaj 6 masonitajn, bele pavimita per marmoraj platoj; pordojn øi havas 6, kaj sur la ¶orejo øi havas 6 kolonojn. Super la ¶orejo sur la plafono mozaike prezentitaj estas sanktaj profetoj, ili staras kiel vivaj. Kaj super la altaro Kristo estas prezentita per mozaiko. En la granda altaro estas mozaike prezentita la kreo de Adamo; supre sur la tegmento estas mozaike prezentita la Æieliro de la Sinjoro, sur la du kolonoj ambaýflanke de la altaro estas mozaika prezento de la Anunciacio.

    La plafono ne estas komplete kunmasonita sed øi estas æarpente fiksita per tabuloj. Øuste sub tiu nekovrita parto estas la Sankta Tombo. Do, tia estas la Sankta Tombo: malgranda kaverneto hakita en roko, kun malgranda pordo, tiel ke oni povas eniri sur la genuoj, sin klininte. Laýalte øi estas malgranda, egalflanka, po 4 ulnojn longa kaj larøa. Kaj rampinte en la kaverneton tra la malgranda pordo, æe la dekstra flanko oni havas kvazaý benkon hakitan en la kaverna roko, sur tiu benko kuþis la korpo de nia Sinjoro Jesuo Kristo. Nun tiu sankta benko estas tegita per marmoraj platoj. Flanke estas faritaj 3 rondaj aperturoj, tra kiuj videblas la sankta roko, kaj øin kisas la kristanoj.

    En la Sankta Tombo pendas 5 grandaj lucernoj kun oleo, kaj senæese lumas la sanktaj lucernoj, tage kaj nokte. Kaj la sankta benko, kie kuþis la korpo de Kristo, estas 4 ulnojn longa, 2 ulnojn larøa kaj duonulnon alta.
    La Sankta Tombo en la Rotondo
    Antaý la pordo de la kaverno kuþas þtono, tri futojn for de la pordo; sur tiu þtono sidante la anøelo aperis al la virinoj kaj anoncis al ili la øojan nova¼on pri la releviøo de Kristo.

    La sankta kaverno estas tegita je bela marmoro, kiel ambono, kaj æirkaýe staras 12 belaj marmoraj kolonoj.

    Super la kaverno estas farita speco de bela etaøo sur kolonoj, supre ronda, kovrita je orizitaj arøentaj skvamoj; sur øi staras Kristo, farita el arøento, kiel viro aý pli granda, kaj tion faris la frankoj.

    Nun øuste sub la nekovrita parto de la volbo estas 3 pordoj æe la etaøo, arte faritaj, kiel kribrilo, kun krucetoj. Per tiuj pordoj oni penetras al la Sankta Tombo. Ke la tombo de la Sinjoro estis tiu kaverneto, kiel mi diris, tion mi tute certe eksciis de homoj delonge tie vivantaj kaj bone konantaj æiujn tiujn sanktajn lokojn.

    Kaj estas tiu kirko de la Releviøo rondforma, simetria, kaj havas po 30 klaftojn laýlonge kaj laýlarøe. En øi estas vasta ¶orejo, kaj tie supre loøas la Patriarko.

    Kaj de la tomba pordo øis la vando de la granda altaro estas 12 klaftoj. Tie ekster la vando trans la altaro estas la Terumbiliko, super øi estas konstruita volbo, supre estas mozaike prezentita Kristo, kaj la surskribo diras: "Per mia manlarøo mezuris mi la æielon kaj la teron".

    Pri la centra loko de la Tero, kie Kristo estis krucumita

    La tradicia koncepto ke Golgoto estas la centro de la tero baziøis sur Ps 74:12 -- "Dio estas mia reøo de antikve; li faras savon meze de la tero". Nu, en la Londona Biblio anstataý "meze de la tero" ("in the midst of the earth" laý la tradicia "Biblio de reøo Jakobo", KJB) ni trovas "sur la tero". Tre probablas ke øuste tio estis la intencita senco; sed jen ilustra¼o pri la principo ke æe la traduko de historie grava teksto necesas atenti ne nur la originalan koncepton, sed ankaý øian percepton en la monda kulturo.
    De la Terumbiliko øis la Krucumejo de la Sinjoro kaj øis la rando estas 12 klaftoj. La Krucumejo estas orienten de la Releviøo, øi estis alte sur þtono, pli alte ol lanca pintingo. La þtono estis ronda, kiel malgranda monteto. Kaj en la mezo de tiu þtono, en la supro, estas farita truo, ulnon profunda kaj malpli ol manstreæon larøa, kaj en øin estis eningigita la kruco de la Sinjoro. Ene sub tiu þtono kuþas la kapo de Adamo la unuekreita; kaj dum la krucumo de la Sinjoro, kiam sur la kruco nia Sinjoro Jesuo Kristo transdonis sian spiriton, tiam la kurteno de la Sanktejo disþiriøis kaj la roko fendiøis; tiam ankaý æi tiu þtono rompiøis super la kapo de Adamo, kaj tra tiu fendo venis la sango kaj akvo el la flanko de la Sinjoro sur la kapon de Adamo kaj forlavis æiujn pekojn de la homa gento.

    Kaj øis la hodiaýa tago estas tiu fendo en la þtono -- pli precize, dekstre de la Krucumejo Sinjora estas tiu honorinda signo.

    Pri la loko Krania

    Æirkaý la Krucumejo de la Sinjoro kaj la Sankta Þtono estas masonita muro, supre super la Krucumejo estas konstruita volbo, inøenie ornamita per mirinda mozaiko. Kaj de la oriento sur la muro estas prezentita Kristo krucumita, inøenie kaj mirinde, kiel viva, sed pli granda kaj pli alta ol li tiam estis. Kaj sur la suda muro estas prezentita la Dekrucigo, same mirinde. Estas du pordoj; supreniro per þtuparo: 7 þtupoj antaý la pordo; kaj enirinte tra la pordo, ankoraý 7 þtupoj. Pavimite estas per belaj marmoraj platoj.

    Sub la Krucumejo, kie estas la kapo de Adamo, estas alkonstruita kvazaý kirketo malgranda, bele ornamita per mozaiko kaj pavimita per bela marmoro; øi estas nomata "Loko de Kranio"; kaj la loko supre, kie estas la Krucumejo, estas nomata "Golgoto". Kaj de la Krucumejo de la Sinjoro øis la Dekrucigo estas 5 klaftoj.

    Norde apud la Krucumejo estas la loko kie oni dividis liajn vestojn, kaj la alia loko, kie oni surmetis la kronon el dornoj sur la kapon de la Sinjoro, kaj surmetis al li skarlatan mantelon de mokado.

    Pri la altaro de Abrahamo1

    Kaj tie apude estas la altaro de Abrahamo, kie li metis oferon al Dio kaj buæis virþafon anstataý Isaakon; æar sur la saman lokon Kristo estis kondukita kaj oferita pro ni la pekaj. Kaj proksime de tie, je du klaftoj, estas la loko kie Kristo nia Dio ricevis vangofrapojn. Kaj je 10 klaftoj de tie estas sankta malliberejo, kien Kristo estis metita, kaj kie li restis mallonge, dum oni preparis la krucon por lin krucumi.

    Æiuj æi tiuj sanktaj lokoj, sub unu tegmento, situas en vico norden. La distanco de la malliberejo de Kristo øis la loko, kie sankta Helena trovis la Gloran Krucon, la najlojn, la kronon, la spongon kaj la kanon, estas 25 klaftoj. La Sankta Tombo kaj la krucumejo kaj æiuj æi sanktaj lokoj estas sur ebeno; kaj estas alta¼o okcidente super la Tombo kaj super la krucumejo.

    Kaj estas tie loko super la alta¼o; tien impetis la sankta Dipatrino; æar strebadis þi sekvi Kriston, kaj diradis þi plorante en la turmento de sia koro:

    -- Kien vi iras, mia infano; pro kio tiun rapidan movon vi faras? Æu estas dua edziøo en Kana Galilea, ke vi tien rapidus, ho mia filo kaj Dio? Ne forlasu silente min kiu vin naskis, donu vorton al mi via servantino!2

    Kaj venis sur tiun lokon la sankta Dipatrino, kaj vidis de æi tiu alta¼o sian filon krucumata, kaj vidinte teruriøis, fleksiøis kaj eksidis, kaptite de aflikto kaj ploro. Tie plenumiøis la profeta¼o de Simeono, kiu antaýe diris al sankta Dipartino:

    -- Jen æi tiu estas metita por la falo kaj leviøo de multaj en Izrael, kaj ankaý vian animon glavo trapasos, kiam vian filon vi vidos buæata.

    Ankaý multaj geamikoj3 staris tie kaj lian signon4 de malproksime vidis: Maria Magdalena kaj Maria de Jakobo kaj Salomea kaj staris tie æiuj venintaj el Galileo kun Johano kaj la patrino de Jesuo; kaj staris æiuj konataj geamikoj de Jesuo rigardante de malproksime, kiel diras la profeto:

    "Amikoj miaj kaj miaj proksimuloj malproksime de mi staris".

    Kaj tiu loko estas pli malproksime de la krucumejo de Kristo, æirkaý 150 klaftojn okcidenten; øia nomo estas Spudio, en traduko Zorgo de la Dipatrino5. Kaj estas nun en tiu loko mona¶ejo, la kvarfaca supro þprucas æe la kirko de la sankta Dipatrino.

    Pri la Turo de Davido

    De tie øis la Turo de Davido kaj øis lia domo estas 200 klaftoj. La turo estas de la sankta profeto Davido, tie estis lia hejmo. En tiu turo profeto Davido la psalmaron verkis kaj skribis. La turo estas mirinda pro la grandaj þtonoj el kiuj øi estas masonita, 4-angule, kaj tuta estas firma, kaj tagnaska6. Kaj la þtono bone naskiøis, kaj en øia mezo estas multe da akvo. Pordojn øi havas 5 ferajn, þtupojn 200 por suriri supren, kaj da tritiko tie estas sennombre.

    Tre fortika øi estas por defendo, kaj øi estas æefa en la urbo; øin oni vigle gardas, kaj simple neniun enlasas. Sed al mi la malgranda kaj neinda prosperigis Dio viziti tiun turon sanktan; nur Izdeslavon mi apenaý sukcesis kunpreni.

    Pri la domo de Urja

    Kaj apud la turo estis la domo de Urja, kiun Urjan mortigis Davido kaj kies edzinon li prenis, vidinte þin sin lavi en banejo. Kaj tie estas nova filio de la mona¶ejo de sankta Sabo, proksime al la turo, je þton¼eta distanco.

    Kaj øis nun estas sciate, kie estis tiu banejo: øi estis kie sankta Helena la Honorindan Krucon trovis, apud la krucumejo, 20 klaftojn orienten.

    Iam estis tie tre granda kirko bazilike konstruita, sed nun, malgranda kirketo. Oriente estas granda pordo, al tiu pordo venis Maria la Egiptino, þi volis eniri kaj kisi la krucon, sed ne enlasis þin la forto de Sankta Spirito en la kirkon. Post tio þi preøis al la sankta Dipatrino: æar tie en la antaýnavo staris ikono de la sankta Dipatrino; kaj post tio þi ekpovis eniri la kirkon kaj kisi la Honorindan Krucon. Per tiu sama pordo mi eliris7 en la Dezerton Jordanan. Apud la pordo estas loko kie trovis sankta Helena la Honorindan Krucon de la Sinjoro, kiam tuj ekstaris la mortinta fraýlino.

    Kaj tie je malgranda iro orienten estas la pretorejo, kien la soldatoj kondukis Jesuon al Pilato, kaj tie Pilato lavis siajn manojn kaj deklaris sin senkulpa pri la sango de tiu justulo, kaj skurøinte Jesuon lin transdonis al la judoj.

    Kaj tie estas juda malliberejo; el tiu malliberejo nokte la anøelo elkondukis sanktan apostolon Petron.

    Tie estis la korto de Jehudo, perfidinta Jesuon. Nun forlasita estas tiu malbenita tereno, æar neniu aýdacas tie loøi pro la malbeno.

    Kaj je malgranda iro de tie orienten estas la loko kie Jesuo kuracis la sangfluulinon8. Apude estas la kavo, kien profeto Jeremia estis ¼etita; kaj lia domo estis tie, kaj la antaýa korto de apostolo Paýlo estis tie, kiam li estis en judismo.

    Se de tie iri iomete orienten kaj iomete turni de la vojo, tie estas la domo de sanktaj Joakimo kaj Anna9. Tie estas kaverno iom sube sub la altaro, en la roko; en tiu kaverno naskiøis la sankta Dipatrino, kaj tie estas la tombo de sanktaj Joakimo kaj Anna.

    La Þafa Lageto10

    Proksime de tie estas la Portiko de Salomono, kie estas la Þafa lageto, kie Kristo kuracis la paralizulon, kaj estas tiu loko okcidenten de Joakimo kaj Anna, je la distanco de þton¼eto. Orienten de tie estas urba pordego, per kiu oni eliras al Getsemane.

    Pri la kirko de Plejsanktejo

    Mi jam diris ke temas pri la Kupolo sur la Roko, moskeo kiun la kruckavaliroj faris kirko. Tiu kupolo okulkroæe dominas la tutan Jerusalemon. Ankaý øi estas malpli bela ol en la epoko de Danielo; ekz-e la mozaikajn ornamojn kaj marmorojn ekstere sur la muroj en la Osmana epoko anstataýis kahelo. (post 1962 oni tamen provis restaýri la originalan aspekton).
    De la Releviøo de Kristo øis la Plejsanktejo estas iom pli ol du sagoflugoj. La kirko estas mirinde kaj inøenie konstruita, kun mozaiko interne, øia belo estas nerakontebla, øiaj muroj estas tegitaj per platoj el diversaj marmoroj, bele pavimita øi estas per marmoraj platoj. Da kolonoj øi havas:

    sub la plafono, æirkaýe starantajn, rondajn -- 12; kaj

    masonitajn kolonojn -- 8;

    pordojn øi havas 4, æirkaýtegitajn je kupro kaj orizitajn. De interne la supro estas kovrita je mozaiko inøenie kaj nerakonteble, kaj de ekstere, tegita je orizita kupro.

    Sub tiu sama supro estas kaverno, en roko farita, kaj en tiu kaverno iøis mortigita profeto Ze¶arja11; ankaý lia tombo kaj lia sango antaýe estis tie, sed nun ne estas. Kaj ekster la kaverno sed sub la sama supro estas þtono12, sur tiu þtono Jakobo sian sonøon havis: jen, þtuparo estis øis la æielo, kaj anøeloj de Dio iradis sur øi supren kaj malsupren; kaj tie luktis Jakobo kun anøelo13, kaj ekstaris li post la dormo kaj diris:

    -- Tiu loko estas domo de Dio kaj pordego æiela14.

    Kaj sur tiu sama þtono profeto Davido vidis anøelon stari kun elingigita armilo kaj frapi la homojn de Izraelo, kaj enrampis li en tiun kavernon plorante, preøis al Dio kaj diris:

    -- Sinjoro, ne la þafoj malbonagis sed mi pekis15.

    La kirko estas egalflanka, po 30 klaftojn laýlarøe kaj laýlonge, kun 4 pordoj. La malnova kirko de la Plejsanktejo16 estis detruita, kaj nenio restas de unua konstrua¼o, krom la fundamento kiun komencis konstrui profeto Davido. Kaj tiu kaverno en la kirko, kaj la þtono kiu estas sub la volbo, nur tio restas de la malnova konstrua¼o; kaj la novan kirkon nunan konstruis estro saracena kies nomo estas Amoro17.

    Vi legis iom malpli ol kvinonon de la verko. Æi tie mi interrompas la raporton de Danielo por atendi reagon de la legantoj, æar mi ne certas ke tio estas interesa por la moderna publiko. -- S. P.


    NOTOJ

    1. Gen 22:9.

    2. La vortoj kantataj kiel parto (ikos, greka1) de la nokta diservo je Sankta Vendredo.

    3. Geamikoj: druzi greka2 t.e. kredantoj en Kriston, = "gefratoj", "la niaj", kristanoj -- kp Agoj 27: 3; socialiste "gekamaradoj".

    4. Lian signon (znamenije jego) -- la krucon de Kristo (kp Mt 24: 30).

    5. Spudio: de la greka greka3 = Lat. studium, orig. Tþæanije Bogorodiæno. La tradukoj en NT estas diligenteco [2Petro 1: 5], zorgemo [2Kor 7: 12], fervoro [2Kor 8: 8], zorgo [2Kor 8: 16], rapid(ec)e [Readm 16: 3, Mk 6: 25].

    6. Loko klare legebla sed sensenca, supozeble pro miskompreno de kopiisto.

    7. mi eliris: tiel en la originalo (izydo¶), kvankam la kunteksto trudas þi eliris.

    8. Lk 8: 43-48 þajnas loki tiun epizodon en Kapernaum.

    9. Apokrife kaj tradicie, la gepatroj de la Dipatrino.

    10. En tiu lageto la judoj lavis þafojn destinitajn por ofero en la Templo -- Jo 5:2.

    11. Mt 23: 35; Lk 11: 51; probable ankaý 2Kr 24: 20-22.

    12. Temas pri la roko en la centro de la moskeo, laý kiu øi ricevis sian nomon Kubbat-as-Sahra (Kupolo super la Roko). Laý la islama tradicio, de la pinto de tiu roko Muhamedo leviøis sur sia mirakla æevalo sur la æielon por paroli kun Dio; Danielo rakontas la kristanan version.

    13. Gen 32: 24.

    14. Gen 28: 19, 28: 22.

    15. 2Sam 24: 17.

    16. T.e. la Templo.

    17. "La Moskeon de Umaro" fakte konstruis la Umajida ¶alifo Abdalmaleko en la 72a jaro de Heøiro (691/692) sur la loko de la Templo detruita de la romianoj. Post la falo de la Umajidoj la islama tradicio, malfavora al la "maljusta dinastio" preferis ligi tiun moskeon kun la justa ¶alifo Umar, kiu laý legendo, akirinte Jerusalemon, ordonis purigi la lokon de la Templo kaj konstruis tie provizoran lignan moskeon. Sub la plumo de Danielo Umaro (aý Omaro) iøis Amoro, supozeble pro la influo de la Latinaj klerikoj kiuj servis en la Templum Domini.
    Plano de Sankta Releviøo
    Plano de S-ta Releviøo
    2. la Mona¶ejo de Abrahamo;
    7. la kapelo de la Dipatrino;
    14. la Þtono de la Sanktoleado;
    16. la kapelo de la Anøelo;
    17. la Sankta Tombo;
    18. la kopta kapelo;
    30. la Terumbiliko;
    31. la loko de la Jerusalema patriarko;
    34. la malliberejo de Jesuo;
    36. la kapelo de la Vestodivido;
    37. la kapelo de la Dorna krono;
    38. la kapelo de s-ta Helena;
    41. la Trovo de la Sankta Kruco;
    42. la Krucumejo;
    43. Golgoto.


    Libro kiu kontraýis sian recenzon

    Francis, John. Tri rakontoj pri la Miljara Paco: Originala novelaro -- Antwerpen: Flandra Esperanto-Ligo, 1997. -- 119 paøoj. -- (Serio Stafeto; Vol. 20).
    Fino! La libro estas venkita -- paþon post paþo, paøon post paøo, kun stumbloj, plurtagaj paýzoj, revenoj al antaýaj paøoj -- sed legita øis la fino. Parte eæ relegita. Parte eæ kelkfoje relegita. Æar iuj el la antaýaj epizodoj, eventoj kaj personoj, reaperintaj poste, iøis forgesitaj dum la legado.

    Legadante, mi ekhavis impreson, ke la libro protestas pro tio, ke oni øin legas, kaj kontraýas la recenzadon. Iam øi aperis nur peze legebla, iam enuiga øis endormiøo.

    En la tri noveloj John Francis en satira formo traktas la ideon, ke la paca stato en interþtataj kaj internaciaj rilatoj estas nur nenatura escepto el sovaøa regulo, kaýzita de la natura hom(ec)a inklino al milito kaj bataloj. La eventoj okazas en fikcia mondo, plejparte en la þtato, kies nomo estas Juglando, kaj en ties najbaraj þtatoj. Estas priskribita vico de internaj politikaj intrigoj en la kortegoj de la þtatoj kun konsekvencoj, kiuj influas al eksteraj interþtataj rilatoj.

    En la verkaro senteblas stila misbilanco inter la øenroj novela kaj romana. (Temas pri la klasika senco de la terminoj, ne konsiderante modernismon literaturan.) Laý ampleksoj la verkoj estas noveloj, same eblas noti pro neekzisto de protagonisto kun ties rilato kaj pritakso de eventoj en la verkaro.

    Sed aliaflanke, en la Tri rakontoj evidente ne sufiæas lakoneco, inda por noveloj satiraj. Rekte de la unuaj paøoj la leganto estas superþutita øis kapopinto per nomoj propraj de la fikciaj landoj, provincoj, personoj, titoloj de la þtatestroj (æefreøo, imperiestro), titoloj de la korteganoj kaj genealogiaj rilatoj inter nobeloj de la kortegoj kaj la landoj. Abundas ankaý detaloj teknikaj akurate (sed multvorte) priskribitaj (ekzemple teknika¼oj de la ludekzercoj, La senpintaj lancoj, pø. 45-46, priskribo de vesta¼oj de la fremdulo, La stranga fremdulo, pø. 78), kio fakte donas nenion por kompreni daýran intrigon sed la percepton pezigas.

    Abundo de la nomoj, titoloj kaj teknika¼oj estas pli karakterizaj por la historia romano simila al la multvoluma verkego de Melnikov-Peæerskij (Sur la montoj kaj En la arbaroj). Ankaý la eldonantoj komparis verkojn de Francis kun klasika romano de Jonathan Swift La vojaøo de Gulivero -- vidu tekston sur la kovrilpaøo.

    Ankoraý necesas rimarki ke kelkajn detalojn kvazaý nesignifajn la aýtoro insiste atentigas. Ekzemple, tio tre senteblas pro emfaza ripeto de la nomo de þipestro Kaluæen (La stranga fremdulo), persono þajnas tute epizoda, kaj ankaý lia þipo Lunadoro. Same eblas diri pri mistera lando Ruz, "kun øiaj montoj kaj arbaroj kaj poezio". Æu ne aludo estas al Ruslando kaj romanoj de la jam menciita Melnikov-Peæerskij? Same eble sub abundaj elpensitaj nomoj propraj kaj agoj absurdaj kaj burleskaj la aýtoro konsideras realajn personojn, landojn kaj eventojn politikajn (same kiel Swift en la fama romano) aý eventojn E-movadajn?

    Eble pli utile estus por la libro, se la redaktoroj aý la aýtoro aldonus pli da komentoj al la verkoj, æar aldonita Biografieto donas tre malmulte. Tiaj komentoj certe plifaciligus komprenon kaj eble kelkkaze pravigus pezecon de la stilo. Endas rimarki ke jam menciita romano de Swift en Ruslando estis eldonita kun abundaj komentoj, aldonajn komentojn al Alico de Lewis Carroll eblas legi kiel apartajn verkojn kun ega plezuro, kaj el studoj pri La majstro kaj Margarita eblas kompili biblioteketon. Æio æi absolute ne malgrandigos dignojn de la verkoj kaj de la aýtoroj, nur pliigas ilin.

    Aleksej Birjulin


    Kroataj dramoj

    Antologio de kroataj unuaktaj dramoj / Komp., enkond. Branko Heæimoviæ. Trad. Lucija Boræiæ, Ivo Boroveæki, Klaus Dahmann, Zlata Flego, Mirko Mamuziæ, Zlatko Tiþljar. -- Zagreb: Kroata E-Ligo, 1997. -- 212 paøoj. -- 500 ekz.
    Vinjeto teatra
    Øis antaý nelonge la arto de kroata dramverkado ne estis amase konata en Esperantujo. En 1997 tio þanøiøis, æar Kroata Esperanto-Ligo eldonis solidan volumon Antologio de kroataj unuaktaj dramoj. La dramojn mem prefacas bona artikolo de d-ro Branko Heæimoviæ pri la kroataj drama literaturo kaj teatro. En tiu enkonduko li interese rakontas pri historio de kroata teatro ekde ties komenco en la 13a jarcento. La enkonduko estas tre detala kaj kompetente verkita, sed por averaøa leganto øi povas þajni tro longa: 11 paøoj. Sed tio estas la sola malagrabla flanko de la antaýparolo.

    Plejparte la aýtoroj de la dramoj estas proksimume samepokaj. El dek prezentitaj aýtoroj (de æiu -- po unu verko) ses vivis inter la 19a kaj 20a jarcentoj, tri -- en la 20a, kaj la unua dramisto en la libro estas Marin Drziæ vivinta en la 16a jarcento. Li estas plej granda kroata komediverkisto de Renesanco. Lia verko Farso pri Stanac (tradukis Lucija Boræiæ) estas la sola poezi-forma dramo. Øi laý la stilo kaj enhavo tre diferenciøas de la ceteraj, sed legeblas tute glate.

    Por ruslandaj legantoj la plej interesa verko estas La morto de Gogol de Ulderiko Donadini (tradukis Klaus Dahmann). Estas tre enigmoplena dramo kiu rakontas pri la genia verkisto. Sed øi ne estas simpla priskribo de lia morto. Gogol, kiu ofte havis en siaj verkoj kiel la æeftemon nome luktadon kontraý la diablo, ne povas simple morti. Inter la personoj de la dramo estas Æiæikov (la protagonisto el la æefa verko de Gogol Malvivaj animoj), Kristo -- parolanta de-el ikono kaj ¦lestakov (la protagonisto de unu el plej geniaj teatra¼oj en la mondo Revizoro). La tuta dramo estas plena da misteraj eventoj -- ekzemple Æiæikov aperas surscene de libroþranko kaj komencas moki la kompatindan verkiston. Kun la sonoj de la cara himno en la æambron, kie æio okazadas, eniras ¦lestakov -- vestita kiel la caro de Ruslando, kaj ankaý li aliøas al turmentado de Gogol. Fine komenciøas vera diabla diboæo -- ambaý literaturaj protagonistoj ekdancas, ekkantas ion tute neimageblan. Gogol, senfortigita, ¼etas la manuskripton de la Malvivaj animoj en fajron, kaj tuj post tio falas surplanken... Certe tio, kio okazas antaý la okuloj de la legantoj ne estas reala evento. Æio okazinta estas nur deliro de malsana menso de Gogol, sed pro tio la dramo iøas eæ pli interesa.

    Sed certe, kulmino de la libro estas la lasta verko -- La amoj de George Washington verkita de Miro Gavran kaj tradukita de Klaus Dahmann. Æi dramo estas verkita speciale por du zagrebaj aktorinoj (la aýtoro nun estas 38-jara). La dramo estas interesega de æiuj vidpunktoj. El la titolo de la dramo eblas konkludi ke la æefa heroo estas, nature, George Washington, la unua prezidanto de Unuiøintaj Þtatoj de Norda Ameriko, mortinta fine de la 18a jarcento. Sed post la unuaj vortoj klariøas ke la tago, kiam okazas la eventoj en la dramo, estas æirkaý unu semajnon post la morto de George.

    Du virinoj -- Martha, la edzino de Washington, kaj Silvia, lia amatino -- renkontiøas por reciproke klarigi unu al la alia siajn rilatojn. La bonege elpensita intrigo, detale emfazitaj karakteroj de la du virinoj kaj tradicie kortuþa, ambigua fino estigas bonegan impreson post finlego de la dramo.

    La libro estas altkvalite eldonita, la teksto ne havas miskomposta¼ojn, sed al mi iom mankis ilustra¼oj -- la kompilinto povintus prizorgi almenaý kelkajn. Tamen tio estas la sola manko de la libro. Æiuj tradukistoj faris bonan laboron -- la lingva¼o de la tradukoj estas glata kaj facile legebla. Kelkaj eventualaj riproæoj pri la stilo estas verþajne direktendaj al la aýtoroj, sed ne al la tradukintoj.

    La libro estas nepre havenda por homoj interesiøantaj pri la eýropa dramverka arto. Mi mem plezure starigos øin sur mian librobreton.

    Grigori Arosiev


    Furora libro pri rasismo nun en Esperanto

    Tahar Ben Jelloun. Paæjo, kio estas rasismo? / Tradukis el la franca Armela LeQuint kaj ¬ak Le Puil. -- Rotterdam: UEA 1999. -- 52 paøoj. 6,50 EUR.
    (GK UEA) Sojle de la jaro 2000, la Internacia Jaro de la Kulturo de Paco, aperis æe UEA bonega libro pri unu el øiaj plej gravaj subtemoj, edukado al toleremo kaj respekto de diverseco. La franclingva originalo de Paæjo, kio estas rasismo? ("Le racisme explique' ah ma fille"), aperinta en 1997, fariøis enorme populara.

    La aýtoro de la libro, Tahar Ben Jelloun, naskiøis en 1944 en Maroko. Ekde 1971 li vivas en Francio. En 1987 li ricevis la plej prestiøan literaturan premion francan, Premion Goncourt, pro sia romano "La sakrala nokto".

    Pri la ekesto de Paæjo, kio estas rasismo? la aýtoro skribas:

    "Akompanante min al manifestacio kontraý leøo pri enmigrado, mia filino demandis min pri rasismo. Ni multe interparolis. La infanoj pli bone ol iu ajn komprenas ke oni ne naskiøas rasista sed iøas tia. Foje. Per æi tiu libro mi provas respondi la demandojn de mia filino. Øi celas la infanojn kiuj ankoraý ne havas antaýjuøojn kaj volas kompreni. Pri la plenkreskuloj, kiuj øin legos, mi esperas ke øi helpos ilin respondi la demandojn, pli embarasajn ol ni kredas, de siaj propraj infanoj."

    Armela LeQuint kaj ¬ak Le Puil transdonis al internacia leganto la verkon de Tahar Ben Jelloun en klara kaj facilflua Esperanto.


    Liro-99: Rekorda partopreno

    Je la Tago de Zamenhof en Jekaterinburg estis anoncita la rezulto de Liro-99, kunorganizita de Urala Esperantista Societo kaj La Ondo de Esperanto. La tripersona juøkomisiono (Halina Gorecka, Aleksander Kor¼enkov kaj Viktor Kudrjavcev) ricevis 57 konkursa¼ojn el 8 landoj -- Bulgario, Finnlando, Italio, Jugoslavio, Kaza¶stano, Malto, Ruslando, Ukrainio (Liro-98 ricevis 31 verkojn el 6 landoj).

    Originala prozo
    Laýreato: Dimitrije Janiæiæ (Beogrado, Jugoslavio) pro Kavalira anatemo
    Laýda mencio: Ilija Ivanov Iliev (Loveæ, Bulgario) pro Veto por honoro kaj forto

    Originala poezio
    Laýreato: Anja Karkiainen (Ylöjärvi, Finnlando) pro Libroj...
    Laýdaj mencioj: Grigori Arosiev (Moskvo, Ruslando) pro Min timigas la ombro de frua aýtuno; Klara Ilutoviæ (Moskvo, Ruslando) pro Vidigas æiu sian mankon... Anja Karkiainen (Ylöjärvi, Finnlando) pro Patrino, patrinet!...

    Traduka prozo el la rusa lingvo novelo de Anton Æe¶ov ¦ameleono
    Laýreato: Tatjana Vþivceva (Miass, Ruslando)
    Laýda mencio: Anatolij Sidorov (Syktyvkar, Komio-Ruslando)

    Traduka poezio el la rusa lingvo
    Laýreato: Gennadij Turkov (¦abarovsk, Ruslando) pro poemoj de Fjodor Sologub.
    Laýda mencio: Maksim Petrov (Aksu, Kaza¶stano) pro La sonøo de Stepan Þevyrjov

    Primovada karikaturo
    Laý la Regularo la juøkomisiono ne rajtis nomi laýreaton, æar æiuj karikaturoj estis senditaj de la sama persono.
    Laýda mencio: Claudio Russo (Romo, Italio).

    Æiu laýreato ricevos diplomon kaj valoran librodonacon. Konforme al la regularo de Liro, la organizantoj rezervas al si la rajton øis 31 DEC 2001 publikigi la ricevitajn konkursa¼ojn en La Ondo de Esperanto aý en aparta eldona¼o, kondiæe ke ili avertos pri tio la aýtoron øis 1 FEB 2000.

    Dankon pro la partopreno!

    Gazetoj


    Literatura Foiro. 1999: 181

    La oktobran numeron de LF karakterizas la unua parto de longa eseo de Daniele Vitali, unu el la plej kompetentaj Tolkienologoj en Esperantio. Temas pri pli ol 30-paøa recenza studo, okaze de la aperigo en Jekaterinburg de la trilogio en la E-traduko de Auld. Al la 75-jara Auld omaøas Giorgio Silfer per poezia kriptogramo dediæita al æapitro de La infana raso.

    De la sama aýtoro estas ankaý duobla recenzo pri la libro Sonøonovelo de Schnitzler kaj la nun furoranta filmo de Kubrick.

    En la sama numero la legonto trovas la glositan projekton de Konstitucia Æarto de la Esperanta Civito, kun raporteto pri la dua Forumo en Karolovaro.

    Kulturpolitika kontribuo venas de la Evolukomisiono de la Pakto, per la raporto pri 1998. Laý agentejo HeKo tiu raporto, pro la pozitiva sintenado al UEA, kaýzis la distanciøon de ERA el la Pakto por la Esperanta Civito.

    Aparte interesa estas la eseo de Ronald Harwood, prezidinto de PEN-Klubo Internacia, "Adiaý al la Dudeka Jarcento", tradukita de Aleksandar Þivarov.


    Esperantologio. 1999: 1

    Aperis la unua kajero de la revuo Esperantologio = Esperanto Studies -- internacia revuo pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto. Øin redaktas prof. Christer Kiselman, laý kies koncepto la nova eldona¼o daýrigas la samtitolan revuon, kiun Paul Neergard eldonis en 1949-61. Esperantologio ne publikigos proponojn pri lingvaj reformoj.

    La revuo aperas papere (eldonejo Bambu en Bulgario) kaj elektronike (Upsala Universitato en Svedio) unu fojon jare. La unua kajero enhavas 80 paøojn en la formato A4.

    En la unua kajero:
     

    Esperantologio estas mendebla rete æe bambu@mailroom.com kontraý 33 EUR por institucioj, 22 EUR por individuoj.

    La elektronika versio legeblas æe
    http://www.math.uu.se/esperanto

    A. K.


    Nova vicredaktoro de "Heroldo"

    (HeKo) La slovaka publicisto kaj manaøero Stano Maræek estas la nova vicredaktoro de Heroldo de Esperanto. La nomumon, laý propono de la redaktoro, faris la Administra Komitato de LF-koop. Laý pli frua decido, Perla Martinelli povas transdoni sian oficon al la vicredaktoro, kiam ajn en la venontaj monatoj.

    Stano Maræek naskiøis en 1953 kaj eklernis Eon en 1966. Aýtoro de lernolibro kaj aýdvida konversacia kurso, dum kelkaj jaroj li manaøeris por la fama rokensemblo Team, kies E-kasedon kuneldonis LF-koop en 1989. Maræek redaktis ankaý la gazetojn Esperantista Vegetarano kaj Esperantisto Slovaka.

    Samtempe LF-koop nomumis s-ron Stefan MacGill kunordiganto de la specifaj numeroj por la periodo 2000-02. Stefan MacGill (novzelandano en Hungario) estas konata metodologo, kaj lia profesia profilo plej konvenas por numeroj principe turnitaj al ne flue parolantoj.


    Ekde la numero 1999: 16 la internacia sendependa gazeto Heroldo de Esperanto estas redaktata, grafike aranøata kaj enpaøigata en Slovakio. La kontribua¼ojn bv. sendi rekte al: Stano Maræek

    Adreso: Zvolenska 15, 036 01 Martin, Slovakio;
    Rete: heroldo@esperanto.sk.

    Pri administraj aferoj (abonoj, reklamacioj) skribu al CP 928, CH-2301 La Chaý-de-Fonds, Svislando.

    La redakcio de HdE ne transprenas informojn de aliaj (ret)gazetoj, nova¼leteroj kaj informiloj. Se vi volas informi la legantojn de HdE pri via agado, bv. nepre kontakti la redakcion.

    Stano Maræek
    vicredaktoro de Heroldo de Esperanto


    Ricevitaj gazetoj

    Apudvistula Bulteno. 1999/1,2,3,4,5;
    bEdaýrinde. 1999/0;
    El Popola Æinio. 1999/12;
    Esperanto aktuell. 1999/8;
    Esperanto. 1999/11;
    Esperantolehti. 1999/5;
    Esperantologio. 1999/1;
    Eventoj. 1999/172;
    Franca Esperantisto. 1999/511,512;
    Heroldo de Esperanto. 1999/13;
    Kataluna Esperantisto. 1999/308;
    Kontakto. 1999/6;
    l' esperanto. 1999/8;
    La Ondo de Esperanto. 1999/12;
    Literatura Foiro. 1999/180,181;
    Litova Stelo. 1999/5;
    Monato. 1999/11;
    Norvega Esperantisto. 1999/5;
    Svisa Esperanto-Societo informas. 1999/5;
    Trampo. 1999/3.

    Mozaiko


    Tri proverboj -- dek ses respondoj


    Ni ricevis 16 respondojn por la tasko "Tri proverboj" en LOdE. 1999:10, malgraý tio, ke ni faris du eraretojn. El la venintaj respondoj estis 10 tute øustaj, sed 6 enhavis eraretojn. Ni lotumis libropremion, øin gajnis Bard Hekland el Karelio, niajn gratulojn!

    La øustaj respondoj:

    1. Kiu diras la veron, havos sur la kapo tuberon. (direktoro, slavo, bulteno, hepato);

    2. Pagas maljunaj jaroj por junaj eraroj. (pajlo, ornamo, spegulo);

    3. Fianæiøo ne estas edziøo. (ses, fidi, æantaøo).


    Japana krucenigmo

    Krucenigmo. Bonvolu spekti øin pli larøa
    En la kvadratoj de la japanaj krucenigmoj kaþas sin ne vortoj, sed bildoj.

    Via tasko estas pentri bildon laý numeraloj, kiuj estas live kaj supre de la kolumnoj. La numeraloj montras, kiom da grupoj de kolorigitaj kvadratoj situas en la indikita kolumno kaj kiom da kunligitaj kolorigitaj kvadratoj enhavas æiu grupo. Ekzemple, numeraloj 2, 5 kaj 4 montras, ke en tiu æi linio estas 3 grupoj, konsistantaj: la unua -- el du, la dua -- el kvin, la tria -- el kvar kolorigitaj kvadratoj. La grupoj estas dividitaj per minimume unu malplena kvadrato. Malplenaj kvadratoj povas esti ankaý en la komenco kaj fino de la kolumnoj. La plej malfacila tasko estas diveni, kiom da malplenaj kvadratoj estas inter la kolorigitaj grupoj.

    Do, pentru la bildon kaj sendu øin al ni tiel, ke la solvoj atingu la redakcion antaý 10 mar 2000.

    Kompilis Tatjana Kulakova

    Foje okazis


    Konkreta ekzemplo

    Bildo por Foje okazis
    Foje fama rusa sciencisto Aleksandr Butlerov (1828-1886) ekzamenante en Peterburga universitato, metis al studento aldonan demandon:

    -- Bonvolu respondi, kia diferenco estas en la efiko de varmo kaj de malvarmo.

    -- Ho, tre granda! -- vigle respondis la ekzamenato. -- La varmo æion disvastigas, sed malvarmo, kontraýe, mallongigas.

    -- Øuste. Ilustru vian respondon per konkreta ekzemplo.

    -- Volonte, -- tuj respondis la studento. -- Somere, kiam varmas, la tagoj fariøas pli longaj; sed vintre, kiam regas frosto, tiuj rimarkeble mallongiøas.

    Butlerov ekridegis kaj donis al la studento altan poenton.

    Tiu studento estis Vladimir Vernadskij (1863-1945), kiu poste iøis akademiano kaj fama naturesploristo.

    Adaptis kaj pentris Gennadij Þlepæenko


    NIAJ JUBILEOJ KAJ DATREVENOJ EN 2000

    1855 (Antaý 145 jaroj) Naskiøis Louis de Beaufront, Théophile Cart.

    1860 (140) Naskiøis barono Menu de Ménil (la komponinto de la muziko por La Espero).

    1865 (135) Naskiøis Leo Belmont, Aleksandr Sa¶arov.

    1880 (120) Naskiøis Gabriel Chavet, Aleksandr Postnikov.

    1890 (110) Naskiøis Vasilij Jeroþenko. Forpasis Leopold Einstein.

    1895 (105) Naskiøis Andreo Cseh, Grigorij Demidjuk, Ferenc Szilágyi. Ekaperis Lingvo Internacia. Æesis aperi La Esperantisto.

    1900 (100) Naskiøis Nikolaj Nekrasov. Fondiøis la Delegacio por alpreno de Lingvo Internacia. Aperis Esenco kaj estonteco de la ideo de lingvo internacia de Zamenhof.
    Ruslanda Esperantisto
    1905 (95) Naskiøis Frans van Dooren (Dorno), Isaj Dratwer, Henrik Seppik. La unua Universala Kongreso (Boulogne-sur-Mer). Akcepto de la Deklaracio pri esperantismo. Elekto de la Lingva Komitato. Ekaperis La Brita Esperantisto, Esperanto, Ruslanda Esperantisto.

    1910 (90) Naskiøis Nikolao Kurzens. Fondiøis Internacia Katolika Unuiøo Esperantista. La unua kongreso de UEA (Augsburg). La unua Ruslanda Kongreso Esperantista (Sankt-Peterburgo).
    UEA
    1915 (85) Naskiøis Clelia Conterno-Guglielminetti, Poul Thorsen. La plej malgranda UK (163 partoprenantoj en San Francisco).

    1920 (80) Naskiøis Karolo Piæ, Eli Urbanová. Forpasis Hector Hodler. Ekaperis Esperanto triumfonta (nun Heroldo de Esperanto) kaj Esperanta Finnlando. Aperis Vivo de Zamenhof (E.Privat).
    Esperanto Triumfonta
    1925. (75) Naskiøis Louis Beaucaire, Bernard Golden. Rekorda individua membraro de UEA (9424 membroj). La unua poþtmarko en Esperanto. Akcepto de Esperanto en telegrafio. Pafekzekuto de Aleksandr Postnikov.

    1930 (70) Naskiøis André Cherpillod, Edwin de Kock, Baldur Ragnarsson, Reinhard Selten. Forpasis Hippolyte Sebert. Aperis Plena vortaro de Esperanto (E.Grosjean-Maupin). Fondiøis EKRELO kaj Internacia Cseh-Instituto de Esperanto (nun IEI). Skismo en SAT.

    1935 (65) Aperis Plena Gramatiko de Esperanto (K.Kalocsay, G.Waringhien). Forpasis Louis de Beaufront, Gaston Moch.

    1940 (60) Naskiøis ¬ak le Puil.

    1945 (55) Naskiøis Vilmos Benczik, Tazio Carlevaro, Reinhard Haupenthal.

    1950 (50) Komenciøis Belartaj konkursoj de UEA. Fondiøis Ligo Internacia de Blindaj Esperantistoj. Aperis Retoriko (I.Lapenna). Ekaperis El Popola Æinio. Forpasis Cezaro Rossetti.

    1955 (45) La sidejo de UEA translokiøis al Roterdamo. Ekaperis Norda Prismo kaj La Nica Literatura Revuo.

    1960 (40) Fondiøis Hungaria E- Asocio. Forpasis Giorgio Canuto, Stellan Engholm.

    1965 (35) La unua UK en Azio (Tokio). Ekaperis Der Esperantist.
    LF
    1970 (30) Fondiøis Monda Turismo. Aperis PIV. Ekaperis Literatura Foiro kaj Internacia Pedagogia Revuo. La aýstria prezidento Franz Jonas faris E-paroladon en UK-55 (Vieno). Forpasis Ernfrid Malmgren.

    1975 (25) Aperis Neologisme (Lorjak) kaj Hamburgo en retrospektivo (I.Lapenna). Unuafoja aljuøo de Trofeo Fyne (al Sveda E-Federacio).

    1980 (20) Manifesto de Raumo. Fondiøis LF-koop. Ekaperis Fonto k Monato. Aperis PAG. Forpasis Ljudmila Jevsejeva.
    Monato
    1985 (15) UNESCO akceptis rezolucion pri Esperanto. Fondiøis Internacia Komerca kaj Ekonomia Fakgrupo.

    1990 (10) La 1a Afrika E-Kongreso (Togolando). Fondiøis E-Asocio de Rumanio. Ekaperis Rok-Gazet'. Fidel Castro nomis sin "soldato de Esperanto". Forpasis Neil Salvesen, Paul Ariste, Armand Su.

    1995 (5) Aperis Mazi en Gondolando kaj Komputika leksikono (S.Pokrovskij). Forpasis Karolo Piæ, Edward Symoens, Jean Thierry.


    FRAZOJ

    "Æu SKEF-anoj ne sentas sin malhelpataj de la ekonomiaj muroj?" Respondas prezidanto de Slovaka E-Federacio Ján Vajs.

    Unuflanke la manko de mono malhelpas la disvolvon de la Esperanta agado, sed aliflanke mono povas ankaý mortigi la belan ideon de Esperanto. Se la slovaka þtato donus nun al la E-movado multe da mono, la nunajn "idealismajn" esperantistojn tre rapide forpelus la monavidaj karieristoj. Bone estus ricevi þtatan subtenon po-parte, grade, tiel ke restu tempo defendi la internan moralon.

    Esperanto. 1999: 11


    La financan temon koncernas ankaý la prezidanto de Svisa E-Societo Bruno Graf:

    La kotizoj sufiæas por kovri la kostojn por administrado, por la bulteno SES informas kaj por la revuo Literatura Foiro. Sed la kotizoj ne sufiæas pro regule informi kaj varbi. La donacoj ebligas eldoni kaj aæeti informilojn, fari gazetanoncojn kaj realigi projektojn. Ne estas saøe daýre foruzi la asocian kapitalon por la varbado.

    SES informas. 1999: 5


    Mi pensis ankaý pri partopreno en la solena malfermo de la [Berlina] UK. Mi ne sukcesis pri tiu æi lasta ideo, æar la organizantoj "proponis" al mi aæeti la unutagan partopren-kotizon, kontraý 60 germanaj markoj. Ne pro la financaj kialoj (malgraý æio mi estas pagipova -- sed ne stulta!) mi rifuzis uzi tiun eblecon por eniri la Grandan Salonon, sed pro la principoj. Laý mia opinio, eniro -- almenaý por solena malfermo/fermo de UK -- devas esti libera por æiuj interesintoj, eæ (aý des pli) por neesperantistoj.

    Tadeusz Chrobak. bEdaýrinde. 1999: 0


    Adopti Esperanton kiel eýropan komunikan lingvon, postulus fortan politikan volon de forta þtato, kiu havu intereson fari tion. Eýropa Federacio nepre havus tian intereson, kaj por solvi sian internan komunikad-problemon en demokratia maniero, forigante riskojn de lingvaj malkontentoj kaj apartismoj, kaj por plifortigi la eýropan identecon de siaj civitanoj, kaj por montri al la cetera mondo sian kulturan kaj politikan sendependecon disde Usono.

    Umberto Brocatelli.
    Kataluna Esperantisto. 1999: 308


    Eble eldonota nova PIV forigos multajn malklarecojn. Tamen øi ne solvos æiujn problemojn ... Akademio de Esperanto devus prepari akademian vortaron, kiu entenu ekzaktajn difinojn, regulojn kaj ekzemplojn de uzado de aprobitaj vortoj.

    Antanas Grinceviæius.
    Litova Stelo. 1999: 5


    PERANTOJ DE LA ONDO DE ESPERANTO

    AÝSTRIO: Leopold Patek, Martinstr. 104/38, AT-3400 Klosterneuburg
    AÝSTRALIO: Libroservo de AEA, P.O.Box 230 Matraville N.S.W. 2036
    BELGIO: Flandra Esperanto-Ligo, Frankrijklei 140, BE-2000 Antwerpen
    BRAZILO: Brazila Esperanto-Ligo, Caixa Postal 03625, Brasilia, DF 70084-970
    BRITIO: Esperanto-Asocio de Britio, 140 Holland Park Avenue, London, W11 4UF
    BULGARIO: Ljubomir Trifonæovski, pk 26, BG-3000 Vraca
    ÆE¦IO: Vladislav Hasala, A.Dvoráka 1, CZ-696 62 Stráznice
    DANLANDO: Wolfgang Kirschstein, Hvedebjergvej 30, DK-8220 Brabrand
    ESTONIO: Virve Ernits, Mahla 65-1, EE-0012 Tallinn
    FINNLANDO: Heta Kesälä, Kalamiehenkuja 3 D 32, FI-04300
    FRANCIO: Unuiøo Franca por Esperanto, 4 bis rue de la Cerisaie, FR-75004 Paris
    GERMANIO: Esperanto-Centro, Rheinstr. 9, DE-12159 Berlin
            Manfred Führer, Am Stadtpfad 11, DE-65760 Eschborn
    HISPANIO: Juan Azcuénaga Vierna, Gen. Dávila, 127, por 7, 2 iz., ES-39007 Santander
    HUNGARIO: Attila Kovacs, Pf. 374, HU-7601, Pécs
    IRLANDO: Joy Davies, 9 Templeogue Wood, Dublin 6W
    ISRAELO: Aleksandr Mikiþev, 20/1 Hameleh-Amacja-str., IL-77484 Aþhod
    ITALIO: Itala Esperanto-Federacio, Via Viloresi 38, IT-20143 Milano
            Viþnja Brankoviæ, Via Leghissa 6, IT-34131 Trieste
    JAPANIO: Japana Esperanto-Instituto, Sinzyuku-ku Waseda-mati 12-3, Tôkyô-to 162-0042
    KANADO: Kanada Esperanto-Asocio, P.O.Box 2159, Sidney, BC, Canada V8L 3S6
    KATALUNIO: Kataluna Esperanto-Asocio, Apartat 290, ES-08200 Sabadell, Katalunio
    KOREIO: KEA. Kang Byeon Han Shin Core B/D No 1601 Mapo-Dong 350 Mapo-ku, Seoul
    LITOVIO: Litova Esperanto-Asocio, p.k 167, LT-3000 Kaunas-C
    NEDERLANDO: UEA, Nieuwe Binnenweg 176, NL-3015 BJ Rotterdam
    NORVEGIO: Esperantoforlaget A.S., Olaf Schous vei 18, NO-0572 Oslo.
    POLLANDO: Maciej Wnuk, Skrytka 105, ul. Broniewskego 77-137, PL-01-865 Warszawa
    PORTUGALIO: Portugala Esperanto-Asocio, Rua João Couto, 6, R/C-A, PT-1500 Lisboa
    RUSLANDO: Nade¼da Mi¶ajlovna Þeludjko, RU-620077 Jekaterinburg-77, p.k. 67
    SLOVAKIO: Milan Zvara, Popradské Nab. 33, SK-058 01 Poprad
    SVEDIO: SEF, Lisbet Andréasson, Södra Rörum pl 455, SE-24294 Hörby
    SVISLANDO: Christoph Scheidegger, Im Schleedorn 6, CH-4224 Nenzlingen
    USONO: Esperanto-Ligo por Norda Ameriko, P.O.Box 1129, El Cerrito CA 94530


    LA ONDO DE ESPERANTO

    SENDEPENDA INTERNACIA REVUO.
    2000. N-ro 1 (63)
    Aperas æiumonate
    Fondita en 1909 de Aleksandr Sa¶arov
    Refondita en 1991
    Eldonas kaj administras: Halina Gorecka
    Redaktas: Aleksander Kor¼enkov
    Konstantaj kunlaborantoj: Maria Ba¼enova, Boris Kondratjev, Viktor Kulakov, Tatjana Kulakova, Valentin Melnikov, Sergio Pokrovskij, Wolfgang Kirschstein
    Adreso: RU-620077 Jekaterinburg-77, ab. ja. 67, Ruslando
    Telefono: (3432) 104503
    Telefakso: (3432) 775252 Esperanto 104503
    Elektronika adreso: sezonoj@mail.ru
    Hejmpaøo: http:/www.sezonoj.itgo.com
    Abontarifo por 2000:
        -- Internacia tarifo: 22 eýroj 24 usonaj dolaroj
        -- Orienteýropa tarifo: 15 usonaj dolaroj
        -- Ruslanda tarifo: 135 ruslandaj rubloj
        -- Aerpoþta aldono: 4 eýroj aý usonaj dolaroj
    Konto æe UEA: avko-u
    Recenzoj. Bonvolu sendi du ekzemplerojn de la recenzota libro, kasedo, disko k. a. al la redakcia adreso.
    Eldonkvanto: 500 ekzempleroj
    Elektronika eldono: Abonebla æe nia elektronika adreso kontraý 10 usonaj dolaroj
    Anonctarifo:
        -- Plena paøo: 100 EUR (1000 rub.)
        -- Duona paøo: 60 EUR (600 rub.)
        -- Kvarona paøo: 35 EUR (350 rub.)
        -- Okona paøo: 20 EUR (200 rub.)
        -- Malpligrandaj: 0.50 EUR aý 5 rubloj por 1 cm²
        -- Kovrilpaøa anonco, kun aldono de plia koloro, kostas duoble.
    Triona rabato por ripeto en la sekva numero.
    Donacoj. La donacoj estas danke akceptataj æe la redakcia adreso (ruslandaj rubloj) aý æe nia konto avko-u æe UEA (devizoj).
    Oni povas represi kaj traduki materialojn el La Ondo de Esperanto nur kun indiko de la fonto.
    (c) La Ondo de Esperanto, 1999.
    Subtitolo