Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

William Auld (Gimelli)William Auld. 75 jaroj: Aŭtobiografio, poemoj, bibliografio / Redaktis Aleksander Korĵenkov. — Jekaterinburg: Sezonoj, 1999. — 48 paĝoj + 8 paĝoj (fotoj).

Prefaco

El mia kabineto estis la rubriko, kiun mi havis dum 1953–55 en Heroldo de Esperanto, kaj foje mi amuzis la legantojn per Notoj por mia biografionto (cetere, troveblaj en Pajleroj kaj stoploj), kiujn bonvolu legi ĉi-sube:
Mi legis lastatempe, en recenzo pri biografio de konata poeto: “Ni scias per liaj leteroj, ke Rilke estis singarda kaj evitema amanto; tamen li profunde komprenis la amon.”

Mi supozas, ke unu el la avantaĝoj de tio, ke mi verkas internacilingve, estas, ke tre verŝajne neniu post mia morto legos miajn leterojn kun aŭ sen la celo fari asertojn pri mia karaktero. (Tia persono konstatus ĉefe, ke mi estas tre vortŝpara kaj malakurata korespondanto.)

Unue, eĉ se mi fariĝus la plej grandioza internacilingva poeto, la internacilingva publiko ĝenerale ne konstatus tion, nek interesiĝus pri la fakto.

Due, eĉ tiuj, kiuj konus mian nomon, ne legus miajn poemojn.

Trie, eĉ tiuj malmultaj, kiuj legus ilin, tute ne koncernus sin pri la homo, kiu verkis ilin.

La du-tri esceptuloj verŝajne jam konas min persone, kaj scias, ke mia karaktero estas sufiĉe seninteresa.

La supraj faktoj, kvankam vere iom ĝenaj dum mia vivo, post mia morto certe ĝojigos min. Estus tre bele, se ankoraŭ nenaskitaj generacioj pilgrimus al mia tombo, se mia nomo estus menciata en ĉiuj kulturaj rondoj de la internacilingva movado — aŭ en la lernejoj de la tuta mondo, se nia afero jam venkis —, se iu nekonata junulo legus miajn poemojn adorante kaj inspirate antaŭ ol sin turni denove al daŭrigo de sia poezia laboro; sed aliflanke mi ne povus ripozi en paco, se mi scius, ke seriozmienaj esplorantoj trafosas miajn aferojn — leterojn, taglibrojn, poemojn, artikolojn — por anonci profesore al furoravida publiko: “Malgraŭ lia eterna temo, li estis eŭnuka”; aŭ: “Kvankam li aspektis tre vira, lia edzino lin ofte batis.”

Post la apero de Kvaropo, mi jam iomete konstatis, ke la plej bonintencaj legantoj povas atingi plej malpravajn konkludojn. Al pli ol unu tre afabla korespondanto, kiu laŭdis miajn poemojn kaj poste petis la adreson de f-ino “Anna”, mi devis klarigi, ke, se ie ekzistas tia persono, mi devos akuzi ŝin pri plagiato kaj lezo de kopirajto, ĉar mia Anna estas nur simbolo — eĉ ne simbolo de persono, sed simbolo de ideo, simbolo de tuta epoko kaj de tuta filozofio. Sed min konsternas la penso, ke iu esploranto povas aserti sen kontraŭdiro: “La originalo de Anna estis iu f-ino X, kiun Auld ofte vizitis dum la jaro 19…” — tio min tremigas, eĉ se tiam mia edzino jam ne povos bati min pro liaj fuŝasertoj.

Aliflanke, se ekzemplero de lia traktato-biografio atingus la elizeajn kampojn, mi certe ĉerpus el ĝi tre multe da amuzo. Ĉar mi kiel eble plej malmulte skribas leterojn, kaj tute ne taglibron, mia biografiisto sin turnus por siaj “faktoj” ĉefe al miaj poemoj, kaj el tiu fonto, kian malĝustan karakteron li povus konstrui por mi!

Ĉar jen la sekreto de miaj verkoj: multaj poetoj “ĝeneraligas siajn personajn spertojn”; mi, kontraŭe, personigas miajn ĝeneralajn spertojn.

Mi estas observanto, ne partoprenanto. Miaj poemoj estas simbolismaj, filozofiaj. Sekve, kara biografionto, kiu feliĉe ne ekzistos, ili malmulte helpos vin kompreni miajn agojn.

Estas do bone, ke la internacilingva publiko ne interesiĝas pri sia literaturo, ankaŭ ne pri siaj verkistoj. Neniu publiko tiel rapide forgesas siajn verkistojn.

Tio ŝajnis al mi sufiĉa, sed rusa ĵurnalisto kaj eldonisto Aleksander Korĵenkov dum tri jaroj sisteme sieĝis min, persvadante ke mi verku iom pri mia vivo. Kvankam mi plu opinias, ke mia vivo ne estas speciale interesa ekster miaj familia kaj amika rondo, mi fine kapitulaciis, ĉar mirigis min ke — anstataŭ forgesi ilin — oni plu legas (kaj aĉetas!) miajn verkojn, kaj deziras scii pri mi pli multe ol diras la antaŭparoloj. Sciante mian nerapideman karakteron, Aleksander venis mem al Skotlando kun magnetofoneto, kaj la 17an de februaro en Scottish Churches House de Dunblane, okazis la registrado. Tiu ĉi volumeto krom la registrita teksto (kiun mi iomete korektis) enhavas ankaŭ fotojn el mia arkivo kaj poemojn, kiujn mi mem elektis.

William Auld


Al la librokatalogo