ESPERANTAJ LIBROJ EL RUSLANDO

Libroj de Sezonoj kaj Ruslanda Esperantisto

Ĉi tiu tema katalogo enhavas la librojn, kiujn eldonis Sezonoj kaj Ruslanda Esperantisto. Krome, en nia retejo estas konsultebla ankaŭ la kompleta kronologia listo. Legu ankaŭ la iom malnovan intervjuon kun Halina Gorecka pri nia eldonado.

Se vi volas aĉeti iu(j)n el niaj libro(j), bonvolu konsulti nian prezliston, kiu enhavas nur la librojn kiujn ni nun vendas. La tema katalogo entenas ankaŭ elĉerpitajn librojn.

Aktualigita la 16an de julio 2019


ORIGINALA BELETRO

Baza Literatura KrestomatioBaza Literatura Krestomatio (2019)
Kompilis Vilmos Benczik, István Ertl, Aleksander Korĵenkov, Russ Williams
368 paĝoj. Bindita. Prezo: 27 eŭroj

Baza Literatura Krestomatio (BLK) estis unue eldonita en 1979 kiel, laŭ la klarigo de ĝia redaktoro Vilmos Benczik, “literatura minimumo en la esperantista kultura komunumo”. Ĝi entenis 134 prozajn kaj poeziajn tekstojn de 59 aŭtoroj. La tri eldonoj de BLK (1979, 1982, 1986) delonge elĉerpiĝis. Kun afabla permeso de V. Benczik la eldonejo “Sezonoj” (Kaliningrado, Ruslando) kunlabore kun Litova Esperanto-Asocio pretigis la kvaran eldonon. Danke al aldono de pluraj verkoj aperintaj post 1979 la nova eldono de BLK enhavas 199 tekstojn de 82 aŭtoroj.

Detalaj informoj pri BLK

ZigzageGafur Gazizi. Zigzage (1986)
24 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

La unua originala poemaro de baŝkira poeto, unu el la “kvartetanoj”. Zigzage estas ankaŭ la unua beletra “samizdata” volumo de Sezonoj. La poemojn de Gazizi karakterizas fajna verstekniko kaj aparta muzikeco.

Miĥail Korotkov. Homo, kiu mortigis (1988)
87 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

16 originalaj scienc-fikciaj noveloj de siberia verkisto Miĥail Korotkov. Kelkaj el la noveloj aperis ankaŭ itale, rumane, ruse kaj slovake. La bona lingvosento kaj vigla konversacia stilo ebligas al Korotkov donaci al la esperantistoj atentokaptan novelaron, kion oni povas konstati laŭ la titola rakonto verkita en 1985.

KvartetoKvarteto (1996)
Originalaj poemoj de kvar modernaj ruslandaj esperantistaj poetoj
Enkonduko de William Auld
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 6 eŭroj

Viktor Ĉaldajev, Gafur Gazizi, Alen Kris kaj Nikolai Lozgaĉev en la jaroj 1980aj aktive kunlaboris en la almanako Sezonoj. La antologieto de la kvar tute malsamaj poetoj, laŭ William Auld, estas “serioza riĉigo de nia literaturo”.

Konatiĝu kun la kvartetanoj per elektitaj poemoj el la poemaro.

Recenzo de Valentin Melnikov

Nikolao Ķurzēns. El “Mia spektro” (1987)
30 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

La poemaro estas la unua parto (Originalaj poemoj de N.Ķurzēns) de la kanada eldono de Mia spektro (1985). Unu el la plej unikaj (kaj eble la plej pesimisma) voĉoj en la Esperanta poezio. La reeldono estas farita kun permeso de la editoro.

Liro: Poezia antologieto. 1982–2002 (2003)
Kompilis Aleksander Korĵenkov
24 paĝoj. Vinktita. Prezo: 2 euroj

Ekde 1982 regule okazas literatura konkurso Liro, ĉiam kun branĉo Originala poezio. Kvankam ne ĉiuj ricevitaj poemoj estas senriproĉaj lingve kaj literature, pluraj el ili meritas diskonigon — tion ni faras per ĉi tiu kolekto, kun poemoj de, interalie, Grigorij Arosev, Lucija Borčić, Gafur Gazizi, Marie-France Conde Rey, Viktor Ĉaldajev, Miĥail Giŝpling, Anja Karkiainen, Valentin Melnikov, Tomislav Mitrović, Petro Palivoda, Aleksandr Parfentjev, Benoît Philippe, Nicolino Rossi kaj aliaj poetoj.

Nikolai Lozgaĉev. La tago del eterno (1987)
44 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

Debuta poemaro de la multfaceta artisto. Multaj el la poemoj de Lozgaĉev poste reaperis en Kvarteto. En la poezia kreado lin ofte gvidas la inĝenia eksperimentado semantika, morfologia kaj metrika, apogita al tradiciaj versformoj.

Nikolai Lozgaĉev. Sur tranĉrando de ponard' (1998)
24 paĝoj, ilustrita. Vinktita. Prezo: 2 eŭroj

La volumeto Sur tranĉrando de ponard' aperis omaĝe al la elstara ruslanda esperantisto Nikolai Lozgaĉev, kiu forpasis la 4an de aŭgusto 1998.
La volumon malfermas omaĝa poemo de Alen Kris — samkvartetano de Nikolai. Kelkajn paĝojn okupas la aŭtobiografiaj skizoj, kiujn Nikolai preparis en la jaro 1992 post sia prezidantiĝo en la Ruslanda Esperanto-Asocio.
La 15 originale verkitaj poemoj estas ĉerpitaj el La tago del eterno, Kvarteto kaj Literatura Foiro. Nikolai multe tradukis el la rusa poezio, kaj en la nuna libro aperas liaj tradukoj el Bella Aĥmadulina, Konstantin Baljmont, Valerij Brjusov, Iosif Brodskij, Velimir Ĥlebnikov, Miĥail Lermontov, Aleksandr Puŝkin, Igorj Severjanin, Fjodor Tjutĉev, Aleksej K. Tolstoj kaj Vladimir Vysockij.

Nemere. Serpentoj en la putoIstván Nemere. Serpentoj en la puto (2009)
184 paĝoj. Bindita. Prezo: 18 eŭroj

Serpentoj en la puto estas moderna romano pri la terorismo, rilatanta al Al-Kaida. La historio okazas en nuntempa okcidenteŭropa grandurbo nenomita, kie la islamaj teroristoj provas prepari grandan atencon. Ni ekscias, kiamaniere la teroristoj instruas kaj ideologie, psiĥologie efikas al la adeptoj, por ke ili eksplodigu sin mem. Sed la policistoj estas same fanatikaj, kiel la teroristoj, kaj en ĉi tiu milito neniu timas riski sian vivon.
Samtempe vivas en la urbo aliaj araboj. Unu el ili estas studento Omar Hamdi. Omar hazarde renkontiĝas kun Isabel, kiu, tute neatendite, estas... Sed ĉi tie komenciĝas la romano mem. Jen romano atentostreĉa, en kiu eĉ sur la lastaj paĝoj okazos surprizoj.

Vizitantoj de nia retejo povis eklegi la romanon kelkajn monatojn antaŭ la eldono. Entute, ĉi tie aperis — iom post iom — du partoj (el la ses), kiuj okupas sesdek paĝojn en la libroforma eldono.

Samideanoj (kovrilo de Serge Sire)Samideanoj (2006)
Kompilis kaj antaŭparolis Aleksander Korĵenkov
Serio Legu kaj lernu. Volumo 2
80 paĝoj. Bindita. Prezo: 7,50 eŭroj

Samideanoj estas la dua volumo en la serio Legu kaj Lernu, kiun Sezonoj eldonas por novaj esperantistoj kaj por tiuj, kiuj ne kuraĝas eklegi grandajn romanojn. Samideanoj enhavas pli ol dudek humurajn kaj satirajn novelojn kaj rakontojn pri Esperanto kaj pri esperantistoj. Ilin verkis aŭtoroj klasikaj (Vasilij Devjatnin, Raymond Schwartz, Julio Baghy, Izrael Lejzerowicz, Jean Forge, Louis Beaucaire k.a.) kaj nuntempaj (i.a. Spomenka Štimec, Sten Johansson, David K. Jordan, Sabine Trenner, Jorge Camacho, Trevor Steele, Liven Dek). La libron kompilis Aleksander Korĵenkov. La belan kovrilpaĝon kreis Serge Sire.

Pli pri Samideanoj
Recenzo de Paul Gubbins

Ljusjka BencViktor Sapoĵnikov. Ljusjka Benc (1992)
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 3 eŭroj

En la volumo aperas pluraj humuraĵoj kaj satiroj de la siberia verkisto Viktor Sapoĵnikov, aperintaj pli frue en la legenda samizdata almanako Sezonoj. La verkoj de la siberiano, en kiuj sukcese kunekzistas realaj faktoj, fantazioj, literaturaj reminiscencoj kaj elementoj de pastiĉo, estis tre ŝatataj de la legantaro en Sovetunio, sed nur malmultaj alilandanoj konas ilin.

Kelkaj frazoj de Sapoĵnikov jam delonge proverbiĝis, ekzemple: “La verkisto eĉ komon neniam metas sen kaŝita senco”; “Pro la totala ĝentileco ni petas, eĉ kiam ni rajtas postuli.”

Kelkaj humuraĵetoj de Sapoĵnikov.

Steele. DiverskoloreTrevor Steele. Diverskolore (2005)
112 paĝoj. Bindita. Prezo: 10 eŭroj

Diverskolore estas titolo de originala novelaro-esearo de Trevor Steele. Ĝi konsistas el kvin partoj:
  • Koloroj de Hindio
  • Koloroj de aliaj landoj
  • Recenze/reage
  • Koloroj de la infanaĝo
  • Noveloj

Kelkaj tekstoj pli frue aperis en Esperantaj gazetoj, ankaŭ en La Ondo de Esperanto. La libro havas plurkoloran kovrilon — tute konvene al la titolo.

Recenzoj de Sten Johansson kaj de Valentin Melnikov

Vladimir Varankin. Metropoliteno (1992)
264 paĝoj. Malmole bindita. Prezo: 7 eŭroj

Klasika romano de la sovetia verkisto, pereinta en la stalina epoko. Juna sovetia inĝeniero Vitalij Zorin venis en Berlinon por studi konstruadon de metropoliteno. Li partoprenas en klasbatalo de germanaj komunistoj kaj samtempe verkas aŭtobiografian romanon pri la vivo en la komunisma Moskvo. La eldono de Sezonoj estas provizita per detala komentario kaj analizo de la lingvo de la romano. Zorga redaktado permesis forigi la plej krudajn faktajn, lingvajn kaj kompostajn erarojn, kiu makulis la paĝojn de la unua (1933) kaj dua (1977) eldonoj.
La eta fragmento el la romano sentigas la etoson de la burokratiĝo en la “ĉefurbo de la monda proletaro”.

Vivo kaj morto de Wiederboren (1998)
Kompilis, prefaco, notoj Aleksander Korĵenkov.
Serio Legu kaj lernu. Volumo 1.
80 paĝoj. Vinktita. Prezo: 5 eŭroj

Originala novelaro “Vivo kaj morto de Wiederboren” estas la unua volumo en la serio Legu kaj Lernu. Ĝi enhavas 12 humurajn kaj satirajn novelojn, kiuj estas verkitaj originale en Esperanto. Inter la aŭtoroj estas William Auld, Lorjak, István Nemere, Reto Rossetti, Viktor Sapoĵnikov, Raymond Schwartz, Sándor Szathmári, Johán Valano kaj aliaj.

Aleksander Korĵenkov, la kompilinto de la antologieto, elektis novelojn kun malkomplika lingvaĵo por ebligi legadon al personoj kun malgranda legosperto en Esperanto. La libron suplementas koncizaj biografietoj de la verkintoj.

Recenzo de Viktor Kudrjavcev

L.-L. Zamenhof. Nova sento (1988)
20 paĝoj. Mimeo. Vinktita. Prezo: 1 eŭro

La antologieto enhavas ĉiujn gravajn originalajn poemojn (krom kelkaj rimitaj mesaĝoj) kaj kelkajn poeziajn tradukojn de la iniciatoro kaj la unua poeto de Esperanto.

Rabatoj

  • 4–10 ekzempleroj 33%
  • 11–20 ekzempleroj 40%
  • Pli ol 20 ekzempleroj 50%
Adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
Telefono: (4012) 656033
Retadreso: sezonoj@kanet.ru
UEA-konto: avko-u

Hejmo