Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8).

Viktor SapozhnikovHumuraĵetoj de Viktor Sapoĵnikov

El la libro Ljusjka Benc (Jekaterinburg: Sezonoj, 1992)


LUMBILDIT'

Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkontiĝo okazanta en konata orientsovetia urbo, sed veninte en la palacon indikitan en la invitilo mi estis tre agrable surprizita, ĉar deĵoranto atendis min. Li eĉ proponis al mi sian poŝtukon, ke mi viŝu la ŝvitan vizaĝon. La viŝtuko strange odoris: “similas kloroformon” — mi sukcesis pensi antaŭ la sveno…

— Rekonsciiĝis, ĉu? — senpacience demandis iu vira voĉo.

Strabinte, mi ekvidis kelkiom da homoj, lacaj kaj desperintaj, kiuj fikse rigardis la malgrandan ekranon antaŭ si.

— Kio? Kio okazas? — mi nerve demandis.

— Mi ĝojas inviti vin al la slajdvespero. Tuj estos prezentitaj tre interesaj slajdoj pri la pasintjara Fola Rinocero.

— Hm, jes… Tiel devas esti. — mi rememoris la programon de tiu ĉi renkonto. — Ja oni ĉiam faras tiel. Kutima afero. Kial do mi ne pli prokrastis mian venon?

La responsuloj ŝargis la aparaton kaj stariĝis ĉe la pordo, ke la ĉeestantoj ne povu fuĝi. Do, mi estis devigita ree toleri la kretenajn bildojn. Mi ekvidis starantajn, sidantajn, naĝantajn, kuŝantajn, predikantajn kaj precipe manĝantajn apenaŭ konatajn homojn. Post horduono iu sovaĝe ekkriis kaj aŭdiĝis obtuza bruo de falo.

— Ĉiuj restu surloke! — tondris vira voĉo.

Iu ŝaltis lumon. La unua montristo kuŝis sur la planko palvizaĝe. Ŝajnis, ke li ne plu spiras.

— Tuj mi al vi montros slajdojn pri la OSER en Omsk, — anoncis nekonata al mi blujaka barbuleto ĝoje frotanta al si la manojn. —Forŝaltu la lumon.

Sur la ekrano mi neatendite ekvidis Taŝkenton.

— Komploto, perfido! — histerie kriis la barbulo, — estas ne niaj slajdoj!

— Jes ja, ne viaj, estimato. — diris orientaspekta junulo, kiam la lumo estis ree funkciigita.

La barbulo avide kaptis aerporcion kaj glutis ĝin ne povante eĉ bleketi.

— Tuj mi demonstros, — la mezaziano emfaze paŭzis antaŭ la grava sciigo, — ĉion pri la taŝkenta tendaro. — kaj li montris al la mirigitaj spektatoroj ses slajdoskatolegojn.

Sed estis vidigita nenio, ĉar la aparato subite elĵetis bluan fajron, blindiginte ĉiujn. Ekregis plena mallumo kaj tumulto.

— Donu la manon, — mi ekaŭdis virinan voĉeton. — kaj sekvu min. Mi havas la ŝlosilon de la dua pordo. Al diablo ilian tedaĵon.

La mistera savinto estis linda junulino. Bela. Kaj ŝi ne lasis la manon ridetante kaj okulumante per tiaj okuloj… per tiaj okuloj… La okuloj vokis min, kaj mi piedpinte sekvis la knabinon.

Ni eniris en iun ĉambron. Ŝi ŝaltis la lumon kaj riglis la pordon.

— Ĉu estas studĉambro? — mi embarasite demandis.

— Jes! Kaj nia por la tuta nokto.

— Bone, mi ja ne sukcesis enhoteliĝi.

— Kaj ne necesas, — ŝi flustris per la tono, kvazaŭ ŝi admonus hundon por poste ĝin kapti. — Dum la tuta nokto ni spektos slajdojn pri la tjumena tendaro.

Feliĉe, la ĉambro situis nur en la dua etaĝo. Nun mi preskaŭ ne lamas, sed ne estas certa, ke mia salto ne estis slajdigita…

(1984)


TURISTIT'

Mi malfruis al la komenco de la tradicia renkonto okazanta en konata orientsovetia urbo, kaj veninte en la palacon indikitan en la invitilo mi estis malagrable surprizita, ĉar deĵoranto montris mian ŝarĝkvoton: dorsosako, sako kaj saketo. Kaj fine li enmanigis al mi gitaron. “Ĉu por ŝak' aŭ kartludo?” — embarasiĝis mi, ĉar el mia sperto konis, ke hurli pli-malpli agorde kun tiu muzikilo kapablas neniu el la ĉeestantoj.

— Pli vigle, pli vigle, gekamaradoj, — urĝis la responsulino — ni komencu nian piedmarŝon dediĉitan al la Turista Tago… aplikante… nu, ĝi estas lanĉita… ligita… ni subtenu la Movadon ankaŭ per nia moderna ripoztago en la sino de l'naturo… Kion, karulo? — ŝi alkriis min rimarkinte mian kaŝrigardon al la subtabla spaco. — Ne, ne… vi partoprenos, kaj ne pepu prefere!

Ni ekmarŝis…

Kaj marŝis ade tra la benzina haladzo, sufoko, varmego. En la regula, maŝinsimila ritmo dronis deziro paroli, babili kaj eĉ pensi. Nur obseda fantazio pri la freŝa akvo… biero… suko stampis la vizaĝojn de l'marŝantoj. Mi kredis jam, ke en mia soifo dronos ne nur la movado, sed ankaŭ la lingvo mem, kiam avanisto siblis: “rivero”.

Vere. Serpentumas la rivereto depost granda obstaklo; korpo ĉe korpo, premamase abundas svarme la… e-e… la plejparte supergrasaj, misformaj dikventruloj ambaŭseksaj. Senseksaj, sed ne malpli diversspecaj aŭtoj kaj motorcikloj parade baras la vojon, ĉar la tuta koto desur ĝi estis jam forlavita en la riveron. Pri tio atestas la buntaj strioj de naftoprodukto en la ĝenerale griza akvo. Supre apudvilaĝa brutaro kraĉanta salivon sensoifiĝas kun videbla abomeno. Du oldulinoj en bankostumoj el la pasinta jarcento uzante lavpulvoron banas favan hundon, dum ilia kunulo dronigas la idaron de tiu hundaĉo.

Apude, sen demeti la kalsonon, supozeble ne lavitan ekde la unua mondmilito, ĝin purigas per sablo, nubmiena, “hip”-aspekta kadukulo. Du patrinoj elkakigas siajn bebojn voĉe helpante al ili: “k-ka-ka… karulĉjo… k-ka-ka”. Tie kaj tie en la akvo staras figuroj ŝajnigantaj sin scivoli pri la ĉielo, sed tro streĉitaj korpoj atestas pri rapida ellaso de urino. Vomas, gargaras la gorĝojn kaj ree vomas kompanio, kies vinprovizo sufiĉus por la tuta homamaso, kiu, memkompreneble, ankaŭ ne suferas pro manko de alkoholaĵo…

La responsulo geste montris tereneton, kaj kun krio: “Subtenu nin la Movado” ni enpenetriĝis en la amason. Mi firme decidis subteni la Movadon disde la rivereto. Ankaŭ la ideo efektivigi nome esperantan programon pruviĝis blaga.

Nur malfrue vespere, kiam tavolo el organika insekto miksita kun la propra sango kaj ŝvito estiĝis tiel dika, ke ĝi eĉ malhelpis juki la vunditan haŭton, mi proksimiĝis al la rivero. M…m…m… flosas duon- kaj mortaj fiŝoj, boteloj, saketoj, panpecoj, kolbas-cep-brasik-pecetoj… La odoraĉo atakis min. Kurbiĝinte mi kaŭris kaj ekvomis.

(1985)


EKSTERLANDIT'

Ĉi foje mi malfruis viziti necesojn kaj bum! — la urino batefikis la kapon naskante absurdan por mi ideon — viziti eksterlandon. Nome Pollandon por partopreni en la Jubilea Kongreso. Por rustikulo, kia mi, la ideo vere makabras. Du sekundojn mi arde luktis kontraŭ ĝi por fine fali senglore venkita. La ideo plene obsedis min. Do, mi vizitis komitaton de komsomolo kaj anoncis min pretendanto por la eksterlanda vojaĝo. “Bone” — oni konsentis — “Jen, prenu formularon kaj:
1. Precize respondu ĉiujn demandojn;
2. Skribu la biografion;
3. Tajpu (nur tajpu) karakterizaĵon kun subskriboj de la estro, sindikatestro, partia funkciulo, tiu de la komsomolo;
4. Algluu foton. Tie ĉi;
5. Partoprenu medicinan esploradon de via sanstato, kies atesto finkompletigos la formularon.
Do, sukcesojn, adiaŭ”.

— Dankon. Ĝis revid'… — mi kriis jam kurante polikliniken, kie mi enviciĝis kaj jam post du horoj sciiĝis, ke mi staris ne en tiu vico. Se mi volas viziti eksterlandon, mi, antaŭ ĉio, devas viziti la ĉefkuraciston, kiu akceptas en la 5a kabineto. Kiun kabineton mi trafis post multe malpli longa starado por tie ekscii, ke sen mia ambulanca karto, mi ne estos akceptita, kaj la karton mi devis ricevi ĝuste en la registrejo el kie mi venis post nura duhora starado por sciiĝi, ke devas reveni reen por ricevi la sciigon, ke la karton oni donos post vizito de la 5a kabineto se mi jam vizitis la registrejon. Aŭ kabineton. La kvinan. Eble post la kvina el-en-kabinetiĝo mi kriis: “Fraŭlino. Mi estas jam en la kabineto. Bonvolu doni la karton”.

— Ne kriaĉu ĉi tie, — min severe admonis la kuracisto kaj prenis telefon-aŭskultilon. — Ninjo, alportu lian karton… okupita?.. Nu, donu al li, li mem alportos.

— Mi ne rajtas doni la karton, en la manojn de paciento — mi ricevis lecionon en la registrejo.

— Ŝi ne donas al mi la karton, — mi kriis kabineten kaj tuj ricevis… ne, ne la karton, sed la plej lastan averton. Ankaŭ la karton, sed ne mi. La kuracisto ricevis.

Uf-f…

En la kvina kabineto mi ricevis kvin kuponojn, laŭ kiuj devis doni por analizo miajn sangon, fekaĵon, urinon, ŝmiraĵon kaj ankoraŭ unufoje sangon. Ĝuste tiujn vortojn mi parkerigis marŝante hejmen, ne sen miro cerbumante: kial mi devas dufoje doni sangon, sed ne urinon? Kulpas ja ĝuste la lasta… Cetere, ĝuste tiun elementon de mia korpo oni malakceptis en la sekva tago ĉar en tiu malbenita likvaĵo muŝeto dronis. Aŭ blato. Mi ne kompetentas pri insektoj, sed kompense mi iĝis starantisto. Preskaŭ profesia. Hardita sufiĉe por ne aspekti kiel psikopato dancanta en la vico kvazaŭ diservante ŝamane. Ne… mi legis #IPacon#D kaj babilis pri la ekstera politiko kun samsortanoj.

Reaperinte en la kvina kabineto post unu semajno mi triumfe prezentis rezultojn kaj ricevis ŝmacaplaŭdon de la lipoj kuracistaj. “Nun vi rajtas viziti rentgenkabineton, kardiologian kabineton, konatiĝi kun dentisto, okulisto, psikisto, …isto, …isto…” — haste mi kalkulis 16 istojn.

— Pardonon, — mi provis repliki. — Mi ja volas viziti nur Pollandon… belan etan landon, sed ne la kosman spacon… Estas pli facile trafi Lunon ol…

— Klare — mi flustris kaj reaperis en la sama kabineto post plia semajno kun dika dosiero por prezenti ĝin al speciala komisiono el kvar kuracistoj. Ili konstatis min absolute sana, delikate preteratentante tremon de la manoj, enorman palecon, kontraŭvolajn grimacojn kaj tikon de la dekstra palpebro.

— Feliĉan vojon — deziris al mi la komisionestro. “Al kadavrejo” —mi silente aldonis kaj prenis vojon kalvarian por esti krucumata en la aŭtobiografio, kiu ja postulis tiom da scioj pri mi mem kaj la parencoj, ke mi devis viziti eĉ la paroĥan dokumentejon.

Por kompletigi la ricevitajn sciojn mi verkis karakterizaĵon kaj transdonis ĝin al la ĉefo por subskribi. “Kiu estas tiu anĝelo?” —la ĉefo demandis. Sed tiu anĝelo jam flugis, teron ne sentante, al la komitato por prezenti la plenigitan formularon, kaj kie li ankoraŭ longe-longe ne sentis grundon subpiede, ĉar ĝuste tie li eksciis, ke la formularo ne plu validas, pro kio li devas komenci de la komenco.

(Paŭzo por relego)
La sekva formularo ne perdis la validecon antaŭ prezento, kaj mi estis gratulita okaze de enlistigo en la grupon, kiu grupo post tri tagoj ekveturos tra pluraj urboj de Pollando.

— Mi ne estas pluraj landoj en la sana kabineto de la kvina avangardo! — mi kriis.

— Nu, ne estu tiom kaprica, — admonis min la responsulo. — Ja Pollando estas Pollando eĉ en Afriko, ĉu ne? Mi proponas al vi nek Greklandon, nek Finnlandon, se vi insistas pri Warszawa kaj via… tiu… e… ek… speranto… preferu adresi al la metropolo. Ni ĉi tie pri tio ne kompetentas.

(Paŭzo por returni la paĝon kaj legi pri la formularo. Nur ne konfuzu la vicon, ĉar en la vico devas regi la bona ordo, ĉu ne?)

(1987)


EBRIA LUDO

Par' la mento. Aspektas france sufiĉe. Par' lamento. Para lamento. Lamentas la paro. Lamantas. Ambaŭ. La ŝtato kaj demokrato. Kunsidas. Kun si das ist das? Psikoza in' for' maca. Vir' for' maca. Vir' for maĉa. Inoj for. Inoj mankas. Kaj prave. Esti de puto-ita-ina — ĉu indas? Ne. Kunsido-koksido de supera sufera soveto-ŝoveto de guto post guto gudre gudronas konscion. Kia konversacio! Iga konverte. Kiel rublo. Kiam? Kiu respondos? Ĉu komunistoj? Ĉu onistoj? Ĉu nistoj? Ĉu istoj? Ĉu “stoj”? Nu staras. Ĉiuj. Aras ŝafe. Senemocie. Senkonscie. Pro la manko de kolbaso. Kolo basas sed oni — libero. Aŭ libelo. Pri kio temas? Emas vojaĝi — “motaj”… — moto al nekrologo. Kia logo esti libelo. Belo. Privata. Pri vato. Pri vato kio? Uzino? Zina? Ino? No, karaj leĝodo… lego donantoj… Legaĵo ne mankas: konstuporsticio, konskripcio, k.c. K.C. — la vokalojn mem trovu. K.s. Komunista serio. Ĉu finiĝis? Iĝis fina. Baldaŭ. Nur por kiuj? Babilado? Lada babo. Lada. Ne ruma. Eĉ Rumanio eksplodis. Ne Rusio. Ruzio stagnas. Demokrako nur okazis. Kilogramo da streĉo. Neninde. Amendas konstipe konstitucion. A-mendas. Malmendas. Mendi — la valuto mankas. La mon' do ridas, sed ne pagas pro spektaklo. La mon' do ne pagiĝas kapitalisme. Kapo ita al ismo spite. Eĉ tro. Mem pri vatu. Aĉetu inon. Zinon. Uzinon. Kuzinon. Kurioze — ni henu. Ĝis ekstremo. Eks treme. Estu ni eks tremistoj. Istoj de tremo ekse. Ek! se oni permesos… per meso. Kun kandelo-kandalo. Meso permesata. Perme sata. Re-legio re venas. Revigi narkote, kote. Por sklavigi spiriton. Spiras ite kul turo. Helpo necesas. De put itoj ekscese a larmas. Plorinde. Sed la larmoj ne plu flu as. Is iam, sed finiĝis. Nu, henu. Se venis por voĉdoni, pro poni, pro koni, pro oni silentu. Oni organiziĝis. Krimuloj. Mafiozoj. Koopere. Aperis kun statuto. Lege time. Legas. Timas. Ĉiam ŝtato rabis, sed jen — novaĵo. Tute nova imposto, ĉu? Poste kiu kvitancos? Kvikas vi bele. Eĉ sabate sabote botoj sur viaj piedoj — ne en vendejo. La ejo vakas samkiel iel cerbejo kia? Kies? Ies ne. Elektitoj sekvas. Seke. Senemocie. Emanacio vi estas. De puto. Putitoj elektis. Por si kaj idoj. Putidoj. Inoj ne mankas fari idojn. Maldeficito. Malmanku. Sufiĉu. S.U. fi, ĉu? Ĉu vi ne? Ĉu vine? Ebrie. Sed kies kapo doloras? Mia sendube. Jam morgaŭ. Morgaŭ morge morgana fatas. Latine. Latino fi n'.

(1990)


KELKLINIE

ESPERANTO EN MARĈO

La avangardo de la Movado jam transmarŝis Esperantujon kaj perdiĝis en ceteraj lingvujoj.

Ĉiujare el la marŝo ne revenas al siaj edzinoj kvin viroj k du virinoj al siaj edzoj.

Kial do marŝi, se la Interna Ideo de la Internacia Helpa Artefarita Lingvo Esperanto tutegale venkos? — tiel rezonas pluraj esperantistoj.

Pli ol tricent esperantistojn edukis la klubo Levo. Triopo restis kaj plu faras la samon.

“Ĉiu kunveno kun gastoj-neesperantistoj!”. Sub tiu slogano vivas kaj aktivas la klubo Mevo ne ĝenanta la neesperantistajn gastojn; ĉiuj bele parolas gepatrolingve.

La artefarita lingvo Esperanto postulas artefaritajn rimedojn — opinias la fama norda esperantisto D.Sugajev. Kompilante raportojn k artikolojn li ĉiam mencias pri 50 - 60 personoj anstataŭ 5 - 6.

Ege interese disvastigas la Internacian Lingvon k-do Blovkin. Preninte po 10 rublojn de la estontaj kursanoj li ŝanĝas la urbon… “Vasta estas nia land'” — li murmuras vojaĝante.

Nur individua laboro estas fruktodona. Tion kredas Tjapkin. Veninte hejmen al kursano li montras lernolibron kaj asertas: “Jen la plej facila lingvo, sed ĝian simplecon ne eblas kompreni senbotele”. Kaj palpebrumas.

KONSILOJ AL JUNAJ ESPERANTISTOJ

1. Se el la 26 mil vortoj el la vortaro de E.Bokarev vi uzas nur 26, diru, ke vi finstudis la lingvon antaŭ unu jaro.

2. Se vi ne komprenas prelegon de spertulo, ne sidu ŝtonsimile. Kapbalancu diskrete ĉe la 14a, 29a, 37a, 54a, 63a k 97a minutoj.

3. Iu spertulo demandis vin: ĉu vi havas falton aŭ kaliopon? Ne rapidu kapjesi aŭ nei. Respondu, ke vi forgesis la vortaron en la kotoo.

KONSILOJ AL SPERTULOJ

1. Se el 26 mil vortoj de la menciita vortaro vi uzas jam 260, diru, ke vi komencis traduki romanon.

2. Se vin deprimas manko de esperanta literaturo — verku mem!

3. Faru erarojn! Al la ĉeestantoj estos agrable korekti vin.

PENSOJ KAJ SENTENCOJ

Se en vi dormas genio — prenu de tiu monon pro la dormoloko.

La deziro vivi nur per sia saĝo ĉiam stumblas pro la manko de la lasta.

Senlima estas la bonkoreco de la virinoj — ili pardonas virojn, eĉ kiam tiuj tute ne kulpas.

Se vi ne posedas Esperanton, faru tion plej perfekte.

Estas tre strange: ju pli multe ni varbas samideanojn, des pli malmultaj samideas.

Virina logiko, virina logiko, fi!.. sed la viroj eĉ tian ne havas.

La divorco kostas multe malpli ol la nupto, sed ja valoras multe pli.

Eraru ĝustatempe kaj en ĝusta loko.

Ne ekzistas tiom stulta leganto, por kiu ne eblus skribi eĉ pli stultan libron.

Ĉu vi volas vidi kiel naskiĝas la vero? Nu… ekdisputu kun via ĉefo!

La amiko povas esti falsa, sed la malamiko — neniam.

Jes, plagiato, sed kiom originala! 


Al la librokatalogo