La Kenigsberga Katedralo (Fotis Jelena Chepinoga)La kvara Balta Esperanto-Forumo

21–26 jul 2007, Kaliningrado (Ruslando)

Balta Esperanto-Forumo estas somera renkontiĝo de esperantistoj el la landoj ĉirkaŭ la Balta Maro. Ĝin iniciatis La Ondo de Esperanto kiel kultur-klerigan forumon.

La unua Balta Esperanto-Forumo okazis 14–18 jul 2002 en Kaliningrado; 17–22 jul 2003 sekvis la dua Forumo en Olsztyn (Pollando), kaj la trian 11–17 jul 2004 akceptis Birštonas (Litovio).

La 4a Balta Esperanto-Forumo okazos 21–26 jul 2007 en Kaliningrado.

La urbo

La urbo, historie konata kiel Kenigsbergo, en 2005 festis sian 750-jariĝon, ĉar ĝi estis fondita de kruckavaliroj en 1255 surloke de prusa urbeto Twangste. Inter 1457 kaj 1525 ĝi estis la ĉefurbo de la Kruckavalira Ŝtato, kaj en 1525–1772 — la ĉefurbo de Prusio. En 1772 Kenigsbergo iĝis la ĉefurbo de la provinco Orienta Prusio, kaj tia ĝi restis ĝis 1945, kiam la Potsdama Konferenco likvidis la provincon kaj dividis ĝin inter Pollando kaj Sovetunio. En 1946 la urbo ricevis la nomon Kaliningrado.

La regiono

Kaliningrado estas centro de la plej okcidenta regiono de Ruslando. Ekde 2004 Kaliningrada regiono estas enklavo en la Eŭropa Unio. Norde kaj oriente Kaliningrada regiono havas 200-kilometran limon kun Litovio, la suda limo kun Pollando etendiĝas je 210 kilometroj, en la okcidento de la regiono estas 140-kilometra Balta marbordo. En la regiono loĝas ĉirkaŭ unu miliono da homoj (0,7% de la Ruslanda loĝantaro), el kiuj preskaŭ duono loĝas en Kaliningrado mem. Aliaj grandaj urboj estas Sovetsk (Tilsit), Ĉernjaĥovsk (Insterburg), Baltijsk (Pillau).

La klimato de la regiono estas milda. La plej grandaj riveroj estas Pregola kaj Nemano. En la regiono estas pli ol 38 lagoj kun areo pli ol 10 hektaroj. La plej granda lago estas Vyŝtyneckoe (17,6 km²) kun maksimuma profundeco 54 m. Turistojn logas ĉi tien la riĉa historio de la iama Orienta Prusio, vidindaĵoj de Kenigsbergo-Kaliningrado, banurboj ĉe la maro, unika naturparko en la Kurŝa Terlango.

La datoj

La Forumo okazos inter la 43an Baltaj Esperanto-Tagoj en Šiauliai (Litovio) kaj la festivalo Arta Lumo en Kuopio (Finnlando).

La programo

La Forumo estas dediĉita al la centjariĝo de la organizita Esperanto-movado en Kenigsbergo. Okaze de la jubileo estos organizitaj festa kunveno kaj granda ekspozicio.

Krome okazos pluraj aliaj programeroj, interalie:
 

  • Konatiĝo kun la urbo (la Kenigsberga Katedralo, filozofo Kantio, muzeo de sukceno, urbaj pordegoj, fuortoj, k.a.)
  • Tuttaga ekskurso en la naturparko Kurŝa Terlango
  • Ripozado ĉe la Balta Maro en Svetlogorsk (Rauschen)
  • Folklora vespero
  • Tagmanĝo en tipa rusa restoracio
  • Koncerto de Natalia Striĵnjova kun kantoj de diversaj popoloj (en naciaj lingvoj kaj en Esperanto)
  • Gazetara konferenco
  • Seminario pri la historio, nuntempo kaj estonteco de la urbo kaj la regiono
  • Seminario pri kunlaboro de esperantistoj en baltaj landoj
  • Prelegoj, diskutrondoj kaj atelieroj pri diversaj temoj
  • Kvizo de Marian Zdankowski
  • La Ondo de Esperanto kaj Sezonoj prezentas sin
  • La trafiko

    La urbo estas atingebla trajne (Berlino, Gdansko, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Ĥarjkiv, Homel), avie (Berlino, Varsovio, Minsko, Homel, Moskvo, Sankt-Peterburgo, Jekaterinburg k.a.) kaj buse (el pluraj urboj de Bjelarusio, Estonio, Germanio, Latvio, Litovio, Pollando, Ukrainio). Oni povas veni ankaŭ aŭtomobile.

    Distancoj inter Kaliningrado kaj kelkaj gravaj urboj

    Kaliningrado-Moskvo — 1250 km
    Kaliningrado-Sankt-Peterburgo — 900 km
    Kaliningrado-Vilno — 350 km
    Kaliningrado-Rigo — 390 km
    Kaliningrado-Berlino — 600 km
    Kaliningrado-Varsovio — 400 km

    La forumejo

    La Forumo okazos plejparte en la Kulturpalaco de Maristoj (iam ĝi estis Kenigsberga Borso). Loĝado estos mendebla en la moderpreza hotelo Deima kaj en komunloĝejo. Oni povas mendi pli kostajn hotelojn.

    Kotiztabelo

    Aliĝtempo
    A-landoj
    B-landoj
    Ruslando
    Aliĝo ĝis 1 mar 2007
    €30
    €20
    300 rubloj
    Aliĝo ĝis 1 jul 2007
    €35
    €25
    400 rubloj
    Surloka aliĝo
    €40
    €30
    500 rubloj

    A-landoj: ĉiuj landoj escepte de la landoj B kaj de Ruslando.
    B-landoj: iamaj socialismaj landoj; ĉiuj landoj de Azio (escepte de Israelo, Japanio kaj Koreio), Afriko kaj Latina Ameriko.

    La kotizoj estas pagendaj al UEA-konto baef-u.

    La kotizo rajtigas al partopreno en la programo kaj ricevo de la Forumaj dokumentoj.

    Pollandanoj kaj ruslandanoj petu informojn pri la pagmanieroj.

    Aliĝado

    La aliĝo ne estas repagebla, sed ĝi estas transdonebla al alia persono. Ni alĝustigos la kotizon, kiu ne povos malaltiĝi.

    La aliĝo estos traktata post ricevo de la kotizo kaj de la aliĝilo.

    Aliĝu per plenigo de la aliĝilo papera aŭ reta: http://www.esperanto.org/Ondo/Bef/Aligilo.php

    Vizoj

    Loĝantoj de preskaŭ ĉiuj landoj devas havi ruslandan vizon por eniri en la landon. Civitanoj de Pollando kaj Litovio povas ricevi senpagan ruslandan vizon por viziti Kaliningradan regionon en la ruslandaj konsulejoj en Varsovio, Gdansko, Krakovo, Poznano, Szczecin, Vilno kaj Klaipėda.

    Hotelo Deima sendos al ĉiu aliĝinto el aliaj landoj, kiuj loĝos en la hotelo, invitilon por aranĝi vizon en Ruslanda konsulejo. Por sendi la invitilojn ni devos ricevi la necesajn informojn pri la invitatoj antaŭ la 1a de majo 2007.

    Kontaktoj

    Poŝta adreso: RU-236039 Kaliningrad, ab. ja. 1205, Ruslando
    Telefono: (4012) 656033 (ne antaŭ la 10a horo matene)
    Retpoŝto: sezonoj@gazinter.net, sezonoj@yandex.ru, sezonoj@kanet.ru
    Retpaĝo: http://www.esperanto.org/Ondo/Ind-bef.htm
    Tujmesaĝilo (ICQ): 207-992-210

    B o n v e n o n!


    Indekso pri BEF | Al la ĉefa enirpaĝo