AmikaroOriginala novelo de Paul Gubbins
Ĉiuj konsentis, ke temis pri la plej varma tago — aŭ, pli precize, vespero — de la jaro. Ne necesis televidaj veterprognozoj (kiuj, kiel acerbe rimarkis Don, kutimas kovarde priskribi intan veteron ol aŭguri ontan) por konfirmi la varmegon: ĉiuj sentis ĝin; ĉiuj suferis. La tago — dimanĉo — bonanmatenis jam peze kaj sufoke; la aero pendis senmove, libertempante, sub altaj, blankaj nuberoj, kiuj eble ne estis, sed ellasaĵoj el superflugintaj aviadiloj portantaj feriontojn al landoj eĉ pli diable hejtataj; aŭ eble la aero strikis, rifuzante aerumi; aŭ povis esti, ke ĝi montris jam unuajn spurojn de la malsano Alzheimer kaj forgesis, kio farendas. Kaj krome, dum tago tia, nenio fareblis. Nur, kiel Gŭenda, sopiri pri la oficejo, abomenata kaj prisakrata je ĉiuj aliaj tagoj de la jaro, sed kies klimatizado, aŭ almenaŭ la pria memoro, mokadis, miraĝe, kvazaŭ oazo en sunbakata dezerto. Nur, pro la insistemo de Su, la edzino de Tomas, starigi fajr-rostilon en la ĝardeno kaj, subĉiele tagmanĝonte, kontribui per kolero kaj karbo eĉ pli al la preskaŭ netolerebla temperaturo de ĉi tiu kosma kaldrono somera. Foje, fone aŭdebla, ruliĝis ĉirkaŭ la montoj, kiel radoj de batal-ĉaroj, tondro. Sed la konflikto inter ĉielo kaj tero, pluvo kaj seko, obstine forrestis, tiel ke finfine oni ekdubis, ĉu vere pri tondro temis, aŭ ĉu pri ia duonkaptita deziro, profunda, praa, sed neadekvate esprimita, ĉar tiun tagon ĉia esprimado — eĉ rezignacio — torturis. Do kiam la amikoj — ĉar tiaj ili estis — rendevuis vespere iom antaŭ la sepa ĉe Babs kaj Sam, cele al muzikado, ili ĉiuj jam misagordiĝis. — Mi kredas, — anoncis Tomas, la gitaristo, — ke mi preferus matene provludi. Sabate, ekzemple. Vespere mi ĉiam tro lacas. Samopinias Don, sendube… — A-aj, — elgorĝigis Su, strangolante altan B bemolan, per kiu ŝi ekzercis sian voĉon. — Vi… fu… vi ĉiam tro lacas. Vi ne ĝustatempe ellitiĝus. — Kiu volas vinon? — demandis Babs, pacige, kaj oblikve rigardante al Gŭenda. — La glasoj jam pretas… — Merd', — kriĉis Gŭenda. — Mi forgesis la vinon. Mi scias… jen mia vico kunporti… sed… — Ne gravas, — diris Babs, seke. — Sendube ni havas. Ankaŭ panon kaj fromaĝon. La amikoj kunmuzikis ĉiun duan aŭ trian semajnon. Amatore, ne tro formale; pro tio la vino, manĝetaĵoj, kiujn ili vice portis (almenaŭ teorie), sed neniam Babs kaj Sam, kiuj disponigis al la sesopo — Amikaro, ili baptis sin — sian salonon kun ĝia bela koncert-piano. Supre, en ne plu bezonata dormoĉambro, ĉar la du filinoj jam delonge forflugis, ili tenis la ceteran Amikaro-ekipaĵon — amplifilon, mikrofonojn, muzik-pupitrojn. Kaj estis Sam, helpe de komputilo-programo Sibelius, kiu aranĝis la diversajn kanzonojn laŭ la fortoj, aŭ la malfortoj, de la amikaranoj. Fakte Sam estis la sola trejnita muzikisto en la sesopo (Tomas, juna, gitaris en rokgrupo tamen muzikon ne studis). Male Sam, kiu pasigis kvar jarojn kiel studento ĉe universitata muzikfako, sed neniam vivtenis sin per muziko: laŭprofesie — nun emerito; ili ĉiuj, krom Gŭenda, emeritiĝis — li estis komputilisto. Tamen, kaj tio foje iritis la amikojn (aparte Don, kiu apenaŭ eltenis, kiam fingroj fremdaj — kaj pli talentaj — dancis trans la klavoj de liaj klarneto aŭ saksofono), Sam kapablis ŝajne ĉiun instrumenton ludi; ne nur la pianon, ne nur la blovinstrumentojn de Don, la gitaron de Tomas, sed ankaŭ la fluton de Gŭenda kaj la violonon de Babs. Nur sian voĉon, sian naturan, denaskan muzik-instrumenton, li ne povis kantocele trejni: ĝojis pri tio, iom malice, Su. Ĉiam ili komencis provludi per kanzono, kiun ili ĉiuj bone regis: ero de Dok Pomus kaj Mort Shuman, La lasta danco — ironie, ke per “lastaĵo” ili komenciĝis — kiu perfekte kongruis kun la voĉo de Su kaj kiu enhavis, post la 47a takto-streko, mirinde melodian kaj serpentuman aranĝon por la klarneto de Don, kaj kiu brile ekspluatis la gamon de tiu ĉi plej adaptiĝema instrumento. Sed ĉi-foje, tuj antaŭ la klarneta interveno, Su haltis, plendante, ke Sam tro rapidis. Estas danco, ne pranco, ŝi siblis; sed Sam ŝin ignoris, insistante, ke Tomas denove kaj pli harmonie agordu sian gitaron; dum Don paŭtis pro sia mistrafita klarneta melodio. Ili rekomencis, denove “de la supro”, kiel diris Sam, fiera pri sia muzika fakesprimo, kaj iel atingis la finon; sed La lasta danco rifuzis koketi aŭ kaprici; anstataŭ danci, ĝi peze procesiis. Ĝi ne fleksiĝas, amare diris al si Don, blovante… same miaj fingroj, iom ŝvelintaj pro la varmo. La dua ero, kanzono de Cole Porter, iom pli sukcesis. Sed tuj poste Gŭenda plendis pri la trablovo, kaj petis, ke oni fermu la fenestrojn. — Ĉu vi frenezas? — demandis Su. — En temperaturo tia? — Ne eblas ludi en uragano, — diris Gŭenda. — Miaj notoj preskaŭ forbloviĝis. — Aha, — diris Sam. — Pro tio. Mi aŭdis, kiel ja vi tro malfrue eniris ĉe… — Ne eblas ludi sen trablovo, — atentigis Tomas. — Jam ŝvitegas miaj manoj. Vidu. Kaj, tenante la gitaron inter genuo kaj kubuto, li montris siajn manojn. — Do ni ne fermu, — diris Sam. — Mi konsentas kun Tomas. — Mi esperas, ke viaj najbaroj ne plendos, — grumblis Gŭenda. — Ĉu vi kredas, ke ili volas aŭskulti, sidante… mi ne scias… en siaj ĝardenoj, ĝuante trankvile la vesperan varmon? — Varmegon… — komencis Tomas, kiam, fingromontrante al Gŭenda, erupciis Su. — Ĉu vi kritikas? — ŝi elkraĉis. — Mian voĉon… mian kantadon? Ĉu vi diras, ke mi ne aŭskultindas… ke Amikaro ne aŭskultindas… ke ni kaŝu nin malantaŭ fenestroj kaj kurtenoj, por ke… — Merd', — diris Gŭenda, dummomente senekvilibrigata. — Mi ne… — Memevidente, — daŭrigis Su. — Vin neniu aŭdas. Eĉ se vi fuŝus la tutan eron, neniu scius. Kaj do… — Nu… fluto estas ja fluto, — rezonis Babs. — Ĝi ne estas… ne estas… — Saksofono, — kompletigis Don. — Ĝuste, — danke diris Babs. — Ĝi ne estas saksofono. Kaj do… La frazero pendis en la peza aero kiel politikista promeso neplenumota. Ĉiu, ŝajne, tramaĉis la nerefuteblan veron, ke fluto ne estas saksofono. En la ĉambron penetris la pepado de la murhirundoj, kiuj konstruis neston sub la rando de la tegmento sur — tre lerte — skatolo entenanta la alarmon de la hejma sekureco-ilaro. Aŭdiĝis ankaŭ, de malproksime, la voĉoj de infanoj. — Do… bone, — diris Sam, iom senkonsile. — Ni turnu nin, mi petas, al Fumo. Iom kontraŭvole, kvazaŭ restus aferoj direndaj, la ludontoj traserĉis siajn foliojn por trovi la muzikon. La kanzono Fumo estas am', originale de Jerome Kern kaj Otto Harbach, multe adaptiĝis kaj, dum sia longa historio, prezentiĝis — kaj surdiskiĝis — en unu versio aŭ alia de la plej konataj ĵazistoj. Ankaŭ la versio de Sam — por ne forgesi Sibelius — sekvis ĉi tiun adaptiĝo-tradicion: li komponis ja ambician sed fine realigeblan dueton meze de la ero por violono kaj klarneto; specon de dialogo, dum kiu la melodio apenaŭ rimarkeble fluis de unu instrumento al la alia. Kuraĝe, li enkondukis ĉi tiun dialogon komence de la peco per gitaro- kaj piano-akordoj, tiel ke, kiam la kanzono sukcesis, ĝi brilis; sed kiam la diversaj dialogeroj intermiksiĝis, ĉar la muzikistoj ne sufiĉe atentis la intervenojn de la aliaj, regis kruda kakofonio. Kaj tiel ĉi-foje estis. Komence tro laŭtis la piano, tiel ke la gitaro-akordoj apenaŭ aŭdeblis; la kordoj de la violono, kiel Babs ne tre konvinke pretendis, streĉiĝis pro la varmo kaj do ne kulpas ŝi pri la skrapado; la fingroj de Don, ne nur pufiĝintaj, ŝajne ankaŭ konkretiĝis; dum Su, eble pro la misoj de la akompanantaj instrumentistoj, konfuziĝis kaj, malgraŭ rorita “Jen, do… ek!” de Sam, tute mistrafis la verson pri la ridantaj amikoj, tiel ke la kanzono kolapsis en kolero kaj kulpigoj. — Ho, ve, — diris Sam. — Eble mi devus simpligi la version… aŭ ĉu pli saĝe rezigni pri ĝi? — Rezigni, — diris Gŭenda. — Klare, la kanzono tro komplikas… — Ne la kanzono, — kontraŭis Su. — Mi perfekte povus, se vi laŭtakte ludus. Kaj do ni rezignu ne pri la kanzono sed pri la… — Ni rezignu, — diris Babs trankvile, sed firme, — pri niaj vestaĵoj. — Pri kio… ? — demandis Tomas, kiu iom surdis, pro troa elmetado kiel juna gitaristo al superamplifilata rokmuziko. — Pri niaj vestaĵoj, — ripetis Babs. — Pro la varmo. Mi kredas, ke tiel ni plej… plej komforte ludos. — Babs, kara, — diris Sam, surprizite. — Ĉu io?.. — Eble… — hezitis Don, jam suferanta pro la varmo, — eble la sinjoroj povus depreni siajn ĉemizojn. Tio estas, se la sinjorinoj ne malkonsentus… — Ne, — diris Babs. — Ĉio aŭ nenio. Sinjoroj kaj sinjorinoj. Do… — Nudiĝo, — diris Gŭenda, rulante la silabojn ĉirkaŭ siaj lipoj, kvazaŭ ŝi unuafoje en sia vivo frontus al tiu ĉi stato. — Plena nudiĝo. — Ĝuste, — diris Babs. Kaj ŝi komencis demeti sian bluzon. — Babs… — diris Sam. — Momenton. Pensu… pensu pri la aliaj… — Mi jam pensis, — ŝi diris, fingrumante sian mamzonon. — Ankaŭ mi pensis, — diris Tomas, kiu nun ĉion ŝajne tre klare aŭdis. — Mi pensis, ke estas preskaŭ la plej longa tago de la jaro. Do… la solstico. Kaj do… se oni ne povas nudiĝi somermeze… do kial ne? — Kaj, ekstarante, kaj jam demetinte sian gitaron, li lerte faligis sian pantalonon. — Dio mia, — diris Su. — Jam de jaroj vi ne… — kaj eksilentis. — Tomas pravas, — diris Don. — Kial ne? Eble… ni pli libere… senĝene ludos… se… se… mi ne scias. Sed ni provu. Ĉiaokaze mi krevas pro la varmo. — Kaj ankaŭ li komencis liberiĝi de siaj vestaĵoj, krude, per fingroj apenaŭ obeantaj al sia volo. — Vi frenezas, — diris Sam. — Vi ĉiuj… vi frenezas. Tio estas… estas… diable! Gŭenda… ne… ho, ne. Ne vi. Ĉesu, mi petas. Gŭenda… — Tiom… tiom mi havos morgaŭ por rakonti en la oficejo, — diris Gŭenda, aldonante, nekarakterize kokete, kaj malbutonumante sian bluzon por montri du bele pomecajn mamojn, — Ĉu ne plaĉas mia korpo, Sam? Sam, ruĝiĝante, nee, jese, renee skuis la kapon. “Via korpo…”, — li ekis, sed jam Tomas, nuda, la unuajn Fumo-akordojn eligis el sia instrumento, kiun li kvazaŭ lulis, bebe, alte kontraŭ sia brusto. — Hej, amikoj, — li diris. — Ĉu vi ne aŭdas? Mi sentas… kaj jam de jaroj ne… ke mi ludas min mem. La akordoj… mi estas la akordoj … aŭskultu… — Kaj li plektris denove, provante aliajn akordojn, kaj murmurante fragmentojn el duonforgesita hipio-kanzono. — Dio mia, — ripetis Su. — Se do tiel… — kaj leĝera somera robo flirtis malsupren. — Mi… mi ne estus kredinta, — balbutis Sam. — Vi… vi ĉiuj… jen do somera stultaĵo. Frenezaĵo… — Male, — interrompis Babs. — Estas la varmo. Certe ni pli libere ludos, sen vestaĵoj. Ni povos koncentriĝi pri la muziko… ne pri la temperaturo, pri nia malkomforto. Ĉu vi ne aŭdis, kion diris Tomas? Ni … ni unuiĝos kun la muziko… — Sed Sam ne volas senvestiĝi, — incitis Su. — Li ne kuraĝas. Eble … li hontas. Volas ion kaŝi. La granda muzikisto tamen malgrandas… — Do, bone, — rikanis Sam, cedante. — Bonege. Se tiel vi volas aferojn, do estu. Vi ĉiuj frenezas… mense malsanas… sed… nenio kaŝendas… nenion mi prihontas. Nenion. Do… Kaj, forĵetante ŝuojn, elŝirante ŝtrumpetojn, pantalonon, kalsonon kaj ĉemizon, li instaliĝis, bolanta, preskaŭ ŝaŭmanta, ĉe la piano, kaj ekfrapis, Fumo-akorde, la klavaron. — Do… kontentaj, he? Ĉu tion vi volas… jes? Do ek. Ek. Kial prokrasti? Fumo… do… unu… du… unu, du, tri, kvar… — kaj, dum liaj fingroj anoncis la unuajn akordojn de la peco, lia nuda piedo kontaktiĝis kun la ankoraŭ malvarmeta latuno de la piano-pedalo. Kaj subite… Ludante, Sam sciis, ke ĉio transformiĝis. Kio, precize, ne eblis diri; sed, kie en la muziko antaŭe dominis konfuzoj kaj konfliktoj, nun regis precizo kaj pasio. La komencaj piano- kaj gitaro-akordoj, ne tro laŭtaj, perfekte agorditaj, anticipis la postan dialogon, kiam la fingroj de Don, nun fajre flekseblaj, kapriolis sur la klarneto kiel neniam antaŭe kaj la voĉo de la violono, dolĉa kaj tenera, apenaŭ distingiĝis de tiu de Su; eĉ la fina flut-solo, per kiu la fumo iom post iom fajnas, diafaniĝas, dise, sone sorĉis, ĝis la lasta spiro mergiĝis kun la sekva silentado. La amikoj rigardis unu la aliajn. Sam estis ion dironta, kiam klakklakis la fenestro kaj vento, freŝe frideta, trablovis la ĉambron. — Brrr… mi frostas, — diris Gŭenda, kaj, metante sian fluton sur la muzik-pupitron, komencis surmeti siajn vestaĵojn. — Pluvos… kredeble ŝtormo, — diris Don, sin demandante, ĉu eblos prognozi la veteron surbaze de la stato de liaj fingroj. Cerbumante, kaj kliniĝante, li prenis sian ĉemizon de sur la planko. — Mi fermos la fenestrojn, — diris Babs. — Sed ne tiel… — atentigis Tomas, indikante svage sian bruston, kiun li estis kovronta per sia ĉemizo. Babs ridetis, kaj surmetis sian bluzon. — Ne. Ne tiel, — ŝi diris. Kaj, irante al la fenestro, kaj preterpasante Su, ŝi donis al la kantistino ŝian falintan robon. — Jen, — ŝi diris. — Prenu. — Kaj Su prenis. Nur Sam… nur Sam sidis, ankoraŭ nuda, ĉe la piano. Lia piedo daŭre esploris, frande, la malvarmon de la pedalo. — Neniam… — li diris, reve, — neniam ni tiel kunmuzikis. Kunkreis. Neniam tiel magie… inspire. Ni ludis… profesie. Ni… amatoroj. Plenprofesie. Tio… tio montras, kio eblas, kiam ni defias… defias nin mem. Kiam ni kuraĝas. Simple… kuraĝas. Sed neniu volis plu kuraĝi. Ili jam tro kuraĝis. Kaj ekstere, kontraŭ la fenestron, tamburis jam la unuaj pluveroj. — Sam, — diris Babs. — Vestu vin. — Kaj, al la aliaj, — Mi enportos la vinon. La fromaĝon. Ĉu ne? Pro ĉi tiu novelo Paul Gubbins iĝis laŭreato en la literatura konkurso Liro-2005, branĉo Originala prozo. La Ondo de Esperanto, 2006, №1 (135). |