SERPENTOJ EN LA PUTO

Romano de István Nemere

La unua parto

Prepariĝu!

Estu laŭdegata Alaho, Sinjoro de la Universo,
la Donema, la Pardonema,
Majstro de la tago de la Lasta Juĝo.
Nur Vin ni adoras kaj nur ĉe Vi ni serĉas helpon.
Gvidu nin sur la rektan vojon,
sur la vojon de tiuj, al kiuj Vi donis Vian gracon,
kiuj ne meritis Vian koleron, kiuj ne eraris.

(Korano, 1: 2-7)

EN LA URBO

La 5-a de septembro, 12.46

Omar malrapide proksimiĝis al la balustrado.

Antaŭ momento li paŝis el la lifto kaj, ĉar li jam sciis, kiel alte li estas, do malkuraĝis paŝadi pli rapide. Timis li la vidaĵon. Ĝis kiam li rigardis nur antaŭen kaj vidis nur la balustradon kaj la bluon de la ĉielo — estis en ordo. Tiutage super la Urbo estis neniu nubo. Sed la junulo ne povis nun ĝoji pro tio, ĉar li povis pensi pri nenio alia — nur, ke, se li aliros la balustradon, li rigardos suben. Kaj se lia konscio sentos, kiel alte li troviĝas, li tuj havos kapturniĝon. Tricent dek metroj.

Kaj vere tiel okazis, sed li mem miris, kiel rapide forpasis tiu stranga, naŭza sento, kiu aperis el liaj okuloj kaj kapo, kaj tuj subiĝis al la brusto, eĉ stomako — nun ĝi ne plu estis tiel forta. Jes ja, tiel alte li ankoraŭ neniam estis kaj ne subenrigardis el turo. Sur montosupro ĉio estas alia, oni sentas la teron subpiede, vidas la arbarojn kaj forajn montetojn. Nun li spiris profunde. Multe helpis, ke li rimarkis: li ne estas sola kun tiu sento. En la lifto venis kun li aliaj turistoj, inter ili almenaŭ tri moviĝis simile al li: ili malrapide aliris la balustradon, la rigardoj saltadis tien-reen kaj ili englutegis la salivon. Nun, kiam Omar komencis adiaŭi la malagrablan senton, li povus eĉ prirideti ilin — sed ne faris tion.

Ambaŭ manojn li metis sur la balustradon, tio multe helpis. La piedoj staris firme, la manoj forte tenis la balustradon, do la mondo komencis esti sur sia loko. Ankaŭ la turo estis parto de la mondo suba, parto de racia, granda terego. Omar vidis jam ne nur la ĉielon, enokuliĝis ankaŭ la subaj vidaĵoj.

La Urbo estis nekredeble ega. Ĝis kien li vidis, ĉie la Urbo etendiĝis. Kiam li ĉirkaŭiris la pinton de la turo — ĉar iom poste li jam kuraĝiĝis kaj el ĉiu flanko de la teraso de la belvidejo subenrigardis — li vidis, ke eĉ rande de la horizonto altiĝas domegoj. Kvankam en la foro iom disfluis la vidaĵo, ŝvebis vaporeto kaj fumo, faranta malcerta la forajn bildojn.

Sed ĉio pli proksima estis preskaŭ mane tuŝebla. Pasis iom da tempo, ĝis Omar kolektis tiom da kuraĝo, ke li aliris la balustradon kaj eĉ tuŝis ĝin bruste — kaj subenrigardis. Li vidis la “piedon” de la turo, eĉ la vicon de sube atendantoj. Dealte la vico estis malvasteta kiel hareto, sed li sciis, ke la homoj staras tie po tri personoj kaj atendas la eniron, bileton por la lifto. Poste la rigardo de Omar denove kuris foren. Kiom da domoj! Vera maro de tegmentoj, muroj nekalkuleblaj, kaj stratoj kaj placoj… Verdire tiujn lastajn li apenaŭ vidis, eble nur la proksimajn. Sed ja la tegmentoj etendiĝis foren, ie-tie li malkovris konatajn konstruaĵojn, artmemoraĵojn. Tiujn ĝis nun li vidis nur desube. Nun li miris, kiel la Memorejo de Herooj proksimas al la Baziliko — aŭ nur de tie ĉi ŝajnas esti tiel?

Longe li staris tie. Estis li sola, sed tion ne rimarkis. Ekscitis lin la distanco: tiu grizeta-fluanta tavolo de vaporeto rande de la horizonto sugestis, ke la Urbo etendiĝas eĉ pli foren ol videble, sed kiel foren? Li jam vidis ĝin surmape. Ĉiam obsedis lin, ke jam la mapo de la urbo estis tiel granda, ne havis lokon surtable, nur surplanke, aŭ surlite, kaj li ne povis rigardi la tuton, ĉiam nur parton. Jes ja, grandas la Urbo.

Omar ĉirkaŭiris, provis identigi la punktojn jam konatajn de li. Tio ne ĉiufoje sukcesis. Jaron li jam vivis en la Urbo, komence kun la sento de la eternaj fremduloj. Li venis el silenta loko kaj abomenis la bruegon kaj la svarmon de la Urbo. Poste, ekde la pasinta aŭtuno, iom mildiĝis por li la Urbo. Ĝi ekhavis la vizaĝon, ĉar Omar jam bone konis la stratojn, kie li ofte iris. Li jam ekŝatis la vojon al la Universitato, kaj eĉ amikiĝis kun la domo, en kiu li luis sian ĉambreton. Omar jam sciis, kie estas la lokoj por li gravaj en ĉi tiu distrikto. Li veturadis ankaŭ per subtera fervojo kaj kompreneble ankaŭ la konstruaĵoj de la Universitato iom post iom eniĝis en liajn okulojn, en la cerbon. Jam li vidis fremda nek tiujn, nek la Urbon mem. Samtempe fariĝis natura, ke ankaŭ li jam estas parto de la Urbo, en ĝi li iradas, dormas, matene kune vekiĝas ili du: Omar kaj la Urbo.

Iom post iom Omar alkutimiĝis, ke la tero ankaŭ ĉi tie same altiras lian korpon, kiel altiris hejme. Tio komence lin surprizis, malgraŭ ke estis tute normale. Jen, ankaŭ ĉi tie vivas homoj, tute diferencaj de tiuj vidataj hejme. Kaj la homoj ĉi tie ofte tre diferencas inter si. Liaj kunuloj-studentoj venis el diversaj partoj de la mondo, tie estis normala ĝuste tio, ke ili estas tiel multspecaj. En la unuaj semajnoj lin ankaŭ tio tre mirigis. Liaj okuloj kutimiĝis hejme al tio, ke ĉiuj estas samformaj, ĉar tie lin ĉirkaŭis nur la lokanoj. Brunhaŭtuloj, plejparte malriĉaj; ne troviĝis inter ili nigrulo, flavulo aŭ ruĝhaŭtulo, estis nenia intermiksado.

Sed ĉi tie ĉiu estis alia ol li. Almenaŭ li tiel sentis. Sed ekde kiam li komprenis. ke tiuj homoj same diferencas ankaŭ inter si, li jam ne okupiĝis pri la temo. Vidis li riĉulojn kaj malriĉulojn. En lia gepatra lando estis malmultaj riĉuloj, kaj ilin ĉiu konis. Ĉi tie estis multe da riĉuloj, kaj kun multe da mono ili eĉ ne estis famaj. En la Urbo certe vivis eta amaso da milionuloj — sed Omar tion komprenis nur pli poste.

La unua jaro estis nura angoro, sed samtempe ankaŭ febra ebrio. Omar pli frue neniam estis sendependa. Ĉiam li estis kun la familio. Ĉiam lia patro, nemalriĉa komercisto, decidis, ĉu Omar ricevas monon entute, kaj se jes, kiom? Estis jaroj pli malbonaj kaj pli bonaj. La knabo plenkreskis. Kaj ĉar en la lernejo li bone lernis, ĉiu povis vidi, ke lia cerbo kvazaŭ ensuĉas la scion, kiel la sablo de la dezerto la akvon hazarde falintan — do post longaj familiaj interkonsiliĝoj naskiĝis la decido: Omar rajtas veturi al Eŭropo. Kaj se li sukcese finos la universitaton, oni decidos pri la pluo. Kompreneble decidos lia patro, sed eble ankaŭ Omar povos havi sian opinion — kiel plu? Ili decidos, ĉu Omar revenu hejmen por labori, aŭ restu en la fora Eŭropo. Se hejme nenio ŝanĝiĝos, se restos la mizero, oni sendos al Omar liajn pli junajn fratojn, unu post la alia.

Sed ĉio ĉi estis nun tre fora afero en la memoro de Omar. Li pensis: kiel stranga kaj timiga estis siatempe eĉ la vorto mem: Eŭropo!.. Verdire, komence li ne multe sciis pri ĝi. En la lernejo oni ne multe parolis pri la kontinento fora kaj fremda, nur en televido li vidis eŭropajn urbojn. Sed la televido por li ne estis vera materialo. Li ne povis tuŝi Eŭropon, ne flaris ĝin, ne sentis la animagordon, ĝi ne ĉirkaŭfluis lin tiel, kiel… Jes, kiel nun.

Omar staris ĉe la balustrado de la turo. Iomete li sentis, ke li venkis la Urbon. Li ne povus rakonti precize, kiel tio okazis, aŭ ĉu tio vere okazis — sed tion li sentis. Kompreneble, verdire li batalis kontraŭ siaj propraj timoj en la lasta jaro. Estis longa epoko, la plej longa en lia vivo. Nun li komencas la duan studjaron en la universitato, sed tiun unuan li neniam forgesos.

Same li ne povis forgesi, ke, kiam ankoraŭ hejme li rigardis la mapon, la unuan fojon tiel atente, Eŭropo ŝajnis esti tiel eta kaj sensignifa. Jes ja, tutvere ĝi eĉ ne estas memstara kontinento, nur duoninsulo ie en Okcidenta Azio… Devis pasi sufiĉe multe da tempo, ĝis li komprenis: Ameriko povas esti kiel ajn riĉa, Azio amashava kaj dinamisma — Eŭropo estas neevitebla. Tie troviĝas la saĝo, kiu, eĉ se ĝi ne kuniĝas kun vera potenco, tamen disvastigas la scion al la tuta mondo.

Omar nun ne pensis pri Alaho. Li strebis enmense disigi la dion de la homoj, la ĉielon de la teraj okazantaĵoj. La kredantoj povus nun diri, ke tio estas neebla, nenio tera estas disigebla de Alaho, Li decidas pri ĉies sorto kaj pro tio Li direktas la eventojn terajn… Omar en tiuj momentoj sentis malplenon en la kapo. Trovis li stranga, ke por aliuloj tio sufiĉas kiel klarigo, eĉ pli, tio anstataŭas en ilia kapo ĉion alian. Li ĉiuokaze ne kredis, ke Alaho parolis el la buŝo de lia patro, kiam la komercisto decidis irigi sian filon al Eŭropo. La patron movis eble ankaŭ ioma vanteco: el tiu urbeto, fora de la maro kaj de la ĉefurbo, ankoraŭ neniam iu veturis al Eŭropo. La plej multaj eĉ ne aŭdis tiun vorton kaj ne sciis, kien veturis Omar Hamdi.

La malpeza venteto karesis lian vizaĝon. Omar iom skuetis la kapon, ne ĉiu devas scii, kiaj pensoj naskiĝas en li, kaj ke estas inter ili ankaŭ tiuj, kiujn li volus elkapigi. La ĉitieuloj estas multe pli malfermitaj ol liaj hejmaj amikoj kaj la hejmanoj entute. Ĉi tie la virinoj laŭte ridas surstrate, fumas kaj interparoladas. La viroj tusas, gorĝe kraketas, kaj same laŭtege ridegas. Aŭ ofte furiozas, kriegas unu al la alia, blasfemas — precipe, se la aŭtoj obstrukcas stratojn. Ion tian Omar antaŭe neniam aŭdis, ne vidis. Jes ja — tio estas Eŭropo.

Malrapide li turnis sin, laŭgrade perdante el la okuloj la bildon de la Urbo. Li adiaŭis la vidaĵon. La enirbileto estas multekosta, li kiel studento devas ŝpari la monon. Sed nun, la unikan fojon, li venis ĉi tien por ekscii, kiu sento povas esti dum oni staras sur la turo kaj subenrigardas — kaj eksciis. Dimanĉe posttagmeze li havis tempon por tion fari, finfine.

Li ne rerigardante iris al la lifto. La alvenintoj eliris aliflanke de la lifto, poste la personaro enlasis la subenveturontojn. Estis multege da homoj, starantaj dense kaj malkomforte, viroj kaj virinoj kune, eĉ tuŝantaj unu la alian — tio en lia lando estus neimagebla. Omar flaretis la odorojn de virinaj parfumoj, de viraj postrazaj odoriloj. Li ĝojis, kiam la lifto finfine haltis sube, la pordoj disiĝis. Omar lante lasis sin eltreniĝi kun la aliaj pasaĝeroj. Poste la homoj maldensiĝis, kaj li jam volis pluiri, sed sentis, ke iu aŭ io retenas la manikon de lia jako — do li turnis sin.

Juna knabino staris malantaŭe kun konfuzita rideto. Havis ŝi nigrajn harojn kaj interesajn trajtojn. Eble dudekvinjara, aŭ malpli. Samalta, kiel Omar. Malhelaj okuloj, apenaŭ pentritaj lipoj kaj vizaĝo. Enmane mansaketo kies kovrilo estas el tratruita ledo. Kaj unu el la truoj kaptis lian jakon, dekoran butoneton elstarantan fine de la maniko

— Pardonu! — diris la knabino kaj ridetis agrable.

En la unuaj sekundoj Omar eĉ ekparoli ne scipovis. Li ankoraŭ ne kutimiĝis, ke surstrate virinoj povas alparoli lin. Iom konfuzita, li volus diri ion, sed li estis ankoraŭ tre konsternita. Tia estas Eŭropo, li pensis nun rapide, tio neniam povus okazi al li en sia lando. La viroj ne portas jakon, la virinoj saketon, kaj preskaŭ neniam iras ili tiel proksime unu al la alia.

— Ho, kiel stulta situacio! — ridetis la knabino, videble ŝin ne forlasis la bona humoro. Ŝi prenis la manikon de lia jako, pro kio la junulo fariĝis eĉ pli nervoza. Sed li jam provis ion direti-balbuti:

— Pardonu… Mi ne rimarkis…

— Jes ja, vi ne rimarkis, — cidiris lin la knabino, kaj nun ankaŭ tio ŝajnis esti tre natura. Omaron mirigis ĝuste tiu natureco. La knabino tute ne konfuziĝis. Aŭ jam ne la unuan fojon kaptis ŝia mansaketo la jakojn de fremduloj?

— Helpu, bonvolu teni tion, — ŝi diris tre senpere, kaj Omar helpis, kompreneble iom mallerte, sed ja tenis sian brakon rigida. La knabino per unu mano tenis la mansaketon, per la alia sukcesis preni la butoneton el la truo. — Verŝajne mi devos aĉeti alian mansaketon. Jam ne unufoje ĝi eniĝis. Lastafoje sur moviĝanta ŝtuparo en ombrelon, — sed tie finiĝis la historieto. Estis ŝi tiel senpera kaj kara, verdire radiis el ŝi io bona, agrabla. Tio mirigis lin, li ne spertis similan. Samtempe li fartis tre bone en tiuj sekundoj. Ĉar, finfine, la afero daŭris nur tiom.

La nigraharulino ankoraŭfoje ridetis al Omar:

— Nu, jam vi estas libera, kiel birdo! Vi povas forflugi, salut'!

— Salut', — ĝemis la viro stulte. Kiam li vidis nur ŝian dorson, li eksentis la mankon. Nun li malbenis sin: kial li nenion diris al ŝi? Povus diri ion interesan, poste ili longe interparolus, konatiĝus, kaj… Omar estis tre sola, ekde kiam alvenis en Eŭropon.

Sed en la parko ĉirkaŭ la turo estis amaso da homoj! La knabino malaperis. Foje li kvazaŭ vidus ŝin por momenteto ie inter la ŝultroj, korpoj, kapoj. Eble ĝuste ŝi retrorigardis? Eble ŝi volus, ke mi postiru ŝin? — li demandis sin mem. Hezite li ekiris. Li rigardis sian horloĝon, sed la stato de montriloj ne alvenis en lian kapon, kaj li ne havis alian farendaĵon. Nun estas dimanĉa posttagmezo, li diris al si. La vorto “dimanĉo” nur lastatempe komencis signifi ankaŭ por li la liberan tempon, kvankam en la universitato oni neniam prelegis en la sepa tago de la semajno. Kiel strange, li pensis. Ni islamanoj festas la kvinan tagon, la judoj la sesan, la kristanoj la sepan… Sed neniu tiu tago interesis lin.

Omar plu iris en la parko. Estis bela vetero, la suno ankoraŭ iom moviĝis okcidenten, sed estis sufiĉe alte. Li ne volis ankoraŭ hejmeniri, ja li ne devis lerni. Do li nur iradis inter la homoj. Neniam li sukcesis vidi sin per okuloj de fremdulo. “Kia mi estas?” — li demandis kelkfoje. Kaj en fenestroj de proksima kafejo li tuj ricevis respondon al la demando. Li nun ekvidis sin deekstere kiel spegulbildon.

Estis li maldika, ne tro sportaspekta, ja neniam li sportis. La eŭropa vestaĵo, la kompleto iom tro grandis ĉeŝultre. La vangoj iom enfalintaj. Nur lia barbo iom helpis, faris lian vizaĝon pli vireca. Almenaŭ li tion esperis, do malofte razis sin. La haŭto iom pli bruna ol ĉi tie kutime, sed tio ne estis okulfrapa. Precipe nun, komence de la aŭtuno, kiam la “indiĝenoj” revenis el la somerumado, kelkaj estis eĉ pli brunaj ol Omar.

Li ne volis, ke oni vidu, ke li rigardas sin mem. Omar estis plena de konsterniĝoj, kiujn li nur nun komencis forlasi, sed ja restis ankoraŭ sufiĉe da ili.

Li pluiris. Multaj vizitis la parkon, sur la vojoj preskaŭ homamasoj iradis tien-reen. Familioj kaj paroj kuŝadis surherbe, Omar vidis kelkajn kisantajn unu la alian, konfuzita li kaptis la rigardon. Ĉirkaŭ la granda kaskado infanoj kuregadis kaj permane ĵetadis la akvon unu al la aliaj. Ili estis laŭtaj, ridemaj. Diversaj vendistoj montradis siajn varojn. Ĉar ili vigle rigardadis ĉiuflanken, Omar sciis, ke ili malhavas la permeson kaj tuj malaperos se proksimiĝos policisto. Post kvaronhoro Omar atingis la randon de la parko. Estis tie lageto, kaj alia publiko: patrinoj kun infanoj, biciklistoj singardaj, virinoj kun infanĉaretoj. Bone pasis la posttagmezo, pensis Omar, sed li ankoraŭ ne volis iri hejmen, kie atendas lin eta, malplena ĉambro. Por lui ĝin, antaŭe dum jaroj devis labori lia patro, kaj nun liaj pli junaj fratoj, kaj sendi la monon pere de bankoj al la Urbo.

Surĉiele aperis kelkaj nubetoj, tamen la posttagmezo estis orluma, agrabla. Omar pensis, ke tiu tago ne estos pli bona ol la aliaj ĝisnunaj. Denove li trairis la Urbon, kiel tranĉilo la buteron — do li estis malvarma, nekonata metalo, kaj la butero: la homoj, kiuj restis por li indiferentaj. Hodiaŭ denove li ne ekkonis iun, ne parolis kun iu urbano, do ne nur la Urbo restis por li fremda, sed ankaŭ li restis fremda por la Urbo.

Li proksimiĝis al la elirejo, kie la homoj amasiĝis pro io. Oni ridis laŭte, do certe spektaklo, li opiniis. Inter la piedoj Omar vidis tien-reen kurantan ion kaj ruĝajn, verdajn lumetojn. Li estis sufiĉe alta por vidi tion super la ŝultroj. Interne de la homcirklo staris afrikano eta, diketa kaj tre gaja. Konstante ridetanta, li tenis en ĉiu mano ŝnuron, kaj fine de la ŝnuroj kuretis du, certe elektraj, koloregaj miriapodoj. Ili estis tre vivsimilaj, la multaj piedoj moviĝis, kvazaŭ la ludilo kurus per ili, dume sube estis radetoj. Kelkaj rekone ridis, aliaj etendis monon al la nigrulo kaj jam forkondukis sian miriapodon kun lampetoj brilantaj ruĝe, verde. Iu haltis apud Omar, kaj venis kelkaj kurantoj sportemaj, unu el ili hazarde puŝis Omar-on, kaj li faletis sur la starantan apude homon. Li nevole kaptis ties brakon por ne perdi la ekvilibron…

Jen, estis la knabino. La sama. Dum momento ili nekompreneme rigardis unu al la alia, reakirante la ekvilibron. Omar volis postkuri la puŝinton, sed tiu okulparo retenis lin. Li ne scipovis liberigi sin. Kaj ĝoje li sentis, ke tiu afero estas reciproka — ankaŭ la knabino rigardis liajn okulojn, eble ravita. Ŝi la unua trovis la vortojn:

— Hodiaŭ estas jam la dua okazo…

Omar lasis ŝian brakon kaj ion murmuris, ke ne lia kulpo, oni lin puŝis… La knabino ridetis:

— Se vi volas pardonpeti, invitu por kafo. Tie ni priparolos la aferon.

Omar subite fariĝis tiel feliĉa, ke eĉ ne povis ekparoli, nur kapjesadis senĉese. 


IE

La 6-a de septembro, 14.32

La varmego kunfandis la pejzaĝon.

Kvazaŭ eĉ la tero mem estus degelanta. Akvo jam delonge ne troviĝis ĉi tie. La tero krevis multloke. La kaproj formanĝis ĉiun verdon, antaŭ ol ili malsatmortis. Nur iliajn ostojn nun blovas ie la varma vento. Sed eĉ vento venas nur nokte, se ĝi venas. Ankaŭ tiam ĝi estas nura venteto, ŝteliranta de monteto al monteto.

Tage eĉ la ĉielo ardas, ĝia koloro jam delonge ne bluas. Nun ĝi ardas grizblanke, samkiel la tero. Kie palmoj vivas, tie troviĝas ankoraŭ akvo. La almozuloj jam petegas ne manĝon, sed akvon. La varmego estas pli damaĝa, ol antaŭ du jaroj estis la akridoj. Ja tiam la homoj povis manĝi almenaŭ la skarabojn, frititajn en kaseroloj, kaj estis ili feliĉaj pro tio.

Akvo troviĝas ankoraŭ nur en la sekretaj putoj. Profunde de la tero estas ankoraŭ ioma humido. La homoj el la vilaĝo nokte iras por akvo. El ĉiu familio iras nur unu, kun kruĉoj. Ili revenas antaŭ aŭroro, kaj oni tuj komencas trinki. Tutaj familioj donas la kruĉojn de buŝo al buŝo, avidaj kaj fojfoje jam senfortaj. Kiam venas la mateno, neniu vidas ĉe ili akvon. Povas veni fremduloj aŭ soldatoj kun kriega demando: “Kiu havas akvon?” Neniu havas akvon. Estas varmege, la fontoj mortis.

Kiu povus fari ion ajn? La agroj delonge sekiĝis, semgrajnoj ne estas. De tempo al tempo oni vidas sur la polvoza vojo grandajn ŝarĝaŭtojn, surdorse kun homoj, etaj pakaĵoj kaj maldikegaj bestoj. Ĉie estas muŝoj. Ankaŭ sur la homoj. Ili sidas sur la okuloj de infanoj. La varmego jam zumas en oreloj. La muziko de la morto.

Sub Tarik ekveturis la aŭtomobilo. Li demetis sian pakaĵeton kaj permane kaptis la feran metalan apogilon — jes ja, ĝi estis varmega, do li rapide rekaptis la manojn. Neniu lin akompanis. En la familio preskaŭ ĉiu mortis. Tarik ĝis nun travivis dek sep printempojn, kaj ĉiu estis plena de mizero. Ĉi-somere la rikolto tute perdiĝis. La semgrajnojn blanke vestitaj fremduloj alportis en sakoj kun signo de ruĝa duonluno. Sed ili ne povis alporti akvon, pluvon. Tarik en sia vivo nur foje vidis pluvon, sed tiu ne longe daŭris.

La Suno por momento lumis en la okulojn, li fermis. Kaŭrinte, li spasme tenis sian pakaĵeton. Subĉemize li havas monon, malmulte. La imamo diris, ke oni atendos lin en la urbo. Kaj ne miru Tarik, se fremduloj vokos lin laŭ la nomo. Oni jam scias pri li multe. Tio lin mirigis. Kion oni povas scii pri li? Ja nenio okazis al li ĝis nun. Li nur vivis rande de la dezerto, havis gepatrojn kaj parencojn kaj gefratojn, sed iom post iom ĉiuj mortis ĉirkaŭ li.

La dezerto plu migris suden, ĉiam pli suden. Tie, kie Tarik infanaĝe vidis palmojn kaj du oazojn, nun vento pelas la varmegan sablon. Kaj tie jam neniu loĝas.

La ŝarĝaŭto veturis kun polvego post si. Tarik ne volis vidi la aliajn pasaĝerojn. Ankaŭ ili forlasas la regionon. La dezerto ne plu donas manĝon al ili. Ekde kiam la varmego tiel disetendiĝis, nenio kreskas el la tero. Lia malhela okulparo indiferente glitis super la pejzaĝo. Nur la espero vivigis lin, io interne, kion li eĉ ne scipovis nomi. Li sentis nur tion: iuj respondecas pro la morto de liaj gepatroj, de liaj gefratoj. Pro la pereo de lia vilaĝo. Kaj li esperis iam trovi tiujn, kiuj tion kulpis kontraŭ lia vilaĝo.

Li do sidis sur la ŝarĝaŭto, kiu malrapide rampis sur la sekvontan monteton, de kie li povis vidi samtian dezertan, mortan pejzaĝon. 


EN LA MOSKEO

La 7-a de septembro, 17.10

— Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema!

Hodiaŭ ne multaj venis. Badran ŝtelrigardetis ĉirkaŭen — antaŭ si li vidis nur virajn dorsojn. La preĝantoj teren kliniĝis samkiel li, jam ne la unuan fojon. Aŭdiĝis mallaŭta murmurado. La salonego ne tre similis al veraj moskeoj, oni iam konstruis ĝin por alia celo. En la Urbo troviĝis kelkaj pli grandaj ol ĝi. Sed ĉi tie, rande de la norda suburbo oni ĝojis eĉ por tio.

Post la preĝo iu laŭtlegis el la Korano. La viroj sidis surtapiŝe, kun la piedoj sub si. Virinoj hodiaŭ ne ĉeestis, sed eĉ se ili venas, ili preĝas apartigite. Badran strebis malfermi sian menson por la Vortoj.

Pleniĝis la Vorto de via Sinjoro laŭ la vero kaj la realo. Neniu povus ŝanĝi liajn Vortojn. Li estas tiu, kiu ĉion aŭdas kaj scias.
Badran mute ripetis la vortojn. Li sentis, ke ili nun kaŝiras en lian animon. Ekde kiam li konscias sin, li ĉiam preĝis. Tage kvinfoje li turnas sin al Alaho, kiel decas. Aliuloj tiel kaj tion diris-konsilis-ordonis al li, kiam Badran estis infano. Kaj nun li same diras al la junuloj, al la grupeto, kiun oni komisiis al li.
Ja se vi obeas al tiuj, kiuj vivas sur la tero, oni misvojigos vin. Fore de la vojo de Alaho. Ili sekvas nure opiniojn kaj faras nenion alian, ol divenadas.
La laŭtleganto intence restigis ioman tempon por la aŭskultantaro, ke tiuj mense analizu la tekston. Se ili komprenos, ĝi malrapide eniros en la kapojn. Badran ŝtelrigardis ĉirkaŭen denove, novaj kredantoj venis, enire demetis la ŝuojn. Humilkorpe ili paŝadis. Plejmultaj viroj estas brunhaŭtaj kaj barbaj, preskaŭ ĉiu portas eŭropan veston, kompleton aŭ laboristan vestaĵon. Personaro de proksimaj restoracioj, laboristoj, komercistoj, plejparte de tapiŝoj, ĉar ĉefe ili loĝas ĉi-ĉirkaŭe.

Badran ripetis la vortojn, sed io devojigis lian atenton. Io maltrankvila, eble penso, kiu naskiĝis en li. Ĉu li eble ne kredas sufiĉe?.. Sed ne pri tio temis. Antaŭ nelonge li renkontiĝis kun viro, kiun la aliuloj simple nomis “Abu”, ja li estis patro de ili ĉiuj. Eble ne pro sia aĝo, sed inundas el li la spertoj. Pri Abu nenie legeblas en la interreto, oni ne menciadas lian nomon en radioj, televidoj, gazetoj, tamen en certaj rondoj oni bone konas lin. La nomo, kiun oni diras post la “Abu”, fojfoje ŝanĝiĝas, nur la “Abu” restas.

Abu instruis al Badran multajn aferojn. La animo de Badran ekde tiam flugas liberega. Kaj ankaŭ la sekreto flugigas lin. Abu petis diri al neniu tion, kion li diris al Badran. Kaj kion li diros post la reveno el vojaĝo. Badran post ĉiu interparolo sentis, ke li fariĝis pli granda, en li kolektiĝis pli da volo kaj forto.

Dume la laŭtleganto daŭrigis: Jen tiel Alaho punas tiujn, kiuj ne kredas.

Ĉiam pli da homoj estis en la moskeo. Ilia murmurado kunfandiĝis. Badran rigardis al sia horloĝo, nu, li ne povas plu resti. Havas li gravan renkontiĝon kun sia junulara grupeto. Eble ili jam atendas lin antaŭ la moskeo? Kial ili ne povas enveni? Abu diris, ke ili renkontiĝu ekstere, kaj Abu certe scias, kial. Li konas ĉiun sekreton. Preskaŭ kiel Alaho mem. Kiel estas legeble en la Korano:

Alaho atentas pri ĉiuj aferoj.
Ĝis Badran en la antaŭsalono serĉis siajn ŝuojn, la eta maltrankvilo foriĝis el lia animo. Kion ajn vi planas, vi ne respondecas pro tio. Se tion Alaho sugestis, se liaj saĝuloj ordonis, do okazas tio laŭ scio de la dio. Kaj se jes, do kial li devus timzorgi?

Kiam Badran forlasis la moskeon, el la interno li ankoraŭ aŭdis la ĥoron:

— Je la nomo de Alaho, la Donema, la Pardonema! 


EN LA VERDA FORTIKAĴO

La 7-a de septembro. 19.46

Oni ankoraŭ ne enŝaltis la stratajn lampojn. La helo regis ankaŭ la placojn. La ĉielo fariĝis griza, nur okcidente videblis ioma breĉo por lumetoj, — pensis viro staranta ĉe iu fenestro de la Verda Fortikaĵo.

Ĝi vere estis verda, sed ne fortikaĵo. Oni konstruis ĝin fine de la dek-naŭa jarcento, kaj al la kvar supraj anguloj oni alkonstruis kvazaŭmilitan ornamaĵon kun kreneloj. Rigardata defore ĝi ŝajnis esti fortikaĵo, sed neniam oni batalis tie. En la Urbo delonge regas paco. Aŭ ĝiaj loĝantoj tion kredas.

Viro staris en la plej supra etaĝo. Ĉi tien la ekstra lifto nur post enpuŝo de speciala kodo liveras sian pasaĝeron. Ĉiam nur unu. Kaj se iu volus veni perŝtupare, ties vojon barus krado, kaj kameraoj observas ĉion. Sed ankaŭ tiu, kiu alvenis perlifte, devas unue transdoni sin al funda kontrolo. En ejo kun metalaj muroj, simila al kluzo, ankaŭ antaŭ kameraoj, necesas sin identigi per magneta legitimilo kaj fingropremaĵo, eĉ oni kontrolas lin aŭ ŝin pere de la iriso. Nur post tio la interna pordo de la kluzo malfermiĝas.

La viro ĵetis ankoraŭ unu rigardon al la Urbo. Li vidis, ke ĝi ne silentiĝas. Vane finiĝas la tago kaj apenaŭ rimarkeble trafluas en la nokton. La nova tempo estas nek pli mallaŭta, nek pli malrapida. La Nokto venanta eloriente neniun timigas, eĉ kontraŭe, ĝi faras ian sekretan vivmoviĝon.

— Ŝi venis, — iu diris malantaŭ lia dorso, kaj la viro tuj forgesis la Urbon. Ne gravis jam, ke li troviĝas en Ĝi. La Verda Fortikaĵo staras preskaŭ meze de la Urbo, kaj tiu ĉi etaĝo ekzistas ĝuste por la Urbo. Eĉ se ĝiaj loĝantoj ne scias pri tio.

La konsilantarejo estis negranda. Ja ĉi tie neniam oni amasas. Antaŭe granda ekrano kaj granda televidaparato. Aliflanke la mapo de la Urbo, dorsflanke lumigebla. La seĝoj malkomfortaj, por ke oni neniam sidu longe, decidu rapide. Tion postulas la intereso de la Urbo.

Kiam la ĉefo enpaŝis, la aliuloj jam staris apud siaj seĝoj. Spontane formiĝis la kutimo: indas tiom da estimo por la virino, kiu sian vivon riskis por tiu afero kaj preskaŭ pagis jam por tio la plej altan prezon.

Sinjorino Wahlberg envenis. Longajn jarojn ŝi laboris per si mem, ĝis ŝi atingis, ke nek la okuloj, nek la vizaĝo, nek la movoj perfidu ŝin. Ŝi regis ankaŭ la sentojn — ĝis kiam ŝi havis tiajn.

Wahlberg havis jam pli ol kvindek jarojn, sed ŝajnis pli juna. Ŝi moviĝis militeme, eble alvenis ĝuste el la pafejo, kvankam ŝi estas la gvidanto de la Grupo kaj plej verŝajne ne devos iam ajn iri surstraten kaj pafi.

Survizaĝe apenaŭ farboj, robo iĝanta al korpo, tamen ties posedanto volis veki en la viroj nek atenton, nek sopiron. Kudro monaĥineca, nenie breĉo. Estis ŝi virino enfermita, kiu multon adiaŭis jam envive, sed ne perdis la interesiĝon pri mondo.

Ŝi ĵetis rigardon al la aliaj — ĉiu ĉeestis.

— Bonan vesperon! Dankon, ke vi alvenis. Ni komencu!

Ĉiufoje ŝi diras la samon, sed depende de la tagparto, foje aŭdiĝas “bonan matenon”, “bonan tagon”. La aliuloj — tri viroj kaj unu virino — sidiĝis. Sinjorino Wahlberg sian brunblondan hararon tenis en harnodo, sugestanta disciplinon kaj forton. “La forto ne estas perforto”, — ŝi iam kutimis diri. Nuntempe jam estas ŝi pli malparolema. Bona ĉefo ĉies opinion aŭskultas. Ĉiam, ĉies.

— Sinjoro Rivera, — ŝi diris, superflue. Rivera, kiel ĉiam, sidis dekstraflanke kaj laŭkutime li rajtis paroli la unua. Majoro Rivera ĉiam venis en civila vesto, kaj la suba personaro de la Verda Fortikaĵo ne sciis, ke li laboras ĉe la polico.

Rivera havis kvardek ses jarojn. Sportema, alta, iom liphara, li similis al la amerikaj filmaktoroj de la jaroj kvindekaj, iom kiel Clark Gable, fojfoje li same ridetis. Sed neniam li ridetis en la ĉeesto de la ĉefino. Ĉi tie ne estas loko por gajo.

Rivera malfermis dosieron kaj parolis tiel, kvazaŭ antaŭ minuto li estus ĉesinta. Sed li ĉesis antaŭ tri tagoj, ĉar ili renkontiĝadis ĉiun trian tagon. Eĉ se la tria tago estis sabato aŭ dimanĉo, vespere je la 20.00 ĉiuj ĉeestis. Kiel la lasta alvenis ĉiam Wahlberg, neniam pli frue, neniam malpli frue.

Rivera monotonvoĉe laŭtlegis la lastajn okazintaĵojn. La kunuloj ne notadis. Rivera eble ses minutojn parolis kuntene, inteligente. Sinjorino Bertha Wahlberg dume rigardis la randon de la tablo, por ne disigi sian atenton. Poste ŝi levis la rigardon:

— Frey?

Ŝi atendis opinion, klarigon. Frey apenaŭ pasis kvardek jarojn, sed la hararon li jam perdis, lia kalva kapo lumis:

— La raporto estas preciza, sed mi diskutas la konkludojn. En la nuna tempo la plej grandan danĝeron signifas certe tiu “Sinjoro X”, pri kiu ni scias nur, ke li estas viro arabdevena. Kvankam eĉ tiu lasta estas nur supozo. Tiamaniere ni ne povas lin serĉigi per polico internacia, se ni ne konas liajn indikojn personajn kaj eĉ lian foton ne posedas.

— Eble nur Eŭropol ne havas, sed Interpol jes? — kontraŭis Rivera.

Lin ne mirigis la kontraŭo de Frey — ili neniam konsentis. Eble tio estas ilia rolo? Al sinjorino Wahlberg ĝuste tiel ili faciligas la decidojn, se ili du diskutas kaj montras ĉiun eblan argumenton. Almenaŭ du flankojn de la sama afero.

Aŭ la trian? Laura Torn entreprenis tion fojfoje. Kiel ankaŭ nun. Ŝi sidis fore de Wahlberg, aliflanke de la tablo. Estis ŝi policistino, sed nun sen uniformo. Virino sportema, iom grandkorpa, sed ne troe. Ne uzanta ŝminkon venis ŝi ĉi tien. Torn jam longe servis ĉe la polico, ĝis nun aŭskultis la virojn, kaj kiam el la buŝo de la ĉefino sonis “Torn!”, ŝi ekparolis:

— Aliaj organizaĵoj ne scipovas nin helpi. Finfine, kion ni havas enmane? Du similajn informojn. En la grandurboj la policaj informistoj okdekprocente mensogas — aŭ vole, aŭ pro misaŭdo, aŭ ĉar ili volas havi simpatipunktojn ĉe la detektivo, al kiu ili flustras informojn el la kriminala mondo. Sed tiujn du ni ricevis el sendependaj fontoj kaj ili sonas same: “Sinjoro X sekvontsemajne venos en la Urbon”. Laŭ mi evidentas, ke “ili” preparas sin por iu ago, kaj ni estu certaj, ke tion ili faros en nia Urbo. Kontraŭe al sinjoroj Rivera kaj Frey, mi ne esperus ian ajn eksteran helpon. Ja ĝis nun nek Eŭropol, nek Interpol, nek eĉ CIA povis doni al ni veran helpon.

Wahlberg konsentis, sed survizaĝe neniu signo montris tion. Leŭtenanto Laura Torn tamen konis sian ĉefinon sufiĉe por scii: ŝi estas sur taŭga spuro.

— Propono? — alvenis el la buŝo de Wahlberg la nuda demando. Neniu superflua dekoraĵo, vortvesto, gesto.

— Ni atendu la sekvontajn raportojn de tiuj du informantoj. Eble ni ekscios, kie moviĝas tiu mistera ulo, — proponis Torn.

Frey dube kapneis:

— Li ne moviĝos, sed se tamen, do por ni nevideble. Tiu ulo, se vere li estas arabo kaj vere laboras por “ili”, venos por la preta afero.

— Mi kredas, ke ne. Li venos ĝuste por organizi iun atencon. La kaŝe vivantaj teroristoj en nia Urbo ne estas sufiĉe lertaj, saĝaj, ne konas la trukojn por atenci. En nia urbo ili havis ankoraŭ nenian atencon. “Sinjoro X” faros la unuajn paŝojn: li instruos ilin. Por fari tiun laboron, li devos renkontiĝi kun multaj homoj.

— Ni devas observi ĉiujn, kiujn ni konas. Ilia moviĝo donos al ni gravan scion.

— Ni havas malmulte da observantoj, — tion diris la kvina ĉeestanto. Sinjorino Wahlberg ne vokis lin por paroli: “Kaiser!”, sed la diskuto donis la okazon por la viro:

— Ni estas la stabo de la kontraŭterorisma servo de la Urbo. Mi kredas, ke ni povos solvi la problemon per niaj propraj fortoj. Ĝoje ni akceptos ĉiun parteton de informo, kiun ni ricevas deekstere, tamen tio estas malcerta. Ni devas konstrui propran reton de informistoj.

— Tio bezonos longan tempon, — diris Torn. Frey volis diri la samon, do silentis, ja Laura eldiris ankaŭ lian opinion. Rivera jam konjektis, kien Kaiser strebas alveni, do helpis lin:

— Se tiu informonta cirklo koncentras nur al la islamaj komunumoj vivantaj en la Urbo…

— Ekskluzive, — diris Kaiser decide. Li estis inter ili la plej juna, apenaŭ tridekjara.

Wahlberg sian pseŭdo-indiferentan rigardon ne ĵetis al li. Tiu juna homo memorigis ŝin al… nu jes, al ŝia iama edzo. Li aspektis tiel dum ilia geedzeco. Sed tio estis antaŭ almenaŭ dek kvin jaroj.

Kaiser estis blondulo, kun la haŭto sunbrunigita, muskolhava. Certe li ludas tenison, velŝipadas, golfoludas, kuras… Laura Torn kun intereso rigardis la kolegon, sed ne kiel virino observis Kaiser. Kiu dume tre serioze kaj rezolute daŭrigis:

— Mi scias, ke ne estas facile. La homoj, kiujn vi komisiis al mi, jam du monatojn laboras pri tiu afero. Ni strebas eniĝi en ĉiujn komunumojn, kie multas islamanoj. En certajn metiojn, en moskeojn, inter la studentojn, sport-asociojn kaj tiel plu. De la enmigra oficejo ni ricevas ĉies indikojn kaj antaŭ ol novulo unuafoje en sia vivo aliras la centron de la Urbo, ni jam konas lin iomete. Kiam li nur serĉas por si loĝlokon, ni jam observas lin. Ni scias, kiu li estas, de kie alvenas, kion li volos fari ĉe ni, kian metion konas — se konas — kaj kiel li aspektas.

— Espereble vi ne volas diri, ke ni ĉion scias pri ili, — rimarkigis Rivera kun malgaja mieno.

Li ne devis daŭrigi, ĉar ĉirkaŭ la tablo sidis fakuloj kaj ili komprenis lian aludon. Sinjorino Wahlberg nun silentis, Frey ekparolis:

— Eĉ se ni ne scias ĉion, nature ankaŭ ne tion, ĉu en la novulo kaŝiĝas emo por terorismo, aŭ li estas indiferenta por la tiaĵoj — tamen estas jam rezulto, ke ni scias, kiujn ni devas observi.

— Sed por tio ne sufiĉas niaj homoj, — malpaciencis Laura Torn. — Mia grupo havas nur sep homojn kaj min. Al ni apartenas la kvartalo Transrivera, granda tereno. Sep homoj devus eniĝi inter la islamajn komercistojn de tapiŝoj!.. Ni mem malmulte povas fari, se en tiu cirklo ni ne trovas tiean informanton. La komercistoj de tapiŝoj formas mondeton fermitan, ĉiu konas ĉiun, ofte jam dehejme. Ili havas monon, do verŝajne apogas la teroristojn permone. Kvankam kelkaj el ili eble kredas, ke la apogo iros al la kutima “palestina movado” aŭ al karitataj fondaĵoj.

Kaiser rigardis al Wahlberg:

— Sinjorino, mia grupo estas sufiĉe granda, antaŭ nelonge mi ricevis junajn kunulojn taŭgajn, kiuj volas la tutan vivon pasigi en la kontraŭterorismaj grupoj. Mi opinias, ke ĉiamaniere ni devas ekhavi informantojn en la islamaj grupoj. Iamaniere ni devos eniri trans la muron. Se ni ne scios, kio okazas malantaŭ la muro, la Urbo estos ĉiam sendefenda.

Li diris tion, kion ili sciis jam delonge. Sed nun Wahlberg eksentis ion el lia voĉo. Ion plusan, eble nur deziron, aŭ?.. Eble ili havas planon? Lia grupo elpensis ion? Kvankam ŝia rigardo ankaŭ nun restis indiferenta kaj sensenta, tamen ŝi atendeme rigardis al Kaiser, kiu daŭrigis:

— Sinjorino, mi kredas, ke mi jam scias, kiel eniĝi en la islaman terorisman organizon de la Urbo. Kiu ĝis nun ne ekzistis, sed jam certe ekzistas. Ankaŭ ili nun organizas sin. Eble en tiu ĉi momento ili same sidas en iu ejo ĉirkaŭ tablo kaj planas atencon kontraŭ la Urbo?

— Lasu la dramon. Parolu pri via plano, — venis el ŝia buŝo la vortoj sekaj. Ordonaj.

Kaiser komencis paroli.

Enkonduko | Daŭrigo