SERPENTOJ EN LA PUTO (2)

Romano de István Nemere

La unua parto

Prepariĝu!

Daŭrigo

RIVERBORDE

La 8-a de septembro, 11:30

Omar ege ĝojĝemis, ekvidinte Isabel.

La knabino alvenis per mopedo kaj restigis ĝin rande de la aŭtoparkejo. Kiam ŝi deprenis la kaskon, ŝia malhela hararo disfalis. Ŝi certe sciis, ke Omar jam atendas kaj volis montri al li tiun belan hararon.

La viro atendis ĉe la Malnova Ponto, kie estis florhorloĝo. La montrilo saltis ĝuste al 11:30, kiam la hararo knabina komencis gaje flugadi en la vento. Omar sentis sin feliĉa — ja tiu estis la unua rendevuo en lia vivo. Kaj post sekundoj ili jam rapidis unu al la alia. Estis tie ega trafiko kaj bruo, sed ili ne aŭdis tion. Por Omar nun gravis nur tio, ke post tri tagoj li denove povas vidi Isabel.

Antaŭ tri tagoj, kiam la blinda hazardo dufoje kunligis ilin, ili vere iris por kafumi. Omar ĝojis, ke li povas libere paroli kun virino — tio en lia lando estus neimagebla. Kaj li aparte ĝojis, ke Isabel ne estas simila al la ĉitieaj junvirinoj, kondutas dece kaj rezerveme. Ili vere nur kafumis, nenio pli. Omar longe ŝin konvinkadis por renkontiĝi denove, kaj nun, jen, ŝi alvenis!

— Salut'!

— Salut'!

En la unua minuto ili apenaŭ povis ekparoli. Fine Isabel kondukis lin sub la ponton, al tie ankrita ŝipo, en kiu troviĝis kafejo. Sidante apud la Rivero, ili vidis fojfoje fornaĝantajn ŝipojn blankajn kun turistoj.

— Sciu, ke tiu estas la unua rendevuo en mia vivo, — li konfesis tuj, kvankam li hezitis, ĉu li bone faras. La virinoj onidire ne ŝatas la komencantojn… Sed sur la vizaĝo de Isabel la miron tuj ŝanĝis la komprenemo:

— Jes, mi scias, ke en via lando ne povas simple renkontiĝi knabinoj kaj knaboj… Sed vi jam unu jaron vivas en la Urbo!

— Same kiel hejme, ankaŭ ĉi tie mi ne rendevuis kun knabinoj, — Omar iom honte klinis la kapon. Isabel eĉ por sekundo ne dubis, ke li diras la veron. Kaj ŝi ne priridetis lin, kontraŭe, por momento tuŝis lian manon kuŝantan surtable:

— Dankon, ke mi estas la unua. Ke vi forlasis viajn principojn pro mi!

La tuŝo de la virino lin entuziasmigis. Io okazis en li, precipe encerbe. Estis tre agrable konversacii kun Isabel, aŭdi ŝian voĉon kaj scii, ke ŝi estas apude, ke ŝi alvenis pro li! Pro tio Omar tuj sentis sin gravulo kaj vera viro.

Nun ili trinkis kafon kaj poste iros tagmanĝi. Isabel estis alta kaj svelta, sed ne pli alta ol Omar. Ŝiaj nigraj hararo kaj okuloj memorigis al li la hejmajn knabinojn. Li vidis ŝiajn belajn mamojn kaj sub la jupo ankaŭ la femurojn. Omar englutis la salivon. Isabel precize vidis, kio okazas en li, vidis lian rigardon saltantan ien-tien, do ŝi iom klinis la kapon kaj demandis koketeme, rigardante el sub la okulharoj:

— Ĉu mi ne plaĉas al vi?

— Ho, kontraŭe! — Omar iom konfuziĝis, sed tre entuziasme komencis laŭdi ŝian aspekton. Rapide li perdiĝis inter la epitetoj, ja ne tute bone li regis la lingvon. Poste li rimarkis, ke li amindumas. Tion li volis, pri tio revis jam la trian tagon, sed nun li ektimis sian propran bravon kaj eksilentis.

Sed okazis nenio malbona. Isabel sciis, kion sciis, kaj vidis, kion devis vidi. Ŝi ne dubis pri liaj sentoj. Jes ja, tio ankoraŭ ne estas amo, ne povas esti amo, tamen flatis ŝin liaj sentoj. Isabel sentis la inundon de la entuziasmo kaj magneta altiro.

Horojn poste ili sidis en riverborda restoracio. Omar manĝis fiŝon, kiel ĉiam, se eblis. Kaj li rememoris sian patron, kiu tre laboregis por tiu mono, kiun lia filo nun pagos por la tagmanĝo. Isabel havis bonan humoron kaj certe ne havis tiaspecajn pensojn. Ŝi demandis lin pri lia familio kaj pri planoj.

— Unue mi devos fini mian studadon. Tio signifas ankoraŭ tri jarojn ĉi tie. Mi esperas, ke mia familio povos min apogi tiel longe.

— Kaj poste vi reveturos hejmen? — la malhela okulparo falis sur la viron. Pro tio Omar por momento perdis la spiron, sed tuj rekonsciiĝis:

— Ankoraŭ mi ne scias… Sciu, mia lando estas tre malriĉa. Oni bezonas inĝenierojn, kuracistojn, instruistojn kaj eĉ muntistojn de akvoduktoj, se estus pli da akvoduktoj kaj akvo… Oni bezonas agronomojn. Lastatempe tiel varmegas la vetero, ĉio sekiĝas, mankas akvo por akvumi, ofte eĉ la homoj ne havas akvon por trinki. Kiu povas, formigras. Do malmultas la ŝanco, ke mi, aŭ iu alia reveturos tien post kelkaj jaroj.

— Kaj do vi vivos kaj laboros ĉi tie?

Omar kapjesadis. Tro frue estus paroli pri liaj pli junaj fratoj, kaj ke ankaŭ ili volas alveni ĉi tien, ja ili volas vivi… Kaj vere, kiu povas scii, kio okazos post jaroj, ĉu Isabel estos ankoraŭ kun li? Por momento ili tre serioze rigardis unu al la alia. Super la tablo ili rigardis kaj sentis: nun en ilia vivo komenciĝis io granda kaj bela, tre bela. 


EN VENDEJO DE TAPIŜOJ

La 9-a de septembro, 18:02

— Vi malfruis, — rimarkis seke la komercisto.

Badran ne respondis. Li rigardis al sia horloĝo kaj vidis: vere, du minutojn pli malfrue li alvenis al la renkontiĝo. Sed ja sciis li ankaŭ tion, ke tiu komercisto estas ne arabo, sed perso. Se li estus arabo, li ne rimarkus la malfruon duminutan, eble eĉ ne la duhoran.

— Ĉi tie atendu, — diris la ulo kaj foriris.

La karakteriza odoro dume penetris en lian nazon. Kien ajn li rigardis, ĉie li vidis tapiŝojn. Ili kuŝis kunrulitaj, sed la plej belaj pendis surmure. Malofte oni kondukas ĉi tien la pli bonajn aĉetontojn. Sciis li, ke la persoj ofte po tri, po kvar kune luas vendejon. Ĝin oni devas tage-nokte gardi, do oni kune pagas la personaron. La pli malriĉaj komencantaj komercistoj mem gardas siajn tapiŝojn.

En grandaj bareloj estis akvo, ĉe la enirejo kaj en la anguloj de la vendejo. Se foje ĝi ekbrulus, tio ege damaĝus la komercistojn. Sed ja ili atentas, gardas. Badran rememoris: li ankoraŭ neniam aŭdis pri forbrulinta tapiŝ-vendejo.

Do nun li staris senfara inter amasoj de tapiŝoj, finfine aŭdis mallaŭtajn paŝojn. Li turniĝis rapidege, kaj lia mano jam serĉis ion ĉezone… Armilon.

La proksimiĝanta barba viro precize vidis, kio okazas, do haltis kelkajn paŝojn de li kaj ridetis:

— Do vi jam portas armilon, Badran.

— Saluton, Abu! Paco estu kun vi, — kliniĝis Badran. Li miris: do Abu jam alvenis, estas jam ĉi tie, tiel rapide? Poste li komprenis, ke li ne sciis, kie Abu estis, eble li ne veturis foren.

Abu portis simplan stratan veston, eŭropan kompleton, sed ne multekostan, ne tro elegantan. Badran sciis: tiel li ne estas suspekta. Abu iradas en la mondo tiel, ke en nenies memoro, nenies okuloj, nenies kapo restigas spurojn. Por tiu konduto plej taŭgas la perfekta grizeco. La grizo estas la unika koloro por ne esti okulfrapa.

Vere, ankaŭ tiu kompleto estis griza, samkiel la iom post iom griziĝanta barbo. Griza ĉemizo kaj griza kravato.

— Nun mi nomiĝas Abu Mussa, — li ridetis bonhumore, kvazaŭ ŝercante. — Vi scias, ke ni havas multege da malamikoj kaj ili min serĉas ĉie. Eble ili postiras min… ŝajnas al mi.

Badran volis diri ion malbelan pri la malkreduloj, sed Abu per unu moveto haltigis lin:

— Tio estas la zorgo de Alaho, ne via. Kiel sciate, Alaho zorgas pri ĉiu kaj ĉio. Do ni ne perdu la tempon por la malkreduloj, prefere ni parolu pri nia afero, amiko mia.

Badran havis multe por rakonti. Pri la junaj knaboj, kiuj atentas ĉiun lian vorton kaj kiuj ion ajn faros por Alaho, kaj por li. Jam Abu devus montri la celon!

Samtempe Badran konjektis: nun ne nur li parolos. Verŝajne Abu Mussa havos kion diri. Li diros ion gravan — li pensis. Sed Abu Mussa diris nur tiom:

— Prepariĝu!

Kaj poste li komencis paroli pri sia plano. 


SUR LA MARO

La 10-a de septembro, 05:08

La ŝipo estas eta, la ondoj grandaj.

Tarik sur la ferdeko staris, aŭ, pli ĝuste, li kroĉiĝis al la barilo. Feliĉe li antaŭe malmulte manĝis. La akompanantoj venis kun li en la havenon. La ŝarĝaŭto portis lin al iu urbo, poste oni akompanis lin per aŭtobuso. Kun li estis iu viro, kiu malaperis post la alveno en la havenon. Sed antaŭe li transdonis Tarik-on al alia viro, kiu malmulte parolis. La unuan nokton Tarik pasigis en nekonata domo, en iu ĉambro kaj kuŝis-maldormis surtere, oni donis ankaŭ manĝon, trinkon. Sekvonttage aperis alia homo ankoraŭ nevidata kaj diris: krepuske oni “metos” Tarik-on sur ŝipon veturantan al Eŭropo. Tarik ne bone sciis, kia estas tiu “Eŭ-ro-po”. Ne sciante kial, li imagis, ke Eŭropo estas tre granda tero, loko de grandegaj montoj, kie la homoj vivas en striktaj valoj.

La atendado estis malfacila, enua. Tarik bedaŭris la vane flugantan tempon. Li ĝojis, kiam vespere oni kondukis lin en la havenon, kie mankis la gardistoj. Li ankoraŭ neniam veturis per ŝipo, samkiel pli frue ne sidis en ŝarĝaŭto, nek aŭtobuso. La fiŝkaptista ŝipo estis fetora, miksiĝis tie la odoraĉo de mortintaj fiŝoj kaj benzino por motoroj. Ili malfruvespere ŝipis surmaren, onidire por “fiŝkapti”, kaj la ondoj komencis ĵetadi la ŝipon. Tarik restis sur la ferdeko, ambaŭmane tenis la barilon, horojn poste jam tremis la genuoj pro la laco. La stomako jam estis malplena, eĉ pensi li ne povis pri manĝo aŭ trinko. La ondoj alvenadis precizaj, kelkaj po minute, kaj oni ne povis savi sin de ili.

“Alaho montris al mi la vojon”, — li pensis. Tiel diris al li la imamo, kaj aliaj aŭtoritataj viroj. Do li tenis sin heroe. Aŭrore li jam sidis sur la ferdeko kun lacegaj membroj, preta salti al barilo kaj denove vomi… Sed lia stomako estis jam tute malplena. Same malplena li sentis ankaŭ sian kapon. Vivis en li la eta espero: iam finiĝos tiu vojo? Kaj kial tiu Eŭropo estas tiel fore?

Li ne sciis, kie li troviĝas. Tarik neniam en la vivo vidis mapon, ĉar neniam li vizitis lernejon. Iam li pensis, ke ĉio estas proksime, ĉar devas esti proksime. Se Alaho ordonis, ke la aferoj estu proksimaj unu al la alia, do estas ili proksimaj.

Li ne sciis eĉ tion, ke ĝis nun li loĝis en Afriko, kaj nun li antaŭeniĝas en la markolo inter du kontinentoj. Ne sciis li, ke tiuj vagaj lumoj vidataj ie-tie en la nokto signifas marŝipojn kaj ke li certan tempon jam vidas Eŭropon. Ke la lumoj iom vibretantaj rande de nigra horizonto jam apartenas al hispanaj urboj. Ne sciis li, ke iuj atendas la alvenon de tiaspeculoj, kia li estas, por helpi amike, kaj atendas ankaŭ ĝendarmoj, soldatoj, oficistoj… Tarik konis nenion alian ol vilaĝojn dezertajn, la homojn paŝtantajn ŝafojn, kiujn li renkontis ĉiutage. Sed lastatempe aperis fremduloj, kiuj observis la junulojn, demandadis la maljunulojn. Tarik ne sciis, kial la fremduloj elektis ĝuste lin. Eble ĉar liaj gepatroj jam ne vivis kaj ĉar li adoris Alahon. Ili parolis kun li, poste forveturis. Iom poste revenis unu kaj preskaŭ la tutan tagon paroladis kun Tarik pri Alaho kaj la vera kredo, pri la malkredantoj kaj la kulpoj de la mondo. Kaj ke Alaho la malkredantojn punas per la manoj de la verkredantoj, kaj tiu punado povas esti belega tasko por la kredanto de Alaho.

Mateniĝis. Tarik en la pigre disiĝanta mallumo rimarkis, ke la bordo estas jam tre proksime. Liaj okuloj eĉ vidis ion tie — post la tuta nokto pasigita sur ferdeko — kie aliuloj nur la nigron vidis. La kapitano de la fiŝkaptista ŝipo raŭke ordonadis al siaj homoj, iu lumsignis per lampeto. De la bordo aperis motorboato, estis ĝi nigre farbita, kaj ankaŭ ĝia pasaĝero estis vestita tutnigre. Tarik komprenis, ke la boato venis por li. “Mi estas gravulo”, — li pensis. Fremduloj venis por li en la vilaĝon, veturigis en urbon, poste al marhaveno, poste perŝipe kaj jen, perboate al “Eŭ-ro-po”, al tero tre fremda. La maristoj kaptis kaj levis lin trans la barilon, jam li estis en la boato. Neniu dumvoje diris al li eĉ vorton. Neniu demandis lian nomon, li estis viva pakaĵo, kiun oni donis de mano al mano. Tarik nun sidis funde de la boato, la ondoj ĝin ĵetadis multe pli ol la ŝipon antaŭe.

La malhelo ankoraŭ ne disiĝis, ne aperis la suno, la ĉielo estis nebuloza. Surborde atendis aŭto, Tarik ankoraŭ neniam sidis en simila. Li tute ne pensis, ke li jam venis en Eŭropon, kiam ili veturis, komence en malhelego, poste sur ŝoseo jam helpe de reflektoroj. Kiel eblas, ke la vojo estas tiele glata, kaj la radoj ne skuas la veturilon? — li miris. Kaj Tarik en tiu momento komprenis, ke jes, tio jam estas Eŭropo, la fremda, mistera kaj malamika mondo, kie atendas lin tasko grandega. 


EN LA UNIVERSITATO

La 12-a de septembro, 12:09

Omar paŝis el la konstruaĵo sur la belan verdan herbejon — kaj rimarkis Isabel. Sur la fono de la herbejo ŝi estis belega. Ŝi portis blankan bluzon kaj pantalonon, ĉirkaŭkole havis tukon. Omar miris, ja ili ne havis nun rendevuon. Li ne vidis, ke la knaboj, kun kiuj li ĵus elvenis, gapis al Isabel.

Jen la momento de lia triumfo. La kunstudantoj, kiuj ĝis nun tute ne atentis pri li, nun finfine povis vidi, kun kiel belega knabino li kunestas! La knabino tiel staris sur la herbejo inter du domegoj, ke oni ne povis ŝin malatenti. Almenaŭ tridek okulparoj gluiĝis al ŝi, eĉ la knabinoj observis ŝin, kelkaj certe envieme.

— Salut'!

— Saluton, mia kara.

La kiso estis facila, ja ili nun estis nur en la epoko de kisoj, kaj ĝis nun foje nur, hieraŭ. La ĝojo altiĝis en la junulo:

— Bonege, ke vi alvenis! Do, tial vi demandis hieraŭ, kiam mi havos la lastan lecionon?

Isabel nur ridetis. Sur ŝia vizaĝo ekestis eta kavaĵo. Li apenaŭ povis depreni sian rigardon de ŝi. Ili iris al proksima benko kaj sidiĝis. La studentoj iris ĝuste tien kaj ĉiu mirobservis Isabel, ŝian nigran, longan hararon, la apenaŭ pentritan junan vizaĝon. La svelta korpo altiris ĉies okulojn.

— Ĉu viaj kunuloj? Mi vidas, ke troviĝas inter ili ankaŭ araboj.

— En mia grupo estas kvar, kaj tiuj tri estas en ordo. Ili jam apartenas al la dua generacio, ili naskiĝis ĉi tie. La patro de unu estas dentkuracisto, de la alia komercisto, de la tria… nu, mi ne scias, sed ĉiumatene li alvenas en luksa aŭto.

— Kaj ĉu estas ankaŭ arabaj knabinoj? — demandis Isabel kun rideto koketa.

— Ho, vi estas ĵaluza! Ne estas arabaj knabinoj, almenaŭ inter miaj kunuloj. El siaj landoj oni ne lasas ilin solaj forveturi tiel foren. La araboj vivantaj ĉi tie certe havas filinojn, sed malofte ili povas lerni en universitato.

Isabel postrigardis la malrapide foriĝantajn studentojn:

— Ĉu tiuj viaj kolegoj vizitadas moskeon?

La demando mirigis Omaron, li ne sciis, kion respondi:

— Eble nur unu el ili, Mahmud. Mahmud el-Nazar, la filo de dentisto, foje rakontis, kion li tie aŭdis pasintan vendredon. Sed mi ne kredas, ke estus li tro religiema. Kial vi demandis?

— Ĉar mi proksimiĝas al mia demando: Omar Hamdi, ĉu vi vizitadas moskeon?

Isabel altiris lin, estis tiel bonega sento penetri en ŝian nevideblan kovrilon, kiun Isabel portis ĉirkaŭ si, kaj kio same estis ŝi mem.

— Tre malofte. Mi ne estas religiema, almenaŭ ne tiom, kiom onidire mi devus esti. Alaho ĉion vidas, timigas min la kredantoj, do vidas ankaŭ tion, ke mi evitas la moskeon. Kaj se Alaho scias ĉion, do devas scii ankaŭ tion, ke mi vivas preskaŭ senkulpe.

— Ho, vi, knabeto virga! — ridis Isabel kaj karesis lian vizaĝon — Kiel vi opinias, kiom longe ankoraŭ daŭros via virgeco?

Li altiris ŝin kaj volis diri: “Mi esperas, ke jam ne longe”, sed Isabel ridanta saltis kaj kuris antaŭen. Omar per kelkaj longaj saltoj postiris ŝin. Ankaŭ li ridis, feliĉa.

La antaŭa teksto | Enkonduko | Daŭrigo