SERPENTOJ EN LA PUTO (4)

Romano de István Nemere

La dua parto

La forto de Alaho

Alaho estas la plej potenca

(Korano)

EN LA LOĜEJO

La 21-a de septembro, 20.55

Omar apenaŭ kuraĝis ekparoli.

En la ĉambro ne disiĝis la duonhelo. La silento de la luita loĝejo iĝis en lian korpon kaj konscion. Ĉiu brueto nun sonis kiel bruego. Iliaj kapoj estis sur la sama kuseno, Omar elproksime rigardis en la okulojn de Isabel. La nudaj korpoj radiis varmegon el si. Tio, kio antaŭ momento okazis al ili, estis tiel mirakle, ke Omar pro tio ne povis nun ekparoli. Isabel kisis lin kaj demandis:

— Ĉu vere, por vi tiu estis la unua?..

La viro nur kapjesis. Isabel miregis:

— Se mi tion estus rakontanta al iu ajn… Se mi havus almenaŭ unu amikinon… Ke Omar Hamdi, tiu bela knabo kun eta barbo nun perdis sian virgecon! Havanta jam dudek tri jarojn, ne, tio ne povas esti vero!

Omar serioze provis klarigi al ŝi:

— Vidu, ĉe ni tiuj aferoj okazas alimaniere. Eĉ pli junaj knaboj ol mi povas akiri por si iajn virinojn… sed ja ankaŭ vi scias, kiaspecajn?

— Mi konjektas, — sur ŝia vizaĝo ankoraŭ sidis la mirrideto. — Kaj vi scias, ke ĉe ni jam eĉ la dekkvar- kaj dekkvinjaraj knaboj ne estas virgaj?

— Kaj la knabinoj?

Isabel sciis, kio sekvos nun. Iom moke, tamen ame respondis:

— Nun vi diros, ke la islamaj knabinoj gardas sian virgon, ili gardas sin por ilia estonta edzo kaj en sia tuta vivo kuŝiĝas nur kun tiu unika viro, kaj ankaŭ tion faras ili nur por generi infanojn.

— Tiel estas, — kapjesis Omar, sed rande de liaj lipoj kaŝiĝis ioma rideto. — Mi bone scias, ke en Eŭropo ne tiel oni vivas. Sed ĉu ne venis la tempo, por ke el inter la du metodoj ni elektu la ĝustan?

Isabel serioze rerigardis lin:

— Ĉu vi certe vizitadas la agrokulturan fakon? Ne la filozofian? Ĉu vi ne volas partopreni en televida diskuto, kie interbatalas la reprezentantoj de du vivmetodoj?

— Mi ne ĝojus, se multaj estus konantaj mian vizaĝon.

— Vere, tio estus malbona, — konsentis Isabel, sed ne klarigis, kial tio ne estus bona. Sed la viron nun interesis nenio alia, ol Isabel:

— Via korpo estas mirakla, kaj bone estas kun vi. Plej volonte mi jam tute ne forlasus tiun ĉi liton.

Isabel ridetis, kvazaŭ tiklita:

— En la universitato oni certe rimarkus post ioma tempo, ke vi mankas.

— Kaj vin oni kie serĉu? — rebatis Omar. Jam delonge li volis tion scii. Sed nun li ne tre atentis la respondon. Isabel gluiĝis al la viro, permane karesante ties nudan, hararplenan bruston:

— En iu enua entrepreno, kie mi ne devas pasigi multe da tempo, feliĉe. Se mi volas, mi povas tuttage promeni en la urbo.

— Estas ĝi iaspeca agentejo? Vi ion vendas?

— Jes, mi vendas al entreprenoj komputilajn programojn, kiuj faciligas la diversajn fazojn de la laboro. Multaj tion aĉetas.

Ili ne pli parolis pri tiu temo. La viron vere ne interesis io alia. Li sentis ŝiajn karesojn surhaŭte, kaj nur Isabel estis grava por li. Komence li tiel mallerte kisadis ŝin. Isabel fortege tiris lin al si…

LA ĴURO DE BADRAN

La 23-a de septembro, 08.31

En la vendejo malmultis la lumo. La viro nur ĝistalie levis la metalan rulkurtenon. Ekstere jam komenciĝis la matena bruo de la Urbo. Tiu strato ne estis en la suburbo, sed ankaŭ ne en la Centro.

La viro unue atenteme ĉirkaŭrigardis, poste rapidpaŝe iris al malantaŭo de la tapiŝvendejo, al la magazeno. Sur la terenĵetitaj plastaj platoj kaj tapiŝoj kuŝis iu.

— Hej, Tarik, vekiĝu!

La junulo malfacile vekiĝis. Sed eksentinte surŝultre la manon de la viro, li subite saltis kaj tenis la dorson al la malplena muro. En liaj okuloj nestis la timego. Li laŭte kraketis, la seka, polvoza aero de la tapiŝvendejo sidis en lia gorĝo.

— Trankvile! Estas nur mi, Badran. Vi dormis ĉe mi. Nun venu por iom manĝi.

Ili manĝis en la vendejo, kiu ankoraŭ estis fermita. Kelkajn minutojn antaŭ la naŭa horo Badran, karesante sian barbon, rimarkis:

— Post nelonge venos mia helpisto. Ne diru al li vian nomon, entute ne parolu kun li. Kiam li venos, mi montros al vi la Urbon.

— Ni eliros… tien? — sur la maldika vizaĝo de Tarik aperis timeto. Badran laŭte ekridis:

— Ĉu vi timas tion, kio ekstere atendas vin? Ne ŝercu. Ja vi vivos ĉi tie, do necesas, ke vi ekkonu vian novan loĝlokon!

En Tarik kolektiĝis la streĉo. Poste Badran havis pro Tarik diversajn klopodojn. Ili iris apude sur la trotuaro, sed kiam aŭto veturis tro proksime al la rando de la trotuaro, Tarik saltis, kiel timigita ĉevalido. Badran fine kaptis lian brakon kaj kondukis al malpli trafikaj stratoj. En la okuloj de Tarik sidis ĉiuj timoj de liaj prauloj — neniam li estis ankoraŭ en tiel grandega urbo. Nun li gapegis al ĉio. Pleje al la tutvitraj egaj domoj, kiuj — laŭ klarigo de Badran — estis buroejoj. Jam eĉ tiu vorto estis stranga. Longe li staris antaŭ kelkaj el ili kaj ne deprenis la okulojn, blindigita ofte de la rebatitaj sunradioj. Li ne komprenis, kiel oni povas vidi sin en la vitrofenestroj — ja li ankoraŭ neniam vidis spegulon.

Kaj la virinoj! Mil kaj mil virinoj venis renkonte al li, plej ofte junaj knabinoj, kaj en la somerfina varmego oni povis vidi la duonon de iliaj mamoj, la femuroj, la postaĵoj. La knabon narkotis nudaj brakoj kaj kruroj. Post malpli ol duonhoro Badran jam sciis: tro multe kaj tro frue li volis montri al Tarik. “Mia kulpo, eble Alaho pardonos”, — li diris en si, senvoĉe.

Poste Badran kondukis Tarik al parko, kie malmultaj estis. La verda herbejo iom trankviligis lin — kvankam ĉi tie li mire rimarkis, ke estas terure multe da akvo, ĉar meze de la parko funkciis kaskado. Badran sciis, kion signifas por Tarik la vido de la akvo, kaj ili ne aliris la kaskadon. Ili sidis surbenke kaj Badran devigis lin rigardi en siajn okulojn:

— Vidu, knabo, mi ĵuris al Abu… Vi ne scias, kiu li estas. Do mi ĵuris al tiu homo, je la sankta nomo de Alaho, kiu vin veturigis ĉi tien el la dezerto. Li volis, ke vi venu, kaj li volis ankaŭ tion, ke mi okupiĝu pri vi. Hodiaŭ kaj morgaŭ, komprenu, dum du tutaj tagoj, de mateno ĝis vespero ni irados en la Urbo. Vi devos ekkoni almenaŭ tiujn kelkajn vojojn, el kiuj oni poste elektos.

— Sed kion elektos, kaj kial?

Badran englutis la salivon, sed dume ne deprenis la rigardon de la knabo:

— Abu klarigos, kian gloran taskon donos al vi Alaho.

— Ĉu Abu… parolis kun Alaho?

Badran ne volis, ke Tarik vidu sur lia vizaĝo, kion li opinias pri lia menskapablo. Superflue estus lin ofendi, kaj se Tarik akuzus lin ĉe Abu… Do li ridetis kare kaj tiel kontinuis:

— Iusence Alaho certe sciigis al Abu sian volon. Kaj ĝoju, ĉar ĝuste vi estas elektita de Li. Abu diros, kion vi devos fari, per kio vi povos enskribi vian nomon poreterne sur la liston de la grandaj kaj noblaj herooj.

— Mi ne scipovas skribi, — kapneis la junulo serioze. Badran por momento kredis, ke li ŝercas. Sed vidis li, ke tiuj nigraj okuloj serioze brilas.

— Ne okupiĝu pri tio, filo. Gravas, ke en tiu ĉi Urbo vi agos kiel heroo, kaj poste vi povos vivi feliĉa. Mem Abu akiros por vi belan loĝejon kaj vi povos tie kunvivi kun tiom da belulinoj, kiom vi nur volos.

Ĝuste trairis tie iu “belulino”. Samaĝa, kiel Tarik, eĉ ne rigardanta al la interparolantaj araboj, ŝi nur trairis apude en eta robo, elmontranta partojn de ŝia korpo. Tarik longe ŝin akompanis perokule, vidis la belforman korpon, la ruĝajn lipojn, la mamojn, kaj vole-volupte englutis la salivon. “Nu, ankoraŭ unu arabo, kiu neniam vidis nudan virinon, kaj por tian vidi li pretos je ĉio!” — pensis Badran malrespekte. Sed ankaŭ tion li ne rajtis diri. “Nur du tagoj, ankoraŭ du longaj tagoj”, — li pensis. Poste li transdonos la knabon al Abu Mussa, kaj kio poste okazos, tio jam estos la zorgo de Abu.

LORINA B.

La 23-a de septembro, 14.22

— Jen, alvenis Lorina!

— Ŝi jam iras, rapidu!

— Sinjorino Ballati, atendu!

La televidraportistoj kuregis, iom komike. La kameraistoj malfacile sekvis ilin kun la pezaj kameraoj surŝultre. Kelkaj ĵurnalistoj kaj raportistoj estis eĉ pli rapidaj. En la aŭtoparkejo de la tribunalo ili sukcesis kapti la aktorinon. Kiu certe vole venis pli frue, ol devis. La ĵurnalistoj komprenis la signon: “Lorina parolos kun ni!”

Sur la vizaĝo de la maljuniĝanta aktorino videblis ĉiu okazintaĵo de la pasintaj sesdek jaroj. Ŝi havis tre sugestajn vizaĝon kaj rigardon, la fotistoj kaj kameraistoj ŝatis ŝin pro tio. La korpo eta, la formoj eĉ en junaĝo ne estis perfektaj. Ŝi ludis en multaj filmoj kaj fojfoje ankaŭ en teatro. Faris ŝi laŭtajn skandalojn, vivis kun viroj kaj virinoj, plurfoje senvestiĝis antaŭ kameraoj. Sed ŝi ĉefe famis pro kuraĝo kaj aŭdacaj opinioj sociaj. Ne ĉiu ŝin ŝatis, sed ĉiu atentis ŝian opinion. Uzante tion en la pasinta jaro Lorina B. “eldiris, kion aliuloj malkuraĝis eldiri, nur pensi”, kaj la bulvardaj amaskomunikiloj dum tagoj maĉis tiun temon.

Ŝi ankaŭ nun venis duonhoron antaŭ la komenco de la tribunala proceso. Almenaŭ trideko da ĵurnalistoj, televidraportistoj grupiĝis ĉirkaŭ ŝi. Kompreneble Lorina venis kun sia advokato, kiu, vidinta la grupon, kredis, ke li jam fariĝis stelo de urbaj advokatoj.

— Sinjorino Ballati!

— Lorina, diru, je kio vi kalkulas?

— Vi denove eldiros sincere sian opinion, ĉu?..

En la salonegon ne rajtis eniri la gazetaro. Ankaŭ la juĝistoj bone sciis, kiu estas Lorina B., aŭ kiel la gazetaro kaj televido menciadas ŝin: “LB”. Do, la juĝistaro ne enlasis la gazetaron en la salonegon, ĉar ĝi ne volis, ke Lorina ludu teatron por kameraoj kaj morgaŭaj gazetoj — sendepende de la verdikto.

Ŝi aspektis kvindekjara, kelkajn sulkojn ŝi jam ne sukcesis malaperigi el la vizaĝo. Portis ŝi blankan robon, ĉu aludante al sia senkulpeco? Tio estis signo por la juĝistoj, aŭ por la reporteroj? Preskaŭ sen ŝminko, sed kun movoj lernitaj dum jardekoj, ŝi paŝis antaŭ la kameraojn, kiujn venigis ĉi tien almenaŭ ok televidkompanioj:

— Kiel vi scias, la islama komunumo de la Urbo venigis min en la juĝejon pro ĉio, kion dum la pasinta tempo mi diris pri tiu religio kaj la islamanoj ĝenerale. Hodiaŭ, antaŭ la lasta proceza tago kaj la verdikto, mi daŭre anoncas mian opinion: la islamo estas perfortema, agresiva religio, kiu volas pereigi la kristanismon. Tion diras ĝuste mi, ateisto. La Okcidento iras sur vojo danĝera, kiam ĝi donas terenon, kaj ĉiam pli da tereno, al tiu religio kaj al ties fanatikaj kredantoj. La danĝero ankaŭ nun proksimiĝas al Eŭropo el la Oriento, kiel ĉiam.

— Lorina, ĉu veras, ke vi publike diris pri la islamanoj vivantaj en nia Urbo: “ili estas parazitoj, kiuj hejme malsukcesis, kaj tial venis al ni por vivi el nia mono?”

— Jes, mi diris, — kapjesis la virino, precize sciante, kiel laŭte ŝi devas paroli al tiuj modernaj, tre sentemaj mikrofonoj. La bruo de la Urbo kaj de la ĵurnalistoj decidis pri la nivelo de voĉo. Do ŝi apenaŭ trapasis tiun nivelon, por ne ŝajnigi al la televidantoj, ke ŝi krias histerie laŭte. Lorina tenis preskaŭ senmova siajn vizaĝtrajtojn kaj manojn, sugestante aplombon kaj trankvilon — do kion ŝi diris nun, povis ŝajni vero:

— Mi miregas, vidante la tro kompreneman, eĉ komplican sintenon de la katolika eklezio al la islamanoj. Tio estas kontraŭnatura. Same, kiel la lupo amikiĝas kun la ŝafido. La islamo estas agresiva, batalema kaj ĉion formanĝanta religio, kiu nur provizore kaj en certaj historiaj situacioj imitas la religion de la paco. Mi ne scias, kiu estis Alaho — se ĝenerale li ekzistis — sed mi bone scias, kion li sugestis al Mohamedo. Kiu ne estas blinda, povas tion legi en la Korano. En tiu skribaĵo nomita “sankta libro” multloke temas pri tio, kiel la islamanoj devos neniigi la malkredantojn. Kaj vi scias, kiuj estas la malkredantoj? Ni! Vi kaj mi, kaj ĉiu eŭropano, kiu ne estas islamano. Kiel niaj mezepokaj stultaj granduloj de la Eklezio nomis ĉiun ne-kristanon pagano, same la islamanoj nomas la alireligiulojn “malkredantoj”, “senreligiuloj”. En Mekko nur tiun oni konsideras homo, kiu vivas laŭ la religio de la Profeto — la aliajn atendas kruela sorto.

Denove oni kriis demandojn. La advokato, provizore muta, staris apud sia defendato — li sciis, ke tiun “show” li ne povos ŝteli de ŝi… Kiam oni ne plu havos demandojn, iuj reporteroj finfine rimarkos la sinjoron advokaton kaj demandos ankaŭ lin.

— Lorina, ĉu vi povus citi el la Korano?

Lorina kompreneble eĉ atendis jam tiun demandon.

— En tiu libro multloke oni anoncas la onidirajn ordonojn de Alaho, kontraŭ la malkredantoj. La plej milda minaco estas, ke ni venos en la inferon — tiu sorto atendas ĉiun neislamanon. Jam en la dua surao, do en la dua ĉapitro de la libro vi povas legi, ke “Tiuj malkredantoj, kiuj niajn signojn opinias mensogo, ricevos fajregon kaj en ĝi ili brulos poreterne”. Samloke Alaho ordonas al siaj kredantoj, ke ili ataku la malkredantojn. Aŭ vi ankoraŭ ne aŭdis pri ĝihado, la sankta milito, kiun la Islamo jam de jarcentoj faras kontraŭ ni?

— Vi arde kritikis la islamanojn vivantajn ĉe ni pro la manko de la religia toleremo.

— Ĉu oni povas nomi tolerema tiun religion, kies dio ordonas mortigi la alireligiulojn? Klare oni povas legi en la tria surao: “La vera religio estas la islamo”. Sed ja staras tie ankaŭ tio: “Kiu ne kredas Alahon, estos punita, ĉar Alaho punas rapide”. Kaj ili abomenas nin, ja ili povas legi en sia libro pri la kristanoj, ke “iliaj faroj estas superfluaj en tiu ĉi kaj en la alia mondo. Neniu helpos ilin”.

— Ĉu vi vere volus forpeli la islamanojn el Eŭropo?

— Kompreneble, jes! Diru al mi, kie vivas unu apud la alia en paco la islamanoj kaj la kristanoj? Nenie! Aŭ jam ili mortigis la tieajn kristanojn, aŭ estas ili subpremitaj senindulge. Kien la islamo venas, tie morale ne restas ŝtono sur ŝtono. Kial ni akceptis en Eŭropo grupon da homoj, kiu tute ne volas kutimiĝi al niaj kutimoj kaj reguloj, kvankam ĝi mem petis, ke ni permesu al ili alveni? Anstataŭ tio kion ni vidas? La islamanoj komence volis nur porti ĉie sian fifaman kaptukon, poste la tutan korpon kovrantan robon, fine certe la burkon, kiu tute kaŝus ilin. Mi ne volas tion atendi senfare!

Ĉiu sciis, ke Lorina anoncis ankaŭ pli seriozajn akuzojn, ja ĝuste pro ili oni procesas kontraŭ ŝi. Sciis ankaŭ Lorina kaj la televidistoj, ke vespere el ĉio ĉi la rigardantoj vidos maksimume kvindek sekundojn.

— Sinjoro advokato, kiajn ŝancojn vi vidas?

Alvenis do la granda momento, la advokato rektigis sin kaj diris kelkajn ĝeneralaĵojn pri tio, ke oni devas fidi la sendependan tribunalon kaj ties saĝajn juĝistojn. Kiu vidas kaj aŭdas, tiu devas scii, ke la ludo jam estas serioza kaj temas pri nia trankvilo en Eŭropo. Jen, vidu ĉiu, ke ĝuste la islamanoj ekprocesis kontraŭ virino, kiu brave defendas la rajtojn de ni ĉiuj. Aldone, jen la islamanoj jam ankaŭ en Eŭropo provas malpliigi la liberan opinion — kiu afero ĝuste en la islamaj landoj estas ĉiutaga praktiko.

Poste la grupo ekiris al la enirejo de la juĝejo. Lorina Ballati paŝadis malrapide, donante okazon al la kameraistoj kaj fotistoj filmi ŝin, dum ŝi povis respondadi al la demandoj de la raportistoj tenantaj la mikrofonojn antaŭ ŝia vizaĝo.

La antaŭa teksto | Enkonduko | Daŭrigo