Poste ili aŭdis la signalon, kaj la sinjorino enkondukis la programon: “Temos pri novaj problemoj de la terorismo”, kaj prezentis la du fakulojn. La pli maljuna estis profesoro Wilhelmi, ĉefo de la politologia katedro de la loka universitato. La pli juna, Girot, iam finis tiun katedron ĉe Wilhelmi, sed nun kiel memstara fakulo pri teroro li donadis konsilojn al entreprenistoj.
— Sinjoroj! Ĉu veras, ke la islama mondo anoncis la tiel nomatan ĝihadon, la sanktan militon kontraŭ la malkreduloj, do, interalie, kontraŭ la nacioj de Eŭropo? Profesoro?..
Wilhelmi tuj kapneis. Li ekparolis trankvile, malaltvoĉe. Oni mezuris, kiom da rigardantoj havas tiu programo de semajno al semajno: nun ĉirkaŭ tricent kvardek mil homoj sidis antaŭ la aparatoj por rigardi, aŭdi ilin. Do ne estos egale, kion li diros, sciis la profesoro:
— Ni devas diri klare, ke la mondo okcidenta ĝenerale miskomprenas la aferon, kiam oni en la Oriento, konkrete en la islama mondo, parolas pri la sankta milito. Niaflanke oni jam deorigine miskomprenis eĉ tion, kion la profeto Mohamedo anoncis en la Korano, verko onidire sugestita de Alaho mem. Tie kompreneble oni multe da malbelaĵoj skribas pri la “malkreduloj”, tio estas pri judoj, kristanoj, kaj — kvankam aliajn religiojn oni tie ne mencias, tamen kompreneble ankaŭ pri ili oni parolas malbele. La Korano diras: “En la korojn de malkreduloj ni metas timegon”, kaj, — Wilhelmi nun elprenis karteton, por citi el ĝi precize: — “La malkredulojn mi punos peze ĉi-monde kaj alimonde. Kaj neniu troviĝos, kiu estus ilin helpanta”, tiel oni povas legi en la tria surao, ni povus diri: en la tria ĉapitro. Same tie staras ankaŭ, ke “Alaho ne ŝatas la malkredulojn”. Kaj ĉiu, kiu ne kredas Alahon, povas kalkuli je venĝo rapida. Tamen oni ne hazarde opinias la islamon religio paca. Pli paca ol ĝi estas eble nur la budhismo aŭ la Konscio de Kriŝno.
— Surpapere ankaŭ la kristanismo estas tre pacema, — rimarkis la sinjorino. — Tamen el la pasintaj du mil jaroj ni ĉiuj konas teruraĵojn pri amasaj tragedioj, kiujn oni senescepte kulpis en la nomo de tiu religio.
— Vi pravas, sed ni eliru ne el tiu punkto. La islamo kompare al la kristanismo malfruis sescent jarojn, kaj memoru, kie ni estis antaŭ sescent jaroj? Oni eĉ ankoraŭ ne komencis ekstermi la tiel nomatajn sorĉistinojn, la inkvizicion kontraŭ herezuloj, kaj tiel plu. Per tio mi ne volas diri, ke jen, ĉiu tera religio devas iri sur la sama vojo.
« Ja la budhistoj neniam organizis inkvizicion kaj neniam murdis la homojn amase. Do tio ne estas karakteriza ankaŭ al la islamo. La iaman ĝihadon en certa historia epoko oni kredis necesa, kiam la nova religio komencis disvastiĝi kaj survoje trovis multe da obstakloj. Hodiaŭ nur la islamaj fanatikuloj parolas pri la sankta milito tiel, kvazaŭ ĝi estus Dia ordono ankaŭ nun deviga.
— Kaj per tio oni erarigas multajn, — kroĉiĝis en la interparolon lia iama disĉiplo Girot. Sur lian freŝe razitan vizaĝon la ŝminkistoj metis multe da pudro, por ke ĝi ne tro brilu. — Ni ne forgesu, ke la ĝihado havas ankaŭ modernan “vizaĝon”. Kial la islamanoj ribelas kontraŭ la Okcidento, tio havas diversajn kaŭzojn. Unu el ili, la manko de demokratio, karakterizas la landojn, de kie alvenas tiu volo, tiu direkto, tiu malbonega, detrua intenco. Ni eŭropanoj, kaj, kompreneble, la nordamerikanoj, aŭstralianoj kaj loĝantoj de kelkaj aliaj landoj jam havas post si la epokon de klerismo. Ankaŭ tio venis al ni jam kelkcent jarojn pli frue. Ni rigardu, de kie venas la hodiaŭaj teroristoj? De kie devenas Osama bin Laden, Az-Zavahiri kaj iliaj kunuloj? Tiuj, kiuj organizis la atakon kontraŭ Ameriko, kaj kiuj bombojn eksplodigis en Londono kaj Madrido? Senescepte el landoj, kie mankas la demokratio kaj institucioj demokratiaj. Ni ne povas mencii eĉ unu landon araban — ne islaman, araban! — kie estus vera demokratio. Kie la homoj estus vivantaj en sekuro de la leĝoj, kie ili mem elektus siajn gvidantojn, kie estus libera gazetaro, televido kaj tiel plu. Eĉ Egipto ne estas tia, tute ne. Rigardu Turkion, kiu ne estas araba, tamen estas islama lando, kaj demokratia. Kompreneble ankoraŭ ne centprocente, tamen… En la lastaj dek kvin jaroj neniu turko partoprenis konatan atencon en la mondo. Kaj same estas en multaj landoj afrikaj, kie la popolo vivas en manoj de teruraj reĝimoj, estas malriĉeco kaj senespero, kaj la loĝantaro ne povas mem ŝanĝi sian sorton.
— La islamanoj sekvas la praajn modelojn: rego de kalifoj, sultanoj, ŝejkoj, — interdiris la virino, — alinome: gvidadon unupersonan, tiranecan.
La voĉo de Wilhelmi nun ne estis trankviliga, kiel komence:
— Rigardante ĉion ĉi el ilia flanko, tio estas la plej normala afero, la realaĵo de la ĉiutagoj. Ili ne konas alispecon. Ne havas ili antaŭ si modelon sekvindan.
— Kial estas tiel? Ĉu ili ne taŭgas por la demokratio?
La du fakuloj interrompante unu la alian protestis:
— Ne, tute ne!
— Tio estus rasisma opinio… — Wilhelmi ekparolis. — Ni revenu al la pasinteco por klarigi la nuntempon. Malbonis, ke antaŭ kelkcent jaroj la renkontiĝo de la islamo kaj la eŭropa klerismo ne estis paca. Ĝi koincidis kun la koloniismo de eŭropanoj. Al la araboj la militoj kaj la sango alportis la eŭropajn ideojn. Tio, kion en nia mondo ni nomas libero, homaj rajtoj, por ili aperas kiel volo de perforta, fremda potenco. Tio, kion ni estimas: nia demokratio, la elektoj en ĉiu kvara-kvina jaro, la registaroj ŝanĝantaj unu la alian, la bunteco de la leĝoj kaj ilia ŝanĝebleco — por ili estas nenio alia, ol mem la totala ĥaoso! Ili tiel vidas tion, do ne miru, ke nia pensmaniero kaj politika sistemo ĉe ili ne estas populara.
Girot jam vidis, ke li ne diskutos kun sia iama profesoro. Malgraŭ ke ankaŭ li, kaj la programgvidantino kalkulis je akra diskuto. La vero estas pli grava ol la faka ĵaluzo kaj konkuro, rekonis li, eĉ se malfacile. Li atentis la vortojn de la “oldulo” por trovi breĉon, kien li povos enŝovi sian kontraŭdiron. Sed tian li ne trovis. Wilhelmi diris tion, kion ankaŭ Girot estus diranta. Do la “oldulo” atentas pri ĉio, kio okazas en la mondo, scias pri la plej novaj aferoj. Kaj kiel ĉiu hodiaŭa fakulo pri teroro, li havas hejme Koranon.
— Ne forgesu: la islama mondo havas tradicion de la unupersona, tiraneca rego ne pro tio, ke la islamanoj adoras la tiranojn kaj la perforton kontraŭ si mem. Tute ne! Sed ĉar en la malnovaj epokoj la tiranio estis la unika alternativo de la ĥaoso, de la anarkio. Kaj ankaŭ hodiaŭ por centmilionoj da islamanoj tio estas normala: unu homo diras, kion oni faru, kaj la aliaj simple plenumas liajn ordonojn. La modelo povas esti ankaŭ rusa aŭ ĉina, kiel ni vidas. Tial ne miru, ke en la tradicia islama pensmaniero la kontraŭstaro al maljusta reĝo estis nekonata nocio.
— Sed sinjoroj, mi demandas: kion ni devas aŭ povas nun fari? Post la analizado de la pasinteco bonvolu konsili al la nunaj homoj, niaj spektantoj. Kion ni povas fari kontraŭ la fundamentismo, kiu — laŭ niaj suspektoj — forte apogas la modernan terorismon?
— Antaŭ ducent jaroj, kaj en la dudeka jarcento, ni havis plurajn provojn por alhomigi la demokration en arabaj landoj. Ĉiu provo malsukcesis, sed ne tial ke la araboj, aŭ ĝenerale la islamanoj volus protesti kontraŭ la demokratio, aŭ estus ili malmaturaj por tio. Unuavice oni devus forigi la mizeron. Ja kelkaj proksim-orientaj nafto-reĝlandoj arabaj estas tre riĉaj, sed la riĉecon tie ĝuas nur tre malvasta tavoleto da loĝantaro. La plejparto de la civitanoj estas malriĉa. Oni devus levi la vivnivelon de la mizera loĝantaro de islamaj landoj, almenaŭ al la nivelo de la plej malriĉaj eŭropaj landoj. Se ili venos al tiu nivelo, plejmulto de la homoj jam ne volos esti teroristo, aŭ eĉ rifuzos la fundamentismajn ideojn… Hodiaŭ en la plimulto de islamaj landoj oni ne konas la asekuron sanitaran, la regulan medicinan helpon aŭ la pension. La Okcidento en iliaj okuloj ne estas portanto de la demokratio, paco kaj bonstato, tute ne! Ni en iliaj okuloj estas renversantoj, kiuj pro iaj konfuzaj ideoj disbatas iliajn malnovegajn tradiciojn kaj la jam kutiman, bone funkciantan mondon. Se ni diras: estu libera la gazetaro en via lando — ili pensas: tion bezonas nur tiuj malbenitaj okcidentanoj, por per tiuj gazetoj provoki maltrankvilon, ribelojn. Se ni diras, ke la institucioj religiaj ne okupiĝu pri politiko, ke oni disigu la religion kaj la ĉiutagan vivon — ili eĉ ne komprenas, pri kio ni parolas!
« Ne hazarde iu diris: “Okcidente la religio estas parto de la vivo, Oriente la vivo estas la parto de la religio” — interdiris delikate Wilhelmi kaj vidante la virinon, kiu montris ekster la kameroj, ke jam malmultas la tempo, rapide aldonis: — Ni menciis la mankon de la kuracista helpo kaj de la pensio. Kiu zorgas pri la homoj en la islamaj landoj? La institucioj de la tieaj fundamentistoj. Strangaj estas tiuj organizaĵoj: el nia flanko ni vidas ilin teroristoj, kaj vere ili kulpas tiajn farojn — sed el la alia flanko ili funkciigas infanvartejojn, lernejojn, moskeojn kaj tendarojn por rifuĝintoj. Do la loĝantaro traktas ilin kompreneble ne kiel teroristojn, sed kiel siajn heroojn kaj bonfarantojn.
— Do, kio estas la solvo?
— Forigi la mizeron, la malriĉon. Praktike preskaŭ ĉiuj atencantoj, kiujn el tiuj landoj oni irigis en Eŭropon kaj al aliaj kontinentoj, kiuj partoprenis fiagojn kontraŭ la mondo okcidenta, kiuj eksplodigis sin mem — antaŭe vivis malriĉaj, eĉ mizeraj. Ili alvenis el tiaj cirkonstancoj, kie ĉio estis senespera.
Ankaŭ la sekretariino konis ŝin. La sinjorino portis subruste la karteton Vizitanto kaj ĉe la enirejo ricevis ankaŭ magnetan karton. Ŝi sciis, ke en ĉiu kontrolpunkto oni filmis ŝin, kaj la saĝaj maŝinoj notis, kiuhore-minute-sekunde kie ŝi trapasis, kaj kiudirekten. Oni donis al ŝi “akompananton”, por ke ŝi ne “misvojiĝu”.
La ministro estis viro diketa. Iam ili kune laboris, poste la du karieroj disiĝis. Sed ĉiam ili sciis bone, kie la alia estas kaj kion faras. La viro jam duonjaron sidis en la ministra seĝo, kaj estis je kelkaj jaroj pli juna ol la virino. Nun li venis antaŭ ŝin eĉ al la sojlo:
— Saluton, kara Bertha.
Ili sidiĝis kaj ŝi komencis:
— Sinjoro ministro… aŭ kara Roland… La aferoj ekde nun fariĝas seriozaj.
— Mi legis vian raporton. Ĉu certe alvenis tiu… tiu “Sinjoro X”?
— La informoj temas pri tio, ke antaŭ du, aŭ tri tagoj li venis en la Urbon. Kompreneble neniu vidis lin, sed niaj agentoj spertis ioman moviĝon en certaj rondoj islamaj. Niaj informantoj vivas rande de la islamaj komunumoj, plejparte ili ne apartenas al ili. Ili estas najbaroj, kiuj entreprenis priatenti la domojn de islamanoj kun granda influo en tiuj rondoj. Ili moviĝas proksime al kelkiuj komercistoj de tapiŝoj, pluraj arabaj inteligentuloj, similaj… Estas ili ĝardenistoj, leterportistoj, vendejistoj… Kaj kelkaj islamanoj, kiuj traktas pli grava la pacon de la Urbo, ol la religion.
— Mi komprenas. Je kio vi kalkulas?
— “Sinjoro X” certe planas atencon kaj realigos ĝin. Eble estos tio memmortiga versio.
— Vi, kiel la gvidanto de la kontraŭterorisma organizo de la Urbo, opinias tion reala danĝero?
La demando restis nerespondita kelkajn sekundojn. Sinjorino Wahlberg sciis, ke nun decidiĝos ĉio. Se la ministro apogos ilin kaj la programon novan, tion ne kontraŭos la registaro kaj eĉ mem la ĉefministro. Tial ŝi venis ĉi tien.
— La danĝero estas tre reala, Roland. Pro tio ni planas enfiltriĝi en la islamajn rondojn de la Urbo. Ni scias, ke tio daŭros longajn monatojn. Denove ni provas ĉe la “randoj”, serĉas ni preskaŭ sensignifajn hometojn, kiuj povas multe scii, sed iliaj gravuloj ilin ne traktas serioze. Poste ni provos penetri en la internajn rondojn.
— Sed ja tien povas eniri nur islamanoj. Kaj kiuj jam troviĝas inter la terorismaj ĉefoj, tiuj certe ne helpos nin.
— Oni eble ankaŭ tion povos akiri…
Por momento ili rigardis en la okulojn unu de alia. Ne estis ili komencantoj, ili bone sciis, kiaj “reguloj de la ludo” estos en la lukto. Minaco, devigo, ĉantaĝo — se alimaniere oni ne povas atingi rezultojn. La Urbo kaj la Ministerio havas mil ekpensojn kaj eblojn por ĉantaĝi iun ajn sian civitanon. Roland konis Berthan Wahlberg kaj sciis: se temas pri terorismo, Bertha ne konas obstaklojn.
Do la ministro diris nur tiom:
— Mi apogas. Morgaŭ estos la kunsido de la registaro, sed mi hodiaŭ vespere aparte renkontiĝos kun la ĉefministro…
Tiom sufiĉis. Sinjorino Wahlberg sciis, ke la afero estas en bonaj manoj. Kiom ajn fervore preparas sin la kontraŭuloj, ŝi esperis: ankaŭ ili ne postrestos en la eterna lukto.