Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Dafydd ap FergusVide el Bruselo


Rubriko de Dafydd ap Fergus
en La Ondo de Esperanto (2001)

 


Diskriminaciaj dunganoncoj

Instigite de flandraj esperantistoj, Eŭropa parlamentano Bart Staes forte kritikis la Konsilion de Eŭropaj Komunumoj kaj Regionoj (KEKR) pro lingva diskriminacio.

En novembro 2000 KEKR serĉis denaskan parolanton de la angla kiel gazetaran oficiston. Per tio, laŭ Dan Van Herpe, gazetara oficisto de la Flandra E-Ligo (FEL), KEKR praktikis lingvan diskriminacion. En decembro 2000, Van Herpe dissendis gazetaran komunikon al ĉiuj belgaj ĵurnaloj kaj politikistoj kritikante KEKRon pro lingva diskriminacio.

Post unu semajno, EPano Bart Staes dissendis similan komunikon, kvankam li ne menciis la Esperantan fonton. Fine de januaro Staes, kiu ne kredas je Esperanto kiel solvo, dissendis novan komunikon pri lingva diskriminacio. Ĉi-foje li menciis, ke FEL avertis lin pri la kazo de lingva diskriminacio. “Multaj el la 2000 internaciaj neregistaraj organizoj en Bruselo nun praktikas lingvan diskriminacion. Aliaj dunganoncoj, bedaŭrinde, montras ke ne estas unika kazo”, — skribis Staes.

Laŭ Elisabeth Gateau, ĝenerala sekretario de KEKR, la dunganonco ne estas diskriminacia: “La celo estis dungado de kunredaktoro scipovanta denaske (aŭ simile) la anglan. Ne temas pri diskriminacio, ĉar estas absolute nepre, ke la homo perfekte regu la anglan”.

Multaj el la nova eŭropa elito, kiuj aspiras bonajn postenojn ĉe internaciaj organizoj en Bruselo, jam studis en Britio por perfektigi sian anglan. Pro tio, ekzemple, triono el la 110 kandidatoj por la posteno de gazetara oficisto ĉe KEKR ne estis denaskaj parolantoj de la angla. “La posteno finfine estis proponata al civitano germana kiu tamen intertempe estis akceptinta alian postenon”, — klarigas Gateau. Estontece KEKR uzos la vortojn denaske aŭ samnivele scipovante la anglan: “Tio evitigas ĉiujn malkomprenojn”.

Germain Pirlot, konata belga esperantisto, ne estas kontenta pri tiu respondo: “Kial ne rekoni la faktojn kaj ne ĉesi paroli demagogie kaj malhoneste pri la plurlingveco, multkultureco kaj egaleco de ŝancoj?”

En letero al eŭropa parlamentano Staes, belga ministrino por egalaj ŝancoj, Laurette Onkelinx, konfirmis ke eŭropaj neregistaraj organizoj, serĉante denaskajn parolantojn de la angla, praktikas lingvan diskriminacion. Kaj kvankam la ministrino pretus agadi, multaj Bruselaj esperantistoj malesperas: “Neregistaraj organizoj nun serĉos perfektajn, kaj ne denaskajn parolantojn de la angla”, — diras unu el ili. Aliaj bruselaj esperantistoj esperas je baldaŭa esperantista oficejo por profesie lobii ĉe la internaciaj politikistoj, ĵurnalistoj kaj organizoj en Bruselo.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 3 (77) 


Pafi angle

Usona kapitano Jean Pyzyk el la 440a aerdivizio estas ege kontenta instrui la anglan al orienteŭropaj soldatoj. “Estas ŝanco iom ŝanĝi la mondon”, — diras Pyzyk. La poldevena kapitanino lastatempe instruis la oficialan lingvon de la Partnereco por Paco kaj NATO al tri litovoj, du estonoj kaj dek ses ĉeĥoj. “La rezulto estis mirinda”, — diras Pyzyk. — “Ĉi tiu instruprogramo havos signifan kaj daŭran efikon pri landoj de la Partnereco por Paco”. Ankaŭ ĉeĥa soldato Peter Langer ĝojas pri la angla: “Ni studu la anglan. Ni nepre klare interkomunikiĝu kaj kunagadu kun aliaj landoj de Nordatlantika Traktata Organizo”.

Same kiel en preskaŭ ĉiuj landoj de Orienta Eŭropo kaj Meza Azio, ankaŭ en la naskiĝlando de Zamenhof, Pollando, malmulta kono de la angla lingvo estas malfacileco. “Estas vera problemo”, — diras Philip Gordon de la Internacia Instituto por Strategiaj Studoj. — “Necesas tempo kiam vi traktas, ekzemple, kun kvardekjara oficiro kiu konas nur sian propran lingvon kaj la rusan. Ne estos facile”. Por Jerzy Krawczyk evidentas ke polaj soldatoj nun lernu la anglan. “En NATO ĉiuj interkomunikiĝas angle. Se vi scipovas la francan, germanan kaj danan, sed ne la anglan, vi konas malmulton”, — klarigas la pola kapitano. Krawczyk estas ĉefo de la armea lingvolernejo en Lodzo. Studentoj, de serĝentoj ĝis generaloj, havas 550 horojn da intensa lingva trejnado dum kvin monatoj en la lingvolernejo. “La angla estas ege grava por iliaj karieroj. Ĝi estas vidata de ili kiel la vojo antaŭen al NATO kaj al la estonteco”, — diras Mark Crossey el British Council.

Tamen la estonteco ne estas roza por tiuj polaj soldatoj kiuj ne bone lernas la anglan. Pollando, same kiel multaj landoj de la Partnereco por Paco, strategie “investas” en multkostajn altteknologiajn armilojn el Usono. Pro tio la malriĉa lando rapide malaltigas la nombron de la soldatoj. Venontjare Pollando havos 180 mil armeanojn kompare al 450 mil antaŭ dek jaroj. Tiuj kiuj ne lernas la anglan jam serĉas aliajn laborlokojn.

Aliflanke usonaj instru- kaj armilfirmaoj alfrontas rozan estontecon. “Iom post iom kreskanta aro de homoj, trejnitaj en la angla lingvo, gvidos la armean reformon en la lando”, skribas la usona komercministrejo. Ĝi esperas je pli da profitoj, kvankam Pollando pro manko de mono nuntempe dediĉas al defendado nur 2.1% el sia nacia produkto. Dank' al la membreco de Pollando en NATO oni esperas, ke la armea sektoro alportos novajn okazojn por investado…

“Post la membriĝo de Pollando en NATO, la bezono por armeaj dungitoj parolantaj la anglan plu kreskas”, — rimarkas la usona komercministrejo. — “Pollando daŭre havos konstantan bezonon je lingva trejnado … estas tre verŝajne ke la armeo serĉos aliajn usonajn lingvotrejnadajn ilojn”.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 4 (78)


Malvarma Roterdamo

Kiel denaska parolanto de la angla, mi neniam alparolu fremdlingve ĉe internaciaj renkontoj. Tamen ĝuste tio okazis dum malvarma kaj pluva semajnfino en novembro 2000. Tiam deko da esperantistoj kunvenis je kosto de la UEA ĉe la Centra Oficejo en Roterdamo. Kiel nova esperantisto, mi malcerte serĉis miajn vortojn en fremda lingvo. Aliaj, esperantistoj ekde dekoj da jaroj, flue parolis. Tian lingvan malegalecon mi ĝis tiam neniam spertis!

Kion ni faris je kosto de UEA en Roterdamo? Ni diskutis… Kaj ni diskutis. Esperantistaj gravuloj nun konscias ke Eŭropo unuiĝas. La marŝo al “pli proksima unuiĝo” estas evidenta ankaŭ en meza kaj orienta Eŭropo. El la lingva vidpunkto, ĉi tiu historia proceso forte favoras la superregon de la angla. Sendube pro tio, kelkaj movadanoj plendas pri la manko de profesia kaj daŭra agado favore al la ideoj malantaŭ Esperanto, t.e. lingva diverseco kaj egaleco. Tiuj movadanoj malesperas pro la malbona bildo de Esperanto kaj esperantistoj ĉe politikistoj kaj ĵurnalistoj (Eŭropa parlamentano klarigis al mi, ke la “kelkaj” esperantistoj estas nur “politike naivaj emeritoj”!). La roterdama kunveno celis diskuti tiajn problemojn kaj ellabori strategiojn por eŭropaj esperantistoj.

Dum la kunveno evidentiĝis granda diverseco de niaj vidpunktoj. Partoprenantoj kun sperto de la ĉiutagaj problemoj de CO kaj de landaj E-organizoj, ŝajnis favori internan strategion: fortigi la tradician funkciadon de la movado (renkontoj, CO, revuoj ktp). Aliaj, ankaŭ mi mem, favoris eksteran strategion: peresperanta agado por lingva diverseco kaj egaleco ĉe politikaj instancoj kaj ĵurnalistoj.

La kunveno bedaŭrinde ne atingis konkretan rezulton. Tamen sekvis gazetara komuniko de UEA pri “grava” kunveno de “elstaraj” esperantistoj celanta plibonigon de la Eŭropa agado. Ankaŭ sekvis serio de elektronikaj mesaĝoj pri la fortigo de la scienca agado en Eŭropo kaj proponoj, sen detalaj financ- aŭ agadplanoj, pri starigo de brusela oficejo. Post du monatoj la fluo de mesaĝoj haltis. La ideo pri oficejo en Bruselo iom post iom malaperis.

Cinikulo eble demandus: kial UEA pagis hotelkostojn dum semajnfino por deko da “elstaraj” esperantistoj? Ĉu ni mem devintus pagi nian diskutrondeton? Tiaj demandoj maltrafas. Jes, la kunveno malsuksesis. Jes, ni nenion konkretan atingis. Tamen, almenaŭ por mi, la kunveno alportis gravan konstaton: la internacia esperantista movado (ĉefe UEA) ne havas pliajn fortojn kaj financojn por politika agado en Eŭropo. Ĝia batalo por travivo estas lukto por pli bone organizitaj kongresoj, pli moderna Centra Oficejo, kaj pli agrablaj publikaĵoj. Se UEA suksesos, eble post kelkaj jaroj, ĝi povos konkrete helpi homojn rekte kaj nerekte suferantajn pro lingva malegaleco. Do, hispana amiko en Bruselo hodiaŭ akceptu la centojn da diskriminaciaj dunganoncoj, postulantaj denaskajn parolantojn de la angla, faritaj per “eŭropaj” organizoj.

Bonŝance, pro la kultura anekso de mia lando, Kimrio, mi jam denaske parolas la anglan! Mi neniam pagos eŭrocenton al Berlitz, Wall Street Institute, Inlingua kaj aliaj fabrikoj de anglaj “parolantoj”.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 5 (79)


Malklaraj ideoj

“Vi ja perfekte scipovas la anglan. Kial do vi interesiĝas pri lingva egaleco?” — demandis bulgara profesorino. Kiel respondi al tia demando? Mi rapide diris ion pri pola ĵurnalisto kiu lastmonate serĉis laborlokon ĉe la Konsilio de Eŭropo. La posteno de gazetara oficisto, kvankam “malfermita” al ĉiu civitano de lando membranta en la Konsilio de Eŭropo, estas “teknike” nur por denaska parolanto de la angla. Ĉu homo vidante diskriminacion ne agu?

La demando de la profesorino bone montras la malklarajn ideojn pri lingvoj en Bruselo. Lingvo, laŭ la plejparto de homoj en la eŭropa ĉefurbo, estas nura teknikilo kiun oni ekhavas per studado, prefere en lando kie la koncerna lingvo estas parolata. Plie, kelkaj bonŝanculoj denaske parolas la “plej gravan” lingvon, la anglan. Ĉiuokaze, laŭ tiaj ideoj, oni ne povas ŝanĝi la dominantan lingvan ordon. Sendube pro tio la bulgara profesorino, esplorante la manieron kiel ŝtatoj aŭ regionoj produktas, uzas kaj plutenas “edukitajn” homojn, nur malklare scias, kiom gravaj estas lingvoj en la tutmonda batalo por intelekta kapitalo. Sed oni bedaŭrinde ne esploras la konkretajn faktojn de la problemo, pri kiu oni apenaŭ konscias.

Tiuj konkretaj faktoj de la lingva malegaleco estas ĉiam pli gravaj. Ne temas pri kelkaj malbonŝancaj nedenaskaj parolantoj de la angla kiuj ne ekhavas bone pagitajn postenojn ĉe internaciaj organizoj. Por multaj en Eŭropo la angla lingvo fariĝas esenca por profesia sukceso. Ĉefe pro tiaj lingvaj kialoj, Usono jare altiras 515 000 eksterlandajn studentojn kaj 13,7 miliardojn da eŭroj. Britio altiras 220 000 eksterlandajn studentojn kaj 5,8 miliardojn da eŭroj. Ankaŭ pro la lingvaj kialoj, Eŭropo havas jardeficiton de pli ol 10 miliardoj da eŭroj pro la vendado kaj aĉetado de usonaj muzikaĵoj kaj filmoj. Ekzemple, la unuaj 19 plej vizititaj filmoj pasintjare en Hispanio estas usondevenaj!

La efikoj de la lingva malegaleco estas soci-ekonomiaj. En la tutmonda “batalo” por la intelekta kapitalo Eŭropo perdas. Ĝi ne plu ofertas alternativon al la anglalingva kaj usona hegemonio. En la eŭropa politika debato, Esperanto, fakte ekzistanta alternativo, ne ludis eĉ simbolan rolon. Komence de junio en Prago 29 eŭropaj edukadministroj kunvenos por gratuli sin pro la progreso al la usona-brita universitatsistemo de “bachelors” kaj “masters”. Tia sistemo de universitatkursoj, kaj pli da “internaciaj” kursoj en la angla, estas la “solvo” en la batalo kontraŭ la anglalingvaj universitatoj. Niaj karaj edukadministroj ankoraŭ ne aŭdis pri pli bona solvo: lingva egaleco. Tiel malklare ili konscias pri la lingva malegaleco, ke la greka edukadministro eĉ ne sonĝas pri peti financan ekvilibraĵon de la angla ministro, al kies pluva lando 30 000 grekaj studentoj jare flugu por perfektigi la anglan. Nur tiel, en la nuna lingva ordo, eŭropaj junuloj povas esperi je internacia laboro.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 6 (80)


Eŭropa Jaro de Kostaj Flugfolioj

La Eŭropa Jaro de Lingvoj (EJL) jam duone pasis ne rimarkate de la plejparto de eŭropanoj.

Kvankam Eŭropa Komisiono facile suksesis pagi pli ol milionon da eŭroj al brita firmao Ogilvy por “kunordigado” de la Jaro, ĝi ne sukcesis atentigi homojn pri la lingvotendencoj en Eŭropo. “La Komisiono evitas lingvajn problemojn kiel ĉiam”, — diris membro de la asocio por la defendado de la germana lingvo. — “Evidente, laŭ la Komisiono, ni kredu la oficialan doktrinon ke ĉiu povas lerni du aŭ eĉ tri lingvojn”.

La defendanto de la germana lingvo verŝajne zorgas pri lingva diverseco pro la lastaj statistikoj de Eŭrostat pri lingvolernado ĉe lernejoj. Nur 13 elcentoj de eŭropaj mezlernejanoj lernas la germanan lingvon (malpli ol unu elcento lernas la rusan!)

Nederlanda futbalisto

La vera senco de EJL rimarkeblas el la koloraj kaj kostaj flugfolioj. Kampanjeto de la nederlanda EJL-komitato klarigas la oficialan Eŭropan doktrinon pri lingvoj.

La ideo de niaj nederlandaj kuneŭropanoj estas diskonigi la gravecon de la lingvoj helpe de futbalisto Sander Westerveld. La futbalisto, kiu parolas la anglan pro sia laboro, ludas por la fama klubo Liverpool. Tiel li estas ekzemplo por nederlandaj infanoj, almenaŭ laŭ la nederlanda EJL-komitato. Westerveld bone lernis la anglan en bazlernejo kaj pro tio li nun ĝojas en Liverpool. “Ni nur la anglan devas paroli sur la kampo. Se vi ne respektas tiun regulon vi ricevas punon. Oni strikte aplikas ĉi tiun regulon.” Por kelkaj francaj kunludantoj en Liverpool paroli nur la anglan estas problemo. Tamen Westerveld, dank' al la bona instruado de la angla en Nederlando, ne spertas malfacilaĵojn pro la strikta lingva regulo.

“Finfine, futbalo estas skipsporto. Futbalo ne havas sencon, se vi ne komprenas viajn kunludantojn”, — diras la lingvista futbalisto.

Svislandaj taksiistoj

Ne nur nederlanda futbalisto estas bona ekzemplo dum EJL.

Ankaŭ svislandaj taksiistoj diligente lernas la anglan. Nova leĝo en Ĝenevo postulas bonan scipovon de nia kara internacia lingvo. Pro tio kvardek taksiistoj nun riskas perdi siajn laborlokojn. Ili suksesu la anglalingvan ekzamenon aŭ lasu hejme siajn taksiojn por ĉiam. Taksiistoj ne estas kontentaj pri la nova leĝo. “Ni devas mem pagi. La kostoj de la angla kurso kaj la ekzameno bankrotigos nin”, — diras taksiisto. La kvindekjarulo timas ke li malsuksesos kostan ekzamenon (333 eŭroj). “Kion mi faros se mi ne povos stiri mian taksion?” — demandas kolere la ĝeneva taksiisto. La ĝeneva konsilisto pri justeco, polico kaj transporto Gérard Ramseyer ne komprenas la koleron de la taksiistoj. Laŭ li, taksiistoj ja delonge scias pri la nova leĝo.

Eble konsilisto Ramseyer instigos la svisan EJL-komitaton fari kostajn kaj multkolorajn flugfoliojn montrante ridantajn ĝenevajn taksiistojn flue parolantaj la anglan.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 7 (81)


Senpaga vespermanĝo

Je fino de varma junia labortago, la plej bonaj sidlokoj de la Thalys-trajno estas plene okupitaj. Bone vestitaj funkciuloj el Parizo rapidas al Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo. Ili gustumos la bonegan belgan kuirarton. Tamen, kiel instruas olda angla saĝeco: “Neniam estas ofertata tagmanĝo senpaga”. Kaj kvankam temas pri vespermanĝo, la angla saĝeco tute trafas. Ankaŭ altranguloj devas labori antaŭ ol manĝi. Kune kun francaj diplomatoj laborantaj en Bruselo, la parizaj funkciuloj devos aŭskulti tedajn paroladojn pri la rolo de la franca lingvo kaj pligrandiĝo de la Eŭropa Unio (EU). Nur post senfina 90-minuta diskuto la gravuloj povos gustumi belgajn delikataĵojn!

Komencas la streĉan laboron lia Ekscelenco Pierre Vimont, la plej alta reprezentanto de la franca respubliko ĉe EU. Pligrandiĝo — kaj aldonaj dek du lingvoj — grave atakas la francan, la lingvon de amo kaj diplomatio. En tia situacio, nepras favori plurlingvecon, saĝe konsilas la eleganta franco. Bedaŭrinde, malriĉaj orienteŭropanoj, tro facile altiritaj per la flaro de usona mono, amase elektas la anglan. “La praktiko de la franca lingvo estas altmoda ene de EU”, — notas Vimont.

Plurlingva luksemburgo Pierre Defraigne ne senesperas: “Nepras akcepti la anglan — bonegan lingvon de komunikado”. Defraigne estas ĉefo de la kabineto de franca ano de la Eŭropa Komisiono Pascal Lamy. “La angla estas neevitebla en tutmondiĝo”, asertas Defraigne. Ankaŭ Jérôme Vignon defendas la novan eŭropunian Esperanton — la anglan. Bonŝance, Vignon, same kun preskaŭ ĉiuj altranguloj ĉe la Eŭropa Komisiono, bone regas la novan “internacian” lingvon de komunikado. Tamen, laŭ Vignon, normaluloj sen perfekta kono de la angla ne devos malesperi, almenaŭ se ili parolas “grandan” lingvon. “Ni defendu la grandajn lingvojn”, kuraĝe proponas Vignon. La franco estas plej influa homo tage flustranta al la oreloj de Romano Prodi, prezidanto de EU.

Subite, surprizo venkas la aŭskultantojn. Kolerigita voĉo sonas el la fundo de la luksa ejo en la franca ambasadejo. Estas Marceau Déchamps, vicprezidanto de la asocio Defendado de la lingvo franca. Li plene senesperas. “La altruiĝo de la angla pravigas eŭrofobion kaj vartigas morgaŭajn ribelojn”, — antaŭdiras Déchamps. Lin kolerigas la senfina fluo da dunganoncoj en eŭropaj organizoj ekskluzive por denaskaj parolantoj de la angla. Lin tristigas la falo de la franca lingvo, antaŭ nelonge la nura diplomata lingvo.

Déchamps konsternas la altrangulojn. Tamen Déchamps ne estas sola. Atakas la anglan lingvon ankaŭ Giuseppe Adurno. La italo ĉiutage kontraŭas la altrudiĝon de la angla lingvo ĉe Komisionaj funkciuloj. “Post dudek jaroj ĉe la Komisiono, mi nun malamas la Eŭropan Union”, — informas la reprezentanto de Komisionaj dungitoj. Per tiaj maldiplomataj vortoj, la debato finiĝas. Bonŝance, la altranguloj, sen la tedaj kontraŭuloj Adurno kaj Déchamps, povos komenci la gustumadon de la belga kuirarto. Neniam estas ofertata tagmanĝo senpaga. Reagoj?

La Ondo de Esperanto. 2001. № 8-9 (82-83)


Kalumnio de malriĉa esperantisto

“Mi ne kalumniis. Vere. Mi ne akuzis ilin pri lingva diskriminacio”, — sinpravigas eŭropa civitano P.

Ĉu la timigita esperantisto vere ne kalumniis? Aŭ ĉu li nur informpetis pri la nacieco kaj gepatra lingvo de nova dungito ĉe grava eŭropa organizo? Lastasemajne mi relegis amason da longaj mesaĝoj senditaj de P. dum la lastaj monatoj. Do, en marto 2001 la skribema civitano skribis E-poŝton al K., direktoro de granda kaj tre oficiala eŭropa organizo E. kun sidejo en Bruselo. Organizo E. vere estas eŭropa kun 31 eŭropaj membroŝtatoj. Kiom gaja estas la vivo por la direktoro de la organizo kaj liaj amikaj gravuloj! Vojaĝante tra la 31 membrolandoj de la organizo, ili konas la veran belecon kaj diversecon de Eŭropo. Kompreneble, dum kongresoj kaj kunvenoj ili vojaĝas je kosto de la organizo mem.

Eŭropa civitano P. ne estas tiel gaja kaj vojaĝema kiel niaj karaj eŭropaj oficistoj. Kaj pro sia skribemo kaj ĝenaj demandoj pri dung-anoncoj, P. nun havas zorgojn. “Mi ne havas sufiĉan monon por gajni juĝaferon se direktoro K. atakas min pro kalumnio”, — plendas la malriĉa esperantisto. En sia unua kaj iom teda letero P. informpetis angle pri dunganonco por informada oficisto publikigita de organizo E. en oktobro 2000. Kiel en pli ol 300 aliaj dunganoncoj, faritaj dum la lastaj 12 monatoj per internaciaj organizoj bazitaj en Bruselo, ankaŭ E. serĉis denaskan parolanton de la angla [“English mother tongue, other languages an advantage”]. Tamen nur unufoje en la letero de P. legeblas la vorto “diskriminacia dunganonco”. Ĉu li kalumniis? Ĉu la malriĉa esperantisto malutilas per mensogaj akuzoj al la honoro de eŭropa gravulo K.?

La plej granda malprudenteco

Por la direktoroj de organizo E., civitano P. certe eraris. “Post dek semajnoj sen respondo al mia unua letero mi koleris”, — sinpravigas la skribema esperantisto.

En junio 2001 li reskribis esperante kaj france al direktoro K. En sia dua letero P. ankoraŭfoje ĝene demandis, interalie, kiujn denaskan lingvon kaj naciecon havas la nova dungito, kiu respondis al dunganonco por denaska parolanto de la angla. “Ni estas ŝokitaj per la fakto ke vi sendis kopion de via mesaĝo al granda nombro de personoj. Tiel vi agadis tre malprudente. Sendante la mesaĝojn al homoj gravaj, vi nekontraŭdireble damaĝis la renomon de nia organizo”, — kontraŭatakis la vicdirektoro de la organizo.

“Mi estis tre stulta”, agnoskis P. Malprudente li sendis kopion de la letero al eŭropaj gravuloj kaj al preskaŭ ĉiuj francaj parlamentanoj. Ankaŭ per sia ironia skribmaniero la eŭropunia civitano tre ĝenis eŭropajn gravulojn. “Kiel ĉefo de eŭropa organizo, vi certe komprenas la spiton, kiun la dunganonco povas kaŭzi ĉe nedenaskaj parolantoj de la angla”, — aŭdacis la kalumnia esperantisto. — “Tio estas eĉ pli la kazo ĉar ni ĉiam pli bone devas koni la anglan”. Por sinpravigi, P. naive citis vortojn de Anna Diamantopoulou — ano de la Eŭropa Komisiono respondeca pri egalaj ŝancoj. Laŭ Diamantopoulou, la denasklingvo-kriterio povus esti “konsiderata kiel diskriminacia kaj pro tio nekongrua kun Komunumaj reguloj pri libera movado de dungitoj en la Komunumo”. Ĉu la esperantisto neniam estis en Bruselo, la ĉefurbo de Eŭropo? Ĉu la naivulo ne scias ke lingva egaleco estas nur bela frapvorto dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj?

La plej bela frapvorto

La pozicio de la naiva esperantisto ne estas tute perdita. Bonŝance, informita de P. en junio, franca senatano Jacques Myard faris skriban demandon pri la dunganonco al Pierre Moscovici, la franca ministro por eŭropaj aferoj. “Kion vi faros kontraŭ ĉi tiu honta defio al la reguloj de la Eŭropa Unio”, — fiere demandis Myard. En Francio por ekhavi pli da voĉoj politikistoj estas — almenaŭ publike — la plej grandaj defendantoj de la franca lingvo. Kaj kiu amas la francan lingvon pli ol la franca ministro pri eŭropaj aferoj? Do, post plena monato de telefonado kaj leteroj de laboremaj francaj funkciuloj, ministro Moscovici povis publike informi Myard ke “la sekretariejo de la organizo agnoskis, ke ĝi faris eraron”. Moscovici ankaŭ informis senatanon Myard ke la sekretariejo de organizo E. “ne neas la diskriminacian naturon” de la dunganonco por denaska parolanto de la angla. La francoj nun “bonvenigas” la respondeculojn de la organizo por ke ili estu “tre atentaj” al plurlingveco.

Informita de la franca agado por “plurlingveco”, P. nun iom pli bone dormas. “Mi ne plu skribos al direktoroj de eŭropaj organizoj,” promesas P. Kaj direktoro K.? Por ripari sian bonan reputacion, K. nun minacas al P. per proceso pri kalumnio. La eŭropa gravulo sensuksese kontaktas esperantistojn por informpeti pri P. kaj la Eŭropa Esperanto-Ligo. “Li akuzis min pri rasismo”, — sinpravigis K, al agadema esperantisto el Belgio. Feliĉe por P., tiu belga esperantisto suferis akutan kaj subitan atakon de forgesemo. Evidente la belgo trinkis tro da bona belga biero dum la varma somero. Pro tio la belgo memoris nek adreson nek nomon de sia samideano. Kaj P.? Hodiaŭ, la naiva eŭropa civitano estas pli saĝa lerninte gravan lecionon dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj: lingva egaleco estas nur bela frapvorto.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 10 (84)


Tradiciaj pollandaj kolbasoj

Ne odoron sed lingvon havas mono. Tra Meza kaj Orienta Eŭropo, tiun eternan verecon nun devos agnoski kampuloj kaj oficistoj. Tamen ankoraŭ hodiaŭ ridegas, pro la flaro de eŭropunia mono, ministroj de vin-produktantaj Bulgario kaj Rumanio ĝis vodko-fabrikantaj Pollando kaj Latvio.

Post severaj ŝparplanoj, truditaj en tiuj landoj de la Eŭropa Komisiono (EK), registaroj en Meza kaj Orienta Eŭropo finfine esperas prezenti kelkajn agrablajn rezultojn al la voĉdonantoj. Pro tia espero, la ĉefministroj subskribis la Multjaran Financakordon kun EK.

Laŭ la Akordo — nur ĝia angla versio estas aŭtenta — kandidatlandoj ricevos monon de Eŭropa Unio (EU) por kampuloj kaj agrarfirmaoj. “La Akordo estas grava paŝo al eŭropa unuiĝo, fortiganta registarojn en Meza kaj Orienta Eŭropo. La registaroj multe pli facile prezentos sin kiel plej grandajn defendantojn de enlandaj kampuloj. Tiel la Akordo ebligos registaranojn kapti pli da voĉdonoj antaŭ la pligrandiĝo de Eŭropa Unio”, — klarigas eksperto ĉe usona konsult-firmao en Bruselo.

En EU, neniam senpaga estas tagmanĝo. Ankaŭ tiun eternan verecon lernas la ministroj en Orienta kaj Meza Eŭropo. Kvankam ministroj frotas al si la manojn atendante unuajn pagojn de Eŭropa Komisiono, registaroj en kandidatlandoj nun devas pagi grandajn sumojn al usonaj tradukfirmaoj. Kial? Klarigas legado de la dua paragrafo de la kvina artikolo de la longa kaj komplika Multjara Financakordo: registaroj mem devas “rapide” traduki ĉiujn naciajn leĝojn kaj dokumentojn anglen laŭ la peto de Eŭropa Komisiono.

Dank' al tiu paragrafo direktoroj ĉe grandaj anglalingvaj tradukfirmaoj — superŝutitaj per la profitdona laboro en la kandidatlandoj — nun ĝojas malgraŭ la ekonomia krizo en Usono.

Ne tiom ĝojas Charles Durand, profesoro ĉe la universitato Belfort-Montbéliard en Francio: “La Multjara Financakordo denove montras la volon de Eŭropa Komisiono flankigi kaj nuligi ĉiujn aliajn lingvojn ol la angla por komunikado je eŭropa nivelo inter landoj kiuj ne havas la saman lingvon”, — diras la franclingvano.

Lin pleje ĝenas la unua paragrafo de la kvina artikolo de la Akordo. Tiu paragrafo starigas kondiĉon, ke nur en la angla lingvo devas esti ĉiu traktado pri la Akordo inter EK kaj la bulgara, ĉeĥa, estona, hungara, latvia, litova, pollanda, rumana, slovaka kaj slovena respublikoj.

Pro tiu mallonga paragrafo francaj funkciuloj ĉe EK nun devas interkomunikiĝi angle eĉ se orienteŭropaj oficistoj pli bone scipovas la francan. Por la Asocio por la defendado de la franca lingvo, la Multjara Financakordo estas perfida atako de EK kontraŭ la franca lingvo, ĝis nun iom pli privilegiita ol la aliaj duarangaj lingvoj en EU.

Nur en Meza kaj Orienta Eŭropo homoj ne ekmalkvietiĝas pro la Akordo. Tie oficistoj kaj kampuloj ankoraŭ ne scias ke ili baldaŭ devos paroli angle kun la suspektemaj Komisionaj inspektoroj trakurantaj la orient- kaj mezeŭropajn kampojn.

Nur en naskiĝlando de la kreinto de Esperanto, Pollando, aŭdiĝis kritika voĉo de esperantisto. Li estas senespera: “Niaj tradiciaj kolbasoj ne gustos same bone, se la polaj kampuloj estos perforte devigitaj paroli la anglan.”

Feliĉe, kiel bona judo, nia kara Ludoviko Zamenhof neniam manĝis la tradician pollandan kolbason.

La Financakordo estas legebla nur en la angla lingvo ĉe:

http://europa.eu.int /comm/agriculture/external/enlarge/index _en.htm.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 11 (85)


Konfuceanismaj koreanoj

Ĉiutage kaj tre frumatene, Park Dae Hyon foriras el sia malgranda domo en Seulo. Nur post noktomezo revenas la dekokjarulo. Post dek horoj en publika lernejo kaj pliaj kvin horoj en privata lernejo li estas ege laca. “Mi timegas ke mia angla ne estas sufiĉe bona. Se mi ne bone suksesos en la angla mi ne studos en bona universitato. Poste mi neniam havos bonan laborlokon”, plendas Park. Park Dae Hyon estas unu el 4.8 milionoj da infanoj en Koreio, kiuj ricevas plian privatan edukadon nokte. Por tiu privata edukado, liaj gepatroj pagas 36 mil usonajn dolarojn jare. “Ni scias ke ni pagas multe tro. Sed lia vivo dependas de tio, en kiu universitato li studos”, diras Lim Myong Hee, la patrino de Park.

Usona banko kaj investfirmao, Goldman Sachs, ekde longa tempo rimarkas la grandan respekton de azianoj al edukado. Por profiti el tio Goldman Sachs investis 4 milionojn da dolaroj por 15 procentoj de www.baeoom.com. La komerca ttt-ejo fiŝas gepatran monon sur privat-edukada merkato en Koreio taksata je 30 miliardoj de dolaroj.

Ankaŭ eŭropaj edukadfirmaoj profitas en Azio. “Sub la efiko de konfuceanismo, koreoj alte taksas edukadon kaj respektas edukitajn homojn”, rimarkas British Council. Pro tio, britaj edukadfirmaoj multe vendas. Laŭ British Council, “koreaj dekkelkjaruloj suferas punan periodon da lernejo kaj postlerneja edukado”. Britaj edukadeksportantoj batalas kontraŭ la superrego de usonaj instrufirmaoj kaj kontraŭ grandaj koreaj firmaoj (Hagwon), kiuj penas forpeli eksterlandajn firmaojn de la profitdona merkato por anglalingva instruado.

Ankaŭ neanglalingvaj eŭropanoj profitas, kiel grupo EF Education kun 2.500 dungitoj, 15.000 instruistoj kaj 100 oficejoj en 43 landoj. Englishtown.com estas unu el la plej enspezdonegaj produktoj de EF Education, la plej granda instruanto de la angla tutmonde kiu apartenas al svedaj investantoj. Ĝis hodiaŭ preskaŭ 3 milionoj da homoj partoprenis la studprogramon ĉe EF. EF estas tiom profitdona ke nur la departemento por eksterlandaj studoj enspezas 300 milionojn da dolaroj jare. Ankaŭ svisa banko Crédit Suisse profitas de la tutmonda merkato por la angla lingvo. En julio 2000 Englishtown allogis investon de 16 milionoj da dolaroj de Atlas Venture, parto de Crédit Suisse.

“Englishtown ŝanĝas la manieron laŭ kiu la mondo lernas la anglan kiel la duan lingvon”, — diras tre kontenta investanto Ron Nordin de Atlas Venture. Li ĝojas pri baldaŭaj enspezoj. Bazo de la profitdoneco de Englishtown estas centmiloj da privatuloj tutmonde kiuj lernas la anglan. Ili devas pagi 29 usonajn dolarojn monate.

Vendoteknikoj de Englishtown substrekas la neprecon de la angla lingvo: Enskribu vin senriske kontraŭ 29 dolaroj monate ĉe la ttt-ejo de Englishtown! Miguel el Meksiko estas kontenta: “Mi devas lerni la anglan por ekhavi pli bonan laboron ĉe mia firmao... Mi ĵus faris la firmaan ekzamenon kaj suksesis facile”.

La Ondo de Esperanto. 2001. № 12 (86)

Ĉe la represo bonvolu indiki la fonton.


Al la ĉefa enirpaĝo | Indekso de “Vide el Bruselo”