Vide el Bruselo
Rubriko de Dafydd ab Iago
en La Ondo de Esperanto
En 2001 Dafydd ab Iago, kiel ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio
kaj gvidanto de la Brusela Komunikadcentro, en La Ondo de Esperanto
(LOdE) ekgvidis rubrikon Vide el Bruselo, por trakti precipe lingvajn
aspektojn de la unuiĝo de Eŭropo. La rubriko paŭzis dum La Ondo
havis suplemente la Eŭropan Bultenon,
kiun Dafydd redaktis. En septembro 2005 la rubriko Vide el Bruselo reaperis en La Ondo, plu gvidata de Dafydd ab Iago.
Aktualigita je la 25a de junio 2015.
La Ondo de Esperanto. 2015
La Ondo de Esperanto. 2014
La Ondo de Esperanto. 2013
La Ondo de Esperanto. 2012
La Ondo de Esperanto. 2011
La Ondo de Esperanto. 2010
La Ondo de Esperanto. 2009
La Ondo de Esperanto. 2008
La Ondo de Esperanto. 2007
La Ondo de Esperanto. 2006
La Ondo de Esperanto. 2005
Arkivo
La Ondo de Esperanto. 2001
La Ondo de Esperanto. 2002
La Ondo de Esperanto. 2003
La Ondo de Esperanto. 2004
Bruselo: la nova Bjalistoko
Kvankam ĝi naskiĝis en Eŭropo, Esperanto ne estas eŭropa lingvo. Ĝi
sukcesis iĝi vere internacia kaj tion pruvas ĝia pligrandiĝo ekster
Eŭropo. Tamen de jardekoj Eŭropo prezentas multajn ŝancojn por Esperanto,
kiuj alie ne ekzistus.
La evoluo de la Eŭropa Unio (EU) forte kreskigas etoson, kiu povus esti
tre favora al Esperanto. Eble pro tio, individuaj esperantistoj bombardas
anojn de la Eŭropa Parlamento per petleteroj kaj longaj dokumentoj. Ili
nun fieras pri 80 parlamentanoj kiuj sin diris favoraj al Esperanto. Simile
en la kongresoj de UEA kaj de aliaj organizoj ĉiujare oni esperas ke la
EU finfine adoptos Esperanton kiel solvon de la lingva problemo. Ankaŭ
en la reto Esperanto rapide evoluas kun miloj da paĝoj kaj dokumentoj,
multaj en Eŭropo. Ni nun eĉ povas aŭskulti E-elsendojn en la reto, plejparte
el Eŭropo. Eble tre baldaŭ videblos la unua Esperanta ret-televido. Sed
ĉu Esperanto vere estas sur la bona vojo?
Ne! Esperanto iras malantaŭen ĉar ĝi ne sukcesas venki ian ofican
teritorion. Speciale ĉe la Eŭropaj organizoj en Bruselo la lingvo suferas
pro tre malbona bildo (se ĝi havas iun ajn bildon). Tial poresperanta
agado plej ofte estas ege kontraŭefika … Por Eŭropaj politikuloj Esperanto
restas artefarita lingvo parolata de malmultaj fanatikuloj. Ĝi simple
ne valoras seriozan diskuton per Eŭropaj politikuloj kaj funkciuloj.
Esperanto ne meritas diskuton, ĉar ĝi ne videblas aŭ aŭskulteblas
en la Eŭropa ĉefurbo, Bruselo. Tiu fakto rekte rilatas al struktura malforteco
de esperantaj organizoj.
Pro sia tutmonda devo, ekzemple, UEA devas rezigni sian Eŭropan agadon
al volontuloj — t.e. al Brusela Laborgrupo pri la Lingvoproblemo en Eŭropo
kaj al Eŭropa E-Unio. Tiuj volontuloj ne povas esti ĉiam profesie disponeblaj
je agado ĉe politikuloj kaj ĵurnalistoj. Tamen ili laboras preskaŭ plentempe
por Esperanto. Plie, tiaj nedaŭraj agadoj neniam efikos ĉar UEA restas
en la malproksima Roterdamo. Ĵurnalistoj kaj eŭropaj politikuloj simple
ne fidas privatulojn aŭ surpaperaĵajn organizojn sen Brusela oficejo.
Do, pro tiaj strukturaj kialoj, la E-movado malsukcesis krei Bruselan
bazon por fari efikan Eŭropan politikon. Kaj ĝis nun la ofictenantoj
de la movado ne komprenas la gravecon de la Eŭropa ĉefurbo. Ili ne komprenas
kial jam de longa tempo tiom da landoj havas ambasadejojn kaj konsulejojn
en Bruselo.
Ili ankaŭ ne vidas ke jam 2000 internaciaj organizoj havas oficejon
en Bruselo por defendi siajn interesojn. Male, internaciaj esperantaj organizoj
(UEA kaj SAT) elektis unulingvajn urbojn.
Eĉ la Flandra E-Ligo preferas unulingvan Antverpenon (kvankam pli da
flandroj loĝas kaj laboras en Bruselo ol en Antverpeno). Ili ĉiuj ne
vidas ke Bruselo estas tiel multlingva, kiel estis Bjalistoko. Ĉi tie
nenia lingvo havas monopolon. La parolenda lingvo ĉiam dependas de kiam,
de kie kaj de kiuj parolas. Eĉ belgoj estas ofte devigataj paroli aliajn
lingvojn. Bruselo (la urbo kaj Eŭropaj instancoj) estas granda lingva
eksperimento, en kiu ne partoprenas esperantistoj. En la plej multlingva
Eŭropa urbo venas sep aŭ ok homoj al esperantaj renkontiĝoj. Neniam
la malforta Brusela grupo organizos ĉi tie grandajn renkontiĝojn kaj
altiros la intereson de ĵurnalistoj kaj EP-anoj.
Sed kial kunigi Esperantajn organizojn kaj parolantojn en Bruselo? Kial
gravas ĉi tiu urbo?
Unue, peresperanta agado por lingva egalrajteco estos plej granda kontribuo
al demokratio. Kun oficejo en Bruselo, ni povus efike kritiki ĉiujn formojn
de lingva malegaleco en la EU. Ni povus klarigi (samtempe en Esperanto
kaj naciaj lingvoj) al 1000 eksterlandaj ĵurnalistoj en Bruselo la kostojn
kaj malavantaĝojn de la angla-franca lingva monopolo. Ni kritikus (ankaŭ
en Esperanto kaj naciaj lingvoj) la lingvajn malegalrajtecojn, kiujn alfrontos
estontaj EU-membroj kaj alfrontas malgrandaj nacioj ĉie en la mondo. La
profito de tia agado estos mondskala profesia bildo por Esperanto en amaskomunikiloj.
Same kiel agado per Amnesty International kaj Greenpeace, esperanta
agado estus valorega por la tuta mondo.
Due, nur en la multlingva Bruselo, kun 40% da eksterlandanoj, eblas
konstrui lokon, kie oni daŭre parolas internacie. En tiu konstruado ludu
gravan rolon la dek homoj kiuj, danke al esperantaj organizoj en Roterdamo
kaj Parizo, nun povas sin vivteni per esperanta laboro. Tia materia kaj
socia bazeto allogus esperantistojn por kongresi, por plifortigi siajn
lingvajn konojn, kaj simple por resti en daŭra esperanta etoso. Ĝi ankaŭ
donus ŝancojn al junuloj akiri spertojn kiel volontuloj en internaciaj
esperantaj organizoj.
Trie, esperantaj organizoj uzu iom da — ege malgranda — ekonomia
povo de esperantistoj. Kial pagi tiom dum niaj kongresoj al neesperantaj
hoteloj, junulargastejoj, restoracioj, trinkejoj? Kial ni ne suksesas recikli
iom da tiaj malgrandaj profitoj en nian movadon? Kial ne doni ŝancojn
al kelkaj personoj labori en Esperanto?
Certe iam Esperantaj organizoj komprenos ke neniam eblos fari Eŭropan
politikon el Roterdamo aŭ Parizo. Sed kiam?
Kaj, ĉu estus pli efike krei novan kaj vere Eŭropan organizon, kiu
tuj profesie agos? Aŭ estus pli bone batali kontraŭ inerteco kaj nescio
en ekzistantaj esperantaj organizoj, ĝis ili finfine transloĝiĝos al
la nova Bjalistoko, kiu estas Bruselo?
La Ondo de Esperanto. 2000. №6 (68).
Ĉe la represo bonvolu indiki la nomon de la aŭtoro kaj la fonton.
|