Ĉi tiu paĝo estas en Unikodo (UTF-8)

Dafydd ap FergusVide el Bruselo


Rubriko de Dafydd ap Fergus
en La Ondo de Esperanto (2002)

 

 

Koleraj grekoj

Ĝuste dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj civitanoj estas ege malĝentilaj al eŭropaj moŝtoj. Plej akrajn insultojn ricevas grekino Anna Diamantopoulou.

En intervjuo por la greka gazeto Kathimerini la membro de Eŭropa Komisiono (EK) pri sociaj aferoj proponis la oficialigon de la angla lingvo kiel la dua lingvo de Grekujo, oficialigon por kontraŭi la lingvan izoladon de Grekujo. “Por multaj grekoj tia rimedo estus la morto de la greka lingvo”, — klarigas Efthimios Mavrogeorgiadis de la Helena Esperanto-Asocio.

Diamantopoulou, respondeca pri sociaj aferoj kaj egalaj ŝancoj ĉe la Eŭropa Komisiono, volas nur helpi junajn samlandanojn, kiuj pro eŭropa unuiĝo estas devigataj preskaŭ denaske scipovi la anglan: “Ni nun devas zorgi pri la estonteco de niaj infanoj”. Tamen fama profesoro Giorgos Babiniotis koleras: “Estas nekredeble, ke greka membro de la Eŭropa Komisiono tiel provokis la grekan popolon”, — diras la atena lingvisto. Ankaŭ kamparano ne dividas la ideojn de la greka moŝtino ĉe Eŭropa Unio: “Mi eĉ ne bone skribas la grekan. Ĉu mi estonte devos skribi miajn administrajn petojn angle al la greka registaro?”
Romano Prodi, prezidanto de EK
Malĝentilaj civitanoj kaŭzas problemojn ne nur al eŭropa gravulino Diamantopoulou. Je la fino de septembro la fama germana gazeto Die Zeit raportis pri kampanjo de Eŭropa Esperanto-Unio kontraŭ la lingva diskriminacio en internaciaj organizoj financataj de la Eŭropa Komisiono en Bruselo. Pli kaj pli tiaj oficejoj postulas ke kandidatoj por tuteŭropaj postenoj denaske scipovu la anglan. “Precize dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj, prezidanto de la Eŭropa Komisiono ricevis admonleteron. Temo: diskriminacio de civitanoj kiuj ne denaske scipovas la anglan. Eŭropa Esperanto-Unio volas scii de la lingve malmulte talenta italo kia estas la situacio de egalaj rajtoj en Eŭropa Unio”, — akre skribas la germana ĵurnalisto aludante pri Romano Prodi, prezidanto de la EK. Anglaj gazetoj daŭre kritikas la malbonŝancan italon Prodi pro lia malbona angla. Umberto Broccatelli, prezidanto de la Eŭropa Esperanto-Unio, defendas sian samlandanon de la akra plumo de ĵurnalisto de Die Zeit: “La aludo pri Romano Prodi estas tute malĝentila. La prezidanto de la Eŭropa Komisiono estas politikisto, ne tradukisto, kaj havas lingvajn konojn certe superajn al tiuj de multaj aliaj politikistoj.”

Leginte la artikolon en Die Zeit, Willi Rothley, ano de la Eŭropa Parlamento (EP) por la germanaj socialistoj, faris unu el kvar demandoj en EP pri lingva diskriminacio dum la lastaj du monatoj. Post ok monatoj, la Komisiono ankoraŭ ne respondas al manpleno da demandoj pri lingva diskriminacio ĉe Komisionaj oficejoj.

Do certe nur post la Eŭropa Jaro de Lingvoj, germana socialisto Rothley ricevos tipe svagan respondon pri eŭropa diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 1 (87) 


Lingva milito en Eŭropo

Defendantoj de lingva diverseco kaj egaleco en Eŭropo iomete ripozis dum la Kristnaska periodo post la fiasko de eŭropaj politikistoj oficialigi la anglan kiel ununuran patento-lingvon en Eŭropa Unio.

“Ni ne multe progresis, — bedaŭras Frits Bolkestein, nederlanda ano de la Komisiono, respondeca pri la eŭropa patento, — la problemo estis lingva”. Laŭ bruselaj fontoj, Bolkestein furiozas pro la “naciismo” kaj “egoismo” de eŭropaj registaroj kiuj ankoraŭ protektas siajn proprajn lingvojn. Kiel fervora defendanto de la angla, nederlandano Bolkestein timas ke ankaŭ la estona, hungara, pola, ĉeĥa kaj aliaj “strangaj” lingvoj devos esti akceptitaj kiel samrajtaj post kiam orient- kaj mez-eŭropaj landoj membros en Eŭropa Unio.

Spite al la granda premo, sudeŭropaj diplomatoj ankoraŭ ne akceptas la proponon de la Komisiono laŭ kiu ankaŭ estos simbola ebleco uzi la germanan kaj francan kiel oficialajn lingvojn por eŭropaj patentoj. Por brito Jonathan Faull, proparolanto de la Eŭropa Komisiono, tiu oficiale “trilingva” solvo garantius kulturan diversecon. Hispana ministro Ramón de Miguel ne samopinias: “Eŭropa Komisiono devus havi la kuraĝon proponi ununuran lingvon, la anglan, por ĉiuj”. Dum la hispana prezidanteco de la Konsilio de Eŭropo, de Miguel provos trapuŝi decidon pri la oficialaj lingvoj, laŭeble dum barcelona kunveno en marto 2002.

Umberto Broccatelli, italo kaj prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, forte kritikas tiajn planojn kiuj favoras la anglan lingvon kiel patento-lingvon en Eŭropo. “Dum intertraktadoj en Bruselo, eŭropaj registaroj eĉ ne plu simbole defendas siajn lingvojn. Estas nekredeble, eŭropaj politikistoj akceptas ke usonaj firmaoj pagos malpli ol eŭropaj firmaoj por eŭropaj patentoj”, — plendas Broccatelli. Eŭropa Esperanto-Unio favoras solvon laŭ kiu eŭropaj firmaoj pagus la saman prezon uzante unue la proprajn lingvojn de siaj regionoj/landoj kaj poste tradukante en unu alian lingvon.

Prezidanto de UEA, Renato Corsetti, ankaŭ italo, substrekas la kulturan kaj lingvan neprecon ke eŭropaj lingvoj restu oficialaj. “Se eŭropaj patentoj estos farataj nur en la angla, tio havos ege malbonan efikon pri la lingva diverseco tutmonde. Jam nun niaj lingvoj malfacile asimilas la alfluon de anglalingvaj vortoj”, — avertas Corsetti. Corsetti tre timas pri la lingva diverseco: “Se firmaoj tra la mondo nur farus patentojn en la angla, tiam neanglalingvaj lingvoj forte suferus kiel lingvoj de scienco kaj tekniko”.

Tamen teoriumado pri lingva egaleco kaj diverseco, fare de esperantistaj moŝtuloj, ne multe influas eŭropajn politikistojn. Post la fiasko de la decembra renkonto, germanaj politikistoj nun akuzas sudeŭropanojn pri “egoismo” por defendado de siaj lingvoj. Tiele la germanoj dubigas la provon sekurigi profitdonan komercon por hispanaj kaj portugalaj patento-agentejoj, kiuj faras eŭropajn patentojn por latinamerikaj firmaoj. Aliflanke, sudeŭropaj firmaoj akceptas la anglan kiel ununuran patento-lingvon nur ĉar tiel iliaj konkurenculoj en franclingvaj kaj germanlingvaj landoj ne estos favoritaj.

Kaj la oficialan starpunkton de la registaro de Ŝia Majesto Elizabeta II klarigas — evidente tute neoficiale — angla diplomato: “Ni ĉiam lasas al la eŭropanoj mem diskuti pri lingvaj problemoj”.

Manifestacio en Bruselo
Dum manifestacioj en Bruselo, eŭropanoj ne protestis kontraŭ la altrudo de la angla kiel ununura eŭropa lingvo.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 2 (88) 


EuroKomuna mono, komuna lingvo

La enkonduko de la komuna mono en Eŭropo donas esperon pri finvenko al pluraj eŭropaj esperantistoj. Ĉu post la komuna mono, eŭropaj moŝtuloj nun devos pensi pri komuna lingvo?

Laŭ multaj esperantistoj, ankaŭ la enkonduko de Esperanto estas tute simpla kaj logika afero. Kaj kvankam dum jarcentoj politikistoj ridindigis la ideon de komuna eŭropa mono, hodiaŭ poŝoj de eŭropunianoj estas plenŝtopitaj de la eŭroj. Do kio pri komuna lingvo? Ĉu la fina venko proksimiĝas?

Je la komenco de januaro populara flandra gazeto havis titolon “Artefarita lingvo esperas je fina venko. Post eŭropa mono, eŭropa lingvo”. La gazeto publikigis belan foton de Paul Peeraerts, direktoro de Flandra Esperanto-Ligo.

Laŭ la ĵurnalisto, Zamenhof “kreis Esperanton por superi lingvajn barierojn inter siaj internaciaj pacientoj”. Kaj kvankam, la ĵurnalisto ne kontraŭas Esperanton li tamen havas multajn dubojn: “La celoj de la Esperanto-Ligo estas sendube noblaj, sed ĉu ili estas realecaj? La malmultaj flandraj libroj kiuj estas tradukitaj Esperanten atingas eldonkvanton de maksimume 600 ekzempleroj. Kaj, lasu nin esti honestaj, kiu p-a-r-o-l-a-s Esperanton, lingvon kiu neniam aŭdebla estas en la radio aŭ televido, kaj lingvon kies nomo por la plejparto de homoj havas la saman signifon kiel taso da kafo?”

Intervjuita de la flandra ĵurnalisto pri la komuna lingvo, flandra eŭropa parlamentanino Kathleen Van Bempt preskaŭ sufokiĝis. “Esperanto? Se estas unu lingvo kiu tute ne havas ŝancon travivi, tiam estas Esperanto. Tiu lingvo ne vivas, ne havas kulturon, nek historion, nek senton… Mi mem vivas en malkonkordo kun la Esperanto-Ligo. Mi nur pledas por ke ĉiu eŭropano parolu du eŭropajn lingvojn, sendepende de kie li vivas. Sed Esperanto, tiu estas frenezeco.”

Pli pozitiva estis artikolo pri la komuna mono post la enkonduko de la eŭro, verkita de profesoro Bruno Schmitt en la franca gazeto Dernières Nouvelles d' Alsace. Por la emerita profesoro de matematiko Esperanto, kaj ne la nesincera multlingveco, estas la solvo por Eŭropo: “Proponi multlingvecon estas pura hipokriteco, estas fakte promocii unulingvecon puran kaj radikalan, favore al la angla-usona. Niaj malbonŝancaj altlernejanoj atingas la finekzamenon, post sep jaroj de anglaj studoj, du aŭ tri horoj semajne, kaj post multaj penoj, kaj ne estas kapablaj kunmeti korekte du frazojn”.

Ankaŭ en Hispanio, la vorto Esperanto ne malaperis post la enkonduko de la eŭro. La Vanguardia, serioza barcelona gazeto intervjuis lingvajn spertulojn pri komuna lingvo. Laŭ akademiano Fernando Lázaro “inventi lingvon ne donis rezultojn; estis multaj provoj, kiel Esperanto, sed sen sukseso.” En la sama artikolo, lingvisto Miquel Siguan opinias ke la angla lingvo jam estas iu speco de Esperanto. Por la respektata lingvisto, Esperanto havas gravajn malfacilaĵojn ĉar ĝi “nur estas konata en anarkistaj, eŭropaj kaj religiaj medioj. Neniu lando adoptis ĝin.” Ankaŭ Joan Triadú, kritikisto kaj instrusciencisto, subtenas la anglan: “La angla estas la komuna lingvo kaj ja estas homoj kiuj denaske scipovas ĝin. Inventi lingvon estas ege malfacile kaj ne suksesas.”

Finfine en Germanio Wiesbadner Tagblatt intervjuis Ulrich Matthias. “La ideo de komuna lingvo estas ege ligita kun la penso pri la komuna eŭropa mono. La eŭro estas ĉi tie. Kiam alvenos Esperanto?” demandas la 35-jara matematikisto kaj prezidanto de la Wiesbadena Esperanto-grupo. Matthias prelegis al lokuloj pri la lingva problemo.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 3 (89) 


Profesie agadi por la lingva egaleco

Dafydd ap Fergus respondas

Dafydd ap Fergus, ĝenerala sekretario de Eŭropa Esperanto-Unio kaj brusela korespondanto de LOdE, estas unu el la gvidantoj de la Brusela Komunikadcentro, pri kies starigo ni informis en la marta kajero.

LOdE: Ĉu la Brusela Komunikadcentro jam ekzistas?

DF: La Centro ekas. Grave estas ke ni plenumas niajn celojn laŭ la interkonsentoj de Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) kun UEA. Tio signifas starigi daŭran komunikadcentron kiu, pere de agado pri kaj por lingva egaleco ĉe internaciaj kaj naciaj organizoj, politikistoj kaj ĵurnalistoj, plibonigos kaj la publikan bildon de Esperanto kaj lingvan konscion.

LOdE: Kion fakte signifas “plibonigi la publikan bildon de Esperanto”?

DF: Mi klarigas per ekzemplo de lingva diskriminacio. Ekde du jaroj, EEU (www.lingvo.org) atentigas politikistojn kaj ĵurnalistojn pri la kreskanta nombro de dunganoncoj fare de internaciaj organizoj kaj firmaoj kiuj serĉas nur denaskajn parolantojn de la angla (“English mother tongue”). Ĉi tiu agado kontraŭ lingva diskriminacio estas vizitkarto por EEU. Ĝi ebligas al mi, kiel al oficisto de EEU, viziti politikistojn kaj eŭropajn oficistojn por pritrakti la problemon de lingva diskriminacio. EEU ankaŭ faros proponon por studprojekto pri lingva diskriminacio. Se ni ricevos la financadon, ni povos inviti junan esperantiston al Bruselo por helpi kun la studo.

LOdE: Sed kiel tiu agado kontraŭ diskriminacio rilatas al Esperanto?

DF: Lingva diskriminacio estas grava atenco kontraŭ la interna ideo de Esperanto. Politikistoj unue devu respekti la bazan principon de la lingva egaleco. Nur poste Esperanto havos ŝancojn. Nun la helpantoj de politikistoj tuj forĵetas leterojn kaj elektronikajn mesaĝojn de esperantistoj, kiuj proponas Esperanton kiel solvon. Do, ni devas unue konvinki homojn pri la graveco de la lingva egaleco antaŭ ol politikistoj konscios pri Esperanto kiel ebla solvo. Kaj, plej grave, aliaj lingvaj asocioj kiel la francaj kaj germanaj, nur defendas la proprajn lingvojn kaj interesojn.

La Esperanto-komunumo defendas la bazan principon de la lingva egaleco por ĉiuj kaj ĉie.

LOdE: Ĉu la malgranda neregistara organizo, kiel Eŭropa Esperanto-Unio, kapablas devigi eŭropajn politikistojn respekti lingvajn rajtojn?

DF: Jes. Ni jam atingis rezultojn, ekzemple, rilate lingvan diskriminacion. Ministroj en Belgio, Francio kaj ankaŭ anoj de la Eŭropa Komisiono, publike konsentis kun Eŭropa Esperanto-Unio pri lingva diskriminacio kontraŭ nedenaskaj parolantoj de la angla (rigardu ĉe www.lingvo.org).

Kompreneble EEU sekvas aliajn kazojn de lingva malegaleco. Ekzemple, Eŭropa Komisiono devigas preskaŭ ĉiujn landojn en orienta kaj meza Eŭropo traduki leĝojn kaj aliajn dokumentojn anglen. Poloj, ĉeĥoj aŭ slovakoj devas komunikiĝi nur angle kun eŭropaj oficistoj rilate agrarajn aferojn. Ĉi-jare, preskaŭ ĉiuj muzikgrupoj kantas angle ĉe la Eŭropa Kantkonkurso. Estas multaj ekzemploj de lingva malegaleco, kiujn baldaŭ EEU kapablos publike kaj profesie kritiki.

LOdE: Ĉu eblas profesie kaj publike kritiki politikistojn?

DF: Jes. Mi estas okcidenta eŭropano kaj ankoraŭ juna!

Unue, ni devas fariĝi alloga asocio: malgranda kaj modesta speco de lingva GreenpeaceAmnesty International, kiun normalaj homoj finance kaj morale subtenas. Por atingi tiun celon, ni unue konstruas kaj plibonigas la organizan strukturon de EEU. Ĝi, ekzemple, baldaŭ kapablos dissendi gazetarajn komunikojn kun klaraj starpunktoj kaj ankaŭ produkti neŭtralajn informojn pri lingvaj problemoj.

Kompreneble, la agado estos ĉefe bazita sur la laboro de esperantistaj volontuloj kaj kunlaborantoj. Tamen ĝi estas profesia “produkto”. La rezultoj estos tre baldaŭ videblaj pere de nia retejo. Ankaŭ mi esperas ke la rezultoj estos baldaŭ videblaj dank' al artikoloj en nacilingvaj ĵurnaloj.

LOdE: Kiajn konkretajn paŝojn faros la Komunikadcentro en la venontaj monatoj?

DF: Ni baldaŭ luos ejon en Bruselo, ne malproksime de la eŭropaj instancoj. Dum la lastaj kvar monatoj, krom miaj vizitoj ĉe politikistoj, mi ĉefe laboras en la Eŭropa Parlamento kaj hejme, pere de la interreto, kun E-kunlaborantoj. Nun ni havas plian financadon, aldone al la baza sumo de 36 000 eŭroj por 2002, kiu ebligos la Komunikadcentron finance subteni junan praktikanton. Kaj kunlaboranto nun neprigas, kompreneble, la luadon de oficejo.

La financa situacio de la Komunikadcentro estas garantiita por la venontaj du jaroj. Tio donas tempon serĉi aliajn financfontojn, ĉu ĉe Eŭropa Komisiono, ĉu ĉe privataj organizoj, firmaoj kaj homoj. La sumo de 36 000 eŭroj por 2002 ne estas multe en la okcidenteŭropa urbo Bruselo, post la impostoj, luo de oficejo, kaj ĉiuj aliaj elspezoj.

LOdE: Kiujn problemojn vi jam havas?

DF: Estas tro da laboro! Mi devas komenci ekde nulo. Ankoraŭ mankas bonaj adresaroj de ĵurnalistoj kaj politikistoj. EEU ankoraŭ konstruas reton de kunlaborantoj. Ni devos baldaŭ elekti kunlaboranton, lui oficejon, aĉeti plian komputilon, ktp. Esperantaj asocioj antaŭe ne multe okupiĝis, en profesia maniero, pri lingva politiko en alloga kaj “normala” maniero por ĵurnalistoj.

Kaj la esperoj de esperantistoj estas ege altaj!

La Ondo de Esperanto. 2002. № 4 (90) 


Fajraj diskutoj en Norvegio

Loĝantoj de la malvarmaj skandinavaj landoj dum vintraj monatoj devas forkuri de la malvarmeco kaj la mallongaj tagoj. Kompreneble, post multegaj monatoj enŝlositaj ene de varmaj domoj kaj oficejoj, kaj atendante la mallongan someron, ankaŭ la normale pacemaj norvegoj komencas fajre argumenti pri iuj ajn temoj. Kaj eĉ norvegaj esperantistoj pasie diskutas … pri la antaŭenmarŝo de la angla lingvo en Oslo.

Kial? La medicinfakultato de la universitato en Oslo antaŭ nelonge enkondukis la anglan kiel devigan instrulingvon. Ekde nun, norvegaj studentoj kaj profesoroj ĉe la mondfama medicina altlernejo en Oslo devas interkomunikiĝi nur angle, sed ne gepatralingve. La studentoj, kiuj jam estas pli ol kvar jarojn ĉe Osla medicinfakultato ne plu rajtas skribi ekzamenojn kaj studpaperojn norvege. Profesoro Babill Stray Pedersen klarigas la novan regulon, kiu estas malfacile komprenebla laŭ multaj eksteruloj: “Dank' al la anglalingvaj seminarioj fariĝas pli facile al ni akcepti eksterlandajn studentojn kaj, sekve, ankaŭ estos pli da eblecoj por niaj studentoj por fari interŝanĝojn”, — diras la profesoro.

Nekontesteble la angla estas la lingvo de medicino, ankaŭ en la ekstremnordaj partoj de Eŭropo. Ĉu pro tio, ke en ĉeesto de kelkaj eksterlandaj studentoj, norvegaj studentoj kaj profesoroj devas paroli la anglan? En la medicina fakultato en Oslo la studentoj kaj profesoroj estas plejparte norvegaj. Laŭ Douglas Draper, sekretario de Norvega Esperanto-Ligo, estas grava atenco kontraŭ lingvaj rajtoj ke nacia universitato malpermesas studentojn uzi la nacian lingvon hejmlande. Ĉu estas protestoj? “Persone mi ne aŭdas pliajn intervenojn. Mi lasis la debaton al la universitatanoj mem”, — konfesas Douglas. Li alvenis boate al Bergen en norda Norvegio el Reykjavik en 1962. Origine anglo, li nun perfekte regas la norvegan lingvon kaj hodiaŭ eĉ laboras en la Nacia Biblioteko.

Prezidanto de Norvega Esperanto-Ligo, eksa ĵurnalisto kaj nuna burokrato, Torstein Kvakland ne tute samopinias kun sia sekretario Draper: “En la universitatoj la demando pri uzo de la angla ne estas diskuttemo. Ĝi estas memkomprenebla. Lastatempe pluraj universitataj profesoroj pledis por pli da angla instruo por fortigi la internaciecigon”. Laŭ Kvakland la angla havas prestiĝon. “Tiu kiu eventuale kontraŭus uzon de la angla iel aludas ke li aŭ ŝi ne regas ĝin, kaj tion oni ne povas fari se oni deziras fakan rekonon inter kolegoj.”

Ankaŭ la prezidanto de la Norvega Junularo Esperantista, Bård Hekland havas miksitajn spertojn pri la angla kiel studlingvo en Norvegio. “Du el tri kursoj pasintjare estis anglalingvaj pro eksterlandaj studentoj. Unuflanke estis malpli facile diskutigi la studentojn pro lingva hezitemo kaj nekapablo.” Hekland studas politikan sciencon en la universitato de Tromsø. En la plej norda universitato en la mondo, anglalingvaj kursoj ebligas gastigi neskandinaviajn interŝanĝstudentojn restantajn nur kelkajn monatojn. “Tio puŝas nin ankaŭ buŝe esprimiĝi anglalingve. Kaj veras, ke sen tiu kapablo ni estos fake kaj kariere grave handikapitaj.”

Studento Hekland ne certas, ke furoros norvegaj medicinistoj internacie pro tio ke universitatoj devigas norvegajn studentojn uzi la anglan. Sed pro manko de kuracistoj, Norvegio nun importas multegajn eksterlandajn kuracistojn, kiuj ne plu devas transpasi ekzamenon de la norvega antaŭ ol eklabori en la norda lando. “Tiuj kuracistoj ofte ne kapablas paroli kompreneble la norvegan. Pli-malpli samtempe oni forigas postulojn pri la norvega ekzameno, kaj enkondukas la anglan en la studumon”. Sendube multe pli ĝenas la angligo de la medicino norvegajn pacientojn, kiuj ial daŭre parolas norvege…

La Ondo de Esperanto. 2002. № 4 (90) 


Esperanto ne estas uzata en ĉiutaga vivo

“Cetere, mankas pruvoj ke uzi Esperanton kiel pontolingvon plibonigus la ĝeneralan kvaliton de la interpretado.

Male, utiligo de lingvo, kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj”.

(Neil Kinnock)



Neil KinnockEsperanto ŝajne ĝenas eŭropajn moŝtulojn. Tamen, eĉ kun malbona publika bildo en Bruselo, la neŭtrala internacia lingvo ne malaperas el la longaj koridoroj de la Eŭropa ĉefurbo. En marto Eŭropa Komisiono finfine respondis al oficiala demando pri la uzado de Esperanto en eŭropaj traduk- kaj interpretadservoj.

La demando estis farita la 14an de januaro 2002 de Maurizio Turco, itala membro de Internacia Radikala Partio en la Eŭropa Parlamento. Turco fariĝis suspektema pri iu “komitato” kiu ekde jaroj devas “pritrakti” la uzadon de Esperanto. Ĉu ĝi vere ekzistas? Kiu membras en ĝi? Kial neniu aŭdas pri ĝi? Turco ne ricevis respondojn al siaj detalaj demandoj.

Antaŭ du jaroj, kimro Kinnock — aŭ plej korekte iuj suboficistoj nome de li — suksesis flankenŝovi la demandon al nebula “komitato” por tielnomata “pritraktado”. Estas publika sekreto en Bruselo, ke Neil Kinnock, ano de Eŭropa Komisiono, respondeca pri la traduk- kaj interpretadservoj, favoras alian solvon de la lingva problemo ĉe eŭropaj instancoj: enkonduki la anglan kiel nuran laborlingvon.

En la respondo de la 12a de marto 2002, Kinnock kompreneble malakceptis Esperanton kiel eblan solvon por la kreskanta lingva problemo de ĝia interpretadservo. La kialo? “Je unua pritrakto, la uzado de Esperanto kiel pontolingvo por interpretado povas ŝajni alloga, sed plidetala pritraktado montras seriozajn praktikajn, financajn kaj teknikajn malfacilaĵojn, — skribas Kinnock. — Ne estas, laŭ Komisiona interpretad- kaj tradukservo SCIC, profesie kvalifikataj Esperanto-interpretistoj kaj edukadaj institutoj en la ŝtatoj-membroj, kiujn SCIC bezonas por doni interpretadajn kursojn”.

Spite al la centmiliona buĝeto, la traduk- kaj interpretadservo ne havas la monon lanĉi instruprogramon por Esperanto, laŭ la eŭropa moŝtulo, post dumonata detala “pritraktado” de la afero. Kostus tro multe (70 mil eŭroj) doni profesiajn kursojn por instruistoj, kiuj volas lerni Esperanton. Kursoj ankaŭ daŭrus tro longe (tri ĝis kvar jaroj de parttempa studado) laŭ kalkulado de eŭropa moŝtulo kaj kimro Kinnock. Li ankaŭ opinias ke privataj interpretistoj, respondecaj pri duono de la interpretado por Eŭropa Komisiono, ne volus lerni Esperanton: “Estus klare malfacile, eĉ neeble, sekurigi ke ili lernu Esperanton, specife ĉar ĝi havus malgrandan praktikan valoron por ili aliloke”. Mankas ankaŭ pruvoj ke “uzi Esperanton kiel pontolingvon plibonigus la ĝeneralan kvaliton de la interpretado. Male, utiligo de lingvo, kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj”. Tamen kiel bona kimro, kaj bona politikisto, Kinnock ne volas ĝeni: “Ĉi tiu starpunkto ne neas la intereson, kiun Esperanto povas reprezenti al aliaj celoj ol interpretado.”

La respondo de Kinnock kaŭzis ondon da komentoj en Esperantujo. “Oni plene ignoris la demandon, — opinias PMEG-aŭtoro Bertilo Wennergren, kiu tamen miras je la detaleco de la respondo. — Ĝi ankaŭ estas sufiĉe serioza. La ĉefa argumento, la manko de interpretistoj, estas tute respektinda.” Renato Corsetti, itala prezidanto de Universala Esperanto-Asocio, havas la impreson, ke eŭropaj politikistoj jam decidis puŝi la anglan al ĉiuj laŭ la logiko de la imperio: “Ĉio cetera estas nur diplomatia fumo. Ankaŭ pri la angla ne estas pruvoj, ke ĝi pli bone funkcius kiel pontolingvo ol aliaj lingvoj.”


Skriba demando E-0075/02 de Maurizio Turco (NI) al EK (14 jan 2002)

Temo: Laborgrupo de SCIC (Komuna servo de interpretado kaj konferencoj) pri utiligo de la internacia lingvo nomata Esperanto.

La Eŭropa Komisiono, pere de vicprezidanto Neil Kinnock, petis al SCIC, ke ĝi ekvivigu laborgrupon por esplori la projektojn koncernantajn la lernadon de esperanto kaj taksi la mezuron laŭ kiu ĝi povus esti utiligata kiel pontlingvo por interpretado.

Konsidere al tio ĉi, ĉu la Komisiono povas respondi la jenajn demandojn?

— En kiu dato estis formaligita tiu peto al SCIC? ĉu la laborgrupo estis aktivigita? jeskaze, kiam? kiuj estas ĝiaj membroj kaj kiuj estas iliaj kvalifikoj? laŭ kiuj kriterioj ili estis elektitaj?

— Ĉu la grupo jam kunsidis? jeskaze, en kiu dato? ĉu ekzistas protokoloj kaj/aŭ surbendigoj pri tiuj kunsidoj kaj, jeskaze, ĉu ili estas publikaj? kiun bibliografion kaj kiujn studaĵojn la grupo eventuale konsideris (ekzemple ĉu la studaĵon de la itala Ministerio pri Klerigado de la jaro 1995)?

— Al kiuj konkludoj eventuale alvenis la laborgrupo? kaze ke ĝi ankoraŭ alvenis al neniu konkludo, kiam kaj tra kiu itinero ĝi antaŭvidas alveni?

La Ondo de Esperanto. 2002. № 5 (91) 


Kion dirus Zamenhof?

Certe, Zamenhof ne estus kontenta. Kion dirus la kreinto de la neŭtrala kaj sendiskriminacia lingvo Esperanto? Certe li demandus: “Ĉu tio estas egalrajta?” Kaj efektive tiun demandon faris itala esperantisto Giorgio Bronzetti. Li estas direktoro de la esperanta novaĵservo pri lingvaj problemoj Disvastigo. Bronzetti ne estas kontenta pri la lingvaj kondiĉoj — aŭtenta estas nur la angla versio de la Multjara Financakordo kun Eŭropa Komisiono (EK).

Fischler“La membroj de Eŭropa Esperanto-Unio el Italio kaj aliaj landoj zorgas pri tiuj kondiĉoj kiuj kontraŭas la principon esencan de nia organizo: lingva egaleco”, — skribis Bronzetti al Franz Fischler, EKano respondeca pri la agraraj aferoj. Fischler devigis estontajn membrojn de Eŭropa Unio (EU) pagi la tradukadon, starigante kondiĉon en la Multjara Financakordo, ke la naciaj leĝoj devas esti tradukataj al la angla, je nura peto de EK, el la bulgara, ĉeĥa, estona, hungara, latva, litova, pola, rumana, slovaka kaj slovena lingvoj.

Bronzetti ankaŭ citis la unuan regularon de la Konsilio de EU (1958). Laŭ tiu regularo la Komisiono havas naŭ oficialajn lingvojn — sed ne nur unu. Pro tio Bronzetti dubas, ke la Komisiono rajtas devigi oficistojn el kandidatlandoj komuniki kun ĝi nur en la angla lingvo rilate al la Akordo. “Tiu regularo ne kovras la akordojn kiujn la Komunumo faras kun triaj landoj, — klarigas la kabineto de Fischler. — La elekto de la angla estas perfekte legitima.”

Bronzetti ne akceptis tiun respondon kaj ree skribis komence de aprilo al la kabineto de Fischler pri la altrudo de la angla lingvo al eŭropanoj. Ĉu la Komisiono ne sekvas la konkludojn de la Konsilio de junio 1995? Tiuj konkludoj “invitas” la Komisionon respekti “la diversecon lingvan kaj la plurlingvismon” en ĝiaj rilatoj kun EU-landoj kaj ankaŭ “la principon de egaleco inter la oficialaj lingvoj kaj la laborlingvoj de Eŭropa Unio.”

Al la lasta demando rapide reagis la kabineto de Fischler en tre burokrata lingvo. “La konkludoj de la Konsilio … kiuj invitas la Komisionon respekti la lingvan diversecon, en ĝiaj rilatoj kun ne EU-landoj ne estas jure devigantaj kaj ne estas parto de la leĝaro de Eŭropa Unio.” Bronzetti estas surprizita. Ĉu EK diras, ke la konkludoj kaj decidoj de ĝia “mastro” — la Konsilio — ne estas valoraj? Li nun oficiale plendos al la Eŭropa Rajtprotektanto. “Estas nekredeble. Eŭropa Komisiono ne respektas siajn proprajn konkludojn pri lingva egaleco kaj diverseco. Tiuj principoj ŝajne ne valoras la paperojn, sur kiuj ili estas presitaj.” Dank' al lia agado kelkaj italaj anoj de Eŭropa Parlamento ankaŭ ekokupiĝas pri la altrudo de la angla fare de EK. Nur en la kandidatlandoj politikistoj ne plendas. Ili ŝajne estas kontentaj pro ĉio kion faras Eŭropa Komisiono…

La Ondo de Esperanto. 2002. № 5 (91) 


Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio adoptas la anglan

Ekde Praga konferenco en septembro 2002, Slovakio verŝajne membriĝos en NATO, kies oficialaj lingvoj estas nur la angla, kaj teorie ankaŭ la franca. Post dekjara periodo, slovakaj kaj ĉeĥaj soldatoj denove estos kune en sama brigado. La ĉefa diferenco estos lingva. Antaŭe slovakaj kaj ĉeĥaj soldatoj parolis gepatralingve kaj nun ili interparolos angle. Post aprobo fare de la Ĉambro de Deputitoj de Ĉeĥio de propono de Jaroslav Tvrdik, ministro pri defendado, Ĉeĥio partoprenos en la starigo de internacia anglalingva brigado kune kun Pollando kaj Slovakio. La brigado, konsistanta el tri batalionoj, devos esti militpreta en 2004-2005. La unua komandanto estos slovaka kaj la ĉefloko de la anglalingva brigado estos en Topol'čany, Slovakio.

“Kiel soldato kaj kun mia sperto en la belga kaj aliaj armeoj de la milita organizo NATO, mi tute ne miras ke la nova internacia brigado de Ĉeĥio, Pollando kaj Slovakio adoptas la anglan”, — diras eksa aerartileria majoro Remy Sproelants el Belgio. Sproelants nun estas membro de Flandra Esperanto-Ligo.

Ne same opinias Stano Marček, ĉefredaktoro de Esperanto, la organo de UEA: “Estas honta afero ke la registaroj en Pollando, Slovakio kaj Ĉeĥio devigos iliajn soldatojn paroli kune la anglan. Kial ne instrui al ili kiel kompreni la najbarajn lingvojn?” Laŭ Marček, la plej simpla kaj malmultekosta solvo por la internacia brigado estas instrui al la soldatoj pasivan konon de la aliaj du lingvoj. “Slovakio, Pollando kaj Ĉeĥio jam nun multe elspezas al usonaj kaj britaj firmaoj por instrui la anglan al iliaj soldatoj. Kial pagi al aliaj kiam ili povus pagi inter si lernante la najbarajn lingvojn?” — daŭrigas Marček.

Sproelants ne konsentas kun la slovako. “Instrui al la soldatoj pasivan konon de la aliaj lingvoj ne estas bona solvo. La realeco estas kiel ĝi estas: la angla lingvo estas la praktika sed malbona solvo. Mi tute ne estas kontenta kun ĉi tiu solvo, sed kio estas la alternativo. Kompreneble Esperanto sed kiel enkonduki ĝin?” Kiel belga soldato Sproelants bone konas la lingvan problemon de Eurocorps, la naskiĝanta eŭropa armeo, hodiaŭ konsistigata de soldatoj el Belgio, Germanio, Francio, Hispanio kaj Luksemburgio. “Eurocorps adoptis la anglan lingvon kiel operacian lingvon, kvankam ĝi ne estas la lingvo de iu membro-lando de Eurocorps”, — diras Sproelants.

La decido de la Ĉeĥa Ĉambro de Deputitoj certe kontraŭas la bazajn principojn de lingva egaleco kaj efikeco. “Soldatoj kiuj malbone regas la anglan estos tre danĝeraj. Neniu volas ĉeĥan-slovakan-pollandan brigadon kiu miskomunikas inter si”, — diras Marček. Tiaj lingvaj timoj ne ĝenas la usonan komercservon aŭ la “Military English”-servon de la British Council. Ili nun instigas usonajn kaj britajn instrufirmaojn profiti el la fakto ke eŭropaj armeoj elektos la anglan. Dum la lastaj jaroj, spite al la fakto ke Ĉeĥio, Slovakio kaj Pollando frontas gravajn ekonomiajn problemojn, Usono devigas ilin altigi armeajn elspezojn. “Ekde 1999 Pollando, ekzemple, ne plu ricevas ekonomian helpon de Usono, kvankam ĝi daŭrigas plialtigi militajn elspezojn. Dum 1999, la pola registaro elspezis ĉ. 3,5 miliardoj da usonaj dolaroj por la armeo, aŭ 8% de ĉiuj registaraj elspezoj”, — informas la usona ministerejo pri eksterlandanaj aferoj.

Sekve al decido de la Ĉefo de la Ĝenerala Stabo, en Ĉeĥio nun tre gravas la kono de la angla lingvo. “La ĉeĥa armeo faras el la angla gravegan kriterion por elekti la plej «taŭgajn» soldatojn. Ĉu nur tiuj soldatoj kiuj bone scipovas la anglan estos promovigitaj kaj rajtos iri al trajnadaj programoj?” — demandas Marček. “La ĉeĥa kaj slovaka respublikoj devas unue respekti la lingvajn rajtojn de siaj soldatoj, kiuj ja estas civitanoj”. Aliflanke, la usona komercservo multe esperas, ankaŭ pro la lingvaj ŝanĝoj. Laŭ ĝi, mezeŭropaj armeoj havos kreskantan bezonon je “lingva trejnado” kaj iom post iom “kreskanta aro de homoj trejnitaj en la angla lingvo” gvidos la militistaran ŝanĝon. “Pollando, ekzemple, havas 180 000 militistojn en 2002, kompare al 450 000 antaŭ dek jaroj. Ĉu tiuj mezeŭropaj soldatoj, kiuj ne bone scipovas la anglan, nun devas serĉi aliajn laborlokojn?” — demandas Marček. — “Ili certe ne povos defendi siajn landojn en la nova anglalingva brigado de Slovakio, Ĉeĥio, kaj Pollando”.

La Ondo de Esperanto. 2002. № 7 (93) 


Tutmonda lingva katastrofo

En aŭgusto, en la brazila urbo Fortaleza preskaŭ 1500 esperantistoj el pli ol 60 landoj vigle diskutis — sen interpretistoj kaj sen la angla — la minacon de lingva katastrofo. Enkondukante la temon de la 87a Universala Kongreso, “Diverseco: ŝanco, ne minaco”, Humphrey Tonkin agnoskis la premon de la plej potenca lingvo: “La angla lingvo kvazaŭ forglutas tutajn aliajn lingvojn kaj kulturojn.” Tonkin, uson-brita profesoro, esprimas la timon de milionoj da homoj tra la mondo ke ĝis 90% el la ses mil parolataj lingvoj verŝajne ne travivos la jarcenton. Pro lingva malegaleco tra la mondo, unu lingvo formortas ĉiun duan semajnon.

“Ĉiuj lingvoj havas sian propran kompleksan sistemon de sonoj, signifoj kaj gramatiko”, — diras Koichiro Matsuura, Ĝenerala Direktoro de Unesko. — “Tro ofte en nia ĉiutaga vivo, ni ignoras la lingvon aŭ lingvojn kiujn ni parolas. Lingvo estas esenca parto de niaj vivoj kaj identecoj, ja eĉ de la manieroj laŭ kiuj ni pensas kaj agas”. Unesko kalkulas, ke duono el la ses mil lingvoj estas parolataj de malpli ol dek mil homoj. Lingvistoj konsideras, ke lingvoj kun malpli ol 100 mil parolantoj ne havas multajn ŝancojn travivi.

Eŭropo ludas gravan rolon en la morto de lingvoj. Nuntempe en la okcidenta kaj meza Eŭropo, proksimume 50 eŭropaj lingvoj riskas malaperi por ĉiam. En Siberio (Ruslando) malaperas preskaŭ ĉiu el la 40 lokaj lingvoj pro premo de la rusa. En Francio, la bretona, korsika, kataluna, flandra kaj aliaj lingvoj frontas gravan minacon de la enlande potenca franca lingvo. Eŭropo ankaŭ eksportis lingvajn problemojn. En Afriko, 600 el la 1400 lingvoj riskas malaperi pro la premo de “grandaj” eŭropaj lingvoj. Nur 20 lingvoj en Aŭstralio ankoraŭ vivas, spite al la potenco de la angla, el la 250 lingvoj parolitaj je la fino de la 18a jarcento. En Barato, pli ol duonjarcenton post malkoloniiĝo, la angla — parolata de malpli ol 2% da baratanoj — ankoraŭ premas al la pli ol 1600 enlandaj lingvoj, kaj eĉ al la hindia, lingvo parolata de ĉ. 500 milionoj da homoj. Kaj en landoj de Suda Ameriko, la portugala kaj hispana mortigas la 375 “neoficialajn” aliajn lingvojn.

Laŭ barcelona profesoro Lluis de Yzaguirre i Maura, la esenca minaco al lingva diverseco estas malegaleco. “La homoj forlasas sian lingvon, kiam ili devas elekti inter la prauloj kaj la posteuloj, inter fideleco al tradicia heredaĵo aŭ alloga estonteco por la filoj” — diras la kataluna lingvisto, kiu ankaŭ parolas Esperanton. Por atentigi eŭropanojn pri la valoreco de la “multlingveco” kaj “plurlingvismo”, la Konsilio de Eŭropo proklamis la 26an de septembro Eŭropa Tago de Lingvoj. Oficiale, dum la Tago, eŭropaj politikistoj sendube oficiale parolos pri lingva diverseco, same kiel ili faris dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj. Kaŝe, tiuj samaj politikistoj batalas por forigi la aliajn neanglalingvajn lingvojn kiel oficialajn EU-lingvojn kaj konservi la oficialecon de la propra lingvo.

Estas paradokse ke politikistoj parolas pri lingva diverseco. Lluis de Yzaguirre i Maura rimarkas ke la vortoj “la lingva egaleco” malofte estas uzataj. Eŭropaj politikistoj, kaj ankaŭ profesoroj, preferas la vortojn “multlingveco” kaj “plurlingvismo”. Kial? “Estas multaj antaŭjuĝoj, kiujn ili ne kuraĝas aŭ ne deziras kontraŭdiri”. Sed ĉu konkrete internacia kaj neŭtrala lingvo povas helpi protekti la lingvan diversecon? “Jes. Kondiĉe, ke ĉiuj estu konvinkitaj, ke la lingva diverseco estas grava riĉeco por la homaro. Ankaŭ Esperanto povus esti lingvomortiga se elektita por monda unulingvismo”.

Bush

La angla, la gepatra lingvo de la plej potenca homo en la mondo, George Bush, minacas ĉiujn aliajn 6000 lingvojn sur la planedo. (Foto kompleze de la Blanka Domo)

La Ondo de Esperanto. 2002. № 8-9 (94-95) 


Esperantista Motorciklanta Ĉeno vojaĝas al Strasburgo

Por la sesa sinsekva jaro, fronte de la Eŭropa Parlamento en Strasburgo sub la standardo de la Federacio de la Eŭropaj Motorciklaj Asocioj (FEMA) kunvenis la motorciklantoj el Eŭropo kaj la Eŭropaj Parlamentanoj por amika motorciklirado. Dum la aliaj jaroj la francoj estis ĉiam multaj. Sed ĉi-foje, je la komenco de julio, estis pli granda nombro da reprezentantoj el Germanio kaj Britio, entute 200 partoprenantoj venintaj el ĉiuj horizontoj de Eŭropa Unio de Svedio ĝis Grekio kaj de Pollando ĝis Portugalio.

“Pro niaj ĉiujaraj ĉeestoj, la dialogoj estis pli kaj pli facilaj. Sed nur en la angla lingvo”, — diras belgo André Rambeaux, fondinto de Esperantista Motorciklanta Ĉeno. Rambeaux, kiu partoprenas jam dum ses jaroj, klare rimarkas la lingvan problemon en la eŭropa motorciklado. “Ĉiuj paroladoj, inkluzive de la Eŭroparlamentanoj, same kiel de la motorciklaj reprezentantoj, estis faritaj anglalingve”. Rambeaux dubas ke la bunta ĉeestantaro de motorciklantoj povis kompreni tion, kio estis dirata por ili. “Paroli nur angle al eŭropanoj estas edifa ekzemplo de la malestimo kaj memkontenteco de niaj elektitoj”.

Rambeaux — jes la francoj elparolas la nomon same kiel la konata kaj muskola filmaktoro Rambo — kunportis Esperanto-flagon. “Pro la flago Esperanto, mi povis veki la atenton de pluraj personoj inter kiuj kelkaj membroj kaj asistantoj de la Eŭropa Parlamento”. La fondinto de la Esperantista Motorciklanta Ĉeno, Rambeaux, kaptis la okazon diskuti pri la lingva problemo. “Ĉiuj ŝajnas kontentaj pri la situacio kiun ili konsideras neevitebla”. La asistantoj kaj parlamentanoj agnoskis al Rambeaux ke ilia angla lingvo ne estas tute sen riproĉo. “Sed ili asertas ke ĉio glate funkcias ĉar ili permesas al si reciproke erarojn, tiel rekreante ĵargonaĵon kiun nur ili mastras”.

Dum la vojaĝo, usona firmao Harley-Davidson, la plej granda apoganto de la evento, ankaŭ ofertis barbaku-manĝon por festi la Tagon de Usona Sendependeco. Tamen asistantoj kaj parlamentanoj ne konsideras la anglan lingvon kiel plian dependaĵon de la angla-usona koloniismo. “Male, ili asertas, ke estas venko kontraŭ Usono kiu ne plu mastras sian lingvon kaj devu akcepti ke eŭropanoj kripligas ĝin!” Rambeaux miras, ke tiaspecaj politikistoj esperas direkti Eŭropon. “Ili kapablas fuŝparoli en pluraj lingvoj. Ĉiuj, en la eŭropa ŝafaro, beas laŭ la oficiala diskurso. Krom la denaska lingvo, scio de tri ĝis kvar eŭropaj lingvoj,” diras Rambeaux, rememorante la ŝercon pri la fuŝa “lingvo” Europanto, kreita de itala tradukisto ĉe Eŭropa Unio por amuzi kolegojn.

La reprezentanto de Esperantista Motorciklanta Ĉeno povis pli fruktodone interŝanĝi ideojn kun la partoprenantoj kiuj ne estas el la eŭropaj institucioj. Greka paro, veninta tra Pollando antaŭ ol kuniĝi kun la grupo en Alzaco, hazarde renkontis francojn gastigatajn de pollandanoj. “Ili konversis per tiu diskreta lingvo, sed vivanta, Esperanta lingvo!” Kiam en Strasburgo la grekoj vidis la Esperantan flagon flirtantan kune kun tiu de la Federacio de la Eŭropaj Motorciklaj Asocioj, ili venis peti informojn. Pluraj tiaj kontaktoj dum la vojaĝo donis al Rambeaux esperon. “Kiam la politikaj direktantoj lasas sin porti per la anglalingva fluo, la popolo nepre devu rekapti la iniciaton. La mortintaj fiŝoj malsupreniras la fluon, la vivantaj supreniras laŭ ĝi”.

Por pli da informoj pri la Esperantista Motorciklanta Ĉeno kontaktu André Rambeaux: 27 la Fagne de Chimay, BE-6460 Chimay, Belgio Rete: emĉ@skynet.be

La Ondo de Esperanto. 2002. № 10 (96) 


British Council: “Post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo.”

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) oficiale pardonpetis pro la miskompreno rilate al titolo de prelego de la direktoro de British Council en Nederlando. EEU iom tro haste reagis pro la provoka titolo kiu anoncis ke la nederlanda formortos. Kelkajn horojn post la mesaĝo de EEU, petinta pliajn informojn kaj pardonpeton, la brita ambasadoro Sir Colin Budd telefonis al Trevor Steele, ĝenerala direktoro de la Centra Oficejo de UEA en Roterdamo. Sir Colin urĝe volis klarigi, ke nek la Brita Ambasado nek British Council elektis la titolon de la parolado de David Alderdice, direktoro de British Council. La titolo de la prelego estas: “Ĉiuj devas plenkreski dulingve ĉar post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo.”

La brita ambasadoro ankaŭ substrekis en la mesaĝo al EEU, ke la titolon de la prelego elektis nederlandlingva lernejo, kie la direktoro de British Council parolas hodiaŭ. La lernejo estas unu el kreskanta nombro de dulingvaj publikaj lernejoj en Nederlando. Tie plejparto de la klasoj estas instruataj angle. La brita ambasadoro tamen atentigas al EEU, ke la propono, ke oni eduku nederlandajn infanojn dulingve pro tio, ke post dudek jaroj la nederlanda lingvo estos mortinta, estas en si mem absurda. “Se estus tiel, oni tuj edukus unulingve!” — opinias la ambasadoro. La ambasadoro ankaŭ petis, ke Trevor Steele klarigu al esperantistoj, ke kvankam la disvastigo de la angla lingvo estas bonvena al la brita diplomatio, Britio neniel celas mortigon de iu alia lingvo.

Dan Van Herpe, nome de EEU, siaflanke klarigis al la brita ambasadoro, kial la prelego-titolo “Post 25 jaroj la nederlanda estos formortinta lingvo” ne estas la plej taŭga temo por direktoro de British Council en Nederlando. Ĉi-jare la nacia flughaveno en Amsterdamo forigis la nederlandan el la antaŭe dulingvaj ŝildoj. Nun regas nur la angla en la nacia flughaveno de Nederlando. Kelkaj membroj de EEU ankoraŭ ne tute komprenis, kial la britaj diplomatoj ne klarigis al la organizantoj de la prelego, kial tia titolo ne estas taŭga en Nederlando. Tamen oni ĝenerale kontentas ĉe EEU pro la fulmorapida reago de Sir Colin.

Ne nur EEU kontentas. “Neniam en la historio de la homaro brita ambasadoro en Nederlando telefonis al UEA”, — ŝercis Renato Corsetti. Trevor Steele samopinias: “La bona afero estas, ke almenaŭ la ambasadoro respondis ĉi-foje: mi ne telefonis al li, estis lia iniciato. Kompare kun la kutima ignorado de niaj plendoj/demandoj, ni ion atingis ĉi-foje”. En sia letero al EEU, Sir Colin aldonis kopion de la prelego. Bedaŭrinde, ambaŭ dokumentoj estas nur en la angla, kvankam EEU skribis dulingve al li.

La letero de EEU kaj la respondo de la ambasadoro legeblas ĉe: http://www.lingvo.org/2/37. Artikoloj pri la miskompreno inter EEU kaj British Council aperis en la franca, nederlanda kaj angla. Tajpu la pasvorton “saluton” kaj ili estos legeblaj ĉe:
www.lingvo.org/eo/*gaz

Dafydd ap Fergus

La Ondo de Esperanto. 2002. № 11 (97) 


Flandraj politikistoj timas la anglan pli ol Esperanton

Anoj en la Flandra Parlamento timas la anglan kaj ofte ĝenas la ĉefministron per demandoj pri dunganoncoj por denaska parolanto de la angla. “Ŝajnas esti klara diskriminacio favore al la irlandoj kaj britoj”, — klarigas parlamentano. Ĉiuj volas scii ĉu la ĉefministro de Flandrio scias pri la dunganoncoj kaj ĉu la ĉefministro agos kontraŭ la Konsilio de Eŭropo. Kiel bona politikisto, la flandra ĉefministro ĉiam argumentas ke tio ne estas en lia kompetenteco.

La 20an de junio ankaŭ la edukadministrino de Flandrio, Marleen Vanderpoorten, devis respondi al la ĝenaj demandoj de politikistoj. Pere de gazetaraj komunikoj kaj novaĵleteroj de Flandra Esperanto-Ligo, flandraj politikistoj nun pli bone konscias pri la ekonomiaj kaj sociaj malavantagoj pro la superregado de la angla. Politikisto Chris Vandenbroeke citis rekte el la novaĵletero de FEL — sen mencii la fonton — demandante la edukadministrinon: “Usono ricevis dum la jaro 2000 12,5 miliardojn da dolaroj dank' al 525 mil eksterlandaj studentoj. Tio signifas ĉirkaŭ 25 mil de ĉiu studento. Same estas en Britio. Ankaŭ tie estas komerco en edukado. Britio gajnas proksimume 5 miliardojn da eŭroj dank' al la iom pli ol 200 mil eksterlandaj studentoj…”

Vandenbroeke esprimis al la edukadministrino Vanderpoorten timon, ke aperas apartigo inter anglaj kaj neanglalingvaj edukadsistemoj. Li timas ke flandraj universitatoj — post la liberaligo de la edukadkomerco fare de la Monda Komerca Organizaĵo — ne sukcesos konkurenci kun usonaj kaj britaj universitatoj pro la lingva malegaleco. Ankaŭ la malbonaj rezultoj de nederlandaj studentoj, kiuj pli kaj pli devas studi angle en nederlandaj universitatoj, zorgigas Vandenbroecke.

En la Flandra Parlamento parolis ankaŭ Luk Van Nieuwenhuysen: “Sinjoro prezidanto, sinjorino ministrino, kolegoj, ni dividas la zorgon pri la komercigo de la supera edukado kaj la socia diferencigado kiu minacas komenciĝi. Ankaŭ sur la labormerkato estas diskriminacio. Mi venas ĝuste el la komisiono de Eksterlandaj Aferoj kaj tie estis demandita pri dunganoncoj, kiuj estas publikigataj fare de EU kaj aliaj internaciaj instancoj. En tiuj dunganoncoj estas postulataj homoj kiuj havas la anglan kiel denaskan lingvon. Ĉiuj aliaj estos forigataj”. Van Nieuwenhuysen timas, ke aperos du specoj de edukadaj instancoj: kun kompleta aŭ parta instruado en la angla, kaj kun instruado en la gepatra nederlanda lingvo. “Eĉ tiuj inter ni, kiuj bone regas la anglan, neniam povos esprimi sin en la angla tiel nuancite kiel en la gepatra lingvo”.

Dum la sama semajno la Flandra Parlamento pritraktis ankaŭ la lernadon de Esperanto sekve de petskribo de Leo De Cooman. Mallonge, la malbone informitaj flandraj politikistoj opiniis ke Esperanto ne estas taŭga kiel instruobjekto en la mez- kaj bazlernejoj pro tio ke ĝi “ankoraŭ ne havas sufiĉon da parolantoj”. Kvankam kelkaj politikistoj esprimis stultaĵojn (“mi aŭdis ke oni ne povas diri ĉion en Esperanto”), la gvidanto de la pritraktanta komisiono tamen estis sufiĉe klera pri Esperanto. Li eĉ menciis kelkajn pozitivajn flankojn, inkluzive de la projekto Interkulturo. Ĉu flandraj politikistoj timas la anglan pli ol Esperanton?

Dafydd ap Fergus

La Ondo de Esperanto. 2002. № 12 (98)

Ĉe la represo bonvolu indiki la fonton.


Al la ĉefa enirpaĝo | Indekso de “Vide el Bruselo”