Dum la longa periodo de la rasisma apartigsistemo, la lingva problemo estis oficiale “solvita”: la povo de la angla estis dividita nur kun la afrikansa. Kune, la du eŭropdevenaj lingvoj estis la pli malpli nuraj oficialaj lingvoj — ĉiuj sud-afrikanoj devis lerni ilin. Nun la nova demokrate elektita registaro estas sub la premo plibonigi la pozicion de aliaj lingvoj. Tamen esperantisto Axel von Blottnitz ne tute kredas la sincerecon de la nuna lingva politiko: “Dum la naŭjara regperiodo de la nuna registaro la angla tute piedpremis kontraŭkonstitucie la aliajn oficialajn lingvojn”.
Pro ĉi tiu premo, neanglalingvanoj, kiuj pli kaj pli timas pri la estonteco de siaj lingvoj kaj pri la kreskanta malegaleco inter tiuj, kiuj denaske aŭ bonege scipovas la anglan kaj la aliajn, alvokas la registaron agi. Dum politikistoj vigle diskutas pri la valoro de multlingvismo, la edukministerio, ekzemple, provas malpermesi publikajn universitatojn kiuj uzas nur la afrikansan. Nuranglalingvaj universitatoj, kompreneble, daŭre estos financataj de la ŝtato. Kaj pri edukado je universitata nivelo nur en afrikaj lingvoj alilingvanoj nur povas revi. Pro tia hipokriteco, dum la lasta jardeko la registaro estis devigita enkonduki diversajn leĝojn por protekti la aliajn oficialajn lingvojn. La malkapablo de tiuj leĝoj reekvilibrigi la povon inter la angla kaj la ceteraj oficialaj lingvoj kondukas nun al nova registara plano: tielnomata “Koncepto de Lingva Politiko”.
La nova plano de la sudafrika registaro uzas la samajn belsonajn frazojn pri la grandaj valoroj de “multlingvismo” kaj “lingva diverseco” ekzakte kiel dum la Eŭropa Jaro de Lingvoj en 2001. Kaj same kiel en Eŭropo, la politikaj diskutoj pri la nova lingva politiko estas ĉefe nur en la angla. Eta malsimileco al Eŭropo estas ke la sudafrika registaro iom pli ofte uzas la sorĉajn vortojn “lingva egaleco”. Esence, la nova lingva plano, proponota de la kabineto al la Sud-Afrika Parlamento, provas instigi gepatralingvan instruadon, subteni lernejan kaj universitatan instruadon en la oficialaj lingvoj, subteni la multlingvecon en ŝtataj oficejoj, kaj denove starigi garantiojn al la publiko pri la uzado de la propra lingvo en rilatoj kun publikaj oficistoj.
Alia grava principo de la nova lingva politiko estos la “praktika multlingveco”: ĉiuj registaraj dokumentoj devas esti prefere publikigataj en la 11 oficialaj lingvoj. Se tio ne eblas, pro “praktikaj” kialoj, la publikigo devas esti en almenaŭ ses lingvoj elektitaj el la ngunio- kaj sotho-grupoj, la venda, tsonga, afrikansa kaj la angla.
Plia principo permesos al la registaro fiksi lingvon — plej verŝajne la anglan — kiel interdepartamentan kaj internacian laborlingvon.
“Malbonŝance, la registara dokumento ne esprimis favorecon al la ideo de komuna lingvo por Afriko, aŭ almenaŭ Sud-Afriko, Mozambiko kaj Angolo. La Respubliko de Sud-Afriko akceptis, pro konsilo de la Organizo pri Afrika Unuiĝo kaj la Afrika Unio, la lingvon svahilo por tiu ĉi celo. Nun oni prisilentas aŭ forgesas tion”, — bedaŭras von Blottnitz. — “Sen neŭtrala lingvo kiel Esperanto la vorto multlingvismo en la nuna lingva politiko similos al la uzado en Eŭropo. Tie multlingvismo estas sankta bovo”.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 1 (99).
“Lingva malegaleco pligrandigis enspezon perlaboritan far anglalingvaj landoj de neanglaparolantaj studentoj, kiuj aĉetas anglalingvan triagradan edukadon, — diras Marko Naoki Lins el la Eŭropa Komunikadcentro. — La ekonomiaj kaj sociaj konsekvencoj estis vundaj al neanglalingvaj edukado-sistemoj, institutoj, grupoj kaj individuoj”.
Ĵus antaŭ la falo de la berlina muro, en 1989, pli ol 366 mil alilandaj studentoj aliĝis al usonaj universitatoj. Hodiaŭ 583 mil neusonaj studentoj estas registritaj en la usonaj universitataj terenoj reprezentante la kvinan plej grandan servsektoran eksporton por la usona ekonomio. “Estus tre utile, se la Eŭropa Komisiono aŭ la nacia registaro de iu EU-lando financus studon pri la ekonomiaj konsekvencoj de la lingva problemo en EU. La rezultoj de tia studaĵo, montranta la verajn kostojn de la lingva problemo, estus ŝokaj, — diras András Lukács, kiu laboras por medioprotektado en Hungario. — Mi ne kritikas la sloganon de EU, ke lingvoj malfermas pordojn”. Li tamen konstatas ke la denaskaj anglalingvanoj, precipe britoj kaj usonanoj, ĝenerale ŝparas lingvolernadon.
Lando |
|
|
Usono |
|
|
Britio |
|
|
Aŭstralio |
|
|
“La loĝantoj de ĉiuj aliaj EU-landoj devas lerni la anglan, kaj tio kaŭzas multajn problemojn al tiuj, kiuj ne parolas ĝin denaske. Tio estas ankaŭ ekonomie tre malavantaĝa por la koncerna lando. Se oni konsideras la tiel uzatan tempon — entute almenaŭ unu jaro plentempe dediĉita al lingvolernado por ĉiu persono — kaj kalkulas, kiom da alia laboro oni povus fari dum tiu tempo anstataŭe, kaj kiom tio rezultus por la nacia ekonomio, tiam oni ricevas enorman monsumon, — daŭrigas Lukács. — Tio ja kontraŭas la bazajn principojn de EU pri libera merkato”. Lukács rekomendas ke UEA oficiale plendu al la departemento de Konkurado de la Eŭropa Komisiono.
“Pro la altireco de preskaŭ-denaska kaj perfektaj anglalingvaj lertoj en la eŭropa labormerkato, anglaparolantaj landoj ankaŭ povas vendi triagradan edukadon je konsiderinde pli alta prezo ol al siaj propraj naciuloj. Ĉar preskaŭ 90 procentoj da lernantoj en Eŭropa Unio estas instruataj pri la angla en la lernejo, la ebla merkato por anglaparolantaj provizantoj de triagrada edukado estas vaste supera ol tiu de neanglaparolantaj provizantoj”, — diras Lins.
La subita movo al la angla havas negativajn konsekvencojn kondukantajn al pli malaltaj niveloj de instruado kaj lernado, pli altaj kostoj por trejnado de instruistoj, pligrandigita ekskludo de malpli favoritaj grupoj de triagrada edukado. Angligitaj programoj de triagrada edukado en neanglaparolantaj landoj daŭre estas vidataj de studentoj kaj dungitoj kiel malpli kvalitaj ol tiuj programoj provizataj de la “realaj” anglaparolantaj universitatoj.
“Neanglaparolantaj registaroj malsukcesis ĝis nun evoluigi planojn por triagrada edukado kiuj traktos aŭ eĉ analizos la efikojn de lingvo-malegaleco. Oni faris neniujn studojn rilate al la ekonomia kaj socia prezo. La uzo de neŭtralaj, nenaciaj kaj facile lerneblaj lingvoj, kiel Esperanto, por internacia edukado ankaŭ ne estas konsiderita”, — diras Lins. Li timas ke se, premite de Monda Komerco-Organizo, la Eŭropa Komisiono efektivigos liberigon de komerco en triagrada edukado en EU, neanglaparolantaj triagradaj edukinstitutoj frontos longan periodon de dominado far anglalingvo-provizantoj simile al aliaj komercaj sektoroj.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 2 (100).
En Latvio, lando kun 2.5 milionoj da loĝantoj, estas jarcenta tradicio de intelektuloj kiuj anstataŭigas vortojn pruntitajn el la plej fortaj lingvoj per enlandaj vortoj. Antaŭe estis la germana kaj rusa lingvoj, kiuj minacis la latvan per superŝuto de fremdaj vortoj. En 1988, por protekti la latvan kontraŭ la rusa, Latvio restarigis la unuarangan rolon de la latva lingvo. “La Leĝo pri la Ŝtata Lingvo estis adoptita la 9an de decembro 1999, — klarigas Ina Druviete kaj Baiba Kangere de la Latva Instituto. — La respekto de la Leĝo estas observita de la Lingva Centro de la Ministerio de Justeco”.
En Litovio la situacio estas simila. Pri la pureco de la lingvo zorgas Ŝtata Komisiono pri la Litova Lingvo. “La litova lingvo ne emas adopti fremdajn vortojn. Kompreneble en ĝi ekzistas internaciaj vortoj kiel advokatas, autobusas kaj telefonas, — klarigas Petras Čeliauskas, redaktoro de Litova Stelo. — Por multaj terminoj lingvistoj trovas aŭ kreas litovajn vortojn. Ekzemple, ekzistas futbolas, sed basketbalo nomiĝas krepsinis kaj handbalo estas rankinis”. La Ŝtata Komisiono pri la Litova Lingvo strikte kontrolas la lingvon de parolistoj kaj ĵurnalistoj. “Tamen ekspansio de la angla lingvo estas forte sentata. Post la membriĝo en EU, la influo de la angla plifortiĝos, kvankam oficialaj instancoj deklaras pretecon defendi rajtojn de la litova lingvo”, — opinias Čeliauskas.
Hodiaŭ por la litova kaj latva la granda minaco fariĝas la lingvo de George Bush, Tony Blair, CNN, MTV kaj BBC. Laŭ lingvaj puristoj, vi ne estas bona latvo, se vi skribas komputer anstataŭ dators. Ankaŭ CD-ROM kaj Internet ne taŭgas por bonaj latvoj. La korektaj vortoj estas lasamatmina (legilo) kaj Datortiklsinternet (interreto). Spite al tiuj lingvaj konsiloj, lingvaj puristoj timas, ke la latva kaj litova perdas la batalon kontraŭ la angla. Dum la pasinta jardeko, registaroj en ambaŭ landoj entreprenis agojn kontraŭ la uzo de la rusa lingvo. Hodiaŭ, politikistoj pli kaj pli konscias ke la angla, forte apogita per la televido, kinejo, muziko, scienco, interreto, kaj ankaŭ per la eniro en la Eŭropan Union, jam ĝisfunde penetras en la baltajn lingvojn.
“Dum 50 jaroj nia lingvo vivis malantaŭ la Fera Kurteno, kaj malproksime al la angla. Ni ne bezonis traduki vortojn kiujn ni neniam uzis”, — klarigas Peteris Udris, ĉefterminologo ĉe la Latva Traduk- kaj Terminologcentro. Kune kun 57 aliaj lingvistoj kaj tradukistoj, li jam kreis 51 mil novajn vortojn, kiuj devos esti aprobitaj de registara komisiono, por prepari la malgrandan landon al Eŭropo. Plej granda problemo nun estas traduki 80 mil paĝojn da eŭropaj leĝotekstoj kaj dokumentoj, kiuj pli kaj pli estas originale skribitaj nur en la angla. Kaj nur post jaroj da klopodo, malgranda elcentaĵo de la 51 mil novaj puraj latvaj vortoj eniros la ĉiutagan lingvon parolatan de homoj sub la premo de la angla.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 4 (102).
Okaze de la Internacia Tago de la Libro, la 24an de aprilo, eŭropaj eldonistoj malferme plendas pri la angla.
Ĉu La Mastro de la Ringoj, ĉu krimromano de John Grisham aŭ Agatha Christie, ĉu iu furorvendaĵo pri beleco aŭ modo, aĉetantoj inklinas al libroj el Usono kaj Britio kiel neniam antaŭe. Eĉ se ili ne legas angle, usonaj kaj britaj eldonejoj venkas tra la mondo. En Hispanio, La Mastro de la Ringoj de Tolkien estis la plej legata libro dum 2002, laŭ studo de la hispana federacio de eldonejoj. Ĝin sekvas Kolumnoj de la Tero de Ken Follet, Harry Potter de J.K. Rowling, kaj La Okoj de Katherine Neville. “Post tiuj usonaj kaj britaj produktoj, la plej vendata libro en Hispanio estas la Biblio”, — notas Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio, kaj irlanda diplomato en Berlino. Tiom premas la anglalingva amuzindustrio ke tridekdujara rusa kandidato por la posteno de guberniestro de Sverdlovska regiono ŝanĝis sian nomon al Harry Ivanoviĉ Potter.
Seán Ó Riain proksime sekvas la eldonejindustrion. “Kialo por la populareco de la anglalingva literaturo povus esti la longa daŭro necesa ĝis kiam eldonistoj publikigas tradukon. La angla originalo estas en la vendejoj ĝis du jarojn antaŭ ol tradukoj finfine aperas. Mi kredas ke multaj legantoj, eĉ la plej entuziasmaj, simple ne atendas tiom longe”. La apetito por la angla literaturo estas parto de pli larĝa bildo en kiu la uzado de la angla lingvo estas ĝenerale kreskanta. Filmoj, televido kaj la lerneja fono estas kampoj, kie la angla jam akiris tre fortan pozicion.
La angliĝo de la libromerkato plej rimarkeblas en Skandinavio. De pluraj jaroj la Sveda Lingva Konsilio atentigas politikistojn pri la sinkanta elcentaĵo de libroj publikigitaj kaj venditaj en la sveda kompare al la angla. En multaj kazoj anglalingvaj eldonistoj uzas Skandinavion por taksi la merkaton antaŭ ol ekvendi anglalingvajn librojn aliloke en Eŭropo. Kristian F. Moller, estro de la Dana Asocio de librovendistoj, agnoskas ke la anglalingva oferto plilarĝiĝis dum la lastaj jaroj. Laŭ Moller eĉ dekjaraĝaj infanoj legas librojn en la angla.
El la nova raporto de la Dana Asocio de Eldonistoj evidentiĝas ke ĉiu kvina libro vendita en Danlando estas anglalingva. En Danlando vendiĝis pasintjare 30 milionoj da libroj, ses por ĉiu dano. De tiuj, ses milionoj estis anglalingvaj. Tia tendenco povas subfosi la danan lingvon. “Se la tendenco al aĉeto de la angla literaturo multe kreskos, tiam ni certe ne subtaksu la endanĝerigon. Estus tragike, se danoj aŭ svedoj sekvos la ekzemplon de irlandanoj, kiuj skribas kaj legas en la angla je kosto de ilia propra lingvo, — diras Ó Riain, kiu forte defendas la irlandan. — Neniu devas kontraŭi la lernadon de fremda lingvo, sed Eŭropo devas certigi ke la regado de eŭropaj lingvoj restas prioritata en ĉiuj membro-ŝtatoj”.
Okaze de la Internacia Tago de la Libro UEA faris longan deklaron en pluraj lingvoj. “La esperantlingva libraro konkrete metas ĉiujn popolojn sur la sama nivelo, kiam temas pri eblecoj esprimi sin, sendepende de la grandeco nombra, ekonomia aŭ politika, — deklaras Renato Corsetti. — Tio estas ankoraŭ pli grava en la nuna tempo, kiam iuj provas utiligi siajn librojn ankaŭ kiel rimedon de kultura imperiismo. Sufiĉas rigardi la statistikojn de Unesko mem pri landa origino de vendataj libroj por kompreni la amplekson de la fenomeno. Samtempe la statistikoj pri tradukado de libroj montras ankoraŭ pli drame, ke la kultura influo en la nuna mondo estas nur unudirekta: iuj parolas al ĉiuj kaj ĉiuj aŭskultas”.
Legu la deklaron de UEA ĉe: www.lingvo.org/3/273.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 5 (103).
Wojciech Usakiewicz reprezentis Pollandon dum la mondĉampiona anglalingva konkurso en Melburno antaŭ kvar jaroj: “La mondkonkursoj okazas ĝis nun en tri lingvoj, la angla, franca kaj hispana. Mi ofte partoprenas skrablokonkursojn, ĉefe en la pola, sed ankaŭ kelkfoje en la angla”. Tamen ĵurnalisto Usakiewicz, kiu ankaŭ verkis polan libron pri skrablo, konsideras ke Esperanto ankoraŭ ne ofertas perfektan solvon: “La sola sed granda manko de skrablo en Esperanto ŝajnas al mi vortar-problemo. En amika ludo vi ĉiam povas atingi kompromison pri la ekzisto kaj neekzisto de la vorto”.
Laŭ Usakiewicz, kiu okupas la naŭan lokon en la klasifika listo de la polaj skrabloludantoj, oni bezonas strikte fiksitan vortaron en la konkursa ludo. “En Esperanto apenaŭ eblas fari tian vortaron pro la nombro de teorie eblaj vorter-kombinaĵoj. Aliflanke la kriterio de senchaveco ankaŭ estas fora de precizeco. Se vi ŝatas gimnasti la menson, vi povas elpensi frazojn kun ege absurdaj kunmetaĵoj. Kaj la kontraŭuloj povas havi tute malajn opiniojn pri tiaspecaj kunmetaĵoj…”
Spite al tiuj konsideroj, kanada esperantisto Clayton Smith, en http://skrablo.ikso.net nun ebligas konkursojn per Esperanto. “Miaj studentoj demandis pri skrablo en Esperanto. Jen el la Zamenhofa ĉielo aperas la respondo”, — miras usona inĝeniero Kent Jones, kunaŭtoro de Aviada terminaro. Smith rakontas: “Mi mem ekhavis la ideon antaŭ proksimume du jaroj. Mi tuj ekprogramis kaj lanĉis la unuan version 1 mar 2002. Mi programis dum ĉirkaŭ ok monatoj en mia libera tempo”.
Post unu jaro nur ĉ. 600 ludantoj enskribiĝis en la Esperanto-skrabloludejo. Dum 24 horoj ofte vizitas malpli ol ses ludantoj. Ĉu do esperantistoj malemas ludi skrablon? “Ja estas iuj, kiuj vizitas ĉiutage, sed ofte neniu ĉeestas. Eble mi ne sufiĉe bone reklamis la ludon”, — agnoskas Smith. Ĝenerala sekretario de Federacio Esperanto de Barato, D-ro A Giridhar Rao, sugestas: “Kial ne eblas ludi sole? En Barato, mi ofte ĉeestas la ludejon, kiam ne eblas por alimondopartanoj tion fari.” La kreinto Smith pripensas solvon: “Mi nun preparas artefaritan inteligenton por ke oni povu ludi kontraŭ la komputilo kiam mankas aliaj ludantoj. Tio plej verŝajne aperos baldaŭ”.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 6 (104).
Eŭropo jam silente enkondukas la lingvan revolucion — ŝanĝo al la angla kiel la “neoficiale” sola laborlingvo. Jam nun la angla estas la nura pontlingvo uzata por traduki debatojn en Eŭropa Parlamento, kaj 60% de la plej gravaj komisionaj dokumentoj estas skribitaj angle. Samtempe eŭropaj civitanoj pli kaj pli timas pri la estonteco de siaj lingvoj — kiel lingvoj de filmoj, muziko, universitato aŭ kiel laborlingvoj en grandaj enlandaj entreprenoj. Jam antaŭ la somero Kinnock elpensis la solvon — granda amaskomunikila strategio titolita “Iniciatema Komunika Strategio por Vicprezidanto Kinnock pri Lingvo-Servoj”.
Tamen trankviligi eŭropanojn — speciale ankoraŭ relative privilegiatajn francojn — pri la kreskanta bezono paroli bonan anglan, estas malfacila tasko. Janet Coull, eksinformoficisto de la brita sanministerio, nun laboras por Kinnock. En longa interna raporto, Coull skizas la komisionan strategion. La celo estas “vendi” favorajn artikolojn pri “multlingvismo” al la brusela raportistaro. Eblaj “aĉetantoj” inkluzivas la ĵurnalistojn de grandaj gazetoj kiel Le Monde, Die Zeit, The Guardian, Wall Street Journal Europe. La franca gazeto Liberation jam publikigis favoran artikolon.
“Intervjuoj kun francaj kaj belgaj amaskomunikiloj inkluzivus aparte fortikan demandadon, kaj s-ro Kinnock bezonus esti bone preparita,” — konfesas Coull. Ŝi preparas Kinnock, en longa listo de eblaj demandoj, kiel respondi al la sekva demando pri Esperanto: “Kial ne simple uzi unu lingvon en la Eŭropaj Institucioj, ekzemple la anglan aŭ Esperanton, por facileco kaj ŝparo de mono?” La cinika respondo de Kinnock — laŭ la komunikadplano — devas esti: “Tre simple, ĉar ne ĉiuj en EU konas unu lingvon”. Ankaŭ Esperanto ne taŭgas. “La enorma kultura, edukada kaj lingva ŝanĝo, postulita per adopto de Esperanto kiel la ĉefa lingvo, simple ne eblus”.
Ĉiuokaze Kinnock jam delonge “konas” Esperanton estinte unu el la vicprezidantoj de la Sindikata kaj Kooperativa Esperanto-Grupo, fondita en 1976. Ankaŭ en tiu periodo s-ro Kinnock estis membro de la “Esperanto Parlamenta Grupo” en la brita parlamento. Spite al tiu ŝajna apogo, Kinnock en oficiala respondo al Maurizio Turco, itala membro de la Eŭropa Parlamento, 12 mar 2002, malakceptis Esperanton kiel eblan solvon por la kreskanta lingva problemo de ĝia interpretadservo. “Utiligo de lingvo [Esperanto — DaF], kiu ne estas uzata en la ĉiutaga vivo, alportus riskon, ke oni ne povos transdoni la plenan gamon da mesaĝoj kaj ideoj komunikataj dum kunvenoj”, — opiniis la kimra moŝtulo.
La Ondo de Esperanto. 2003. № 10 (108).
Ankaŭ politikistoj el la dek novaj membroŝtatoj estis invititaj al Romo por la Interregistara Konferenco (IRK) komence de oktobro. Ili ĝuas statuson de “aktivaj observantoj” en EU kaj kune diskutas pri la estonteco de Eŭropo. Malgraŭ oficiala deklaro de traktado je egala bazo ĉe la konferenco, la novaj membroŝtatoj ne ricevis tradukservon egalan al tiu de la aktualaj EU-ŝtatoj dum la laboro por la lastaj modifoj de la EU-konstitucio. “Pro financaj kaj teknikaj kialoj la itala prezideco ne kapablis provizi la naŭ lingvojn de la EU-novuloj ĉe la renkontiĝo, kiu kunigis ŝtatestrojn kaj estrojn de registaroj kaj ankaŭ la ministrojn pri eksterlandaj aferoj,” — klarigas Marcin Frydrych en EU Observer.
Plena interpretada kaj tradukada servo estis ebligita nur en la aktualaj 11 oficialaj EU-lingvoj. Tio signifis, ke ministroj de la kandidatlandoj povis paroli en siaj propraj lingvoj, sed tradukado reen okazis en la nuntempaj EU-lingvoj. Ĉiuokaze polaj kaj ĉeĥaj ministroj pri eksterlandaj aferoj ne ŝajnis tro koleraj. “Tio ne estas vera problemo. Ni komprenas kaj ni povas paroli fremdajn lingvojn”, — rakontis la ĉeĥa ministro Cyril Svoboda. Lia pola kolego, Wlodzimierz Cimoszewicz, dividas similan opinion pretendante ke ĉio ĉi estas afero de “edukado”. La elito ŝajne ja parolas la anglan. Nur Flory Witdoekt, vic-prezidantino de Eŭropa Esperanto-Unio, plendis: “Eĉ se ministroj de la novaj landoj kontentas, kaj `parolas lingvojn', ĉu ili ne konscias ke, farante tion, ili devigas siajn posteulojn, eble lingve malpli spertajn, akcepti suban pozicion?”
Preskaŭ samtempe itala deputito Alesandro Maran agadis pro kazoj de lingva diskriminacio sur eŭropa nivelo. La maldekstra demokrato (L'Ulivo) el nordorienta Italio starigis tiurilatan oficialan demandon al la ministro pri laboro kaj socipolitikaj aferoj kaj al la ministro pri komunumaj politikoj. Multaj internaciaj organizaĵoj serĉas en dunganoncoj nur parolantojn kun gepatra scipovo de la angla, kvankam la postenoj oficiale sin direktas al ĉiuj civitanoj de EU. “Eŭropa Esperanto-Unio jam kolektis plurajn centojn da tiaj diskriminaciaj dunganoncoj. Vi povas ilin legi ĉe Lingvo.org, — klarigas Edvige Tantin Ackermann, kiu flegas flanke de Triesta Esperanto-Asocio politikajn kontaktojn en sia regiono. — Eŭropa Komisiono agnoskis la diskriminacian naturon de tiaj dunganoncoj, kiuj sin turnas ekskluzive al angle denaskaj parolantoj. Bedaŭrinde la Komisiono nur agnoskas, sed ne aktive agadas kontraŭ tiu fenomeno”. Maran estas tre zorgita pro tiu tendenco, kiu diskriminacias italajn civitanojn kaj la lingvan egalecon en Eŭropo. Konkretan proponon, en kiu ankaŭ Esperanto povas havi eblan rolon, li ankaŭ sugestas: “La Komisiono studu metodojn kaj rimedojn por eviti lingvan diskriminacion flanke de organizaĵoj, kiuj estas parte aŭ plene financitaj de ĝi”.
Ankaŭ itala radikalulo, deputito en Bruselo, Marco Cappato, agadas por lingva egaleco. En la plenkunsido de la Eŭropa Parlamento pri eŭropunia plilarĝigo kaj regionaj kaj malpliuzataj lingvoj, subite li proponis Esperanton: “Sinjoro Prezidanto, mi timas, ke en Eŭropo lingvodiverseco detruiĝadas. La solvo de tiu problemo kuŝas ne en nura subtenado de lingvoj aŭ de minoritataj lingvoj, ĉar tio ne sufiĉas. Mi opinias, ke la solvon enhavas nomo nek facila nek komforta: Esperanto. Ni almenaŭ provu!”
La Ondo de Esperanto. 2003. № 11 (109).
Cent esperantistoj el ĉiuj landoj de la Eŭropa Unio estas alvokitaj starigi la Komitaton por eksperimentado de la Internacia Lingvo en EU.
Giorgio Pagano, sekretario de la Esperanto Radikala Asocio, finfine interrompis sian malsatstrikon post 18 tagoj. Leticia Morati, la itala ministrino pri instruado, akceptis renkonti delegacion de la Radikala Partio je la 23a de oktobro. Dum la lastaj kvar monatoj, Radikala Partio petadis rendevuon kun la itala ministrino pri instruado por ke ŝi klarigu kial interkonsentitaj iniciatoj por lingva demokratio ene de Eŭropa Unio ne realiĝis. La unua eŭropa konferenco pri lingvoj, kiun la ministerio mem estis antaŭvidinta dum la itala sesmonata EU-prezidenteco, titolita “Komunikado kaj lingvoj en 25-ana Eŭropo”, ne okazis. Indignita pro la agado de la ministrino, itala deputito Alessandro Maran starigis oficialan skriban demandon al la ministrino.
Do, Pagano ne plu fastas. Kion li nun faras?
“Dum la dua renkontiĝo, kiun ERA kaj la Radikala Partio havis kun la itala ministro pri klerigo, la ministro devontigis sin peti al la eŭropaj partneroj ekirigi eksperimentadon de la Internacia Lingvo en la venonta jaro. Ĝi devontigas nin lanĉi ekde tuj la starigon de Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en Eŭropa Unio”, — klarigas Pagano. Ekde 1992 ERA batalas por “eŭropa federacia lingvo”. La esperantista komitato, laŭ ERA, devos havi anojn en ĉiu el la 25 landoj de la Unio kaj devos tuj startigi informadon kaj dialogadon kun la respektivaj reprezentantoj en la Eŭropa Komitato pri Klerigo.
“La starigo de la Komitato por eksperimentado de la Internacia Lingvo en Eŭropa Unio okazos en Bruselo ĉe la Eŭropa Parlamento la 7an kaj 8an de decembro 2003, okaze de Kunveno pri la ĉefaj eŭropaj urĝaĵoj iniciatita de la grupo de la radikalaj deputitoj ĉe la Eŭropa Parlamento, — anoncas entuziasme Pagano. — Ni devos diskuti pri tio, kiaspecan eksperimentadon ni petu, en kiuj eŭropaj landoj oportunas komenci, kiun aĝozonon ni celu, kiujn celojn ni klopodu atingi kaj en kiom longaj tempoj. Ni devos interkonatiĝi inter tiuj, kiuj, el ĉiuj 25 landoj de la Unio, volos kunordigi sin kaj esti protagonistoj de tio, kio antaŭanonciĝas kiel la plej granda politika oportunaĵo por Esperanto post tiu ĉe la Ligo de Nacioj komence de la pasinta jarcento”.
Meze de novembro mi ĉeestis gazetaran konferencon en la Eŭropa Parlamento, kiun organizis la Radikaluloj, pri la “lingva federalismo kaj la enkonduko de publika lingvo”. Deputitoj Cappato, Dupuis, Turco kaj Pannella urĝis la Komisionon “provizi eŭropanojn per Studo pri Esperanto, la utileco politika, socia kaj ekonomia de ties uzado en la Unio”. La Radikaluloj ankaŭ alvokis al Eŭropa Konferenco pri la lingvoj. Kleraj intervenoj venis la tagon poste en sekva seminario de profesoro Robert Phillipson, aŭtoro de la libro Nur-angla Eŭropo, kiun eble baldaŭ István Ertl fintradukos.
Por la decembra konferenco la radikaluloj verŝajne pagos al ĉiuj partoprenantoj la restadkostojn en la kvin-stela Hotel Crowne Plaza, kaj almenaŭ tri manĝojn. Estas eĉ antaŭvidata interpretad-servo por Esperanto. Nur la vojaĝ-kostoj estas je ŝarĝo de ĉiu partoprenanto. Espereble ankaŭ mi estos inter la invitotaj ĉar loĝante en Bruselo mi devos pagi nur la metrobileton!
Por mendoj kaj informoj skribu al: info@internacialingvo.org
Dafydd ap Fergus
La Ondo de Esperanto. 2003. № 12 (110).