Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 4 (114)



Estimataj legantoj,

Vi certe legis en la Esperanta gazetaro intervjuon kun eŭropa parlamentano Marco Cappato, kiu favoras Esperanton. Li ĵus faris al la Eŭropa Komisiono oficialan demandon pri la rolo de Esperanto.

La teksto de la oficiala demando estis sugestita de la Brusela Komunikadcentro (BKC) kunlabore kun Ranieri Clerici de Esperanto Radikala Asocio. Post du aŭ tri monatoj ni havos respondon de la Komisiono.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus 

Kandidatiĝu por la nova Estraro

Ankoraŭ restas kvar monatoj al vi, kara leganto, por meti vian kandidatecon por la Estraro de la Eŭropa Esperanto-Unio (EEU).

En Bilbao dum la 6a Eŭrop-Unia Kongreso (25 –29 aŭg) EEU elektos novajn estraranojn.

La kandidatoj bonvolu rete priskribi sian motivigon, profesian antaŭon, aĝon, ktp al la kasisto-sekretario de EEU, Johan Derks (kasisto@lingvo.org). Se vi ŝatas kunlabori kun BKC, bv. retpoŝti al: komunikadcentro@esperanto.org


Eŭropa Esperanto-Kongreso

Jam pli ol 100 homoj enskribiĝis por la sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso. La kongresa temo estos “Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo“. Ne nur lingva politiko estos en la programo. La kongresa semajno estas plenplena de la eŭskaj muziko kaj lingvo, teatra spektaklo, ekskursoj boate ĝis Portugalio, vizitoj al la Muzeo Guggenheim kaj promenadoj tra Bilbao kaj ĉirkaŭaĵo, pacmuzeo. Eĉ la eŭska parlamento malfermos siajn pordojn por esperantistoj. Por pli da informoj

Adreso: Grupo Esperantista de Bilbao, Barrencalle Barrena, 7 - 1° dcha, 48005 Bilbao, Hispanio.
Rete: esperantobilbao@terra.com
TTT-ejo: www.geocities.com/esperantobilbao


Marco CappatoOficiala demando de Marco Cappato al la Eŭropa Komisiono

Konsiderante, ke, dum diskutado de la raporto Prets (A5-0477/2003), okazinta en Strasburgo 13 jan 2004, EU-komisionanino Viviane Reding deklaris, ke: “... multlingvismo inkludas tiujn lingvojn, kiuj ne estas oficialaj, sed certe ne Esperanton, ĉar ni havas sufiĉe da vivantaj lingvoj, kiuj spertas malfacilaĵojn, pro tio ke ni kreas apud ili artefaritajn lingvojn“;

Konsiderante, ke, dum la lastaj 115 jaroj, milionoj da homoj parolis kaj parolas Esperanton, kiu hodiaŭ estas plene evoluinta lingvo, kun parolkomunumo tutmonda kaj esprimilaro kompleta; kaj ke, tial, tute ne temas pri “kreado“ de nova lingvo, des malpli de “artefarita“ lingvo;

Konsiderante, ke, en 1954, Ĝenerala Konferenco de Unesko agnoskis, ke Esperanto respondas al la celoj kaj idealoj de Unesko; kaj ke en 1985 la sama Ĝenerala Konferenco de Unesko alvokis al la Membroj-ŝtatoj kaj al la internaciaj organizaĵoj antaŭenigi instruadon de Esperanto en lernejoj, kaj ĝian uzadon en internaciaj aferoj;

Konsiderante la eneŭropan potencon de la angla lingvo, kiu superregas sur la eŭropaj merkatoj kaj de kultur-produktado kaj de komercaj konsultadservoj; kaj konsiderante la konstantan neefikecon de la ĝisnunaj lingvo-politikoj de la Eŭropa Komisiono;

— Kiel la Eŭropa Komisiono intencas gardi lingvan kaj kulturan egalecojn en Eŭropo?

— Laŭ kiuj kriterioj la Eŭropa Komisiono mezuros la efikon de siaj lingvo-politikoj?

— Ĉu la Eŭropa Komisiono intencas instigi la Membrojn-ŝtatojn — aŭ agi mem — por plenumi la alvokon de Ĝenerala Konferenco de Unesko (23 C/114) “... enkonduki studprogramon pri la lingvo-problemo kaj pri Esperanto en siajn lernejojn kaj altlernejajn instituciojn“? 


Esperanto kaj radio

21 feb 2004 hispana tutlanda radioelsendejo dediĉis unuhoran programon al Esperanto.

Al la programo estis invitita Manuel Pancorbo, universitata profesoro de Madrido. “La programo, nomita Rendevuo kun Pilar, gvidata de la populara ĵurnalistino Pilar Socorro, estis ege favora al Esperanto“, — informas Augusto Casquero. Aŭskultantoj povis telefoni, aŭskulti rete dum la programo, kaj konstante sendi retmesaĝojn kun siaj opinioj, kio donis al la programo vivan etoson.

Kaj Manuel Pancorbo kaj Pilar Socorro kaj la aŭskultantoj vigle defendis Esperanton. Ĉiuj povis aŭskulti kion diris Pancorbo kaj Pilar — ŝi kelkfoje diris vortojn kaj kompletajn frazojn en Esperanto — kaj la opiniojn de la aŭskultantoj. Belan kaj varian Esperanto-muzikon eblis aŭskulti. La programon eblis aŭskulti ne nur en Hispanio, sed ankaŭ en la tuta mondo satelite.

Ankaŭ la Esperanto-programo de la Suda Kanalo en Tuluzo estas aŭskultebla tra la mondo. “Ni disaŭdigas tra la etero, lastfoje ekzemple, interesan intervjuon pri lingva festivalo en Slovenio de esperantisto Zlatko Tišljar, — diras Floréal Martorell de la redakcio de Esperanto-Magazino de la Suda Kanalo. — Vi povas ankaŭ aŭskulti la elsendon arkivitan de Lumulo ekde la morgaŭo ĉe Radioarkivo.org“. 


Slovaka konvencio pri lingvoj

Februare la slovaka konvencio (speciala parlamenta instanco) aprobis naŭ laborgrupojn, kiuj okupiĝos pri la plej gravaj temoj por Slovakio en Eŭropa Unio.

“Inter ili estis aprobita ankaŭ la laborgrupo pri lingvaj demandoj kaj problemoj de la eŭropa integriĝo, — diras Jozef Reinvart, esperantisto kaj slovaka ŝtatoficisto. — La laborgrupo estos la unua oficiala forumo en Slovakio, kiu diskutos pri tiuj ĉi politike sentemaj temoj. Ĝi celas iniciati tutsocian diskuton pri lingvaj temoj kaj problemoj de la multlingva kaj multkultura socio de kiu Slovakio baldaŭ fariĝos membro“. La grupo ankaŭ diskutos la pozicion de la slovaka inter la lingvoj de EU kaj bezonon de ĝia plenvalora evoluo post la aliĝo al EU. Serĉado de solvo en la eŭropa lingva komunikado estos parto de la taskopriskribo.

Slovakia Esperanta Federacio sendos reprezentanton.

Eĉ slovakaj farmistoj devos financpeti angle al Eŭropa Komisiono. 


En Hungario Esperanto vivas!

Post plurjara batalo hungariaj esperantistoj sukcesis rekonigi la Esperantan lingvon viva,

— diras Oszkár Princz, la ĝenerala sekretario de Hungaria Esperanto-Asocio. — Kompreneble por esperantistoj neniam estis dubo pri tio ke Esperanto, kiu laŭdevene estas artefarita planita lingvo, fariĝis viva lingvo“.

La Ministerio pri Instruado en letero informis la Hungarian Esperanto-Asocion, ke laŭ la deklaro de Lingvoscienca Instituto de Hungara Scienca Akademio Esperanto kvalifikiĝis kiel viva lingvo. Lastatempe kelkaj ŝtataj instru-institutoj ne volis taksi Esperanton egalrajta al aliaj lingvoj. Ĉi tiu kvalifikado bremsis ĝis nun la instruadon de la internacia lingvo.

De la jaro 1995 estiĝis interesa fenomeno en Hungario pro la apero de leĝo pri la deviga ekzameniĝo pri fremdaj lingvoj en altlernejoj kaj universitatoj. “Ekde tiu tempo abrupte ekkreskis la nombro de tiuj gestudentoj kiuj trapasas ŝtatan lingvoekzamenon“, — klarigas Princz, kiu ankaŭ kunordigas la Esperanto-ekzamenojn en la Fremdlingva Pluperfektiga Centro. La plimulto de gestudentoj dum la lastaj jaroj trapasas ŝtatan lingvo-ekzamenon pri la lingvoj angla, germana, franca. En la jaro 2002 en la populareco-listo la trian lokon okupis Esperanto, forpuŝinte de la tria loko la francan lingvon.

Studentoj preferas Esperanton pro tio ke ĝi estas facile lernebla kun reguloj preskaŭ senesceptaj. Lingvistoj kalkulas, ke komencanto bezonus sesonon de la tempo por lerni Esperanton ol aliajn lingvojn kiel la anglan, francan aŭ germanan.

“Nun ni jam povas denove proponi Esperanton inter la elekteblaj studobjektoj de lernejoj funkciantaj sur ĉiuj niveloj“, — diras Princz, kiu kredas ke la sukceso de Esperanto baziĝis ankaŭ sur la plurjardekaj esperantistaj agadoj kaj ĉefe tiu de esperantistaj lingvistoj jam mortintaj kaj nun laborantaj en pluraj lingvaj institutoj kaj universitataj katedroj. 


Hungara Societo por la Egalrajteco de Lingvoj

“La societo agadas por la egalrajteco de ĉiuj lingvoj, ja se oni ne postulas egalajn rajtojn samtempe al ĉiuj lingvoj, la defendantoj de la opaj lingvoj povus batali unu kontraŭ la alia“,

— diras Oszkár Princz, afergvidanto de la Societo por la Egalrajteco de Lingvoj. La neesperantista societo estis tamen iniciatita de hungaraj esperantistoj. Ĝi funkcias ekde 1998. La nuna kunsido okazis kunlabore kun la Ĝenerala kaj Aplika Katedro de Scienca Universitato Eötvös Lóránd kaj Hungaria Esperanto-Asocio.

La membroj de la asocio agadas ĉefe en du direktoj: ili publikigas la okazojn de lingvaj diskriminacioj, aliflanke proponas kiel solvon la esperantan lingvon. “La Societo volas arigi tiujn personojn, kiuj pretas agadi por la egalrajteco de la lingvoj. La anoj de la Societo planas esplori la principajn kaj praktikajn demandojn de la lingva egalrajteco, kaj helpos ĝian realigon“, — rimarkas Princz. Pri la lasta kunsido de la asocio raportis kvar ĵurnalistoj inter ili ankaŭ la landa novaĵagentejo MTI. 


TEJO en Bruselo

Pli ol 30 TEJO-volontuloj ĉeestis internacian trejnkurson, subvenciitan de la Eŭropa Komisiono.

TEJO-anoj intervjuataj en Bruselo

“La seminarion en Bruselo subvenciis programo Junularo de la Eŭropa Komisiono. Ĝi celas trejni aktivulojn de eŭropaj junularaj Esperanto-asocioj“, — klarigas Marko Naoki Lins, kiu organizis la seminarion flanke de la BKC. Antaŭ naŭ monatoj BKC, nome de Esperanto-junuloj, faris financpeton por organizi la seminarion. La temo “Junularaj Ne-Registaraj Organizaĵoj, iliaj rolo kaj ŝancoj en Eŭropo“ estas tre taŭga por Bruselo kiel kunvenloko.

“Mi lernis esti pli aŭdaca rilate al la gazetaro. Antaŭe mi apenaŭ konis la amaskomunikilojn kaj ne konis ĵurnalistojn. Ĉi tie ni almenaŭ konatiĝis kun televidĵurnalistoj de Arte, vespermanĝis kun aliaj ĵurnalistoj, kaj diskutis kun spertuloj el la amaskomunikila mondo“, — diras Gregor Hinker, kasisto de Aŭstria Esperanto-Junularo. Ankaŭ Sonja Petrovič, vicprezidanto de TEJO respondeca pri eksteraj rilatoj, kontentas: “La rezulto estas eĉ pli bona ol ni atendis. Almenaŭ parto da partoprenantoj hejme pli bone scios fari financajn petojn kaj prezenti sian Esperanto-Asocion al amaskomunikiloj“.

Al la seminario venis aktivuloj de TEJO el Belgio, Finnlando, Danio, Germanio, Francio, Nederlando, Italio, Svedio, Britio, Hungario, Pollando, Litovio, Norvegio kaj Aŭstrio. Ili kune kun pluraj konsilantoj kaj trejnistoj interŝanĝis spertojn, sciojn kaj vidpunktojn pri hodiaŭa Eŭropo. “Ni celis plifortigi praktikan komprenon de la eŭropa junulara politiko kaj la gravecon de translima kunlaboro kaj reciproka helpo“, — diras Lins. 


Esperanto en ideologio-uragano

8–9 okt 2004 la Aŭstria Nacia Biblioteko festos la 75-jariĝon de la Internacia Esperanto-Muzeo (IEM), aligita al la Aŭstria Nacia Biblioteko en 1929.

Prelegos Ulrich Lins, Wera kaj Detlev Blanke, Herbert Mayer kaj Claude Piron. La simpozio pritraktos la destinon de Esperanto en la politikaj-ideologiaj uraganoj de la pasinta jarcento, fokusante la atenton, interalie, al la sorto de Lidia Zamenhof (murdita en la koncentrejo Treblinka en 1942) kaj de IEM (fermita en 1938 fare de la nazioj). Oni traktos ankaŭ nuntempajn temojn: Kia estas hodiaŭ la situacio de Esperanto en la mondo? Kiel aspektas la rilato inter Esperanto kaj la nunaj politikaj regantoj?

El gazetaro

Samideanoj gratulas al Esperanto-prapraavino

Ŝi estas la Esperanto-pioniro de Lepsiko kaj ekde ĉi semajnfino fiera 90-aĝulino: prapraavino Ino Kolbe.

Sian tutan vivon la eutricanino (loĝantino de urbeto apud Lepsiko) dediĉis al tiu mondvasta planlingvo, kiu fariĝis ŝia viveliksiro. Pro tio la pensulino tute ne plendas, ke ŝia loĝejo plenplenas de vizitantoj. Ne malpli ol dudeko da esperantistoj el kvar federaciaj landoj estas venintaj por gratule diri “Bondeziron!“ al ŝi.

Sciencistoj ĉeestis, longekonataj gekolegoj kaj ankaŭ iamaj gelernantoj de Ino Kolbe. “Ŝi estas mia Esperanto-panjo, — ride rakontas Helga Plötner el Gräfenhainichen. — Ni konatiĝis en 1982 dum renkontiĝo kaj ekde tiam estas interŝanĝintaj multajn leterojn. Al ŝi mi dankas, ke mi hodiaŭ tiom bone regas la lingvon“. Ne miraklas, ĉar Ino Kolbe elkreskis infanaĝe en Esperanta medio — en hejmo kie la lingvo de la laborista movado esence rolis.

Iujn el la gastoj, kiuj venis sabate por festi, Kolbe jam konas el Esperantistaj kunvenoj en la 50-aj jaroj. Ekzemple, d-ro Erich-Dieter Krause, kiu antaŭnelonge publikigis 900-paĝan vortaron Esperanto-germanan kaj ĉi-momente estas preparanta eĉ pli dikan version, aŭ d-ro Detlev Blanke de la Berlina Humboldt-universitato, kiu dediĉis sin al esplorado de internaciaj planlingvoj. “Centoj da tiuj ekzistas, sed neniu tiom sukcesis kiel Esperanto enkondukita en 1887 de Ludoviko Zamenhof, — entuziasme informas Blanke. — Ĝi uzatas kiel enfamilia lingvo en internaciaj geedzecoj, samkiel en radio-elsendoj aŭ en perkomputila komunikado“.

Blanke emfazas, ke Esperanto estas jam delonge maturiĝinta al natura lingvo kaj pluevoluas. Tiel la jubileanta Ino Kolbe eĉ en sia 90-jara aĝo havas multe da laboro farenda. Regule manuskriptoj por publikaĵoj alvenas ŝian skribtablon, kiujn ŝi kontrollegas. Tio mallacigas. “Kvankam ni en la Lepsika grupo nur estas ankoraŭ dekope“, — ŝi bedaŭre konstatas. Tamen, en aliaj urboj kaj landoj la posteularo jam formiĝas, renkontiĝas ĉe junularaj seminarioj kaj lernas la planlingvon per Interreta distanca kurso.

Dum la maljunaj planlingvanoj atente observas la EU-plilarĝiĝon kaj esperas je fina venko: “Kiam Eŭropo finfine kunkreskas, la demando pri Esperanto stariĝas denove, — diras Erich-Dieter Krause. — Per ĝi komunikeblas — eĉ sen altekostaj tradukadoj“.

[Kay Würker // Leipziger Volkszeitung. 1 mar 2004.] 


Esperanto en la gazetaro? Vi povas kunhelpi

Multaj pensas ke Esperanto ne plu ekzistas. Aŭ neniam aŭdis pri ĝi. Kial? Interalie, ĉar Esperanto ne sufiĉe aperas en la amaskomunikiloj.

Tio estas ŝanĝebla, kaj vi povas kunagi! Enskribiĝu ĉe la retlisto Reago. Ĝi informas pri aperigitaj artikoloj, skizoj, centraj artikoloj kaj gazetaraj komunikoj. Se Esperanto-aranĝo okazas en ĉirkaŭaĵo aŭ se vi ĵus revenas de granda Esperanto-renkontiĝo, vi ne devas reinventi la radon, sed povas rigardi la arkivitan materialon ĉe Lingvo.org — eble iu jam skribis pri la sama temo — kaj jen, rapide pretas artikolo, kiun vi povas sendi al la loka, regiona gazeto, al via lerneja, universitata aŭ asocia revuo aŭ al interreta ĵurnalo.

http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio


Allarme lingua oficialigita

“Allarme lingua oficialigita“, — titolis Francesco Amerio en Informitale, la inform-servo de la Itala Esperanto-Federacio.

Konstitucia asembleo aprobis statuton kaj elektis estraron de la lingvodefenda asocio jam aganta de kelka tempo por respekto de kultura diverseco kaj lingva plurismo, kaj tial por malpermeso de lingva diskriminacio. Malantaŭ la asocio estas Giorgio Bronzetti, fervora esperantisto el Chieti.

“Per la asembleo, Allarme Lingua donis al si regulojn kaj organizan strukturon, kiu ebligos al ĝi plenumi kun pli granda efikeco siajn taskojn, kiuj fariĝis lastatempe, precipe pro intensiĝo de interrilatoj kun samcelaj eŭropaj organizoj, ĉiam pli ŝarĝoplenaj, kvankam pli stimulaj“, — diras Francesco Amerio. La nova prezidanto estos Marcello de Giovanni, docento pri historio de la itala lingvo ĉe la Universitato G.D'Annunzio de Chieti-Pescara. Giorgio Bronzetti, eldona direktoro de agentejo Disvastigo, daŭrigos kiel konsiliano.

“La trajtoj kiuj karakterizas kaj distingas Allarme Lingua de ceteraj lingvodefendaj asocioj estas ĝia libera aliĝebleco flanke de ĉiuj, ne rezervita al akademianoj kaj fakuloj, kaj ĝia malfermeco al elekto de neetna kaj senteritoria lingvo kiel Esperanto kiel la dua lingvo por internaciaj rilatoj, precipe en kadro de Eŭropa Komunumo, — diras Amerio. — La Asocio krome klopodos stimuli starigon de analogaj organizoj en ceteraj eŭropaj landoj — vere lingvodefendaj asocioj kun malfermiteco al Esperanto kaj de esperantodefendaj asocioj kun malfermiteco al etnaj lingvoj“.

Por pli da informoj: gbronzetti@disvastigo.it


Kanada problemo en Afganio

Kanada armeo post longa serĉado finfine elfosis tri afganojn, kiuj kapablas interpreti en kaj el la franca lingvo.

“Antaŭ monato, kiam venis al Afganio bataliono de la fama Reĝa 22a Regimento el Kebekio, ties estroj pretendis, ke la trupoj sufiĉe kapablas en la angla por elturniĝi. Tre baldaŭ oni venis al mala konkludo, — raportas el Kanado Brian D. Kaneen, eksprezidanto de Kanada Esperanto-Asocio. — Pli ol duono de la patrolgvidantaj serĝentoj ne sufiĉe regas la anglan por kunlabori kun afganoj, mem ne ĉiam regantaj la normanglan“.

Oni jam dungis 37 interpretistojn, kapablajn en la angla kaj en pluraj afganiaj lingvoj, kiaj la daria kaj la puŝtua. Oni esperas trovi krome 15 francparolantojn. La novaj francparolantaj dungitoj estas pli aĝaj ol la ĝisnunaj anglaj. Oni timas, ke kelkaj el ili ne kapablos elteni la rigoran patroladon, ĉu surpiedan ĉu enĵipan. 


Angle aŭ el la angla

Ankaŭ la libromerkatoj en Eŭropo pli kaj pli angliĝas.

La fama brita aŭtoro Ian McEwan, kiu ĵus ricevis premion Eŭropa Novelo en Santiago por la novelo Atonement, Redempcio, agnoskas la problemon. La anglalingva libromerkato superregas en Eŭropo sed mem estas preskaŭ fermita al tradukado el aliaj lingvoj.

“Estas problemo, kaj mi pensas ke ĝi malpliiĝos kiam la novaj landoj eniros la Eŭropan Union, kaj tio faros el la angla iun specon de Esperanto, — la brita verkisto diris en intervjuo al Voz de Galicia (6 mar 2004). — Bedaŭrinde, ke ni havas riĉan kulturan variecon en Eŭropo, kaj samtempe estas unu superrega lingvo“.

En Hispanio, La Mastro de la Ringoj de Tolkien estis la plej legata libro dum 2002, laŭ studo de la hispana federacio de eldonejoj. Ĝin sekvas Kolumnoj de la Tero de Ken Follet, Harry Potter de J.K. Rowling, kaj La Okoj de Katherine Neville. “Post tiuj usonaj kaj britaj produktoj, la plej vendata libro en Hispanio estas la Biblio“, — notas Seán Ó Riain, prezidanto de EEU kaj irlanda diplomato en Berlino.

Kialo por la populareco de la anglalingva literaturo povus esti la longa daŭro necesa ĝis kiam eldonistoj publikigas tradukon el la angla. Kaj pli ol 50 elcentoj da tradukitaj libroj en la mondo estas tradukitaj el la angla... 


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio. 13 mar 2004.

Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU