Suplemento al La Ondo de Esperanto
Internacia sendependa magazino La Ondo de Esperanto, eldonata en
Kaliningrado (Ruslando), ekde marto 2004 ĝis julio 2005 enhavis specialan
kvarpaĝan aldonon kun la titolo Eŭropa Bulteno. Per tio reviviĝis
la Eŭropa Bulteno, kiu ĉesis aperi en 2002 post la eksiĝo de
Umberto Broccatelli kiel prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. Entute aperis
15 numeroj, kiujn redaktis Dafydd ap Fergus, Marko Naoki Lins kaj Vesna
Obradović.
Ekde aŭtuno 2005 Eŭropa Bulteno estos eldonata nur elektronike.
La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU