Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 5 (115)



Karaj legantoj,

En ĉi tiu numero ni informas pri la voĉdonado en la Eŭropa Parlamento pri amendo rilate al Esperanto. La Brusela Komunikadcentro kaptas la okazon speciale danki al Ranieri Clerici de Esperanto Radikala Asocio por la grava laboro por Esperanto. Li liveris la plej utilajn informojn kaj kontaktojn, kiuj helpis nin atingi gravan rezulton. Kvankam la amendo malsukcesis (120 EP-anoj voĉdonis por Esperanto kaj 160 kontraŭ ĝi), neniam antaŭe la uzo de Esperanto kiel ponto-lingvo estis menciita en tiom grava eŭropa dokumento.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus 

EU fariĝas 20-lingva

Meze de marto la prezidanto de la Eŭropa Komisiono, Romano Prodi, lanĉis la retejon de Eŭropa Unio en la lingvoj de la novaj membroŝtatoj.

“EU bezonas subtenon de siaj civitanoj kaj por atingi tion, ĝi devas montri respekton por iliaj kulturaj identecoj kaj ilia diverseco, — diris Prodi. — La kapablo por EU-civitanoj interrilati kun la eŭropaj institucioj en la propra lingvo estas fundamenta antaŭkondiĉo de demokratia Eŭropo”.

“La lingva egaleco en EU estas tre surfaca, — komentas Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, — multaj informoj estas nur en la angla aŭ nur en la grandaj lingvoj. Ankaŭ la EU-retejo favoras parolantojn de la angla, ju pli vi eniras la retejon des pli malpli da ŝancoj ke vi trovas gravajn informojn en la slovaka aŭ litova. Tio estas formo de informada diskriminacio”. Tiamaniere kelkaj ĉiam havas tempan kaj informan avantaĝon, kaj tio sumiĝadas al neneglektebla ekonomia avantaĝo.

Eŭropaj civitanoj rajtas kontakti la EU-instituciojn en ĉiu oficiala EU-lingvo, sed jam nun klaras ke ekzistos lingvoj, kies parolantoj estos avantaĝataj. “Ĉeĥoj povas skribi en la ĉeĥa al la Komisiono, sed devas atendi respondon multe pli longe ol angloparolanto por sama demando”, — diris diplomatino el Ĉeĥio.

Ĝis nun EU ne sukcesis dungi sufiĉe da tradukistoj kaj interpretistoj por pluraj novaj lingvoj. Plej multe da problemoj estas por la malta lingvo, sed ankaŭ por la baltaj lingvoj malfacilas plenumi la necesajn kvotojn.

http://europa.eu.int


Amendo sep

“La amendo pri Esperanto — la raporto Dell'Alba — estis subtenita de la francaj socialistoj, sed la eŭropaj dekstruloj voĉdonis kontraŭe. Ĝi do estis forĵetita dum voĉdono en Strasburgo la 1an de aprilo”,

— informas EP-ano Pervanche Beres en letero al franca esperantisto Jean-Charles Salzeber.

“La socialistoj, komunistoj, verduloj, radikaluloj kaj kelkaj liberaluloj subtenis Esperanton”, — diras Seán Ó Riain, prezidanto de EEU. — “La konservemuloj kontraŭis”. Post la elektoj en junio oni ĝenerale atendas, ke estos malpli da konservemuloj en la nova Eŭropa Parlamento.

Ĉirkaŭ 120 voĉdonis por gardi la referencon al Esperanto, kaj ĉirkaŭ 160 voĉdonis kontraŭe. Ne ekzistas precizaj rezultoj, ĉar la decido estis per manlevado. Ne estis demando por voĉdonado laŭnome, ĉar Dell'Alba, la proponinto de la teksto pri multlingveco kun la referenco al Esperanto, timis ke malpli multaj kuraĝos subteni Esperanton en laŭnoma publika voĉdonado.

“Gravas teni ĉiujn eblecojn malfermaj pri tio, kiel ni konservos la lingvan heredaĵon de Eŭropo, — skribis verda EP-ano Caroline Lucas al Esperanto Britain. — Mi voĉdonis por amendo 7. Tamen la amendo ne ricevis hodiaŭ la plimulton de EP-anoj en la Strasburga debato”. Nome de Esperanto Britain Ian Fantom pretigis individuajn faksleterojn: “Pri la prem-agado al la EP-anoj ni malfrue ekis pro aliaj urĝaj farendaĵoj. Kiam mi turnis la atenton al tio, mi rimarkis ke okazas nenio en Britio aldona al tio farita de EEU, do mi kunmetis informojn por landa agado. Tion mi publikigis en Esperanto Britain http://esperantobritain.com”.

Baronino Nicholson de Winterbourne, liberala membro de la Eŭropa Parlamento, voĉdonis kontraŭ: “Dankon pro via fakso, — ŝi skribis, — EU laboras en 20 lingvoj kaj tio estas esenca ŝlosilo por konservi regionajn identecojn. Mi bedaŭras malkontentigi vin!”

Jam en la jura komisiono la propono pri Esperanto malaperis.

Detlev BlankeĈu Esperanto havas kulturon?

La propono de Gianfranco Dell'Alba pri Esperanto kiel ponto-lingvo estis malaprobita, interalie, pro tio ke “Esperanto ne havas kulturon”.

Tian argumenton multaj esperantistoj facile refutus. Sed ĉu Esperanto, laŭ lingvistoj, pretus kiel pontolingvo por interpretado se Eŭropa Unio, eĉ nur en limigita eksperimenta kadro, interesiĝus pri ĝi?

“Esperanto ne havas eĉ centonon de la bezonata terminologio, kiun oni ĉiutage uzas en la eŭropaj instancoj, — konstatas Detlev Blanke el la germana Societo pri Interlingvistiko. — Tio signifas, ke estas stulte, eĉ danĝere aserti, ke Esperanto estas preta por tuj funkcii en EU”.

La germana interlingvisto bedaŭras ke tro entuziasmaj kaj fake neinformitaj esperantistoj troigas pri la nuna stato de Esperanto kiel ponto-lingvo por interpretado. Terminologio evoluas nur pro objektiva bezono. Tio por Esperanto mankas en multaj fakoj. “Tamen, la subevoluinteco laŭ terminologia vidpunko en si mem ne devas esti katastrofo. Ni saĝe agu kaj prezentu Esperanton kiel evoluigeblan modelon kun bezono je lingvo-planado.”

“La termino-manko koncernas ne nur Esperanton, sed ankaŭ aliajn lingvojn, kvankam en malpli grava dimensio, — daŭrigas Blanke. — En Vilno la registaro pagas grandan nombron da tradukistoj por litovigi 85 mil paĝojn kun EU-reguloj, leĝoj kaj similaj aliaj eŭropaj dokumentoj. La tradukistoj havas grandajn problemojn ne nur pro la paĝo-kvanto kaj la tempo-premo, sed ankaŭ pro manko de terminoj. Ilin la tradukistoj devas krei”.

“Lingvo-komunumoj de la novaj EU-membroj disponas pri profesiuloj, mono, kaj laborstrukturoj. Ja per lingvo-planado — terminologia planado — oni povas adapti ĉiun lingvon al fakaj bezonoj. Preskaŭ ĉio ĉi mankas en Esperanto”, — diras Blanke.

Blanke vidas aldonan obstaklon: “En la lingvokomunumo de Esperanto fakte nur malmultaj interesiĝas pri lingvo-politiko, lingvo-planado kaj terminologio. Bedaŭrinde, la Akademio de Esperanto, kiun laŭ mi oni devus funde reformi, neniam serioze alfrontis la problemaron. Dum jaroj mi predikas pri pli sistema alfronto al la problemoj, sen granda eĥo”. 


“Ĝisdate” en la turka

Same kiel EU, ankaŭ EEU plilarĝiĝas. Laste estis tradukita la informdokumento Ĝisdate pri Esperanto al la lingvo de alia kandidatlando de Eŭropa Unio, la turka. “La turka traduko de Ĝisdate pri Esperanto certe helpos la disvastigon de nia kara lingvo en Turkio”, — informas la tradukinto, Sevdiye Katircioglu. La turka versio, same kiel tiuj en trideko da aliaj lingvoj, estas enretigita ĉe www.lingvo.org/ghisdate

Se vi ŝatas traduki ankaŭ al via lingvo, bv. kontakti la Komunikadcentron.


Ĉu la membroj de la Eŭropa Komisiono lernu Esperanton?

Lastatempe legeblis pri oferto de la franca registaro por senpaga kurso de la franca por la novaj eŭropaj komisionanoj.

Tiel la francoj provas haltigi la dekadencon de la lingvo de Moliero en la Eŭropa Unio. La unusemajna rapidkurso pri la franca lingvo kaj kulturo okazos en la kastelo de Correnson Millefeuille ĉe Avignon.

“Kial Eŭropa Esperanto-Unio, same kiel la franca registaro, ne invitu la anojn de la nova Eŭropa Komisiono al unusemajna Esperanto-kurso al La-Chaŭ-de-Fonds?” — demandas Michael Cwik, oficisto de la Eŭropa Komisiono. Matene estu lingvokurso, posttagmeze sociumado kaj vespere ĉiu prezentas en Esperanto rakontojn el sia devenlando.

“Somere 1983 ni faris dusemajnan lingvan eksperimenton lernante Esperanton, — daŭrigas Cwik, ekde tiam fervora adepto de la lingvo internacia. — Celo estis montri ke oni efektive post mallonga lingvokurso povas utiligi Esperanton. Mi rapide konvinkiĝis, kiam mi kapablis post la lingvokurso tuj ekuzi la lingvon dum la budapeŝta Universala Kongreso. Mi estis tute ravita”. Julie 1983 kunvenis 13 partoprenantoj, inter ili 8 EU-oficistoj, en aŭstra Windischgarsten por ekkoni la gramatikon kaj vortaron de la Zamenhofa lingvo sub la gvidado de la brita esperantisto John Graham Leon Smith. 


Eŭropa Bunto

EEU-prezidanto Seán Ó Riain prelegos en Strasburgo 9 maj dum la manifestacio “Eŭropa Bunto”.

1 maj 2004 la Eŭropa Unio plilarĝiĝos ĝis 25 landoj. Ĝi transiros de 11 al 21 oficialaj lingvoj, kiuj reprezentas nur parton de la lingva kaj kultura diverseco de la diversaj EU-landoj.

La oficiala retpaĝo de la manifestacio www.europa-bunto.org aktuale disponeblas en 42 lingvoj. La programo de Eŭropa Bunto nun estas difinita: ĉirkaŭ tagmezo, okazos koncerto de la tuluza kantisto JoMo, fama ĉe la Guinness-libro de Rekordoj kiel kantisto en la plej granda nombro da lingvoj. La parado ekos je la 14a horo de la Place de l'Universite kaj finiĝos ĉirkaŭ la 17a antaŭ la Eŭropa Parlamento. 


Ne Portugalio, sed Portugalete

En la marta Eŭropa Bulteno troviĝas eraro en la artikolo pri la EEU-kongreso en Bilbao.

La artikolo Bilbao bonvenigas Esperanton mencias pri “… ekskursoj boate ĝis Portugalio…”

“Ne okazos ekskurso boate ĝis Portugalio, lando kiu troviĝas, per mara vojo, 800 kilometrojn for de Bilbao, — klarigas Darío Rodriguez López de Silva. — Temas pri ekskurso boate ĝis Portugalete. Portugalete estas ĉarma urbeto proksima al Bilbao, atingebla per ŝoseo kaj fervojo, sed ankaŭ per ŝipetoj tra la rivero Nervión. Portugalete situas je 13 km nordokcidente de Bilbao”.

La programo de la EEU-Kongreso:

http://www.geocities.com/esperantobilbao 


Deputito Gahler

Eŭropa deputito Gahler pri Esperanto

La Brusela Komunikadcentro intervjuis eŭropan deputiton Michael Gahler pri la lingva temo en EU.

Jen elĉerpo el la intervjuo sen komento rilate al Esperanto. Li jam ricevis multajn informojn de entuziasmaj esperantistoj.

«Ni suragendigis mocion por ne subteni Esperanton kaj per tio ni akiris plimulton. Sekve, ĉi tiu Esperanto-aspekto kiel pripensaĵo ne plu apartenas al la deciditaĵoj. Kaj pro sekva kialo: Mi tute ne havas ion ajn kontraŭ homoj, kiuj vere kun ĝojo okupiĝas pri Esperanto kaj mi konas kelkajn esperantistojn, kiuj ankaŭ ĉiam diras, ke ĝi estas tre facila, ke ne ekzistas esceptoj kaj ke oni ĝin povus tre rapide lerni. Tio ja ĉio povas esti. Tamen la kelkdekjara ekzisto de Esperanto montris, ke ĝi restis limigita al eta elita cirklo. Kaj mi ne kredas ke tio okazis, ĉar aliaj estas malicaj aŭ iel kontraŭas Esperanton, sed ĉar la vivorealeco estas alia.

Mi povas ĉi tie en Bruselo interkomunikiĝi kun preskaŭ ĉiuj en la angla. Kaj mi ne havas ajnan problemon pro tio, kaj ili ne havas ajnan problemon interparoli kun mi en la angla. Tion mi faras ne pro tio, ke mi ŝatas la anglan eŭropo-politikon — tute male, tio tute ne rilatas al tio. Tio estas pragmata alproksimiĝo: kio estas la lingvo, kiun ni ĉiuj plej bone regas? Mi ankaŭ ne sentas min malavantaĝigita, ke mi devas paroli la anglan.

Sed ĉu vi povas imagi, ke ĉiujn homojn — kiuj troviĝas ĉi tie kaj kiuj ankoraŭ alvenos — oni sendos al lernejo, por ke ili lernu Esperanton? Ĉu bone? Tiam denove tiuj, kiuj jam estas esperantistoj, subite ĉie en la unuaj vicoj rangos. Mi ne volas subkomprenigi, ke tio estus ties intenco, ja multaj el ili povas interkompreniĝi en aliaj lingvoj. Sed mi diras, ke tio estas fora de ajna vivorealeco, kaj tial ni ankaŭ ne plu sekvu tion. Mi estas ankaŭ en alia punkto pli pragmatulo, kiu ne provas ŝanĝi la realaĵojn per grandegaj elspezoj en certan direkton, jam nun sciante, ke ĝi estas kondamnita al malsukceso». 


Lingva Demokratio

Lingva Demokratio estas diskutlisto por esperantistoj interesiĝantaj pri agado por Esperanto, publika bildo de Esperanto, kaj la lingva egaleco kaj diverseco.

Kiel oficiala retlisto de Eŭropa Esperanto-Unio ĝi havas ĉirkaŭ 400 aktivajn membrojn. Ĝi celas informi kaj ankaŭ organizi politikajn kaj amaskomunikilajn kampanjojn. Vi estas tre bonvenaj aliĝi al ĝi kaj kontribui al la agado de EEU.

Ni nuntempe preparas kampanjon ĉirkaŭ la balotado por la Eŭropa Parlamento. La listo estas bone moderata kaj, malsame al aliaj listoj, oni ne ricevas tro da mesaĝoj aŭ “spamado”.

http://groups.yahoo.com/group/lingva-demokratio/ 


El gazetaro

Esperanto estas helplingvo kiu respektas la proprajn

La suba artikolo aperis 30 mar en La Nueva España.

“Esperanto estas helpa lingvo kiu ne pereigas la proprajn lingvojn”, — diris César García, prezidanto de la esperanta grupo Antaŭen en Avilés (Hispanio), kiu hieraŭ partoprenis aranĝon, organizitan de la klubo La Nueva España en la Kulturdomo de Avilés. Tie li prelegis pri Esperanto kiel espero por tutmonda komunikado.

Ludoviko Zamenhof, pola kuracisto, ege interesiĝanta pri lingvoj, inventis fine de la 19a jarcento Esperanton, kiu estas “lingvo universala, internacia, helpa kaj neŭtrala”. Ĉi lasta karakterigo estas unu el la plej gravaj identigiloj tiel ke, ne elektante konkretan idiomon kiel startpunkton, ĝi akumulas nuancojn el granda kvanto da lingvoj. “Ĝi estas artefarita lingvo. Tiel devas esti pro neŭtraleco”, — klarigis García.

La angla gajnis la batalon por atingi postenon de la monda lingvo. En Usono estas granda nombro de misfamigaj esperanto-kontraŭuloj, argumentantaj ke sufiĉas al ili la angla por interkompreniĝo en iu ajn loko de la mondo. Tamen César García defendas sian esperantistan pozicion, esprimante ke Esperanto estas “kanal-ligilo de kulturoj ne donanta privilegiojn al unu kulturo super la aliaj”.

La ideo pri atingo de komuna lingvo por ĉiuj mondaj komunumoj estas grandparte idealisma. “Ĉi lingvo naskiĝis kiel humana komuna projekto kiu helpus interkompreniĝon inter la popoloj”, — memorigas la prezidanto de Antaŭen. Entute estas 1 miliono da Esperanto-parolantoj tra la tuta mondo.

La diskonigo de Esperanto trovis en la interreto grandegan aliancanon. Malgraŭ la disvastiĝo de ĉi lingvo pere de interreto, estas kontraŭaĵoj. “Pro interreto malkreskas la lokaj grupoj, kie oni pli praktikas buŝe”.

Unu el la plej rimarkitaj aspektoj de la preleganto estis la simpleco pri ĝia lernado. “Estas tre facila lingvo, tiel ke iu ajn homo povas posedi elementan nivelon en tri monatoj”, — li asertis. (J.L.G.) 


Novaj kandidatoj


En la lasta monato membroj de la Eŭropa Parlamento intervjuis kandidatojn el la novaj membroj al la postenoj de ano de la Eŭropa Komisiono. Preskaŭ ĉiu parolis angle spite al la francaj kaj germanaj postuloj, ke oni iom uzu la francan kaj germanan! 

Sean O RiainKio estas EEU?

Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) estas kupola organizaĵo de la Landaj Asocioj en Eŭropa Unio.

EEU celas la kunordigon de la esperantista agado rilate al la instancoj kaj politiko de la Eŭropa Unio. Ĉiu Esperanto-asocio en membroŝtato de la Konsilio de Eŭropo rajtas peti statuson kiel observanto.

“Ege gravas organizaĵo kiel EEU, ĉar neniu alia organizaĵo en la mondo havas la lingvajn problemojn de EU, — diras prezidanto de EEU, Seán Ó Riain. — Mi ege dankas al la eks-prezidanto Umberto Broccatelli kaj la aliaj fondintoj, kiuj klarvide komprenis la gravecon ekkonstrui organizaĵon kiel EEU”.

La Komitato estas la gvida organo de EEU kaj konsistas el po unu reprezentanto de ĉiu membro kaj observanto de EEU. La Komitato kunsidas minimume ĉiun trian jaron, prefere dum la EEU-Kongreso. La prezidanto de EEU estas irlanda diplomato, Seán Ó Riain, vicprezidantino Flory Witdoeckt (Belgio) kaj sekretario/kasisto, Johan Derks (Nederlando).

Ekde pli ol dek jaroj okazas Eŭropaj Esperanto-Kongresoj. “En 1992, Verono gastigis la unuan kongreson de eŭropaj esperantistoj. Sekvis aliaj kongresoj, je du- aŭ tri-jaraj intervaloj, organizitaj en Eŭropa Unio”, klarigas la kasisto de EEU, Johan Derks.

Sub aŭspicio de EEU okazos en Bilbao inter la 25a kaj 29a de aŭgusto 2004, la sesa Eŭropa Esperanto-Kongreso. La kongresa temo estos “Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo”.

Laŭ Ó Riain ankoraŭ multas farota laboro: “La ekzisto mem de EEU estas progreso. Plia progreso estas la regulaj EEU-Kongresoj, kaj la plibonigo ekde Ostende en 2000. Nun ni havas la kongreson ĉiun duan jaron, kiam estas ekstereŭropa UK”. 


Ĉu Esperanto nedemokratia?

5 apr la hungara tagĵurnalo Népszabadság aperigis artikolon La multlingveco estas la DNA de la Unio.

“Oni mencias, tre mise, la opinion de la konstitucia komisiono de la Eŭropa Parlamento, jene: ĝi trovas pripensinda la revivigon de Esperanto kiel komuna laborlingvo”, — informas László Gados. Poste la artikolo citas la opinion de Brian Fox, direktoro de la interpretservo de la Eŭropa Komisiono. Tiam tiu restadis en Budapeŝto.

Raportas Gados la vortojn de Fox: “Mi ne pensas, ke estus inda je apogo la ideo igi Esperanton ĝenerala. Kvankam Esperanto solvus la problemojn pro la superrego de kelkaj — la angla, franca, germana — lingvoj, sed forigus gravan demokratian rajton, la uzadon de la nacia lingvo, el la internacia komunikada praktiko. La plurlingveco estas ne ia doktrino, sed tre praktika demando. Kiom ajn bone oni parolas fremdan lingvon, plej klarsence oni konceptas en sia gepatra lingvo…” Tagon poste Gados leteris al Népszabadság atentigante pri la misprezentado kaj citante argumentojn de EP-ano kaj Esperanto-apoganto Gianfranco Dell'Alba. 


Plurlingveco kontraŭ Esperanto?

Ĉirkaŭ 2000 interpretistoj zorgas por laŭeble senbara komunikado en la centro de plurlingva Eŭropo. Marko Naoki Lins parolis kun Burckhard Doempke, kiu dum pli ol 30 jaroj laboras kiel sendependa konferencinterpretisto, pri tipa brusela tago de interpretisto.

S-ro Doempke, kiel aspektas normala labortago de interpretisto?

En semajno kun komisionaj kunsidoj en la Eŭropa Parlamento interpretisto scias, ke povas fariĝi malfacile, ĉar la temoj estas ofte tre fakaj. En la strasburgaj plenkunsidoj ĉio povas okazi: la laborkvanto estas tiom neantaŭvidebla, tiel ke oni foje komencas je la oka matene kaj noktomeze daŭre laboras, kvankam feliĉe kun longaj paŭzoj.

Ĉu pro kostrilataj konsideroj unulingva Eŭropo estus dezirinda?

La aspekto de kostoj ja estas nur relativa. Oni ne forgesu la kostojn, kiuj ekestas pro miskomprenoj. Nur eta kvanto da homoj scipovas la anglan tiom bone, ke ili povas peri sian mesaĝon ankaŭ en fremda lingvo. En la kazo de unulingveco ni alvenus al situacio, en kiu elektita deputito, kiu ne regas la anglan tiom bone, ne plu dirus, kion li volas diri, sed nur tion, kion li povas diri. Oni ne povas postuli de eŭropa parlamentano, ke li pro siaj anglalingvaj scipovoj estu elektita.

Ĉu interpretado estas la plej bona respondo al la defio de brusela plurlingvismo?

Mi dirus eĉ la unusola, ĉar oni ja ne aplikas lingvon kiel Esperanton, kiu estis proponita kiel oficiala lingvo de la Ligo de Nacioj post la Unua Mondmilito, sed malsukcesis pro franca vetoo. La francoj diris, ke la franca estus la lingvo de diplomatio kaj timis perdi influon. Intertempe la franca estas anstataŭigita de la angla kiel hegemonia lingvo.

Kian rolon internacia planlingvo povus ludi en plurlingva Bruselo?

Mi konas kolegojn, kiuj por distriĝo eklernis Esperanton kaj diris al mi, ke la lingvo estas facile lernebla kaj logika. En ĝi oni povus — male al la angla — ĉion esprimi. Enkonduko de Esperanto tamen postulus politikan decidon, kiun oni eble povus fari pli facile antaŭ 30 aŭ 40 jaroj. Ju pli hegemonias la angla, des pli malfaciliĝas la decido. Sed se oni favorus Esperanton, tiam ĝi plej verŝajne dum nur kvin ĝis ses jaroj ekfunkcius. 

“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio. 20 apr 2004.

Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU