Se vi ŝatus helpi nin, bonvolu kontakti:
Adreso: Rue Royale St.Marie 7 / Koninklijke Sint-Mariakerkstraat
7 BE-1030 Brussel / Bruxelles.
Tel.: +32 486 753 980
Fax +32 2 513 0344
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org.
Financa subteno bonvenas ĉe la Universala Esperanto-Asocio Rotterdam, Kto 000-1631831-97. Bonvolu mencii “por eece-p, Komunikadcentro”.
Agrablan legadon!
Unu el la antaŭuloj de Fischer, Franz Jonas, aŭstra prezidanto de 1965 ĝis 1974, estis fervora esperantisto. Jonas lernis Esperanton komence de la 1920aj jaroj kaj ekde 1923 ankaŭ aktivis kiel instruisto de Esperanto. Kiel alta protektanto de la viena UK en 1970 li mem salutis la kongreson en perfekta Esperanto.
Fischer ne perdis sian simpation por Esperanto, en lastatempa letero al Aŭstria Esperanto-Junularo li esprimas sian ĝojon, pro tio ke “popoltransira kaj -liga lingvo kiel Esperanto estas ankaŭ subtenata en Aŭstrio”.
“Mi elkore gratulas d-ron Fischer, kiu simpatias kun Esperanto kaj la lingva egalrajteco, pro la elektiĝo”, — diras Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, kiu esperas, ke eblos rekoni Esperanton lingvo por la matura ekzameno en Aŭstrio kiel jam eblas en la najbara ŝtato Hungario.
“Kvankam Fischer mem ne scias Esperanton, li ĉiam apogas, se tio
eblas, — diras Herbert Mayer, direktoro de la Esperanto-muzeo en Vieno.
— De lia ministerio ni ricevis subvencion en 1987 por la jubilea simpozio
en la universitato, kiam Fischer estis ministro por sciencoj. Tamen kelkaj
avertas: Ni devas esti realismaj, ĉar Fischer povas esprimi simpation,
sed efektive ion fari — tio estas alia afero”.
La nova prezidanto de Aŭstrio subtenas Esperanton.
Malgraŭ la persista pluvo kaj malvarmo, pli ol 400 esperantistoj partoprenis la manifestacion, kiun kunordigis Gilbert Stammbach. La oficiala retpaĝo de la manifestacio www.europa-bunto.org estis tradukita en 50 lingvojn. Dum la Eŭropa Bunto koncertis la tuluza kantisto JoMo. Parado ekis de la Placo de la Universitato ĝis la Eŭropa Parlamento. La amaskomunikiloj ĉeestis, inkluzive de televido.
Dum la manifestacio eŭropa tradukisto kaj esperantisto, Brian Moon,
informis en la Eŭropa Parlamento pri la fakta uzado de lingvoj en la EU-institucioj.
André Cherpillod brile montris ke Esperanto estas apenaŭ pli artefarita
ol la franca kaj malpli artefarita ol la hebrea aŭ la indonezia; Christopher
Gledhill klarigis kiel la angla ne taŭgas kiel “lingua franca” de
EU; kaj Claude Longue Epée substrekis la gravecon de la lingva diverseco.
Esperantistoj en Strasburgo (Fotis Alexander
Greßmann)
En la raporto eksplicite legeblas, ke «la Komisiono ekagis por eviti la publikigon de diskriminaciaj laborpostenaj anoncoj.
Ĉi tio sekvis post plendo de UEA, bazita en Italio, kiu atestis ke kelkaj eŭropaj instalaĵoj, kiuj parte aŭ plene estas subvenciitaj de la Komisiono, eldonis dunganoncojn, en kiuj kandidatoj kun “angla kiel gepatra lingvo” aŭ “anglaj gepatraj lingvanoj” estis postulitaj. Tio estus por miloj da homoj diskriminacia. (659/2002/IP)»
“Tiom longa ke iu ajn nacia lingvo prenas tuteŭropan rolon, kiel nuntempa la angla en EU, certas ke estos diskriminacio kontraŭ ĉiuj, kiuj ne denaske parolas tiun lingvon, — certas Ó Riain. — La diskriminacio okazas ne pro malbona volo, sed pro struktura problemo en la sistemo, kaj ĝi korektiĝos nur kiam EU forigos tiun strukturan problemon”.
La gazetara komuniko alireblas ĉe: http://tinyurl.com/3gwvj. La plena raporto ĉe: http://www.euro-ombudsman.eu.int/report/en/default.htm.
La kongreso de SAT-Amikaro havis pozitivajn sekvojn: Esperanto ĝuas bonan rilaton de la urbaj respondeculoj kaj de la amasinformiloj.
En la artikolo Reinvart argumentas, ke EU silentas pri problemoj de lingva komunikado, per kio ĝi plifortigas pozicion de la plej forta nacia lingvo: “Nesolvitaj problemoj de lingvo, ilo kaj portanto de kulturo, post plilarĝigo de EU ankoraŭ pliprofundiĝas. EU elprofitis ŝancon komenci ĉi teman diskuton nek dum kunsido de konvencio pri estonteco de Eŭropo, nek dum interregistara konferenco pri institucia reformo de EU preparanta konstitucian kontrakton. Nesolvo de ĉi tiu problemaro tamen bremsas la tutan integran procedon”.
Laŭ Reinvart, Slovakio eniras en multlingvan kaj multkulturan komunumon, “kiu tamen ne havas akceptitan leĝdonadon ordigantan lingvajn demandojn kaj lingvan politikon. Necesas iniciati malfermon de larĝa diskuto je eŭropa nivelo pri solvado de lingvaj problemoj”. Ne necesas mencii ke Reinvart ekde longe parolas Esperanton.
(EU sa stane jazykovym Babylonom — je na to pripravena? // SME. 23 apr 2004)
La pruvo nomiĝas Esperantoudiorama. Ĉi tie la nocio mondmuziko akiras novan dimension. Vinilkosmo el la franca urbeto Donneville estas la unua en la mondo kiu ofertas nur muzikon en Esperanto. Ĝi tion faras jam de du jardekoj. Ankaŭ en la Esperantomuziko vi trovas ĉiujn ĝenrojn: rok-, pop- kaj eĉ aŭtentan folklormuzikon. La finfina celo restas la disvastigo de ĉi tiu universala lingvo laŭ la principoj de ĝia elpensinto. Pruvi ke Esperanto estas ne moda fenomeno sed “vera engaĝiĝo por pliproksimigi popolojn kaj generaciojn”. La herooj en la Esperanto-muziklistoj portas nomojn kiel Esperanto Desperado, Esperanto Subgrunde aŭ Elektronika Kompilo.
Vi povas mendi la K-diskojn kontraŭ eta prezo aŭ, tute laŭ la spirito de la tempo, konektite aŭskulti kelkajn trakojn kaj ilin senpage elŝuti: http://www.vinilkosmo.com
(Astrid Wittebolle. Roki kaj folki en Esperanto // De Morgen (Flandrio). 3 maj 2004.)
Petu aliĝilon de EST: Adreso: Radolinka BB, BA-74270 Teslic, Resp. Serba – Bosnio kaj Hercegovino. Tel.: +fakso: +387-53 436-572. Rete: est@teol.net
Prepare al la seminario, eŭropaj gejunuloj de landoj, kiuj ne estas membroj de la Eŭropa Unio aŭ kiuj ĵus aliĝis, donu sian opinion en eseo aŭ “kolumno” de minimume 200 kaj maksimume 500 vortoj, rilate al sekvaj demandoj:
1. Mia lando ja (devas aliĝi / prave aliĝis) al la Eŭropa Unio, sed … (sekvas klarigo, kiel via lando profitos aŭ malprofitos de la EU-membreco).
2. Mia lando (devas aliĝi / prave aliĝis) al la Eŭropa Unio, ĉar … (sekvas klarigo kiel EU profitos de membreco de via lando). Kompreneble povas eniri multaj temoj: ekonomia evoluado, politika stabileco, kultura riĉiĝo, socia novigado, pli da eblecoj por Eŭropo en la mondo, ktp.
Inter la sendintoj kelkaj interesaj esperantaj libroj estos lotumataj.
Menciu kiun libron vi ŝatus ricevi (ne pli ol 20 eŭroj), se vi gajnos.
Sendu vian kontribuon antaŭ la 1a de septembro al: Johan Derks
Rietgors 40, 8271 GH IJsselmuiden, Nederlando;
Rete: kasisto@lingvo.org.
La Zamenhofa spirito rapidigu liajn krurojn!
EB: Kiuj estas la ĉefaj celoj de via agado?
HM: Mi volas ke Esperanto fariĝu monda internacia lingvo. Se Esperanto fariĝos oficiala lingvo de la Eŭropa Unio, ĝi fariĝos baldaŭ monda internacia lingvo, ĉar la mondo bezonas internacian lingvon kaj ĉar la angla diverskiale ne taŭgas por tiu rolo.
Mi pensas ke se ni ne sukcesas enkonduki Esperanton kiel oficialan lingvon de EU, ni neniam sukcesos igi Esperanton internacia lingvo. Estus tro malfrue tiam. Nun aŭ neniam. Ne estas nur nia korafero. Tio estas tre grava por la homaro. Se Esperanto iĝas la internacia lingvo, ĝi helpos nian mondon al pli glata politika kaj ekonomia evoluo.
EB: Kion vi jam atingis per via aktivado? Kiu subtenas vian agadon?
HM: Ĉirkaŭ 40 leterojn de esperantistoj mi ricevis. Sed la batalo nur ĵus ekis. Mi ekzemple skribis al politikistoj en ĉiuj EU-ŝtatoj kaj mi ne pensas ke politikisto simple povas respondi: “Oh, tio estas bona ideo kaj mi ĝin subtenos”. Ili devas pripensi ĝin kaj diskuti kun aliaj politikistoj kaj gvidantoj de sia partio. Mi elverkis 2-2.se sen diskuti ĝin kun iu ajn. Mi esperas ke mi nun havas la subtenon de multaj esperantistoj.
EB: Ĉu hegemonia Esperanto ne danĝerigos etnajn lingvojn same kiel la angla lingvo faras nun?
HM: Estas neeviteble, ke hegemonia Esperanto minacos aliajn lingvojn kaj kulturojn, sed ne kiel la angla faras kaj ne tiel rapide, ĉar Esperanto ne estas sammaniere kulturportanto kaj ne ies landa lingvo. Esperanto estas celita kiel dua lingvo por ĉiu. Kio koncernas la kulturon, per Esperanto estos pli da reciproka donado kaj prenado ol per la angla, sed certe, la pli riĉaj ŝtatoj pli influos ol ke ili estos influitaj. Tio estas neevitebla en pli kaj pli integriĝanta mondo.
En mondo kun komputiloj, televido kaj akceliĝanta teknologia evoluo longperspektive oni ne povas eviti la hegemonion de unu lingvo. Mi absolute ne volas hegemonion de Esperanto. Sed se estos iu formo de hegemonio, kiu lingvo estas la plej taŭga? Kaj, cetere, ĉar Esperanto estas tiel facile lernebla, ĝi ne estos regata nur de elito.
EB: Kiel oni povas kunlabori en via projekto?
HM: Mi ne kredas je leteroj al redaktoroj, kvankam mi mem skribis kelkajn. Mi pensas, ke estas pli efike provi influi politikistojn kaj mondajn famulojn. Mi ekzemple skribis al Bill Gates. Mi ne petis lian monon, nur ke li meditu pri nia ideo. Se li, nur unu fojon, diras al ĵurnalisto, ke Esperanto estas bona ideo, la influo estus enorma, specife inter juna generacio. Mi daŭrigos skribi leterojn. Kaj tiuj, kiuj volas kunlabori, povas fari samon aŭ eble ili havas pli bonajn ideojn. Memoru, ke gravas ne kion vi skribas, sed kiel vi skribas ĝin.
Intervjuis Marko Naoki Lins, BKC
“Kun helpo de UEA, EEU fondis en Bruselo la buroon de EEC en 1978 kun duontempe pagita deĵoranto. La centro en tiu formo funkciis ĝis 1987, — daŭrigas Maertens. — Teorie ĝi daŭrigis la agadon poste je la adresoj de Debruyne en Bruselo, poste je mia adreso, sed sen pagitaj deĵorantoj”. La centro publikigis pli ol cent bultenojn.
En septembro 1978 estis sendita petskribo al la Eŭropa Komunumo sub la titolo Petskribo cele al la plibonigo de la komunikado inter la civitanoj de la membroŝtatoj kaj inter la funkciuloj de la instancoj de la Eŭropa Komunumo. “La longa vojo de tiu petskribo kaj la posta preskaŭ forgeso de la sufiĉe favora komisiona raporto, estas tute aparta historio”, — diras Maertens.
EEC kolektis 89 subskribojn de parlamentanoj kun deklaro pri subteno de la lingvo Esperanto. Ĝi sendis eŭropan pasporton en la nacia lingvo kaj en Esperanto al la plimulto de la parlamentanoj.
Poste sekvis la periodo de la tielnomata laborgrupo de Bruselo (inter alie kun Michael Cwik kaj Hans Erasmus), kiu laboris pri pluraj projektoj, plej laste en majo 1998 pri la projekto Neighbour. Kaj kompreneble estas pluraj aliaj organizoj. “Ni menciu la Eŭropan Klubon de prof. Frank el Paderborn kaj la Eŭropan Dokumentaron”, — informas Maertens, eksa prezidanto de UEA kaj ĉefa motoro malantaŭ eŭropa agado dum pluraj jardekoj.
Rete: komunikadcentro@esperanto.org