Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 7 (117)



La eŭropaj elektoj montris, kion registaroj kaj popoloj pensas en Eŭropo.

La malalta intereso kaj la fakto ke nur 45 elcentoj voĉdonis, montras, kiom al Eŭropo mankas komuna lingvo. Sen komuna kaj neŭtrala lingvo Eŭropo ne sukcesas interkomunikiĝi. La kampanjoj por la Eŭropa Parlamento (EP) restis je naciaj niveloj. Bedaŭrinde oni malmulte diskutis la gravajn lingvajn problemojn, kiujn nun frontas Eŭropo.

Estas bonaj kaj malbonaj novaĵoj. Pluraj subtenantoj de Esperanto, nome, membroj de la Radikala Partio, ne elektiĝis. Marco Cappato kaj Gianfranco Dell'Alba, kiuj en la lasta Parlamento multe batalis por Esperanto, nun ne revenos al Bruselo. La plej bona novaĵo estas la elekto de esperantistino, Margareta Handzlik. Kaj la pligrandiĝo de la Eŭropa Unio (EU) al la centra kaj orienta Eŭropo alportas viglajn landojn kaj asociojn el la naskiĝloko de Esperanto. Ĉi tio certe helpos nin dum la venontaj jaroj.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus


Eŭropo volas vian opinion

La 1an de junio la Eŭropa Komisiono lanĉis “aŭskultadon” pri diskriminacio. Ĝi volas vian opinion.

Eblas respondi al la demandaro pri diskriminacio ĝis la fino de aŭgusto. Estas bonega ŝanco mencii mankon de agadoj kontraŭ lingva diskriminacio. Eŭropa Esperanto-Unio denove plendas al la nova Eŭrop-Unia Rajtprotektanto, Nikiforos Diamandouros pri tio, ke eŭropaj organizoj regule anoncas postenojn por homoj kun “angla patrinlingvo” (English mother tongue). EEU jam registris pli ol 800 tiajn anoncojn: vidu liston ĉe http://www.lingvo.org/diskriminacio.

Por sendi opinion pri lingva kaj aliaj diskriminacioj sekvu la ligon ĉe: http://europa.eu.int/comm/employment_social/fundamental_rights/greenpaper_en.htm.

Bedaŭrinde, vi ne rajtas uzi ĉiujn lingvojn kaj estos pli facile se la angla estas via gepatra lingvo! 


Malgorzata HandzlikPola esperantistino en EP

Du tagoj da senpacienca atendado tamen valoris: “La rezultoj de la dimanĉa voĉdonado por la Eŭropa Parlamento estas tiaj, ke Małgorzata akiris seĝon de eŭropa deputito”,

— ĝoje komunikas ŝia edzo, konata Esperanto-bardo Georgo Handzlik.

Tuj post la ekscio pri la sukceso la paro rapidegis aŭte al Varsovio por partopreni en la pola parlamento solenaĵon, dum kiu la novelektitoj ricevis oficialajn atestojn pri la elektiĝo. Jam alvenis pluraj gratuloj de esperantistoj. Multaj sileziaj esperantistoj raportis, ke ili voĉdonis por ŝi.

“Mi ege ĝojas pro la elekto de Margareta Handzlik kiel reprezentanto de Pollando en la nova Eŭropa Parlamento, — diras Seán Ó Riain, prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio. — Margareta sendube multe helpos kaj al sia regiono Silezio kaj al tuta Pollando kiel aktiva kaj efika EP-anino. EEU aparte ĝojas, ke tiom talenta kaj energiplena esperantistino nun membras en la EP”.

Małgorzata Handzlik de la centra-dekstra partio Platforma Obywatelska (Civitana Platformo) ricevis pli ol 30 mil voĉojn ĉe la debuta politika kandidatiĝo en Bielsko-Biała. “Tio apartenas al la plej elstaraj rezultoj en la lando”, — fieras la edzo. Pollando havas 54 eŭroparlamentanojn, la partio de s-ino Handzlik akiris 14 seĝojn.

“Estus bone, ke ni esperantistoj havu en EP ne nur kontraŭulojn aŭ amikojn de Esperanto sed ankaŭ parlamentanon, kiu mem konas la Internacian Lingvon kaj mem gustumis la fenomenon”, — konvinkite diras Georgo Handzlik, kiu estris la elektokomisionon de sia edzino. Ŝi neniam partoprenis Esperantan kurson, sed lernis la lingvon dum pluraj vojaĝoj, kiujn ŝi faris kun sia edzo.

Sed kion signifas la elektiĝo de esperantistino kiel EP-ano por la poresperanta agado en Bruselo? “Estas kompreneble multe pli efike havi parlamentanon kiu parolas Esperanton kaj konas la movadon. Antaŭe estis nur simpatiantoj de Esperanto en la EP, kiuj iugrade okupiĝis pri la lingvo, sed neniam atingis fluecon, — diras la prezidanto de EEU. — S-ino Handzlik spertos la problemojn de komunikado en EU en Bruselo kaj scias ke Esperanto povas esti solvo. Mi multe esperas pri ŝi”.

Pliaj informoj: http://www.malgorzatahandzlik.com/


Venu al Bilbao!

De la 25a ĝis la 29a de aŭgusto, okazos la sesa Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso…

Ni jam atendas vin en Bilbao. La kongresa temo estos “Eŭropa unuiĝo: Esperanto por multlingva mondo”. Sed ne nur lingva politiko estos en la programo. La kongresa semajno estas plenplena de eŭska muziko kaj lingvo, teatrospektaklo, ekskursoj boate, vizitoj al la Muzeo Guggenheim kaj al la pacmuzeo kaj promenadoj tra Bilbao kaj ĉirkaŭaĵo.

Dum la Kongreso mi ankaŭ esperas akcepti novajn membrojn de EEU. Kiel vi scias, la 1an de majo la Eŭropa Unio bonvenigis dek novajn membroŝtatojn. Per tio la jardekoj da politika kaj ekonomia disiĝo inter la okcidenta kaj orienta Eŭropo definitive apartenas al la pasinteco. Por ni, eŭropaj esperantistoj, limoj neniam estis grava koncepto. Ĉu geografiaj, ĉu mentalecaj limoj: ni suferis pro ili kaj ĉiam laboris por igi ilin pli traireblaj.

EEU ofertas per siaj programoj por multaj asocioj favorajn kondiĉojn por agadi. Hodiaŭ ni difinas nian agadon ne nur nacinivele aŭ tutmondskale, ankaŭ la regiono eŭropa gajnas pli kaj pli da signifo.

Ni bezonas por tiu tendenco ankaŭ kiel eŭropa esperantistaro organizan kaj asocian respondon. EEU de pluraj jaroj provas protekti lingvan diversecon en Eŭropo kaj antaŭenigi en tiu ĉi diskuto Esperanton kiel diskutindan alternativon.

Plej evidenta sukceso kaj samtempe daŭra motoro de tiu ĉi agado estas la Brusela Komunikadcentro (BKC), kiu en pluraj kampoj jam atingis rezultojn per sia politika, lobia kaj gazetara agado. Kiel landa asocio vi multe pli profitos de la profesia kunordigado de plej diversaj agadkampoj far la BKC.

Estas tempo por plivastigi nian eŭropan agadon ankaŭ al la novaj EU-membroŝtatoj. Venu al la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio.

Mi kore ripetas ankaŭ inviton al tiuj, kiuj pripensas aliĝi al EEU. Mi esperas vidi vin en Bilbao.
Plej altestime,

Seán Ó Riain
prezidanto de Eŭropa Esperanto-Unio

Pli da informoj pri la Kongreso: http://www.geocities.com/esperantobilbao)

Por ke vi povu havi pli klaran bildon pri ebla membreco, vi povas legi la statuton ĉe http://lingvo.org/eo/4/795, la raporton pri la agado de la BKC ĉe http://lingvo.org/eo/4/798 kaj la kotizosistemon ĉe http://lingvo.org/eo/4/797


Esperanto ĉe Unesko-konferenco

“Emili Boix, prezidanto de la katalunaj socilingvistoj, menciis en sia prelego la esperantistan kampanjon kontraŭ la postulo pri denaska kono de la angla en EU, kaj diris, ke ĝi estis tute prava”, — diris Hector Alos i Font, kiu partoprenis la 10an konferencon de Linguapax pri la temo “Lingva Diverseco, Daŭreblo kaj Paco” (Barcelono, 20–23 maj 2004).

“La konferenco ĉefe traktis aktualajn sociolingvistikajn kaj lingvopolitikajn temojn kaj konigis projektojn el la tuta mondo por dulingva kaj plurlingva edukado, protektado de lingva diverseco kaj revivigo de endanĝerigitaj lingvoj”, — resumas Radojica Petrović, kiu partoprenis kiel reprezentanto de ILEI.

Linguapax estas iniciato de UNESKO, kun kiu UEA tenas konsultajn rilatojn. Reprezentanto de UEA, Abel Montagut, en la seminario pri la evoluado de aktualaj sociolingvistikaj studoj prezentis temon La kontribuo de la internacia lingvo Esperanto al la vivtenado de lingva diverseco. “La prezento estis tre pozitiva. Ĉeestis ĉ. 20 homoj en mia seminario. Sekvis sufiĉe da intervenoj, ĉiuj pozitivaj. La temo plene kongruis kun la pli gravaj temoj en la konferenco kaj kun ĝia ekologieca kaj real-utopieca etoso”, — asertas Montagut. Preskaŭ la sola kontraŭdiro estis, ke Esperanto ne havos subtenon de ŝtato(j) kaj tial ĝi ne povus disvastiĝi.

Radojica Petrović prezentis tri Esperanto-projektojn, kiuj subtenas lingvan diversecon per praktikaj rimedoj kaj efektiva agado (www.lingvo.info, www.lernu.net, www.interkulturo.net).

François Grin, ekonomika profesoro el Ĝenevo kaj Esperanto-simpatianto, prelegis pri multlingveco kaj pri la hegemonio de unu sola etnolingvo. “Ankaŭ la ĝenerala publiko komprenos la gravecon de la multlingveco kaj de la rolo de neŭtrala interlingvo nur, se multaj fakuloj ilin diversnivele priinformos”, — opinias Montagut.

Linguapax povas esti utila por pli bone kompreni perspektivojn de Esperanto en la moderna mondo, eĉ por kompreni la nepron de rapida adaptiĝo de esperantista agado al profunde kaj rapide ŝanĝiĝantaj sociaj cirkonstancoj por gardi la daŭrkapablon de Esperanto. 


Tradukservo de Eŭropo antaŭ kolapso

La kresko de la oficialaj EU-lingvoj de 11 al 20 post la plilarĝigo kaŭzas multe da kapdoloro al la tradukservoj de la Unio. La netradukitaj paĝoj jam sumiĝas al 3000 ĉiusemajne.

“Tio tute ne surprizas min, kaj ĝi estas aldona kialo por ĝisfunda konsiderado de la tuta lingva situacio de EU, — diras Renato Corsetti, prezidanto de UEA. — Certigo de la lingva kaj kultura samrajtecoj de ĉiuj civitanoj nepras por la longedaŭra politika stabileco de EU”.

La malfruo en tradukado signifas riskon je kolapso de la sistemo, se tradukistoj ne trovos manieron trakti la problemon. Komisiona vicprezidanto Neil Kinnock laŭdire proponis, ke estonte esenca parto de la oficialaj dokumentoj ne estu tradukataj al ĉiuj EU-lingvoj, kaj ke ili estu haveblaj en ĉiuj lingvoj kiel 15-paĝaj resumoj. Granda plimulto de dokumentoj en ĝia plena formo tiam ekzistus nur en la angla, germana kaj franca laborlingvoj.

Dum 2003 estis 1,48 milionoj da tradukendaj paĝoj. 


Esperanto dum la Eŭropaj parlamentaj balotoj

“Esperanton mi lernis antaŭ dudek jaroj, — rakontas Margareta Handzlik, ĵus elektita al la Eŭropa Parlamento.

— Mia tuta familio parolas la internacian lingvon. Mia edzo, Georgo, estas instruisto de Esperanto kaj Esperanto-kantisto, ankaŭ niaj filinoj Monika kaj Dominika parolas la lingvon kaj havas multajn amikinojn en pluraj landoj”.

Handzlik estas forte ligita al sia regiono: “Tial mi intencas labori en la Eŭropa Parlamento. Decidoj akceptitaj tie influos tie ĉi nian vivon, la agadon de niaj entreprenoj, nian disvolvon… Tie mi volas labori por nia regiono”.

“En Francio partoprenis la eŭropan baloton eta nova partio nomata Eŭropo Demokratio Esperanto. Kun siaj 140 gekandidatoj, ĝi aperis en televido kiel reklamo pri Esperanto”, — informas Bert Schumann el franca urbo Rennes. En Germanio, malgraŭ preta listo kondukita de nobelpremiito Reinhard Selten, la partio ne sukcesis pro tempomanko kolekti la postulatan nombron da subskriboj.

La plej bona rezulto en Francio estis en la regiono Parizo, kie la listo kondukata de Georges Kersaudy ricevis 5 789 voĉojn. Entute estis 25 259 voĉoj por ĝi en Francio aŭ 0,15% de ĉiuj voĉoj. Ne estis, pro manko da mono, vera kampanjo sed multaj artikoloj aperis pri la Esperanto-partio. La programo, kompreneble, emfazis la rolon de Esperanto por garantii lingvan demokratiecon en la Eŭropa Unio.

Kiel multaj Esperanto-asocioj, ankaŭ la Itala Esperanto-Federacio (IEF) kampanjis okaze de la eŭropaj balotoj. Ĝi sendis al ĉiuj kandidataj partioj deklaron kiu substrekas la komunikan dimension de la eŭropa unuiĝo.

“La kultura identeco de iu popolo manifestiĝas per ties lingvo; kaj neeblas aserti digno-egalecon de la kulturoj, se oni ne asertas digno-egalecon de la lingvoj, — emfazas la deklaro. — EU por esti demokrata, devas garantii egalajn ŝancojn kaj egalan respektadon por ĉiuj siaj lingvaj komunumoj”.

La Radikala partio jam en 1993 favore deklaris sin al Esperanto kaj agadis por oficialigo de Esperanto je nacia kaj eŭropa niveloj. Hodiaŭ la partio ankaŭ parte uzas Esperanton por interna komunikado kaj por gravaj kongreso kaj kunveno de radikalaj asocioj.


El gazetaro

Vortoj sen limoj

La 1an de junio aperis longa anglalingva artikolo en Incite, revuo de McMaster University en Kanado. Ĝi estas mallongigita.

Irante laŭ Bay Strato ĝis College, mi jam povas vidi verdan stelon tra la kafeja fenestro. Fiksite je futo super la mahagona tablo en ingeto, la stelo — simbolo de la Esperanto movado dum ties pli ol 100-jara historio — bonvenigas membrojn kaj vizitantojn al la ĉiusemajna kunveno de aktivaj esperantistoj de Toronto. Ken kaj Kathy, du delongaj membroj de la klubo, estis tie kiam mi alvenis. Ambaŭ bonvenigis min kun varma manpremo kaj kora “Saluton”.

La ideologia fundamento de Esperanto ofertas vizion de internacia socio. Ĉar ĝi estas neŭtrala lingvo, ĝiaj uzantoj interkomunikiĝas kiel egaluloj. La metaforo plej ofta estas manpremo: ambaŭ partioj devas etendi sin, klopodante okazigi la komunikadon. Ni ĉiuj tro bone scias kian avantaĝon la denaska parolanto de la angla havas super tiu, kiu nur studis ĝin. Esperanto, kiu apartenas al ĉiu egale, estas same alirebla al ĉiuj kiuj volas lerni ĝin.

La plimulto de la membroj ne estas lingvistoj — pluraj venis al Esperanto post nekontentigaj spertoj kun aliaj lingvoj. Kathy kaj Detlef kune subridas pri iliaj luktoj kun la franca. Ron, kiu malbone aŭdas, memoras siajn problemojn kompreni lingvojn kun neregula prononcado kaj la rezultan frustron. La multjara instruista kariero de Curtis okupis lin troe por majstri lingvon, sed nun dum sia emeriteco, li esperas plenumi sian ĵurpromeson “ne morti unulingvano”. Preskaŭ ĉiuj komencis lerni per simpla libro kun la titolo Teach Yourself Esperanto kaj rakontis pri homoj, kiuj majstris la lingvon sen iam vivavoĉe paroli ĝin.

Mia propra serĉado rivelis ke Esperanto aperis en la disk-notoj de la disko Blood and Chocolate de Elvis Costello, kaj en la vidbendo de Michael Jackson History. La kultfilmo Incubus kun William Shatner kiel ĉefrolulo estis tute filmita en Esperanto. Originala poezio de William Auld estis kandidatigita por la Nobelpremio literatura en 1999 kaj 2000. Serĉo per Google (kiu parenteze oni povas fari en Esperanto) por “Esperanto” montras 930 mil retpaĝojn.

“Certe estas idealismo, — diras Fettes, — aliakaze, oni povus kontentiĝi per lernado de la angla, aŭ instruo de ĝi al tiuj malbonŝanculoj kiuj ne lernis ĝin denaske”. Sed la idealismo de Esperanto kiel konceptita de Zamenhof estas iom sobra. Ne estas pretendoj de universala akceptata utopio; estas “daŭra projekto por pritraktadi diferencojn, kiu povas ĉiam redifini sin. Ni ne atingos punkton kie ĉiuj niaj opinioj sinkronas, sed ĝi provizas rimedon per kiu homoj povas almenaŭ pridiskuti iliajn diferencojn, eĉ se finfine ili konsentas malkonsenti”.

(Kim Haviv. Vortoj sen limoj: la vizio de Esperanto / Elangligis Detlef Karthaus // Incite. 1 jun 2004.)


Tutpaĝa reklamo pri Esperanto

“Merkrede, la 9an de junio, ĵus antaŭ la eŭropaj elektoj, aperis en la renoma belga gazeto La Libre, tutpaĝa anonco pri Esperanto”,

— komunikas Flory Witdoeckt, prezidantino de la Belga Esperanto-Federacio.

Pro la anonco Witdoeckt sukcesis instigi televidĵurnalistojn fari raportaĵon pri Esperanto, kiun elsendis la nacia televido.

Mathieu Grosch, ĵus reelektita eŭropparlamentano, estis intervjuita por la anonco, kiu aperis en La Libre Belgique: “Esperanto estas parto de nia historio kaj montras nian volon malfermi sin kaj transiri konfliktojn inter kulturoj kaj nacioj, — diras la eŭropa parlamentano. — Mian regionon, Moresnet-Neŭtrala, oni volis fari sendependa esperantista ŝtato”.

La revoj pri Esperanto finiĝis la 4an de aŭgusto 1914 post kiam germanaj soldatoj invadis Belgion. Tamen la EP-ano vidas en Esperanto estontecon: “Kun la evoluo de Eŭropo, se oni povus trovi komunan lingvan bazon en spirito de egaleco, kaj konservante niajn proprajn lingvojn, estus tre bona afero kaj granda ŝparo de mono”, — diras parlamentano Grosch.

Laŭ la japana mecenato, Etsuo Miyoshi, kiu financas la reklamkampanjon por Esperanto tra la Eŭropa Unio, tutpaĝaj anoncoj en renomaj gazetoj estas la ĝusta vojo por atentigi vastan publikon pri la ŝanco kiun ofertas la internacia lingvo.

Li klarigas: “Mi pripensis tage kaj nokte kiel oni povos revigligi la Esperanto-movadon. Sen forpeli la lingvan malegalecon, la paco ne realiĝos. Ni klarigu al homoj detale pri la idealo de Esperanto. Mia celo estis fari tutpaĝan reklamon en ĉefaj ĵurnaloj en Eŭropo kaj subteni Esperanto-movadon”.

Krom La Libre, ankaŭ Die Zeit (Germanio), La Repubblica (Italio), Le Monde (Francio), El Pais (Hispanio), European Voice (Belgio) kaj Berlingske Tildende (Danio) aperigis dank' al la financa kontribuo de Miyoshi tutpaĝajn anoncojn pri Esperanto dum la jaro 2003. Renato Corsetti, prezidanto de UEA, opinias, ke “la Esperanto-movado devas prezenti la ideon, ke ni ĉiuj estas egalaj ankaŭ kiam temas pri lingvo kaj kulturo”. Laŭ li, konkreta efiko de la anoncoj estas, ke homoj aliĝis al retaj kursoj en kvantoj superaj al la normo. Krome la politikistoj kaj la publiko legis la anoncojn kaj diris al si mem: “Nu, tiuj esperantistoj ankoraŭ ekzistas, kaj se ili povas pagi tian anoncon ili devas esti fortaj. Indas atenti!”

Vidu la tutan tekston kiel pdf-dokumenton.


Pledo por minoritataj lingvoj

EU havas 20 oficialajn lingvojn, sed ankaŭ subtenas eŭropajn minoritatajn lingvojn. Pri tio EU tre fieras.

Kimra membro de la antaŭa EP, Eurig Wyn de la partio Plaid Cymru/EFA petas la britan registaron sekvi la ekzemplon de Hispanio rekonante minoritatajn lingvojn kiel la kimran en EU. Laŭ Wyn, ĉar multaj kimroj jam regule uzas la kimran lingvon por komunikiĝi kun la registaro, estus nur logike, ke ili havu ankaŭ la rajton komunikiĝi kun la EU-institucioj en sia propra lingvo.

Hispanio celas rekoni siajn plurajn oficialajn lingvojn, kiel la eŭskan, katalunan kaj galegan, ankaŭ je la eŭropa nivelo. Tiuj lingvoj ricevu similan statuson kiel la irlanda lingvo, kiu estas ne oficiala, sed traktata lingvo de EU. Dum la estro de la Eŭropa Parlamento, irlandano Pat Cox, varme bonvenigis tian proponon, la franca eksterlanda ministro Michel Barnier avertis la “malfermon de malfacilaj temoj”.

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, asertas, ke “ĉiu civitano de EU devus havi la saman rajton komuniki kun EU-instancoj en sia gepatra lingvo, kaj la hispana propono substrekas la fakton, ke milionoj en Hispanio nuntempe ne havas tiun rajton”.

La demando pri minoritataj lingvoj verŝajne estonte pliakriĝos en EU, ĉar post ĝia plilarĝigo la nombro de la minoritataj lingvoj kreskis. Ekzemple, en la tri baltaj ŝtatoj loĝas pli ol unu miliono da ruslingvanoj.

Kvankam la irlanda estas unua oficiala lingvo de Irlando, ĝi tamen estas parolata nur de malgranda procentaĵo dum la ĉiutaga vivo. La kataluna, eŭska kaj galega estas regionaj lingvoj en Hispanio. Tamen ili estas parolataj de konsiderinda kvanto da personoj. La katalunan parolas pli ol 7 milionoj da personoj, pli ol loĝas en pluraj aktualaj EU-membroŝtatoj. La eŭskan parolas 600 mil personoj, preskaŭ je triono pli ol la maltan.

“Kvankam la irlanda estas malmulte uzata en la ĉiutaga vivo, ĝia uzo kreskas, kaj, kiel la sola nacia lingvo de sendependa membroŝtato, kaj la plej malnova literatura lingvo de Eŭropo post la latina kaj la greka, ĝi meritas la statuson de EU-oficiala laborlingvo”, — opinias Ó Riain.

Eksa radikala EPano, Gianfranco Dell' Alba opinias, ke se la hispana propono estas pure simbola movo: “… Tiam ĝi havas pli politikan valoron interne ol je eŭropa nivelo, ĉar ĝi ne ŝanĝus la statuson de la ekzistantaj oficialaj kaj laboraj lingvoj de EU”.


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 28 jun 2004.
Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Fotoj: Arkivo, Aŭdviddepartemento de EK, Małgorzata Handzlik.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org


Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU