“Elektita en junio en Pollando, Małgorzata estas la unua EP-ano kiu ne nur subtenas Esperanton, sed flue parolas ĝin, — komentis Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, kiu kiel diplomato perfekte regas la polan. — Ŝi informos nin en la Eŭropa Parlamento pri siaj spertoj kaj pri siaj ideoj por antaŭenigi Esperanton en Eŭropo. Małgorzata helpos nin ĉiujn koncentriĝi je la kerna tasko de EEU — la antaŭ- eniĝo de lingva samrajteco en EU kaj en niaj 25 EU-landoj, kaj al niaj rilatoj kun la Eŭropa Parlamento, EU-Komisiono kaj EU-Konsilio de Ministroj”.
Laŭ Seán: “internaj aŭ teknikaj aferoj ne forprenu nian tempon kaj energion de la pli gravaj taskoj, kiuj estas la kialo ke EEU ekzistas”. Jen grava mesaĝo je la komenco de la politika jaro en Bruselo, sed ankaŭ tra la Eŭropa Unio.
Ĝojan legadon!
Dafydd ap Fergus
“Estis granda akcepto por mia propono, ke ĉiuj kontraŭuloj de la anglalingva dominado, kaj defendantoj de naciaj lingvoj kaj esperantistoj, devus kunlabori kaj subteni unu la alian sen forlasi la proprajn principojn, — emfazas Ó Riain. — Mi substrekis, ke tre facilas kvereli inter ni, sed se ni farus tion, nur la angla lingva dominado gajnus, kaj la malamikoj de justeco povus ridegi”.
Partoprenis ankaŭ Lu Wunsch-Rolshoven, gvidanto de EsperantoLand. Li komentis: “La origino de VDS estas ĉefe batalado kontraŭ la daŭra uzado de anglaj vortoj en germanaj tekstoj. Intertempe multaj homoj en la asocio komprenas, ke la ĝenerala pozicio de la germana lingvo ekster kaj en Germanio forte malboniĝas, kaj ke tio havas fortan ligon al la superrego de la angla. Sekve la rimarkoj de Seán pri Esperanto trovis intereson, sed necesas ankoraŭ multe informi pri Esperanto, pri niaj argumentoj kaj pri ties hodiaŭa realeco antaŭ atendi veran subtenon”.
Ó Riain ankaŭ raportis pri angla decido de 2002, ke infanoj rajtas ne plu lerni fremdlingvojn je la aĝo de 14 jaroj: “La ĉeestantoj konsentis kun mi, ke, ju pli bone la germanoj parolas angle, des malpli la angloj interesiĝas pri la germana, kaj ke la germanoj fakte laboregas por subfosi sian propran lingvon, kaj neniam povas atingi egalan gradon en la angla kiel denaskuloj. La sama validas por aliaj neanglalingvaj nacioj”.
Vidu: www.vds-ev.de/ kaj www.esperantoland.org
La 20a Monda Tago de la Junularo okazos en la Kolonjo 16–21 aŭg 2005. Oni atendas entute 800.000 partoprenantojn, kiuj sekvas inviton de la papo, kiu mem ĉeestos ĉi tiun katolikan feston. Krom la papo kaj la gejunuloj ankaŭ estas atendataj 600 episkopoj kaj 4000 ĵurnalistoj el la tuta mondo.
“Antaŭkondiĉo por la engaĝiĝo de GEJ estas kompreneble la fakto, ke ĝi restas religie kaj ideologie neŭtrala, kaj ke Esperanto estas aplikebla en ĉiuj eblaj cirkonstancoj — ne nur inter kristanoj”, — klare diras Weemeyer.
Anna-Laura Wickström, GEJ-estraranino pri inter- naciaj rilatoj, kunordigas kontakton kun TEJO por esplori kiel la tutmonda asocio de la Esperanto-junularo povas enplektiĝi en la preparlaboroj.
“Ni havu en Kolonjo konstantan renkontiĝejon por Esperanto-parolantoj. Tie oni povas konatiĝi aŭ renkontiĝi por preĝado, — proponas Ulrich Matthias, aŭtoro de la libro Esperanto: la nova latino de la Eklezio. — Mi volonte ankaŭ tiuokaze tradukus kelkajn MTJ-preĝojn al Esperanto. Ni tiam aplikus la moton de MTJ per Esperanto: Ni venis por Lin adori”.
Alia ideo de Matthias estas kuraĝigi la papon saluti la partoprenantojn ankaŭ en Esperanto. “Kadre de MTJ okazos junulara kulturfestivalo kun amasoj da kantistoj kaj muzikbandoj. Ĉu eble taŭga kadro por Jomo el Tuluzo, kiu parolas plurajn lingvojn kaj tiamaniere povas varbi por Esperanto?” — demandas sin Matthias. Li certas, ke koncerto de la muzikbardo Jomo allogus multajn Esperanto-parolantojn al Kolonjo.
La oficiala MTJ-hejmpaĝo: http://www.wjt2005.de/
Komenciĝis la preparaj laboroj. Interesitoj povas aliĝi al retlistoj: http://de.groups.yahoo.com/group/KAPRi kaj http://de.groups.yahoo.com/group/kirche-und-esperanto.
Ŝlosila tekstaro de la Unuiĝo Franca por Esperanto (UFE) plejverŝajne estos sendita al aro da politikistoj en septembro. UFE ankaŭ planas reklamanoncon en la prestiĝa ĵurnalo Le Monde ĉirkaŭ la 26a de septembro — la Eŭropa Tago de Lingvoj. “Mi ankaŭ intencas, fine de septembro, relanĉi longdaŭran kampanjon al la Parizaj politikistaj staboj, kun sendo de leteroj samspecaj kia la letero al eŭropdeputitoj, kaj kun peto de rendevuoj”, — diras Claude Longue Epée, prezidanto de UFE.
La franca kampanjo entenas projektojn de leteroj sendotaj de UFE fine de septembro 2004 al francaj politikuloj: la novaj eŭropdeputitoj, la respublika prezidanto, la ministro pri nacia klerigado. Temas interalie pri la deklaracio de UFE pri lingva diverseco (2003), Pekina deklaracio, letero al la francaj novelektitoj de la Eŭropa Parlamento. Ankaŭ estas planita letero al la respublika prezidento Jacques Chirac kaj letero al la nova ministro pri nacia klerigado Fillon.
“En aprilo 2004, 43% da voĉdonantoj en la tiama Parlamento klarvidis subtenante la proponon de amendo Dell'Alba, celanta ebligi eksperimenton de tiu lasta solvo. Via pola kolegino Małgorzata Handzlik estas konvinkita esperantoparolanto. Ŝi pretiĝas partopreni la laborojn de via kultura Komisiono. Ŝi povos respondi viajn demandojn pri Esperanto”, — skribas interalie Longue Epée en la letero sendota al eŭropdeputitoj.
Ankaŭ sendota estas la deklaracio farita en la Kultura Domo de Esperanto en la kastelo Grésillon en junio 2003: “Nia landa asocio Espéranto-France, same kiel ĉiuj civitanoj, estas koncernata de la konstruado de Eŭropo, kaj aparte de la estiĝanta pligrandiĝo de Eŭropa Unio.
Ĝi konstatas, ke ties gravega lingva problemo restas fonto de malfacilaĵoj kaj de malkonsentoj, por kiuj estas proponita ĝis nun neniu kontentiga solvo. Ĝi apriore denuncas ĉiujn proponojn, kiuj endanĝerigas la kulturajn kaj lingvajn diversecojn konsistigantajn unu el la riĉecoj de Eŭropo”, — komenciĝas la teksto. Jam uzita de UFE en 2003 kaj 2004 por la kampanjo al la politikistaj staboj, la deklaracio atentigas pri la rezolucioj de Unesko de 1954 kaj 1985 kaj ankaŭ pri la ecoj de la internacia lingvo Esperanto. “Tiu lingvo ja estas facile lernebla kaj tamen preciza kaj nuancriĉa, ĝi estas adaptebla kaj adaptita por ĉiuj bezonoj de la moderna vivo, ĝi estas precipe neŭtrala kaj egalrajtiga, kaj krome ĝi posedas propedeŭtikecojn, kiuj ŝatigas kaj faciligas la lernadon de lingvoj”.
Se vi deziras scii pli pri la kampanjo de UFE bonvolu kontakti: Claude Longue Epée (clongueepee@free.fr).
Ĉu Chirac plenumos sian skriban promeson el la jaro 2002 kaj agnoskos Esperanton?
Diversloke aperis artikoloj. “La 26an de julio, la ĵurnalo El Norte de Castilla de Valladolid (Hispanio) publikigis tutpaĝan raporton pri Esperanto, sub la titolo La pacífica lucha del Esperanto kun varia kaj interesa informo”, — informas Luis Hernández. La artikolo baziĝas sur informoj liveritaj de Hernández, partopreninto en pluraj Universalaj Kongresoj kaj sur aliaj informoj ĉerpitaj de la ĵurnalisto mem el diversaj transdonitaj dokumentoj. “La raporto estis rezulto de la informkampanjo okaze de la Pekina Kongreso, laŭ sugesto de la Brusela Komunikadcentro”. Bedaŭrinde la Komunikadcentro ne sukcesis — malgraŭ interreto — trovi ĉiujn Esperanto-menciojn. Precipe ekstereŭropa kaj nordamerika gazetaro estas sub<->reprezentata. Se vi legas pri Esperanto en la gazetaro, bonvolu sciigi al ni. Ni sciigos al la aliaj!
Vidu: www.lingvo.org/gazetaro (pasvorto: saluton).
“Mi kompreneble estas kontraŭ la uzo de lingvo kaj kulturo por helpi regi politike fremdajn popolojn, — diris Renato Corsetti, prezidanto de UEA, kiu malgraŭ pluraj E-eventoj dum aŭgusto trovis tempon respondi. — En Germanujo la angla havas multe pli altan prestiĝon kaj statuson rilate al la germana. Se vi ne konas la anglan, vi apenaŭ povas studi en germana universitato. La granda germana kultura tradicio de antaŭ du jarcentoj praktike estas for”.
Baldaŭ kono de la angla iĝos nepra neceso ankaŭ por postenoj, kiel tio jam okazas en Bruselo. La samo okazas ĉie en Eŭropo. “Tibeto estas pli komparebla al la sorto de la bretona en Francujo, sed la veraj uzantoj de lingvo kiel politikilo estas aliaj”, — diris la ĉefhomo de UEA.
Por pli da informoj: cornelia@lingvo.info
Ankaŭ mi posedas Esperanto-instruistan diplomon; mi estas esperantiginta poemojn de hungaraj klasikuloj kaj danckanzonojn. Mi do pensas, ke — simile al Révész — ankaŭ mi havas moralan bazon atesti: Esperanto, en ĉiuj eblaj kampoj de la uzado, estas funkci-kapabla.
Se temas pri obstakloj de vasta utiligo — simile al la artikolinto, ankaŭ mi vidas ilin en la fakto, ke al Esperanto “…ne ligiĝas konsiderindaj potenc-interesoj”. Kaj mi aldonu: potenc-malinteresoj ja ligiĝas al Esperanto. Estas tre facile percepti: ĉiu el la lingvoj funkciantaj en la nuna internacia komunikado estas imperia lingvo, t.e. oficiala lingvo de eksaj superkoloniaj ŝtatoj. Landoj, kies loĝantoj parolas iun el ĉi tiuj lingvoj kiel gepatran, havas elementan intereson konservi la eblon uzi ĉi tiun lingvon en la internacia komunikado plu. Do parolantoj de tiaj idiomoj ne senrajte sentas: eventuala ampleksiĝo de la uzosfero de Esperanto povas endanĝerigi la poziciojn de ilia gepatra lingvo en internacia uzo.
Péter András Rados
Multaj legantoj probable divenos la respondon, sed aliaj ne sukcesos, kvankam la respondo estas simpla: tiuj du mil homoj, krom gepatralingve, parolas la internacian lingvon Esperanto, kiu kreiĝis la 26an de julio 1887, kiam L.L. Zamenhof eldonis la unuan libron en Esperanto.
“En Pekino ĉeestos reprezentantoj el pli ol sesdek landoj, kiuj tute facile interkompreniĝos. Dank' al Esperanto ni ne bezonas interpretistojn”, — diris al ni Momĉilo Krstiĉ antaŭ forvojaĝo al Pekino. Tiu homo jam dum kvindek jaroj okupiĝadas pri Esperanto. Eĉ la edzinon li ekhavis pere de Esperanto. Ŝi estas japana esperantistino. Krstiĉ havas geamikojn tra la tuta mondo. “Ni renkontiĝos denove en Pekino”, — li diris, aldonante ke nun la interesiĝemo al Esperanto kreskas en la mondo.
Unu el la kialoj estas la neŭtraleco de tiu ĉi lingvo kompare kun la angla, kaj krome ĝi donas pliajn eblecojn, ĉar ĝi ne havas komplikajn regulojn kun multaj esceptoj, kiujn oni devas lerni parkere.
Momĉilo Krstiĉ aparte emfazas la praktikan uzadon de Esperanto, parolante pri Pasporta Servo, en kiu oni povas trovi adresojn de diverslandaj esperantistoj, kiuj estas pretaj akcepti la esperantistojn por senpaga tranoktado, sendepende el kiu angulo de la mondo ili alvenas.
Post la Kongreso en Pekino, Krstiĉ travojaĝos Ĉinion kaj Azion, sciante ke li ne havos malfacilaĵojn, ĉar li estos ĉiam kune kun Esperantaj amikoj.
Post lia reveno de la fora vojaĝo, niaj legantoj havos rektajn informojn pri la monda kongreso de esperantistoj, kie unu el la temoj estos tre aktuala en Eŭropa Unio, precipe post la plilarĝigo de la familio de unuiĝintaj Eŭropaj landoj per dek novaj landoj komence de majo.
Nun en EU oni uzas dudek oficialajn lingvojn. La jam laborantajn interpretistojn kaj tradukistojn aliros novaj 135, kiujn atendas laboro por traduki pli ol du milionojn da paĝoj ĝis la fino de ĉi jaro (pasintjare al dekunu oficialaj lingvoj estis tradukitaj 1,5 milionoj da paĝoj).
La kostoj por tradukado kreskos de 500 al 800 milionoj da eŭroj kaj la kalkulo montras ke ĉiu loĝanto de unuiĝinta Eŭropo devos pagi tiucele 2,55 eŭrojn. Post la plilarĝigo de EU per novaj dek landoj la tradukkombinaĵoj kreskis al 380.
La Eŭropa Komisiono konkludas ke la tradukista ofico de EU estas en “disfalo”, kion pruvas ankaŭ tradukmalfruo de 60 mil paĝoj da teksto kaj la malfacilaĵoj pri trovado de konvenaj tradukistoj por etlingvoj en EU.
Pro tio estas komprenemo al la rekomendo ke la internajn dokumentojn oni tradukadu nur al la angla kaj franca lingvoj, kvankam tia rekomendo ne estas konforma al la principoj pri la egaleco de la lingvoj. Nun klaras ke la problemoj eĉ kreskos, ĉar la lingva praktikado en EU estas en kolizio kun la protekto de homaj rajtoj kaj la rajto uzi la gepatran lingvon.
Alia italo, ankaŭ deputito de la Eŭropa Parlamento, Maurizio Turco pasintjare proponis ke ĝuste Esperanto estu utiligata kiel lingva ponto por la interpretado kaj tradukado en EU.
En la nomo de la Eŭropa Komisiono Neil Kinnock res<->pondis ke “Esperanto ne estas realigebla”, sed la respektinda Guardian, preskaŭ samtempe, al tiu lingvo, kiu naskiĝis kiel planlingvo en la jaro 1887, dediĉis grandan artikolon, en kiu interalie estas la konstato, ke Esperanto estas kvinfoje pli facila ol la hispana aŭ la franca, kaj dekfoje pli facila ol la rusa, kaj dudekfoje pli facila ol la araba aŭ la ĉina lingvo. Monda unuiĝo de esperantistoj tro malŝatas la asertojn, kia estas: “Esperanto ne estas realigebla”.
Ĝi estas ne nur realigebla, kiel jam pruvas la historio de tiu junaĝa lingvo, kiu havas ĉiam pli da adeptoj kaj ŝatantoj, sed eĉ tiu internacia lingvo, laŭ la optimisma konkludo de ĝiaj defendantoj, nepre estos provita kiel lingva ponto en konstruado de Eŭropa Babilono.
La dubantoj pri tio en nia urbo povos konvinkiĝi pri la forto kaj eblecoj de ĉi tiu lingvo jam la 7an de aŭgusto, kiam en la Kulturdomo de la “Studenta urbo” en Beogrado komenciĝos la Monda Kongreso de blindaj esperantistoj, ĉar la kongresanoj venos el 15 landoj kaj ne bezonos interpretistojn.
Slobodan Kljakiĉ