Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 10 (120)



Karaj legantoj,

La somero estis tre produktiva fazo por la Eŭropa Esperanto-Unio dum nia aŭgusta kongreso en Bilbao. EEU faris gravajn decidojn pri la estonteco kaj eble pli grave aprobis la laboron por fariĝi laŭjure registrita internacia asocio. Ĉi tiu numero estas dediĉita al la decidoj de la Eŭrop-Unia Esperanto-Kongreso.

Tamen ni informas ankaŭ pri kelkaj lingvopolitikaj evoluoj.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus


Politikistoj parolu germane

La Germana Asocio de Germanistoj postulas de la germanaj politikistoj, ke ili laboru pli aktive por la germana lingvo.

“Germanaj politikistoj eksterlande ne balbutu angle, sed parolu la germanan kaj utiligu la servon de interpretistoj”, — diris la estro de la asocio Konrad Ehlich okaze de la kongreso de germanistoj en Munkeno en septembro.

“En Eŭropo la plej granda popola grupo parolas la germanan lingvon. Sed en la politika ĉiutaga vivo la germana lingvo estas subreprezentata, — diris la profesoro. — Eŭropo protektu la kulturan kaj lingvan diversecon. Tial novaj modeloj de plurlingveco por la tuta popolo, ne nur por bone edukita tavolo, devus esti trovataj. La politikistoj apenaŭ konscias pri tiu ĉi dimensio de la eŭropa procezo”. 


Rezolucio de Bilbao

Kunveninte okaze de la 6a Eŭrop-Unia Kongreso de Esperanto, kiu disvolviĝis en Bilbao de la 25a ĝis la 28a de aŭgusto 2004, la 284 partoprenantoj el 24 landoj:

Substrekas, ke la homaranisma principaro de la Esperanto-movado, kaj ĝia celo al libera interkompreniĝo inter la homoj kaj la popoloj kaj al paco, tute kongruas kun la tuteŭropa volo konstrui Eŭropon enpaciĝinta, unueca, harmonia kaj riĉigita de ĝiaj multspecaj kaj multlingvaj kulturoj.

Substrekas sian firman subtenon al la principo de strikta lingva egalrajteco kaj de neŭtrala multlingvismo.

Notas, en la aplikado de tiu principo, la ampleksecon de la teknikaj kaj financaj malfacilaĵoj, kiujn devas alfronti la eŭropuniaj servoj pri tradukado kaj interpretado, kaj kiujn hodiaŭ pligravigas la plivastiĝo de Eŭropa Unio.

Konstatas, ke en la eŭropuniaj instancoj — same kiel en multaj eŭropaj organizaĵoj, eĉ en la eŭropaj membro-ŝtatoj kaj ties instruadaj sistemoj — pli kaj pli nur unu nacia lingvo estas privilegie konsiderata kiel sola bazlingvo de komunikado kaj informado tiel malfortigante komunan eŭropan identecon.

Konstatas, sekve de tiu privilegio, ankaŭ la lingvan diskriminacion de multegaj dunganoncoj, kiuj proponas postenojn rezervitaj nur al denaskaj parolantoj de tiu nacia lingvo, kaj kiu tiel iom post iom kreas ties faktan hegemonion.

Kondamnas tiun faktan lingvan hegemonion, kiu kontraŭas ĉiujn principojn de egaleco, objektiveco kaj demokrateco, kiu maljuste favoras iun malplimulton de eŭropaj civitanoj, kaj el kiu aŭtomate fontas kultura, ekonomia, socia kaj politika superregado kaj mallojala konkurenco.

Certas, ke solvo de tiuj problemoj povas kuŝi en la uzo de neŭtrala lingvo kiel Esperanto, pro ĝiaj ecoj de facileco, precizeco kaj logika konstruo, de prononca homogeno kaj de rapida adapteblo, kiel traduka kaj interpreta pivotlingvo en la eŭropuniaj instancoj, kaj kiel lingv-instrua helpilo en la instruaj sistemoj de la membroŝtatoj.

Proponas, surbaze de rezolucioj de Unesko de 1954 kaj 1985 pri instruado de Esperanto, kaj de la konkludoj de la raporto “Ĝeneralaj aranĝoj pri multlingvismo”, alprenita de la Eŭropa Parlamento en 2004, ke la Eŭropa Parlamento starigu interpartian grupon por funde pristudi la nunajn eŭropajn lingvajn problemojn, la diversajn ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto.

Sugestas, ke tiu prilingva grupo rapide iniciatu eksperimentojn — zorge kontrolotajn kaj mezurotajn de fakuloj kaj parlamentanoj — de uzo de Esperanto kiel traduk-interpreta pivotlingvo en la Eŭropa Parlamento, kaj ke ĝi konsilu al ĉiuj membro-ŝtatoj simile kontrolotajn eksperimentojn pri enkonduko kaj instruado de Esperanto en iliaj instrusistemoj.

Bilbao, la 28an de aŭgusto 2004 


Statuto de EEU

En Bilbao la Komitato de EEU diskutis novan statuton. La laboro daŭras sed la Eŭropa Bulteno, en la malferma spirito de nia asocio, ofertas al vi la ŝancon reagi kaj sugesti ŝanĝojn. Legu la tekston sur la paĝoj 2 kaj 3 kaj respondu al komunikadcentro@esperanto.org.

[listo de fondintoj]

Artikolo 1. Nomo

Estas fondita internacia asocio sen profita celo nomita “Eŭropa Esperanto-Unio”, mallonge “EEU”.

La asocion regas la dispozicioj de Titolo III de la belga leĝo de la 27a de junio 1921 pri asocioj sen profita celo, internaciaj asocioj sen profita celo kaj fondusoj (artikoloj 46 ĝis 57).

Ĉiuj aktoj, fakturoj, anoncoj, publikigoj kaj aliaj dokumentoj de la internacia asocio sen profita celo mencias ĝian nomon, kion tuj antaŭas aŭ sekvas la vortoj “internacia asocio sen profita celo” aŭ la mallongigo “AISBL” kaj la adreso de ĝia sidejo.

Artikolo 2. Adreso de la asocia sidejo

La sidejo de la asocio troviĝas en Belgio, en 1050 Bruselo, avenue Louise 405 b-9.

La sidejo povas esti transigita al iu ajn alia loko en Belgio per decido de la Estraro, aperigota en la aldonoj al la Belga Ŝtatgazeto kaj komunikota al la Federacia Publika Servo Justico ene de unu monato post la decido.

Artikolo 3. Celo de la asocio

La asocio havas jenajn neprofitajn celojn kun internacia utilo:

— kunordigi kaj vigligi la agadojn la esperantoparolantoj de Eŭropo, speciale ĉe la politikaj kaj kulturaj instancoj de Eŭropa Unio (EU), pristudante kaj kreante kondiĉojn favorajn al la progreso de tiuj agadoj;

— kontribui al la garantiado de egalaj lingvaj rajtoj por ĉiuj lingvoj indiĝenaj en EU — oficialaj, minoritataj aŭ regionaj;

— fortigi eŭropan konscion ĉe la civitanoj en Eŭropa Unio.

La agadoj de la asocio por atingi siajn celojn inkluzivas la jenajn:

— organizado de konferencoj kaj kolokvoj pri diversaj temoj rilataj al la kultura kaj lingva diverseco de, precipe, EU.

— financado de la partoprenado de junaj eŭropanoj al tiuj internaciaj kunvenoj.

— proponado de multlingvaj servoj uzantaj la elektronikan reton internet, kiuj helpos realigi kaj stabiligi la garantion de lingva egaleco.

Artikolo 4. Membroj

La asocio estas malferma al belgaj kaj eksterlandaj juraj personoj oficiale establitaj laŭ la leĝoj kaj kutimoj de la ŝtato de kiu ili dependas. Naturaj personoj povas esti membroj de la asocio nur laŭ la kondiĉoj menciitaj ĉi-sube.

La asocio konsistas el efektivaj membroj, observantaj membroj kaj honoraj membroj.

1) Efektivaj membroj estas esperantaj asocioj de la diversaj landoj de Eŭropa Unio, kiuj akceptas ĉi tiun statuton kaj nomumis reprezentanton kaj anstataŭanton por sia partopreno en la aferoj de EEU. La asocio normale akceptas kiel efektivajn membrojn nur unu asocion el ĉiu lando.

Reprezentantoj de la efektivaj membroj rajtas partopreni la Ĝeneralan Asembleon de EEU kun decidpova voĉo. Anstataŭantoj rajtas partopreni la Ĝeneralan Asembleon, sed havas voĉdonrajton nur kiam la respektiva reprezentanto ne ĉeestas.

2) Observantaj membroj estas asocioj de landoj aŭ regionoj de Eŭropo, kiuj akceptas ĉi tiun statuton sed laŭ la ĉi-supraj kriterioj ne povas esti efektivaj membroj, kaj kiuj nomumis reprezentanton kaj anstataŭanton por sia partopreno en la aferoj de EEU. Reprezentantoj kaj anstataŭantoj de la observantaj membroj rajtas partopreni la Ĝeneralan Asembleon sed ne havas voĉdonrajton.

3) Honoraj membroj estas naturaj aŭ juraj personoj elektitaj de la Ĝenerala Asembleo pro siaj meritoj favore al EEU. Honoraj membroj rajtas partopreni la Ĝeneralan Asembleon sed ne havas voĉdonrajton.

Artikolo 5. Aliĝo, malaliĝo, eksigo

1) Pri la aliĝo de novaj membroj decidas la Ĝenerala Asembleo.

Asocio, kiu deziras aliĝi al EEU kiel efektiva aŭ observanta membro, sendas skriban aliĝpeton al la prezidanto aŭ la sekretario.

La Ĝenerala Asembleo elektas honorajn membrojn post skriba propono de minimume tri efektivaj membroj.

2) Membroj en la diversaj kategorioj povas je iu ajn momento malaliĝi de la asocio, komunikante sian decidon per letero aŭ per alia skriba komunikilo aŭ al la prezidanto aŭ al la sekretario de EEU.

3) La Estraro, aŭdinte la sindefendon de la koncernato, povas proponi eksigon de membro de la asocio. La eksigon decidas la Ĝenerala Asembleo per plimulto de du trionoj de la reprezentataj efektivaj membroj. La Estraro rajtas suspendi la koncernatan membron ĝis la decido de la Ĝenerala Asembleo.

Membro kiu, pro morto aŭ alia kialo, malaliĝas de la asocio, ne havas rajton je la asocia havaĵo.

Artikolo 6. Kotizoj

La kotizojn de efektivaj kaj observantaj membroj fiksas la Ĝenerala Asembleo laŭ propono de la Estraro.

Artikolo 7. Ĝenerala Asembleo

7.1. Rajtoj

La Ĝenerala Asembleo havas ĉiujn povojn por realigi la celojn kaj la agadojn de la asocio.

Ĝi kompetentas precipe pri jenaj aferoj:

a) ŝanĝoj de la statuto;

b) nomumo kaj eksigo de la estraranoj kaj de eventualaj revizoroj;

c) aprobo de la buĝetoj kaj la jaraj kontoj;

d) malŝarĝo de la estraranoj kaj de eventualaj revizoroj;

e) libervola malfondo de la asocio;

f) aliĝo kaj eksigo de membroj;

g) aprobo de internaj regularoj

7.2. Konsisto

La Ĝenerala Asembleo konsistas el ĉiuj membroj aŭ ties reprezentantoj.

Nur la efektivaj membroj havas voĉdonrajton. Ĉiu efektiva membro havas nur unu voĉon.

7.3. Kunveno kaj kunvokado

La Ĝenerala Asembleo plenrajte kunvenas, prezidate de la prezidanto, almenaŭ unu fojon jare en la loko indikita en la kunvokilo, prefere dum Eŭropa Esperanto-Kongreso aŭ dum la Universala Kongreso de Universala Esperanto-Asocio (UEA).

La kunvokilon, kun la tagordo, sendas la sekretario per letero, fakso, retpoŝto aŭ iu ajn alia skriba komunikilo, minimume ok tagojn antaŭ la kunveno de la Ĝenerala Asembleo.

Krome, eksterordinaran Ĝeneralan Asembleon kunvokas la Estraro se ĝi taksas tion necesa aŭ se tion petas unu kvinono de la efektivaj membroj.

Aldone, laŭ propono de la Estraro aŭ de unu kvinono de la efektivaj membroj, la Ĝenerala Asembleo povas interkonsiliĝi kaj decidi en skriba formo pri specifa tagorda punkto.

7.4. Decidoj

La Ĝenerala Asembleo povas valide interkonsiliĝi se duono de la efektivaj membroj estas reprezentata.

Efektiva membro povas reprezentigi sin en la Ĝenerala Asembleo per reprezentanto de alia efektiva membro, al kiu ĝi donas tiucelan rajtigilon. Tamen, neniu reprezentanto povas havi pli ol unu rajtigilon.

Krom en la specialaj okazoj antaŭviditaj en ĉi tiu statuto, decidoj validas per simpla plimulto de la efektivaj membroj reprezentataj. Pri aferoj ne menciitaj en la tagordo kaj en skriba voĉdono, decido validas nur per absoluta plimulto de la efektivaj membroj.

La decidoj estas konigitaj al ĉiuj membroj per letero, fakso, retpoŝto aŭ iu ajn alia skriba komunikilo ene de 30 tagoj post la Ĝenerala Asembleo.

La decidoj de la Ĝenerala Asembleo estas skribitaj en registro, kiun subskribas la prezidanto kaj la sekretario kaj kiu estas je dispono de la membroj en la asocia sidejo kaj sur elektronika medio.

Artikolo 8. Ŝanĝo de la statuto kaj malfondo de la internacia asocio

Kun rezervo pri la artikoloj 50(3), 55 kaj 56 de la leĝo pri asocioj sen profita celo, internaciaj asocioj sen profita celo kaj fondusoj, ĉiun proponon pri ŝanĝo de la statuto aŭ pri malfondo de la asocio devas iniciati la Estraro aŭ minimume unu kvinono de la efektivaj membroj de la asocio.

La estraro devas konigi al la membroj de la asocio minimume kvar monatojn antaŭe la daton de la kunveno de la Ĝenerala Asembleo kiu decidos pri la farita propono.

La kunvoko okazas per letero, fakso, retpoŝto aŭ iu ajn alia skriba komunikilo.

La Ĝenerala Asembleo povas valide interkonsiliĝi pri statutŝanĝoj aŭ malfondo de la asocio nur se ĝi kunigas reprezentantojn de du trionoj de la voĉdonrajtaj membroj.

Decido pri statutŝanĝo aŭ malfondo validas nur, se ĝin aprobas kvar kvinonoj de la reprezentataj membroj.

Tamen, se la Ĝenerala Asembleo ne kunigas du trionojn de la efektivaj membroj de la asocio, nova kunveno estas kunvokita plej frue 15 tagojn post la unua kunveno. Tiu kunveno definitive kaj valide decidas pri la propono, per la sama plimulto de kvar kvinonoj de la ĉeestantaj voĉoj, sen konsideri la kvanton de la reprezentataj membroj.

Ŝanĝoj de la statuto havos efikon nur post aprobo de la kompetenta aŭtoritato, konforme al artikolo 50(3) de la leĝo, kaj post aperigo en la aldonoj al la Belga Ŝtatgazeto, konforme al artikolo 51(3) de la menciita leĝo.

La Ĝenerala Asembleo fiksas la proceduron por malfondo kaj likvido de la asocio.

La eventuala neta aktivo post likvido estas disponigota al privatjura persono sen profita celo havanta similan asocian celon, aŭ, se tia ne ekzistas, al Universala Esperanto-Asocio.

Artikolo 9. Estraro

9.1. Rajtoj

La estraro havas ĉiujn povojn de mastrumado kaj administrado, krom tiuj kiuj estas atribuitaj al la Ĝenerala Asembleo.

Ĝi povas delegi la ĉiutagan mastrumadon al sia prezidanto kaj/aŭ al unu aŭ pluraj estraranoj aŭ al unu aŭ pluraj oficistoj, kies povojn ĝi fiksas.

9.2. Konsisto

La Estraro konsistas el minimume 3 membroj.

La prezidanton kaj la aliajn estraranojn nomumas la Ĝenerala Asembleo laŭ jenaj kondiĉoj:

La mandatoj havas daŭron de tri jaroj kun eblo de renovigo.

Estrarano devas esti membro de unu el la asocioj membriĝintaj en EEU. Se reprezentanto de membro-asocio iĝas estrarano, tiu asocio elektas novan reprezentanton en la Ĝenerala Asembleo.

La funkcioj finiĝas per morto, demisio, civila malkapablo aŭ metiĝo sub kuratoreco, eksigo aŭ fino de la mandato.

La estraranojn povas eksigi la Ĝenerala Asembleo per plimulto de du trionoj de la membroj reprezentataj.

Se vakas mandato, la Estraro povas provizore nomumi anstataŭanton, kiu plenumos ĝis la sekva Ĝenerala Asembleo la mandaton de la persono anstataŭata.

La estraranoj inter si elektas sekretarion kaj kasiston, kaj eventualajn aliajn funkciulojn.

Ĉiuj aktoj rilataj al la nomumo, al la eksigo kaj al la fino de la funkcioj de estraranoj, faritaj konforme al la leĝo, estas komunikataj al la Federacia Publika Servo Justico cele al depono en la dosiero, kaj aperigataj, je kostoj de la asocio, en la aldonoj al la Belga Ŝtatgazeto.

9.3. Kunveno kaj kunvokado

La Estraro kunvenas almenaŭ unu fojon jare laŭ speciala kunvoko de la prezidanto aŭ de minimume du estaranoj. La kunvokilo estas sendita per letero, fakso, retpoŝto aŭ iu ajn alia skriba komunikilo.

9.4. Decidoj

La estraro povas valide interkonsiliĝi nur se minimume du trionoj de ĝiaj membroj ĉeestas aŭ estas reprezentataj.

Estrarano povas reprezentigi sin per alia estrarano, kiu tamen ne povos havi pli ol unu rajtigilon.

La estraro decidas per plimulto de la ĉeestantaj aŭ reprezentataj estaranoj. En kazo de egaleco de voĉoj, la voĉo de la prezidanto estas decidiga.

9.5. Registro de la decidoj de la Estraro

La decidoj estas skribitaj en registro subskribita de la prezidanto kaj de minimume unu alia estrarano kaj konservata de la sekretario, kiu metas ĝin je dispono de la membroj de la asocio en la asocia sidejo kaj sur elektronika medio.

Artikolo 10. Reprezentado de la asocio kontraŭ eksteruloj kaj en justico

Krom se ekzistas tiucelaj rajtigiloj, ĉiujn aktojn ligantajn la asocion subskribas du estraranoj nomumitaj de la Estraro, kiuj kontraŭ eksteruloj ne bezonas pruvi sian kompetentecon.

La internacian asocion valide reprezentas en justico, ĉu kiel postulanton ĉu kiel defendanton, ĝia prezidanto aŭ estrarano nomumita por tiu celo aŭ aliaj personoj nomumitaj de la Estraro.

La aktoj, faritaj konforme al la leĝo, rilataj al la nomumo, al la eksigo kaj al la fino de la funkcioj de personoj rajtigitaj por reprezenti la internacian asocion sen profita celo estas komunikataj al la Federacia Publika Servo Justico cele al depono en la dosiero, kaj aperigataj, je kostoj de la asocio, en la aldonoj al la Belga Ŝtatgazeto.

Artikolo 11. Buĝetoj kaj kontoj

La asocia jaro komenciĝas je la 1a de januaro kaj finiĝas je la 31a de decembro.

Konforme al artikolo 53 de la leĝo, la kontojn de la pasinta jaro kaj la buĝeton de la sekvonta jaro ĉiujare kunmetas la Estraro kaj prezentas por aprobo al la Ĝenerala Asembleo okaze de ties plej proksima kunveno.

La kontoj estas sendataj al la Federacia Publika Servo Justico, konforme al artikolo 51 de la leĝo.

Artikolo 12. Ĝeneralaĵoj

Ĉio, kio ne estas antaŭvidita en ĉi tiu statuto estas pritraktota konforme al Titolo III de la belga leĝo de la 27a de junio 1921 pri asocioj sen profita celo, internaciaj asocioj sen profita celo kaj fondusoj. 


Ĉu kunlabori kun dekstruloj?

“Esperanto-asocioj kunlaboras kun dekstremaj lingvodefendaj asocioj!”

— foje legeblas en la Esperantaj gazetoj kaj retforumoj. “Stultaĵoj, — replikas la alia flanko, — ni kunlaboras nur kun lingvodefendaj asocioj, kiuj staras sur demokrata sojlo”. Jen kion pensas kelkaj eŭropaj aktivuloj pri tiu kunlaboro kaj kiel tiu kunlaboro aspektas.

“Kelkaj ĵurnalistoj en Nederlando raportis pri dekstrema anaro de la nederlanda lingvodefenda asocio Taalverdediging (Lingvodefendado), sed temas pri eble kvin homoj, kiuj estis aŭ estas anoj de Taalverdediging kaj samtempe aŭ antaŭe aktivis en dekstremaj grupoj, — klarigas nederlanda aktivulo Johan Derks. — La fakto, ke la gazetaro donas tiun bildon de dekstreco al la tuta organizaĵo, rezultas en tio, ke dekstruloj estas atentigataj pri Taalverdediging kaj eble aliĝos”.

Alia lingvodefenda asocio Stichting Nederlands estas organizaĵo, kiu laŭ Derks, havas la aŭreolon de saĝa, fidinda organizaĵo, sed “… ili ne havas iun rezulton, ĉar ili ne skribadas leterojn al instancoj”. Ofte lingvodefendaj asocioj koncentriĝas al publikigo de plej malbelaj vortoj, t.n. “mal-vortoj”, ofte anglismoj, kaj “premias” tiujn, kiuj plej misuzis sian gepatran lingvon.

Derks mem ekde duona jaro estas aganta pri denunco de la komunumo Roterdamo pri la projekto EarlyBird (Frubirdo), kiu — science kontrolata de universitato Groningen — estas akceptita de la urbo Roterdamo kaj celas utiligon de la angla lingvo en kelkaj roterdamaj bazaj lernejoj kiel komuniklingvo por esprimaj fakoj (gimnastiko, kantado, manlaborado). “Tio estas malpermesita laŭ la nederlanda leĝo. Mi ankoraŭ ne sukcesis efektivigi la proceduron, laŭ kiu mi — nome de Taalverdediging — povas denunci la decidon akcepti tiun projekton EarlyBird”.

Ankaŭ en Francio la landa asocio ne timas kontaktojn kaj kunlaboron kun lingvodefendaj asocioj. “Mi ĉefe rilatas kun Le Droit de Comprendre (La rajto kompreni) kaj Défense de la Langue Française (Defendo de la franca lingvo)”, — klarigas Claude Longue-Epée, prezidanto de Esperanto-France (UFE). Tiuj du asocioj estas kunligitaj en grupo de lingvodefendaj asocioj, en kiu ili estas la plej potencaj, kaj kiu jam forpelis eksteren de siaj laboroj plurajn asociojn — ĉu tro ekstremdekstraj kaj eĉ rasistaj, ĉu tro “puristaj” de la franca lingvo.

“Kun LDC la kontaktoj estas tre fruktodonaj kaj tute ne politikistaj, — klarigas Longue-Epée, kiu ĝojas, ke LDC-aktivulo eĉ lernis Esperanton kaj prelegos en Esperanto en la kongreso de Bulonjo. — Sed kun DLF la kontaktoj estas malpli facilaj, kaj nekontesteble la asocio montriĝas dekstrisma sed certe ne rasisma aŭ ekstremisma”.

“Mi subskribis nome de UFE la deklaron inspiritan de DLF pri Alvoko por la lingvoj de Eŭropo, kiu montriĝas ekskluzive prilingva kaj politike neŭtrala”, — diras la UFE-prezidanto, kiu intencas daŭrigi siajn klopodojn tiudirekte kaj decidis ĉesigi ian ajn provon de kontakto kun aliaj asocioj en Francio.

En Germanio Verein Deutsche Sprache fieras pri preskaŭ 20 mil membroj kaj batalas kontraŭ la fimiksiĝo de la germana lingvo kun anglismoj. VDS tamen klare poziciiĝas politike: “Ni ne volas oferti spacon al naciismaj kaj ksenofobiaj opinioj”. Defendo por la kunlaboro kun lingvodefendaj asocioj venas de plej alta nivelo: “Mi estas kun ĉiuj necesaj prudentoj por la kunlaborado kun lingvodefendaj movadoj”, — firme opinias UEA-prezidanto Renato Corsetti.

La Komitato de EEU rekomendas al esperantistoj en EU-landoj kunlabori kun la asocioj de lingvodefendoj de naciaj aŭ regionaj lingvoj, prepare al kuna agado por kolekti unu milionon da subskriboj, celante igi la Komisionon de EU ekagi por konservi lingvan diversecon en EU per iu rolo en EU de neŭtrala lingvo kiel Esperanto, se eblas atingi konsenton pri tio.

Kelkaj lingvodefendaj asocioj:

Francio: http://www.Langue-francaise.org/
Germanio: http://vds-ev.de/
Nederlando: http://home.hetnet.nl/~b65/


Eŭro: literumado skuas Bruselon

Prezidanto de la Centra Eŭropa Banko (CEB), Jean-Claude Trichet, esprimis deziron, ke oni esploru la skribadon de “eŭro” en la novaj EU-membroŝtatoj.

“La konkludo, ke ni, havante komunan valuton, havu la saman skribmanieron, ŝajnas logika”, — diras Trichet, kiu menciis leĝon el 1997, en kiu oni decidis kiel eŭro estu skribita.

La celitaj ŝtatoj estas Hungario, Latvio, Litovio kaj Slovenio. Latvio ekzemple skribas eŭron kiel eiro. En Slovenio la komuna valuto skribiĝas evro. Hungare oni skribas euró. Ties financministroj substrekis, ke la literumado estis enkondukita por faciligi la prononcadon.

Litovaj lingvistoj petis permeson skribi la nomon de la valuto laŭ la normoj de naciaj lingvoj. “En la litova lingvo eŭro estas euras. Tradicie estas aldonita la litova finaĵo. En pluralo estas eurai”, — klarigas Povilas Jegorovas, prezidanto de LitEA. Litova gazetaro supozas, ke la unuigostrebo de la financministroj nervozigos litovajn lingvistojn.

“Se en EU la lingvoj de membroŝtatoj estas oficialaj kaj samrangaj, tiam la EU-financministroj ne enmiksiĝu en tiujn lingvojn. Cetere mi timas, ke la ĝeneraligo estus paŝo por la disvastigo de la angla”, — diras Laszlo el Hungario.

“Slovenaj lingvistoj sufiĉe forte kontraŭstaras la eventualan devigon skribi eŭro, dirante ke tio estas kontraŭ la tradicio kaj elparollogiko de la lingvo kaj ke oni garantias memstarecon de ĉiu lingvo kaj ne povas trudi ion al ĝi”, — aldonas sloveno Zlatko Tišljar.

Nederlanda financministro Gerrit Zalm diras, ke liaj EU-kolegoj estas surprizitaj, ke EU-novuloj skribas eŭron en sia gepatra lingvo alimaniere ol la resto. Grekio kun sia propra alfabeto estas escepta kazo.

“Kompreneble tio ne helpas por krei unuecon kaj klarecon en Eŭropo”, — diras Zalm.

Alia problemo estas, ke la ministroj ne certas kiel oni skribu la valuton en pluralo — eŭroeŭroj


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 24 sep 2004.
Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU