Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 11 (121)



 


Karaj gelegantoj,

Ĉi-monate ni revenas al la normala formato post la speciala kongresa numero en oktobro. Novaĵoj pri la agado de diversaj esperantistoj en Eŭropo montras, ke ni daŭre konstruas bazon de la komuna laboro. Plej elstaras agadoj en Pollando. Dank' al la membreco de Pollando en Eŭropa Unio, ni espereble ankaŭ spertos plifortan Eŭropan Esperanto-Union.

Sed ni ne forgesas ke Esperanto estas ne nur eŭropa afero, sed tutmonda. Kaj ĝi ne devas esti daŭre proklamita “tutmonde” ĉefe de eŭropaj esperantistoj. Pro tio ni publikigas la opinion de grava brazila esperantisto Emilio Cid.

Agrablan legadon!

Dafydd ap Fergus 


Kosto de lingva reĝimo en Eŭropo

Josep Borrell, ekde kelkaj monatoj prezidanto de la Eŭropa Parlamento, sciigis la gazetaron, kiom la plurlingvismo en la Eŭropa Parlamento kostas:

Ĉirkaŭ triono de la parlamenta buĝeto, t.e. ĉirkaŭ 400 milionoj da eŭroj surbaze de kalkulo de 200 labortagoj dum la jaro kaj 2 milionoj da eŭroj en tago. Malgraŭ la altaj kostoj daŭre estas problemoj disponigi kontentigan interpretan kaj tradukan servon al la malta lingvo, kiu estas oficiala EU-lingvo. Kaj tradukoj al la plejparto de la novaj lingvoj ankoraŭ ne eblas por ĉiuj dokumentoj.

Dum sia parolado al la parlamento prezidanto Borrell memorigis al la kondutkodo pri plurlingvismo, kiu estis adaptita aprile 2004 kaj el kiu la parlamento kun malgranda plimulto forigis mencion pri Esperanto. La prezidanto bedaŭris, ke pro manko de homfortoj ne ĉiuj oficialaj lingvoj de la Unio estas ĝis nun plene utiligeblaj. Koncerne la parlamentanojn, kiuj decidis paroli en ne-oficiala lingvo, Borrell memorigis, ke necesas unuanima decido de la Konsilio de Eŭropo por ŝanĝi la lingvoreĝimon de Eŭropa Unio. Pri Esperanto nenion diris la parlamenta prezidanto! 


Tutpaĝaj anoncoj pri Esperanto

“Etsuo Miyoshi estas japano kaj idealisto. Kiel tia li havas grandan konvinkon: ke Eŭropo estas la patrujo de ĉio bona, kaj ke la nuntempa mondo povas atendi bonaĵojn nur el la evoluo de la eŭropa kulturo kaj de ties valoroj. Iusence li estas tre pli profunde eŭropeca ol pluraj eŭropanoj mem”,

— diris Renato Corsetti, UEA-prezidanto, en parolado antaŭ ĵurnalistoj, politikistoj kaj esperantistoj okaze de lunĉo-debato okazinta en Varsovio 26 sep 2004.

Tiu tago estis la Eŭropa Tago de la Lingvoj. Por celebri ĝin kaj atentigi pri Esperanto Etsuo Miyoshi decidis financi tri tutpaĝajn anoncojn traktantaj Esperanton kaj lingvan diskriminacion.

En la renoma franca tagĵurnalo Le Monde, kun eldonkvanto de duona miliono, publikiĝis anonco sub la titolo “Ĉu vi parolas eŭrope?” Ĝi enfokusigas la lingvopolitikon de la Eŭropa Unio, kiu nur teorie atentas lingvan egalecon. Esperanto kaj ĝiaj eblecoj estas prezentitaj.

Jam en junio 2003 Miyoshi financis en la sama gazeto similan anoncon post kiu la franca Esperanto-ttt-ejo ricevis ĉirkaŭ 1300 vizitantojn pli ol kutime. Ankaŭ aperis du raportoj ĉe radioelsendejo en unu el la plej aŭskultataj programoj. Ankaŭ sekve de la anonco aliĝis novaj retkursanoj kaj alvenis mondonacoj.

Samtage kun la lunĉo-debato aperis en la plej konata pola tagĵurnalo Rzeczpospolita [Ĵeĉpospolita] anonco, kiu krom Esperanto ankaŭ reliefigas Miyoshi, kiu decidis starigi uzinon en Pollando por sia firmao SWANY, kiu produktas gantojn kaj valizojn.

25 sep en la ĉefa litovia tagĵurnalo Lietuvos rytas aperis tutpaĝa reklamanonco pri Esperanto sub la titolo “Viena kalba visai Europai” (Unu lingvo por tuta Eŭropo). La ĵurnalo atingas eldonkvanton 160.500 ekzempleroj.

Miyoshi intencas daŭrigi la reklamkampanjon ankaŭ en 2005 en aliaj landoj. Laŭ prudentaj kalkuloj la tri anoncoj kostis ĉirkaŭ 50 mil eŭrojn. 


Renato CorsettiLasu la eŭropanojn al siaj revoj

Eŭropaj esperantistoj eble vivas je la limo de siaj eblecoj laŭ Renato Corsetti, prezidanto de UEA. “Ĉiunokte ili revas, ke ili povas konvinki la eŭropan parlamenton doni iun signon de favoro al Esperanto. Jes, eble temas pri revo, jes, sed ili almenaŭ revas”.

Tiu revo laŭ Corsetti instigas eŭropajn esperantistojn proponegi Esperanton kaj esperi pri baldaŭa fina progreso. “Ili do sekvas strategion, kiu baziĝas pli sur la decidantoj ol sur la kvanto da lernantoj, kvankam se oni atentas la retajn kursojn ne nepre la lernantoj malpliiĝas”.

Sed kiu estas la strategio de neeŭropaj esperantistoj sin demandas Corsetti. “Foje mi havas la impreson, ke temas pri strategio de la speco: Ni esperas, ke tiuj en Eŭropo sukcesos! La prezidanto de UEA ne kredas, ke tiu strategio estas bona. “En Azio, en Afriko, en Ameriko kaj en Oceanio Esperanto ankaŭ havas multajn ŝancojn, laŭ mi, same kiel en Eŭropo. La ŝancoj estas de alia speco. Ili baziĝas eble pli sur la ordinaraj lernantoj ol sur la decidantoj”. Laŭ Corsetti estas tempo malfermi inter ni debaton pri tio, kion devas revi aziaj, afrikaj, amerikaj kaj oceaniaj esperantistoj: “Sen revoj ni ne atingos ion ajn konkretan. Ni lasu la eŭropanojn al siaj revoj, sed ni revu mem niajn revojn”. 


Voĉo el Brazilo

Renato Corsetti ofte diras: “Espereme atendi la finan venkon en Eŭropo ne estas vera strategio por la resto de la mondo”. Ni prezentas la opinion de Emilio Cid el Brazilo pri la plej taŭga vojo disvastigi Esperanton.

Demando: Dum diversaj politikaj kampanjoj, esperantistoj el la tuta mondo helpis eŭropajn esperantistojn. Tamen vi kontraŭas tian agadon?

Respondo: Mi opinias ke amerikanoj ne plu devas partopreni iun ajn kampanjon rilate al eŭropaj deputitoj. Pro la malbona ekonomia situacio en la Latina Ameriko, multaj el ni provas labori en Eŭropo. Eŭropanoj tute ne ŝatas tiun invadon, kaj oni ofte nomas nin “Cucaracha” (insekto) aŭ “Sudaca” (sud-aĉ-ulo).

Tiu sinteno, kompreneble estas la sama de la deputitoj, kies okupo estas defendi eŭropajn civitanojn. Kial ili atentos konsiderojn de nedezirantaj sudaĉuloj? Tiuj civitanoj ne estas eŭropaj civitanoj, kaj ne balotas en Eŭropo, do iliaj opinioj ne tiom gravas.

Krom tio, se ili malsimpatias latin-amerikanojn, ili plej eble malsimpatias kun proponoj de latin-amerikanoj. Ekzemple, se George Bush diras ke la nova KD de Britney Spears estas bona, mi rifuzemas aŭskulti ĝin, ĉar mi ne ŝatas Bush-on, kaj dubas ĉu lia opinio valoras. Pro tio mi opinias, ke la partopreno de latin-amerikanoj en eŭropaj aferoj estas ne nur nehelpa, sed malhelpa. Tio estas nur opinio, mi ne volas ofendi latin-amerikanojn, ĉefe ĉar ankaŭ mi tia estas.

Demando: Kion vi proponas?

Respondo: Kvanto da lernantoj estas grava afero, kaj mi ne kontraŭstaras tiun strategion, ĉar ĝi jam estas kaj funkcias. Sed mi opinias ke konvinki gravulojn estas pli grave. Mi vidas grandegan eblon en la Monda Socia Forumo. Mi eĉ opinias, ke estas pli facile finvenki per la MSF ol per la Eŭropa Parlamento.

La Eŭropa Parlamento laboras en tradicia agado, agorde kun la Monda Ekonomia Forumo, MFI, ktp. En tiuj forumoj Wall Street kontrolas la ludon, kaj estas malgranda spaco por Esperanto. Mi kredas ke ili preferas elspezi unu milionon da eŭroj tage por tradukoj, ol akcepti Esperanton, ĉar tio daŭre tenas la povon de la angleparolantoj super aliaj popoloj.

Male, la propono de MSF estas ŝanĝi la ekonomian kaj socian ordon en la mondo, kaj Esperanto estas perfekta por tio. Bedaŭrinde, forumanoj ankoraŭ ne vekiĝas por Esperanto, kaj nekredeble multaj esperantistoj ankoraŭ ne rimarkis tiun eblon. Nun estas 12 oficialaj lingvoj en MSF, kaj plej eble la nombro pligrandiĝos, sed oni daŭre kantadas “A better world is possible” en la angla. 


Esperantistoj dum la Lingvotago

Ĉiujare la 26an de septembro oni festas la Eŭropan Tagon de Lingvoj. Ankaŭ esperantistoj kaj esperantistaj asocioj kaptis tiun ĉi okazon por agadi por lingva diverseco kaj Esperanto.

La Brusela Komunikadcentro preparis ŝablonon de gazetara komuniko (http://www.lingvo.org/xx/4/977), kies adaptitan version Walter Klag dissendis al aŭstraj amaskomunikiloj.

Li ricevis pozitivan reagon de la Eŭropa Centro por Modernaj Lingvoj, kiu promocias la lingvotagon. Strange, ke ĝia koncerna retpaĝaro estas nur dulingva: angla kaj franca.

Al atentigo pri la ŝajna kontraŭdiro inter promociado de lingva diverseco kaj la nur-du-lingveco de la retpaĝaro la Centro respondis, ke ĝi “ĝojus povi oferti pli da tekstoj en pluraj lingvoj, aparte menciindas la celoj de la Tago, en pluraj lingvoj, sed ni dependas je bonvoloj”.

Elstara gazetara evento certe ankaŭ estis la apero en ĉefaj gazetoj de Francio, Pollando kaj Litovio de tutpaĝaj reklamanoncoj pri Esperanto, pagitaj de japana mecenato Miyoshi Etsuo (vidu detalojn en la 1a kaj 3a paĝoj ĉi-numere).

“Esperanto Nederland sendis la deklaron de Bilbao al la nederlandaj membroj en la EP, al la ministro de edukado, al edukado-asocioj kaj al la grandaj gazetoj”, — raportas Joke Hoobroeckx, kiu prizorgas la informan agadon en Nederlando. “Mi timas, ke Esperanto ne estos parolata de ĉiu, por tio cetere ankaŭ utilas la interpretistoj”, — estis respondo de parlamentano Thijs Berman, kies filo iam okupiĝis pri Esperanto.

Pluraj aktivaĵoj okazis en Britio, Kroatio kaj Armenio, kie lingvisto Gajane Abrahamjan havis televidan kaj radian elsendaĵon. Li parolis pri Esperanto-movado, pri nuntempaj eŭropaj lingvaj problemoj kaj prezentis Esperanton pere de la interlingva komparado. 


El gazetaro

Kial mi investas en Pollando?

Interparolo kun Etsuo Miyoshi, prezidanto de la japana korporacio Swany Co. Li administras la korporacion Swany, kiu enlaborigas mil kvincent laborantojn en kvar fabrikoj en Ĉinio kaj vendofilio en Usono kaj ĝiaj enspezoj egalas al 50 milionoj da eŭroj jare.

Demando: Kiel vi renkontis Esperanton?

Respondo: Tio okazis en la 1965a jaro. Mi legis libron, en kiu s-ro Kyotaro Deguĉi priskribis sian mondvojaĝon per Esperanto. Li interalie vizitis Pollandon, la patrujon de Esperanto, kaj dum la Esperanto-kongreso en Bulgario akiris premion en oratora konkurso. Japano gajnanta konkurson oratoran en la fremda lingvo — tio estis neimagebla. Mi raviĝis pri Esperanto kaj decidis iam lerni ĝin. S-ro Deguĉi estis konata figuro inter la adeptoj de Oomoto.

Demando: Kio estas Oomoto?

Respondo: Temas pri derivaĵo de ŝintoismo, domininta en Japanio antaŭ ol venis budhismo. Oomoto celas la kunagadon inter la religioj, do la ideo de la internacia lingvo trovis tie fekundan grundon. Pro iuj cirkonstancoj Oomoto ludis gravan rolon en mia persona vivo.

Demando: Kiel vi lernis Esperanton?

Respondo: En 1995 mi eklernis Esperanton. Mi venigis instruiston el Nov-Zelando kaj lernadis ĉiuvespere 3 horojn. Laŭ mia takso mi bezonis 1/5 da peno ol por la angla kaj mi parolas pli bone. Mi aldonu, ke Esperanton mi komencis lerni en mia 55a vivojaro. Kiel sciate, en tiu aĝo la memorkapablo komencas jam iom trompi. Hejme ni havas kvar katojn kaj tri hundojn prenitajn de la strato. Mi donis al ili Esperanto-nomojn. Mia nepino tuj parkeris ilin, sed mi bezonis por tio iom da tempo.

Demando: La lingvo estas portanto de kulturo. Kia kulturo kaŝiĝas malantaŭ Esperanto?

Respondo: Neniu esperantisto forĵetas sian nacian kulturon. Al Esperanto oni povus riproĉi ne mankon de kulturo, sed tion, ke ĝi tro radikas en la eŭropa kulturo. Bonŝance Esperanto nun spegulas la kulturon de la tuta mondo. Vidu foton de la denaskaj esperantistoj, ili estas portantoj de la Esperanta kulturo. Mi aldonu, ke ne pasas tago, en kiu ie en la mondo ne aperus libro en tiu ĉi lingvo. La Esperanto-Muzeo en Vieno, kiu estas fakte filio de la Aŭstria Nacia Biblioteko, havas kolekton de ĉ. 20 mil libroj. Oni produktas sonbendojn, muzik-diskojn, teatraĵojn ktp.

Demando: En la historio de la homaro pli fortaj nacioj ĉiam trudis siajn lingvojn al la malpli fortaj. Same estas nun, dominas la angla…

Respondo: Esperanto montras la vojon eliri el tiu erara cirklo. La anglan denaske parolas nur 7% de la homaro; por la grandega plimulto ĝi estas ege malfacila lingvo. Sed milionoj studas ĝin kun mizeraj rezultoj. Dum anglalingvuloj povas studi ajnan fakon, aliaj devas pene alproprigi la anglan. En Bruselo 800 dunganoncoj ĉiujare postulas denaskajn angloparolantojn. Tio estas maljustaĵo.

Demando: Ĉu pro tio Vi publikigis serion da artikoloj favore al Esperanto i.a. en Le Monde, Die Zeit, La Repubblica kaj aliaj? Kion vi celas?

Respondo: Antaŭ kelkdek jaroj la japana transportkompanio Jamato aperigis tutpaĝan artikolon en la Japana Ekonomia Ĵurnalo. Tiel la popolo ekkonis pri la malliberaj transportreguloj kaj ekfontis publika diskuto. Rezulte la japana registaro draste liberigis ilin. Poste la prezoj de transportado malaltiĝis je 30% kaj la livertempo duoniĝis, kio donis grandan konkurencan povon en tuta Japanio. Mi kredas, ke kampanjoj en amaskomunikiloj estas ankaŭ bona maniero por atentigi homojn pri la lingva problemo.

Demando: Ĉu vi konsideras, ke poloj havas specialan mision rilate al Esperanto?

Respondo: Esperanto estas ĉie en la mondo konata kiel pola inventaĵo. Mi ne devas vin konvinki, kian ŝancon povas akiri Pollando rezulte de disvastigado de Esperanto. Laŭ mia opinio oni amase vizitos la lulilon de Esperanto kaj ĉiuj kampoj de via lando certe vigliĝos. Precipe la Esperanto-parolado de poloj estas pintnivela, do polaj instruistoj aktivos tra la mondo. Oni povas diri, ke la Dia providenco donacis al Vi Zamenhof-on. Cetere mi konsideras, ke 85% de ne-angluloj ne donos eternan privilegion al nur 15% da anglalingvanoj en Eŭropo.

Demando: Fakte en aprilo 2004 ĉ. 120 deputitoj de la Eŭropa Parlamento deklaris sin favoraj al Esperanto, dum ĉ. 160 elektis multlingvan sistemon, kiu verdire koncentriĝas al la angla. Ĉu tio multege efikos al via celo?

Respondo: Kompreneble. Ĝis aprilo aktivis 624 EU-parlamentanoj, nun 732, post la aniĝo de 10 landoj kun 108 deputitoj inkluzive de 54 poloj. Jen reala forto kapabla establi leĝan bazon por la lingva egaleco.

Demando: El kio sekvas via interesiĝo pri Pollando?

Respondo: Por mi Pollando estas unuavice la naskiĝlando de Esperanto. Mi havis polajn korespondantojn. Foje mi vizitis Varsovion, la lulilon de Esperanto. Mi havis renkonton en esperantista klubo. Jam enkonduke mi aŭdis: “Bonvolu rakonti pri vi mem”. Mi flankenmetis la preparitan prelegon kaj mi komencis paroli. Subite mi ekkonsciis, ke la unuan fojon en mia vivo mi parolas la fremdan lingvon sen preparo. En julio 2003 mi venis al Malbork laŭ invito de la loka esperantista klubo, kiu de kelkaj jaroj realigas belan ideon — Parkon de la Mondo. Mi malkovris la memorŝtonon apud ĉerizujo, kiu simbolas Japanion.

Interparolis Roman Dobrzyński
(Adaptita el Rzeczpospolita, 26 sep 2004.)


Nova esperantistino en Bruselo

Ana-Belen Garcia-Hernandez venis antaŭ kvin jaroj al Bruselo de Hispanio.

Jam dum la unua semajno ŝi spertis la speciale gravan lingvan problemon en Bruselo: “Mi iel konsciis ke oni parolis ne nur la francan en Bruselo. Tamen mi tuj rimarkis kiom gravas ankaŭ la nederlanda. Kaj, kompreneble, ankaŭ la angla. Sed kiel mi — hispanino kiu penis lerni la francan — lernu tuj la nederlandan kaj anglan?” Ŝi venis por studi akuŝologion kaj poste sansistemojn.

Post du jaroj ŝi konatiĝis kun Esperanto. “Tiu lingvo tuj sonis tre konate kvazaŭ la kataluna aŭ itala. Ĝin estis mirinde facile lerni”. Post semajna kurso en Internacia Junulara Festivalo ŝi ekparolis. “Kompare kun la angla, Esperanto estas multe pli facila. Mi penis kaj ankoraŭ penas lerni ĉi tiun internacian lingvon — la anglan — sed nur post iom da horoj studante Esperanton mi kapablis paroli”.

Garcia-Hernandez konsideris, ke Esperanto povas esti solvo por multe da lingvaj problemoj, kaj ne nur je internacia nivelo: “En Bruselo estas oficiale du lingvoj. Mi, ekzemple, foje havis pacientojn kiuj prefere parolis la nederlandan. Sed mi devis paroli kun ili france. Ankaŭ en Bruselo estas multe da virinoj kiuj naskiĝas kaj nur parolas la araban. En la malsanulejoj ili ne povas sinesprimi. Internacia lingvo povus — se enkondukita en multlingva urbo kiel Bruselo — faciligi la kontakton inter la popoloj”. 


PannellaForta apogo al Esperanto

Dum la jarasembleo Marco Pannella, eŭropa parlamentano por la Radikala partio forte apogis Esperanton:

“Mi pludiradas al vi: mi pravis! Tiom da fojoj en mia vivo mi havis bonŝancan hazardaĵon kompreni, intuicii … Esperanto!” Por Pannella ĝi estas respondo provenda: “Kio, diable, malpermesas, ke, inter la esploradoj, inter la pri-ĉiaj financadoj, ĉe Eŭropa Unio sed ankaŭ far iu ajn oni dediĉos unu elspezeron el 10000 por eksperimentadi lingvon, kiu estu, ĝuste, la kreita?”

Laŭ Pannella, proponi Esperanton ankaŭ estas kaj estis la bona politika elekto por la Radikala Partio: “Certega mi estas, ke tiu esplor-hipotezo, tiu elekto jam antaŭ 20 jaroj estis elekto prava. Ja, radikal-stile: elekto pri kiu engaĝindas almenaŭ minimumo da rimedoj, kiu ebligu kontroli ties faktecon, fareblecon, valoron”.

Dum sia parolado Pannella rimarkis partoprenanton en la jarasembleo kiu ŝultrolevis: “Mi emas ŝultrolevi antaŭ multaj, multegaj sampartianoj — kaj ne nur sampartianoj — kiuj, ĉe la afero internacia lingvo, Esperanto ŝultrolevas, kaj 20 jarojn ŝultrolevadis. Kiam mi vidas ŝultrolevon, ankaŭ mi ŝultrolevas kaj diras nu … bone … kaj opinias, ke farendaĵoj ja estas”. 


Pollando elstaras…

Okaze de la 26a de septembro — la Eŭropa Tago de Lingvoj — speciale sukcese agadis ĉi-jare la polaj esperantistoj.

En Varsovio Pola Radio invitis — subtene de japana mecenato Miyoshi Etsuo kaj de Pola Esperanto-Asocio — al lunĉo-debato pri “Lingva egaleco en internaciaj rilatoj”. La aranĝon partoprenis en ĉeesto de ĵurnalistoj krom nobelpremiito Reinhard Selten kaj Louis Zaleski-Zamenhof litova parlamentano, vicprezidanto de Litova Esperanto-Asocio, Stasys Kružinauskas, kaj du polaj eŭropparlamentanoj, unu el ili esperantistino Margareta Handzlik, kaj estro de la komisiono pri eŭropaj aferoj de la pollanda senato. Ĉefa rezulto de la debato estis interkonsento fondi interpartian grupon en EP.

Eŭropa Esperanto-Unio tiucele akceptis jam antaŭe dum sia kongreso en Bilbao rezolucion, kiu “proponas, ke la Eŭropa Parlamento (EP) starigu interpartian grupon por pristudi la eŭropajn lingvajn problemojn, la ekzistantajn solvojn kaj la eblecon per Esperanto” kaj “sugestas, ke tiu grupo iniciatu eksperimentojn de uzo de Esperanto kiel traduk-interpreta pivotlingvo en la EP, kaj ke ĝi konsilu al ĉiuj membro-ŝtatoj eksperimentojn pri enkonduko kaj instruado de Esperanto en iliaj instrusistemoj”.

Prezidanto de UEA, Renato Corsetti, bedaŭris en sia parolado, ke “la deklaro, ke ĉiuj lingvoj kaj kulturoj estas egalrajtaj en Eŭropo, restis nur en la ofte ripetataj principoj kaj ke ĝi utilas nuntempe ĉefe por retorikaj celoj dum solenaj paroladoj”. Male, laŭ li: “en ĉiu kulturo estas io, kio havas universalan valoron”. 


Eŭropanoj helpu disvastigi Esperanton en Japanio

“Mi estas japana esperantisto, membro de Esperanto-Societo en Takatuki,

— skribas Nakatu Masanori. — Nia societo ĉi-aŭtune partoprenas en la urba kultura evento kaj seninterrompe okazigadas de antaŭ 39 jaroj Esperantan Ekspozicion por konigi al la urbanoj, kion ni povas fari per Esperanto”.

Kiel unu ekzemplon la klubo planas montri mesaĝojn el la tuta mondo, kolektitajn pere de Esperanto. “Ni esperas, ke kiam urbanoj vidos en nia ekspozicio ilin, senditajn per ret-poŝto el la tuta mondo, ili ekscios la utilecon de Esperanto,” rimarkas Nakatu.

Bonvolu nepre noti viajn propran, urban kaj landan nomojn, kaj sendu elektronikan mesaghon al: nakatumasa@ybb.ne.jp


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 20 okt 2004.
Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU