Titolo

Suplemento al La Ondo de Esperanto. 2004. № 12 (122)



Estimataj gesinjoroj, karaj klubanoj kaj eŭropaj esperantistoj,

Anstataŭ la kutima redakcia noto, ni skribas al vi por raporti pri la agado, kiun la Brusela Komunikadcentro kun la helpo de multaj aktivuloj en la tuta Eŭropo faris dum la pasinta tempo kaj kion ĝi planas por la estonteco.

La fokuso en la jaro 2004 estis sur informa kaj lingvopolitika agado.

Informado:

— ni informis pri la aperigo de Esperanto-rilataj artikoloj en amaskomunikiloj instigante volontulojn klere reagi. Dank' al la agado de la listo Reago kaj la kolekto ĉe http://lingvo.org/gazetaro kun artikoloj pri Esperanto kaj la lingva problemo ekestis pli pozitiva sed ankaŭ pli realisma sento, ke Esperanto-Asocioj povas influi politikistojn kaj ĵurnalistojn kadre de bona kunlaboro.

— ni mem verkis lingvorilatajn artikolojn en la gazetaro kaj tiel surtabligis ankaŭ Esperanton netrudeme.

— ni kunlaboris en gazetara agado por la Universalaj Kongresoj (dum 2003 kaj 2004 estis centoj da artikoloj en dekoj da landoj). Ankaŭ estis radio- kaj aliaj elsendoj.

— la japana mecenato, Etsuo Miyoshi, decidis financi gazetaran anonckampanjon por antaŭenigi Esperanton kaj lingvan samrajtecon en Eŭropo. La kampanjo ankaŭ daŭros en 2005.

Lingvopolitiko:

— en aprilo 2004 la Eŭropa Parlamento (EP) voĉdonis la unuan fojon pri ebla rolo por Esperanto en EU. Nur eta plimulto kontraŭis, kaj ĉirkaŭ 43% subtenis, kaj tio estis antaŭ la plivastiĝo de EU per 10 novaj landoj. Estis intertempe dekoj da parlamentaj demandoj pri lingva diskriminacio, instigitaj de EEU. Intertempe elektiĝis la unua EP-ano, kiu parolas Esperanton, la polino Małgorzata Handzlik.

— organizis kampanjon kaj agadojn de Esperanto-Asocioj: premagado ĉirkaŭ la EP-raporto Dell'Alba (aprilo 2004), kunordigo kaj informado de informagantoj de ĉiuj landaj asocioj de UEA.

— ni sekvis diversajn lingvajn dosierojn, informante kaj traktante kun diversaj registaraj kaj neregistaraj organizoj kaj ankaŭ rekte kun politikistoj tiurilate (ekzemple, rilate al la lingva diskriminacio, edukada industrio, deviga uzado de la angla, ktp).

Celoj por 2005

Ni certe daŭrigos la bazajn sukcesajn agadojn de la pasinteco ankaŭ en 2005, kaj nia malavara japana amiko, Etsuo, daŭrigos sian kampanjon por lingva samrajteco en la eŭropaj gazetoj. Lingvopolitike ni volas tamen aldoni 3 punktojn:

1. La Eŭropa Parlamento starigu interpartian grupon por funde pristudi la nunajn eŭropajn lingvajn problemojn, la diversajn ekzistantajn solvojn kaj la eblecon proponitan per Esperanto por certigi lingvan samrajtecon.

2. La kantado de la Eŭropa Himno kiam kunestas eŭropanoj el pluraj EU-landoj. Ni provos proponi Esperanton por plenumi tiun funkcion, por kiu klare neniu nacia lingvo taŭgas. Ni aparte petas vian subtenon por tiu agado, kiu plifortigos eŭropan identecon kaj solidarecon, kaj povos esti tre grava paŝo al la tutmondigo de Esperanto.

3. Ni daŭrigos nian agadon por serĉi aliancanojn inter la defendantoj de naciaj kaj regionaj lingvoj ĉie en Eŭropo. Tiel ni helpos forigi gravan antaŭjuĝon kiu multe damaĝis Esperanton, ke ĝi estas malamiko de aliaj lingvoj kaj celas anstataŭi ilin. Tia kunlaboro helpos kaj Esperanton kaj la lingvan diversecon.

Resume ni povas konstati, ke ni estas tre aktiva asocio kun tre grava mesaĝo: nome, ni kontraŭbatalas lingvan diskriminacion en Eŭropo kaj ni havas taŭgan ilon por superi diskriminacion kaj certigi lingvan samrajtecon: Esperanton.

EEU, sed ankaŭ la tuta esperantistaro, bezonas profesian stabon en Bruselo, kie okazas la ĉefaj kontaktoj kun la politika mondo kaj internaciaj organizoj. Ne esti reprezentata tie kun profesiaj fortoj estus granda peko de la tuta Esperanto-movado.

Sed profesieco postulas monon: ni certas, ke multaj konscias pri la graveco de nia laboro en Bruselo kaj volonte subtenas ĝin finance — ĉu individue, ĉu kiel klubo. Ekde minimuma mondonaco de 25 eŭroj vi ricevas krome la revuon La Ondo de Esperanto (http://esperanto.org/Ondo/Ind-ondo.htm) kun speciala suplemento Eŭropa Bulteno (http://esperanto.org/Ondo/Ind-eb.htm), kiu estas la oficiala bulteno de EEU. Se vi interesiĝas finance subteni nian agadon, bonvolu ne heziti rekontakti nin aŭ uzi la kontoligojn, kiuj estas indikitaj sube.

Sameŭropanece viaj

Seán Ó Riain
prezidanto de EEU

Dafydd ap Fergus
direktoro de BKC

Detala raporto de BKC konsulteblas ĉe: http://lingvo.org/dokumentoj/raporto200406.pdf

Konto: Bonvolu mencii por eece-p, Komunikadcentro. Universala Esperanto-Asocio, Rotterdam.


Italio promocias la anglan

Post jaroj da instruado de la angla lingvo en italaj lernejoj la kono de ĝi inter italaj lernejanoj estas averaĝe tre mizera. Nun la itala registaro planas lingvan kulturigon per la programo “full immersion” (plena mergiĝo).

En multaj italaj urboj multobliĝas kursoj por instrui kiel instrui sian fakon en la angla — eĉ se oni ne sufiĉe bone konas la lingvon mem.

Kontentas inter aliaj British Council, ĉar tio alportas multe da mono al ĝiaj kasoj. La registara direktivo antaŭvidas, ke la angla enŝoviĝu ankaŭ en la horojn de scienco, geografio, historio, gimnastiko. Estas tamen permesite dum la paŭzoj paroli itale.

La sociologo Alberoni, kiu konsilas en Corriere della Sera, la ĉefa itala tagĵurnalo, antaŭ ne tro longe verkis artikolon kun titolo “Popolo, kiu rezignas sian lingvon, perdas ankaŭ sian animon”.

Intertempe li ŝanĝis draste sian opinion kaj instigis zorgoplene per alia artikolo kun titolo “Ni urĝe inventu instruistojn de la angla!” ĉar “… la angla estas la universala lingvo” kaj “… la angla estas la lingvo uzata en Eŭropunio”.

Alberoni turnis sin al Ministro pri Instruado petante, ke oni inventu novan figuron de lingvo-instruanto, nur kondiĉe ke li konas la anglan. Tiam li ne pensis pri tre simpla solvo de la problemo: instrui la anglan al instruistoj pri aliaj lernobjektoj, por ke ili instruu angle — vera Kolumbaj ovo!

“La dekstra politika alo estas por la angla, ĉar ĝi estas la lingvo de Usono, lando, kiun ni amas kaj al kiu provas proksimiĝi. La maldekstra politika alo estas por la angla, ĉar ĝi havas aŭron de nova, moderna Eŭropo. Sekve estas neniu, kiu ankoraŭ defendas la italan”, — rimarkigas la itala psikolingvisto Renato Corsetti.

Samtempe progresas projekto “Sardegna speaks English” (Sardinio parolas anglan), “… por disfaligi la fizikajn kaj kulturajn barojn, kiuj disigas Sardinion de la cetera mondo”, kies kondukadon oni atribuis al Aŭtoritato por la Angla, kreita ĉe la Prezidanteco de la Regiono kaj subtenata de British Council, kun investo de 1000 miliardoj da malnovaj italaj liroj (= 500 milionoj da eŭroj).

Laŭ informoj de la lingva nojaĵservo Disvastigo.


Interŝanĝo de ideoj

“Neŭtrala multlingvismo estas bona startpunkto por la afero, kiun ni volas. Sed oni devas diri kial «neŭtrala». Teoria klarigo por tio estas ebla, nur se vi konceptas lingvon en samgravaj du funkcioj: la komunika kaj la identecindika”, — opinias Zlatko Tišljar, membro de la estraro de EEU.

“Se vi asertas, ke komunikado en EU ne ekzistas aŭ ne estas bona, vi ofendos ĉiujn. Kaj ja tio ne estas vero. La komunikado funkcias ankaŭ nun per la «pli egalrajtaj» lingvoj kaj per tradukado”, — daŭrigas Tišljar. Tio, kio ne funkcias laŭ li, estas neekzisto de identecindika eŭropa lingvo, kiun eŭropanoj emocie amos kiel identecindikon por ilia eŭropa aparteno. Tiu lingvo ne povas esti unu el la naciaj lingvoj, tiu devas esti neŭtrala.

Michael Cwik, oficisto ĉe la Eŭropa Komisiono, ne samopinias: “En mult-kultura kaj mult-lingva komunumo, komuna interetna neŭtrala kaj nediskriminacia lingvo kiel Esperanto havas lokon kaj bonan argumenton nur en la kampo de «komunikado» — por kompreniĝo inter la popoloj”. Laŭ Cwik, lingva politiko pritraktas en specifaj teritorioj, ĉu loka komunumo, regiono, aŭ ŝtato, la oficialajn publikajn kaj edukadajn regulojn por civitanoj. “Estus pli saĝe — el strategia vidpunkto de nia movado — paroli pli pri «komunikad-politiko en la Eŭropa Unio» anstataŭ ĉiam pri lingva politiko. Tio tuj havas la psikologian malfacilaĵon ofendi eblajn ekzistantajn lingvajn rajtojn de specifaj lingvo-grupoj”.

Seán Ó Riain, prezidanto de EEU, konsentas kun Zlatko Tišljar: “Tiun lokon de supera lingvo ne havu la angla. Vi devas doni ĝin al io alia, kiu nun apartenas al neniu”. Ó Riain daŭre provas konvinki siajn amikojn en Verein Deutsche Sprache — la germana lingvo-defenda asocio, kaj iuj ŝajnas ekinteresiĝi. Jozef Reinvart, slovaka diplomato, samopinias: “Naciaj lingvaj politikoj de la membro-ŝtatoj de EU ne povas esti izolitaj, kaj jam nun estas forte lingve influataj pere de leĝdona EU-harmoniigado, ke tie estas urĝa bezono por pli definitiva lingva politiko en EU, kaj gravas dediĉi atenton al lingva dimensio de eŭropa identeco”.

Por Cwik bona ekzemplo pri la distingo inter lingva kaj komunikada politiko estas teksto, kiun li nomas Deklaro de Bilbao. Diskutita sed ne voĉdonita de la Kongreso de Eŭropa Esperanto-Unio en Bilbao (aŭgusto 2004), la teksto de Cwik parolas nur pri “rajtoj kaj devoj en komunikado en multlingva komunumo kiel la Eŭropa Unio”. La vera Rezolucio de Bilbao, akceptita de la 284 partoprenantoj el 24 landoj, konstatas ke “… la homaranisma principaro de la Esperanto-movado, kaj ĝia celo al libera interkompreniĝo inter la homoj kaj la popoloj kaj al paco, tute kongruas kun la tuteŭropa volo konstrui Eŭropon enpaciĝinta, unueca, harmonia kaj riĉigita de ĝiaj multspecaj kaj multlingvaj kulturoj”. Ĝi ankaŭ substrekas “… sian firman subtenon al la principo de strikta lingva egalrajteco kaj de neŭtrala multlingvismo”.

La Rezolucio de Bilbao legeblas ĉe: http://lingvo.org/xx/4/908

Por la diskutteksto de Michael Cwik bv. kontakti la aŭtoron rete: michael.cwik@cec.eu.int


Konstitucio ankoraŭ esperantiĝas…

“Neniu el la dispozicioj de ĉi tiu ĉarto estas interpretebla tiel, ke ĝi garantius iun ajn rajton por daŭrigi aŭ efektivigi tian agadon, kiu celas al ofendo de rajtoj kaj liberecoj agnoskitaj en ĉi tiu ĉarto, aŭ al ilia pli grandmezura limigo ol la ĉi tie difinita”,

— oni legas en la Artikolo II-54 de la Konstitucio de la Eŭropa Unio. Tio estas la lasta artikolo tradukita de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo.

Motoro malantaŭ la projekto estas d-ro Ludoviko Molnar de la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo. Li havas grandan revon: “La Eŭropa Komisiono kaj la Eŭropa Parlamento proponu por la membroŝtatoj por «evoluigi la kapablon al lingvolernado» la enkondukon de instruado de Esperanto, kiel unua fremda lingvo en la bazaj lernejoj”, — opinias Molnar.

EU ankaŭ akceptu Esperanton kiel unu el siaj oficialaj lingvoj: “Tiamaniere EU efektivigus historian agon, kaj ene de unu generacio ĉiuj ĝiaj civitanoj povos paroli unu kun la alia, sen interpretistoj, — daŭrigas Molnar. — La sinsekvaj, plenkreskantaj generacioj jam pretendos ankaŭ la sciencan kaj teknikan aplikadon de Esperanto”.

“La projekto de eŭropa konstitucio estas iom post iom legebla en Esperanto”, — anoncis István Ertl, tradukisto ĉe la Eŭropa Financkortumo, en la marta numero de Eŭropa Bulteno. “Kvankam la plejparte hungara tradukista laborgrupo atentigas ke la teksto estas tradukita el la hungara varianto, okazis iagrada komparo kun kaj adapto al la fontolingvoj franca kaj angla, — raportis Ertl, eks-ĉefredaktoro de Esperanto. — La perspektiva celo estas paralele eldoni la tekston en la hungara kaj Esperanto”.

Por konvinki la decidofarantojn la Budapeŝta Medicina Esperanto-Fakgrupo pretigis kunaranĝon “Por nia gepatra lingvo — kun pontolingvo estas pli facile”. Krome ĝuste tial ricevos ĉiuj hungaraj parlamentanoj kaj ĉiuj hungaraj membroj de la Eŭropa Parlamento la hungaran-Esperantan eldonon de la unua volumo — unuaj du partoj — de la Konstitucio de la Eŭropa Unio.

Se vi ŝatus helpi en la tradukado de la Konstitucio de la Eŭropa Unio bv. skribi rete al: ludoviko@freemail.hu.

Legu la konstitucion en Esperanto: http://eu-esperanto.inf.hu kaj ĉe http://eu.inf.hu.


Gazetara kampanjo pri la Monda Tago de Esperanto

Okaze de la 15a de decembro — la Monda Tago de Esperanto — la Brusela Komunikadcentro lanĉis gazetaran kampanjon por diskonigi Esperanton.

“La tago estas festo de lingva egalrajteco kaj neŭtrala multlingvismo, — diras la komuniko. — Ĝi estas la tago por montri la riĉecon de Esperanto kaj kuraĝigi homojn lerni ĝin”.

La gazetara komuniko estis skribita por kapti la atenton de lokaj amaskomunikiloj kaj instigi ilin raporti pri Esperanto. “Ni volas interparoli sen lingvaj barieroj. Sed en multaj landoj ĉiam pli kaj pli nur la angla lingvo estas uzata, tiel ke parolantoj de aliaj lingvoj estas en malavantaĝa pozicio. Tio ne estas justa”, — daŭrigas la komuniko.

Ĝi klarigas ke Esperanto-parolantoj celas “… konservi ĉies gepatran lingvon, kaj proponas la uzon de neŭtrala Esperanto en la internaciaj rilatoj”.

Se vi ŝatus kunlabori kun la Komunikadcentro bv. kontakti: komunikadcentro@esperanto.org


Esperanto kiel ponto-lingvo

Neesperantistoj ofte miras kiel eblas fari ttt-ejon kiel Esperanto.net en 60 lingvoj, kiam eĉ Eŭropa Unio aŭ Unuiĝintaj Nacioj ne sukcesas.

Pro tio la Brusela Komunikadcentro estas petita organizi la tradukon de mallonga teksto (300 vortoj) multlingven por nova projekto subtenita de la Eŭropa Komisiono. Mono ricevota por la tradukado estos donata al la Fondaĵo Canuto, kiu membrigas en UEA homojn kun financaj problemoj.

La teksto priskribas la multlingvan projekton MuLiMob, kiu promocios multlingvecon en poŝtelefonio. Por la tradukado estos pagataj 400 eŭroj (20 po lingvo). Por montri la rolon de Esperanto kiel ponto-lingvo aldoniĝos sekva frazo: “Danke al volontuloj, ĉi tiu teksto estas tradukita pere de la ponto-lingvo Esperanto (www.esperanto.net) en multajn lingvojn. Bonvolu kontakti nin se vi pretas traduki en vian lingvon aŭ plibonigi la tradukon”.

La tradukprojekto estas bonega ŝanco montri la eblecojn de Esperanto kiel ponto-lingvo en moderna aplikado kaj membrigi homojn el malpli pagipovaj landoj al UEA.

Se vi pretas traduki, kontrollegi, kreskigi la membraron de UEA kaj montri la taŭgecon de Esperanto kiel moderna ponto-lingvo bv. kontakti Marko Lins ĉe la Brusela Komunikadcentro.


Eŭropparlamenta revuo raportas pri Esperanto

The Parliament Magazine estas revuo pri la politika laboro de la Eŭropa Parlamento, vaste legata en Bruselo de la decidfarantoj.

La meznovembra numero enfokusigas speciale la EU-lingvopolitikon per tri artikoloj de Esperanto-aktivuloj.

En La lingvo de Blair kaj Bush — sed ĉu de Eŭropo? (http://www.parliamentmag.com/content/192/parl_39-40.pdf) David Ferguson starigas la tezon, ke eŭropa lingvoegocentrismo drivigas Eŭropon al ĉiam pli deviga uzado de la angla lingvo. “Ni moviĝas bedaŭrinde al socio dividita inter elito kun bonega, perfekta aŭ gepatra-lingva nivela scipovo de la angla kaj senkolora amaso de eŭropanoj, kiuj centprocente flue parolas nur sian gepatran lingvon. En serĉado por lingva egaleco, facile lernebla neŭtrala lingvo kiel la 120-jara Esperanto povus certe helpi”, — skribas Ferguson.

Małgorzata Handzlik estas la unua Esperanto-parolanta EPanino. Tiu fakto tiel interesis la magazinon, ke Marko Naoki Lins prezentas ŝin en The Esperanto Business Woman (La Esperanto-komerculino). Ŝi rakontas pri sia vivo, pri siaj politikaj planoj kaj revoj. “La angla certe estas la ĉefa lingvo en la parlamento. Kaj sen bona regado de ĝi vi estas sufiĉe perdita en Bruselo”, — agnoskas la polino, kiu sentas ke ŝi “evidente povas helpi Eŭropon kaj havos realan ŝancon pledi por Esperanto”.

En sia dua artikolo Ferguson traktas la problemojn en la tradukservo de EU, kiuj akriĝis post la plilarĝigo de la oficialaj EU-lingvoj de 11 al 20. Precipe por la baltaj kaj la malta lingvoj estas problemo trovi adekvatan kvanton da kvalifikita personaro por tradukado kaj interpretado.

“La aperigo de lingvo-rilataj artikoloj en vaste legataj revuoj havas du grandajn avantaĝojn, — klarigas Lins. — Unue, ni identigas la lingvan problemon kaj la danĝeron de unulingva dominado en plurlingva medio. Due, ni povas foje rekte skribi pri Esperanto aŭ almenaŭ enigi paragrafon kun pozitiva mencio pri la internacia lingvo kiel pristudinda alternativo en la diskuto pri lingvopolitiko”.


“Lingva Prismo” — ligilperlo

La germana retservo www.linkperlen.de elektis Lingvan Prismon, kiel “Linkperle” (ligilperlo).

Lingva Prismo montras la buntecon kaj la diversecon de la lingvoj de la mondo. Ĝi estas servo de la Esperanto-movado kaj volas kontribui al gardado de tiu kultura riĉaĵo de la homaro, kaj amuzi vin malkovrante ĝin.

Ĉiusemajne la teamo de www.linkperlen.de prezentas sep ligilojn, kiujn ili konsideras precipe bonaj kaj interesaj kaj kiujn oni devas rigardi kun tempo kaj atento. Per novaĵletero ili ĉiusemajne informas 12 mil 680 germanlingvajn uzantojn pri tiuj ligilperloj. “Tio estas bonega propagando ne nur por Lingva Prismo, sed ankaŭ por Esperanto”, — komentas Cornelia Blome, la redaktorino de Lingva Prismo.

Laŭ informoj de Lingva prismo.


Eta verda projekto…

“Karaj amikoj, — skribis Corinne Daudier. — Mi estas francino kaj profesie dezajn-profesorino. Mi libertempe laboras ĉe Lernu! por la nova kurso por infanoj Babili Esperante. Kiam mi malkovris la traduksistemon de www.lernu.net mi miris kaj entuziasmiĝis”.

Corinne Daudier havis la ideon montri la efikecon de Esperanto kiel pontlingvo inter plurlingvaj homoj. “Kaj promocii lingvo-egalecon pri eŭropparlamenta informado al ĉiuj popoloj”, — ŝi aldonas.

La projekto celas krei modelon de memmastrumita traduksistemo por prezenti eŭropajn parlamentanojn al ĉiuj eŭropanoj en iliaj lingvoj. “Mi proponas krei tiun ret-paĝaron unue por la verdula grupo. Unu prezento-paĝo por ĉiu verda parlamentano. Ĉiu parlamentano donas etan prezento-tekston en sia lingvo”. Poste, per la memmastrumata traduksistemo — kiel la sistemo de www.lernu.net — volontulaj esperantistoj tradukos la paĝojn en Esperanton kaj poste, ĉiu tradukos en ĉiun lingvon. Esperanto estos uzata kiel pontlingvo.

La projekto nun bone progresas, kaj Daudier jam kreis dezajnitan retpaĝon ĉe http://www.ikso.net/verduloj/testo-onesta. “Mi trovis helpon por krei la tradukprogramsistemon. Ni nun devas trovi Esperanto-parolantajn korespondantojn el ĉiu eŭropa lando. Tiuj korespondantoj tradukos aŭ tradukigos la tekston al siaj lingvoj”.

Se la projekto interesas vin, bv. kontakti ŝin: corinne.daudier@wanadoo.fr.


“Eŭropa Bulteno”

Informoj el la Brusela Komunikadcentro de Eŭropa Esperanto-Unio.

Finredaktita: 20 nov 2004.
Redaktoro: Dafydd ap Fergus.
Kontribuis: Marko Naoki Lins.
Leterojn kaj komentojn sendu al EEU:
Adreso: Rue Royale St. Marie 7 Koninklijke Sint-Mariastraat, 1030 Bruselo
Telefono: 00 32 0486 753 980
Rete: komunikadcentro@esperanto.org
http://www.lingvo.org

Eŭropa Bulteno | La Ondo de Esperanto | Hejmo | EEU